Japanaj Rakontoj/Du Sake-Vendistoj

El Vikifontaro
de Tokuchi Kodo
Tradukita de J. Kimra
(p. 12-18)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Du Sake[1]-Vendistoj
De Tokuchi Kodo

He! Haĉiko, ĉu vi estas hejme?

Ĉu vi? Amiko Kumako! Eniru!

Kia bela printempa vetero!

Jes, belega.

Multaj homoj iradas admiri la ĉerizflorojn: Kial vi restadas hejme en tia sezono?

Ve! Mi iom hontas diri al vi, mia kunfrato, ke mi ne havas eĉ unu senon[2]. Kaj kun senenhava monujo nenie troviĝas plezuro; mi do restadas hejme fumante kiel tekruĉo!

Ne, tio estas sensencaĵo! Ni kuniru admiri la ĉerizflorojn en Mukoĵima.

Kiel mi diris al vi, mi ne povas eliri…

Sed, post 4 aŭ 5 tagoj, ne restos plu floroj!

Mi tion bone scias. Sed ve!…

Mia poŝo ankaŭ estas malplena kiel la via. Sed post longa medito, mi fine elpensis bonegan metodon gajni monon admirante la florojn.

Ho, ho! Kaj kiel?

Pro tio mi venis vin voki. Ĉu vi ne venos kun mi? La afero postulas du homojn.

Jes, jes, tre volonte! Kaj kia estas mia rolo?

Ĝi estas tre simpla! Mi petis Sake-vendejestron pruntedoni unu bareleton da Sake. Ni alportu ĝin al Mukoĵima kaj vendu ĉiun glason po dek senoj.

Bonega ideo! Jes, des pli Sake malmultiĝas, ju pli da Sake-amantoj volas ĝin havi; kaj ili aĉetos eĉ po dek senoj.

Mi kunportis unu moneron de dek senoj por la okazo, ke oni pagos al ni per monero de dudek senoj.

Ha, mia amiko, vi estas multe pli saĝa kaj pli riĉa ol mi, ĉar mi ne havas eĉ dek senojn!…

Nu, ni iru!

Jes, jam multaj gajuloj kantas kaj dancas sub la floraro; al ili jam Sake mankas. Ni iru kiel eble plej baldaŭ!

Ni multe gajnos kaj poste, reveninte hejmen, ni drinkegos ĝis sateco.

Jes, post laboro ridetas ĝojo. Nun mi estas tute preta. Ni do ekiru!

Vi iru antaŭe.

La du amikoj, ambaŭ drinkemuloj, iris al Mukojima, portante la barelon sur siaj ŝultroj per bastono.

Haĉiko. Vidu Kumako! Kia amaso da homoi! Kiel gajaj estas tiuj ebriuloj! Vere la gusto de Sake estas nekomprenebla por tiuj, kiuj ne amas ĝin, ĉu ne?

Kumako. ĉesu, ĉesu diri tian kruelaĵon!

H. Kruelaĵo? Kial?

K. Ĉar vi vekas infanon pace dormantan.

H. Klarigu, mi tute ne komprenas vian diron.

K. Por vi, kiu marŝas antaŭ mi, estas nenio; sed por mi, kiu sekvas la barelon, — bonega odoro de Sake alvenas kaj eniras ĝis la fundo de mia elsekigita ventro…

H. Ha, vere mi ne pensis pri tio, senkulpigu min!

K. Aa! Mi eksentas min malsana… Kion vi diros, mia kunfrato, pri tio, se…

H. Kion vi deziras?

K. Nia Sake estas vendaĵo, do ne estas prave trinki ĝin senpage! Sed se mi pagos dek senojn por glaso… estos nenia malpraveco pro tio, ĉu ne estas vere?

H. Jes, prave.

K. Se jes, mi volus trinki unu glason por trankviligi mian malsaneton.

H. Nia Sake estas vendaĵo; do vendi al tiu aŭ aiia homo estas tute same. Ĉiu estas kliento!

K. Do, jen dek senoj, prenu la monon kaj donu al mi unu glason!

H. Vi estas bonvenanta, sinjoro! Mia Sake estas de la plej bona kvalito.

K. (trinkante). Ho, jes, vi estas prava! Estas bonege! Kia bonguŝto!… Nun mi estas tute resanigita; ni do ekiru! (Ili ekmarŝas.) Aa, mi sentas min tre gaja! La gusto de Sake estas ĉiam nedirebla!… He! amiko, kiel vi estas? Ĉu vi estas iom malsana?

H. Se vi trinkis kaŝe…

K. Kaŝe? Kial?

H. Enverŝinte Sake-n por vi kaj vidante vin eltrinkantan, mi fariĝis iom malgaja… Nia Sake estas vendaĵo. Do, kion vi dirus, se mi pagos dek senojn por glaso? Tiel mi estos kliento kiel iu alia, ĉu ne estas vere? Se mi ne trinkus iom, mi ekfariĝos freneza!

K. Bone, bone! Komercisto vendas al kiu ajn. Nur pagu dek senojn kaj vi ĝin havos.

H. Jen estas (pagas al K. kaj trinkas)! Ha, ha, bonege! Kia gusto! Via Sake estas de la unua kvalito.

K. Jes, sinjoro. Mi petas vian estontan favoron.

H. Ha, ha! Vi fariĝis bona vendisto. Nu ekiru!

K. (post kelktempo). Haltu, mi petas.

H. Kion vi diras?

K. Pli bone estus, se mi estus nenion trinkinta.

H. Kial do?

K. Ĉar mi trinkis nur unu glason, kaj nun mi sentas min pli soifa, pli malsana ol antaŭe. …mi ne povas plu kunporti la barelon kun vi, amiko mia!

H. Tio estas malkonvena. Se ni ne alvenos ĝis Mukoĵima, ni ne povos gajni tion, por kio ni drinkados tiun ĉi nokton. Resaniĝu, mi petas. Ĉu vi volas, ke ni ripozu iom?

K. Ne, ne, ni ne perdu tempon ĉi tie. Amiko, vendu al mi ankoraŭ unu glason kaj mi tuj resaniĝos… mi fariĝos kapabla kunporti nian barelon.

H. Se la Sake estas tiel efika por via resaniĝo, prenu ĝin.

K. Jen estas dek senoj! Plenigu la glason ĝis la bordo (trinkas)! Nun mi estas sanega, fortega! Ni iru antaŭ ol la popolamaso disiros.

(Ambaŭ vendistoj marŝas apenaŭ cent metrojn.)

H. Haltu!

K. Kio okazas?

H. Vi marŝas tro rapide, kaj mi havas ventrodoloron. Mi trinkis nesufiĉan kvanton da Sake, kaj mi pensas, ke mia stomako parte malsekiĝis, sed parte restis ankoraŭ tute seka, kaj pro tio mi havas ventrodoloron… Jen dek senoj! donu al mi por trinki.

H. Tre volonte!

Tiamaniere, niaj ambaŭ vendistoj trinkadis unu post la alia, ĝis kiam ili alvenis Mukoĵima-n. La barelo fariĝis tre malpeza, kaj ili tute ebriaj.

H. He! Gesinjoroj, pardonu!… Kunulo, kie ni malfermos nian butikon?

K. Tie ĉi sub la belega floraro! Ĉiuj trovos nian butikon kaj alvenos amase.

Ambaŭ ebriuloj sidiĝas sub ĉerizarbo kaj kriadas laŭte. Sinjoro, jam sufiĉe ruĝa, alvenas por replenigi sian eltrinkitan botelon.

K. Ho! Sinjoro, vi estas bonvenanta! Nia Sake estas tre bongusta.

Kunulo, mezuru la Sake-n pli rapide kaj plenigu la botelon al tiu ĉi sinjoro… Pli klinigu la barelon… Kion vi faras?

H. Ho ve, amiko! Ni jam vendis la tuton, plu ne restis eĉ guteto.

K. Sinjoro, ni tre bedaŭras, ke ni tie havas plu da Sake; ĝi estas jam elvendita.

La sinjoro foriras.

H. Nun, nia afero iris pli rapide kaj sukcese ol ni antaŭe supozis! Ni do kalkulu la tutan sumon, kiun ni gajnis.

K. Jes bone, jen vi vidas!

Li renversas sian monujon, nur unu monero de dek senoj elfalas.

H. Tio estas stranga! Serĉu ankoraŭ. Nia vendaĵo estas tute elvendita kaj ni ne havas pli ol dek senojn!

K. Jes, mi komprenas, nenio stranga!

H. Nenio stranga?

K. Pripensu bone. La unuan fojon mi aĉetis la Sake-n pagante al vi dek senojn, due vi pagis, trie mi k. t. p. ĉiam donante kaj redonante tiun saman moneron inter ni reciproke, kaj dume la tuta Sake estis eltrinkata!

H. Ha, ho jes! mi komprenas! Ni nur ne povis multe gajni, sed ni ankaŭ neniom perdis, ĉar ni havas ja la moneron de dek senoj!!

Tradukis J. Kimra
(El „Japana Esperantisto”, N-oj 5, 6, 1908.)


————————

  1. Saké (vino) estas la plej komuna ebriiga trinkaĵo de Japanoj, farita el rizo.
  2. Japana mono.