Japanaj Rakontoj/Senlanga Pasero

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Du Sake-Vendistoj Indekso : Japanaj Rakontoj (1910)
Tradukita de Ĉif Toŝio, Sh. Minakami, Tokuchi Kodo, J. Kimra, E. Asada, K. Kajiwara
Senlanga Pasero
Edziniĝo de Ratino

Senlanga Pasero

Antaŭ nekalkuleblaj jaroj vivis maljunulo kun sia edzino. La maljunulo, kiu havis bonegan koron, havis junan paseron, kiun li nutradis tre ameme. Sed lia edzino estis malafabla kaj kruela maljunulino, kaj unu tagon, kiam la pasero estis manĝinta iom da pasto, per kiu ŝi estis amelonta sian tolaĵon, ŝi estis tiel kolera, ke ŝi fortranĉis la langon de la pasero kaj elpelis la birdeton. Kiam la maljunulo revenis de la montetoj kaj trovis, ke la birdo estis forfluginta, li demandis, kie ĝi estas; la maljunulino respondis, ke ŝi fortranĉis ĝian langon kaj ĝin elpelis, ĉar ŝi estis ŝtelinta ŝian amelpaston. Aŭdinte tiun ĉi kruelan rakonton, la maljunulo malĝojis treege kaj pensis en sia koro: „Ho ve! kien mia birdeto iris? Kompatinda birdeto! Kompatinda malgranda senlanga pasero! Kie estas via nuna hejmo?“ Kaj li vagis de loko al loko serĉante sian dorlotiton kaj kriante: „Kie estas la senlanga pasero?“

Unu tagon, ĉe la piedo de ia monto, la maljunulo renkontis la perditan birdon; kaj kiam ili estis gratulintaj unu la alian pro bonfarto, la pasero kondukis la maljunulon al sia hejmo kaj prezentis lin al sia edzino kaj paseridoj, metis antaŭ li ĉiujn specojn de frandaĵoj kaj regalis lin tre gastame. Fine, la maljunulo diris, ke li devas iri hejmen; kaj la birdo, prezentante al li du salikajn korbojn, petis lin, ke li kunportu ilin kiel disiĝdonacon. Unu el la korboj estis peza kaj la alia estis malpeza; tial la maljunulo dirante, ke, ĉar li estas maljuna kaj malforta, li volas nur akcepti la malpezan korbon, metis ĝin sur sian ŝultron kaj foriris, lasante la paserfamilion ĉagrenanta pro lia foriro.

Kiam la maljunulo alvenis hejmen, la virino tre kolere komencis riproĉegi lin, dirante: „Nu, kie vi estis tiujn ĉi multajn tagojn? Beleta afero ja, vagi en via aĝo!“ „Ho! li respondis, mi vizitis la paseron; kaj kiam mi foriris, ĝi donis al mi tiun ĉi salikan korbon kiel disiĝdonacon.“ Tiam la geedzoj malfermis la korbon por vidi, kion ĝi enhavas. Jen estis la korbo plena de oro kaj arĝento kaj aliaj multekostaj objektoj! Kiam la maljunulino, kiu estis tiel avida kiel malafabla, vidis la tutan riĉaĵon etenditan antaŭ ŝi, tuj ŝi ŝanĝis sian riproĉegantan manieron kaj ne povis kontroli sian ĝojon. „Mi ankaŭ iros kaj vizitos la paseron,“ ŝi diris, „kaj ricevos beletan donacon.“

Ŝi demandis la edzon pri la vojo al la domo de la pasero kaj ekiris por sia vojaĝo. Fine ŝi renkontis la senlangan paseron, kaj ekkriis:

„Bonrenkontita! bonrenkontita! Sinjoro Pasero! Mi longe atendis havi la plezuron vin vidi.“ Tiamaniere ŝi penis flati kaj delogi la paseron per dolĉaj paroloj. La birdo estis devigata inviti la maljunulinon al sia hejmo; sed ĝi ne regalis ŝin kaj diris nenion pri disiĝdonaco. Ŝi tamen demandis pro io por kunpreni kun si kiel memoraĵon de sia vizito. Tial la pasero prezentis du korbojn, kiel antaŭe, kaj la avida maljunulino, elektinte la pli pezan el ili, forportis ĝin kun si. Sed kiam ŝi malfermis la korbon, ĉiaj specoj de koboldoj kaj feinoj elsaltis el ĝi kaj komencis turmenti ŝin.

Sed la maljunulo adoptis filon, kaj lia familio fariĝis riĉa kaj prospera. Kia feliĉa maljunulo!

Tradukis Dro E. Asada

(El „Japana Esperantisto“, N-o 4, 1907.)