K-do Lanti rakontas pri Meksikio
Ĉe la unua promenado, kiun mi faris tra la antaŭurba kvartalo de Meksiko, tuj altiris mian atenton aplaŭdsimila bruo, kiun mi aŭdis preskaŭ ĉiupaŝe. Maldiskrete mi proksimiĝis al iu pordo, kie aŭdiĝis tiu bruo, kaj tie ekvidis ses virinojn, kiuj staris ĉirkaŭ granda forno, kaj platigis bulojn el farunpasto, frapante ilin aplaŭdmaniere. Aro da rondaj, plataj kaj maldikaj tortetoj bakiĝis sur la forno.
Tiaj tortetoj el maizfaruno konsistigas la ĉefan nutraĵon de l’ Meksikia popolo. Tritika pano estas ĉi tie preskaŭ lukso.
Biero, vino, brando estas ankaŭ ia lukso. La ordinara trinkaĵo de l’ popolo estas la pulkeo, alkoholaĵo, suĉita el agavo, sufiĉe ebriiga kaj tre malkara. La pulketrinkejoj donas vere originalan aspekton al la laboristaj kvartaloj en Meksiko.
Estas malpermesite al neplenaĝuloj kaj virinoj eniri tiujn drinkejojn. Sed tial ke mi estas eĉ pli ol sufiĉe plenaĝa, foje mi eniris iun el tiuj ejoj. Nenie kaj neniam antaŭe mi vidis pli naŭzan spektaklon. Estis tie aro da ebriuloj, kiuj krie parolaĉis antaŭ vendotablo, dum aliaj urinis aŭ vomis kontraŭ muro paralela kaj ne malproksima de l’ tablo. Ĉio aspektis malpure kaj haladzis. Parenteze mi diru, ke pli poste mi rimarkis, ke eĉ en bier- kaj vintrinkejoj, kiuj estas pli decaspektaj ol la pulkejoj, tie ankaŭ urinejo troviĝas en la trinkĉambro.
Virinoj kaj infanoj ne rajtas eniri en la pulketrinkejojn, sed ili povas ricevi la ebriigaĵon el speciala aperturo, antaŭ kiu preskaŭ ĉiam staras klientinoj. Ricevinte la malkaran trinkaĵon ĉu en poto, kruĉo, botelo aŭ sitelo, ili ĝenerale portas ĝin hejmen, sed ne ĉiuj: oni nemalofte povas vidi kelkajn, kiuj trinkas en la strato mem. Apud la pulkejoj ĉiam staras aŭ kaŭras aro da gedrinkuloj, kiuj trinkadas laŭvice el sama ujo. Ordinare tiuj pulketrinkuloj estas ĉifone vestitaj, malpuraj, naŭzaj, kompatindaj…
Kio donas ankaŭ specialan fizionomion al la ĉi tieaj stratoj, tio estas la multnombraj ŝarĝportistoj. Jen unu kun ŝranko surdorse, jen alia kun lito, jen alia kun skribtablo, jen kelkaj kun sakoj plenaj de mi ne scias kion; jen alia kun kestego, en kiu premiĝas meleagroj…
Evidente, azenoj, ĉevaloj kaj aŭtoj ne povas konkuri kun tiuj dupieduloj, kiuj aspektas pli bestece ol homece. Ili ĉiuj estas klientoj de pulkejoj, marŝas nudpiede aŭ kun sandalaĉoj, kiuj kovras nur parte la piedojn kaj ebligas, ke oni vidu la amasiĝintan malpuraĵon, kiu, kun la tempo, akiris aspekton de io normala, natura.
Tiuj portistoj estas ĉiuj indjoj aŭ mestizoj. En iu historio pri la konkero super la lando fare de hispanoj, mi legis, ke ĝis tiam ĉevaloj, azenoj, muloj k.a. ŝarĝbestoj estis nekonataj en la Azteka Imperio. Homoj portis ĉion surdorse aŭ surŝultre. Jarcentoj forpasis; ĉevaloj, azenoj, muloj, bovoj ekzistas grandnombre en Meksikio; la kristanismo anstataŭis la idolanan religion, sed malgraŭ tio homoj estas ankoraŭ utiligataj kiel ŝarĝbestoj…
Hominoj ĝenerale ne surmetas ĉapelon, kio ŝajnas al mi tre laŭdinda, ili portas ŝalon sur la ŝultroj kaj dorso kaj iafoje, en preĝejo ekz-e, ili kovras per ĝi sian kapon. Tiu ŝalo servas ankaŭ por porti surdorse aŭ ĉeflanke infaneton. Granda nombro da virinoj ne nur iras sen kapvesto, sed marŝas ankaŭ nudpiede.
Ĉe la kamparo tiaj nudpiedinoj estas la plimultnombraj. Granda parto el la loĝantoj ne havas litojn hejme t.e. en siaj kabanaĉoj; ili dormas sur mato kaj sin kovras per ĉifonoj.
La spektaklo videbla surstrate en kelkaj kvartaloj estas io nepriskribebla. Ĉiupaŝe oni tie kolizias kun vendisto, kies varoj (nemalofte nur kelkaj fruktoj) sterniĝas sur la trotuaro. La preterpasantoj senĉese devas atenti, por ne meti la piedojn sur vendotaĵojn. En la centro de la urbo oni estas senĉese tedata de loteribiletvendistoj aŭ de ŝupurigistoj; ili ja svarmas en kelkaj lokoj kiel kuloj en marĉo.
Sed tiu drinkema kaj ĉifonvestita popolo estas la plej pia, kiun mi iam vidis. Multnombraj estas la preĝejoj kaj kiam homulo preterpasas iun el li, la kapveston li demetas. Eĉ ebriuloj tion faras. En la didomoj (katolikaj) oni povas vidi gepiulojn, kiuj kisas la nepuran plankon kaj trenas sin surgenue de la ĉefpordo ĝis la ĉefaltaro kun brulanta kandelego ĉemane. La vendo de kandelegoj estas tiel same prospera negoco ĉi tie, kiel tiu de pulkeo. Estas evidente, ke tiuj piuloj estas sinceraj.
Notinda ŝajnas al mi la fakto, ke ĉefe la Sankta Virgino estas ĉi tie kultobjekto. Preskaŭ en ĉiuj preĝejoj Ŝi venke konkuras kun sia filo, rilate la nombron de altaroj, statuoj kaj pentraĵoj…
Kontraste al la bone prizorgataj preĝejoj, la stato de la ŝtataj lernejoj estas vere mizera kaj apenaŭ kredebla: pordoj kaj fenestroj difektitaj, vitrajoj rompitaj, ĉio kaduka, malpura kaj senorda. Eĉ en Ĉilio, kie la vivnivelo de l’ popolo estas proksimume la sama kiel ĉi tie, mi ne vidis tiel mizerajn lernejojn. Kaj nunjare ĵurnaloj raportis, ke en la Federa Distrikto, t.e. unu el la 28 "ŝtatoj" aŭ distriktoj de Meksikio, mankis loko en lernejoj por 50 000 lernantoj! Kioma estas la nombro por la tuta lando? mi nun ne scias.
Oni bonvolu ne kredi, ke la tuta ĉefurbo de Meksikio havas la aspekton, kiun mi skizis. Estas agrablaj kvartaloj, kie la stratoj estas pavimitaj kaj pulketrinkejoj nevideblaj. Tamen, eĉ en tiuj burĝaj restadejoj oni povas vidi rubon en la stratoj dum la tuta tago.
En burĝaj kvartaloj troviĝas privataj lernejoj mastrumataj de fremduloj: angloj, francoj, germanoj, usonanoj k.a. Tiuj fremduloj eĉ havas sian tombejon apartan, kiun ĉi tie oni nomas "panteon". La termino "cementerio" (tombejo) estas kredeble tro vulgara por paradema popolo, kiu tro ofte estas kontentigata per belsonaj paroloj trompaj. Eble la ĉi tieuloj kredas, ke ili diiĝos postmorte kaj pro tio bezonas diejon.
Bedaŭrinde ne ankoraŭ ekzistas en Meksikio esperantista "panteon" kaj tial mi ne deziras resti en tiu lando ĝis mia morto…
Ĉinoj konsentas esti entombigitaj nur en sia lando, kaj sekve la kadavro de tiuj, kiuj mortis eksterlande, estas transportata al Ĉinio. Pro tio ne ekzistas ĉi tie "panteon" por ĉinoj. Ili tamen estas multnombraj kaj eĉ monopoligis la mastrumadon super la mezklasaj restoracioj.
Kio ankaŭ altiris mian atenton en la komenca tempo de mia ĉeesto en Meksikio, tio estas la senĉesa maĉado de multaj personoj.
Mi eĉ emis kredi, ke ili apartenas al iu raso el remaĉuloj. Oni ja povas ĉi tie vidi virojn kaj inojn, kiuj senĉese movas la suban makzelon kaj maĉas, maĉadas, mi ne scias kion, kaj ŝajne nenion englutas. Eble estas pro tio, ke la ĉi tieuloj havas sanajn dentojn.
Sed tiu ŝatinda dentostato havas bedaŭrindan konsekvencon ĉe policistoj kaj ŝtatoficistoj: ili ĉiuj mordas. La "mordida" (mordo) estas iu tre karakteriza moro en Meksikio. Klarigo necesas: la mordo de policisto, ekz-e, signifas, ke donacante al li monon, oni povas tute malatenti la leĝon. La mordado estas tiel bona negoco, ke lastatempe ĵurnaloj raportis pri falsaj policistoj, kiuj mordis. Tiu nelojala konkurenco kompreneble ne povis daŭri longe.
Ofte mi legas en gazetoj, ke en 1910 la meksikia popolo faris revolucion kaj konkeris liberon. Mi ne scias kian; eble temas pri la libero ĵeti ĉian rubon surstraten, fumadi en tramoj kaj busoj kaj bruadi tage kaj nokte. Aŭ ĉu temas pri la libero por laboristoj manifestacii surstrate, organizi festotagojn honore al la armeo kaj ĉiaokaze kriadi: Vivu Meksikio!?
La Unuan de majo, la sindikatanoj havas la liberon manifestacii, sed ne por foresti la manifestacion. Kiu forestas, tiu ricevas monpunon je tritaga salajro. La laboristaj gvidistoj formas la embrion de nova klaso; ili enspezas duoble pli ol metiisto, kvaroble pli ol simpla laboristo kaj certe dekoble pli ol la bestsimilaj portistoj pri kiuj mi parolis. Tiuj gvidistoj ne ebriigas sin per pulkeo, sed per biero, vino kaj brando.
(…) Antaŭ unu jarcento Usono konkeris grandegan parton de Meksikio, kaj tie la vivnivelo de l’ popolo estas konsiderinde pli alta ol en la nekonkerita, sendependa, suverena, libera ktp. parto. Tial, se mi estus Meksikia laboristo, mi dezirus, ke Usono denove invadu la landon kaj tute konkeru ĝin. Sed certe mi ne havus la liberon diri tion publike al miaj samsortanoj…
Ĝis nun mi ne havis la oportunon vivi surkampare en Meksikio, sed dum vojaĝoj tra la lando mi povis ekvidi la loĝejojn de kamparanoj; ili ĝenerale estas kabanaĉoj ne eĉ komparindaj al staloj el multaj landoj.
Turisto, kiun interesas nur pitoreskaĵoj, pentrus tute alian bildon. Veturante en la ĉefurbo aŭtomobile, li eĉ ne vidus la spektaklojn, kiuj ĉiutage naŭzas min. Li sendube rakontus pri la kolosaj piramidoj el Teotihuakan kaj el Ĉolula, kiujn mi ankaŭ vizitis, kaj kiuj atestas pri la grado de kulturo de la Aztekoj, antaŭ la hispana konkero; li dirus sian emocion antaŭ la belaj pejzaĝoj, antaŭ la mirindaj sunmalleviĝoj tropikaj ktp. Sed mi ne povas deteni min esti ĉefe interesata pri la vivo de miaj samgentanoj.
Antaŭ ol meti la finan punkton al ĉi tiu skribo, konvenas diri, ke la meksikia popolo estas artema. Bonstataj viroj, kiuj ankoraŭ vestas sin per nacia kostumo, aspektas tre pitoreskaj kun sia diversforme kaj plurkolore dekorita ĉapelo, kies ĉirkaŭrandoj larĝe elstaras, kun sia ĵaketo ankaŭ brile dekorita, kun siaj pantalonoj, alĝustigitaj al la formo de l’ gamboj, kaj kiuj ankaŭ havas dekorojn. Sed tiuj bildoj nur de tempo al tempo prezentiĝas al mi, dum ĉiutage miaj okuloj vidas ĉifonulojn, mia nazo flaras malbonodorojn kaj miaj oreloj aŭdas kriaĉojn el la drinkejoj.