Kandid/XIX

El Vikifontaro


ĈAPITRO XIX
Kio okazis al ili en Surinam, kaj kiel Kandid konatiĝis kun Marten
La unua tago de niaj du vojaĝantoj estis sufiĉe agrabla. Ili estis kuraĝigataj per la ideo, ke ili posedas pli da riĉoj ol Azio, Eŭropo kaj Afriko povus enteni. Kandid, ravita, skribis la nomon de Kunegond sur la trunkon de la arboj. Ĉe la dua tago, du el iliaj ŝafoj enmarĉiĝis kaj pereis kun siaj ŝarĝoj; kelkajn tagojn poste du aliaj ŝafoj mortis pro laciĝo; poste sep aŭ ok pereis pro malsato en iu dezerto; aliaj post kelkaj tagoj falis en profundegojn. Fine, post centtaga marŝado, restis al ili nur du ŝafoj. Kandid diris al Kakambo:

— Mia amiko, vi vidas, kiel la riĉoj el ĉi tiu mondo estas pereeblaj; nur solida estas la virto kaj la feliĉo revidi F-inon Kunegond.

— Tion mi konsentas, diris Kakambo; sed restas al ni ankoraŭ du ŝafoj kun pli da trezoroj ol iam havos la reĝo de Hispanio, kaj mi vidas en la malproksimo urbon, kiu laŭ mia konjekto estas Surinam, apartenanta al la Holandanoj. Ni estas ĉe la fino de niaj penoj kaj ĉe la komenco de nia feliĉo.

Proksimiĝante al la urbo, ili renkontis negron surtere kuŝantan, kiu havis nur la duonon de sia vesto, t. e. kalsono el blua tolo; mankis al tiu kompatindulo la maldekstra kruro kaj la dekstra mano.

— He! Dio mia! diris al li Kandid holande, kion ci faras ĉi tie, mia amiko, en la terurega stato, en kiu oni cin vidas?

— Mi atendas mian mastron, S-ron Vanderdentur, la fama negocisto, respondis la negro.

— Ĉu estas S-ro Vanderdentur, diris Kandid, kiu tiel traktis cin?

— Jes, sinjoro, diris la negro, ĝi estas la kutimo. Dufoje en jaro oni donas al ni kalsonon el tolo kiel nuran veston. Kiam ni laboras en la sukerfabrikoj, kaj kiam la muelŝtono kaptas al ni la fingron, oni tranĉas al ni manon; kiam ni volas forkuri, oni tranĉas al ni kruron: ambaŭ cirkonstancoj okazis al mi: je tia prezo vi manĝas sukeron en Eŭropo. Tamen, kiam mia patrino vendis min por dek patagonaj moneroj ĉe la marbordo de Gvineo, ŝi diris al mi: »Mia kara infano, gloru niajn fetiĉojn, ĉiam adoru ilin, al ci ili faros feliĉan vivon; ci havas la honoron esti sklavo de niaj sinjoregoj la blankuloj, kaj per tio ci riĉigas ciajn gepatrojn.« Ho ve! mi ne scias, ĉu mi riĉigis ilin, sed ili ne igis min riĉa. La hundoj, la simioj kaj la papagoj estas milfoje malpli malfeliĉaj ol ni: la holandanaj fetiĉoj, kiuj konvertis min, ĉiudimanĉe diras al mi, ke ni ĉiuj, ĉu blankaj ĉu nigraj, estas infanoj de Adam. Mi ne estas genealogo; sed, se tiuj predikistoj diras la veron, ni ĉiuj estas frataj kuzoj. Nu, vi konsentos kun mi, ke ne povas esti pli terurega maniero konduti kontraŭ siaj parencoj.

— Ho Panglos! ekkriis Kandid, ci ne divenis tian abomenindon; finfine, mi estos devigata rezigni cian optimismon.

— Kio estas optimismo? diris Kakambo.

— Ho ve! diris Kandid, ĝi estas la obstinego asertadi, ke ĉio estas bona, kiam oni malbonstatas; kaj li ploris rigardante la negron; kaj, plorante, li eniris en Surinam.

La unua afero, pri kiu ili informiĝas, estas ĉu oni povas sendi ŝipon al Bonaero. La persono, al kiu ili sin turnis, ĝuste estis hispana ŝipposedanto, kiu sin proponis por fari kun ili honestan kontrakton. Li difinis rendevuon al ili en iun drinkejon. Kandid kaj la fidela Kakambo kun siaj du ŝafoj tien iris por lin atendi.

Kandid, kiu estis konfidema, rakontis al la Hispano ĉiujn siajn aventurojn, kaj konfesis, ke li volas forpreni F-inon Kunegond. »Mi certe ne riskos veturigi vin al Bonaero, diris la maristo; mi estus pendigata kaj vi ankaŭ. La bela Kunegond estas la preferata amatino de la sinjorego.« Tio estis kvazaŭ fulmobato por Kandid; li longe ploradis; fine li apartigis sin kun Kakambo, al kiu li diris: »Mia kara amiko, jen tio, kion ci faru. Ĉiu el ni havas en siaj poŝoj kvar aŭ kvin milionojn da diamantoj: ci estas pli lerta ol mi; ci iru al Bonaero kaj prenu F-inon Kunegond. Se la guberniestro ne tuj konsentas, ci donu al li unu milionon; se tio ne sufiĉas, donu al li du; ci ne mortigis inkvizitoron, oni ne malfidos cin. Mi ekipos alian ŝipon; cin mi iros atendi en Venezion; ĝi estas libera lando, kie oni ne bezonas timi nek Bulgarojn, nek Abarojn, nek judojn, nek inkvizitorojn.«

Kakambo laŭdegis tian saĝan decidon. Li estis tre ĉagrena pro la penso disiĝi for de bona mastro, fariĝinta lia intima amiko; sed la plezuro utili al li, superis la ĉagrenon, kaŭzatan de la disiĝo. Ili ĉirkaŭbrakis unu la alian, larmante. Kandid rekomendis, ke li ne forgesu la bonan maljunulinon. Kakambo foriris tuj la saman tagon: tiu Kakambo estis tre bona homo.

Kandid restis ankoraŭ dum kelka tempo en Surinam, kaj atendis, ke alia ŝipmastro bonvolos veturigi lin en Italion, lin kaj la du ŝafojn, kiujn li ankoraŭ havis. Li dungis servistojn, kaj aĉetis ĉion necesan por longa vojaĝo; fine S-ro Vanderdentur, mastro de granda ŝipo, sin prezentis al li. »Kiom vi deziras, li demandis al tiu homo, por veturigi min rekte al Venezio, min, miajn servistojn, mian pakaĵaron, kaj la jenajn du ŝafojn?« La mastro konsentis por la prezo de dek mil piastroj; Kandid ne ŝanceliĝis.

»Ho! ho! diris al si aparte la prudenta Vanderdentur, ĉi tiu fremdulo tuj donas dek mil piastrojn! necesas por tio, ke li estu tre riĉa.« Kaj, revenante momenton poste, li deklaris, ke li ne povas foriri por malpli alta prezo ol dudek mil.

— Nu, vi ricevos ilin, diris Kandid.

— Mirige! mallaŭte diris al si la komercisto, ĉi tiu homo donas dudek mil piastrojn same facile kiel dek mil.

Li revenis denove, kaj diris, ke li povos veturigi Kandid ĝis Venezio nur se li ricevos tridek mil piastrojn.

— Mi do pagos al vi tridek mil, respondis Kandid.

— Ho! ho! diris al si la holanda komercisto, tridek mil piastroj estas nenio por ĉi tiu homo; sendube la du ŝafoj portas grandegajn trezorojn; ni ne plu insistu: li unue pagu la tridek mil piastrojn, poste ni vidos.

Kandid vendis du malgrandajn diamantojn, el kiuj la malpli granda valoris pli ol la tuta sumo, kiun postulis la mastro. Lin li pagis antaŭe. La du ŝafoj estis enŝipigataj. Kandid sekvis en malgranda boato por atingi la ŝipon en la rodo; la mastro ne rapidas, malvolvigas la velojn, ekforiras; la vento lin favoras. Kandid, duonfrenezigite, konsternite, jam ne plu vidis lin. »Ho ve! li kriis, jen faro inda je la malnova mondo.« Li revenas al la bordo, profundiĝinte en doloron; ĉar fine li estis perdinta tion, kio sufiĉus por riĉigi dudek monarkojn.

Li iras al la holanda juĝisto; kaj, tial ke li estis iom konfuzita, li forte frapas kontraŭ la pordon; li eniras, klarigas pri sia aventuro, kaj krias iom pli laŭte ol decas. La juĝisto unue pagigas al li dek mil piastrojn pro la bruo, kiun li faris; poste li pacience lin aŭskultas, promesas esplori la aferon, tuj kiam revenos la komercisto kaj pagigas al si dek mil aliajn piastrojn por la aŭdiencaj elspezoj.

Tia agmaniero tute malesperigis Kandid; en vero li estis spertinta malfeliĉojn milfoje pli dolorigajn; sed la flegmo de la juĝisto, kaj tiu de la priŝtelinta lin mastro kolerigis kaj ĵetis lin en nigran melankolion. La malbono de la homoj sin prezentis al li en sia tuta malbelo; li cerbumis nur pri malgajigaj ideoj. Fine, franca ŝipo estis forveturonta al Bordo[1], kaj, ĉar li ne plu havis ŝafojn, ŝarĝitajn per diamantoj por enŝipigi, li luis ĉambron de la ŝipo je ĝusta prezo, kaj sciigis tra la urbo, ke li pagos la vojaĝon, la nutron kaj donacos du mil piastrojn al honestulo, kiu konsentos vojaĝi kun li, kondiĉe, ke tiu homo abomenas sian staton kaj estas la plej malfeliĉa el la provinco.

Sin prezentis tioma amaso da kandidatoj, ke tuta ŝiparo ne povus enteni ilin. Volante elekti inter tiuj, kiuj aspektis plej malfeliĉaj, Kandid distingis dudekon da personoj, kiuj ŝajnis sufiĉe societemaj, kaj kiuj ĉiuj pretendis meriti la preferon. Li kolektis ilin en sian gastejon, pagis ilian vespermanĝon, post kiam ĉiu el ili ĵuris, ke li rakontos lojale sian historion; li promesis elekti tiun, kiu ŝajnos al li la plej kompatinda kaj plej malkontenta pri sia stato, kaj kun pli da pravo, kaj li promesis ankaŭ al la aliaj iomete mondonaci.

La kunsido daŭris ĝis la kvara horo post noktomezo. Kandid aŭskultante ĉiujn iliajn aventurojn, rememoris pri tio, kion diris al li la maljunulino, irante al Bonaero, kaj pri la veto, kiun ŝi faris, ke ne troviĝas sur la ŝipo iu, al kiu ne okazis tre grandaj malfeliĉoj. Li pensis pri Panglos ĉe ĉiu aventuro, kiun oni rakontis al li. »Tiu Panglos estus tre embarasata por pruvi sian sistemon. Mi dezirus, ke li estu ĉi tie. Certe, se ĉio bonstatas, estas en Eldorado, kaj ne en la cetera parto de l’tero.« Fine li decidis favore al iu kompatinda scienculo, kiu laboris dum dek jaroj por eldonistoj en Amsterdam. Li juĝis, ke ne ekzistas metio en la mondo, pri kiu oni povas havi pli da abomeno.

Tiu scienculo, kiu cetere estis bona homo, estis priŝtelita de sia edzino, batita de sia filo, forlasita de sia filino, kiu aranĝis, ke Portugalo forprenu ŝin. Li ĵus estis senigita je malgrava ofico, per kiu li ricevis vivrimedojn; kaj la predikantoj el Surinam persekutis lin, tial ke ili opinias, ke li estas socinano[2]. Oni devas konfesi, ke la aliaj estis same malfeliĉaj kiel li; sed Kandid esperis, ke la scienculo distros lin dum la vojaĝo. Ĉiuj aliaj konkurantoj opiniis, ke Kandid kondutis treege maljuste kontraŭ ilin; sed li kvietigis ilin donacante al ĉiu cent piastrojn.

Piednotoj[redakti]

  1. France: Bordeaux.
  2. Ano de la sistemo de Socin, itala herezulo (1525-1562). — Trad.