Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Dektria

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro Dekdua Indekso : Kastelo de Prelongo
de Henri Vallienne
Ĉapitro Dektria
Ĉapitro Dekkvara


De la tago kiam Matildo ricevis la leteron de sia edzo, ŝi falis en profundan melankolion. Senĉese ŝi relegis tiujn frazojn tiel amemajn kaj tiel grandanimajn. Kiam ŝi pripensis ke, kvankam li estas certa pri ŝia kulpeco, tamen Gastono ne havis ian malaman eĉ riproĉan vorton, ŝi sentis, ke ŝia koro plivastiĝas pro admiro, kaj ŝiaj okuloj pleniĝis da larmoj. Tiam ŝi pensis:

— Ĉio estas finita; neniam mi lin revidos; li sin mortigis pro mi.

Kaj ŝi ekkriis, en ekmovo de kolerego, direktante nevole sian pugnon al la ĉielo:

— Sed mi estas do malbenita! Tamen mi faris neniun kulpon.

Ŝi kelkafoje sin enfermis en sia ĉambro dum la tuta tago, volante vidi neniun, parolante al neniu eĉ al Josefino.

Nur la malforta Valento estis sufiĉe potenca por naskigi kelkajn maloftajn ridetojn sur la senkoloraj lipoj de sia baptopatrino; sed ŝi baldaŭ refalis en tiun senfinan spiritan dormeton, el kiu nenio povis ŝin eltiri. La dukino de Blasano ne manĝis plu kaj dormis nur per dormigiloj. Kiam ŝi pasis, malgrasa, maldika en siaj funebraj vestoj, kiuj pli altigis ŝin, kaj kiuj faris ankoraŭ pli palega la palecon de ŝia vizaĝo, oni kredis vidi fantazian aperaĵon, superhoman estaĵon, elirintan el la tombo kaj baldaŭ en ĝin reirontan. Ve! la juna virino devis portadi la ŝarĝon de ĵuro, tro pezan por sia malforteco; kaj, ĉar ŝi ne povis ĝin elĵeti for de si, ŝi kuraĝege lasis sin premegitan de ĝi.

Vidante ke ŝia filino iom post iom senviviĝas, sinjorino de Prelongo elpensis ĉiutage iajn distraĵojn. Ŝi estus forte dezirinta alirigi la dukinon en Parizon, ŝin konduki en la societajn salonojn, ŝanĝi la direkton de ŝiaj pensadoj per la plezuraĵoj kaj per la festoj: sed pro ŝia novvidvineco Matildo devis resti en la kamparo. La juna virino sin sentis preskaŭ feliĉa, ke la societaj konvenecoj trudas al ŝi la solecon. Kvankam ŝi estis estinta la edzino de Gastono kiel eble plej malmulte, tamen ŝi grandigis la severecon de sia vidvineco ĝis la plej ekstremaj limoj.

La sola rimedo uzebla de sinjorino de Prelongo estis do la senĉesa faro de la disdono. Ŝi estis konvinkita, ke nenio pli malakrigas niajn dolorojn ol la konstanta vidaĵo de alihomaj suferoj, pro la komparo, kiu devige de ĝi naskiĝas.

Ian tagon la markizino ordonis, ke la veturigisto veturigu ĝis la markrutaĵoj. Ŝi eksciis ke borda fiŝkaptisto estis ĵetegita sur rifon, sur kiun lia barko rompiĝis. Se li mem ne estis mortigita, tio devenis de vera miraklo. Oni lin realportis hejmen tiel kontuzitan, ke la kuracisto timis, ke li restos kripla. Tie troviĝis malfeliĉaĵo helpota: sinjorino de Prelongo ne ŝanceliĝis.

Kiam ŝi eniris en la domon de la vundito, la unua objekto, kiu altiris ŝian rigardon estis skatolo el Koromandela lako admirinde konservita. Mirante, ĉar ŝi trovas aĵon tiel grandvaloran en la dometo de malriĉa fiŝkaptisto, ŝi jam ekpetis de li klarigojn pri la deveno de tiu multekosta mebleto, kiam ŝi ekkriis per miranta tono:

— Sed ĝi estas la skatoleto de Valentino! Mi memoras, ke ofte mi ĝin admiris en ŝia ĉambro.

Matildo silentis. Ŝi same rekonis la malgrandan skatolon, en kiun fraŭlino de Savinako enfermis siajn familiajn memoraĵojn, inter kiuj troviĝis la Malajsa kriso. La dukino estis tre ĉagrena pri tiu okazintaĵo, kiu devige trudos al la pensoj de la markizino alian direkton.

— Ve! ŝi pensis, mi do suferis senutile. Tiu trovitaĵo ĉion perfidos.

— Nu, bonulo mia, daŭrigis sinjorino de Prelongo, kiamaniere tiu skatolo troviĝas en viaj manoj?

— Mi ĝin kolektis en mia reto antaŭ ok tagoj. Mi penis ĝin malfermi, sed mi ne sukcesis; ĉar la seruro estas sekrethava. Ĝin malfermante ne taŭgmaniere, mi timus ĝin difekti, ĉar tiu objekto estas grandvalora. Kiam mi estos resanigita, mi iros al la urbo kaj ĝin komisios al seruristo, kiu certe ĝin malfermos.

— Ne veturu: mi aĉetas tiun objekton laŭ la prezo, kiun vi petos.

— Ho! via markizina Moŝto, mi neniel estas kompetenta pri tio. Sed mi ne timas, ke vi trompos malriĉulon kiel min. Vi pagos la monsumon, kiun vi volas.

— Mi tre deziras posedi tiun skatoleton. Pro tio, mi ĝin pagos ne laŭ ĝia reala valoro, sed laŭ la granda valoro, kiun ĝi havas por mi.

Kaj ŝi donis al la fiŝkaptisto monsumon sufiĉan por pagi dek skatoletojn similajn. La malriĉulo ektremis pro ĝojo. Per la mono donita li povos aĉeti alian barkon, kaj rekomenci sian laboron, kiam li estos resanigita. Nu, eltirinte tiun objekton, li ne suspektis, ke li trovis riĉecon funde de l’ Oceano.

Post multaj dankoj:

— Strange, li diris. Mi neniam estus kredinta, ke Kamuŝo posedis aferon tiel multekostan.

— Kial vi kredas, ke ĝi devenas de lia domo?

— Unue, mi ĝin trovis kun aliaj ruboj devenantaj de tiu domo; poste ĝi troviĝis en la fluo, kiu eliras de la loko en kiu li loĝis.

— Tiam, kial lia korpo kaj tiu de lia edzino ne estis forportitaj?

— Mi komprenas nenion pri tio. Kredeble ili estis kaptitaj de kontraŭa fluo kaj elĵetitaj sur la sablobordon.

— Tiam, interrompis Matildo, kiu ĝis nun neniel partoprenis la interparoladon, ni supozu, ke alia persono estis ĵetita en la maron samtempe kun ili, oni rajte devas kredi, ke ĝi mortis, kvankam ĝia kadavro ne estis retrovita.

— Certe, via Moŝto. Se troviĝis kun ge-Kamuŝoj alia persono, de longa tempo ĝi estis manĝita de kraboj.

La dukino bezonis sian tutan kuraĝon por deteni siajn larmojn.

Dezirinte al la brava fiŝkaptisto rapidan resanigon, la du kastelmastrinoj resupreniris en kaleŝon, kunportante la skatoleton iam apartenintan al fraŭlino de Savinako.

— Patrino, petis Matildo iom kortuŝita, ĉu vi bonvolas, ke mi konservu tiun skatoleton, memore de mia amikino?

— Nur por vi mi ĝin aĉetis, infanino mia. Mi pensis, ke iam vi estus feliĉa, ĝin posedante. Do mi volis povi ĝin al vi redoni, kiam vi ĝin petos de mi.

— Ho! panjo, mi dankas vin.

Sinjorino de Prelongo sin demandis kial Valentino ne kunportis kun si tiun memoraĵon, kiun ŝajne ŝi tiel multe ŝatis. Iom post iom, kiel timis sinjorino de Blasano, ŝia penso rapide alpaŝis al la eltrovo de la vero. Ŝi miris, ke en cirkonstanco tiel neordinara Matildo estu silentinta, ne ŝajninte tre mirigita pri la eltrovo farita de la fiŝkaptisto. Plie la stranga rimarko de ŝia filino pri la ebleco de tria persono droninta dum la elfalego de la krutaĵo, la doloro, kiun ŝi ne povis kaŝi, aŭdante la respondon de la maljuna maristo, estis novaj faktoj pruvantaj la ĉeeston de Valentino en la domo Kamuŝa. Sed tiam kial tia mistero? Momente ŝi volis paroli pri tio kun sia filino: sed ŝi tiel bone sentis, ke Matildo sin gardas, kaj respondos nur tion, kion ŝi bonvolos respondi, ke ŝi pli amis antaŭe peti la opinion de Raŭlo.

— Ni povas fari neniun konjekton akcepteblan, mia kara Suzano, respondis la markizo, tiel longe kiam ni ne scios en kiu loko troviĝas Valentino. Niaj rilatoj kun ŝi estas interrompitaj de unu jaro. Mi min informos pri tio. La morgaŭan tagon, sinjoro de Prelongo veturis Parizon, kaj sin prezentis al la Ursulina monaĥinejo.

— Ĉu vi bonvolus, li diris al la fratino pordistino, porti tiun vizitkarton al la Sinjorino Superulino, kaj peti de ŝi, ke ŝi konsentu al interparolado kun mi? La markizo estis enmetita en parolejon, kies vaksumita planko brilis kiel spegulo. La kvar nudaj muroj havis kiel ornamaĵon nur du malgrandajn religiajn desegnaĵojn. Supre de pordoj kaj de fenestroj legiĝis moralaj sentencoj eltiritaj el Sanktaj-Skribaĵoj. Dekdu pajloseĝoj, korekte liniigitaj je dek centimetroj for de la muro, staris ĉirkaŭ la ĉambro: antaŭ ĉiu seĝo kuŝis malgranda kvadrata tapiŝo el drapaj pecetoj.

Post duono da horo, fratino avertis la markizon, ke la Patrino Superulino bonvolas lin akcepti. Lin antaŭirante tra senfinaj koridoroj, ŝi lin enmetis en alian parolejon tiel nudan kiel la unuan.

Fine nur post kvarono da horo, sinjoro de Prelongo estis akceptita de la Ursulina Superulino.

— Mia Patrino, komencis Raŭlo, unue bonvolu min senkulpigi pri la libereco de mi prenita, ĉar mi petas de vi kelkajn minutojn de tempo tiel sankte utiligata. Sed pro motivoj tre gravaj mi bezonus kelkajn sciigojn, kiujn vi sola povas doni.

— Se tio, kion vi petas, ne kontraŭstaras la regularon, sinjoro, mi estas tute preta vin kontentigi.

— Ĉu mi estus maldiskreta, mia Patrino, petante ĉu fraŭlino de Savinako troviĝas ankoraŭ inter viaj novicinoj?

— Fraŭlino de Savinako! Sed ŝi mortis antaŭ unu jaro.

— Kredeble vi parolas pri fraŭlino Artemiso.

— Jes. Ŝi estis mia intima amikino.

— Mia Patrino, mi ne parolas pri ŝi, sed pri ŝia nevino Valentino, kiu faras hodiaŭ sian novicecon en via monaĥinejo.

— Vi certe eraras, sinjoro. Neniu el niaj fratinoj aŭ el niaj novicinoj tiel nomiĝas. Eĉ, de la morto de mia pia amikino, por la unua fojo mi aŭdas tiun nomon elparolitan antaŭ mi.

— Ho! mia Patrino, ĉu vi estas certa pri tio?

— Dio mia, sinjoro, respondis la Superulino iom ironie, kredeble mi konas almenaŭ per ilia nomo ĉiujn monaĥinojn komisiitajn al miaj zorgadoj.

— Estas vere, mia Patrino. Sed, ĉar mi estas tre mirigita, pardonu tiun nerespektan pripenson. Kiam mia filino, Matildo de Prelongo, venis antaŭ kelkaj monatoj, en vian monaĥinejon, por fari en ĝi religian enfermiĝon ...

— Via markiza Moŝto, estas same tiel por fraŭlino de Prelongo kiel por fraŭlino de Savinako. Nek nun nek alia el tiuj junulinoj transiris la sojlon de tiu monaĥinejo.

— Mia Patrino, mi nur deziris tion scii. Ĉar mi timus trouzi vian tiel grandvaloran tempon, mi petos de vi la permeson vin lasi: samtempe estu sufiĉe bona por akcepti miajn korajn dankojn.

La Superulino sin klinis: kaj Raŭlo estis rekondukita laŭ la sama ceremoniado ĝis la pordo al la strato.

Kiam la peza fermilo estis refalinta, la markizo sopiris mallaŭte:

— Matildo, mia filino, kiun mi tiel amis, min malinde trompis. Ĉar ŝi unufojon mensogis, nun mi ne povas kredi iun ajn el ŝiaj certigoj. Ha! kiam mi sciigos Suzanon pri tio, mi frapos sur ŝin teruran baton. Tamen necesege estas, ke ŝi konu tiel bone kiel mi tion, kio okazas.

Kiam Raŭlo reeniris Prelongon, sinjorino de Blasano estis enfermita en sia ĉambro, kiel ŝi tiel ofte kutimis fari de ŝia vidvineco. Nur troviĝis en la salono la markizino kaj la paroĥestro.

— Ha! sinjoro Benojto, vi estas tie ĉi, tre bone. Ĉu vi memoras pri la letero, kiun fraŭlino de Savinako skribis al ni post la morto de sia onklino?

— Jes. Ŝi diris, ke ŝi deziras fariĝi monaĥino.

— Nu, sinjoro paroĥestro, ĉio tio celis nur unu celon: nin erarigi.

— Mi ne vin komprenas.

— Vi tuj komprenos.

La markizo rakontis al Suzano kaj al la abato sian interparoladon kun la Ursulina Superulino.

En tiu momento, la grafo de Roŝbrulo penetris en la salonon.

— Ĉu mi estas maldiskreta? li petis.

— Neniel, mia kara Arturo; kontraŭe vi estas tre bone akceptita. Mi eĉ intencis iri al vi morgaŭ, petonte de vi konsilojn.

— Pro kio?

Kiam Raŭlo sciigis sian amikon pri la fariĝoj:

— Ĉu vi konservis tiun leteron? petis ĉi tiu.

— Jes, mi ĝin tuj alportos al vi. Sinjoro de Roŝbrulo ĝin tralegis rapide.

— Vi konas kredeble, li daŭrigis, la malbonajn famojn, kiuj vastiĝas en tiu momento pri Matildo.

— Ve! ilin ni tro konas.

— Nu, kaj mi sentas, tion konfesante, veran ĉagrenon, mi trovas, ke tiu letero ilin plene certigas. Nur hodiaŭ post la fariĝoj plenumitaj, estas permesate kompreni ĝian veran sencon.

— Parolu pli klare.

— Permesu ke mi ĝin relegu laŭte, por pesi pli bone ĉiujn ĝiajn terminojn.

Sinjorino,
Hodiaŭ ĉar mi troviĝas senfamilia, plenaĝa, sekve sola ĉefantino de miaj agoj, mi decidas, ke mi dediĉos min al Dio, kaj eniros en monaĥinejon. Sed mi ne volis tion fari, ne vin dankinte antaŭe pro la afabla gastigo, kiun de kvar jaroj vi al mi donis. Antaŭ kiam mi estos malviva por la mondo, mi volis diri al vi eternan adiaŭon.
Volu prezenti al sinjoro de Prelongo tiun lastan montron de mia respektplena dankemo. Pri vi, sinjorino, kredu ĉiam al la filina ameco de la malnova amikino de via filino.
VALENTINO DE SAVINAKO.
Postskribo. Estu sufiĉe bona por peti de fraŭlino de Prelongo, ke ŝi bonvolu enpakigi ĉiujn objektojn al mi apartenantajn, kiujn mi lasis en la kastelo. Ilin ŝi al mi sendos en la pakaĵejon de la Sankta-Lazara stacidomo. Tio estas la lasta komplezo, kiun mi kuraĝas peti de vi. De nun mi vin dankas.


— Antaŭ unu momento, daŭrigis la grafo, vi diris, ke neniam fraŭlino de Savinako eniris ĉe Ursulinojn. Kial ŝi faris tiun mensogon? Evidente por rompi ĉiun rilaton kun vi. Ŝi tion diras tre klare: eternan adiaŭon, la lasta komplezo. Kial tiun rompon, post la bonfaradoj, da kiuj vi ŝin plenigis? Mi vidas nur unu klarigon ebla. Ŝi rimarkis la malvirtan konduton de ŝia amikino, kaj ŝia honesteco ne ĝin aprobis. Pro tio, ŝi volis ĉesigi ĉiun rilaton kun junulino, kiun ŝi ne povis estimi. Sed ne volante ŝin perfidi kaj alporti konfuzaĵojn en domon, en kiun oni ŝin akceptis brakomalferme, ŝi bezonis pretekston. Ŝi trovis nur unu: ŝajni eniron en monaĥinejon. Per tiu rimedo ŝi evitis la riproĉon pri maldankeco. Vi povas vidi ke, malgraŭ ŝiaj penadoj por resti seka kaj malvarma, ŝia letero tamen superfluas de dankeco. Ŝi montras al gesinjoroj de Prelongo la plej ŝatindan ĝentilecon: nur Matildo estas malŝatita. Rimarku tiujn vortojn: la malnova amikino de via filino; sur la sekvanta linio: fraŭlino de Prelongo. Tiuj junulinoj kutimis sin nomi reciproke per sia baptonomo: kial ŝi ne ĝin uzis en tiu loko? Kredeble malgraŭvole fraŭlino de Savinako tie ĉi divenigas iom da sia malestimo, montrante, ke de tiu momento ŝi intencas konsideri sian amikinon kvazaŭ fremdulinon.

Dum sinjoro de Roŝbrulo parolis, la gemarkizoj mallevis la kapon, mirigite kaj samtempe turmentite pro la ŝajneco de la klarigo liverita de la grafo.

— Vi tre mirigas min, sinjoro de Roŝbrulo, interrompis la paroĥestro. Mi troviĝis tie, kiam fraŭlino de Prelongo vidis tiun leteron: kaj mi memoras ke, ĝin leginte, ŝi montris malmulte da miro.

— Je Dio! antaŭ kiam ŝi ĝin legos, jam ŝi suspektis ĝian enhavon. Plie, sinjorino, daŭrigis la grafo sin turnante al la markizino, ĉu, laŭ la rakonto de vi farita al mi, Matildo ne petegis, ke neniam vi parolos al ŝi pri fraŭlino de Savinako?

— Jes, respondis Suzano: kaj mi respektis mian promeson. De unu jaro baldaŭ ŝia nomo ne estis elparolita en la kastelo.

— Tio kompreniĝas. Eble Valentino surprizis la sekreton de amrilatoj, kiujn via filino tiel zorge kaŝis al vi. En tiaj okazoj, nur ŝia nomo elparolita antaŭ ŝi ŝajnis al fraŭlino de Prelongo tiel minaca kiel Damoklesa glavo pendanta super ŝia kapo.

— Sed tiam rimarkigis Raŭlo, kiamaniere, laŭ via hipotezo, vi klarigas la ĉeeston de Valentino en la Kamuŝa domo, dum la tago de l’ elfalego?

— La tago de l’ elfalego, amiko mia, estas samtempe la tago en kiu naskiĝis Valento. Tion ne forgesu. En la fatala momento, sciante, ke ŝia amikino troviĝas sola en tiel teruraj cirkonstancoj, fraŭlino de Savinako sentis, ke ŝia malnova amikeco renaskiĝas pro tia malfeliĉeco. Ŝi alkuris al ŝia lito por tie morti, pereigita de sia sindonemo mem.

Sinjoro de Roŝbrulo silentis. La klarigo de li liverita estis tiel logika, tiel bone rilatis kun la terminoj de la letero kaj kun la realeco de l’ okazintaĵoj, ke devige grandega kredindeco estis donota al ĝi.

— Evidente, pensis Raŭlo, la vero kuŝas tie. Malgraŭ ŝi la markizino sin demandis, ĉu ne estas prava ŝia edzo.

— Kion vi opinias pri tio? sinjoro Benojto, ŝi diris al la maljuna pastro.

— Permesu, respondis sentence la paroĥestro, ke mi defendu la kulpigitinon. Ve! ŝi faris gravegajn pekojn. Sed neniam oni devas malesperi pri la dia kompatemo. Do ni ĉiuj, kiuj deziras nur la feliĉecon de la plorinda erarulino, plialtigu niajn animojn, pensante al Mario Magdaleno, al Mario-Egiptino, kiuj fariĝis grandaj sanktulinoj, estinte antaŭe grandaj pekulinoj. Ni esperu, ke sinjorino de Blasano ilin imitos.

— Nu, murmuris la grafo de Roŝbrulo, tiu bonega paroĥestro, por defendi siajn amikojn, uzas rimedon, kiu terure similas la pavimon de l’ urso.

Kiam la du vizitantoj estis elirintaj, la gepatroj de Matildo decidis, ke ili petos de sia filino plenan klarigon, ke ili ŝin devigos al la rakonto de la tuta veraĵo, kiam eĉ la kono de tiu veraĵo devus ilin mortigi pro honto kaj pro doloro.

Raŭlo sonorigis;.

— Petu de ŝia dukina Moŝto, ke ŝi bonvolu malsupreniri en la salonon, li diris al la lakeo.

Post dek minutoj, Matildo sin prezentis antaŭ siajn gepatrojn, kiujn la fatalo aliformigis en juĝistojn kaj eĉ en kulpigistojn.

— Mia filino, komencis Raŭlo severtone, Valentino kaj vi mem mensogis al ni; ŝi, skribante ke ŝi volas fariĝi monaĥino; vi, kredigante al ni religian enfermiĝon, kiu neniam estis komencita. Oni vin retrovas en la Kamuŝa domo. Neprotesteblaj pruvoj montras, ke dum la sama epoko Valentino same loĝis en tiu domo. Plie verŝajne infano en ĝi naskiĝis. Terura suspekto pezas sur vin: ĉiuj ŝajnoj vin kulpigas. Ili estis sufiĉe fortaj por kaŭzi la morton de via edzo. Nu, mi vin petegas hodiaŭ, je la nomo de Dio viva, je la nomo de Prelongoj niaj prapatroj, kiuj mortis por la reĝo kaj por Francujo, rompu la silenton en kiun vi vin enfermas, diru al ni la tutan veraĵon, kiam eĉ ĝi devus esti por ni mortiga malkovraĵo.

— Ĵus je la nomo de tiuj samaj Prelongoj miaj prapatroj mi estas devigata al la konservo de mia sekreto. Ofte vi rakontis, ke en nia familio tiu ĵuro neniam estis malrespektegita. Nu, tiun teruran frazon mi elparolis antaŭ la krucifikso. Mia patro, dum ses cent jaroj nia raso donis al la mondo ekzemplon de la fideleco kaj de la respekto al la promeso ĵurita. Ĉu vi volas, ke estu via filino, kiu unua malpurigu sian blazonon per perfido kaj per felonio? Raŭlo mirigita silentis momente. La markizino kortuŝita ne povis ne admiri la tonon plenan da nobleco, per kiu ŝia filino estis parolinta. Malgraŭ ŝi en ŝia animo renaskiĝis la espero.

— Certe, Matildo, respondis la markizo pli malsevere, tia sento vin honoras grande. Ne estas mi, kiu vin riproĉos pro tio. Sed vi ne bone komprenis la naturon kaj la valoron de tiu ĵuro, kiu ja transiĝis en nia familio kun la sango kaj kun la honoro. Dum la Mezepoko, kiam la Prelongaj sinjoregoj estis elirontaj al la milito, ili unue aŭdis la meson. Poste la familiestro kaj ĉiuj liaj filoj prezentis siajn dekstrajn manojn al la krucifikso, ĵurante sur la animojn de Prelongoj siaj prapatroj jam mortintaj por la reĝo kaj por Francujo, ke neniam ili sin liveros al la malamiko, ke neniam ili forkuros returnen. Mi devas aldoni, daŭrigis Raŭlo kun nuanco de malhumileco, ke troviĝas en la historio neniu ekzemplo de okazo, en kiu tiu ĵuro estis malrespektita eĉ unu fojon. Sed vi vidas, mia filino, ke tiu ĵuro estis nur juro militista: neniam iu virino ĝin elparolis Kvankam tiu formulo estas solena, tamen ĝi ne povas malliberigi vian respondon, ĉar ĝi ne estas uzebla de vi.

— Mia patro, kun via permeso, kaj ne forlasante la respekton al vi ŝuldotan de mi, mi ne kredas ke tiu respondo tre ĝuste tradukas vian veran penson. Mi estus treege mirigita, aŭdante en via buŝo tiun opinion, ke ekzistas multaj specoj da honoroj, kaj ke la ĵurrompo, kiu estas krimo ĉe la viro, montriĝas ĉe la virino kiel ago nur negrava.

Venkite de tiu neatendita reatako, la markizo silentis kaj sin senmovigis en siaj pripensoj.

Estis Suzano kiu daŭrigis:

— Dio mia, mia kara infanino, pli bone ol iu ajn ni komprenas, via patro kaj mi, la grandecon de via decido. Sed fine, vi povus diri al kiu vi faris tiun ĵuron.

— Ne. Tia konfeso ĝin perfidus.

— Ni havas la certecon, ke vi ne estas kulpa. Eble vi suferas pro la kulpo de alia virino. La ĉeesto de Valentino en la Kamuŝa domo estas stranga kaj neklarigebla. Kion ŝi faris en ĝi? Ĉar Matildo persiste silentis, la markizino daŭrigis:

— Post longa pripensado, eble mi ĉion klarigis. Via amikino amis sinjoron de Ruvezo: mi estas certa pri tio. Eble tiu amo, kiun ĝis nun mi kredis tute ĉasta, havis kontraŭe sekvojn, pri kiuj oni vin kulpigas hodiaŭ.

La dukino senmoviĝis en sia muteco, direktante siajn okulojn al unu el floroj de la tapiŝo.

— Matildo, pripensu al tio. Mi konsentas, ke vi promesis al Valentino la konservon de ŝia sekreto. Ĝis nun vi toleris ĉiujn turmentegojn de la kalumnio, preferante ne ŝin perfidi. Tio ne min mirigas, venante de koro tiel supera kiel la via. Sed vi aŭdis antaŭnelonge, ke la fiŝkaptisto, kiu trovis ŝian skatoleton, al vi certigis, nenion suspektante, ke ŝia morto estas hodiaŭ tre ebla, preskaŭ pruvita. Ĉu vi opinias, ke la pereiga akcidento, kiu mortigis vian amikinon, ne samtempe vin liberigis el via ĵuro? Tiam, pro kia motivo vi silentus?

— Nu, obstinema, ĉu vi paralos, fine? ekkriis la markizo per tondra voĉo.

— Mi diris: “Ne”. Neutile insisti. Raŭlo, kiun ekokupis la kolero, vidante tian inercian forton, leviĝis per unu saltego.

— Raŭlo, Raŭlo, ekkriis la markizino; kvietiĝu, amiko mia. Vi malindiĝas.

— Vi estas prava: danke. Sin turnante al sia filino:

— Ĉar vi kuraĝas vin ŝirmadi malantaŭ sanktega ĵuro por kaŝi vian konduton, sinjorino, iru; vi povas foriri. Forkonduku la dukinon, Suzano, forkonduku vian filinon: ĉar mi sentas teruran koleron funde de mi bolantan.

Pala, tremanta, apenaŭ sin subtenanta, Matildo estis rekondukita de sia patrino ĝis sia ĉambraro. Kiam ŝi troviĝis sola, la juna virino ekkriis, levante al la ĉielo malesperajn okulojn:

— Dio mia, kredeble la vivo kreskigis en mi potencegajn radikojn, ĉar mi ne mortas pro la ĉagrenoj min premegantaj.

La plendinda infanino kredis ke ĉiuj homaj doloroj estis konsumitaj de ŝi, kaj ŝi ne suspektis, ke ŝia vera turmentego apenaŭ komencas.

La ekzistado daŭrigis en la kastelo kun la malgaja unutoneco de antaŭaj tagoj. La dukino volis ricevi neniun, veturis kelkafoje kun sia patrino sed plej ofte sola; ĉar ŝi timis, ke en ŝia ĉeesto ŝi preterlasos komprometantajn frazojn. Ian matenon Josefino ricevis leteron, kies adreso estis skribita de nekonita mano. Ĝin malferminte la ĉambristino estis tre mirigita, vidante ke la koverto enhavas alian koverton kun tiu surskribo:

Por doni al ŝia dukina Blasana Moŝto.

Ŝi aliris al la ĉambro de sia mastrino, kaj rakontis per kia maniero tiu letero troviĝas en ŝiaj manoj.

— Mi vidu, diris la juna virino. Mi estas tiel ĉirkaŭata de misteraĵoj, ke nun nenio min mirigas.

Ĝin malferminte, ŝi legis:

Sinjorino,
Viro tute sindonema al vi dezirus havi kun vi interparoladon, kies grandega estas graveco. Tiu viro vin atendos ĉiutage dum unu semajno, de la unua ĝis la sesa vespere, sur la vojkruciĝo de la Stelo, en la Folieraĵa arbaro. Li esperas, ke vi ne pentigos de lia zorgo tiun, kiu, penante nur vin utili, senŝancele subskribas:
Amiko de VALENTO.


— Kion tiu viro deziras de mi? murmuris Matildo. Ĉu li estas savonto? Ĉu malamiko? Ha! tia necerteco, estas tro granda. Kiaj ajn estu la konsekvencoj, mi iros hodiaŭ mem. Mi ne riskas plu mian famon. Pri mia vivo, ĝi estas nun tiel senvalora por mi! De ŝia edziniĝo, sinjorino de Blasano estis tute libera. Ŝi iris kien ŝi deziris iri; kaj neniu zorgis pri ŝiaj promenadoj. Ŝi do povis rajdi ĝis la Folieraĵaj arbaroj, ne rimarkite de iu.

Alveninte en la lokon montritan de la letero, ŝi haltigis sian ĉevalon, rigardis ĉirkaŭ si kaj vidis neniun. La kriadoj de babilemaj birdoj nur malkvietigis la silentadon de l’ altaj arbegaroj.

Subite viro vestita kiel hakisto eliris el la malantaŭo de arbo. Elpreninte sian ĉapelon, li diris per tono de supera ĝentileco:

— Mi dankas vin, sinjorino, ĉar vi venis. Mi vin atendis konfide, estante certa, ke mi incitis vian scivolon.

Aŭdante la sonon de tiu voĉo, Matildo ektremis:

— Sed, sinjoro, ŝi diris, ŝajnas al mi, ke mi jam vidis vin ie. Viktoro Linŝardo! ŝi ekkriis per tono de neesprimebla teruro.

— Jes, sinjorino, la nepo de l’ iama lakeo. Parolante la junulo prenis per la brido la ĉevalon de la dukino.

— Ĉar mi estas certa, ke vi estus malkonsentinta min akcepti en vian kastelon, se mi estus farinta peton pri tio laŭ regula maniero, mi estis devigita uzi tiun militan ruzon, pri kiu mi petegas de vi mian senkulpigon.

La komandanto parolis per ironia tono. Liaj gestoj prezentis tiun veluran dolĉecon de la kato ludanta kun la muso kiun ĝi baldaŭ ekmanĝos.

— Nu, sinjoro, kion vi petas.

— Unue ke vi malsupreniru. Tio estos pli oportuna por interparolado.

— Neniam, sinjoro.

Kaj la juna virino levis sian vipeton.

Ne timigite la filo Linŝardo eltiris el sia poŝo malgrandan revolveron, kaj enmetis la tubon en la orelon de la ĉevalo.

— Se vi min tuŝas, li diris trankviltone, mi rompas la kapon de via rajdito. Kaj tio estus bedaŭrinda, li aldonis ridetante, ĉar ĝi estas rashava besto, kiun neniu pli bone ol mi admiras kompetentule.

Vidinte ke ĉiu kontraŭbatalo estas neebla kontraŭ tia viro, la dukino submetiĝis kaj saltis teren. Viktoro prenis mem la bridon de ŝia ĉevalo kaj ĝin alligis al arbo. Poste montrinte al Matildo unu el muskoplenaj benkoj ĉi tie troviĝantaj:

— Sidiĝu, sinjorino, mi petas; kaj volu min aŭskulti. Venkita, ensorĉita de la ordonanta tono, kiun malbone kaŝis la ĝentileco de frazoj, sinjorino de Blasano obeis sen ia protesta gesto.

— Mi devas vin sciigi, daŭrigis Viktoro, ke, se dum nia interparolado, vi okaze kriadus, petus helpadon, nenio estus por mi pli agrabla. Se iu pasanto troviĝus en la apudaĵoj, li alkurus tuje, kaj vidus vin apud mi. Per tiu rimedo, vi metus en mian ludon atuton tute gravegan.

— Trankviliĝu; mi diros nenion. Mi vin aŭskultos ĝis la fino, ĉar mi ne povas agi alimaniere.

— Vi scias, sinjorino, ke mi vin amas multege. Mi kredas, ke mi jam provis pruvi tion al vi.

Aŭdante tiujn vortojn, la dukino ruĝiĝis pro indigno, pripensante, ke ŝia interparolanto jam vidis ŝin tute malvestitan.

Sed ŝi nenion respondis.

— Pro tio, daŭrigis la junulo ridetante, ĉar vi estas vidvino, mi petas de vi vian manon.

— Sinjoro, ekkriis la dukino malhumiltone, en nia societo oni ne akceptas la malnobeledziniĝojn. Mi bonvolas vin aŭskulti. Sed almenaŭ parolu serioze.

— Ĉu mi similas petolanton? demandis la komandanto per glacia tono. Cetere min indiferentigas viaj fieregaj rimarkoj: ĉar mi estas certa ke, kiam ni disiĝos, vi estos konsentinta mian peton.

— Neniam, neniam! Vi bone scias, ke mi vin malestimas, ke mi vin malamas. Mi havas la certecon, ke ĉiuj miaj malfeliĉaĵoj devenas de vi, de vi kiu estas krimulo kaj malnoblegulo. Kaj vi kuraĝas peti mian konsenton por la plej malamegita inter la unuiĝoj. Ne, milfoje ne. Ha! mi preferus la morton.

— Vi ne mortos, sinjorino, kaj vi konsentos. Dum la pasinta tempo sinjoro de Prelongo al mi rifuzis vian manon; sed mi ĵuris, ke vi apartenos al mi. Mi estas simila al vi, sinjorino; mi scias plenumi miajn ĵurojn. Unuafoje mi faris provon, kiu malsukcesis: nur la hazardo malhelpis ĝian efektivigon. Estas perulo pagita de mi, kiu formetis la infanon de Valentino, kaj ĝin lokis sur la apogseĝon de la duko. Mi volis neebligi vian edziniĝon. Mia kunkulpanto malbone plenumis miajn ordonojn. Anstataŭ iri al la urbodomo, li iris en la preĝejon. Cetere tio ne estis grava; la entrepreno tamen sukcesis, ĉar ĝi vin vidvinigis. Tio estis do nur prokrasto. Sed mi scias, kiel kore vi amas tiun infanon. Dank’ al strangeco tre mallogika sekve tre virina, tiu estaĵeto, kiun vi devus malamegi, fariĝis kontraŭe la objekto de ĉiuj viaj amsentoj. Nu, tiu infano estas mia. Kiam mi volos lin repreni, vi estos devigita obei al la leĝo.

— Kiel? Vi diras, ke tiu infano al vi apartenas. Tia certigo estas vere tro maltimega.

— Li estis formetita laŭ miaj ordonoj, transportita Parizon kaj enmetita en konfesejon de Saint-Germain-des-Prés, kie mi ŝajnigis lin trovi kvazaŭ hazarde. Tiam mi lin prezentis en la urbodomon de la sesa kvartalo, sciigante, ke mi prenas sur min lian edukadon. La sviso kaj la pedelo de la preĝejo min apudestis kiel atestantoj: kun mi ili subskribis tiun deklaracion. Estu certa, ke la akto estas tute regula.

— Sed tio estas abomeninda! Vi montriĝas ankoraŭ pli malkuraĝa, pli malestiminda ol mi kredis.

— lru sinjorino, iru; ne ĝenu vin. Mi jam diris: viaj insultoj min indiferentigas. Por ke vi malkonsentu la redonon de tiu infano, vi devos liveri motivojn. Kiajn? Ke vi estas lia patrino? Tion mi tutkore deziras; sed vi ne ĝin faros. Ke li estas la filo de Valentino? Vi estas malliberigita de via ĵuro. Kiam eĉ vi konsentus ĝin perfidi, vi estus devigata liveri pruvojn; kaj tiujn pruvojn via amikino kun si forportis en la marondojn.

La dukino de Blasano direktis al la komandanto okulojn senrigardajn. Ŝi sentis sin tiel premegita de lia potenco, ke ŝi sin demandis, ĉu la kontraŭbatalo estas ankoraŭ ebla.

— Tio ne estas ĉio, daŭrigis la junulo per voĉo tranĉanta. Via patro min mortige ofendis; kaj mi forgesas nenion: la vundo estas ankoraŭ tiel sangada kiel ĝi estis en la unua tago. Se ĝis nun mi prokrastis mian venĝon, mi tion faris nur, ĉar mi indulgis la patron de mia estonta edzino. Sed aŭskultu min tre atente, sinjorino, kaj sciu, ke neniam mi diras vanajn parolojn. Se ian tagon, malgraŭ la ĵurita promeso, vi rakontos al sinjoro de Prelongo kiamaniere la aferoj vere okazis en la Kamuŝa domo, tiun saman tagon, mi al li konigos plendetale kiamaniere la aferoj vere okazis en via ĉambro, dum fama nokto, kiun kredeble vi ne forgesis. Laŭ via opinio, kio fariĝos? La markizo sentos ekbolanta sian nobelulan sangon, pripensante, ke ia malnobelulo, ke la nepo de lia iama lakeo kuraĝis atenci per mano malrespektega la nepinon de antikvaj Prelongoj. Antaŭ atestantoj li min survangofrapos per sia ganto kaj per sia malestimo. Tiun insulton mi ne toleros. Insultite, mi elektos mem la duelarmilojn, kaj mi prenos la spadon per kiu mi estas lertega. Se vi dubas, demandu pri tio, inter ĉiuj miaj kolegoj, tiun kiun vi volos: vi aŭdos lian respondon. Sur la duelkampo, kontraŭ kontraŭulo tiel lerta kiel mi, via patro estas mortonto. Kaj, ĉar mi estos pagigonta ne nur liajn insultojn sed samtempe la viajn, estu certa, ke mi ne lin indulgos.

Post tiuj vortoj, Matildo ekpuŝis teruran ekkrion. Ŝi vidis sian patron, tiel amegatan de ŝi, kuŝantan sur la tero, banantan en sia sango, kun koro traborita: ŝi vidis sian patrinon, frenezigitan de la dolorego, trenantan en la malĝojego ekzistadon de nun sencelan; ŝi rememoris la rakontojn tiel ofte aŭditajn de ŝi en la buŝo de fraŭlino de Savinako, al kiu tia malfeliĉo alvenis. Pripensante al sia amikino, kiu kredeble estas nun malviva, ŝi enviis ŝian sorton, kaj ekkriis:

— Ĉar mi havas neniun rifuĝejon krom la morto, mia kara Gastono, mi iros vin retrovi.

— Jes, respondis ironie la filo Linŝardo, tiu rimedo estas la sola, kiu ebligus vian forkuron el mi. Vi povas elekti nur inter du okazontaĵoj, ĉu la memmortigon, ĉu la edziniĝon kun mi.

— Nu, mi pli amas morti ol aparteni al vi. Mi same ne diras vanan parolon.

— Mi ne dubas pri tio, sinjorino. Sed memoru, ke nur la espero fariĝi via edzo haltigas mian brakon levatan super la kapo de via patro, Se vi finus vian vivon, kiu do restus tie ĉi por lin protekti?

— Kion fari? sed kion fari? ĝemadis la malfeliĉa virino, premante siajn tempiojn inter la manoj, kvazaŭ ŝia kranio estus eksplodonta.

— Edziniĝi kun mi, sinjorino: tio estas via sola savilo. Li volis preni ŝian manon. Post tiu kontakto, la dukino rapide reeniris. Ŝajnis al ŝi, ke ŝin tuŝas io gluanta kaj malvarma, simila al rampaĵa haŭto.

— Nu, Matildo, daŭrigis Viktoro, estu prudenta. Jam per viaj malestimaĵoj vi kaŭzis la morton de via edzo: ĉu vi volas denove ŝargi vian konsciencon per la pereigo de via patro? Li fine prenis malgraŭ ŝi la manon de la dukino, kaj ĝin premis en la siaj. La juna virino ne eĉ sentis lin.

Rigida sur la muskoplena benko sur kiu ŝi sidas, kun okuloj direktitaj rekten antaŭ ŝi, ŝi ŝajnis aliformigita en aŭtomaton. Trompite de tiu sintenado, la komandanto akceptis kiel mutan jeson tion, kio estis nur pensforestado.

Pro tio la filo Linŝardo kredis, ke li povas daŭrigi per tono preskaŭ amema:

— Aŭskultu, mia kara Matildo: ĉar vi amegas la filon de Valentino, ĉu vi faros nenion por efektivigi lian feliĉon? Vi ne pripensis, ke lia estonteco estas nun tute plorinda. Liaj gepatroj mortis ambaŭ, ne lin rajtiginte. Do, dum sia tuta ekzistado, li estos kondamnita al la titolo de bastardo. Ĉiuj homoj, eĉ viaj gepatroj kredas, ke vi estas lia patrino. Akceptu kuraĝe la situacion tia, kia ĝi trudiĝas al vi. Via edziniĝo kun mi, reguligante la civilan staton de tiu infano, redonante al li la familion, kiun li perdis, faros lian feliĉon kaj samtempe la vian; ĉar ĝi ebligos vian rehonoriĝon. Post la fariĝoj okazintaj, unu nur viro estas nun edziĝebla kun vi: kaj tiu viro, vi tre bone scias, ke li estas mi.

Aŭdinte tiujn vortojn, la dukino ŝajnis vekiĝi. Sin turnante al sia malamiko, ŝi pafis al li rigardon tiel malamoplenan, ke la komandanto ektremis. Ĉiu alia, antaŭ tiu muta minaco, estus reenirinta malantaŭen. Sed viro tiel persistema kiel li ne forlasas facile sian akiraĵon. Cetere la afero estis nun tro antaŭenpuŝita, por ke estu ebla la haltigo de l’ entrepreno. Li do staris senmova kaj muta, dum la dukino diris per sentona voĉo.

— Mi vin malamegas per la tutaj fortoj de mia estaĵo. Vi estas por mi la malbonfaranta besto, kiun oni forĵetas malproksimen pro timo kaj pro naŭzo. Sed la fatalo pezas sur min. Por savi miajn amatojn, mi edziniĝos kun vi, ĉar la devo min instigas al tia malnoblegaĵo.

— Ha! Matildo, mi bone sciis ke ...

— Antaŭ ĝoji, sinjoro Linŝardo, lasu min fini. Mi portos vian nomon, kaj mi vivos en loĝejo sidanta sub la sama tegmento ol la via. Sed al tiu limo haltos la ofero, kiun terurega situacio min devigas fari. Pri la restaĵo, aŭskultu min: se vi konservas la esperon, ke mi fariĝos reale via vera edzino, vi pli bone agus foririnte for de mi, ĉar vi karesas revon, kiu neniam efektiviĝos, neniam. Mi ĵuras, ke neniam mi apartenos al vi.

— Dio mia, sinjorino, respondis Viktoro ridetante per bonhoma mieno, kial diskuti pri tiaj negravaĵoj? Estas evidente ke, kiam ni estos geedzoj, vi apartenos al mi. En la geedziĝo la perforto ne ekzistas.

— Ĝi ne ekzistos, ĉar mi tre bone scios ĝin malebligi. Cetere tio ne estos la unua fojo.

Pro tiu mordanta aludo, Viktoro fermegis siajn pugnojn. Lia vizaĝo kuntirita de kolerego fariĝis malbelega. Sed Matildo ne povis ĝin ekvidi. Estante jam levita, ŝi sin direktis al la arbo, al kiu estis alligita ŝia ĉevalo.

— Nun, sinjoro, ŝi diris, mi konjektas, ke vi diris ĉion, kaj ke vi liberigos min.

Per penego de sia voleco la komandanto devigis siajn trajtojn repreni ilian kutiman ŝajnon. Do li respondis kviete:

— Certe, sinjorino. Permesu, ke mi helpu vin al la sidiĝo sur la selon.

Sed kiam Matildo estis suprenirinta sur sian ĉevalon, la filo Linŝardo daŭrigis ankoraŭ, tenante per la brido la rajditon kaj dirante al la juna virino:

— Post kelkaj tagoj, la dek leĝaj monatoj estos fluintaj.

Mi havos la honoron peti vian manon de sinjoro de Prelongo. Necesege estas, ke li ĝin donu. Vi komprenis: estas necesege. Pro tio, nur unu afero estas farebla de vi: neniam vi kontraŭdiros min, kion ajn mi povus rakonti.

— Mi ne kontraŭdiros vin, sed lasu min eliri.

— Memoru, ke ni devas esti tute konsentantaj, se vi volas konservi vian filigan infanon kaj la vivon de via patro.

— Mi memoros. Sed lasu mian ĉevalon. Ĉar la komandanto obstine mantenis la noblan beston, kiu piedfrapadis pro malpacienco, la dukino spronpikis la flankon de sia rajdito. La besto stariĝis. Neatendite surprizita, Viktoro delasis la bridon. La ĉevalo sublevita de lertega mano faris grandegan saltegon, dum la vipeto de la dukino, svingite de kolera brako, tranĉis siblante la aeron kaj falegis sur la vizaĝon de la junulo, kiun ĝi markis per ruĝa linio. La komandanto puŝis doloregan ekkrion kaj prenis sian revolveron. Sed sinjorino de Blasano troviĝis jam tro malproksime. La filo Linŝardo povis nur ĝin observi okule, dum ŝia ĉevalo galopegante ŝin alkondukis fulmorapide al la kastelo.

— Nu, li diris, viŝante per sia poŝtuko sian frunton sangadantan, jen estas gefianĉiĝoj, kies elmontroj havas karakteron nekomunan. Sed pacience: tio pagiĝos kun la restaĵo.

Malvarmetigante la varmegan frunton de Matildo, la rapideco de la kurado redonis al ŝia spirito klarecon, kiu ebligis la pripenson.

Ĉio estis finita kaj ŝia vivo rompita por ĉiam. La fera prenilego ŝin kaptinta pli kuntiriĝis ĉiutage: ĝi haltos nur kiam ŝi estos tuta elpremegita de ĝi. Ha! ŝia ĵuro, kiun si timis malrespekti; ŝia sekreto, kiun ŝi preskaŭ preterlasis pro la sagaceco de ŝia patrino; nun ŝia konscienco povas esti trankvila; ĝi ne timu: ŝi ne perfidos la unuan, ne konigos la duan. Nun, ne nur ŝia konsciencdelikateco estas minacata, sed la vivo de ŝia patro, de ŝia patrino, de Valento, de la solaj estaĵoj, kiujn ŝi amas.

Ŝi ripetis tiujn frazojn, per kiuj Viktoro ŝin petegis, ke ŝi rajtigu per sia edziniĝo la infanon de ŝia amikino. Retrovinte en la buŝo de la viro malamegata la samajn esprimojn ol en la du leteroj de la duko sia edzo, ŝi devige miris pro la koincido.

Kiam ŝi alvenis, la unua vizaĝo kiun ŝi renkontis, estis tiu de ŝia malgranda protektito. La infano alkuris al ŝi, ŝanceliĝante, prezentante siajn malfortajn brakojn, kaj balbutante tiun ĉarman vorton, kiu vibrigas la koron de patrinoj:

— Mama! mama!

— Jes, karuleto mia, mi estas via patrino, ŝi ekkriis, lin prenante en siajn brakojn. Tiu krimulo estas prava. Kun li sola mi povas edziniĝi; ĉar al li sola povas profiti la kredigo, ke li estas via patro. Plendinda senkulpulo! ŝi murmuris, oni devas konfesi, ke la malbonulo estas tre forta, ĉar li faris de vi sian kunkulpanton.

Post ok tagoj, la tuta Prelonga familio finis la tagmanĝon, kiam servisto eniris, kaj donis al la markizo leteron urĝan. Post la foriro de la lakeo, la markizo rompis la sigelon. Ĝin traleginte per rapida rigardo:

— Nu, li ekkriis, tio estas tro maltima.

— Kio do okazas, petis Suzano.

— Estas la komandanto Linŝardo, kiu petas de mi interparoladon. Li insistas. Ŝajnas eĉ ke la tono de lia letero estas preskaŭ minaca. Kion li volas rakonti? li aldonis, rigardante sian filinon, kiu mallevis la okulojn.

— La sciigo de tio dependas nur de via volo, patro mia. Akceptu tiun viron.

— Ha! ne. Eĉ mi lin malpermesos per terminoj tiaj, ke li ne deziros rekomenci.

— Mi vin petegas; ne tion faru.

— Kial? Ĉu vi kredas, ke tiu sinjoro min timigas? Pripensante al la konsekvencoj, kiujn eble naskus dua insulto, la dukino tremis.

— Mi malbone esprimis mian penson, ŝi balbutis. Mi nur volis diri, ke la interparoladon de vi malakceptitan hodiaŭ eble vi estos devigata doni post kelkaj tagoj.

Tiam vi ŝajnos repreni vian decidon: kaj tio estas ĉiam humiliga.

Sinjoro de Prelongo ŝanceliĝis momente. Sin turnante al la markizino.

— Kaj vi, mia kara Suzano, kion vi opinias pri tio?

— Mi iom konsentas kun Matildo, amiko mia. Vi devas lin akcepti. Eble li konas aferojn, kiujn ni ne scias; eble li alportas iom da lumo en la senlumecon, en kiun ni baraktas. Estas li, kiun vi kredis rekoni, ian nokton, duonsufokitan en la parko. En tiaj okazoj lin malpermesi estus, laŭ mia opinio, grava malprudentaĵo.

— Eble vi estas pravaj ambaŭ, murmuris la markizo, kiu ordonis, ke oni enirigu la komandanton en la bibliotekon.

Enirante en tiun ĉambron, Viktoro ne povis deteni malhumilecan ekmovon. Dum la pasinta tempo, kiam li venis en la kastelon, ĉu petonte de la markizo lian protekton, ĉu dankonte lin pro ĝi, en tiu loko lin oni akceptis. La teruran batalon komencitan de lia infanaĝo fine estis gajninta la malnobelulo. Baldaŭ li ordonos kiel estro en tiu domego, en kiun ĝis nun li estis enirinta nur kiel peteganto.

Pro la cirkonstanco la junulo estis vestinta sian plej belan uniformon. Starante antaŭ fenestro rigardanta la parkon, li atendis.

Sed li tremetis aŭdante la markizon, kiu penetrinte silente en la lernoĉambron diris:

— Vi petis de mi interparoladon, sinjoro. Mi vin aŭskultas.

Sinjoro de Prelongo ne sidiĝis, volante komprenigi al la filo Linŝardo, ke laŭ lia espero lia vizito ne estos longedaŭra. Viktoro ne ŝajnis rimarki la malvarmecon de tiu akcepto.

— Via markiza Moŝto, li diris, mi venas petonte de vi konsilon.

— De mi, sinjoro?

— Jes, de vi mem. Antaŭ du jaroj, mi skribis al sinjorego respektplenan leteron, en kiu mi petis de li la manon de lia filino. Tiu sinjorego respondis, ke li ne povas akcepti kiel bofilon la nepon de sia iama lakeo.

— Poste, sinjoro.

— La patro de la junulino, kun kiu mi deziris edziĝi, faris tre gravan malprudentaĵon, sendante sian respondon kaj antaŭe ne demandinte sian filinon. Eble li estus aginta tute alimaniere, sciante ke tiu amo estis reciproka.

— Vi mensogas, sinjoro.

— Demandu ŝian dukinan Moŝton, respondis Viktoro ne ŝancelite: mi estas certa, ke ŝi ne min kontraŭdiros.

Post tiuj vortoj elparolitaj de mordanta voĉo, sinjoro de Prelongo duonsvenis. Sin alkroĉinte sur la kurtenojn, por eviti falon, li havis nur la tempon sidiĝi en la apogseĝon al li prezentitan de la komandanto.

— Ĉu vi deziras, ke mi voku serviston? demandis ĉi tiu.

— Neutile; la blindigo ĉesis. Daŭrigu, ĝemis Raŭlo per raŭka voĉo.

— Neebliginte la geedziĝon, daŭrigis Viktoro, tiu letero naskis konsekvencojn facile antaŭvideblajn. Ĝis nun nia reciproka amo estis tiel pura tiel ideala kiel la amo de Paŭlo kaj de Virginio. Sed ian vesperon la pasio venkis la volon, kaj ni eliris el la poezio por eniri en la realaĵon. La fariĝo okazis en dometo izolita, ormamita de floroj pro la cirkonstanco. Sed kiam mi eliris el la brakoj de mia amikino, la idilio aliformiĝis en tragedion. Kruelega besto sin ĵetis sur min, kaj min duonsufokis. Se mi estas ankoraŭ viva, mi tion devas iom al la hazardo, sed multe al mia maltimo. Volu rigardi la cikatrojn de mia kolo.

La markizo puŝis ĝemadon. Li memoris, ke ĵus en tiu loko estis vundita la nekonatulo trovita en la parko.

— Niaj amaĵoj, reparolis la komandanto, daŭris dum kelkaj monatoj. Ĉar estis tre nesingarda la daŭrigo de niaj kuniĝoj en la dometo, kiu estis la unua rifuĝejo de niaj unuaj kisadoj, ni aĉetis la kunkulpecon de malnova ĉasgardisto iam forpelita de la patro de mia amantino. Trifoje en la semajno, mi iris ĉe tiun viron; ŝi tien min retrovis. De tago al tago mia amo pligrandiĝis. Ĉar ilia unua kuniĝo ne estis senfrukta; kaj mi havis la certecon, ke baldaŭ mi fariĝos patro.

Viktoro haltis momente por juĝi la efekton faritan; kaj tio, kion li vidis lin multege kontentigis. La ŝajno de la markizo estis vere plendeginda. Larĝaj ŝvitgutoj perliĝis el liaj tempioj. Liajn manojn agitadis senĉesa tremado. Kiam la junulo ĵetis sian lastan frazon per vibranta voĉo, sinjoro de Prelongo respondis nur per mallaŭta plorego.

— Mi estas devigata konfesi, daŭrigis la filo Linŝardo, ke ekzistis oficiala fianĉo, kiun oni montris al la naiveguloj. Sed mia amatino certigis, ke li ne estas danĝera, ke pro li ne taŭgus ia ĵaluzeco. Mi konfesas, ke ŝia konduto estis tre trankviliga. Uzante kiel pretekston akcidenton okazintan al ŝia estonta bopatrino, mia amantino prokrastis de tago al tago la geedziĝon, esperante malkuraĝigi tiun sinjoron, kaj lin devigi al la eliro. Sed li alkroĉiĝis obstine, kaj malgraŭ ĉio restis sur la batalkampo, pacience atendante la favoran okazon. Li estis prava; ĉar la venko fina ĉiam apartenas al persistemuloj. En la nokto, en kiu mia filo naskiĝis, la domo elfalegis. Mi havis nur la tempon forporti la novnaskiton, kiun mi savis el morto certa. Nur per miraklo lia patrino ne pereis en la katastrofo. Dum unu monato ŝi ŝanceliĝis inter la vivo kaj la morto. Mi troviĝis en Parizo, atendante ke ŝi resaniĝu, antaŭ kiam mi petos ŝian manon, kiam mi eksciis, ke ŝi estis edziniĝonta kun tiu viro, kiun mi ne konsideris kiel timindaĵon. Via markiza Moŝto, estas ĝusta la proverbo, kiu diras: “Ĉiam la forestantoj estas malpravaj”. Ne vidante min, mia amantino min forgesis. La alia viro, kiun ŝi renkontis ĉiutage, briligis antaŭ ŝiaj okuloj la blindigantan mirindaĵon de titolo multfoje jarcenta. La kasta malhumileco, kiun la amo momente silentigis, se ne tute mutigis, denove laŭtiĝis. Vidante tiun malrespekton al la ĵurita promeso, mi ne ŝanceliĝis. Mi ne volis ke tia krimo efektiviĝu. La fianĉo trompita estis avertota, ke lia estonta edzino apartenas al alia viro, kaj la kulpa patrino devigota al la repreno de l’ infano, el kiu ŝi volis sin liberigi. Bedaŭrinde, mi malbone informita povis min intermeti nur tro malfrue.

Viktoro paŭzis, por ke sinjoro de Prelongo havu la tempon enŝovi ian pripenson. Sed Raŭlo ne moviĝis. La komandanto daŭrigis.

— Se la perulo komisiita de mi al la plenumado de miaj ordonoj estus kompreninta ilin pli bone, granda malfeliĉaĵo estis evitita. Eksciinte la veron, la edzo de mia amantino sin mortigis pro malespero. Li estis bonulo, kaj ne meritis tian finon. Nu, via markiza Moŝto, jen estas al kio mi volis alveni, jen estas la naturo de la konsilo, kiun mi petas de vi. La patrino de mia filo estas vidvino. Malgraŭ ŝia malfideleco, mi ŝin amas ankoraŭ tiel kore kiel en la unuaj tagoj. Pri tiu infano, la animo de mia animo, la karno de mia karno, mi lin amegas per la tutaj fortoj de mia vivo. Pro tio, mi demandas min, ĉu ekzistas en la mondo barilo sufiĉe alta, kiu malebligas, ke mi alligu mian ekzistadon al la ekzistado de tiuj du amegitai estaĵoj? Respondu: kion mi devos fari? Kion vi farus en mia loko? Peza silento sekvis la parolojn de la filo Linŝardo. Sinjoro de Prelongo daŭrigis sian rigardadon rekten antaŭ si, ne ŝajninte aŭdi la demandon faritan de la komandanto. Post dek minutoj, Viktoro malpacienca ekkriis:

— Via markiza Moŝto, mi atendas vian respondon. Penege Raŭlo murmuretis:

— Mi volas unue certiĝi, ĉu vi ne mensogas.

La komandanto aŭdigis malbonan ridon.

— Konsiliĝu kun via filino, mia kara sinjoro, kaj ŝin demandu. Mi timas nenian proteston.

Sinjoro de Prelongo sin levis, montrante, ke la interparolado estas finita. Viktoro sin klinis, kaj per voĉo akra, kun minaca fajrero en la rigardo:

— Via markiza Moŝto, li diris, mi havas la honoron peti de vi la manon de sinjorino via filino, ŝia dukina Blasana Moŝto.