Kain/Akto III

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Akto II Indekso : Kain
de George Gordon Byron
Tradukita de Abram Kofman
Akto III


Sceno 1
La tero apud la paradizo, kiel en la unua akto.
Eniras Kain kaj Ado.
Ado. Ne bruu, Kain, paŝu pli trankvile.
Kain. Volonte, sed pro kio?
Ado.  Nia Enĉjo
Dormiĝis sur folioj, sub cipreso.
Kain. Cipreso! Ho, malĝoja arbo, ŝajne
Ĝemanta super tiu, kiun ĝi
Ombrigas; kial vi elektis ĝin
Por laŭbo al Enoĥo?
Ado.  Ĝiaj branĉoj
Detenas kiel nokto sunradiojn
Kaj ŝajne bondefendas lian dormon.
Kain. La lastan — jes! kaj ankaŭ la plej longan.... 10
Aliru ni al li!
(Ili aliris al la infano.)
 Li estas bela.
La pura ruĝo de l' malgrandaj vangoj
Konkuras brile je l' delikateco
De rozfolioj, lia bela lito.
Ado. Kaj liaj lipoj, dolĉe disiĝintaj!
Ne, ho ne kisu lin, almenaŭ nun.
Li mem vekiĝos tuj el l' taga dormo.
Kruele estus maldormigi lin.
Kain. Vi estas prava. Mi la koron bridos
Ĝis tiam. Kiel li ridetas dolĉe 20
En sia dormo! Dormu kaj ridetu,
Vi, heredulo juna de la mondo,
Ne multe pli maljuna ol vi mem.
En viaj tagoj dormo kaj rideto
Nur senkulpeco kaj feliĉo estas;
La frukton vi ne prenis; vi ne scias,
Ke nuda estas vi. Ĉu devas iam
Al vi alveni puno por la krimo,
Je kiu mi kaj vi senkulpaj estas?
Sed antaŭ tiam dormu. — Nun ruĝiĝas 30
Vangetoj liaj en profunda dormo;
Brilantaj liaj okulharoj tremas
Sur la palpebroj nigraj, kiel tiu
Cipreso, super li balanciĝanta,
Kaj inter-tra okulkurtenoj liaj,
Duonemalfermitaj, elrigardas
Bluaĵo, ridetanta eĉ en dormo.
Li certe sonĝas. Kion? La Edenon?
Jes, sonĝu ĝin, deheridita filo,
Ĝi estas sole sonĝo... ĉar nek vi 40
Nek viaj filoj nek gepatroj vidos
La ĝojegejon, por ni ekfermitan.
Ado. Ne metu, kara Kain, super li
Malĝojajn bedaŭradojn pri l' pasinto.
Pro kio ĉiam ĝemi pri l' Edeno?
Ĉu ni ne povas fari duan?
Kain.  Kie?
Ado. Ĉi tie, ĉie: kie ajn vi estos,
Mi ne bezonos la Edenon, tiom
Multege priploritan. Ĉu mi ja
Ne havas vin, la filon, patron, fraton, 50
La dolĉan Zilon kaj patrinon, kiu
Krom vivo donis al ni tiom multe?
Kain. Jes, ankaŭ morton kune kun cetero.
Ado. Ho Kain, la spirito fierega,
Vin kondukinta for, vin maĝojigis
Ankoraŭ pli. Mi estis esperanta
Ke liaj promesitaj mirindaĵoj,
Ke tiuj, kiel vi rakontas, ombroj
De mondoj, nun mortintaj kaj vivantaj
Vin estas kondukintaj al trankvilo 60
Kaj kontentiĝo per scienco. Nun
Mi vidas, ke li faris nur malbonon.
Sed mi lin dankas, mi pardonas lin
Ĉar li vin revenigis tiel tuj.
Kain. Ĉu tuj?
Ado.  Apenaŭ pasis for du horoj,
Por mi du longaj horoj, sed laŭ suno —
Du simplaj horoj certe.
Kain.  Tamen mi
Al suno proksimiĝis kaj rigardis
Lumitajn kaj pli ne lumotajn mondojn
Kaj kuglojn de neniam eklumitajn, 70
Kaj ŝajnis — mi rigardis daŭre jaroj.
Ado. Apenaŭ horoj!
Kain.  La spirito certe
Posedas sian temponmezurilon,
Kaj li mezuras laŭ vidato, laŭ
Plezuro, laŭ grandaĵ' aŭ malgrandaĵo.
Mi vidis memorindajn faritaĵojn,
Kreitajn de Estuloj senlimitaj,
Restaĵojn de estingiĝintaj mondoj,
Kaj tiam rigardinte l' eternecon,
Mi ŝajnis ke mi prenis al mi ion 80
De ĝia grandegeco. Nun mi sentas
Denove mian sensignifon. Li
Eldiris veron: mi nenio estas.
Ado. Pro kio li parolis tiel? Dio
Ne diris tion ĉi.
Kain.  Ne, li nur faris
Nin polvo kaj, estinte ekflatinta
La polvon per permeso rigardeti
L' Edenon kaj la eternecon, li
Nin repolvigas, — kial?
Ado.  Pro la peko
De la gepatroj, vi ĝin scias.
Kain.  Kial 90
Ĝi tuŝas min? ke mortu, kiu pekis!
Ado. Ne bonaj estas viaj vortoj, Kain,
Ne via estas l' eldirita penso:
Ĝi estas de l' spirito vizitinta.
Mi volus morti nur ke ili vivu.
Kain. Mi ankaŭ diras tiel, se nur unu
Ofero povus plene kvietigi
Nesatiĝeblan vivsoifon, ke
L' infano rozovanga, nun dormanta,
Ne konu morton kaj suferojn, ke 100
Li ne transdonu ilin al naskontoj.
Ado. Ha, kiu scias, ĉu ofero tia
Ne elaĉetos iam ĉiujn homojn?
Kain. Senkulpa oferiĝos pro kulpuloj,
Kaj tio ĉi fariĝos elaĉeto?
Ho jes, ni ankaŭ estas ja senkulpaj!
Ĉar kion ni ekfaris por estiĝi
Oferoj pro fariĝo, kiu estis
Eĉ antaŭ nia elnaskiĝo? Kial
Ni estos devigitaj oferiĝi 110
Pro tiu krimo stranga kaj mistera,
Se estas krimo — celi al scienco?
Ado. Ho mia Kain, vi eĉ nun kulpiĝas,
Malpia sonas via parolado.
Kain. Se estas tiel — lasu min!
Ado.  Neniam!
Eĉ se vin lasus via Dio.
Kain.  Kion
Mi vidas tie?
Ado.  Du altarojn, kiujn
La frato levis dume vi malestis, —
Por kunoferi post reveno via.
Kain. Sed kial li supozis ke mi estos 120
Inklina nun oferi kiel li
Kun humilega frunto, kiu multpli
Esprimas timon malfieregantan
Ol kredon — por Jehovon subaĉeti?
Ado. Li faris bone.
Kain.  Lin sufiĉas unu
Altaro: mi ne havas oferaĵojn.
Ado. La terproduktoj, belaj, freŝaj floroj
Kaj dolĉaj fruktoj estas bonoferoj
Al Dio, se nur oni ilin donas
Kun kor' humila kaj kvieta.
Kain.  Mi 130
Laboris, plugis, ŝvitis sub la suno
Laŭ volo de l' malbeno. Ĉu mi devas
Ankoraŭ pli? Pro kio mi obeos?
Ĉu pro milit' kun ĉiuj elementoj,
Ke ili al ni cedu nian panon?
Pro kio danki? Ĉu pro tio ke
Mi estas polvo kaj en polvo rampas
Ĝis mem mi refariĝos tia polvo?
Se mi nenio estas, ĉu mi devas
Pro tio, pro nenio hipokriti, 140
Ŝajniĝi trovi bonaj suferegojn?
Pro kio do mi devas penti? Ĉu
Pro mia patra peko, jam de longe
Deaĉetita per doloroj, kiujn
Ni jam ĝis nun suferis, kiuj ankaŭ
Pli ol deaĉetitaj estos poste
En daŭro de centjaroj laŭ l' eldiro.
Ĉi tiu infaneto, kiu dormas,
Ne scias ke li en si portas ĝermon
De senlimitaj teraj suferegoj 150
Por milionoj da mortemaj anoj.
Pli bone estus kapti lin dormantan
Kaj tuj al li frakasi lian kapon
Ol lasi vivi por....
Ado.  Ha, mia Dio!
Ne tuŝu la infanon, Kain, mian
Kaj vian filon!
Kain.  Vi ne timu: mi
Pro ĉiuj steloj kaj pro la potenco,
Reganta ilin, al li ne aliros
Alie ol por patre kisi.
Ado.  Ha,
Pro kio do la diro terurega? 160
Kain. Mi diris ke pli bone estus por li
Ne vivi ol suferi tiom multe
Da doloregoj, kiuj lin minacas,
Kaj testamenti eble pli malbonajn
Suferojn al estontaj kreitaĵoj.
Sed ĉar vin tiaj vortoj malĝojigas
Mi diros sole ke pli bone estus,
Se li neniam estis naskiĝinta.
Ado. Ne diru tiel! Kie estus tiam
La dolĉaj ĝojoj, ĝojoj de patrino, 170
Gardanta lin, nutranta kaj amanta?
Ne bruu! li vekiĝas! — Mia Enĉjo!
(Ŝi aliras al la infano.)
Rigardu lin, ho Kain! Kiel plena
Li estas je beleco, sano, ĝojo!
Li tiel min similas! ankaŭ vin
En via stato de trankvilo, ĉar
Ni tiam ĉiuj nin similas, ĉu
Ne vero, Kain? Ni, patrino, patro
Kaj filo speguliĝas unu
En la alia kiel en la akvo, 180
Se vi trankvila estas kiel ĝi.
Ho, amu nin, amata Kain! Amu
Vin mem pro ni, ĉar ni vin multe amas.
Rigardu, kiel li ridetas dolĉe,
Altiras siajn brakojn! Kiel li
Malfermas la okulojn por saluti
Vin, lian patron! Kiel la korpeto
Moviĝas pro ĝojego! Metu for
La vortojn pri doloro! La keruboj,
Infanojn ne havantaj, povus vin, 190
La patran feliĉegon, enviegi.
Ho, benu lin! L' infano ne parolas,
Ne povas danki, sed koreto lia
Ĝin faras, kaj vi sentas tion ĉi.
Kain. Ke estu al vi beno, knabo, se nur
La beno de mortema povas vin
Eksavi de malbeno de serpento.
Ado. Ho certe! Patra beno povas gardi
De ĉiaj ruzoj de serpento.
Kain.  Tion
Mi dubas, sed mi tamen benas lin. 200
Ado. Jen venas nia frato.
Kain.  Via frato?
(Abel eniras.)
Abel. Saluton, Kain, mia frato! Al vi
La dia beno!
Kain.  Mi salutas, Abel!
Abel. Min diris Ado ke vi forvojaĝis
En kuno kun spirito, kiu vin
Fortiris al neordinaraj lokoj.
Ĉu li similis nian patron aŭ
Spiritojn, jam de ni viditajn?
Kain.  Ne.
Abel. Pro kio do vi, mia frato iris?
Li estas eble ia malamiko 210
De la Plejsupra —
Kain.  Kaj amik' al homoj
Ĉu iam la Plejsupra tian econ
Elmontris, se tiele vi lin nomas?
Abel. Tiele vi lin nomas! Viaj vortoj
Hodiaŭ estas strangaj, mia frato.
Fratino Ado, lasu solaj nin.
Ni nun oferos.
Ado.  Sed plifrue, Kain,
Vi ĉirkaŭprenu nian karan filon.
Ke lia kvietec' kaj la pieco
De Abel nun pacigu vian koron. 220
(Ŝi foriras kun la infano.)
Abel. Sed kie estis vi?
Kain.  Mi mem ne scias.
Abel. Nek tion, kion vidis vi?
Kain.  Mi vidis
Mortintojn kaj sekretojn nemortemajn,
Senfinajn, ĉiopovajn de la spaco,
Mondarojn ekzistintajn kaj estantajn,
Ĥaoson de objektoj penspremantaj,
De sunoj, lunoj, teroj, tondregintoj
Tiele ke mi nun malkapabliĝis
Paroli kun mortemaj. Lasu min.
Abel. Okuloj viaj nenature lumas, 230
La vangoj havas nenaturan ruĝon,
Kaj la parol' akcenton nenaturan.
Mi ne komprenas....
Kain.  Vi... sed lasu min.
Abel. Ne antaŭ ol ni ambaŭ kunoferos.
Kain. Oferu sola, Abel, mi vin petas,
Jehovo amas vin.
Abel.  Nin ambaŭ, Kain.
Kain. Sed vin plimulte; mi ne zorgas tion,
Vi pli kapablas servi lin ol mi.
Vi lin honoru do, sed tamen sola,
Sen mi.
Abel.  Ho frato, mi ne estus inda 240
Min nomi fil' de nia gloro patro,
Se mi vin ne honorus ĉiam kiel
La pli maljunan, se mi vin ne petus
Al mi aliĝi kaj antaŭi min
En sankta oferado al Jehovo,
Al vi ĉi tiu rajto apartenas.
Kain. Sed mi ĝin ne postulas.
Abel.  Tio ĉi
Min pleje malĝojigas. Mi vin petas,
Oferu nun. Animo via ŝajnas
Posedi iluzion tre danĝeran. 250
La preĝo trankviligos vin.
Kain.  Ho ne!
Nenio nun min povas trankviligi.
Min trankviligi, diris mi? Neniam
Mi sentis la trankvilon, kvankam mi
Ĝin vidis en la elementoj. Frato,
Forlasu min, aŭ tuj mi mem foriros,
Por ke vi faru pie vian servon.
Abel. Nek tion nek ĉi tion: ambaŭ ni
Oferos, ho ne faru al mi honton.
Kain. Se tio devas nepre esti, bone! 260
Sed kion mi nun havas fari, diru.
Abel. Elektu unu el altaroj.
Kain.  Ne,
Elektu mem, ĉar por okuloj miaj
La ambaŭ estas herboj nur kaj ŝtonoj.
Abel. Elektu vi.
Kain.  Hen, mi elektis jam.
Abel. Jes, la pli altan, ĝi al vi konvenas,
Al pli maljuna. Prenu la oferojn.
Kain. Sed kie estas viaj?
Abel.  Jen, l' unuaj
Naskitoj de brutaroj, tre humila
Ofero de paŝtisto.
Kain.  Mi ne havas 270
Brutaron, mi terlaboristo estas
Kaj povas doni nur ĉi tion, kion
La tero al mi donas: sole fruktojn.
(Li kolektas fruktojn.)
Jen ili estas, tute maturintaj
Kaj multkoloraj.
(Ili kuŝigas la oferojn sur la altarojn
kaj metas tien fajron.)

 Pli frue ol mi vian preĝon kaj
La dankoferon.
Kain.  Ne, en tio ĉi
Mi estas nur novulo. Vi komencu,
Mi vin imitos laŭ kapablo.
Abel. (genufleksas) Dio,
Kreinta nin, en nin blovinta vivon,
Vi, nin beninta, pardoninta nin 280
Malgraŭe nia patra peko, kiu
Perdigus ĉiujn liajn posteulojn,
Se via justemeco ne miksiĝus
Kun via favoreco, kiu estas
Por vi ĝojeg', kaj ne elnaskus por ni
Pardonon, — paradizon en komparo
Je nia krim'! Sinjoro de la lumo,
De bono, gloro kaj de eterneco,
Sen kiu ĉio estas nur malbono,
Kun kiu ni ne povas erariĝi, 290
Ĉar via voj' neesplorebla nepre
Kondukas homojn nur al bona fino,
Ho prenu l' unuanaskitajn bestojn
De la paŝtisto tre humila. Vere
Ofer' ĉi tiu estas sensignifa
Per si mem; antaŭ vi, Sinjoro, kia
Ofero povas eksignifi ion? —
Sed prenu ĝin kiele dankodonon
De tiu, kiu nun ĝin metas antaŭ
Ĉielo alta via kaj humile 300
Genuofleksas en la tera polvo,
El kiu li por via gloro venis,
Por glor' de via nomo je eterne.
Kain. (starante ne genuflekse apud la altaro)
Spirito! Kiu, kio ajn vi estus,
Eblege ĉiopova — kaj se bona,
Ĉi tion devas pruvi viaj agoj —
Jehov' sur tero! Dio en ĉielo!
Konata certe ankaŭ alinome,
Ĉar viaj atributoj ŝajnas esti
Tre multaj, kiel viaj agoj mem, — 310
Se oni devas preĝe vin pacigi,
Alprenu nian preĝon. Se vi donas
Favoron pro altar', se oni devas
Vin igi per oferoj, prenu ilin!
Du kreitaĵoj portas ilin al vi.
Se vi preferas sangon, — la altaro
De la paŝtisto, de mi dekstraflanke,
Por via gloro estas kolorita
Per sang' de unuanaskitaj bestoj,
El kies membroj ektremantaj iras 320
Al la ĉielo sanga timiano; —
Se tiuj dolĉaj fruktoj, kuŝigitaj
De mi sur la verdaĵo pura, freŝa,
Sub suno, kiu ilin maturigis,
Vin plaĉas, ĉar la formo kaj la vivo
En ili ne suferis ian ŝanĝon,
Kaj ili estas pli elektitaĵo,
Montranta viajn agojn ol objekto,
Celanta atentigi vin je l' niaj;
Se tiu ĉi altaro sen oferoj, 330
Sen sango povas favorigi vin,
Rigardu ĝin. Ĉi tiu, kiu ĝin
Ornamis, estas tiel kiel vi
Lin kreis: li de vi nenion petas
Ekriceveblan per genuofleksoj.
Se li malbona estas, tondru lin,
Vi povas ja, vi estas ĉiopova,
Ĉar kiel li al vi kontraŭstariĝos?
Sed se li estas bona, punu lin
Aŭ ne — laŭ via volo, ĉar de vi 340
Dependas ĉio, kaj malbon' kaj bono
Nenio estas per si mem, ĉar ili
Estiĝis tiaj nur per via volo.
Ĉu tia ordo estas tute justa
Aŭ ne — mi tion ĉi ne scias: mi
Ne estas ĉiopova nek farita
Por juĝi vian ĉiopovon, sed
Kontraŭe kondamnita por suferi
De ĝi, kaj mi suferis jam sufiĉe.
(La flamo sur la altaro de Abel brile
koloniĝas kaj leviĝas ĉielen, dume
la altaro de Kain estas renversita de
vento, kiu disĵetas la fruktojn.)
Abel. (genuflekse)
Ho preĝu, frat', Jehov' koleras.
Kain.  Kial? 350
Abel. La fruktoj estas disĵetitaj teron.
Kain. El tero ili venis, ke nun ili
En ĝin revenu! Kaj iliaj semoj
Fruktiĝos ree antaŭ la somero.
Viandofero via pli prosperas,
Avide la ĉielo glutas flamon,
De sango kunmiksita.
Abel.  Ho, ne pensu
Pri mia oferito. Reoferu,
Ankoraŭ estas tempo.
Kain.  Mi oferon
Ne faros pli, mi ĝin eĉ ne toleros. 360
Abel. (leviĝas)
Ha, kion vi intencas?
Kain.  Mi renversos
Ĉi tiun nubflatanton, kies fumo
Malsaĝan vian preĝon antaŭiras,
L' altaron, sangkovritan de bestidoj,
Tiritaj for de la patrinaj mamoj
Por esti mortigitaj.
Abel. (kontraŭstaras) Lasu ĝin!
Vi ne aldonu al malpiaj vortoj
Malpian agon! Lasu la altaron:
Ĝi sanktaiĝis: la aferon prenis
Jehovo kun plezuro.
Kain.  Kun plezuro! 370
Plezuron trovi en vaporo sanga!
En agoni' de korpo! Kia plaĉo
En blekoj plendoloraj de patrinoj,
Ĝemantaj pri idetoj mortigitaj,
En plendoj de oferoj malfeliĉaj,
Konvulsiantaj sub tranĉilo pia!
For, vi atesto sanga, for de l' suno,
Ne faru honton al kreita mondo!
Abel. Ne tuŝu ĝin! Ne tuŝu la altaron
Perforte. Nur se vi deziras ĝin 380
Por reoferi, vi ĝin povas havi.
Kain. Oferi ree? For, alie estos
Ofero ree....
Abel.  Kion vi aludas?
Kain. Foriru! Via Dio amas sangon!
Vi gardu vin ke li ĝin ne revidu!
Abel. En lia glora nomo mi min metas
Intere vi kaj la altaro, kiun
Li ekfavoris.
Kain.  Se vi amas vin,
Vi iru flanken, ke mi povu meti
L' herbaĵojn sur ilian ter-naskinton, 390
Alie....
Abel. (kontraŭstaras)
 Mi pli amas Lin ol vivon.
Kain. (batas lin sur la tempion per
bruletanta rompaĵo de arbo,
kiun li prenas de l' altaro)

Nu, donu do al via Di' la vivon,
Se li oferojn amas.
Abel. (falas) Mia frato,
Ho, kion vi al mi ekfaris.
Kain.  Frato!
Abel. Ricevu, Dio, min, servanton vian,
Kaj lian mortiginton Vi pardonu,
Li ja ne sciis, kion li ekfaris. —
Vi donu al mi vian manon, Kain,
Al Zilo diru....
Kain. (Post momento de silento, surprizita.)
 Mian manon? Ĝi
Ruĝiĝis kaj kovriĝis per... per kio? 400
(Longa silento. Li malrapide ĉirkaŭrigardas.)
Mi kie estas? Sola.... Kie estas
Li, Abel? Kie estas Kain? Ĉu mi
En vero estas mi? Vekiĝu, frato.
Pro kio vi ekkuŝis sur la tero?
Ne venis ja la horo por dormiĝi,
Eldiru, kial vi paliĝis tiel?
Vi estis ĵus je vivo plena, Abel!
Mi petas vin, ne moku vi pri mi.
Mi batis vin kolere sed ne morte.
Ha! kial vi vin al mi kontraŭmetis! 410
Vi certe ŝercas, volas min timigi.
Ĉi tio estis bato, unu bato,
Nenio pli, ekmovu vin, ho faru
Nur unu movon... tiel, bone, bone!
Vi spiras... faru ke vi spiru.... Dio!
Ho mia Dio!
Abel. (per malforta voĉo)
 Kiu diras — Dio?
Kain. Mi, via mortiginto.
Abel.  Volu Dio
Pardonu vin. Konsolu, mia frato,
La malfeliĉan Zilon: nun ŝi havas
Nur unu fraton. (Abel mortas.)
Kain.  Mi nenian pli! 420
Sed kio senfratigis min? Li havas
Okulojn malfermitajn, sekve li
Ne mortis, ne; la mort' similas dormon,
Kaj dormo fermas al ni la palpebrojn.
Li ne ekfermis ankaŭ siajn lipojn,
Li sekve spiras... strange, mi ne sentas
Ĉi tion.... Lia koro! lia koro!
Mi ĝin ekpalpos, ĉu ĝi batas... ne!
Ĉi tio estas sonĝ', aŭ mi fariĝis
Loĝan' de nova, pli malbona mondo.... 430
La ĉirkaŭaĵo antaŭ mi turniĝas.
Sed kio estas tio ĉi? Malseko?
(Metas al lia frunto sian manon kaj
rigardas ĝin.)

Sed nun malestas roso. — Sango, sango!
El mi, el li, el ambaŭ! Lia sango,
De mi verŝita! Kion do mi faros
Kun vivo nun, se mi ĝin ŝiris for
De tiu ĉi parenca, frata korpo?
Sed li ne povas esti morta, ne,
Ĉu la silento estas morto? Ne,
Li baldaŭ revekiĝos, mi lin gardos. 440
La vivo ja ne povas esti tiel
Malforta por ĉesiĝi tiel tuj.
Ĉu li al mi ne diris ion ĵus;
Mi diris al li.... Frato, mia frato!
Ne, li je tia nomo ne respondos,
Ĉar frato ja ne batas sian fraton.
Ho, diru, diru, sole unu vorton,
Nur unu vorton per la dolĉa voĉo
Por ke mi povu aŭdi mian propran.
Zilo. (eniras)
Mi aŭdis bruon. Kion signas ĝi? 450
Ha, Kain estas apud mia edzo.
Vi kion faras tie, mia frato?
Ĉu li dormiĝis? Dio, kio signas
La palo de l' vizaĝo kaj la — ne —
Ne, tio ĉi ne estas sango, ne,
Ĉar kiu volus verŝi lian sangon?
Ho, Abel, kiu faris al vi tion?
Li ne moviĝas, li ne spiras pli,
Kaj liaj manoj falas for el miaj
Kaj estas malsentemaj kiel ŝtono. 460
Ha, Kain, kruelega, kial vi
Ne venis ĝustatempe por lin savi?
Ho, kiu ajn atakus lin, vi estis
Pli forta, kaj vi povis ĵeti vin
Intere li kaj lia kontraŭulo.
Ĉi tien, patro, Evo, Ado! Kuru,
La morto estas en la mondo!
(Zilo foriris vokante.)
Kain. (sola) Kiu
Ĝin enkondukis? Mi! Mi, kiu tiel
Abomenegas nomon de la morto
Ke eĉ la pens' pri ĝi al mi venenis 470
La vivon antaŭ jam ol mi ĝin vidis;
Mi tiris ĝin ĉi tien kaj enĵetis
En ĝiajn brakojn mian fraton, kvazaŭ
Sen mi ĝi ne anoncus siajn rajtojn.
De l' sonĝo mi vekiĝis nun. Terura,
Terura sonĝo delirigis min.
Sed li, neniam li vekiĝos pli!
(Alkuras Adam, Evo, Ado kaj Zilo.)
Adam. Dolorokri' de Zilo min altiras....
Sed kio estas tie ĉi? Ĉu eble?
Ho, filo, mia filo! (Al Evo.) Ha, virino, 480
Jen la serpenta frukto kaj la via!
Evo. Ho, ne parolu nun pri tio ĉi:
Pikilo de l' serpento tranĉas min
Sen tio en la koro. Mia Abel,
Amata filo! Preni lin de mi!
Tro granda puno por patrina peko!
Adam. Sed kiu, kio faris la mortigon?
Eldiru, Kain, vi alestis ja.
Ĉu ia malamiko de Jehovo
Aŭ besto de arbar'?
Evo.  Terura lumo 490
Min trafas kvazaŭ el tondrantaj nuboj!
La sanga arbrompaĵo de l' altaro,
Tut-nigra de la fum' kaj ruĝa de....
Adam. Parolu, mia filo, pruvu min
Ke l' malfeliĉo ne ekfrapis nin
Ankoraŭ pli.
Ado.  Parolu, Kain, diru,
Ke tio ĉi ne estis tute vi.
Evo. Ne, tio estis li! Mi vidas klare.
Jen li mallevas sian kulpan kapon,
Li kaŝas la okulojn sovaĝegajn 500
Per sangiĝintaj manoj.
Ado.  Ha, patrino,
Eraro! Kain! Vi pravigu vin
De la suspekto terurega, kiun
Doloro tiras nun de la patrino.
Evo. Jehovo, aŭdu min! Ke la malbono
De la serpento pendu nun sur li!
Li estas ĝia ido pli ol nia.
Ho, ke lin trafu malespero....
Ado.  Haltu,
Patrino, ne malbenu lin! Patrino,
Li estas via filo, mia frato, 510
Li estas mia edzo....
Evo.  Kaj li rabis
De vi la fraton kaj de Zilo l' edzon.
Mi pli ne havas filon! Mi forpelas
Lin de okuloj miaj je eterne!
Mi rompas ĉian ligon inter ni
Kiele li ĝin rompis en ĉi tiu...
Ha, morto, morto, kial vi pli frue
Ne prenis min, falintan la unua?
Pro kio vi ne prenas for min nun?
Adam. Ke via justa dolorego, Evo, 520
Ne malpiigu vin. Al ni de longe
Punego estas profetita. Se
Ĝi komenciĝas, montru ni al Dio,
Ke ni obeas lian sanktan volon.
Evo. (fingremontras al Kain)
Ne, lian volon!!... Diru vi: la volon
De tiu ĉi demono korpiĝinta,
De mi naskita ke li povu semi
En mondo morton. Ĉia malbenaĵo
De vivo trafu lin. Ke turmentegoj
Lin pelu en dezerton, kiel ni 530
Pelitaj estis el la paradizo,
Ĝis liaj idoj, liaj propraj idoj
Lin agos tiel same kiel li
La fraton agis. Ke l' kerubaj glavoj
Persekutadu tage-nokte lin!
Serpentoj nasku sin sub liaj paŝoj!
En lia buŝo fruktoj ekcendriĝu!
La arbfolioj, kie li kuŝigos
La kapon, tuj pleniĝu je skorpioj!
Li ĉiam sonĝu pri ofero sia, 540
Kaj tim' je l' mort' vekiĝo lia estu!
Ke l' riveretoj puraj sangoiĝu,
Se ilin li makulos per la lipoj!
Ke ĉia elemento lin allogu
Kaj ĉiam trompu! Ke li vivu inter
Turmentoj, mortigemaj por aliaj!
Ke morto estu por li pli malbona
Ol morto, kiun li al ni kondukis.
Fratmortigulo! Ke ĉi tiun vorton
De nun anstatŭigu nomo Kain 550
En buŝo de generacioj postaj,
Abomenontaj vin, ilian patron!
Ke sub piedoj viaj velku herboj,
Arbaro vin rifuzu je rifuĝo,
La tero je loĝej', la polv' je tombo,
La sun' je lumo, la ĉiel' je Dio.
(Evo foriras.)
Adam. Foriru, Kain! Ni pli ne kunloĝos,
Vi lasu min nun kun mortinto mia,
Mi restas sola. Ni nin pli ne vidos.
Ado. Ho patro, vi lin tiel ne forlasu, 560
Ne pligrandigu al li la malbenon
Teruran de l' patrin'.
Adam.  Mi ne malbenas.
Malbeno estas nur en lia koro.
Ni iru, Zilo.
Zilo.  Mi la korpon gardos
De mio edzo.
Adam.  Iru, ni revenos
Pli poste, se li estos foririnta,
Li, la kreint' de nia nigra zorgo.
Zilo. Ankoraŭ unu kison al la korpo,
Sur lipojn iatempe tiel rozajn,
Ho mia koro! mia koro!
(Adam kaj Zilo foriras plorante.)
Ado.  Kain, 570
Ni devas for. Vi aŭdis ilin. Mi
Jam estas preta, kaj l' infanoj ankaŭ.
Mi portos Enĉjon, vi — fratinon lian,
Kaj antaŭ ol la suno malleviĝos
Ni iros de ĉi tie, por ne marŝi
Tra la dezerto sub la noktoombroj.
Parolu, diru vorton, mia edzo.
Kain. Forlasu min!
Ado.  Ho ve! Sen tio ĉi
Vin ĉiuj lasis sola.
Kain.  Kial do
Vi restas? Ĉu ne timas vi kunesti 580
Kun ulo de krimego tia?
Ado.  Ne,
La plej terura estas — vin forlasi
Kiele ajn mi timus vian agon,
Senfratigintan min. Sed mi pri ĝi
Silenti devas. Via ago estas
Nur inter vi kaj Dio.
Voĉo.  Kain! Kain!
Ado. Ĉu vi ekaŭdis voĉon?
Voĉo.  Kain! Kain!
Ado. Ĉi tio estas voĉ' anĝela.
(Anĝelo de l' Sinjoro eniras.)
La anĝelo.  Kie
Troviĝas via frato Abel, diru?
Kain. Ĉu estas mi gardanto de la frato? 590
La anĝelo. Vi kion faris, Kain? Lia sango
Kriegas al la trono de l' Sinjoro.
Vin nun malbenas mem la tero, kiu
Malfermis sian buŝon por enpreni
La sangon, ĵus de vi verŝitan. Nun,
Se vi ĝin prilaboros, ĝi ne cedos
Facile al penado via. Vi
De nun sur tero ĉiam vagabondos.
Ado. La puno estas super liaj fortoj:
Vi pelas lin for de la tervizaĝo, 600
Kaj Dio sin de li turninta estas.
Li vagabondu? Sed l' unua, kiu
Renkontos lin, mortigos lin.
Kain.  Ĉi tio
Ne estas malvolinda. Sed la tero
Dezerta estas, kiu min mortigos?
La anĝelo. Mortigis vi la fraton, kiu vin
De via filo savos?
Ado.  Ha, anĝelo!
Pardonon! Ve! Ne diru, ke ĉi tiu
Malĝoja brusto nutras mortigonton —
La mortigonton de la propra patro. 610
La anĝelo. Li tiam nur similus sian patron.
Ĉu Evo ne elnutris tiun ĉi,
Per sango makulitan? Fratmortigo
Tre bone povas naski patrmortigon.
Sed tio ĉi ne estos. La Sinjoro
Venigis min al Kain por sur lin
Sigelon meti por defendi lin:
Sepobla venĝo trafos ĉiun, kiu
Al Kain portos morton. Apudiĝu!
Kain. Vi kion volas?
La anĝelo.  Mi sur via frunto 620
Signigos ke vi estu ne agata
Tiele, kiel estis via frato.
Kain. Ne, lasu min formorti.
La anĝelo.  Ne, neniel!
(La anĝelo metas la signon sur la
frunto de Kain.)
Kain. La frunto fajras. Sed ne tiel, kiel
Animo mia tie en interno.
Sed ĉu vi finis? Mi ne kontraŭstaras.
La anĝelo. Ankoraŭ sur la brusto de l' patrino
Vi estis malmolega kiel tero,
Devanta de vi esti laborata,
Kaj Abel estis ĉiam dolĉkvieta 630
Simile al de li paŝtitaj ŝafoj.
Kain. Mi estis ĝermigita tro rapide
Post la fatala fal' de la gepatroj.
La koro de l' patrin' ne havis tempon
Forgesi tute-plene la serpenton,
Kaj mia patro ĝemis pri l' Edeno.
Mi estis tia, kia mi nun estas.
Mi vivon ne demandis nek min kreis;
Sed se mi povus vivon de la frato
Per mia propra morto deaĉeti — 640
Kaj kial ne? — Ke li denove vivu
Kaj mi anstataŭ li ĉi tie kuŝu
En mia sango — tiel estus nun
Al Dio konservita vivo, kiun
Li multe amas, kaj de mi prenita
Netolerebla ekzistado.
La anĝelo.  Kiu
Detruos la mortigon ekfaritan?
Farito estas ja farito. Iru
Kaj vivu plue kaj ke viaj agoj
Al via lasta faro ne similu. 650
(La anĝelo malaperas.)
Ado. Li estas for. Ni iru nun. Mi aŭdas
Enoĉjon plori.
Kain.  Li ne scias, kial
Li ploras. Sed la sangverŝinto, mi
Ne povas plori nun. La kvar riveroj[1]
Ne povos lavpurigi min. Ĉu vi
Esperas — mia filo volos min
Rigardi?
Ado.  Ho, se mi alie pensus....
Kain. (interrompas ŝin)
Sufiĉe da minacoj! Ni ĝis nun
Tro aŭdis ilin. Prenu la infanojn,
Mi sekvas vin.
Ado.  Mi vin ne lasos sola 660
Kun la mortinto.
Kain.  Ho, atesto, vi
Malviva kaj eterna, kies sango
La teron kaj ĉielon nigras. Kio
Vi estas nun, ne scias mi. Sed se vi
Nun vidas, kio estas mi, mi pensas
Ke vi pardonos tiun, kiun Dio
Nek mia propra kor' pardonos iam.
Adiaŭ: mi ne devas, mi timegas
Tuŝeti tion, kio dank' al mi
Vi nun fariĝis. Mi, kun vi veninta 670
El unu sama fonto kaj suĉinta
La tiun saman lakton, kian vi,
Mi, kiu premis vin al mia koro
Kun amo frata kaj infana, mi
Vin pli ne devas vidi, mi eĉ timas
Al vi ekfari tion, kion vi
Por mi neprege farus — enkuŝigi
Restaĵojn viajn en l' unuan tombon,
Por homo ekfositan. Ho, sed kiu
Malfermis tiun tombon? Tero! Tero! 680
Por ĉiuj viaj fruktoj, kiujn vi
Al mi donadis, mi nun donas lin. —
Ni iru al dezerto!
(Ado genufleksas kaj kisas la
korpon de Abel.)
Ado.  Kia fino
Kruela, tro frutempa, mia frato!
El ĉiuj, kiuj vin priploras, mi,
Mi sola vin ne arogantas plori:
De nun mi devas plorojn nur sekigi,
Sed ne elverŝi. Tamen el ĝemantoj
Neniu ĝemos tiel, kiel mi —
Ne nur pri vi! pri l' mortiginto ankaŭ. — 690
Nun, Kain, mi la ŝarĝon partoprenas,
Premantan vin.
Kain.  Ni iros orienten
De l' paradizo: tie estas lando
Sovaĝa, kiu al mi bonkonvenas.
Ado. Antaŭe iru, estu la gvidanto!
Ke nia Dio estu ankaŭ via.
Nun ni l' infanojn prenu.
Kain.  Kaj ĉi tiu,
Li estas seninfana. Mi ekŝtopis
La fonton de infanoj piaj, kiuj
Tuj ekbeligus lian edzan liton, 700
La kunmiksiĝo de infanoj liaj
Kun niaj povus iom kvietigi
Sovaĝan mian sangon kaj.... Ho Abel!...
Ado. Ke paco estu al li!
Kain.  Sed al mi?

Noto[redakti]

  1. Tiuj ĉi kvar riveroj fluis ĉirkaŭ la Edeno kaj sekve estis la solaj sur la tero, pri kiuj Kain scias.