Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Dekdua

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro Dekunua Indekso : Kastelo de Prelongo
de Henri Vallienne
Ĉapitro Dekdua
Ĉapitro Dektria


Sveninte kaj falinte en la brakojn de Laŭrento, sinjoro de Blasano estis transportita de sia fidela servisto en sian ĉambron, kaj kuŝigita sur sian liton.

Tiu senmoveco daŭris jam de kelkaj horoj, kiam la markizo mem frapis sur la pordon de sia bofilo por ricevi sciigojn. Laŭrento anoncis, ke lia mastro troviĝas ĉiam en la sama stato.

— Ĉu mi povas lin vidi? petis Raŭlo.

La ĉambristo ŝanceliĝis momente.

— Eniru, via Moŝto. Sed li rekonas neniun kaj ne eĉ suspektas ke li ekzistas.

— Vi min mirigas strange. Vi ŝajnas paroli pri tiu kortuŝanta akcidento, kvazaŭ vi rakontus la plej sensignifan aferon.

— Multfojojn jam mi vidis lian dukan Moŝton en tiu stato. Ĉiam li tre bone eliris el ĝi. Pro tio mi havas neniun maltrankvilecon.

— Tamen necese estas, ke oni venigu la kuraciston.

— Kiel vi volas, via Moŝto; sed la vizito de la kuracisto estas tute senutila. Kiam estos fluinta la necesa tempo, lia duka Moŝto rekonsciiĝos tute nature sen ies helpo.

Malgraŭ tiuj konsolaj paroloj, la doktoro estis vokita. Raŭlo penetris malantaŭ li en la ĉambron de la malsanulo.

Gastono kuŝis sur sia lito, pala kiel kadavro, senmova, kvazaŭ reale frapita de la morto. Liaj okuloj estis fermitaj. Sed tre atentante, oni distingis la movadon de al- kaj eliro de la brusto sublevanta la littukon; kaj tio pruvis, ke la junulo ĉiam spiradas.

— Stranga okazo de katalepsio, murmuris la doktoro. Malmultaj kuraciloj estas eblaj. Penu, li diris al Laŭrento, enŝovi inter liaj dentoj kelkajn gutojn de tiu pocio.

La scienculo eliris, skribinte sur la angulo de la tablo recepton ian.

— Nu, murmuris malafable Laŭrento, kiam ĉiuj estis foririntaj, ĉu vi kredas ke mi komprometos la vivon de mia mastro, riskante sufokon? Kiel ili estas malspritaj ĉiuj tiuj kuracistoj! Li do ne vidis, ke lia duka Moŝto estas nekapabla engluti ion ajn. Mi sola konas tion, kio estas farebla en tiuj okazoj.

Kiam la farmacia boteleto alvenis, la ĉambristo zorge verŝis en tualetan sitelon la trionon de ĝia enhavo, por ke unu parto de la pocio ŝajnu trinkita, metis la restaĵon tre malkaŝe sur komodon, kaj, tion farinte, li sidiĝis en apogseĝon apud la lito, prenis ĵurnalon por doni al si sintenadon taŭgan kaj atendis.

Pri sinjorino de Blasano, ŝi estis tiel emociita de la fariĝo okazinta en la preĝejo, ke ŝi povis realiri al sia ĉambro nur tre malfacile: kaj, tien alveninte, ŝi tuj enlitiĝis. Ŝia vundo apenaŭ cikatriĝinta sin ankoraŭ tre doloris. Timante ke ŝia farto pligraviĝos pro tio, oni malkonfesis al ŝi la veron pri la farto de ŝia filo.

— La emocio, diris Laŭrento, naskis ĉe lia duka Moŝto svenon tute negravan. Tamen, pro la laceco devenanta de tiu sveno, estus malprudente ke li eliru el sia ĉambro.

La maljunulino, iĝinte egoista pro la grandaĝo, ne petis klarigojn pli detalitajn, kaj kontentiĝis, tedigante per siaj plendoj kaj senĉesaj postuladoj ĉiujn, kiuj ŝin ĉirkaŭas.

Dum tiuj fariĝoj okazis ĉe Prelongo, Viktoro alpaŝis laŭlonge kaj laŭlarĝe en sia lernoĉambro, kiel urso en kaĝo. Malpacienca, febra, ĉiumomente li rigardis la horon al la horloĝo.

— Jen estas la sesa, li diris, kaj Duponto ne alvenas. Tamen, ĉar la civila edzigo okazis je la deka, li povis uzi la vagonaron je la dekunua. Li devus esti ĉi tie. Nu, ĉu okaze la entrepreno estus malsukcesinta? Sed ne, tia konjekto estas neebla. Ĉio estis tro bone organizita. La nutristino forpermesita ne scias kien mi intencis konduki ŝian suĉinfanon. Hieraŭ, kiam li eliris kun la etulo, Duponto montris al mi ke okaze li scias varti novnaskiton. Mi estas certa, ke la knabeto neniel suferis. Sed eble okazis prokrasto, vagonaro jam elirinta. Ni atendu tiun, kiu alvenos je la oka.

Por pasigi la tempon, la kapitano ordonis al sia servsoldato ke li alportu lian vespermanĝon.

Je la duono de la naŭa, forta sonorila bruo eksaltigis la junulon. Duponto rapidis al la manĝoĉambro, kie Viktoro finis sian deserton.

— Ĉu malsukcesinta? demandis la kapitano.

— Kontraŭe, sukcesinta pli bone ol oni estus tion esperonta.

— Vere, tre vere? petis kortuŝe la filo Linŝardo.

— Kredu min, bonulo mia. Mi certigas, ke la afero estis lertege farita. Ĉu vi havas la dek mil frankojn?

— Ili kuŝas ĉi tie. Sed rakontu ĉion detale: mi volas koni ĉiujn fariĝojn eĉ la plej etajn.

— Nu, leginte la leteron, la duko svenis. Ha! maljunulo mia, mi bedaŭras, ke vi ne troviĝis ĉie tie. Vi diris, ke vi volis plenumi venĝon; mi certigas, ke vi estus estinta kontenta. La anaro kriegis, blekegis, agitadiĝis. Estis surdiganta tumultego.

— Kiel? La anaro? Ĉu do troviĝis tie tiom da homoj?

— Vi tre bone komprenas, ke por tia edziĝo la homamaso estis tre densa.

— Jes; sed la ĉambro estis tro malvasta por enhavi ilin ĉiujn.

— Mi ne scias tion, kion vi volas diri. Fine, kiam la paroĥestro venis ...

— La paroĥestro? Por fari kion li venis?

— Sed por ilin geedzigi, do.

— Kiel? Ilin geedzigi? Nu, mi supozas, ke ne estas en la preĝejon, ke vi metis la etulon.

— Ja vere en la preĝejon. Kien do mi devis lin meti?

— En la urbodomon, je Dio!

— Mi ne eniris en ĝin, eĉ unu minuton.

— Nu, nu, balbutis Viktoro timante la ekvidon de la vero, ni rezonu malmulte sed bone. De kie venis la duko kaj lia fianĉino, kiam ili trovis la leteron?

— De la urbodomo.

— Sed tiam ili estis jam geedzoj!

— Kredeble, respondis Duponto, kiu ne ŝanceliĝis. Aŭdante tiujn vortojn, la kapitano rapidege leviĝis. Saltegante al sia kunkulpanto, li premis lian gorĝon, dum tra liaj lipoj kuntiriĝantaj, tra liaj dentoj grincantaj, malfacile eliris la vorto:

— Sentaŭgulo!

— Finu do, vi min sufokas, stertoris la malfeliĉa Duponto. Nu, kion vi havas? Ĉu vi freneziĝas?

Poste, sin liberiginte sed tre malfacile el la fera mano, kiu lin premadis:

— Ĉar vi tiamaniere dankas tiujn, kiuj vin servas, mi forkuras. Donu mian monon.

— Vian monon! Rabisto, vi kuraĝas peti vian monon! Ne nur vi ne ĝin gajnis, sed plie per via malspriteco vi detruis ĉiujn miajn esperojn. Mi ne scias ĉu mi ne vin denuncos al la juĝistaro, petante ke ĝi vin resendu en la lokon el kiu vi revenas.

— Vi do tre deziras veni kun mi? petis Duponto per tono mokema.

— Kion vi diras? respondis Viktoro sulkante la brovojn.

— Dio mia, se tio vin tre plezurigas, mi ne volus vin ĉagreni. Fari vojaĝon pagitan de la Regno, kun kunulo tiel supera kiel vi, estus perspektivo, kiu tre plaĉus al mi.

— Kion signifas tiu ŝercaĵo?

— Tio signifas, maljunulo mia, ke vi diras sensencaĵojn, ne grandajn kiel vi, sed grandegajn kiel la Blanka Monto. Nu, ĉu vi kredas ke, se vi min denuncus, mi lasus senhaŭtigi min viva, ne kriegante? Senerariĝu, bonhomo mia. Mi rakontus ĉion; mi liverus pruvojn: kaj tio ne estus malfacila. La juĝistaro tuj komprenus, ke mi estis nur la brako, sed vi la kapo. Via afero ne estus pura, kamarado mia, tion mi al vi certigas. Pro tio mi ne timas, ke vi faros tian mallertaĵon. Mi ĵuras, ke mi estas tre kvieta.

Viktoro malkontentege silentis. La ekskondamnito estis prava: li tenis lin en siaj ungegoj. Duponto daŭrigis:

— Aŭskultu, Linŝardo, se mi eraris, mi tion bedaŭras: sed pri tio vi sola estas kulpa. Vi devas kompreni, ke min indiferentigis meti la infanon ĉu en la urbodomon, ĉu en la preĝejon. Mi eĉ diros: ĝin meti en la urbodomon estus pli facile. Sed vi ne fidis al mi. Vi nur donis ordonojn, kies mi ne komprenis ĉiam motivojn kaj valoron. Vi diris: “Duponto, faru ĉi tion; Duponto, faru tion”. Mi obeis. Se mi estus koninta viajn verajn intencojn, mi estus servinta vin multe pli efikece, ĉar tiam mi laborus ne kiel maŝino, sed kiel inteligentulo. Mi komprenis, ke vi volis plenumi venĝon, naski skandalon. Pro tio, la loko plej taŭga estis sendiskuteble la preĝejo. Se vi estus dirinta la motivojn pro kiuj vi deziris malebligi la edzinigon de fraŭlino de Prelongo, mi estus aginta alimaniere.

La ekskondamnito povis longatempe daŭrigi sian monologon, la kapitano ne lin aŭskultis. De la unuaj vortoj, Viktoro komprenis, ke la sentaŭgulo estas tute prava. Li suferis, vidante ke li parolis ĉu tro ĉu ne sufiĉe: tro, ĉar li troviĝis en la povo de Duponto kun piedoj kaj pugnoj ligitaj; ne sufiĉe, ĉar estis lia neplena konfeso, kiu malsukcesigis la aferon.

Sed Duponto ĉiam parolis.

— Ni nin ekforlasos, Linŝardo. Vi estas malprava, min kolerigante. Vi povas nenion kontraŭ mi, ĉar perdi min estas samtempe perdi vin. Mi kontraŭe povas kaŭzi al vi multe da malfeliĉaĵoj. Oni renversas nur tion, kio staras alte. Mi baldaŭ lasos mian patrujon kaj ŝanĝos mian nomon. Vi ne povos agi sammaniere, ĉar tio disrompus vian profesion. Estu certa ke, per serio da anonimaj leteroj venintaj de diversaj lokoj, la tuta historio estos konita, sen danĝero por mi. Nu, maljunulo mia, bonan ekmovon! Tiun monon mi vere gajnis. Mi vin servis konscience. Se, en la fino mi faris eraron, la kulpo estas via, sed ne mia.

— Ni finu, respondis malafable la kapitano, kiu decidiĝis rapide. Mi pagos tamen viajn dek mil frankojn por min liberigi el vi. Sed vi foriros al Aŭstralio tuj.

— Certe, ĉar tio estas konsentita.

— Mi vin akompanos por esti certa, ke vi ne trompas min. Nur sur la ŝipo mi donos al vi la monsumon.

— Ĉu vi intencus enŝipigi min ne pagitan?

— Ĉu vi malfidas al mi?

— Mi resendas al vi la reciprokon.

— Ne diskutu. Ĉu vi konsentas?

Duponto pripensis: post silento:

— Ĉu la mono estas tie ĉi?

Viktoro montris paperujeton plenan da bankbiletoj. La okuloj de la malnoblulo lumis:

— Mi konsentas, li respondis. Dum la vespero mem, la du viroj veturis al Dover, transiris Anglujon plenvapore kaj haltis en Liverpool. Ŝipo marveturonta al Melbourne staris en la haveno. Viktoro pagis la prezon de la marveturado por sia amiko, lin akompanis sur la ferdekon kaj lin forlasis nur kiam la ŝraŭbego ekmoviĝis. Antaŭ kiam li malsupreniros en la barkon lin rekondukontan, la kapitano donis al la rabisto la prezon por la krimo, dezirante al li neniaman revidon. La ŝipo fendis la ondojn per sia ŝipnazo, forportante al la alia duonsfero la lertan Duponton ŝarĝitan de la dudek mil frankoj de la filo Linŝardo, pliigitaj de la dek mil frankoj de Josefino.

Kiam la kapitano revenis Parizon, agrabla surprizaĵo lin atendis. Sur lia skribotablo troviĝis ministra letero, sciigante lin, ke li estas nomita komandanto, kaj apartenas nun al la Pariza garnizono. Do la humilaĵoj, kiujn de ses monatoj li faris antaŭ la altrangaj personoj, lin pli utilis, ol la neprotesteblaj heroaĵoj ĉiutage plenumitaj de li en Alĝerio.

En la momento kiam Duponto forlasis Eŭropon, ne ĝin revidonte, la duko de Blasano vekiĝis el la longa letargia dormado, en kiun lin ĵetis la legado de l’ anonima letero.

Kun la vivo revenis la memoreco; kun la memoro de l’ estinteco renaskiĝis la profunda ĉagreno, kiun devige ĝi estis fortironta kun si.

— Kiel krima, pensis la junulo, estas ĉi tiu mizerulino, kiu tiel malnoblamaniere min perfidis, trouzante la blindecon, en kiun min ĵetis la tro granda amo al ŝi sentita de mi. Nun la okulmasko ŝiriĝas: mi ĉion komprenas. Kie mi vidis tro egan sentemon de delikateco, troviĝis nur plimultigo da singardaĵoj. Mi klarigas nun kial ŝi volis min forigi el siaj rajdpromenadoj; kial ŝi malpermesis, ke mi estu ĵaluzema, certigante, ke neniam mi devos dubi pri ŝia parolo, eĉ malgraŭ la ŝajnoj; kial ŝi tiel timis la unuan provon de l’ edziniĝo, dum la vespero de l’ edzinigo. Kaj nun mi estas edziĝinta, alligita al tiu anĝelfrunta monstro per nerompebla ligilo; ŝi estas rajtigita al la porto de mia nomo; nur la morto povas nin disigi. La morto, li aldonis, febre marŝante en sia ĉambro, jen estas mia sola savrimedo, jen la konsolonto, la liberigonto, la lasta rifuĝejo, la lasta espero.

Ve! vane la duko incitis sian koleron per la memoro de tiu abomeninda letero, li tiel amis tiun neamindan junulinon, ŝi tiel plene kaptadis lian tutan animon, ke malgraŭ liaj pensadoj, la malamo ne povis eniri en lian koron. Ŝia perfido estis evidenta, kaj skandala ŝia konduto; sed nevole li dubis. Ĉu tiom da malhontemo, tiom da hipokriteco estas eblaj kun okuloj tiel dolĉaj, kun frunto tiel ĉasta? Li povis fari nur unu aferon: forkuri, forkuri, ne revidinte tiun malrespektindan virinon, ne dirinte al ŝi adiaŭ. Ĉar se li vidus ŝiajn larmojn fluantajn, li sentas ke li ne havos plu la kuraĝon ŝin kulpigi, eĉ, li pensis ruĝiĝante, eble li havos la malkuraĝecon ŝin senkulpigi.

— Ha! li ekkriis, kaŝante sian kapon inter la manoj, ĉu ŝi estas la vera kulpulino? Ĉu ne estas mi kontraŭe, kiu devus petegi de ŝi pardonon? Ŝi vivis feliĉa, ridetante al la vivo, vokante la amon. Mi prezentas min al ŝi, aŭ prefere mi prezentas al ŝiaj gepatroj vanan titolon kaj riĉaĵojn senutilajn; sed samtempe mi zorge malkonfesas tiun malsanon, kiu ruinigas mian farton, kaj kiu devis forpeli de mi ĉiun esperon al edzebleco, se mi estus honesta viro. La malhumileco de la markizino min akceptas, sed la koro de ŝia filino min rifuzas: kaj mi estas devigata konfesi ke Matildo neniam estis trompema. Instigata sendube de antaŭsento, kiu devis malfermi miajn okulojn, neniam ŝi donis al mi signojn de ameco, kiun sentaŭgulo kiel mi ne povas inspiri. Ha! tiu puno estas kruelega, sed meritita. Ĉar mi taŭgas por nenio, restas al mi nur unu rimedo: malaperi kaj ripari kiel eble plej plene la malfeliĉaĵojn, kies mi estas precipa aganto.

— Laŭrento, li ekkriis, preparu la vojaĝkestojn. Ni eliras tuj.

— Ĉu vi ne revidos ŝian dukinan Moŝton?

— Pri kia dukino vi parolas? petis Gastono kolertone.

— Sed pri ... sinjorino via patrino, respondis Laŭrento iom ŝanceliĝante.

— Mi prezentos al ŝi miajn respektaĵojn, kaj informiĝos pri ŝia farto. Sed nek ŝi nek iu ajn devas koni mian decidon.

— Tre bone, via Moŝto. Post unu horo ĉio estos preta. Farinte al sia patrino viziton seninteresan kaj nur ĝentilecan, Gastono eliris. Vane sinjorino de Blasano petis de li la veron; ŝiaj demandoj restis senrespondaj. Ŝia filo sin enfermis en kelkajn neprecizajn frazojn.

— Oni trograndigis la gravecon de l’ okazintaĵo: post kelke da tempo, ĉio klariĝos.

Kaj li foriris kun sia fidela Laŭrento, ne dirinte adiaŭ al iu ajn inter la kastelloĝantoj.

Eksciinte ke lia bofilo pli bone fartas, ĉar lin vidis kelkaj servistoj, la markizo iris post du horoj al la ĉambraro de sinjoro de Blasano. Li deziris havi kun li gravan interparoladon por koni liajn intencojn. Ĉar neniu respondis, li pensis ke Gastono promenadas por iom spiradi la puran aeron de la kamparo, kaj reaperos por la vespermanĝo.

— Kiam lia duka Moŝto revenos, li diris al la pordisto, petu de li, ke li bonvolu eniri en mian apartamenton, antaŭ kiam li sin direktos al la sia.

Sed vespere, oni havis neniun sciigon pri sinjoro de Blasano aŭ pri lia ĉambristo. Nur la morgaŭan matenon, ekzamenante la leteraron, sinjoro de Prelongo trovis leteron skribitan de la mano de lia bofilo, adresitan al Matildo, kaj portantan tiun surskribon:

Al ŝia dukina Moŝto de Blasano.

— Nu, filino mia, li diris, prezentante al ŝi la koverton, jen estas letero de via edzo. Ĉar la cirkonstancoj estas gravegaj, mi ne kredas min tro maldiskreta, petante de vi, ke vi ĝin legu laŭte antaŭ mi.

Kun larmoplenaj okuloj, Matildo disŝiris la koverton per mano tremanta, kaj legis:


Sinjorino.
La sola afero farota de ĝentilhomo, en la situacio en kiun vi min metis, estas la evito de ĉiu skandalo difektonta lian nomon.
Mi esperas ke vi bonvolos imiti mian sintenadon, kaj ke vi ŝirmos kontraŭ ĉia malpurigo blazonon iam gloran, kiu estas nun la via.
Mia farto jam tre malforta estis tre ŝancelita de la terura bato, kiu min frapis. Mi sentas, ke la ligilo nur leĝa, kiu nin unuigas, estos baldaŭ rompita.
Pro tio mi al vi permesas, kaj eĉ mi petas de vi, ke vi prizorgu pri tiu infano, senkulpa konsekvenco de la kulpo farita.
Baldaŭ vi povos ĝin rajtigi, edziniĝinte kun ĝia patro.
Ĉar ni ne nin revidos, mi profitas tiun cirkonstancon, por sendi al vi eternan adiaŭon.
BLASANO.

La juna virino povis tre malfacile daŭrigi ĝis la fino la legadon de tiu malvarmega letero, en kiu sentiĝis nerevokebla decido.

— Ha! ekkriis la markizo, li ankaŭ kredas al la kulpo farita. Tiu vorto en ĝi troviĝas tutlitere skribita. Kion vi faros por lin senerarigi? Kion vi respondos, filino mia? Falinte sur apogseĝon, kun kapo inter siaj manoj, Matildo ploregis.

— Ĉu vi min aŭdis? Se vi ne estas kulpa, tamen vi ne povas lasi vian honoron minacatan de tia dubo.

— Ĉu mi povas respondi ion ajn? Mi estas envolvata en reto de ŝajnaj pruvoj, kies rompo ne estas farebla de mi. Mi diras nur unu vorton: mi estas senkulpa. Tiu anonima letero estas malnoblega kalumnio. Pli malfrue ia vero eksplodos. Tiuj, kiuj min kulpigas hodiaŭ, kaj vi mem inter la unuaj, mia patro, hontos pro siaj maljustaj suspektoj. Kiam sonoros la horo de la rehonoriĝo, la malluma mistero, kiu noktigas mian vivon, fariĝos propramove luma, kaj pro tio mi ne bezonos elparoli eĉ unu vorton.

Kaj sin enferminte en sovaĝan silenton, Matildo ne respondis plu al la petantaj demandoj de la markizo.

— Nu, li diris, mi vidas, ke mi ricevos nenion. Ni esperu, ke via patrino estos pli feliĉa aŭ pli lerta.

Apenaŭ sinjoro de Prelongo fermis la pordon malantaŭ si, tuj la juna dukino sin ĵetis sur sian preĝoseĝon, antaŭ la elefantosta krucifikso al ŝi donita de Valentino.

— Dio mia, ŝi ekkriis, tordante siajn brakojn, kion fari? kion diri? inspiru min, Sinjorego. Se Valentino estas malviva, ĉu ŝia morto ne min liberigas el mia ĵuro? Mia malfeliĉa amikino cedis al la ebrieco de l’ amo: mi ne volas ŝin juĝi; sed fine ĉu estas mi, kiu devas toleri la sekvojn de ŝiaj agoj? Kaj Gastono, tiu amema kaj delikatema amiko, kiu estas mortanta pro ĉagreno, ĉu mi ne povas redoni al li la feliĉecon, dirante: “La ŝajnoj staras kontraŭ mi; sed jen estas la vero.” Dum kelkaj minutoj Matildo restis senmova, kaŝante en siaj manoj sian vizaĝon kovritan de larmoj.

— Sed se mia edzo ne min kredas? ŝi ĝemis releviĝante; ĉar Valentino forportis kun si ĉiujn pruvojn. Tiam mi estos farinta senutilan ĵurrompon, kiu venenigos la restaĵon de mia vivo. Ne, ne; io diras al mi ke mia amikino ne estas malviva. Ni nin revidos, pri tio mi estas certa. Mi konas ŝian koron: ŝi ne ŝanceliĝos kaj sin malsavos, por min savi. Tiam mi estos rehonorigita, ne ŝin perfidinte. Dio mia, ŝi aldonis kun religia fervoro, pardonu min, ĉar mi unu minuton ŝanceliĝis inter mia feliĉeco kaj mia devo. Vi min subtenis en momento kiam mi estis ekfalonta. Danke, danke, ĉar vi ne min forlasis. Nun mi estas forta; mi respektos mian ĵuron, mi ne parolos.

En tiu momento, la markizino eniris en la ĉambron de sia filino:

— Via patro, ŝi diris, sciigas min ke Gastono al vi skribis, antaŭ kiam li eliris el la kastelo. Plie, instigite de stranga kaj nekomprenebla sento, li deziras ke vi prizorgu pri tiu malbenita infano, kiu kaŭzis ĉiujn niajn malfeliĉaĵojn. Kion vi intencas fari?

— Obei liajn konsilojn, kiujn mi konsideras kiel ordonojn.

— Vi ne parolas serioze.

— Patrino mia, kiel ĉiujn aliajn Gastonon erarigas la ŝajnoj. Sed lia letero estas ĝentilhoma kaj nobla kiel lia karaktero. En tiu sola cirkonstanco, li estas direktonta mian konduton: nu, mi volas agi kiel obeema edzino, kaj al li montri, ke por mi liaj paroloj eĉ la plej malgravaj enhavas ĉiuj grandan gravecon.

— Vi komprometos vin senutile. Vidante, ke vi prizorgas pri tiu infano, tiuj, kiuj dubas ankoraŭ fariĝos konvinkitaj.

— Kion faras al mi la opinio de indiferentuloj? ekkriis la juna virino per tono maldolĉa, dum tiuj, kiujn mi amas, ne fidas plu al mi. Mia vivo estas rompita por ĉiam. Akceptante tiun etulon, mia konscienco diras al mi, ke mi faras bonan agon. Jes, estas Dio mem, kiu ĝin metis sur mian vojon. Kiam ĉiuj homoj min forĵetos kiel malhonteman virinon, kiam mi vidos forfluginta la amikecon de ĉiuj, kiuj min ĉirkaŭas, li staros tie ĉi, la kompatinda senkulpuleto, por min devigi al la daŭrado de la vivo, por min ami, min subteni, kaj min konsoli.

— Maldankulino, murmuris sinjorino de Prelongo kun larmoj en la okuloj, vi forgesas vian patrinon.

— Estas vere, patrino; pardonu min. Kiam oni suferas, oni estas maljusta. Vi estas bona; mi tion scias. Sed vi estos devigita fari kiel la aliaj; kaj vi min suspektos.

— Neniam, Matildo; aŭdu min, neniam.

La saman tagon, la juna dukino aliris al sinjoro Benojto. Ŝi tre zorge ekzamenis la infanon forlasitan, rekonis ke li estas vere la filo de Valentino, dank’ al la ruĝa makulo troviĝanta malantaŭ lia dekstra orelo, kaj petis de la maljuna pastro, ke li bonvolu veni kun ŝi en la preĝejon por lin bapti. Kompreneble ŝi fariĝis lia baptopatrino, elektis kiel baptopatron la patron Rakenon, ĉar li hazarde troviĝis tie ĉi, kaj nomis Valento sian etan protektiton, memore de lia patrino. Poste ŝi revenis malgaja kaj sola al la kastelo; ĉar nek la markizo, nek la markizino volis rajtigi per sia ĉeesto filigon, kiun ili malaprobis.

— Ha! pensis la juna virino, en mia malfeliĉo mi devas opinii min feliĉeta, ĉar Gastono deziras, ke mi prizorgu pri tiu infano. Ŝajne mi lin obeas; kaj tio aranĝas ĉion.

Plendinda ĉarmuleto, ŝi aldonis, direktante al la filo de sia amikino rigardon plenan da ameco, ĉar via vera patrino malaperis, necese estas, ke vi retrovu alian. La malboneco kaj la malamo min elektis kiel anstataŭantinon. La ganton, kiun oni ĵetas al mi, mi akceptas sentime. Miaj kalumniantoj miros, vidante, ke mi ilin kontraŭbatalas kaj ne konfesas mian malvenkon.

Najbarino, kiu ĵus estis perdinta pro krupo infanon samaĝan ol Valenton, bonvolis fariĝi lia nutristino: kaj la kastelo de Prelongo havis novan loĝanton, la pli malgrandan, sed ne la malpli bruantan.

Tamen la timoj de la markizino rapide realiĝis. La tagon mem de la bapto, kiam oni vidis en la vilaĝo, ke la dukino de Blasano eliras el la preĝejo kun Josefino portanta la infanon, grupoj formiĝis sur la placo. Dum la anaro interparoladis, ĝi unue nur mokema iom post iom fariĝis malbonvola.

Super la konfuza zumado de apartaj babiladoj superis la akra voĉo de Blagardo, feliĉa ĉar li kolektis ĉirkaŭ si rondon da aŭdantoj.

— Nu, ĉu mi estis prava, antaŭ dekunu monatoj. Vi memoras, ke oni parolis pri historio de lupo.

— Kiam oni parolas pri lupo, interrompis sentence Grosklaŭdo, oni vidas ĝian ...

— Jes, ni konas la sekvon. He! he! ĉu vi kredas ke ŝi ĝin vidis, tiu hipokritulino?

— Kion do ŝi vidis?

— Sed la lupon, je Dio! respondis Blagardo, skuadita de grasa ridego.

Por reveni al sia kaleŝo, la dukino estis devigata trairi tiujn grupojn, kiuj foriĝis antaŭ ŝi, kvazaŭ ŝi estis frapita de komunikebla malsano. Iam Matildo estis malfiera kaj modesta; sed hodiaŭ, maltimema ĉar ŝi estas senkulpa, ŝi havis la mienon malhumilan kaj majestan de reĝino. Neridema, kun frunto altigita, ŝi pasis, sentante al ŝi direktataj tiujn kulpigantajn okulojn, divenante tiujn malbonajn parolojn, kiuj rekomencis pli akre kiam la kaleŝo estis elirinta.

— Ĉu tio ne estas hontinde? daŭrigis Blagardo. Ŝi havas ŝajnon de princino. Ŝi nin premegus, ne eĉ petante de ni senkulpigon. Tamen nenio rajtigas, ke ŝi sin montru tiel fiera. La duko ekvidas, ke lia ĉasta fianĉino tre bone sin senigas da li. Li ne estas kontenta, tiu viro; tio kompreniĝas: tiam li forlasas sian metion de edzo. Tuj la fraŭlino, libera kaj povante agi laŭ sia bonvolo, reprenas sian etulon. Ĉar ŝi ne povas konfesi, ke ŝi estas lia patrino, ŝi aliformiĝas en baptopatrinon por esti rajtigita, prizorgante pri li.

— Ĉu ŝin vidante oni povis suspekti tion, diris unu el ĉeestantoj. Ŝi havis mienon tiel senkulpan, tiel simplaniman.

— Ho! malgrandulo mia, ĉiam mi malfidis al tiaj ŝajnoj, mi: kaj vi vidas ke mi estis prava.

Dum ok tagoj, la filigo de Valento fariĝis la sola temo de ĉiuj vilaĝaj interbabiladoj. Ĉiu estis tiel plene konvinkita, ke la dukino estas la vera patrino de l’ infano metita en la preĝejon, ke neniu voĉo laŭtiĝis por protesti.

Tamen Raŭlo, dezirante koni la veron per ĉiuj eblaj rimedoj, daŭrigis kaŝe sian informiĝon.

Antaŭ sia edzino, antaŭ ĉiuj aliaj apuduloj, li ŝajnis konvinkita, ke la anonima letero estas malnobla kalumnio; sed funde de sia animo li dubis. Unu matenon, li venigis Josefon.

— Kiam vi akompanis mian filinon, antaŭ ŝia edziniĝo, li diris, ĉu vi tute plenumis miajn ordonojn? Ĉu neniam vi lasis ŝin? Josefo komprenis kien la markizo volas alveni. Dank’ al sia lakea netrompebla flaro, li sentis ke lia juna mastrino ne ĉefas plu en la kastelo. Pro tio, li decidis, ke li sin turnos al la estro.

— Certe, via Moŝto, li respondis, escepte kiam ŝia fraŭlina Moŝto ordonis, ke mi ŝin atendu en Blazurbo, dum ŝi vizitis sola malsanulon en la apudaĵoj.

— Ha! fraŭlino de Prelongo malpermesis, ke vi ŝin sekvu.

— Jes, via Moŝto, ĉiudutage. Mi ne kredas, ke mi malbone agis, obeante.

— Ĉu mi riproĉas vin? respondis Raŭlo per malhumila tono. Mi ne vin kulpigas, kontraŭe. Se mia filino donis al vi tian ordonon, sendube por fari tion ŝi havis motivojn, kiujn mi aprobas. Vi povas eliri.

— Do, diris la malfeliĉa patro, kiam la lakeo estis elirinta, malgraŭ miaj penoj por trovi malkuniĝon, mi estas devigata konfesi, ke ĉio bedaŭrinde tro bone kuniĝas. Antaŭ dekdu monatoj, viro, kiun mi kredas esti la kapitano Linŝardo, estas trovita kuŝante en la ĝardeno, duone sufokita de Ŝafo. De kiu loko li venis? Evidente de la dometo, kies Matildo sola havas ŝlosilon; ĉar tiu ruinaĵo estis lumigita kaj ornamita per floroj. La aŭtoro de la letero tion aludas, laŭ terminoj tre precizaj; kaj mi estas devigata rekoni ke li estas senerare sciigita. De tiu momento, Matildo penas per ĉiuj eblaj rimedoj prokrasti sian edziniĝon, pretekstante la farton de la patrino de Gastono. Malbonaj pretekstoj, kiujn mi konsideris kiel kapricojn de infanino tro amata. Dum tiu tempo ŝi ĉiudutage rajdpromenadas al loko al kiu ŝi ne kunkondukas Josefon. Kiun ŝi iras viziti? Malsanulon, ŝi diras al sia lakeo; tio estas malvera, ĉar ŝia patrino lin estus koninta. Sekve tiu malsanulo povas esti nur ... amanto.

Elparolante tiun vorton, sinjoro de Prelongo sentis ke malvarma ŝvito fluas sur lia dorso. Tamen lia penso daŭrigis sian iradon. Subite, en dato koincidanta akurate kun la natura tempolimo, ŝia filino bezonas iri Parizon por fari religian enfermiĝon. Li permesas ŝian eliron. Post du tagoj, li retrovas, en la profundegaĵo en kiun malaperis la Kamuŝa domo, ŝin alkroĉitan sur la krutaĵo. Ŝi estis vundita tiel malfeliĉe ke, laŭ la rakonto, ŝia senkulpeco ne estus plu pruvebla. Plie ŝia nutristino estis malnova akuŝistino. Tiam alvenas tiu infano, kiun ŝi filigas por pli bone certigi ĉiujn suspektojn.

— Nu, murmuris la malfeliĉa patro, ŝi estas kulpa; ne estas ebla ia dubo. Nei pli longatempe estus nei la evidentecon.

Sed tiam kiu estis la deloganto? Tie ankoraŭ la ŝanceliĝo estas neebla. La kapitano, kiun per sia letero sinjoro de Prelongo vundis neripareble, volis sin venĝi. Li sin prezentis al ŝi kun la tuta allogo ĉirkaŭanta la junecon, la uniformon kaj militistan gloron tre maloftan ĉe viro tiel juna. La malfeliĉa infanino falis. Eble ŝi promesis la edziniĝon kaj poste reprenis sian promeson. Vidante tian perfidon, la kolero venkis ĉe Viktoro ĉiujn aliajn sentojn, kaj lin instigis al la plenumo de tiu malnobla ago, malinda de grandkora viro kaj precipe de oficiro.

Subite la frunto de la markizo malsulkiĝis. Ĝoja fajrero momente lumigis al la malgajeco de lia vizaĝo. Dubo naskiĝis.

— Morgaŭ, li pensis, mi estos sciigita.

La morgaŭan tagon, pretekstante negravaĵon, Raŭlo veturis Parizon, kaj sin direktis al la loĝejo de fama akuŝisto.

— Doktoro, li diris, la temo pri kiu mi volus vin demandi estas nur teoria. Mi do petas de vi, ke vi ne estu tro mirigita pro la strangeco de miaj demandoj.

La ĥirurgiisto sin klinis.

— Ĉu virino povas rajdi ĝis la lastaj tagoj de sia gravedeco, kaj tamen ne fariĝi malsana pro tio?

— Tia gimnastiko estus certe tute malprudenta kaj tre danĝera; sed science la afero ne estas neebla.

— Ha! respondis Raŭlo, per ĉagrenega tono. Nun, duan demandon. Ĉu en la Scienco troviĝas okazoj en kiuj gravedeco estis tiel perfekte kaŝita, ke neniu povis ĝin suspekti?

— Tio estas escepta: tamen mi konas kelkajn ekzemplojn. Antaŭnelonge eĉ mi estis vokita por kuraci junan virinon, kiu tute nesciis, ke ŝi troviĝas en tiu stato. Nenio estis preparita por akcepti la novnaskiton. Ĉar la persono pri kiu mi parolas estas rajta edzino tre honesta, jam patrino de unu knabo kaj de unu knabino, ŝi havis neniun profiton en trompo al siaj familianoj. Estas ŝi mem kiu estis trompita.

— Mi dankas vin, doktoro.

— Jen estas ankoraŭ dramo, kin okazas en familio, murmuris la kuracisto, kiam Raŭlo estis elirinta.

Tiufoje la markizo ne dubis plu. Momente li timis erarigon. Sed la respondoj senprofitaj kaj sciencaj de tiu ĥirurgiisto, kiu ne konas lin, certigis liajn timadojn.

Pro tio, kiam dum la vespero li konigis al la markizino la rezultatojn pri la informiĝo de li provita, kaj la certigon bedaŭrinde akiritan de li, li sentis sin miregegita per tiu ekkrio de espero kaj de fido, kiun ekpuŝis la patrino de Matildo.

— Raŭlo, ŝi diris, mi tiel fidas al la honesteco de mia filino, ke kiam eĉ ŝi konfesus, mi ne kredus ŝin.

Unu monato jam fluis de kiam fraŭlino de Prelongo fariĝis dukino de Blasano. La patrino de Gastono foriris.

La komuna vivo rekomencis kiel antaŭe. Sed tiu paco kiu ŝajne regis en la kastelo estis malsincera. La markizo, certa pri la malhonoro de Matildo, montriĝis pri ŝi treege malvarma. La markizino multe suferis pri tiu malkonsento; sed ŝi ne povis riproĉi sian edzon. Ŝi tro bone komprenis kiel estis potencaj la fundamentoj sur kiujn Raŭlo apogis siajn kulpigojn. Kvankam ŝi tute malkonsentis kun li, ŝi estis devigata konfesi, ke ŝia kredo ripozas sur nenia decida pruvo, kaj estas subtenita nur de tiu nelogika antaŭsento, kiu direktas la korojn de patrinoj. Pri la dukino, ŝi ŝajnis trairi la vivon kiel dormpromenantino kiu rondiras profundegaĵon, ne ĝin vidante. Ferminte obstine siajn okulojn kaj siajn orelojn, ŝi vidis, ŝi aŭdis nenion, kaj havis nur unu celon, la vartojn donotajn al sia filiga infano.

La malgranda Valento kreskis mire, fariĝante grasa kaj muskolhava.

Sola en tiu malgaja domo, li ridetis al la vivo. Kelkafoje Matildo lin prenis sur siajn genuojn, lin longatempe rigardadis serĉante, ĉu ŝi ne eltrovos similecon kun fraŭlino de Savinako. Sed sur la movemaj trajtoj de la knabeto, tiu impreso daŭris nur kiel fajrero. Kelkafoje sinjorino de Blasano eksaltis. Per gesto, per rideto, la filo de Valentino tiel precize rememoris al ŝi ŝian amikinon, ke ŝi kredis ŝin revidi tia, kia ŝi iam ŝin konis. Post unu sekundo, ŝi retrovis nur tiun ĉarman komunecon specialan al la junaj infanetoj.

— Tamen, ŝi diris, se post kelkaj jaroj li similas sian patrinon, devige ĉiuj, kiuj min ĉirkaŭas, rekonos la malverecon de siaj kulpigoj. Tie kuŝas la savado; de tie devenos mia rehonorigo.

Subite terura novaĵo alvenis al la kastelo. Sinjoro de Blasano estis trovita malviva sur la tapiŝo de sia ĉambro. Ĉiuj ŝajnoj kredigis al memmortigo. La servisto, kiu anstataŭis Laŭrenton alirintan al la lito de sia mortanta patrino, vane provis revivigi la dukon. La kuracisto tuj alvokita nur povis konstati la morton. La telegramo aldonis ke la patrindukino, sciigita tro maldelikate de mallerta amiko, estis tiel forte frapita de tiu neatendita batego, ke ŝi estas malsanega. Oni eĉ malesperas pri ŝia resaniĝo.

Kiam li revenis al la Blasana kastelo, la duko havis nur unu ideon: sin liberigi el ekzistado, kiu pezas sur lin, forkuri al tiu rifuĝejo en kiu oni ne suferas plu. Sed tiu pereiga projekto estis neefektivigebla tiel longe kiam Laŭrento tie troviĝos. Ĉar tiu fidela servisto ne lin forlasis eĉ unu sekundon, lia ĉeesto neebligis la plenumadon de tiu deziro. Tial ke la duko ne povis lin forigi kaj samtempe ne naski suspektojn, li atendis ke okazo prezentiĝu.

Gastono neniam portis sian barbon. Ian matenon dum lia ĉambristo lin razis, la duko kredis rimarki ke la vizaĝo de Laŭrento ŝajnas pli malgaja ol kutime.

— Kion do vi havas, bonulo mia, kun via enteriga vizaĝo?

— Ho! via Moŝto, mi estas tre malfeliĉa.

— Kial?

— Mi ĵus ricevis leteron, kiu sciigas min, ke mia patrino estas tre malsana.

— Plendinda fraŭlo! Kial vi ne jam eliris?

— Via Moŝto bone scias, ke mi ne povas lin forlasi.

— Ho! por kelkaj tagoj! Cetere en tiu momento mi fartas sufiĉe bone.

— Se dum mia foresto akcidento ia alvenus al via Moŝto, neniam mi senkulpigus min pro tio.

— Vi trograndigas la gravecon de mia stato. Kiam mi havis fortegan krizon, kelkafoje tri monatoj pasas antaŭ kiam la venonta min doloras; kaj la lasta okazis antaŭnelonge.

— Mi tion scias, via Moŝto; sed mi timas.

— Vi estas tiel sindonema al mi, ke mi agus egoisme, trouzante vian amikecon. Mi ne konsentas pri tio. Vi tuj eliros. Baptisto vin anstataŭos.

— Tamen, via Moŝto.

— Sufiĉe, Laŭrento; mi parolis. Dum la tagmezo mem, la bonega servisto supreniris en vagonon, kaj sinjoro de Blasano ekkriis:

— Fine mi havos kelkajn horojn da libereco. Dum la vespero, dirinte al sia patrino adiaŭon pli amplenan ol kutime, la duko eniris en sian ĉambron.

— Baptisto, li diris al sia nova ĉambristo, vi povas enlitiĝi. Se mi bezonos vin, mi vin alvokos.

Restinte sola, Gastono sidiĝis antaŭ sian skribotablon, skribis du leterojn, unu al sia patrino, unu al Matildo, ilin sigelis kaj poste ilin enfermis en komunan koverton, kun tiu surskribo.

Donota post mia morto al mia patrino, ŝia patrindukina Blasana Moŝto.

Tion farinte, li sin direktis al ĉifonujo, lokita inter du fenestroj, kaj eligis el ĝi beletan revolveron ornamitan de elefantosta prenilo arĝente gravurita. Certiĝinte ke la armilo estas ŝargita, li apogis sur sian tempion la ekstremaĵon de la tubo.

Sed premonte la ĉanon liaj fingroj estis agititaj de tremado tiel konvulsia, ke la junulo estis devigata halti.

— Ho! li ekkriis, malbenita korpaĉo, kiu ne volas obei mian volecon! Kiam do tiuj mizeraj nervoj kvietiĝos? Li metis la revolveron sur la tablon. Post kvin minutoj li ĝin reprenis, penante rekomenci sian mortigan agon. Sed tuj kiam Gastono sentis sur sia haŭto la malvarmecon de la metalo, tuj la tremado renaskiĝis pli forta ol antaŭe. Ĝi estis la instinkto al la konservado kiu reaperis kaj kontraŭbatalis la voladon de la juna duko.

— Se mi premus la ĉanon en la stato en kiu mi troviĝas, li pensis, mi maltrafus min. La bruo de l’ eksplodo alkurigus Baptiston. Por ke mi ne rekomencu, mia terurita patrino min gardigus, kiel ŝi jam faris, ĉiufoje kiam mi provis min liberigi el la ŝarĝego de tiu malaminda vivo.

Sinjoro de Blasano sin ĵetis sur sian liton. Kiam la nerva agitado estis tute kvietigita:

— Mi kredas, li diris, ke nun mi povos. Sed la fenomeno rekomencis laŭ perforto ĝis nun ne sentita de li. Ĉagrena, ĉar li ne povis ĉefi la movadojn de sia muskola maŝino, Gastono ekkriis en kolerega ekmovo:

— Iu, kiu min vidus, min kredus malkuraĝa. Tamen, mi prenas Dion ateste, la morto ne min timigas. Kontraŭe mi ĝin alvokas per miaj plej fervoraj deziroj. Ĉar ĝi estas la sola rimedo por malaperigi miajn turmentojn ĉu moralajn ĉu fizikajn.

La mano tenanta la revolveron daŭrigis sian agitadon, aŭtomate moviĝante kiel pendolo.

— Nu, li diris, ni finu tiun malgajan komedion. Ĵetinte en angulon sian senutilan armilon, la junulo malfermis ŝrankon, prenis boteleton duone plenan da orkolora fluidaĵo, verŝis la enhavon en glason, kaj ĝin unugorĝe englutis. Sed la lasta guto ne estis ankoraŭ alveninta en la stomakon, kiam la duko de Blasano mase falegis sur la tapiŝon de sia ĉambro, kvazaŭ fulmofrapite.

Kiam sinjoro de Prelongo alvenis en Touraine’on, en la kastelon de Blasano, la patrindukino estis mortinta jam de kelkaj horoj.

Pri la korpo de Gastono, ĝi jam troviĝis en la ĉerko, kiun oni metis en la vestiblon aliformigitan en kandelegplenan kapelon.

— Ĉu oni estas certa, ke li sin memmortigis? petis la markizo.

— Absolute, respondis la kuracisto de la lando. La duko sin venenigis per prusika acido. La ĥemia analizo lasas neniun dubon pri tio.

— Plie, aldonis la notario, volu legi tiujn du dokumentojn. La unua estas testamento, kiun sinjoro de Blasano metis en mian oficejon, du tagojn antaŭe. Pri la alia, mi ĝin trovis en lia paperujeto. Vi rimarkos, leginte la daton ke ĝi estas skribita nur de dekvin tagoj. La strangaj rekomendoj, kiujn ĝi enhavas, pruvas evidentege, ke jam de kelka tempo la duko intencis fini sian vivon.

— Tio estas kurioza okazo de la malsano nomata: la monomanio de la memmortigo, diris la sanoficiro patose.

Raŭlo prenis la du paperfoliojn al li prezentitajn, kaj legis.


Tio estas mia testamento,
Mi donas testamente ĉiujn bienojn, meblojn kaj konstruaĵojn, kiujn mi posedos en la epoko de mia morto al sinjorino Matildo de Prelongo, dukino de Blasano, mia rajta edzino, por ke ŝi redonu tiun kapitalon al la infano, kiun ŝi filigis, kiam tiu infano estos atinginta sian plenaĝon.
Farita en la kastelo de Blasano, la dekkvaran de aŭgusto, mil ok cent kvindek-kvar.
GASTONO, duko de Blasano.


— Kia nobla koro, sopiris Raŭlo. Kia superega maniero venĝi insulton. Ha! kial mia filino lin tiel malŝatis? Pri la alia dokumento, la markizo estis devigita ĝin relegi dufoje, antaŭ kiam li estis plene konvinkita ke li ne sonĝas.

Jen estas ĝia enhavo.


Kastelo de Blasano,
10 julio 1854. Se mi mortus subite, mi deziras, ke mia korpo estu enĉerkigita tute vestita, kovrita de la vestoj, kiujn mi portos sur mi, en la momento de l’ akcidento. Oni ne forgesu aldoni al ili mian poŝhorloĝon kun ĝia ĉeneto kaj kun la brelokoj al ĝi alligitaj. Ili estas familiaj memoraĵoj, kiujn mi volas kunporti kun mi en la tombon. Poste oni min metos en la ĉerkon, kiun mi farigis: oni ĝin trovos en la ĉambreto apudiĝanta mian tualetejon. Mi rekomendas specialege ke oni envolvu min de neniu mortkitelo, tuko, drapo, aŭ kia ajn tolaĵo. Mi deziras ankaŭ, ke oni metu en mian ĉerkon nek aromaĵojn, nek iun ajn el tiuj ĥemiaj kunmetaĵoj, da kiuj oni plenigas la ĉerkojn por malfruigi la dismeton de korpoj.
Mi esperas, ke la ĉeestantoj bonvolos plenumi litere miajn lastajn voladojn.
Duko DE BLASANO.


— Strange! murmuris la markizo. Kial viro, tiel nepasia, tiel saĝa kiel Gastono, donis tian gravecon al la maniero per kiu oni agos pri lia malviva restaĵo. Fine la volo de mortintoj estas sanktega kaj respektota.

— Ĉu oni plenumis la rekomendojn enhavitajn en tiu miriganta skribaĵo? li diris sin turnante al Baptisto.

— Litere, via Moŝto. Ĉiu miris, sed neniu kuraĝis ilin malobei.

— Vi estis prava. Ĉu via bedaŭrita mastro ne lasis leteron por mia filino aŭ por mi?

— Mi ne scias, via Moŝto. Sur lia skribotablo troviĝis koverto sufiĉe dika, adresita al lia patrino, ŝia dukina Moŝto. Kredeble li al ŝi komisiis la plenumadon de siaj lastaj voladoj. Sed, ĉar sinjorino de Blasano subite malsanega mortis ne rekonsciiĝinte, la pakaĵo restis en ŝia ĉambro, kien mi ĝin alportis.

— Post la ceremonio, mi petos la magistratojn komisiitajn al tiuj aferoj, ke ili bonvolu malsigeligi tiun koverton en la ĉeesto de atestantoj. Ankoraŭ unu demandon: en kiu stato troviĝis la duko, kiam, matene, enirante en lian ĉambron, vi ekvidis ke li estas malviva.

— Lia duka Moŝto kuŝis sur la tapiŝo. Flanke de li vidiĝis revolvero tute ŝargita. Pli malproksime mi kolektis la pecojn de glaso, kiu falante rompiĝis. Ĝi enhavis ankoraŭ kelkajn gutojn da dubeflava fluidaĵo, kiun oni portis al la farmacisto por ilin analizi. Tio estas ĉio. Mi prenis mian plendindan mastron en miajn brakojn, kaj mi lin kuŝigis sur lian liton. Kiam mi estis certa, ke ĉiuj miaj flegoj estas senutilaj, mi decidis ke mi avertos la magistratojn de l’ apuda urbo.

— Danke. Tio estas ĉio, kion mi deziris scii. La korpo de la dukino estis metita, flanke de tiu de ŝia filo, en la saman vestiblon. Sama religia ceremonio estis farita por la duobla enterigo. Kiam la peza ŝtonplato kovranta la tombkavaĵojn de la Blasana familio fermiĝis super la du ĉerkoj, ĉiuj ĉeestantoj revenis malgaje al la kastelo, kie tagmanĝo ilin atendis.

La morgaŭan tagon, la prezidanto de la juĝistaro malfermis la koverton adresitan al la patrino de la duko. Ĝi enhavis nur du leterojn skribitajn, unu al la patrindukino mortinta, alian al Matildo. Sur la koverto de ĉi tiu legiĝis tiuj vortoj grandlitere skribitaj: Tute propra.

La prezidanto legis la unuan. Gastono petis pardonon de sinjorino de Blasano pro la ĉagreno, kiun li al ŝi kaŭzas. Li komisiis ŝin, ke ŝi bonvolu sendi al Matildo de Prelongo la duan letoron. Plie li petis sian patrinon ke ŝi prizorgu pri la plenumo de liaj lastaj voladoj enhavitaj en la testamento. Sed, kaj pro tio ĉiuj ĉeestantoj tre miris, li neniel aludis al la strangaj rekomendoj trovitaj en lia paperujeto.

— Sinjoro de Prelongo, diris la prezidanto, prezentante al la markizo la leteron adresitan al Matildo, ĉu vi bonvolos alporti mem tiun leteron al la adresatino.

— Vi povas fidi al mi, sinjoro.

— Mi ne bezonas rimarkigi la specialan montron skribitan sur tiu koverto.

Ofendita pro tiu averto, kiu supozigis ke sen ĝi li estus kapabla agi alimaniere, Raŭlo rigardadis la leĝiston per okulo aroganta, kaj nenion respondis.

La morgaŭan tagon, li revenis Prelongon, havante en sia poŝo la leteron skribitan de Gastono al Matildo, kaj kopion de la mortakto, kiun li prenis en la urbodomo.

— Mia filino, li diris al la dukino, vi estas vidvino. Jen letero, kiun via edzo skribis antaŭ sia morto.

Kaj doninte al la juna virino la koverton, la markizo eliris, dirinte nek konsolan frazon nek eĉ kompatan vorton.

Per mano tremanta, la malfeliĉulino disŝiris la koverton, kaj legis:


Mia kara Matildo,
La amo, kiun mi sentis al vi, estis tiel profunda, ke se, antaŭ nia geedziĝo, vi estus konfesinta vian kulpon, tamen mi estus vin pardoninta kaj edziĝinta kun vi. Ĉar mi volis, ke la dukino de Blasano povu ĉiam altigi la frunton, kaj ne ruĝiĝu pro sia estinteco, mi estus konsentinta rekoni min kiel la leĝan patron de l’ infano, kiun vi portis, kaj ĝin rajtigi. Sed vi ne fidis al mi; pro tio vi perdis la ununuran okazon de rehonorigo al vi prezentitan. Post la skandalo en la preĝejo, la honoro malpermesis, ke mi kunvivu kun vi. Ĉar mi ne povas vivi sen vi, mi pli amas fini mian vivon, kaj malaperigi la baron, kiu malhelpas vian feliĉecon.
Kiam la leĝa templimo estos trafinta, edziniĝu kun la viro, kiu vin patrinigis kaj rajtigu vian infanon.
Ĉar via familio eble malfaciligus tiun edziniĝon, pro tio, per mia testamento mi zorgis, ke vi ne estu ĝenita de la malriĉeco. Mi volis, ke estu senhazardigita la estonteco de tiu infaneto, kiun mi ne povas malami, ĉar ĝi devenas de vi.
Mi estas sola de mia raso kaj havas kiel heredanton nur parencon tre malproksiman. Via konscienco povas do akcepti sentime tiun lastan ampruvon de tiu, kiu vin amegis kaj mortis pro tio.
GASTONO.


Leginte, la dukino de Blasano daŭrigis dum longa tempo la rigardadon al tiu paperfolio per okuloj, tra kiuj pasis kelkafoje frenezecaj konfuzaĵoj. Ili restis sekaj, ĉar ŝi konsumis ĉiujn siajn larmojn. Ŝi jam tiel suferis, ke ŝi ne sentis plu la doloron.

Furiozinte kontraŭ ŝi, la Fatalo similis tiujn Ruĝhaŭtulojn, kiuj, alliginte malliberulon sur la turmentegfoston, miras pro lia kuraĝo, ĉar ili ne rimarkas, ke ili turmentegas nur kadavron.