Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Dekunua

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro Deka Indekso : Kastelo de Prelongo
de Henri Vallienne
Ĉapitro Dekunua
Ĉapitro Dekdua


Sin klinante al la orelo de fraŭlino de Prelongo, ŝia ĉambristino ripetis la rakonton jam faritan de ŝi al la markizino. Ĉiumomente Matildo skuis la kapon jese kaj aprobe.

— Mi akceptas, ŝi diris, la historion elpensitan de vi. Mi vin gratulas: vi donis pruvon de supera inteligenteco. Ĉio estis antaŭvidita; kaj via klarigo antaŭrespondas ĉiujn demandojn.

— Ĉar mi ne konis viajn intencojn, via Moŝto, mi ĉiam timis, ke miaj elpensoj malutilus viajn projektojn. Bedaŭrinde vi ne opiniis, ke mi estas sufiĉe inda de via fido: sen tio, mi estus parolinta pli maltime.

— Vi estas prava, Josefino. Sed min ligas terura ĵuro. Antaŭ la krucifikso, mi ĵuris sur la animojn de Prelongoj mortintaj por la reĝo kaj por Francujo. En nia familio, tiu ĵuro estas sanktega: ne ekzistas ekzemplo, ke unu Prelongo ĝin malrespektis. Kiam mi devus suferi pro ĝi la plej grandajn malfeliĉaĵojn, kiam eĉ pro ĝi mi devus morti, neniam mi ĝin perfidos.

Parolante la malsanulino ekscitiĝis. Ŝi refalis sur la kapkusenon, lacega, sufokiĝanta. Josefino daŭrigis:

— Sed, via Moŝto, kial vi tiel kortuŝiĝas? Nenio vin devigas al la konigo de viaj sekretoj. Volu eĉ min senkulpigi pro la malkonveneco de mia pripenso.

Ĉio refalis en la silenton. Matildo iom ekdormetis. La unutona tik-tako de l’ horloĝo nur malkvietigis la trankvilecon iom pezetan de tiu malsanulina ĉambro.

Subite la junulino reparolis:

— Diru do, Josefino: ĉar vi devis reveni nur post naŭ tagoj, kial do vi troviĝas ĉi tie?

— Ha! via Moŝto, tuj kiam mi legis en la ĵurnalo la rakonton pri la katastrofo, mi kredis ke mia devo ...

— Kiel? Ĉu la ĵurnaloj jam parolis pri ĝi?

— Jes, via Moŝto: se tio vin interesas, mi konservis la numeron.

— Legu, legu, ekkriis Matildo. Kiam la ĉambristino estis leginta, fraŭlino de Prelongo sulkigis siajn brovojn, kaj faris la samajn rimarkojn ol sia patrino.

Poste ŝi petis:

— Ĉu oni trovis aliajn korpojn ol tiujn de Kamuŝo kaj de mia nutristino? Elparolante tiujn vortojn, Matildo havis larmojn en sia voĉo, ĉar ŝi pensis al la terura morto, kiu pereigis tiujn gemaljunulojn, kiujn ŝi amis tiel kore.

— Ne, via Moŝto, respondis Josefino; jam tio sufiĉas.

— Tio eĉ sufiĉegas, aldonis fraŭlino de Prelongo.

Post unu momento, ŝia ĉambristino aŭdis ŝin murmurantan:

— Tio estas tre stranga. Matildo pensis al sia amikino. Kio ŝi fariĝis? Se ŝi estas malviva, kial oni ne retrovis ŝian kadavron, samtempe kun la du aliaj? Oni havu neniun divenigaĵon pri la korpo de l’ infaneto, la junulino ne estis tre mirigita pro tio. En tia elfalego, estaĵeto tiel eta kiel novnaskito povas malaperi, lasinte neniun postsignon; sed Valentino ... Aliparte se fraŭlino de Savinako estis mirakle savita, kial ŝi per ia rimedo ne konigas sian ekziston? Fraŭlino de Prelongo laborigis sian kapon por trovi respondon al tiuj demandoj; sed, malgraŭ ŝiaj penadoj, la problemo restis nesolvebla. Ĉar ŝia dolorigita cerbo ne estis ankoraŭ tre fortika, tia laboro ŝin tiel lacigis, ke fine ŝiaj ideoj ekkonfuziĝis; kaj ŝi refalis en sian dormeton.

Sciigite de Josefino pri la vera spirita renaskiĝo de sia filino, la markizino rapide alkuris.

En la stato de duondormo en kiu troviĝis fraŭlino de Prelongo, ĉiuj eksteraj bruoj estis aŭdataj de ŝi. La pordo malfermiĝanta ŝin vekis. Ŝi prezentis siajn brakojn al sia ĝojega patrino, kaj ekkriis:

— Panjo, kisu min; mi estas resanigita.

— Filino mia, mia adorata infanino, fine vi min rekonas: mi vin revidas, mi vin retrovas; estas vere mia kara Matildo, kiun mi premas en miaj brakoj, sur mian koron. Ho! kiel mi estas feliĉa! Ĉielreganto, estu benita; ĉar fine vi kompatis miajn larmojn, kaj vi redonis la sunan radion, kiu lumigas al mia vivo kaj ĝin varmigas.

Post tiu preĝo, la patrino, aliformigita de la feliĉeco, sidiĝis apud la liton de sia filino, prenis unu el ŝiaj manoj inter la siaj, kaj senmoviĝis en muta rigardado.

Kiam alvenis la markizino, Josefino senbrue eliris, kaj supreniris al sia ĉambro, por sciigi Viktoron pri la interparolado okazinta inter ŝi kaj ŝia juna mastrino.

Post kelkaj minutoj de reciprokaj karesoj.

— Panjo, komencis la junulino ...

— Ne parolu, karulino mia, ne lacigu vin. Lasu min vin rigardadi. Retrovi en viaj okuloj la esprimon de la penso kaj de la vivo al mi larĝe sufiĉas.

— Ne, panjo; necese estas, ke mi rakontu ĉion. Ekzistas aferoj, kiujn Josefino ne povis klarigi, ĉar ŝi ilin nescias. Kredeble vi estas mirigita, maltrankvila. Mi devas sciigojn.

— Ĉar vi tion absolute deziras, mi vin aŭskultas.

— Mi skribis al vi ke Valentino revenos; mi eraris. Ha! ŝi estas nun tre aliformigita. Kredeble neniam ni revidos ŝin.

Dirante tiujn vortojn, kiuj en ŝia buŝo havis teruran sencon kaŝitan, la junulino ne povis deteni siajn larmojn.

— Pro tio, ŝi aldonis rapide, mi ŝin forlasis multe pli frue al mi tion konjektis.

La ploregoj plioftiĝis tiel forte, ke la markizino respondis per tono neamikema:

— Mi ĉiam tion diris; sed vi ne volis min kredi. Valentino estas nur maldankulino kaj malhumilulino. Ŝi estas persono tute senigita da koro. Mi opinias, ke vi estas tute malprava, tiel ĉagreniĝante pro ŝi.

Tiuj maljustaj paroloj pligrandigis ankoraŭ la ĉagrenon de fraŭlino de Prelongo. Aŭdi ke ŝia amikino, kiun ŝi tiel amis, estas kalumniata tiel malafable, en momento kiam la maro rulas eble ŝian dispecigitan kadavron, kaj ne povi rajte ŝin defendi, estis por la amema koro de Matildo kruelega turmento. Sed tia estis la falseco de la situacio en kiu ambaŭ troviĝis, ke fraŭlino de Prelongo povis savi la honoron de Valentino nur lasante kulpigi ŝin antaŭ si, plie ŝin kulpigante mem. Pro tio, ŝi respondis nur per tiuj vortoj:

— Ĉu vi bonvolas min tre plezurigi, panjo?

— Certe, karulineto mia.

— Promesu ke neniam vi reparolos pri mia amikino, eĉ ke neniam ŝia nomo estos elparolita inter ni.

— Ho! tutkore. Kiam iu montriĝas malinda de la amikeco kiun mi al ĝi montris, mi penas forgesi eĉ ĝian memoron.

La markizino respektis sian promeson. De tiu tago oni ne parolis plu pri Valentino de Savinako, kvazaŭ ŝi neniam estus ekzistinta.

De l’ akcidento okazinta al lia fianĉino, sinjoro de Blasano, kiu pro diskreteco ne kuraĝis transiri la sojlon de ŝia ĉambro, sendis al ŝi ĉiutage belegan bukedon plej ofte faritan el blankaj tulipoj, el kamelioj kaj el Bengalaj rozoj; ĉar la dolorigita cerbo de la junulino ne toleris sen malsanigo la fortajn parfumojn de l’ heliotropo, de la jasmeno kaj de la gardenio.

La florojn ĉiam akompanis verketo ĝentile skribita ĉu proze ĉu verse. La ĉefa pensaĵo estis ĉiam sama: la espero ke fraŭlino de Prelongo baldaŭ resanigita fine rekompensos sian fianĉon, pro lia longa atendado, bonvolante akcepti la titolon de dukino. Kiam ŝi legis tiujn delikatajn kaj korektajn strofojn, Matildo ridetis pro plezuro. Ŝi diris ke, ĉar edziniĝo estas neeviteblaĵo, ŝi estas tre feliĉa, renkontinte viron kiel la dukon:

— Mi estas certa, ŝi pensis, ke lia supera ĝentileco trovos rimedon por afabligi la malagrablaĵojn, kiujn mi antaŭvidis en la rilatoj inter geedzoj.

Ian tagon, en sia poezia entuziasmo, Gastono volis priskribi la luksaĵojn kaj la belegaĵojn de la religia ceremonio. Dum longa tempo li serĉis rimon al la vorto cierge (kandelego). Tedita, ĉar li trovis nenion taŭgan, li fine uzis la vorton vierge (virga), ĉar la malriĉeco de la franca lingvo ne al li permesis alian rimvorton.

Tiu termino, tie metita iom kiel ŝtopilo, ruĝigis fraŭlinon de Prelongo. Ŝi sin demandis terure ĉu, de sia elfalo, ŝi meritis ankoraŭ tiun epiteton. Ŝia kortuŝeco estis tia, ke ŝi volis konigi al sia patrino siajn dubojn pri tiu delikata punkto.

— Precipe, ŝi aldonis finante, mi volas ke Gastono bone sciu mian opinion pri tio: se ian tagon li devas montri la plej malgrandan malfidon, aŭ eĉ fari la plej malfortan aludon al tio kio okazis, neniam mi tion pardonos.

Tiu deklaracio treege impresis la markizinon. Ŝi sciis ke por multaj viroj tiu detalo estas gravega. Pro tio, ŝi tremante prenis aparte sinjorinon de Blasano, kaj al ŝi rakontis la interparoladon okazintan kun ŝia filino. Sed, dum la vespero mem, ŝi estis tute rekuraĝigita, ĉar la dukino al ŝi diris per gaja tono:

— Jen estas, sinjorino, tion kion respondis mia filo: “Mi konas fraŭlinon de Prelongo jam de kvar jaroj. Pli ol ĉiu ajn mi povis konstati la tre ŝatindajn kvalitojn de ŝia karaktero kaj de ŝia koro. Mi estus malnoblulo, se mi dubus eĉ unu momenton. La malfeliĉa infanino estas jam sufiĉe plendinda, estinte vundita en sia karno; kaj mi ne pligravigos la frapadojn de la Fatalo, vundante ŝin miavice en ŝia indeco kaj en ŝia hontemo.”

Ĉar Matildo estis tute resanigita, oni fine datumis la geedziĝon al la dekkvina de Julio: kaj ĉiu febre klopodis por esti preta en tiu dato.

Josefino ĉiam informis Viktoron pri tio, kio okazis en la kastelo: sed nun ŝin tedegis tiu malnobla metio. Ja ŝin teruris ŝia amanto; sen tio jam de longa tempo ŝi estus rompinta ĉiun korespondan rilaton kun li. Sed ŝi sciis, ke li estas kapabla de ĉiuj malbonaĵoj; kaj la lastaj fariĝoj al ŝi pruvis, ke la malvenko estas certa, kiam malfeliĉe oni provas kontraŭ li ian batalon.

Aliparte alia sento enirigis konsciencriproĉojn en la animon de la junulino, kiu restis kore honesta malgraŭ ŝiaj realaj kulpoj kaj ŝia kunkulpeco. Intime vivante kun Matildo, ŝi estis devigita admiri la belan karakteron de fraŭlino de Prelongo. Ŝi sentis sin malnoblega, partoprenante konspiron, kies ŝi ne konis naturon, sed kiu povis celi nur la pereon de ŝia juna mastrino. Pro tio, ŝi ĝoje vidis, ke alvenas la dato de ŝia edziniĝo kun la duko de Blasano. Ŝi komprenis ke Matildo, fariĝinte dukino, troviĝos ŝirmata for de Viktoraj entreprenoj.

Fine pli fortika sento aldoniĝis al la konfuzaj impresoj agitiĝantaj interne de ŝi, kaj eĉ ilin superis. Ŝi ne forgesis sian interparoladon kun la kapitano, dum la morgaŭa tago post sia memmortiga provo. Ŝi memoris, ke la junulo intencis edziĝi kun la filino de la markizo, por ke ŝi fariĝu por li ŝtuparo al plej altaj estontaĵoj. Sendube li al ŝi certigis ke, dank’ al ŝia kunkulpeco, ŝi fariĝos iam la Prelonga kastelmastrino. Sed Josefino estis konvinkata, ke li faris tiun promeson nur por varmigi ŝian entuziasmon, kaj kuraĝigi ŝian sindonemon al la plenumado de siaj projektoj.

Fine alvenis la dato, fiksita de fraŭlino de Prelongo mem. La morgaŭan tagon, ŝi aliros al la altaro, sub la blanka vualo de novaj edziniĝantoj, kronata de l’ oranĝa floro, simbolo de senkulpeco.

La kastelo estis plenega: oni ne sciis kien loki la invititojn. Ĉiuj familioj ĉeestintaj ĉe la bapto de Matildo denove kunvenis en Prelongon: eĉ kelkaj inter ili alkondukis kun si sian servistaron. Ĉar la loko mankis por la lakearo, la servistoj disiĝis en la tuta vilaĝo, kuŝiĝante ĉe la anoj kiuj havis liton disponeblan. Pro tio, la Prelongaj stratoj estis plenaj da multaj vizaĝoj fremdaj al la lando. Dum la tagmezo, Josefino transiris la placon, farante komision, kiam ŝi sentis, ke malforte tuŝas ŝian ŝultron viro tute nekonita de ŝi. Kun sia larĝa barbo, siaj bluaj okulvitroj, kaj sia longa surtuto, li havis malprecizan ŝajnon de germana profesoro.

— Venu, li diris; necese estas, ke mi parolu kun vi.

— Lasu min trankvila; mi ne konas vin.

— Vi eraras.

Alproksimiĝante al ŝia orelo, la nekonatulo murmuris mallaŭte:

— Mi estas sendita de Viktoro. Josefino sentis sin paliĝanta. De kiam ŝi, forlasinte Parizon, estis reveninta Prelongon por flegi sian mastrinon, por la unua fojo ŝi aŭdis pri sia amanto. Tiu longa silento ŝin esperigis, ke la kapitano forlasis siajn projektojn.

La nekonatulo malfermis pordegon alirigantan en farmodoman korton plenan da kortbirdaro manĝetadanta en sterko. Antaŭirante la ĉambristinon, li al ŝi suprenrampigis ŝtupetaron kondukantan al fojnejo. Kiam ambaŭ sidis sur pajlofasko, la mistera persono ekkriis:

— Unue mi ekelmetos tiun maskon, kiu min varmigas. Rapidege li eligis sian ĉapelon, kaj kun ĝi la perukon, la okulvitrojn kaj la malveran barbon al ĝi alligitajn.

— Duponto! ekkriis Josefino mireganta.

— Jes, fraŭlino. Mi vidas, ke mia masko min aliformigas sufiĉe bone, ĉar vi mem ne min rekonis.

— Kion vi venas fari ĉi tien.

— Mi obeas la ordonojn de la kapitano.

— Mi tion suspektas. Sed kia estas via celo?

— Malhelpi la edziniĝon de fraŭlino de Prelongo. Pro tio, mi bezonas vian helpon. Mi do kuraĝis vin haltigi sur la strato, kaj vin suprenrampigi ĉi tien, por ke ni povu interparoli tute sendanĝere.

Josefino ne atentis la klarigojn de Duponto. Nur unu frazo sonis en ŝia orelo: “Malhelpi la edziniĝon de fraŭlino de Prelongo.” Ĉiam ŝi tion timis. Viktoro volis posedi la junan kastelmastrinon; pro tio li devis malhelpi ke ŝi apartenu al alia viro. Ha! li ne forgesis siajn malnovajn projektojn! Ĉu tia viro estis kapabla forlasi revon karesitan de longa tempo? Sed tiam, se Matildo edziniĝas kun li, estas Josefino mem kiu fariĝos la ofero. Li utiligis la amegon, kiun ŝi sentas al li por fari ŝin la sklavino de ĉiuj siaj projektoj, la kunkulpantino de ĉiuj siaj malnoblaĵoj. Kaj nun, ĉar li ne bezonas plu ŝin, li ŝin ĵetas en angulon, kiel malnovan ĉifonaĵon eluzitan, kiu ne estas plu utiligebla. Por dormadigi ŝiajn suspektojn, li parolis pri venĝo trafota, pri malnova konto reguligota. Sed, ne; tio ne okazos tiamaniere. Kion ŝi faros? Ŝi nescias; sed ŝi ne pereos ne kontraŭbatalinte. Instigite de sia amo, ŝi estas certa pri la venko. Se ŝi refalos rompita, ĉi tie troviĝas Violano kiu estos fidela, se iam la laŭdanumo ŝin perfidis.

Subite ŝi ektremetis, aŭdante Duponton kiu diris:

— Al kio do vi pripensas? Vi ŝajnas tute priokupata. Josefino komprenis, ke ŝi devas ruzi kaj ŝajne aprobi la projektojn de la kapitano, por ilin koni kaj sekve ilin kontraŭbatali pli sukceseble.

— Mi pensis al tio, kion vi rakontis, ŝi respondis. Vi diras ke vi bezonas min; sed pro tio necese estas, ke mi sciu ...

— Sed mi deziras vin instrui; eĉ mi supreniris ĉi tien nur pro tio.

Mallaŭte li rakontis laŭ la plej etaj detaloj la planon elpensitan de Viktoro, planon kiun li, Duponto, estis komisiita plenumi.

Ĉiu frazo elirinta el la buŝo de ŝia interparolanto enirigis tremeton en la vejnojn de la junulino.

— Mi ne vidas, ŝi diris, pro kio mi estus necesega.

— Certe la vorto necesega ne estas esprimo tute ĝusta: sed vi konsentos, ke vi povas tre utili al mi.

— Mi tion ne malkonsentas. Josefino silentis momente, kaj daŭrigis post unu minuto:

— Aŭskultu min, Duponto: vi estas plenumonta agon tute malnoblegan. Kredu min; ĝin forlasu.

Se la junulo ne estus estinta tiel priokupata, ŝi ne estus povinta deteni ridegon, vidante la miregantan mienon de l’ ekskondamnito aŭdinta tiujn vortojn.

— Ta, ta, ta, ta, ĉu vi freneziĝas, belulino mia? Sed ĝin forlasi estas samtempe forlasi la rekompenson promesitan de Viktoro. Eksciu do ke nun la administrado de mia posedaĵo al mi kaŭzas neniun zorgadon.

— Nu, amiko mia, ĉu por kelkaj ormoneroj vi riskos la juĝistaron, la malliberejon, pli eble?

— Etino mia, oni revenas de ĝi: mi tion tre bone scias. Cetere mi ne alvenis ĉi tien por aŭskulti moralaĵojn. Inter ni, karulino mia, tio ne taŭgas al vi, kredu min, sed tute ne. Se vi ne volas helpi al mi, Dio mia, mi min senigos da vi.

— Ĉu Viktoro mem al vi konsilis, ke vi vin turnu al mi?

— Ne; li eĉ rekomendis, ke mi neniel parolu al vi pri tio. Sed mi vidis vin aganta; mi scias ke vi estas tre lerta: tiam mi pensis, ke vi ne rifuzos vian helpon, ĉar vi tion faris alifoje.

— Ha! Viktoro volis, ke mi sciu nenion, murmuris la junulino. La fripono! Li min malfidis.

— Mi ne scias. Sed mi vidas, ke li estis prava. Certe sekvinte lian konsilon, mi estus pli bone inspirita.

Frapita de subita ideo, Josefino ekkriis:

— Kiom da mono li promesis?

Duponto ŝanceliĝis.

— Ha! vi povas diri tion al mi. Mi estas tro komprometita por vin perfidi. Vi tion tre bone scias.

— Tio estas vera. Por la tuta entrepreno, li donas dudek mil frankojn, dek mil antaŭe, kiujn mi jam enkasigis, kaj dek mil post la tuta plenumo: mi ilin ricevos morgaŭ vespere.

— Atendu min dum unu minuto. Lasinte sur lia pajlofasko la ekskondamniton miregitan, la ĉambristino malsupreniris la ŝtupetaron per tri saltoj, alkuris al la kastelo, supreniris al sia ĉambro, prenis la paperujeton al ŝi donitan de Matildo antaŭ ŝia supozita vojaĝo al la Ursulina monaĥinejo, kaj rapide revenis al Duponto, en la grenejon, en kiu ĉi tiu ŝin atendis. Alveninte, ŝi tiel sufokiĝis ke ŝi estis devigita kuŝiĝi sur la pajlon, kaj resti kuŝanta sur ĝi dum kelkaj minutoj, antaŭ kiam ŝi povos elparoli unu vorton.

Kiam fine ŝi denove spiris normale:

— Viktoro donas al vi dek mil frankojn por fari ion, ŝi diris. Mi deziras proponi al vi aferon. Mi donos la saman monsumon por ke vi faru nenion. Ŝajnas al mi, ke tio estas ankoraŭ pli facila: plie vi riskas nenion.

— Nu! Kion do vi kantas al mi? Ĉu vi parolas serioze? Linŝardo certigis, ke vi estas senmona, kaj ke tiu manko de posedaĵo vin devigis akcepti servistinan metion.

— Mi ne havas tempon por diskuti, Duponto. Prenu aŭ forĵetu; sed decidiĝu rapide. Viktoro ne suspektas, ke mi havas tiun monon. Ĝin akceptu kaj forkuru tuj. Kompreneble ne estas mi, kiu al li rakontos nian interparoladon. Kiam li vidos ke la afero malsukcesis, li vane koleros, li ne scios kiun kulpigi. Kredu min, mia kara Duponto, aldonis Josefino per karesanta voĉo, la kapitano, kvankam terura, estas tamen malpli timinda ol la juĝistaro.

La vorto juĝistaro estis vorto, kiun la ekskondamnito ne povis aŭdi sen impreso de timado. Tamen dubo restis ankoraŭ en lia spirito.

— Vi certigas, ke tiu paperujeto enhavas dek mil frankojn.

— Certiĝu mem. Vi vidas, ke mi fidas al vi.

Ŝi prezentis al li la marokenan ujeton.

Duponto ĝin malfermis, eligis la biletojn, ilin kalkulis, palpetis, trarigardis unu post la alia. Kiam li estis certa, ke la ĉambristino ne mensogas:

— Dirite, li ekkriis, prezentante la manon. Ĝin frapu.

— Ĉu vi juras, ke vi faros nenion por malhelpi la geedziĝon de la duko de Blasano kaj de Matildo de Prelongo?

— Mi ĵuras.

— Tre bone. Mi kredas vin. Mi eliras trankvila nun. Mia foresto estis longedaŭra; kaj ŝia fraŭlina Moŝto kredeble min petas al ĉiuj eĥoj.

La junulino revenis al la kastelo, malpeza, ridetanta, dirante ke nun, ĉar Matildo edziniĝas kun Gastono, la juna kastelmastrino estas neripareble perdita por Viktoro. Aliparte la kapitano, nesciante ke lia kuzino estis la ĉefa agantino de l’ ago detruinta ĉiujn liajn esperojn, ne povos ŝin riproĉi pro tio. Kaj nun ŝi estas certa, ke ŝi lin reakiros sen malfacileco.

Pri la dek mil frankoj, ŝi eĉ ne pripensis al tiu monsumo. Neniam ŝi konsideris sin kiel veran posedantinon de tiu malgranda kapitalo. Ĉar ĝis nun ŝi ne havis tempon konstrui sur tiun havaĵon ian revon pri la estonteco, la biletoj enhavitaj en la paperujeto ŝajnis al ŝi senvaloraj paperaĵoj, kiuj eliris sammaniere kiel ili estis alirintaj.

Restinte sola, Duponto zorgege enfermis la paperujeton en la flankan poŝon de sia surtuto, kaj murmuris, malsuprenirante sur sia ŝtupetaro.

— Mi promesis; mi respektos mian promeson. Tamen ŝajnas al mi ke per iom da lerteco kaj multe da sentimeco, mi povus ankoraŭ pagigi al mi la dek mil frankojn rezervitajn por mi de Viktoro. Tio farus tridek mil frankojn. Nu, nu, la homaj pasioj estas nekonsumebla monminejo, kiam oni scias ilin ekspluati. Mi povas diri kiel tiu antikvulo: “Mi ne perdis mian tagon.”

Dum tiu tempo, Matildo senpacienciĝis, ĉar ŝia ĉambristino ne revenas. Dum ŝi rigardadis la horloĝon, ŝi aŭskultis kompleze la ĝentilaĵojn, kiujn Gastono al ŝi rakontis konvinke.

— Fine, mia kara Matildo, morgaŭ vi estos dukino de Blasano. Tiu titolo al vi apartenos, tuj kiam vi estos malsuprenirinta la ununuran ŝtupon de l’ urbodomo.

— Ho! amiko mia, respondis lia fianĉino per tono afable riproĉanta, mi ne komprenas ke viro tiel inteligenta kiel vi donas la plej etan gravecon al tiu vana formulo, kiun oni nomas la civila edzigo.

Timinte, ke li ĉagrenis fraŭlinon de Prelongo, la duko silentis. Estis Raŭlo kiu, vidinte la embarason de sia bofilo, respondis:

— Sed, mia infanino, tio kion vi nomas vana formulo estas reale la edzigo laŭ ĝia tuteco. Tio estas tiel vera, li aldonis ridetante, ke se, post via eliro el la urbodomo, Gastono montriĝus tiel maldelikatema, ke li postulus, ke vi tuje lin akompanu al lia hejmo, li havus la rajton por si. Via devo estus lin obei.

— Mi esperas ke vi ne lasus min forprenita, ne provinte ion por min defendi.

— Nu, vi eraras, filino mia; mi estus devigata lasi vian edzon trankvila, kaj fari nenion, kiu povus lin malhelpi.

— Tio ne estas ebla. Ambaŭ vi mokas min pri mia nescieco kaj mia kredemo.

Aŭdinte la parolojn de sia bopatro, Gastono, kiun tia disputado treege amuzis, ne povis deteni rideton.

— Kaj eĉ, daŭrigis la markizo, ĝojante pro la mirego de sia filino, se, tre nekredeble, vi estus malobeema, la duko de Blasano, via rajta edzo, estus rajtigita alvokante la ĝendarmaron kiu troviĝus devigata helpi al li.

— Sed estas abomeninda tio, kion vi rakontas ekkriis la junulino kortuŝita nevole. Ĉu povas ekzisti leĝoj tiel senigitaj da konveneco kaj da moraleco?

— Timu nenion, kara amatino, respondis la duko ridetante; se tiuj leĝoj vin tedas, estas rimedo tre simpla por ke ili ne ĝenu vin: agi tiel, kiel se ili ne ekzistas. Mi volas vin havi nur de vi mem kaj neniel de ĝendarma mano. En tiu momento, Josefino revenis, sentante siajn orelojn ankoraŭ zumantajn pro ŝia interparolado kun Duponto.

— Nu, jen estas vi, fine, diris Matildo kolereta, kial vi restis forestanta dum tempo tiel longa? Tiam, sin turnante al sia patro kaj al sia fianĉo:

— Mi petas de vi pardonon, ĉar mi vin forlasas: sed necese estas, ke mi havu pro mia tualeto longan interparoladon kun mia ĉambristino. Malkleruloj kiel vi ne povas partopreni tiel gravajn konsiliĝojn.

Salutinte per rideto tiujn du virojn, kies ŝi estis tuta ĝojo, ŝi forflugis malpeze sekvita de Josefino.

La morgaŭan tagon, de la matenruĝo, ĉio festiĝis en la kastelo, la vilaĝo kaj la Prelongaj ĉirkaŭaĵoj. Same kiel por la bapto de Matildo, floraj girlandoj ornamis la stratojn. La knabaro pafis petardojn. Ŝajne oni estis reveninta al dudek jaroj malantaŭen. Nur la iamaj buboj, fariĝinte seriozaj familipatroj, rigardis siajn infanojn, kiuj daŭrigis la tradicion kaj rekomencis post ili la samajn saltegojn kaj la samajn amuzaĵojn.

Ŝajne nenio estis ŝanĝita. Ĉiu estis ĝoja de sincera ĝojo, ĉiu, krom Heleno. Kiel iam, ŝi mordetis siajn pugnojn, kaj murmuris kolere:

— Ho! mia bela revo, kien ĝi forflugis? Tiufoje ĉio estas finita. La filino de la markizo baldaŭ fariĝos dukino de Blasano. Ha! tiuj Prelongoj! Ili alpaŝis malrapide al la celo, kiun ili volis atingi, kaj ili ĝin trafis. Vane ni penis bari al ili la vojon, nin kuŝigante laŭlarĝe: ili nin premegis, ne eĉ rimarkante ke ili pasas sur nia korpo. Kaj, lastan mokon de la sorto! Andreo estos devigata fari la edzigon: estas la filo de l’ iama lakeo, kiu rajtigos ilian triumfon kaj ebligos ilian feliĉon.

Ja, dum la lastaj balotoj de la urba konsilantaro, Linŝardo estis nomita urbestro de Prelongo per la tuteco de voĉdonoj. Do estis li kiu, je la nomo de la leĝo, kunligos la junajn geedzojn per nerompeblaj ligiloj.

La urbodoma ĉambro malgranda, iom fumokolora, estis ornamita pro la cirkonstancoj laŭ lukso neniam konita de ĝi. De du tagoj laboristoj klopodis, maskante per riĉaj tapetoj la nudecon de muroj. Du vicoj da kestoj, plenaj da alilandaj arboj liveritaj de l’ oranĝejo, faris antaŭ la pordo parfuman aleon, kiun devis trairi la sekvantaro.

Fine la antikva ceremonia ĉarego, montranta sur siaj kartuŝoj la blazonon de Prelongoj, transiris la grandan kradon de la kastelo, sekvita de aro da blazonhavaj kaleŝoj, en kiuj amasiĝis la invititoj. La sekvantaro haltis antaŭ la urba dometo. El la ĉaro malsupreniris Matildo brilega pro beleco sub sia virgulina tualeto, sinjorino de Blasano, la markizino kaj Raŭlo. En la kaleŝo postiranta troviĝis la duko de Blasano kaj la kvar atestantoj. Nur eniris tiuj naŭ personoj: la sola Josefino ilin akompanis por subporti la trenaĵon de l’ edziniĝanto. Same kiel en multaj vilaĝaj urbodomoj, la ĉambro estis tro mallarĝa por akcepti tiom da homoj. Aliparte tiuj reprezentantoj de antikvaj tradicioj afekte konsideris la civilan edzigon nur kiel senvaloran formulon: pro tio ili pli amis atendi ekstere kaj eĉ ne volis malsupreniri el la kaleŝoj.

Malantaŭ la tablo, kiu lin disigis el la publiko, staris Andreo zonita de la urba skarpo. Li ankaŭ estis malgaja. Tiu espero de li karesita dum tiom da jaroj, tio estas la redono al sinjoro de Prelongo de la mono iam ŝtelita de lia patro, tiu revo de honesta viro hodiaŭ vaporiĝis.

Kiam li troviĝis antaŭ la markizo, antaŭ la viro kiu lin insultis per la aroganta letero sendita al lia filo, li ne povis deteni malaman fajreron, kiu brilis en liaj okuloj. La ceremonio komencis. Ĉiuj rigardoj direktiĝis al la vizaĝo de la sinjoro urbestro, kiu legis per neridema voĉo la leĝajn artikolojn pri la rajtoj kaj la devoj de estontaj geedzoj. Sola Josefino turnis la kapon ĉu dekstren ĉu maldekstren, tremetante pro ĉiu brueto. Subite la pordo malfermiĝis. La ĉambristino sentis mortigan malvarmon trakurantan tra ŝiaj ostoj. Ĉu estis Duponto, kiu sin intermetis en la ceremonion por neebligi ĝian finiĝon? Ne; ŝi eraris. Estis nur la registristo kiu revenis, alportante paperfolion necesegan forgesitan en la aktaro. Momente ŝi vidis Linŝardon sin klinantan al li kaj al li parolantan mallaŭte.

Kion li povis diri? Kredeble la afero ne estis grava; ĉar post tiu mallonga interrompo, kiun la ĉeestantoj apenaŭ rimarkis, la sinjoro urbestro daŭrigis. Dio mia! Kiel li estas malrapida, legante la paperon kiun li tenas en sia mano. Kial prokrasti la plenumon de l’ edzigo per tiu legado de malklaraj tekstoj, en kiuj Josefino nenion komprenis, kaj kiujn la interesatoj mem ŝajnis aŭskulti nur per ĝentila indiferenteco. Denove la pordo malfermiĝis; la ĉambristino sentis ke zumadas ŝiaj oreloj: la muroj de la ĉambro turniĝis ĉirkaŭ ŝi. Ŝi estis rekoninta la kunkulpanton de Viktoro. Sed tiufoje ŝi denove eraris. Estis nur unu el honoraj fraŭloj, kiu staris sur la sojlo por prezenti la manon al la sinjorinoj, kiam ili resupreniros en la kaleŝojn.

Reale la ceremonio estis plenumita tiel rapidege ke fremdulo ne konante la francajn kutimojn neniel estus suspektinta la gravecon de l’ ago farita. Kiam per voĉo iom tremanta Andreo elparolis la sakramentajn vortojn: “Je la nomo de la leĝo vi estas kunligitaj,” ĉiu leviĝis kaj rapidis al la pordo.

Tamen nerevokebla ago estis plenumita. La duko de Blasano kaj Matildo de Prelongo, fariĝinte rajtaj geedzoj, troviĝis kunligitaj unu kun la alia per ligilo, kies rompo estis ebla nur de la morto.

Josefino ne estis tute resanigita pro siaj emocioj kaj dubis ankoraŭ antaŭ la realigo de la geedzigo. Tiel longe kiam oni restis en la ĉambro, ŝia korpremo daŭris. Nur kiam ŝi troviĝis ekstere ŝia brusto plivastiĝis, kaj ŝi povis spiri libere. Nu, tiufojon la afero estis vere finita, Matildo edzinigita, kaj Duponto respektinta la parolon donitan.

Tamen la ekskondamnito estis restinta en la vilaĝo. Sed por ke neniu, eĉ la ĉambristino, povu lin rekoni, li surmetis alian vestaron, kies lia grandega vojaĝkesto estis sufiĉege provizita. Dank’ al la senĉesa fluado de fremduloj, kiujn altiris al Prelongo la edziga ceremonio, li povis sin ŝovi en la preĝejon ne rimarkite, portante pakaĵon sufiĉe grandan, pli longan ol larĝan, kiun li kaŝis sub la faldoj de vasta surtuto.

En tiuj malgrandaj kamparaj paroĥoj, la diservo ne estas farebla tiel lukse kaj tiel ceremonie kiel en grandurba preĝejo. Vane la servistoj de la kastelo laboradis por ornami per floroj kaj tapetoj la humilan sanktejon: pro ilia neeklezia karaktero, pro ilia nescieco de liturgiaj aferoj, ili ne povis anstataŭi la mankantan preĝejoservistaron.

La sola oficisto estis la patro Rakeno, la komunuma kampogardisto, kiu plenumis samtempe la oficojn de sviso, de pedelo kaj de sonorilisto. Pro tio, dum la abato Benojto troviĝis malantaŭ la altaro, vestante la belegajn ornamaĵojn al li donitajn de la markizino pro tiu grava cirkonstanco; dum Rakeno en sia rimarkinda uniformo same nova atendis kun halebardo en sia pugno la alvenon de novaj geedzoj, Duponto povis sin ŝovi ne vidite ĝis la blazonhava apogseĝo rezervita al la duko de Blasano, kaj meti sur ĝin la pakaĵon, kiun li tenis sub sia brako.

— Uf! estas finite, li diris, rapide forkurante, kaj revenante al la grupoj de scivoluloj, por eniri en la preĝejon samtempe kun la anaro.

Dume la ĉarego haltis antaŭ la malnova preĝeja pordego datumanta de la krucaj militiroj. Matildo, sin apogante sur la brakon de sia patro, supreniris ĝiajn ŝtupojn iom malkuniĝantajn. Malantaŭ ŝi venis la duko de Blasano kun sinjorino de Prelongo, poste la patrino de l’ edziĝanto kun la grafo de Roŝbrulo, unu el atestantoj de la nova dukino, fine la restaĵo de l’ invititoj. Rakeno sonigis la arkaĵojn per maldelikata frapo de sia halebardo: kaj la sekvantaro antaŭeniris.

Alveninte al la loko al li rezervita en la ĥorejo, Gastono miris, vidante pakaĵon metitan sur la apogseĝon, sur kiun li estas sidiĝonta.

Li jam faris signon al Rakeno por ke li formetu tiun objekton ĉi tie lasitan kredeble senatente, kiam lia rigardo falis sur koverton fiksitan per du pingloj sur la tolaĵo envolvanta la pakaĵon: sur ĝi estis skribitaj tiuj vortoj:

Al lia duka Moŝto Gastono de Blasano,

Edziniĝa donaco de lia fianĉino.

Matildo, genufleksinte sur sia preĝoseĝo ŝajnis okupata de fervora preĝado. La duko ne volis malkvietigi sian junan edzinon el ŝia pia meditado. Li eligis la pinglojn, kiuj detenis la leteron. La tolaĵo ne estante plu streĉita falis, malkovrante belan sessemajnan infaneton, kiu ŝajnis profunde dormanta.

— Infano! li ekkriis, kion signifas tiu ŝercaĵo?

Pro tiu ekkrio, Matildo sin deturnis.

— Infano! ŝi diris siavice, kion ĝi faras ĉi tie?

— Mi vin pri tio demandas, sinjorino, respondis la duko per raŭka voĉo. Sed kredeble tiu letero min sciigos. Tamen la ĉeestantoj plej proksimaj, mirante pro la stranga sintenado de la geedziĝantoj rigardis al ili, kaj restis mutaj pro miro, vidante kuŝantan sur apogseĝo, tiun infaneton kiu malgraŭ la bruado de l’ anaro daŭrigis sian dormadon, kvazaŭ ĝi estus en sia lulilo.

Per febra mano Gastono disŝiris la koverton, eltiris leteron kaj ĝin tralegis per rapida rigardo.

— La krimulino! li ekkriis. Kaj batante la aeron per siaj ambaŭ manoj, li falis en la brakojn, kiujn lia fidela Laŭrento etendis por lin subteni.

Antaŭ kiam la ĉeestantoj estis revenintaj el sia mirego, la fortika servisto, montrante ke li kutimis tian laboron, forportis sian mastron kaj eliris el la preĝejo. Sin turnante al la unua kaleŝo troviĝanta antaŭ li, li en ĝin metis la dukon kaj ordonis al la veturigisto, ke li rekonduku ilin ambaŭ al la kastelo.

Dum tiu momento la abato Benojto, fininte sian pastran tualeton, eliris el la malantaŭaĵoj de l’ altaro. Sin turnante al Matildo:

— Sed kie do troviĝas la edziĝanto? li petis mirigita. Fraŭlino de Prelongo vidis kaj aŭdis nenion. Ŝia rigardo obstine fiksiĝis al la letero falinta teren, kiu enhavis la vorton de l’ enigmo. La junulino sentis tenton tiel nevenkeblan ke ŝi malleviĝis, prenis la paperfolion kaj legis siavice:

Sinjoro,
Se fraŭlino de Prelongo prokrastis de tago en tagon la daton de sia edziniĝo, la kaŭzo de tiu prokrasto estas jena: ŝi volis esti certa, ke ŝi povos doni heredanton al la antikva familio de Blasano.
Ĉar la eksperimentado plene sukcesis, ŝi senprokraste montras al vi la rezultaton, konvinkite ke vi tre ŝatos tiel delikatan ĝentilaĵon.
Tiu infano naskiĝis en la Kamuŝa domo, la kvaran de Junio.
Kiel vi vidas, la akcidento alveninta ĉe via fianĉino havis karakteron tute intiman. La oficiala rakonto, kiun oni plezure vastigis, celis nur unu celon: erarigi pri ĝia deveno.
Mi certigas, ke fraŭlino de Prelongo estas nekapabla pruvi la malon.
Se vi montras tiun leteron al sinjoro de Prelongo, li komprenos kial antaŭ naŭ monatoj la nenatura ruinaĵo estis lumigita kaj ornamita per floroj.


Fininte la legadon de tiu mordanta letero, Matildo ne estis pli sciigita ol antaŭe. La ideo ke oni povas ŝin kulpigi pro patrineco tiel malproksimiĝis el ŝia cerbo, ke ŝi ne ankoraŭ divenis kial tiu infaneto estis metita en tiun lokon. Nur unu vorto ŝin atentigis. Oni diris en la letero, ke tiu infano estis naskita en la Kamuŝa domo, la kvaran de Junio. Sed tiam ĝi estas la infano de Valentino. Ĉar dormante ĝi iom moviĝis flanken, la juna dukino ekkriis:

— La ruĝa makulo! La ruĝa makulo! Estas li! Li vivas! Sed ŝi estis interrompita de aro da homoj, kiuj rapidis al ŝi kaj ŝin forkondukis for de la preĝejo. Kvazaŭ en revo ŝi supreniris en kaleŝon: la objektoj aperis al ŝi nur tra nebulo. Ŝi troviĝis en sia ĉambro ne sciante kiamaniere. La abato Benojto levis la brakojn al la ĉielo, ĝemante:

— Kion tio signifas? Kion tio signifas? Ĉar ili estas nerevokeble geedzigitaj, kial ili rifuzas la edzigan benon? Kia skandalo! La multaj invititoj, forgesante en kiu loko ili troviĝas, kriadis kaj gestigadis laŭtege, kvazaŭ ili estus sur la strato.

— Kia nekredebla aventuro!

— Kredeble al fraŭlino de Prelongo apartenas tiu infano.

— Estas neeble.

— Oni devas tion konjekti, ĉar la duko svenis.

— Sed kion diris fraŭlino Matildo?

— Nenion.

— Vi eraras; ŝi parolis pri ruĝa makulo.

— Kie ŝi troviĝas?

— La ruĝa makulo? Mi ne scias.

— Ne; mi parolas pri la edziniĝanto.

— Oni ŝin forkondukis.

— Oni agis prudente.

— Kompreneble. Ĉar la duko estis elirinta, ŝi ne povis edziniĝi sola.

— Tamen ŝi tre bone sciis sin senigi da li, en aliaj cirkonstancoj.

— Silentu do; vi estas malkonvena.

— Kial atendi, ke la geedzigo estu plenumita. Nun ili estas kunligitaj unu kun la alia neripareble. Estus estinta pli kompateme antaŭsciigi la dukon tiun matenon, kiam li povis ankoraŭ sin elpreni.

— Mi konsentas kun vi. Tion mi komprenas neniel.

— Nu, kion ni faras ĉi tie? — Mi demandas vin pri tio.

— Mi opinias, ke nia konduto estas tre simpla: fermi niajn vojaĝkestojn kaj eliri anglamaniere.

— La konsilo estas bona; ni ĉiuj ĝin sekvos. Post kvin minutoj, la preĝejo estis tute malplena. Restis nur en la ĥorejo la paroĥestro, kiu sin senvestigis kaj la filo de Valentino, kiu daŭrigis sian nevekeblan dormadon.

— Fine, pensis la respektinda pastro, kial oni metis tiun infanon sur la apogseĝon de la duko de Blasano? Plendinda kerubo, li aldonis, kiel ĝi dormas. Oni estas prava dirante, ke la infana dormo estas la dormo de la senkulpeco. Sed kion mi faros de ĝi? Mi ne povas ĝin lasi tie ĉi; mi ne povas ĝin preni sur min. Fine mi vidos. Dio min inspiros.

Preninte la infanon, la bonega viro ĝin ŝirmis en faldo de sia pastra vesto, kaj ĝin portis al la pastrejo.

Tiu dormado, kiun la abato kredis kaŭzitan de la senkulpeco, devenis de kaŭzo tute alia. Timante ke la kriadoj de la novnaskito ĝenos sian laboron, Duponto, laŭ la konsiloj de la kapitano, enŝprucis sub ĝian haŭton malfortan kvanton da morfina solvaĵo. Tiam la estaĵeto, paralizita de la dormigilo, estis senmovigita per rigida dormego, el kiu ĝi devis vekiĝi nur post kelkaj horoj.

Tamen la nova dukino de Blasano, tenante ankoraŭ en sia krispiĝanta mano la leteron kolektitan piede de l’ apogseĝo, sin ĵetis sur kanapon senmova, senpensa. Ŝia blanka robo vastiĝis ĝis la mezo de la ĉambro; ŝia tula vualo ŝin envolvis per nubiĝanta amaso. Sub ŝia krono el oranĝaj floroj, la senmoveco de ŝia pala vizaĝo estis tia, ke ŝi similis mortintinon enmetitan en kapelon.

En la apuda ĉambro, Josefino profundkore ploris, kaj ne kuraĝis toleri la rigardojn de la juna kastelmastrino.

— Do, ŝi diris, jen estas la rezultato de miaj krimaj komplezoj. Mi kredis min tre lerta; mi oferis senŝancele la monsumon, kiun mia malfeliĉa mastrino donis por aĉeti mian silenton kaj savi sian amikinon. Jen estas tio, kion mi ricevis. Tiu malnoblega Duponto ne min trompis; estas vere. Li promesis ke li ne malhelpos la edzigon; kaj li ne ĝin malhelpis: li faris agon pli abomenindan. Ho! ne sufiĉos tuta vivado de sindonado por ripari la malbonon, kiun la pasio al mi farigis.

Bruo de sonorilo eksaltigis la ĉambristinon. Ŝi alkuris.

— Helpu min por la senvestigo, diris ŝia mastrino.

Sed en tiu momento la pordo malfermiĝis: sinjorino de Prelongo eniris.

— Ĉu vi povas klarigi, filino mia, la strangan komedion, kiu okazis?

— Mi absolute nenion komprenas.

— Sed tiu infano metita sur la apogseĝon de la duko? tiu letero?

— Tiu letero? respondis Matildo prezentante la paperfolion ĉifitan, kiun ŝi tenis ankoraŭ en sia mano, jen estas ĝi: ĝin legu. Se por vi ĝi havas sencon, estu sufiĉe bona por ĝin konigi.

— Kiel! se ĝi havas sencon! respondis la markizino leginte: sed vi do ne komprenis la abomenindan kalumnion, kiun ĝi enhavas. Oni tute simple vin kulpigas, ke vi estas la patrino de tiu infano.

— De l’ infano de ... La juna dukino ekdiris: “de l’ infano de Valentino”, sed ŝi haltis tempe. Instinkte ŝiaj okuloj direktiĝis al krucifikso el elefantosto iam aparteninta al fraŭlino de Savinako. La dukino memoris ke tiun krucifikson ŝi prenis ateste, ĵurante al sia amikino ke ŝi konservos ŝian sekreton. Denove oni frapis sur la pordon.

— Vidu, Josefino, kiu ĉi tie troviĝas.

— Lia markiza Moŝto petas de ŝia dukina Moŝto, ĉu ŝi bonvolas lin akcepti.

— Certe; mia patro povas eniri.

— Ha! vi troviĝas ĉi tie, Suzano, diris Raŭlo, penetrante en la ĉambron; tre bone. Mia infanino, li diris al Josefino, eliru.

Kiam la ĉambristino ne ĉeestis:

— Nu, ĉu vi konas la sekreton de la stranga konduto de Gastono?

— Legu tiun leteron, diris la markizino.

Per rapida rigardo sinjoro de Prelongo ĝin tralegis, kaj poste ĝin metis sur la tablon, levetante la ŝultrojn.

— Kiel, amiko mia, vi do ne komprenis la monstran kulpigon ...

— Pardonu min: sed tiu letero, kiun vi opinias malnoblega, aperas al mi nur ridinda.

— Kion vi volas diri, patro mia?

— Mi volas diri ... Aŭskultu, Matildo, reprenis la markizo sin interrompinte; mi bezonas havi kun via patrino delikatan interparoladon. Do, ne vin ofendu se mi ne kuraĝas libere paroli antaŭ vi. Suzano, ĉu vi volas esti sufiĉe bona por min realiri post momento en mian lernoĉambron.

— Mi do diris, reprenis sinjoro de Prelongo, kiam li troviĝis sola kun la markizino, ke se, anstataŭ kulpigi Matildon, ke ŝi estas la patrino de tiu infano, la aŭtoro de tiu anonima letero provis kredigi, per perfidaj supozoj, ke nia filino estis malprudenta kaj malhontema, tiaj konjektoj enhavus sekvojn multe pli gravajn, ĉar estus neeble ke ni ilin kontraŭbatalu per pruvo de mensogo.

— Kien vi volas alveni?

— Al tio. Estas senutile en tiu momento, ke Matildo faru apud la duko sia edzo ian provon de alproksimiĝo. La malfeliĉulo estis frapita en la koron per la legado de tiu letero. Ĉiuj niaj certigoj estus malpotencaj kaj ne lin konvinkus. Ni tuj aliros al Parizo. Ni petos de fama kuracisto, ke li bonvolu certigi la malverecon de la kalumnioj enhavitaj en tiu malnobla skribaĵo. Kiam la Scienco estos parolinta, la duko estos devigata akcepti la evidentecon.

Sinjorino de Prelongo mallevis la kapon.

— Dio mia, daŭrigis la markizo, mi tre bone komprenas, ke mia propono estas tedega kaj eĉ ofendema por la indeco de juna edzino. Sed pripensu, ke estas minacataj la honoro de Matildo kaj ŝia feliĉeco. Troviĝas en la vivo momentoj en kiuj oni devas sin altigi ĝis la alteco de fariĝoj.

— Ne estas via propono, kiu min ĉagrenas, respondis malĝoje Suzano: kontraŭe mi unua konsentas pri ĝia prudenteco.

— Tiam, kial vi ŝajnas ŝanceliĝi?

— Tial ke en sia falo sur la krutaĵo, Matildo estis vundita tiel malfeliĉe, ke la rezultato de tia ekzameno ŝin plenigus da honto. Anstataŭ detrui la suspektojn, ĝi kontraŭe ilin pli fortigus.

Aŭdante tiujn vortojn la markizo relevis la kapon kaj direktis al sia edzino demandantan rigardon. Li kredis, ke li malbone aŭdis. Sed, vidante la konfuzitan vizaĝon de Suzano, li ekkriis:

— Tio estas do vera? Sed tiam la enhavo de tiu malnoblega letero ne estas kalumnio sed nur malkuraĝaĵo.

— Ho! Raŭlo, vi suspektas vian filinon.

— Tamen evidenteco kuŝas funde de ĉi tio.

— Amiko mia, ekkriis la markizino per tono solena, kiam oni havas filinon kiel la vian, oni ĉiam devas dubi, eĉ antaŭ evidenteco.

Sinjorino de Prelongo estis interrompita per granda bruado supreniranta el la precipa korto. Ĝi konsistis el ĉevalaj huffrapadoj, kaleŝaj ruliĝadoj, veturigistaj interkriadoj. Plie tra la koridoroj kaj la ŝtuparoj de la kastelo oni distingis senĉesan al- kaj eliron de kurantaj kaj klopodantaj homoj.

— Kio do okazas denove? Raŭlo deklinetigis la kurtenon kaj respondis maldolĉe:

— Estas niaj invititoj kiuj foriras, ne dirinte eĉ adiaŭ. Nu, li murmuris pripensinte dum kelkaj minutoj, post tio, kio okazis, mi opinias, ke ili ne povis agi pli delikate. En tiu momento, la komuneco de iliaj kondolencoj min dolorus.

Post unu duonhoro ĉiuj estis foririntaj; la korto senhomiĝis kaj sur la kastelon malplenan refalis malgaja silento.

Dum ŝi sin senigis da la virgulina vestaro, kiun, laŭ la kulpiganta letero, ŝi vestis senrajte, Matildo sin demandis de kie povis deveni tiu abomenaĵo, kiu krima mano ĝin skribis, kiu ĝin portis en la preĝejon.

Ŝi konis al ŝi neniun malamikon, aŭ prefere ŝi antaŭvidis unu, kiun ŝi sentis rampanta silente en la ombro, serĉanta nur okazon por rapidi al ŝi kaj ŝin sufoki per mortiga ĉirkaŭpremo. Li estis ĉi tiu, kiun ŝi vundis en lia amo, en lia malhumileco, kaj fine en lia karno mem; li estis Viktoro Linŝardo.

Sed, ĉar li troviĝis en Parizo, kiamaniere li povis agi de malproksime per tia precizeco? Kiamaniere li povis malkovri la loĝejon de Valentino, ekkapti la infanon, ĝin meti sur la apogseĝon de la duko, ne suspektite de iu? Devige li havis kunkulpanton; kaj eĉ tiu kunkulpanto loĝis en la kastelo. Sed kiu? La juna dukino intervidis, kiel en fulmofajro, la eblan perfidon de Josefino. Ŝi ŝin alvokis kaj diris senpere:

— Ĉu sinjoro Linŝardo loĝas ĉiam en Parizo?

— Mi kredas, via dukina Moŝto, respondis la ĉambristino tremanta kiel folio.

— Ha! vi ne estas certa.

— De kiam mi servas vian Moŝton, mi neniam rilatis kun miaj kuzoj.

— Eĉ per leteroj?

— Ili tro timus humiliĝon, korespondante kun malriĉulino kiel mi.

Tiuj lastaj vortoj estis elparolitaj per tono tiel malama, ke Matildo fariĝis certa, ke ne estas suspektinda ŝia ĉambristino. Ŝi ŝin forpermesis kaj daŭrigis siajn pensadojn. Ĉar la infano de Valentino estas savita, kredeble la samo okazis al lia patrino. Eble en tiu momento ŝia malfeliĉa amikino troviĝas en la povo de Viktoro, malliberigita, petanta helpadon, trovanta neniun por aŭskulti sian ĝemadon, por sin liberigi.

Instigite de tiu ideo ŝi leviĝis, intencante konigi al sia patro siajn suspektojn. Per la sama okazo ŝi sin rehonorigas, rakontante la veron. Sed tiam ŝi perfidos sian amikinon, ŝi malrespektos la ĵuron promesitan antaŭ la krucifikso, sur la animojn de Prelongoj. Ĉu ŝi estas rajtigita al tio? Ne evidente.

— En kia ajn cirkonstanco, ŝi diris. Certe se ŝi estus antaŭvidinta kiaj estus tiuj cirkonstancoj, eble ŝi estus rezervinta kelkajn esceptojn. Sed fine ŝia malprudento kaj ŝia nesingardemo ne estas motivoj sufiĉaj por ŝin malalligi el ŝia ĵuro.

La juna edzino pripensis al tio, kiam ŝi estis surprizita de la bruego okazinta en la korto pro la rapida eliro de invititoj.

Kiam ĉio fariĝis silenta en la antikva domego de Prelongoj, Matildo, kiu sufokiĝis, malsupreniris sola en la ĝardenon. En momento kiam ŝi pasis antaŭ la dometo de Ŝafo, la bona hundo el ĝi eliris. Tirante sian ĉenon, ĝi vane penis alproksimiĝi al sia mastrino, petante kareson. La dukino ĝin ekvidis. Alirinte al ĝi, ŝi ĝin malalkroĉis kaj, ĉiam tenante la ekstremaĵon de la ĉeno, sin direktis al benko.

Mirante, ĉar ĝi rimarkas malĝojecon sur vizaĝo sur kiu ĝis nun ĝi vidadis nur rideton, tiu fidela amiko en malgajaj tagoj ekmetis sian larĝan kapon sur la genuojn de la juna virino. Dum ŝi ludis senatente kun la longaj pendantaj oreloj. kiujn la hundo lasis tiri, montrante neniun signon de malpacienco, Matildo daŭrigis sian revadon, kiam ŝi sentis sur sia mano la impreson malsekan kaj varman de lango dolĉa, kiu ŝin lekadis. Tiam ŝi ne povis sin deteni. Ŝia koro tro plena subite eksplodis. Kun larmoplenaj okuloj ŝi prenis plenbrake la kolon de la Novterhundo, kaj dum ŝi kisadis ĝin pasie, ŝi ekkriis: — Ha! mia tro kompatema Ŝafo, dum vi lin tenis sub viaj dentegoj, kial do vi ne enpuŝis ilin pli profunden?