Kain/Akto I
Akto I.
Sceno 1.
Adam, Evo, Kain, Abel, Ado kaj Zilo, oferantaj.
Adam. Eterna Di’, senfina, Ĉiosaĝa,
Tirinta per parolo el mallumo
La lumon sur la akvojn — altsaluton!
Jehovo, ĉe tagiĝo, altsaluton!
Evo. Ho Dio, kiu nomis luman tagon,
Disigis kunajn nokton kaj matenon,
Dismetis ondojn kaj firmaĵo nomis
La parton de l’ kreito — altsaluton!
Abel. Ho Di’, kreinta l’ elementojn — teron,
Aeron, akvon, fajron! Vi, kreinta
La tagon, nokton, mondojn, kiuj vice
De tiuj ĉi lumiĝas aŭ ombriĝas;
Kreinta la vivulojn, por ke Vi
Je ili ĝoju, ilin ĉiujn amu,
Ke ili amu Vin mem — altsaluton!
Ado. Eterna Dio! Patro de ĉiaĵo!
Kreinta la plej belajn kreitaĵojn,
La plej amindajn, krom Vi. Ho, permesu
Vin ami, Vin kaj ilin — altsaluton!
Zilo. Ho Dio, kiu amas, kreas, benas
Ĉiaĵon, sed serpenton permesinta
Rampadi inter ni, kaj nin pelinta
De la Eden’. Ho, gardu de aliaj
Malbonoj nin. — Saluton! Altsaluton!
Adam. Pro kio vi silentas, filo Kain,
Vi, unuanaskito mia?
Kain. Kion
Mi diros?
Adam. Preĝon.
Kain. Vi ja preĝis!
Adam. Jes,
Kaj flame.
Kain. Kaj laŭtege: mi vin aŭdis.
Adam. Kaj ankaŭ Dio, mi esperas.
Abel. Amen!
Adam. Sed vi silentis, mia filo Kain.
Kain. Mi tion ĉi preferas.
Adam. Kial?
Kain. Mi
Ne havas peton.
Adam. Kaj ĉu dankon ankaŭ?
Kain. Jes.
Adam. Sed vi vivas!
Kain. Sed mi devas morti.
Evo. Ho ve, komencas fali nun la frukto
Malpermesita.
Adam. Kaj ni ĝin rikoltas.
Ho, kial Dio plantis tiun arbon!
Kain. Sed kial do ne prenis vi la fruktojn
De l’ arbo de la vivo? Tiam vi
Lin povus kontraŭstari.
Adam. Ne blasfemu!
Ĉi tio estas vortoj de l’ serpento.
Kain. Pro kio? La serpento diris veron:
Ke unu arbo donis veran scion,
La dua — vivon. Scio estas bono,
La vivo ankaŭ. Kiel do la ambaŭ
Malbono povas esti?
Evo. Mia filo,
Vi nun parolas, kiel mi parolis
En peko, antaŭ via nasko. Ho!
Vi ne vidigu mian malfeliĉon
En vi renovigita. Mi jam pentis.
Ke mi ne vidu mian filon fali
Ekstere paradizo en kaptilon,
Prenintan nin intere paradizo.
Vi kontentiĝu per estanto. Se ni
Pasintajn tagojn estus mem kontentaj,
Vi, mia filo, estus nun feliĉa.
Adam. Ni finis niajn preĝojn. Nun ni iru
Al laborad’ ne laciganta, tamen
Necesa: juna tero donas fruktojn
Al ni facile.
Evo. Kain, mia filo,
Vi ekrigardu vian patron gajan
Kaj humilegan, estu kiel li.
Zilo. Ĉu vi kuniros, mia frato?
Abel. Kial
Vi havas sur la frunto mallumaĵon,
Taŭgeblan nur por Dion kolerigi?
Ado. Amata Kain, ĉu kolero via
Minacas ankaŭ min?
Kain. Ne, Ado, ne!
Mi volus esti sola dum nelonge.
Malĝojas mia koro, sed ĉi tio
Foriĝos. Iru, mia frato Abel,
Mi sekvos tuj. Kaj ankaŭ vi, fratinoj,
Ne restu tie ĉi. Mi vin ne volas
Nun malĝojigi. Tuj mi vin aliĝos.
Ado. Alie mi revenos.
Abel. Dia paco
Al vi! (Abel, Zilo kaj Ado foriras.)
Kain (sola). Jen estas vivo! Nur laboru:
Sed kial mi labori devas? Ĉu
Ĉar mia patro perdis la Edenon?
Mi ja kun li ne pekis, kaj mi eĉ
Ne estis ja naskita kaj ne penis
Naskiĝi kaj malamas tiun staton,
En kiun min la nasko metis. Kial
Li cedis al virino kaj serpento?
Aŭ kial li, cedinte, nun suferas?
La krimo ja ne estis grava! L’ arbo
Kreskadis tie… kial ne por li?
Se ne por li, pro kio do ĝi estis
Plantita apud li kaj tiel bela?
Mi ĉiam aŭdas unu nur respondon:
„Li tiel volis, kaj li estas bona“.
Sed kiel mi ĉi tion scios? Ĉu
Li estas bona, ĉar li estas forta?
Mi juĝas nur laŭ frukto, kaj ĝi estas
Maldolĉa, kaj mi devas ĝin glutadi
Pro fremda kulpo. — Sed mi vidas iun…
Similan al anĝelo, sed laŭ vido
Severan kaj malĝojan… ho, pro kio
Mi tremas nun? Pro kio mi lin timos
Pli ol spiritojn, kiujn ĉiutage
Mi vidas svingi fajrajn glavojn antaŭ
La pordoj, kiuj ĉiam min altiras
Por en ĝardenon, mian justheredon,
Rigardi dum la krepuskiĝo antaŭ
La nokto malleviĝas sur la murojn
Kaj sur l’ eternajn arbojn, ombrigantajn
Barilon, gardadatan de keruboj?
Se mi la fajrarmitojn ne timegas,
Pro kio mi depaŝos de l’ venanto?
Sed li ekŝajnas pli potenca kaj,
Estante bela kiel la aliaj,
Li ŝajnas esti malpli bela ol li
Antaŭe estis aŭ nur povus esti:
En lia senmorteco mi rimarkas
Doloron. Sed ĉu estas vero, ke
Ne homoj nur doloras? Jen li venas.
(Lucifero eniras.)
Lucifero. Mortema!
Kain. Kiu estas vi, spirito?
Lucifero. La ĉefo de spiritoj.
Kain. Sed pro kio,
Se estas tiel, vi forlasis ilin
Por la polvaĵo?
Lucifero. Mi la pensojn konas
De la polvaĵo kaj kunsentas ĝin
Kaj ankaŭ vin.
Kain. Vi konas miajn pensojn!
Lucifero. Mi konas ilin. Tio estas pensoj
De ĉiuj, indaj havi ilin, — voĉo
De via part’ senmorta.
Kain. Kia parto
Senmorta? Ni pri ĝi nenion scias.
Ni malakiris l’ arbon de la vivo
Pro malsaĝeco de la patro, kaj
Tro frue la patrino prenis frukton
De l’ arbo de la scio; tiu frukto
La morto estas.
Lucifero. Ne, vin oni trompis,