Pravis Hitler…!?

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


PRAVIS HITLER…!?


En la januara n-o (1945) de SAT-Amikaro, aperanta en Paris, troviĝas raporteto, kiu, miaopinie, indas esti komentata. Temas pri renkontiĝo, kiu okazis en la ĉefurbo de Francio, dum la jaro 1942-a, inter germana soldato kaj du Paris-anoj. Iun tagon, ĉi tiuj lastaj promenis enurbe kaj havis verdan stelon ĉe butontruo de sia vesto. Tial la germano alparolis ilin dirante: "Saluton, s-anoj! Ĉu vi estas burĝaj aŭ laboristaj esp-istoj?" Surprizite sed senhezite la du k-doj respondis: "Ni estas SAT-anoj!…" (Anoj de Sennacieca Asocio Tutmonda). Tiam la okuloj de la germano ekbrilis pro ĝojo kaj li tuj aldiris: "Mi ankaŭ estis SAT-ano ĝis la ekregado de Hitler…" Li parolis flue esp-on kaj klarigis, ke en la urbo, kie li vivis, neniam la tieaj k-doj ĉesis kaŝe kunveni, por buŝe praktiki la lingvon. Sed mi citu laŭvorte la raporton:
"Kiom ĝojiga estis la konatiĝo! La tutan tagon ni promenis tra la urbo kaj vespere tre malagrabla estis la disiĝo. Sed li promesis viziti nin hejme iun vesperon, kaj fakte li venis. Denove ni babilis vere intime, kamaradece, fratece. Poste li sendube foriris el Paris, ĉar ni ne plu vidis lin… Kie ci estas nun, frato?…
"… Fakto estas, ke post dek jaroj da blanka teruro, iu SAT-ano el S… apud la Rejno, parolas pli flue la lingvon ol multaj el ni kaj pensas pli sennaciece ol iuj "esp-istoj". Tial mi volas tuj saluti kaj gratuli la SAT-anojn el Germanio kaj aliaj landoj blankaj, kiuj konservis malgraŭ ĉio nian idealon en la profundo de sia koro. – Andreo."
Kredeble legantoj pensos, ke tia fakto ne kongruas kun la titolo de ĉi tiu artikolo. Klarigcele mi do konigu, kiel Hitler pravigis la malpermeson je propagando kaj instruado de esp-o en Germanio. Tiam estis publikigita interalie jeno:
"La praktikado de sennacieca lingvo kun eksterlandanoj povas nur difekti la naciecan senton ĉe ties praktikantoj".
Jes ja, tiel estas, kiel pruvas la ĉi supre raportita fakto. Cetere, mi povas mencii aliajn el mia propra sperto. Sed eble sufiĉos, ke mi senhonte konfesu, ke lastatempe, kiam mi legis, ke Kioto, Nara kaj aliaj urboj japanaj, kiuj entenas artajn trezorojn kaj kie mi havas geamikojn, estis bombardataj, tiam mi spertis la saman ĉagrenon, kiel antaŭe ĉe la ekscio, ke francaj urboj estis bombe detruitaj. Per mia longdaŭra praktikado de esp-o kun homoj el plej diversaj mondpartoj mi sekve perdis ĉian naciecan senton kaj akiris ian patriotismon planedan.
Ĉie en la mondo estas bonaj kaj malbonaj homoj. Kaj la nacieca patriotismo povas fari sovaĝan beston eĉ el plej bona homo. Pri tio tre tipa estas la angla moto: "Right or wrong, my country"; kio por angla patrioto signifas, ke li defendas sian landon, ĉu ĝi pravas aŭ malpravas.
Nu, se fakte Hitler pravis en sia opinio pri praktikado de sennacieca lingvo, tio signifas, ke ĉiuj liaj kontraŭuloj malpravis, malatentante la esp-an aferon. Kaj mi firme konvinkiĝis, ke ĉiuj homoj, kiuj ne praktikadas esp-on, tiuj havas sian parteton da respondeco en la milito. Ili kvazaŭ konsistigas naciecan paston, kiun knedas regavidaj politikuloj, kaj tiel ebligas, ke diverslandaj patriotoj interbuĉiĝu.
Necesas ja penadi por senigi sin je nacieco kaj tiel atingi nuran sentkapablon homecan, se oni sincere volas agadi efike por starigo de daŭra paco en la mondo.
Kiu ne lasas sin trompi per bombastaj frazoj de regnestroj kaj diplomatoj, tiu povas klare konstati, ke la nunaj rilatoj inter la "unuiĝantaj nacioj" jam entenas multajn ĝermojn de malpaco, kiuj kreskos ĝis okazigo de tria mondmilito. Tial por mi fariĝis kvazaŭa aksiomo tio, kion mi jam diris en Reno antaŭ tri jaroj, kaj ne laciĝos ripeti:
"Esperi daŭran pacon inter nacioj, estas same malsaĝe, kiel celi bonfarton per englutado de veneno: la nacieco ja venenas la homaron."

E. Lanti
(Tiu artikolo aperis en "Renovigo", n-ro 71, aŭgusto 1945)