Letero al J. A., Buenos-Aires

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


LETERO AL J.A., Buenos-Aires
Meksiko, 25-12-1944

Estimata Idealistino,
Hieraŭ mi ricevis kun surprizego vian leteron de la 5-5-44. Mi estis tute forgesinta, ke iam mi skribis al iu spiritualistino el Buenos-Aires. Kaj tiam mi ne supozis, ke ŝia respondo bezonos 7 monatojn por atingi min. Sed iom indignite mi konstatis, ke via letero estas nacilingve skribita. Mi ne estas meksiko kaj la hispana lingvo ne estas mia gepatra. Mi naskiĝis en Normandio kaj vivis en Paris dum 40 jaroj. Sed, se via letero estus en franca lingvo mi sentus la saman indigneton. Vi metis vian anoncon en esp-ista gazeto kaj sekve mi rajtis esperi ricevi de vi leteron en esperanto..
Sed, leginte, ke vi vizitis Azion, Afrikon kaj Eŭropon, mi ne povis deteni min pensi, ke korespondadi kun vi povas esti tre interesa, tial ke mi mem vizitis, krom ĉiuj landoj el Eŭropo, Japanion, Aŭstralion, Nov-Zelandon, Urugvajon, Argentinio, Ĉilion; kaj mi estas en Meksikio jam de 4 jaroj, tial ke la milito malebligas, ke mi povu daŭrigi mian migradon. Sekve, mi tre volonte akceptos de vi alian leteron nacilingve skribitan; sed nur unu. La tempo, kiu pasos inter la sendo de tiu via letero kaj mia respondo al ĝi pli ol sufiĉos, por ke vi povu ellerni esp-on, la sennaciecan lingvon.
Nu, en tiu espero mi tuj diru, ke mi ne estas spiritualisto, sed tre interesiĝas pri tiu filozofia doktrino, kiel pri ĉiuj aliaj, cetere. Mi ne kredas je la ekzisto de Dio, almenaŭ je tiu, kiu estas prezentita en La Sanktaj Skriboj judaj kaj kristanaj. Sed mi ne neas la ekziston de dio, tial ke nei kaj aserti ĝian ekziston estas esence la sama afero. Mi do ne estas deisto nek ateisto. Kaj mi respektas ĉiujn sincerajn kredulojn. Se Dio fakte ekzistas, Ĝi do povas senpere paroli al mi, evidentigi sian ekziston. Mi ĉiam penadis esti en spiritostato taŭga por akcepti la veron.
Sed, se Dio volas utiligi perantinon, por konduki min al la Vojo ĝusta, kaj se vin Ĝi elektis, nature mi estas preta aŭskulti ĝiajn instrukciojn el via buŝo.
Por ke vi povu iomete kompreni mian nunan staton de kleriĝo, mi diru, ke nun kuŝas sur mia skribotablo: 1) La Sankta Biblio en la traduko de Zamenhof; 2) La Korano en franca lingvo; 3) Budaista Biblio en angla lingvo; 4) Dekkvar lecionoj pri la joga filozofio en hispana lingvo…; 5) Budao en esperanto, 50-paĝa broŝuro de japano, en kies hejmo mi vivis dum kvar monatoj en la jaro 1937. En Japanio mi restis dum 13 monatoj. Se mi aldonas, ke mi legis relative multan literaturon pri spiritismo, pri la Tutmonda Institucio de la Nepersona Vivo ktp, ks, vi certe konvinkiĝos, ke mi estas ia Verserĉanto, kiu ĝis nun ne sukcesis trovi kontentigajn respondojn al la demandoj, kiuj naskiĝis en mia cerbo…
Por ke vi ekkonu mian fizikan eksteraĵon, mi aldonas etan foton.
Bondezire kaj homece[1] mi salutas vin

E.A. Lanieps


Piednotoj[redakti]

  1. Vi komprenu, ke per tiu esprimo mi volas diri, ke ĝenerale la dupieduloj, kiuj interbuĉiĝas sur batalkampoj estas unue kaj ĉefe angloj, francoj, germanoj, rusoj, ktp., kaj nur due homoj.