Kain/Akto II

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Akto I Indekso : Kain
de George Gordon Byron
Tradukita de Abram Kofman
Akto II
Akto III


Sceno 1[redakti]

Sceno 1
Senfundaĵo de spaco.
Kain kaj Lucifero.
Kain. Mi marŝas en aero kaj ne falas.
Mi tamen timas fali.
Lucifero.  Vi min kredu,
Kaj vin l' aer', de mi regata, portos.
Kain. Ĉu povas mi vin kredi sen malpli?
Lucifero. „Ekkredu kaj ne falu, dubu —
Kaj ekpereu!“ Tia estos diro
De Dio, kiu en parolo sia
Al la anĝeloj nomis min demono;
Kaj tiuj ĉi ripetas kiel eĥo
Ĉi tion al la malestiminduloj, 10
Nenion sciiĝantaj kio ekster
Iliaj malvastegaj sentoj estas;
Kredantaj simple al aŭdataj vortoj;
Nomantaj bono aŭ malbono tion,
Pri kio estas tiel anoncita.
Mi tion ĉi ne volas, kaj ĉu vi
Adoras min aŭ ne, — vi baldaŭ vidos
Mondaron ekster via tero. Sed
Pro dubo, vin metanta super via
Malforta vivo, mi vin ne kondamnos 20
Je puno, kiu estas mia sorto.
Alvenos tago: homo, kiun kelke
Da gutoj portos, diros al alia:
„Vi kredu min kaj — marŝu sur la ondoj!“ —
Kaj tiu marŝos sen danĝero. Ne,
Mi vin ne diras: kredu min, ĉi tio
Kondiĉo estas por ke mi vin savu.
Kunflugu nur en senfundaĵ' de l' spaco,
Kaj vi ne kuraĝiĝos ekneigi
Vidoton: l' historion de mondaro 30
Estinta kaj estanta kaj estonta.
Kain. Ho dio aŭ demono, kiu ajn
Vi estas, ĉu la tero tie kuras?
Lucifero. Sed ĉu vi ne rekonas tiun polvon,
Formintan vian patron?
Kain.  Ho, ĉu eble?
Mi vidas nur kurantan bluan rondon
Kaj apud ĝi rondeton sen moviĝo,
Similan je la tera noktlumilo.
Sed kie estas nia paradizo
Kun ĝiaj muroj, kun gardantoj ĝiaj? 40
Lucifero. Ekmontru punkton, kie ĝi troviĝas.
Kain. Ne eble! Dum simil' al sunradioj
Ni flugas, ĝi malpligrandiĝas ĉiam
Kaj ĉirkaŭiĝas per brilaĵo ronda
Simila je la lumo, kiun ĵetis
Plej ronda inter steloj, kiam mi
Rigardis ilin apud la Edeno.
Nun ŝajnas ke la ambaŭ punktoj kune
Metiĝas, dum ni flugas, kun sennombraj
Nin ĉirkaŭantaj steloj, kiuj, ju 50
Pli ni forflugas, des multiĝas ĉiam.
Lucifero. Sed se ekzistus mondoj multpli grandaj
Ol via mond', loĝataj de pli supraj
Animoj kaj pli multaj ol polveroj
De l' ter' malestiminda, multigitaj
Je ĝiaj vivatomoj; — kaj se ili,
Se ili ĉiuj estus kondamnitaj
Al morto kaj mizer', vi kion pensus?
Kain. La penso povi tion ĉi ampleksi
Min fierigus.
Lucifero.  Sed se tia penso 60
Al sklava ŝtofo estus katenita;
Se ĝi, sciante tiom da objektoj
Kaj soifante tian altan scion
Kaj pli ankoraŭ altan, ĉiam estus
Ligata al bezonoj malgrandegaj,
Malpuraj, abomenaj kaj se via
Plej bona ĝojo estus malaltiĝo
Dolĉgusta, iluzio denervanta
Kaj kotiganta, kaptilego ruza
Por vin nur igi ĝermi novajn korpojn, 70
Estontajn tiel same malfortegaj,
Escepte kelkaj feliĉuloj por....
Kain. Pri morto mi nur scias ke ĝi estas
Terura: tiel diras la gepatroj,
Nomantaj ĝin heredo abomena,
Al mi donita kune kun la vivo,
Heredo ankaŭ ne feliĉa, certe;
Sed se vi diras veron (kaj mi jam
Kruele sentas ke ĝi estas vero),
Vi min mortigu nun! Animojn naski 80
Nur por sufero longa kaj por morto —
Laŭ mi signifas disetendi morton,
Multigi mortigadon.
Lucifero.  Vi ne povas
Formorti tute: io restos ĉiam.
Kain. L' Alia tion ĉi ne diris, kiam
Li pelis mian patron de l' Edeno,
Sur lia frunto morton ekgravinte.
Sed tamen mortu mia mortemaĵo
Ke mia restontaĵo anĝeliĝu!
Lucifero. Mi apartenas al anĝelaj aroj. 90
Ĉu vi deziras esti min simila?
Kain. Mi ja ne scias, kio estas vi.
Mi vidas nur potencon vian, scenojn,
De vi montratajn kaj estantajn ekster
Naturo mia homa, tamen ĉiam
Multpli malsuprajn ol deziroj miaj,
Ol miaj pensoj kaj komprenebleco.
Lucifero. Sed kiuj estas la fieraj pensoj,
Humiliĝantaj tamen por kunvivi
Kun vermoj en la koto?
Kain.  Kiu estas 100
Vi mem, spirit' fiera, vi scianta
Naturon, senmortecon, kaj malgraŭe
Ĉi tio ŝajnas esti malfeliĉa?
Lucifero. Mi ŝajnas esti tiel kiel mi
En vero estas. Tial mi demandas
Ĉu vi deziras esti senmortulo?
Kain. Vi diris ke mi estos tia malgraŭ
Eĉ mia volo. Tion mi ne sciis
Ĝis nun. Sed se ĉi tio estos nepre,
Instruu min por bono aŭ malbono 110
Antaŭesenti mian senmortecon.
Lucifero. Vi sentis ĝin jam antaŭ vi min vidis.
Kain. Sed kiel?
Lucifero.  Per sufero.
Kain.  Ĉu sufero
Senmorta estas?
Lucifero.  Ni kaj viaj idoj
Sciiĝos tion. Sed rigardu nun,
Ĉu estas bela tio ĉi?
Kain.  Ho ĉarma
Eter' neimagebla! Multiĝantaj
Aregoj da brilantaj lumoj, kiuj
Vi estas? Kio estas tiu blua
Dezerto de aero senlimita, 120
En kiu vi rapidas nun simile
Foliojn sur rivero de l' Edeno?
Ĉu estas via vojo kaj kurado
Antaŭedifinita, aŭ vi flugas
Ĝojante en senordo tra aera
Kaj senlimita univers'? Ĉi tiu
Pripenso pikas min en la animo,
Adoreganta l' eternecon. Dio,
Aŭ dioj, kiuj ajn vi estas, kiel
Min ravas vi kaj viaj faritaĵoj, 130
La viaj, aŭ kreitaj de hazardo,
Aŭ eĉ de kio ajn! Ho, ke mi mortu
Ĉi tie kiel mortas atometo
(Se ĝi nur mortas), aŭ malsekretigu
Al mi nun vian scion kaj potencon,
Ĉar miaj pensoj estas ne malindaj
Vidaton, se je ĝi malinda estas
La polv', de kiu mi formita estas.
Spirit', mi mortu aŭ pliproksimiĝu.
Lucifero. Vi estas ja proksima. Ekrigardu 140
Returnen al la ter'.
Kain.  Ĝi kie estas?
Mi vidas nur amason da sennombraj
Lumaĵoj.
Lucifero.  Tie!
Kain.  Mi ne povas vidi.
Lucifero. Sed ĝi ankoraŭ brilas.
Kain.  Tie?
Lucifero.  Jes.
Kain. Ĉu estas eble? Ha, mi vidis brili
Lampiron en malluma arbareto
Kaj sur verdaĵo; ĝi pli hele brilis
Ol mondo elnutrinta ĝin.
Lucifero.  Vi vidis
Lampirojn kaj mondaron — ambaŭ brilis.
Vi kion pensas pri ĉi tio?
Kain.  Ke 150
En sia sfero ĉio estas bela
Kaj ke en nokto, ĉarmiganta ambaŭn,
La lampireto, en aer' fluganta,
Kaj stelo en kurado, ambaŭ ili
Bezonas supran kondukanton.
Lucifero.  Kiun
Aŭ kiel?
Kain.  Tion ĉi al mi vi montru.
Lucifero. Ĉu havos vi kuraĝon ekrigardi?
Kain. Sed kiel mi nun scias, ĉu mi havos?
Ĝis nun vi ja nenion montris, kio
Min dezirigus pli ne vidi.
Lucifero.  Bone, 160
Alsekvu min! Ĉu vi deziras vidi
Mortemajn kreitaĵojn, aŭ senmortajn?
Kain. Sed kio estas kreitaĵoj?
Lucifero.  Parte
Mortemaj, parte senmortuloj. Kio
Vin interesas pli?
Kain.  La nun vidatoj.
Lucifero. Vin io pli ankoraŭ interesis?
Kain. Jes, ioj, kiujn mi neniam vidis,
Nek vidos — la sekretoj de la morto.
Lucifero. Ĉu montri al vi mortintaĵon, kiel
Al vi mi montris nemorteblan?
Kain.  Montru! 170
Lucifero. Antaŭen do per la flugiloj fortaj!
Kain. Ho, kiel ni trafendas la bluaĵon!
La steloj poste ni paliĝas. Sed
La tero, kie estas mia tero?
Vidigu ĝin, ĉar mi el ĝi devenas.
Lucifero. Ĝi estas poste vi kaj ŝajnas esti
Malpli ol vi en universo, tamen
Ne kredu ke vi povu ĝin eviti:
Al ter' kaj polv' vi tuj revenos. Tio
Al mia kaj al via senmorteco 180
Fatala estas.
Kain.  Kien ni nun flugas?
Lucifero. Al tio, kio antaŭ vi ekzistis,
Al mondfantomo, kies nur rompaĵo
La tero estas.
Kain.  Kiel, ĉu ĝi estas
Ne nova?
Lucifero.  Ne, ne pli ol vivo mem:
Ĉar ĝi ekzistis antaŭ vi estiĝis,
Kaj mi kaj tiuj, kiuj ŝajnis esti
Pli supraj ol ni ambaŭ. Multaj havos
Nenian finon, kaj aliaj, kiuj
Pretendas esti sen ekkomenciĝo, 190
Aperis kiel vi el font' malpura.
Pli supraj uloj estis formetitaj
Por doni lokon al estaĵoj, kiuj
Pli subaj estas ol ni povas pensi,
Ĉar nun la tempo kaj la spaco estis
Kaj estas malŝanĝeblaj, la ŝanĝado
Mortigas nur polvaĵon. Tamen vi,
Polvido, povas sole nur kompreni
Polvaĵon, vian propran fonton: baldaŭ
Vi tion ĉi ekvidos.
Kain.  Ho spirito, 200
Mi povas vidi, kion vi nur volos.
Lucifero. Antaŭen do!
Kain.  La steloj malaperas
Rapide, dume ili, kiam ni
Alflugis, estis grandaj kiel mondoj.
Lucifero. Kaj ili restis tiel ankaŭ nun.
Kain. Ĉu ili ankaŭ havas paradizojn?
Lucifero. Eblege.
Kain.  Kaj ĉu ankaŭ homojn?
Lucifero.  Jes,
Aŭ iujn eĉ pli suprajn.
Kain.  Eble ankaŭ
Serpentojn?
Lucifero.  Ĉu vi volus krei homojn
Sen ili? Ĉu meritas vivi nur 210
Rampaĵoj dupiedaj?
Kain.  Kiel nun
La steloj kuras for! Ni kien flugas?
Lucifero. Al mondo de fantomoj, kiuj estas
Vivintaj aŭ postnaskiĝontaj ombroj,
Kain. Sed la mallum' densiĝas kaj la steloj
Forkuris jam.
Lucifero.  Vi tamen vidas.
Kain.  Kia
Terura lum' sen luno, sen radioj,
Sen stelamaso! La bluaĵo mem
De la purpura nokto nun fariĝas
Mallumo timigema, kaj mi vidas 220
Grandegajn kaj malklarajn masojn, kiuj
Pli ne similas al viditaj mondoj,
Lumegsonitaj kaj ŝajnintaj vivaj
Eĉ tiam, kiam l' atmosfero luma
De ili iĝis for, kaj estis eble
Sur ili vidi iajn strangajn formojn
De valoj kaj de altaj montoj: unuj
Elŝprucis fajron, sur aliaj estis
Vastegaj fluidaĵoj, kaj aliaj
Lumzonojn kaj naĝantajn lunojn havis, 230
Al tero tre similajn. Tamen nun
Malluma kaj terura estas ĉio.
Lucifero. Sed klara. Vi serĉegis vidi morton
Kaj mortintaĵon....
Kain.  Ne, mi ĝin ne serĉas.
Sed ĉar mi scias ke la morto estas
Kaj ke la pek' de l' patro mortemigis
Lin mem kaj min kaj ĉiujn posteulojn,
Mi nun memvole celas ekrigardi
Ĉi tion, kion mi perforte vidos.
Lucifero. Rigardu!
Kain.  Tie estas mallumaĵo. 240
Lucifero. Ĝi estos ĉiam, sed ni nun malfermos
La pordojn de mallumo.
Kain.  Vaporegoj
Ruliĝas tie. Kio ili estas?
Lucifero. Eniru!
Kain.  Ĉu mi povos reeliri?
Lucifero. Certege! Kiu ja alia loĝos
La regnon de la morto? Ĉar ĝis nun
Ĝi estas preskaŭ nur dezerto. Sed
Vi ĝin plenloĝos, vi kaj viaj idoj.
Kain. La nuboj pli kaj pli densiĝas; ili
Ĉirkaŭas nin.
Lucifero.  Antaŭen do!
Kain.  Kaj vi? 250
Lucifero. Ne timu. Vi ne estus de la tero
Kurinta for sen mi. Antaŭen! Tien!
(Ili malaperas en mezo de nuboj.)

Sceno 2[redakti]

Sceno 2
Regno de ombroj.
Eniras Lucifero kaj Kain.
Kain. Ho kiel estas vastaj kaj silentaj
Ĉi tie la mallumaj mondoj! Ĉar
Mi ŝajne vidas kelkajn, pli loĝitajn
Eĉ ol la steloj, en aero supra
Flugintaj tiel grandamase ke mi
Pli volus preni ilin por brilantaj
Loĝantaj de ĉiel' neimagebla
Ol por vastegaj mondoj, mem loĝitaj,
Se mi proksimiĝinte ne rimarkus
Ke ili pro grandeco certe estas 10
Ne vivaj mem, — nur lokoj por vivuloj.
Sed ĉio estas tie ĉi tiele
Plenega je krepuskoj kaj ombraĵoj
Ke ili pri pasinta tag' parolas.
Lucifero. Vi estas en la regno de la morto,
Ĉu vi ĝin volas vidi nun?
Kain.  Ĝis mi
Sciiĝos, kio estas ĝi, al vi
Mi ne respondos. Sed se ĝi similas
Je tio, kion mia patro plendis,
Ho tiam.... Dio! mi timegas pensi.... 20
Malbeno al farinto de la vivo,
Naskanta morton, al la vivportulo,
Ne konservinta vivon kaj por ĉiam
Perdinta ĝin eĉ por malkulpaj homoj.
Lucifero. Vi sekve nun malbenas vian patron?
Kain. Ĉu li min ne malbenis, min naskinte,
Min ne malbenis antaŭ mia nasko,
Preninte la malpermisitan frukton?
Lucifero. Vi diras veron: estas reciproka
Malbeno inter vi kaj li. Sed tamen 30
Vi havas ja ankoraŭ fraton, idojn?..
Kain. Ke ili la malbenon partoprenu!
Min oni testamentis ne alie,
Kaj mi redonas mian heredaĵon. —
Ho vi, mallumaj ombroj kaj fantomoj
Jen klaraj jen malklaraj, malĝojegaj
Kaj timigemaj, kiuj estas vi?
Ĉu vivas vi? Ĉu estas vi vivintaj?
Lucifero. La ambaŭ statoj estas nun en ili.
Kain. Sed kio sekve estas morto?
Lucifero.  Kiel! 40
Ĉu via Di' ne diris vin ke tio —
Alia vivo estas?
Kain.  Ĝis hodiaŭ
Li diris nur ke ĉiuj ni ekmortos.
Lucifero. Li eble iam tion ĉi eldiros.
Kain. Feliĉa estos tiu tago.
Lucifero.  Jes,
Feliĉa! Kiam, laŭte sciigita
Per turmentegoj neelparoleblaj,
La diro estos nur garantiaĵo
De agoni' eterna por sennombraj
Aregoj da atomoj, naskiĝontaj 50
Kaj vivaj nur por tiu sola celo.
Kain. Sed kiuj estas la fantomoj grandaj,
Flugantaj ĉirkaŭ mi kaj ne similaj
Je tiuj supraj kreitaĵoj, kiujn
Mi vidis ĉe Edeno la fermita
Kaj pli ne forgesota; ne similaj
Je tia homa formo, kiun havas
Adam kaj abel kaj fratino mia,
L' amata Ado, mi kaj miaj idoj?
Sed, malsimilaj je loĝantoj teraj 60
Kaj je anĝeloj, ili ŝajnas esti,
Se ne egalaj je la lastaj, tamen
Pli supraj, multpli supraj ol l' unuaj,
Ĉar ili estas belaj kaj tre fortaj,
Potencaj kaj fieraj, kvankam strangaj
Laŭ formo, kian mi neniam vidis.
Ĉe ili mankas nia homvizaĝo,
Flugiloj de serafo kaj figuro
De fortaj bestoj, kiuj vivas nun;
Potencaj, belaj, ili estas kiel 70
Plej belaj, fortaj inter la vivuloj
Kaj samatempe tiel malsimilaj
Ke mi apenaŭ kredas ilin vivaj.
Lucifero. Kaj tamen ili vivis.
Kain.  Kie?
Lucifero.  Tie
Sur via tero.
Kain.  Kiam?
Lucifero.  Ili loĝis
Ĉi tion, kion vi eknomis tero.
Kain. Adamo estas la unua.
Lucifero.  Jes,
De via speco, tamen tro malinda
Por esti inter tiuj ĉi la lasta.
Kain. Kaj kio estas ili?
Lucifero.  Tio, kio 80
Vi estos mem.
Kain. Sed kio ili estis?
Lucifero. Vivuloj, plenaj je la vivo, noblaj,
Inteligentaj, bonaj, gloraj, grandaj
Kaj tiel superantaj vian patron,
Se li eĉ estus en Edeno, kiel
Generacio deksesmila via
Superos vin kaj ankaŭ vian filon
En ĝia degenero noktmalluma.
Kaj pri ilia nuna malforteco 90
Vi mem prijuĝu laŭ viando via.
Kain. Ho ve al mi! Kaj ili ekpereis?
Lucifero. Jes, sur ilia tero, kiel vi
Sur via mortos.
Kain.  Sed ĉu mia tero
Ilia estis?
Lucifero.  Jes.
Kain.  Ĝi tamen estis
Ne tia kiel nun, estinte certe
Malgranda kaj malvasta por nutradi
Similajn kreitaĵojn.
Lucifero.  Jes, ĝi estis
Pli bela.
Kain.  Kial do ĝi tiel falis?
Lucifero. Demandu tiun, kiu detruadas. 100
Kain. Sed kiel?
Lucifero.  Por neforigebla forto,
Fatala diskunig' de elementoj
Kaj tiel, ke la mondo refariĝis
Ĥaoso kiel tiu ĉi el kiu
Ĝi estis elfarita. Tiuj ĉi
Aperoj, tre maloftaj en la tempo,
Tre oftaj estas en la eterneco. —
Aliru kaj rigardu la pasintan.
Kain. Terura sceno!
Lucifero.  Tamen vera. Vi
Nun vidas ombrojn, kiuj estis iam 110
El tia ŝtofo kiel vi.
Kain.  Kaj mi
Fariĝos kiel ili?
Lucifero.  Ke respondu
Vin Tiu, kiu kreis vin. Mi montras
Nur sole tion, kio vin antaŭis,
Sed kio ili estis, tion ĉi
Vi sentas tiom malpli kiom pli
Malfortaj estas viaj teraj sentoj
Kaj partopreno je la senmorteco,
Je la prudento kaj je tera forto.
Komuna eco inter vi kaj ili 120
Nur estas vivo, kiun ili havis,
Kaj morto, kiun vi ekhavos poste,
Aliaj viaj ecoj certe bone
Konvenas al rampaĵoj, naskiĝintaj
El ŝlimo de potenca universo,
Premita tiel ke ĝi planetiĝis,
Loĝita de malfortaj kreitaĵoj,
Feliĉaj pro blindeco kaj Edeno
De malklereco, kie scio estas
Malpermisita kiel venenaĵo. 130
Rigardu, kio estas, kiuj estis
Ĉi tiuj supraj, belaj kreitaĵoj!
Se tio vin ĉagrenas, vi revenu
Al via tero kaj laboru. Mi
Vin tien revenigos sen danĝero.
Kain. Mi restos tie ĉi.
Lucifero.  Kaj kiom longe?
Kain. Eterne. Se mi devas ree iom
Ĉi tien veni, mi preferas resti.
Al mi jam estas abomena ĉio
De la polvaĵo tera. Lasu min 140
Nun inter l' ombroj.
Lucifero.  Ne, ne eble. Vi
Nun vidas l' efektivon kiel revon.
Por kapabliĝi vivi tie ĉi
Vi devas iri tra la samo, kion
Trairis la vidataj kreitaĵoj:
Tra pordo de la mort'.
Kain.  Sed kian ni
Trairis?
Lucifero. Tra la mia. Mi promesis
Vin revenigi, kaj spirito mia
Subtenas vin en nuna mondo, kie 150
Neniu spiras esceptante vin.
Rigardu, — tamen ne esperu vivi
Ĉi tie antaŭ horo definita.
Kain. Ĉu tiuj ĉi fantomoj nun ne povas
Reveni teron?
Lucifero.  Ne, ilia tero
Pli ne ekzistas kaj ŝanĝiĝis tiel
Ke ili ne rekonus sur supraĵo
Eĉ unu lokon, ĵus malmoliĝintan.
Ĝi estis — ho, ĝi estis bela mondo!
Kain. Kaj estas nun ankoraŭ. Mi malamas 160
Ne teron, kiun mi kultivi devas,
Sed tion nur, ke mi ne povas ĝui
Belecon ĝian sen multlaborado,
Ke mi neniam povas kvietigi
Soifon nevenkeblan de sciamo
Kaj meti for la milon de teruroj,
Sentataj pro la morto kaj la vivo.
Lucifero. Vi vidas, kio estas via mondo,
Sed vi ne povas ekkompreni l' ombron
De tio, kio ĝi antaŭe estis. 170
Kain. Mi vidas kreitaĵojn-grandegulojn,
Fantomojn pli malsuprajn per prudento
(Almenaŭ tiel ŝajnas) ol l' antaŭe
Viditaj, kaj similaj al sovaĝaj
Arbaraj anoj de la tero, kiuj
Terure krias en la nokta horo;
Sed tiuj ĉi dekoble estas pli
Per grandegeco kaj terura vido;
Ilia kresko estas eĉ pli granda
Ol muroj de l' Edeno, kiun gardas 180
Keruboj, kaj iliaj okulegoj
Brilegas kiel la flamantaj glavoj,
L' armiloj de l' gardistoj de l' Edeno;
La kojnaj dentoj estas kiel arboj
De branĉoj, de la ŝelo senigitaj,
Sed kiuj estis ili?
Lucifero.  La mamutoj
De via ter'; sed viaj kuŝas nun
Milionare sub supraĵo tera.
Kain. Sed ĉu eĉ unu pli ne vivas?
Lucifero.  Ne.
Milito, kiun ili povus fari 190
Al via malfortega speco tute
Senutiligus la malbeno-diron,
Ĉar vi rapide estus ekstermitaj.
Kain. Pro kio la milito?
Lucifero.  Vi forgesis
La diron, vin pelintan el Edeno:
Militojn kontraŭ ĉiuj kreitaĵoj,
Al ĉiu morton, morton sen escepto,
Malsanojn kaj dolorojn: tia estas
La frukto de l' malpermesita arbo.
Kain. La bestoj, kiuj ankaŭ devas morti, 200
Ne manĝis ja la frukton?
Lucifero.  Tamen via
Kreinto diris, ke la bestoj estis
Por vi faritaj, kiel vi por li.
Ĉu volus vi, ke ili vin superu?
Jes, se Adam ne estus ekpekinta,
La bestoj certe ankaŭ ĉiam vivus.
Kain. Ho ve, la malfeliĉaj! Ili devas
La sorton de la patro partopreni
Simil' al liaj idoj, kvankam ili
Ne tuŝis eĉ la frukton, kiel ni, 210
Kaj ne ricevis scion tiel karan.
Mensogo-arbo! ni nenion scias!
Ĝi ekpromesis scion por la morto,
Kruela takso — tamen scio, scio!
Sed kion homo scias?
Lucifero.  Povas esti
Ke morto donos la plej supran scion:
Estante io tute kaj plej certa,
Ĝi tial donas al vi certan scion,
Kaj sekve l' arbo diris veron, kvankam
Ĝi donis morton.
Kain.  Ho, mallumaj mondoj, 220
Mi vidas vin, sed mi vin ne komprenas.
Lucifero. Ĉar via horo estas malproksima,
Kaj ŝtof' ne povas tute ekkompreni
Spiriton; sed vi jam ekgajnis iom,
Sciinte tie ĉi pri l' ekzistado
De tiaj regionoj.
Kain.  Ni jam sciis
Ke estas morto.
Lucifero.  Sed ne tion, kio
Ekzistas transe ĝi.
Kain.  Mi ankaŭ nun
Ne scias tion ĉi.
Lucifero.  Sed vi sciiĝis
Ke estas stato, statoj krom la via, 230
Kaj tion ĉi matene vi ne sciis.
Kain. Sed ĉio estas ombro kaj mallumo.
Lucifero. Ne plendu: ĉio estos klarigita
Al via senmorteco.
Kain.  Kio estas
Ĉi tiu granda blua fluidaĵo,
Al ondoj similanta! Mi ĝin prenus
Por la rivero, kiu el Edeno
Elfluas preter mia tendo, se
Ĝi ne montriĝus blua kaj senborda.
Lucifero. Sur via tero ankaŭ estas tia 240
Objekto, nur malgranda. Viaj idoj
Ĉe tia elemento iam loĝos:
Ĝi estas la fantom' de Oceano.
Kain. Ĝi al mondego aŭ fluida suno
Similas. Sed mi vidas kreitaĵojn,
Ludantajn tie sur supraĵo brila.
Lucifero. Vi vidas ĝiajn anojn, la antaŭajn
Leviatanojn.
Kain.  Kaj ĉi tiu granda
Serpento, kiu la potencan kapon,
Dekoble superantan altan cedron, 250
Nun levas, kaj videble povus volvi
Sin ĉirkaŭ ĉiuj kugloj, kiujn ni
Antaŭe vidis! Ĉu ne estas ĝi
El speco, kiu tentis la patrinon?
Lucifero. Ŝi mem certege scias plej precize
Pri tiu, kiu tentis ŝin.
Kain.  Ĝi ŝajnas
Terura. La alia certe estis
Pli bela.
Lucifero.  Ĉu vi ĝin neniam vidis?
Kain. Mi vidis multajn specojn de serpentoj
Sed ne ĉi tiun, kiu tentis Evon, 260
Aŭ ian, kiu al ĝi tre similus.
Lucifero. Ĉu ankaŭ via patro ĝin ne vidis?
Kain. Ne, lin ektentis la patrino mem,
Ŝin — la serpento.
Lucifero.  Homo, se l' edzino
Aŭ bofilino tentos vin aŭ viajn
Infanojn per novaĵ', sciiĝu, kiu
Antaŭe ilin estis deloginta.
Kain. L' instruo estas tro malfrua: nun
Serpentoj pli ne tentos jam virinon.
Lucifero. Sed estas ja ankoraŭ objektaroj, 270
Per kiuj vin virinoj povas tenti,
Kaj vi virinojn. Ke infanoj viaj
Sin gardu. Mi al vi konsilas bonon
Eĉ kontraŭ miaj interesoj; certe
Ne sekvos vi, kaj mi nenion perdas.
Kain. Mi ne komprenas.
Lucifero.  Kaj vi tial ĝoju.
Tro juna estas vi kaj via mondo.
Vi pensas esti peka kaj dolora,
Ĉu ne?
Kain. Ĉu peka — mi ne scias, sed 280
Doloroj... ho, mi havas ilin multe!
Lucifero. Unuanaskiĝinta homo, via
Pekemo — kaj vi pekis efektive —
Kaj suferado — ĉar vi ja suferis —
Edeno paca estas en komparo
Je tiu stato, kiu vin atendas;
Kaj tiu malfeliĉa stato estas
Edeno en komparo je agado
Kaj doloregoj de postidoj viaj,
Plimultiĝontaj kiel polvo (ĉar 290
En vero ili tiel multeiĝos).
Sed nun returnen al la tero!
Kain.  Kial?
Ĉu vi min forkondukis tien ĉi
Nur pro ĉi tio?
Lucifero.  Vi ja serĉis sole
Sciencon.
Kain.  Kiel vojon al feliĉo.
Lucifero. Se vero estas tia vojo, vi
Ĝin havas.
Kain.  Tiel Di' de l' patro agis
Tre bone ke li l' arbon malpermesis.
Lucifero. Kaj agus multplibone, se li ĝin
Ne plantus. Sed nescio de malbono 300
Vin ne defendus kontraŭ la malbono:
Ĝi disvolviĝas, partoprenas ĉie,
En ĉio.
Kain.  Mi ne kredas — ne en ĉio!
Nu! Ĉar mi celas kaj soifas bonon.
Lucifero. Sed kiu ĝin ne celas? Kiu volas
Malbonon nur pro ĝia maldolĉeco?
Neniu kaj nenio! Sed ĝi estas
Fermento de vivantoj kaj senvivaj.
Kain. En tinu aron da ĉarmegaj kugloj,
Brilintaj de la malproksimo antaŭ 310
Ni venis en la regnon de fantomoj,
Malbono certe ne eniĝis? ili
Por tio ĉi tromulte belaj estas.
Lucifero. Vi vidis ilin nur el malproksimo.
Kain. Ĉu tio estas grava? Malproksimo
Malpligrandigas nur la helan brilon,
Sendube pli ravantan el proksimo.
Lucifero. Alproksimiĝu terajn kreitaĵojn
Plej belajn, kaj pri ili juĝu tiam.
Kain. Ho, mi jam faris tion ĉi: la plej 320
Aminda kreitaĵo estas ĉiam
Pli ĉarma el proksimo.
Lucifero.  Iluzio!
Sed kia kreitaĵo, rigardata
De plej proksime, ŝajnas por vi esti
Pli ĉarma ol belaĵoj malproksimaj?
Kain. Fratino Ado! Steloj de l' ĉielo,
L' aero blua-nigra de la nokto,
Lumita de rondeto, kiu ŝajne
Spirito aŭ spiritomondo estas;
La multnuancoj de l' vespera tempo, 330
La bela sunleviĝo kaj foriĝo,
Ne esprimeble rava, pleniganta
L' okulojn per dolĉegaj larmoj, kiam
Mi vidas ĝin, kaj sentas ke la koro
Ĝin sekvas kune kun la belaj nuboj,
Akompanantaj ĝin en okcidenton;
L' arbara ombro kaj la verdaj branĉoj,
La voĉ' de l' birdo, de l' vespera birdo,
Kantanta amon kune kun keruboj
Dum tago mortas post Edenaj muroj, — 340
Ĉi tio por okuloj kaj por koro
Nenio certe estas en komparo
Je la rideto Ada; mi turniĝus
De l' tero kaj ĉielo por ĝin vidi.
Lucifero. Ŝi estas bela la mortema polvo,
La frukt' de l' juna kreofort', de ĝia
Unua ekfloriĝo kaj aŭroro,
Kaj de unuaj homaj ĉirkaŭprenoj,
Sed tio ĉiam estas iluzio.
Kain. Vi pensas tial, ĉar al ŝi vi estas 350
Ne frato.
Lucifero.  Miaj fratoj estas nur
Spiritoj, ne havantaj posteulojn.
Kain. Vi sekve estas al ni tute fremda?
Lucifero. Min eble parenciĝos viaj idoj.
Sed tamen se vi havas kreitaĵon
Pli belan ol la tuta universo,
Pro kio vi vin nomas malfeliĉa?
Kain. Pro kio mi ekzistas? Kial vi,
Vi mem kaj ĉio estas malfeliĉa?
Eĉ la kreinto devas esti tia, 360
Li, la kreinto de malfeliĉuloj:
Neniam detruado povas esti
Esprimo de feliĉo; kaj la patro
Lin tamen ĉiam nomas ĉiopova.
Sed se li estas efektive la malbono?
Pri tio mi demandis mian patron,
Sed li respondis ke la malbonaĵo
Nur estas vojo por atingi bonon.
Strangega bono, kiu venas rekte
El la kontraŭo. Mi ekvidis foje 370
Ŝafidon, ekvunditan de serpento;
La malfeliĉa besto agoniis,
Kaj lia naskintino plende ĝemis.
Kaj mia patro prenis iajn herbojn
Kaj ilin alkuŝigis al la vundo.
La besto baldaŭ rericevis vivon,
Leviĝis kaj patrinan lakton suĉis,
Kaj la patrino treme pro ĝojego
Lekadis ĝiajn membrojn revivintajn,
Kaj mia patro diris min: „Rigardu, 380
La bono elnaskiĝis el malbono.“
Lucifero. Kaj kion vi respondis?
Kain.  Mi? Nenion:
Li estas mia patro. Sed mi pensis
Ke multpli bone estus por la besto
Ne havi tute vundon ol aĉeti
La revenigon de l' rompema vivo
Per la sufer' ekstrema, se ĝin eĉ
Forigis tute l' herboj-kuracaĵoj.
Lucifero. Vi diris ke el ĉiuj kreitaĵoj,
De vi amataj, vi preferas ŝin, 390
Kun kiu vi patrinan lakton suĉis
Kaj kiu ĝin al viaj idoj donas?
Kain. Certege: kio mi sen ŝi fariĝus?
Lucifero. Sed kio estas mi?
Kain.  Kaj ĉu nenion
Vi amas?
Lucifero.  Kion amas via Dio?
Kain. „Li amas ĉion“, diras mia patro.
Sed mi konfesas: nia sorto certe
Ne pruvas tion ĉi.
Lucifero.  Kaj tiel same
Vi ankaŭ nun ne povas certe scii
Ĉu amas mi aŭ ne, aŭ ĉu mi eble 400
Grandegan kaj vastegan planon celas,
En kiu devas ĉiuj aparteroj
Degeli tute kiel neĝaj eroj.
Kain. Neĝeroj? Kio estas tio ĉi?
Lucifero. Vi estas feliĉega, ne sciante
Ĉi tion, kion scios viaj idoj:
Vi ĝoju je klimato sen malvarmoj.
Kain. Eldiru, ĉu vi amas ion, kiu
Similas vin?
Lucifero.  Kaj vi, ĉu vi vin amas?
Kain. Jes, tamen mi pli amas tion, kio 410
Malpligrandigas al mi la enuon
Kaj estas pli ol mi, ĉar mi ĝin amas.
Lucifero. Vi amas ĝin, ĉar vi ĝin trovas bela
Kiele Evo trovis tiun pomon.
Sed kiam ĉesos la beleco, mortos
La amo kiel ĉia kapriceto.
Kain. Beleco ĉesos! Kiel estas eble?
Lucifero. Ĉi tion faras tempo.
Kain.  Tamen tempo
Forpasis, sed gepatroj miaj estas
Ankoraŭ belaj, kaj se ne egalaj 420
Al Ado kaj serafoj, tamen — belaj.
Lucifero. La ĉarmoj nepre iĝos for de ĉiu.
Kain. Mi tion ĉi bedaŭras, sed ne povas
Kompreni ke mi malpli amos ŝin.
Se ŝi belecon perdos, multpli perdos
Kreinto de belecoj ol mi mem,
Vidonta tian ĉarmon ekperei.
Lucifero. Mi vin bedaŭras ami pereemon.
Kain. Mi ankaŭ vin, ĉar vi nenion amas.
Lucifero. Kaj via frato — ĉu vi amas lin? 430
Kain. Pro kio ne?
Lucifero.  Lin amas via patro
Kaj ankaŭ via Dio.
Kain.  Ankaŭ mi.
Lucifero. Vi bone kaj humile kondutadas.
Kain. Humile?
Lucifero.  Li naskiĝis poste vi,
Sed estas favorito de l' patrino.
Kain. Ke li konservu tiun ĉi favoron,
Ĝin la unua havis — la serpento.
Lucifero. Kaj la favoron de la patro?
Kain.  Kial
Ĉi tio tuŝas min? Kaj kial mi
Ne amus tiun, kiun ĉiuj amas? 440
Lucifero. Eĉ mem Jehovo, tiu ĉi Sinjoro
Bonkora, Li, kreinto de l' Edeno,
De kie li vin pelis for, Li ankaŭ
Al Abel bonridetas.
Kain.  Mi neniam
Lin vidis kaj ne zorgas, ĉu li ridas.
Lucifero. Sed vi anĝelojn vidis?
Kain.  Nur malofte.
Lucifero. Sufiĉe ofte tamen por sciiĝi
Ke ili amas vian fraton: liaj
Oferoj estas ĉiam tre agrablaj.
Kain. Ke ili estu! Kial vi parolas 450
Pri tio al mi?
Lucifero.  Ĉar antaŭ-nelonge
Pri tio pensis vi.
Kain.  Kaj se mi pensis,
Pro kio re elvoki penson, kiu....
(Silentiĝas kaj poste daŭrigas maltrankvile.)
Spirito, ni en via mondo estas,
Do ne parolu pri la mia. Vi
Al mi vidigis multajn mirindaĵojn,
Sciigis min pri fortaj kreitaĵoj
Antaŭ-adamaj kaj loĝintaj teron,
De kiu nia estas nur rompaĵo;
Vi al mi montris multajn lumajn mondojn, 460
En kies aro nia mondo estas
Malhela punkto, enĵetita en
La senlimecon de la vivo; vi
Al mi vidigis ombrojn de ekzisto,
Havanta teruregan nomon — Morto,
Al ni de l' patro alportita; vi
Al mi vidigis multon, sed ne ĉion.
Nun montru la loĝejon de Jehovo
Kaj lian paradizon aŭ la vian.
Ĝi kie estas?
Lucifero.  Tie ĉi kaj ĉie. 470
Kain. Ĉu vi ne havas hejmon kiel ĉiu?
La polvnaskito havas sian teron,
La mondoj — anojn, ĉia neeterna
Vivulo loĝas en aparta loko,
Vi min eĉ diris ke la kreitaĵoj,
De longe formortintaj, loĝas ie.
Jehovo sekve kaj vi mem.... Ĉu vi
Ne loĝas kune?
Lucifero.  Ne, ni regas kune,
Sed ne kunloĝas.
Kain.  Kial ne ekzistas
Nur unu el vi ambaŭ! Tiam eble 480
La unueco ligus l' elementojn,
Tumulton elvokantajn pro disiĝo.
Kiele vi, spiritoj supre-saĝaj,
Al tiu ĉi disiĝo venis? Ĉu
Ne estas vi gefratoj laŭ esenco
Kaj laŭ naturo, laŭ majesta gloro?
Lucifero. Sed ĉu al Abel vi ne estas frato?
Kain. Ni estas fratoj kaj ni restos tiel,
Sed se ni eĉ disiĝus, kio sekvus?
Spirito ja ne estas korpo. Ĉu 490
Spiritoj povas esti en malpaco,
Kaj senfineco — kontraŭ senmorteco?
Ĉu ili povas intermalbonigi?
Pro kio?
Lucifero.  Pro regado.
Kain.  Vi ja diris
Ke ambaŭ vi eternaj estas?
Lucifero.  Jes.
Kain. Kaj tiu blua nemezureblaĵo,
Vidita ĵus, ne havas finon?
Lucifero.  Ne.
Kain. Kaj vi ne povas ambaŭ regi kune?
Ĉu al vi mankas la necesa spaco?
Pro kio do malpaci?
Lucifero.  Ni kunregas. 500
Kain. Kaj unu el vi estas malbonulo.
Lucifero. Kaj kiu?
Kain.  Vi! Ĉar se vi povas fari
Al homo bonon, kial vi ne faras?
Lucifero. Pro kio tion ĉi ne faros Li,
Kreinto via? Mi ja vin ne kreis.
Vi estas ja nur liaj kreitaĵoj.
Kain. Se estas tiel, lasu nin en paco,
Nin, „liajn kreitaĵojn“, kiel nomas
Vi nin — aŭ montru al mi vian
Loĝejon aŭ loĝejon lian.
Lucifero.  Ambaŭn 510
Mi bone povus al vi montri nun,
Sed poste venos tempo, kiam vi
Vidados unu — dum eterno.
Kain.  Kial
Jam ne de nun?
Lucifero.  Apenaŭ via homa
Prudento povas nun kompreni klare,
Trankvile tiun malmultaĵon, kiun
Ĝis nun mi montris al vi, kaj vi volas
Kompreni la duoblan misteregon,
La du principojn, kaj observi ilin
Sur la sekretaj tronoj! Tera polvo! 520
Limigu do ĉi tiun honoramon!
Por vidi unu el la ambaŭ, nepre
Vi devas morti.
Kain.  Ke mi mortu, sed
Ke mi ekvidu ilin!
Lucifero.  Mi rekonas
La filon de la pomofrandulino!
Sed vi nur mortos sen ekvidi ilin.
Vi vidos, jes, sed — en alia stato....
Kain. De morto?
Lucifero. Ĝi nur estas l' antaŭpaŝo.
Kain. Mi ĝin nun malpli timas, ĉar mi scias 530
Ke ĝi kondukas al definitaĵo.
Lucifero. Nun mi venigos vin al via tero
Por ke vi povu plimultigi genton
De via patro, manĝi, trinki, tremi
Kaj ridi, plori, dormi, — fine morti.
Kain. Sed kial montris vi al mi objektojn,
De mi viditajn ĵus?
Lucifero.  Ĉu vi ne volis
Sciencon havi? Ĉu per la montrito
Mi ne instruis vin — vin mem kompreni?
Kain. Ho ve! mi ŝajnas esti nur nenio. 540
Lucifero. Ĉi tio estas celo de la homa
Scienco — scii tutan sensignifon
De la mortemnaturo. Tion ĉi
Sciigu nun al viaj posteuloj,
Ĝi ŝparos ilin de multegaj larmoj.
Kain. Spirit' fiera! Vi parolas kun
Malestimego, sed malgraŭe tio
Vi ankaŭ havas estron super vi.
Lucifero. Ne! ne! Mi ĵuras je l' ĉielo, kiun
Li sola tenas, je profundegaĵo, 550
Je senlimec' de mondoj kaj de vivo,
De mi kaj li regataj kune — ne!
Mi havas — jes — venkinton, sed ne estron:
Al li fleksiĝas ĉio, sed ne mi:
Mi nun daŭrigas lin batali kiel
Mi kontraŭ li batalis en ĉielo. —
En daŭro de la tuta eterneco,
En senfundaĵoj de ĥaoso, ĉie
En sferoj de la spaco senlimita,
En senfineco de centjaroj longaj 560
Mi kontraŭ li disputos ĉion, ĉion.
Mond' poste mondo, stelo poste stelo
Kaj universo poste universo
Tremigos egalpezon ĝis ĉesiĝos
La disputego, se ĝi nur ĉesiĝos!
Sed tio ĉi ne estos antaŭ lia
Aŭ mia morto. He, sed kio povus
Ekstermi iam nian senmortecon
Kaj nian reciprokan malamegon?
Li, kiel triumfinto, nomos min, 570
Venkiton, malbonulo. Tamen kio
La bono estas, kiun kreis li?
Certege se l' venkinto estus mi,
Malbono estus sole tiaj faroj. —
Nu, novnaskitaj, kion donis li
Al vi kaj via tero bedaŭrinda?
Kain. Ne multe, tamen ioj el donitoj
Montriĝis tre maldolĉaj.
Lucifero.  Nun returnen,
Returnen al la tero ke ĉi tie
Vi ĝuu la aliajn ĉieldonojn, 580
Al vi kaj viaj idoj definitajn.
La bono kaj malbono estas tiaj
Nur pro esenco de aperoj, sed
Ne pro la volo de doninto ilin,
Se liaj donoj estas bonaj, nomu
Lin bona mem, sed se li malbonigas —
Al mi ne relatigu la malbonon,
Ĝis vi eltrovos ĝian fonton. Juĝu
Ne nur laŭ vortoj, eĉ se ilin diras
Spiritoj, sed laŭ fruktoj de la vivo. 590
La pom' fatala donis unu bonon,
Prudenton. Ne permesu ke l' minacoj
Tiranaj ĝin sklavigu kaj kredigu
Je tio, kio klare kontraŭiĝas
Al videblaĵo kaj interna sento.
Vi pensu kaj toleru, vi en koro
Internan mondon kreu, se l' ekstera
Ne povas kontentigi vin. Kaj tiel
Vi apudiĝos al spiritnaturo
Kaj venkos vian propran ternaturon. 600
(Ili malaperas.)