Kandid/V
ne havis la forton atenti pri la danĝero. La alia duono kriadis kaj preĝadis; la veloj estis disŝiritaj, la mastoj rompitaj, la ŝipo disfendita. Laboris, kiu povis, neniu aŭdis aliun, neniu komandis. La anabaptisto iom helpis la manovron; li estis sur la ferdeko; iu furioza ŝipisto malmilde batis kaj ĵetis lin sur la plankon; sed pro la bato, kiun li donis, la ŝipisto ricevis tiom fortan skuon, ke li falis el la ŝipo kun la kapo malsupren. Li restis pendigita kaj alkroĉita ĉe rompita peco el masto. La bona Jakobo kuras por helpi al li, helpas lin suprenleviĝi, kaj pro sia streĉo li falas en la maron, ĉe la vido de la ŝipisto, kiu lasas lin perei, ne komplezante lin eĉ per rigardo.
Kandid alproksimiĝas, vidas sian bonfarinton, kiu reaperas dum unu momento kaj falas poste por ĉiam en la abismon. Li volas sin ĵeti en la maron; la filozofo Panglos tion malhelpas, pruvante al li, ke la rodo de Lisbono estis formita tute speciale por ke en ĝi dronu tiu anabaptisto. Dum apriore[1] li tion pruvas, la ŝipo fendiĝas, ĉio pereas krom Panglos, Kandid kaj tiu bruta ŝipisto, kiu dronigis la virtan anabaptiston; la fripono bonŝance naĝis al la marbordo, kien Panglos kaj Kandid estis portataj sur tabulo.
Kiam ili rekonsciiĝis iomete, ili marŝis al Lisbono; restis al ili iom da mono, per kiu ili esperis sin savi el malsato post ilia saviĝo el la uragano.
Apenaŭ enirinte la urbon, priplorante la morton de sia bonfaranto, ili sentas subpiede la teron tremanta[2]; la maro ŝaŭmegante suprenleviĝas en la haveno, kaj disrompas la ŝipojn, kiuj ankre restadis. Kirlaĵoj el flamo kaj cindro kovras la stratojn kaj la publikajn placojn; la domoj disfalas, la tegmentoj renversiĝas sur la fundamentojn, kaj la fundamentoj disĵetiĝas; tridek mil loĝantoj ĉiuaĝaj kaj ĉiuseksaj estas subpremegataj per la ruinoj. La ŝipisto diris fajfante kaj blasfemante: »Ĉi tie oni povos ion gajni«.
— Kia povas esti la sufiĉa kialo de ĉi tiu fenomeno? diris Panglos.
— Jen estas la lasta tago de l’mondo, ekkriis Kandid.
La ŝipisto senprokraste kuras mezen en la rompaĵojn, maltimas la morton por trovi monon, li sukcesas, ĝin kaptas, ebriiĝas, kaj fordorminte sian ebriecon, aĉetas la karesojn de la unua bonvolema fraŭlino, kiun li renkontas sur la ruinoj de la detruitaj domoj, kaj meze de mortantoj kaj mortintoj. Panglos tamen tiris lin ĉe la maniko kaj diris: »Mia amiko, tio ne decas, vi malobeas al la universala saĝo, vi malbone pasigas vian tempon.«
— Kapo kaj sango! respondis la alparolito, mi estas maristo kaj naskiĝis en Batavio; kvarfoje mi metis la piedojn sur la krucifikson ĉe kvar vojaĝoj en Japanion[3], ci vere bonelektis la viron al kiu ci volas prediki cian universalan saĝon!
Kelkaj ŝtonaj fragmentoj estis vundintaj Kandid; li sterniĝis sur la strato kaj estis kovrita de rompaĵoj. Li diris al Panglos:
— Ho ve, havigu al mi iom da vino kaj oleo; mi mortiĝas.
— Ĉi tiu tertremo ne estas novaĵo, respondis Panglos; la urbo Lima en Ameriko spertis la samajn skuojn lastan jaron; samaj kaŭzoj, samaj efikoj: certe ekzistas subtera sulfura tavolo de Lima ĝis Lisbono.
— Tio estas tre kredebla, diris Kandid; sed pro Dio, iom da oleo kaj vino.
— Nu, kredeble? rebatis la filozofo: mi asertas, ke tio estas pruvita.
Kandid senkonsciiĝis, kaj Panglos alportis al li iom da akvo el proksima fontano.
La morgaŭon, trovinte iom da manĝaĵoj, ŝoviĝinte sub rompaĵojn, ili reakiris iom da forto. Poste ili kunlaboris kun aliaj personoj, por helpi al la loĝantoj, kiuj bonŝance evitis la morton. Kelke da civitanoj, al kiuj ili helpis, regalis ilin per tagmanĝo tiom bona, kiom ebla ĝi povis esti en tia ruinegiĝo; estas vere, ke la manĝado estis malgaja; la kunmanĝantoj surverŝis sian panon per larmoj; sed Panglos konsolis ilin, klarigante, ke tio estas normala:
— Tial ke, li diris, ĉio ĉi kio estas, tio plej bonas: tial ke se vulkano estas en Lisbono, ĝi ne povas esti alie; tial ke estas neeble, ke la aferoj estu ne tiaj, kiaj ili estas; tial ke ĉio estas bona.
Malgranda, nigra viro, intima kun la Inkvizicio, kiu sidis apud li, ĝentile ekparolis:
— Ŝajnas, ke sinjoro ne kredas je la origina peko: tial ke, se ĉio estas plej bona, sekve ne okazis peko nek puno.
— Mi tre humile petas pardonon de via Moŝto, respondis Panglos ankoraŭ pli ĝentile, tial ke la pekfalo de l’homo kaj la malbeno estis entenataj en la plej bona el la mondoj eblaj.
— Ĉu do sinjoro ne kredas je la libero? diris la intimulo.
— Via Moŝto pardonos al mi, diris Panglos; la libero povas ekzisti kun la nepra neceso: tial ke estis necese, ke ni estu liberaj; tial ke fine la determinita volo…
Panglos estis ĉe la mezo de sia frazo, kiam la intimulo kapsignis al sia armita servistaĉo, kiu donis al li por trinki vinon el Porto aŭ el Oporto.
Piednotoj
[redakti]- ↑ Antaŭeksperimente.
- ↑ Temas pri la tertremo en Lisbono, kiu okazis la 1-an de novembro 1755, kaj kiu pereigis proksimume 15.000 personojn. — Trad.
- ↑ Sekve de konspiro de kristanoj en Japanio, la imperiestro Ĵemic ediktas, ke oni forpelu ĉiujn fremdulojn. Nur la Holandanoj, kiuj eltrovis kaj denuncis la komploton, estis rajtigitaj resti, kondiĉe, ke ili malkonfesu la kristanismon kaj publike piedpremu krucifikson. — Trad.