Saltu al enhavo

Kandid/XXVIII

El Vikifontaro


ĈAPITRO XXVIII
Kio okazis al Kandid, al Panglos, al Marten, ktp
— Pardonon, mi denove petas, diris Kandid al la barono; pardonon, mia respektinda patro, pro tio, ke mi forte trapikis vian korpon per spado.

— Ni ne plu parolu pri tio, diris la barono; mi parolis iom tro akre, tion mi konfesas; sed, ĉar vi volas scii pro kia hazardo vi vidis min kiel pullaborulon en galero, mi diros al vi, ke post kiam la frato apotekisto de la kolegio estis kuracinta mian vundon, mi estis atakata kaj forrabata de hispana taĉmenteto; oni metis min en malliberejon ĉe Bonaero en la tempo, kiam mia fratino estis ĵus foriranta. Mi petis pri reiro al Romo por resti apud la patro generalo. Mi estis elektata por iri al Konstantinopolo kaj servi kiel kapelpastro al la ambasadoro de Francio. Mi estis enoficiĝinta apenaŭ depost ok tagoj, kiam mi renkontis en la proksimiĝo de l’vespero junan ikoglanon[1] tre belkorpan. Estis tre varme: la junulo volis sin bani; mi profitis la okazon por min bani ankaŭ. Mi ne sciis, ke por kristano estas gravega krimo esti trovata tute nuda en kunesto de juna mahometano. Iu kadio[2] ordonis, ke mi ricevu cent bastonfrapojn sur la plandojn kaj kondamnis min esti punlaborulo sur galero. Mi kredas, ke neniam okazis pli abomeninda maljustaĵo. Sed mi tre deziras ekscii, kial mia fratino estas en la kuirejo de iu suvereno de Transilvanio rifuĝinta ĉe la Turkojn.

— Kaj vi, mia kara Panglos, kiel povas esti, ke mi revidas vin.

— Estas vere, diris Panglos, ke vi vidis min pendigata; normale mi devus esti bruligata; sed vi memoras, ke pluvegis, kiam oni estis min kuironta: la pluvego estis tiom fortega, ke oni devis rezigni, ekbruligi la fajron; mi estis pendigata, tial ke oni ne povis pli bone fari: ĥirurgo aĉetis mian korpon, kunportis min hejmen kaj min sekcis. Li unue faris krucforman entranĉon de la umbiliko ĝis la ŝlosilosto. Ne estis eble sperti pli fuŝan pendigadon ol la mian. La ekzekutisto de la sankta Inkvizicio, kiu estis sub-diakono, treege lerte bruligis la homojn, sed li estis sensperta por ilin pendigi: la ŝnuro estis malseka kaj malbone ŝoviĝis, ĝi estis fuŝe nodita; fakte mi ankoraŭ spiris: la krucforma entranĉo igis min tiom forte ekkrii, ke la ĥirurgo falis renverse, kaj, kredante, ke li sekcis la diablon, li forkuris mortante pro timo, kaj denove falis sur la ŝtuparon, forkurante. Pro la bruo lia edzino alkuris el najbara ĉambreto; ŝi vidis min sternita sur la tablo kun mia krucforma entranĉo: pli ol ŝia edzo ŝi ektimis, forkuris, kaj falis sur lin. Kiam ili iom rekonsciiĝis, mi aŭdis la ĥirurginon[3], kiu diris al la ĥirurgo: »Mia bona, kial do vi volas sekci herezulon? Ĉu do vi ne scias, ke la diablo ĉiam estas en la korpo de tiaj homoj? Rapide mi iras serĉi pastron, por lin ekzorcizi.« Ĉe tiu parolo mi timtremegis kaj mi streĉis miajn malmultajn restantajn fortojn por ekkrii: »Kompatu min!« Fine la sekcisto plikuraĝiĝis; li kudris mian haŭton; eĉ lia edzino prizorgis min; post dek-kvin tagoj mi povis ellitiĝi. La sekcisto trovis por mi okupon, kaj mi fariĝis lakeo de Kavaliro de Malto, kiu veturis al Venezio; sed ĉar mia mastro, ne havis monon por min salajri, mi dungiĝis ĉe venezia komercisto, kaj mi akompanis lin al Konstantinopolo.

»Iun tagon ekkaptis min la kaprico eniri moskeon; tie estis nur maljuna pastro kaj juna tre bela bigotino, kiu preĝadis; ŝia brusto estis tute nekovrita; ŝi havis inter siaj du mamoj belan bukedon el tulipoj, el rozoj, el anemonoj, el ranunkoloj, el hiacintoj kaj el aŭrikuloj; ŝi lasis fali sian bukedon; ĝin mi levprenis kaj remetis kun tre respekta servemo. Mi estis tiom longtempe por ĝin remeti, ke la pastro ekkoleris, kaj vidante, ke mi estas kristano, li vokis por helpo. Oni kondukis min al la kadio, kiu ordonis, ke oni donu al mi cent latobatojn sur la plandojn kaj sendis min kiel punlaborulon sur galeron. Mi ĝuste estis katenita en la sama galero ĉe la sama benko kiel S-ro barono. Estis sur tiu galero kvar junuloj el Marsej[4], kvin pastroj el Napoli, kaj du monaĥoj el Korfu, kiuj diris al ni, ke similaj aventuroj okazas ĉiutage. S-ro barono pretendis, ke li spertis pli grandan maljustaĵon ol mi; mi pretendis, mi, ke certe estis pli permesate remeti bukedon sur la bruston de virino ol esti tute nuda kun ikoglano. Ni senĉese disputis, kaj ni ricevis dudek batojn per bovtendeno ĉiutage, kiam la interligo de la okazoj el ĉi tiu universo kondukis vin en nian galeron, kaj kiam vi reaĉetis nin.«

— Nu! mia kara Panglos, diris al li Kandid, kiam vi estis pendigata, sekcata, trabategata kaj remadis en galero, ĉu vi pensis, ke ĉio iris plej bone?

— Mi ĉiam restas ĉe mia unua opinio, respondis Panglos, ĉar fine mi estas filozofo: ne konvenas, ke mi malkonfirmu, kion mi diris, ĉar Lajbnic ne povis malpravi, kaj la antaŭe starigita harmonio estas cetere la plej bela afero en la mondo, same kiel la pleno kaj la subtila materio[5].

Piednotoj

[redakti]
  1. Oficiro de la sultano, kiu zorgas pri internaj aferoj de la palaco.
  2. Turka juĝisto rilate al civilaj kaj religiaj aferoj.
  3. Ĥirurgiedzinon.
  4. France: Marseille.
  5. La »pleno« (t. e. la neekzisto de la vakuo en la universo) kaj la »subtila materio« (t. e. materio en stato ne perceptebla al niaj sensoj) estas du hipotezoj, per kiuj la filozofo Kartezio (france: Descartes) konstruis sian fizikan sistemon, kaj pri kiuj Voltero mokas, ĉar ili estas tiel malmulte pruvitaj, kiel la Lajbnica »antaŭe starigita harmonio«.