Nacia honoro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


NACIA HONORO


Iam mi difinis la terminon nacio jene: "Aparato farita el reg- kaj potencavido, ĵaluzo, malamo kaj stulto, kiun uzas suvereno, diktatoro, partio aŭ klaso, por akiri famon, honorojn, bonstaton ktp. je la malprofito de l’ granda plimulto de ties aparateroj, t.e, la simplaj nacianoj.
"Memkompreneble, aparato utilas nur al ties uzantoj, t.e. la registoj".
Nun tiu difino ŝajnas al mi ankoraŭ ĝusta, sed iom mankohava: necesas aldoni, ke tia "aparato" estas parte transportebla. Dum la lastaj jaroj oni ja povis konstati, ke pluraj nacioj alilokiĝis, aŭ, pli precize, duopiĝis. Ĉe la antaŭeniro de Hitleraj armeoj, regantoj de la invadataj nacioj forkuris, kunportante trezorojn, per kiuj ili povas ĝuadi komforton aliloke. Kaj tiuj forkurintoj ne hontas bombaste proklami, ke ili konsistigas la veran, la "liberan" nacion. Kaj same senhonte tiaj naciprofituloj sin turnas per la radio aŭ alirimede al la forlasitaj naciaparateroj por ilin instigi al batalado kontraŭ la invadintojn. Ĉe legado de tiuj proklamoj mi ĉiam sentis naŭzan indignon…
Sed aparte naŭzis min la sinteno de la "liberaj" poloj, tial ke ĝi rememorigis min pri tre tipa ekzemplo de nacia honoro ĉe iliaj antaŭuloj el la 18-a jarcento. Temas pri Maria Valevska kaj Napoleon.
Pro obeemo al siaj gepatroj, tiu polino edziniĝis, en sia 16-a jaraĝo, kun maljuna magnato el sia lando, A.C. Valevski, al kiu ŝi naskis filon. Nu, kelkajn jarojn poste, en 1807, Napoleon trapasis la vilaĝon, kie ŝi loĝis, kaj vidante ŝin li forte enamiĝis. Tiam li tuj komencis klopodojn por atingi sian celon. Ekz-e, li skribis al ŝi:
"Nur vin mi vidis, nur vin mi admiris, nur vin mi deziras. Senprokraste vi respondu, por kvietigi la senpaciencan ardon de N."
Sed la edzino de Valevski indigniĝis ĉe la ricevo de tia letereto kaj ne respondis. Ŝi ja sentis sin ofendita kaj volis resti fidela al sia edzo. Nu, la princo Jozefo Poniatovski, estro de la provizora registaro pola, kiu mem portis la letereton de Napoleon, insistis, por ke ŝi cedu al lia deziro. Vane! Tiam, la postan tagon, de la mateno ĝis la vespero, la plej famaj magnatoj polaj sinsekve vizitis la edzinon de Valevski, kun la celo atingi, ke ŝi kokru sian edzon. Sed tiuj klopodoj ne sukcesis, kaj tiam la anoj de la provizora registaro skribis al ŝi jenon:
"Sinjorino, etaj kaŭzoj ofte okazigas egajn efikojn. En ĉiuj epokoj, virinoj havis grandan influon en la mondpolitiko. Se vi estus viro, vi oferus vian vivon sur la altaroj de la patrio. Estante virino, estas aliaj aferoj, kiujn vi povas kaj sekve devas fari, eĉ se ili estas al vi penigaj.
"Ĉu vi kredas, ke Ester liveris sin pro amo al la reĝo Aĥaŝveroŝ? Ĉu la teruro, kiun li sentigis al ŝi, finfine tiagrade, ke ŝi svenis antaŭ lia rigardado, ne pruvas, ke neniel efikis la korinklino en tiu kuniĝo. Ŝi oferis sin por savi sian nacion kaj havis la gloron ĝin savi.
"Dio volu, ke ni mem povos diri la samon pro via gloro kaj nia feliĉo".
Maria Valevska, kies menso estis saturita per nacipatriota edukado, finfine konsentis prostitue liveri sin al Napoleon. (Mi ja diras "prostitue", tial ke seksrilatoj sen reciproka amo aŭ amoro de la paro estas fakte prostituiĝo). Tiele, antaŭ 138 jaroj Polio liberiĝis kaj restis dum kelka tempo, suverena, sendependa, libera ktp. nacio. Poste, Germanio kaj Rusio denove "subpremis" ĝin kaj dividis inter si. Kaj, en 1918, la "subpremata", "martira", nacio refariĝis "libera"…
Nu, kion tio signifas? Faktoj respondu mem tiun demandon. En 1922 okazis ĝenerala balotado kaj elektiĝis parlamento, kies ekzisto estis kvarjara. En 1926 la marŝalo Pilsudski eniris Varsovion kun siaj trupoj, renversis la registaron kaj fariĝis diktatoro, imite al Musolini kaj Hitler. La konstitucio el 1921 estis nuligita kaj stariĝis nova, kiu deklaris nelaŭleĝaj ĉiujn partiojn, krom unu, nomita Kampado de Nacia Unuiĝo.
Tia estis la stato en Polio, kiam eksplodis la nuna milito. Regis tie la plej aĉa feŭdismo de bienposedantoj kun mizera stato de la grandega plimulto de l’ popolo. La vivnivelo de l’ germana popolo, sub la diktatoreco Hitlera, estis konsiderinde pli alta ol tiu de l’ pola popolo, sub la Pilsudskia diktatoreco. Sekve, la polaj kamparanoj kaj laboristoj havis absolute neniun intereson defendi la suverenecon de Polio, de ento profitdona nur al tre malgranda malplimulto da naciprofituloj. Sed tiauloj, kies menso iel similas tiun de prostituistoj, sukcesas trompi la naivan popolon per belsonaj vortoj kiel "libero", "demokratio", "nacia honoro" ks. kaj tiel la trompitoj konsentas morti aŭ mortigi por defendi alies interesojn. Por la naciprofituloj la simpla popolo ludas similan rolon, kiel tiu de prostituino rilate al sia prostituisto. Kaj estas fakto, ke virino povas eĉ amegi sian ekspluatiston.
La ekzisto de nacioj estas plago por la homaro. Ni devas celi al sennacieca stato kaj tiucele saturi nian menson per planeda patriotismo…

E. Lanti
(Majo 1945)


Meksiko, Julio 1945