Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Dua

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro Unua Indekso : Kastelo de Prelongo
de Henri Vallienne
Ĉapitro Dua
Ĉapitro Tria


Kvankam ĝi ne estas klasigita inter la historiaj monumentoj, tamen la kastelo de Prelongo meritas la viziton de klera vojaĝanto transiranta la landon. Konstruita sur arbhava altajo, ĉe kies piedo fluas la rivero Violano, ĝi ebligas, sur la supro de la alta turo, belegan vidaĵon al vastega ebenaĵo, kiu desegnas, ĝis la malproksimo de dubeblua horizonto, multkoloran kvadrataron da diversaj kulturaĵoj. La verdeco de herbejoj kontrastigas la blondecon de grenkampoj, dum la teraĵoj nove plugitaj ilin pentre valorigas per la nigraruĝa koloro de siaj argilaj sulkoj. Oni sentas antikvan aglan neston de la feŭdala epoko, en kiu la sinjorego sin kaŝis por observi pasantojn, el kiu li ekalflugis birdege por ilin mortigi, al kiu li ĝoje revenis ŝarĝita de l’ akiro rabita. Sed hodiaŭ feliĉe la kutimoj estas tute malsamaj: kaj kie troviĝis la iama nestego vidiĝas nur princa domego, kiu de malproksime altiras la rigardon per sia belegeco.

Ĝin konstruis, meze de la XIIIa jarcento, kunulo de Sankta-Ludoviko, nomita Vilhelmo, kiu, dank’ al sia kuraĝo en Egipto estis rimarkita kaj tre ŝatita de la reĝo.

Dum tiu malfeliĉulo, malliberigita de Sarazenoj, atendis pacience la monon pagontan lian liberecon, Vilhelmo, komisiita kun kelkaj aliaj kavaliroj por ĝin kolekti per ĉiuj eblaj rimedoj, revenis en Francujon, forportante kun si ĉiujn riĉaĵojn de li kaptitajn dum la rabado de aziaj kaj afrikaj urboj.

Provizita de nobelecaj leteroj tute regulaj, li ricevis de Blanche-de-Castille, kiu regis la reĝolandon dum la foresto de sia filo, la proprecon de bieno nomita les Prés Longs (Longaj herbejoj), pro la vasteco de herbejoj borderantaj la riveron, bieno kiun, post tri jaroj, kiam li revenis el la Sankta-Tero, Ludoviko IXa aliformigis en markizlandon.

Tiam sur la pli alta loko konstruiĝis, per multaj servutoj, timeginda kastelo, miksaĵo de muroj netransireblaj, de minacantaj turoj, provizita de ŝtondentoj, kovrita de pintaj tegmentoj, kaj ĉirkaŭita de fosaĵo, kiun plenigis akvo dubeverda. Oni ĝin transiris per levebla ponto, kiu malleviĝis nur por ebligi la aliron aŭ la eliron de ferarmitoj rapidantaj al la rabado.

Dum tri jarcentoj tiu malluma loĝejo teruris la landon. En la vintraj vesperkunvenoj, okazantaj funde de garbejoj, oni mallaŭte rakontis terurajn historiojn: kavaliro, malamiko de Prelongoj, estis enmurigita kun sia armaĵo inter du muroj; virinoj malrespektegitaj estis ĵetitaj vivaj en forgesputojn; subteraj galerioj, konitaj nur de la sinjorego, ebligis, ke li aliras ĝis multaj mejloj for de sia domo, dum ĉiu kredis, ke li ankoraŭ troviĝas en sia kastelo. Nur kiam la malproksima milito devigis la vasalon sekvi lian estron, nur tiam la landanoj ĝuis iom da trankvileco.

Sed tiuj ferarmitoj, rabistoj dum la paco, aliformiĝis sur la kampo batala en verajn heroojn. Estas Johano de Prelongo, la filo de la familia kreinto, kiu per sia kuraĝo ebligas la Mons-en-Puelle’an venkon. Pli poste, en bataloj kontraŭ Anglujo, en Crécy, en Poitiers, la markizoj de Prelongo lasas mortigi sin, sed ne sin liveras. Inter kunuloj de la reĝo Johano, kiuj lin kuniras Londonon, troviĝas Filipo de Prelongo. Kaj kiam parto de la franca nobelaro akceptis Henrikon VIa, anglan reĝon, kaj al li obeis kiel al sia rajta reĝo, Prelongoj restis fidelaj al la monarĥo venkita, kaj oferis al Karlo VIIa sian glavon kaj sian koron.

Tia nobla konduto pluvigis sur ilin honorojn kaj riĉaĵojn. Apogiĝinte sur la reĝan favoron, ilia malhumileco fariĝis tiel ega, ke iom post iom ili sin konsideris kiel la protektantoj de la reĝo, kaj opiniis, ke la pereo de unu Prelongano estas por Francujo malfeliĉaĵo pli plorinda ol malvenko en batalo. Pro tio, ilia mirego grandegiĝis, kiam, dum la komenco de la XVIIa jarcento, ili vidis ke Richelieu penadis enĉenigi tiun nobelaron zumantan kaj fanfaronantan, kies ili estis unu el plej fieraj specimenoj. Kulpigita pro sia partopreno en la Chalais’a konspiro, Gustavio da Prelongo estis senkapigita: liajn bienojn oni konfiskis; kaj, ĉar la pikilego kaj la pikfosilo ne povis dispecigi la fortikajn murojn de la kastelo, kies cemento, malfluidigita de jaroj, akiris ŝtonan malmolecon, la terura kardinalo ordonis, ke oni plenigu da pulvo la subterajn galeriojn de la malnova fortikaĵo kaj la feŭdala domego eksplodis unumase kun tondra bruego.

Retrovinte la favoron de Ludoviko XIVa, Ludoviko de Prelongo ricevis de la reĝo la permeson rekonstrui la familian kastelon, kies nur du turoj, ne renversitaj de eksplodo, staris ankoraŭ ruine supre de la monteto.

Terfosistoj kaj masonistoj ekforpelis la vespertojn el disrompaĵoj kaj la ranojn el fosaĵoj; oni forportis la unuajn kaj plenigis la duajn, kaj en loko, en kiu minacis la antikva fortikaĵo, stariĝis Renaskiĝostila palaco, flankita norde kaj sude de du turoj, enmetitaj interne de la novaj konstruaĵoj, kiel postsigno ankoraŭ staranta de estinteco malaperinta por ĉiam.

Tiam nova ekzistado komencis por la Prelongaj anoj. Loĝanta ĉu en Versailles, ĉu en Parizo, en sia hotelo de la Grenela strato, la mastro venis en sian bienon nur unufoje dum la jaro, por kontroli la kalkulojn de sia intendanto. La modo de l’ epoko estis ruiniĝi gaje, sinjorege, kiel oni diris; sed tio ne malhelpis, ke la farmbienuloj estas pli malmole premegitaj de la subregisto, kiu penis sin riĉigi per la malriĉiĝo de sia mastro. Pro tio, antaŭtage de la Revolucio, la Prelonga familio posedis nur memoron de sia iama grandeco. Unu vesperon, Ludoviko XVIa, sin turnante al Roĝero de Prelongo, diris:

— Via markiza Moŝto, oni rakontas ke vi havas multe da ŝuldoj.

— La afero ne estas neebla, via reĝa Moŝto, respondis Roĝero: mi demandos pri tio mian intendanton, kaj mi havos la honoron informi vian reĝan Moŝton.

Nu, tiu intendanto nomiĝis Linŝardo. Jam de longa tempo, Linŝardoj loĝis en la Prelonga bieno, kaj estis la naskitservistoj de la familio. Armservantoj dum la Mezepoko, fariĝinte terlaboristoj, kiam Eŭropo iom post iom paciĝis, ili havis en la kastelo sidon nedisputeblan kiel servistoj, pordistoj, ĉambristoj, domistoj: fine la lasta el Linŝardoj estis altigita ĝis la intendanta rango. Malkuraĝe humilega antaŭ la estro, li estis kruela, senkompata, antaŭ la subuloj kaj la farmbienuloj: kaj dum li kontentigis la malŝparemon de la sinjorego, li sukcese pligrandigis ĉiutage sian propran posedaĵon, kiam eksplodis la Revolucio.

Dum la gemarkizoj agoniis sur la ekzila lando, la hotelo de la Grenela strato kaj la Prelonga bieno estis venditaj kiel naciaj bienoj. Per kelkaj monpaperoj Linŝardo ilin aĉetis. Sed li zorge sin ŝirmis malantaŭ peruloj kaj postulis, ke lia nomo ne estu skribita malsupre de la vendokontrakto; ĉar li ne volis, ke oni sciu en la lando kiamaniere li trompis la fidon de la familio al kiu li ĉion ŝuldis.

Tiam maltrankvileco lin kortuŝegis. Kiam tiu periodo de politikaj konfuzaĵoj, kiun li sentis nur provizora estos finita; kiam la mastroj, koleraj pri longa ekzilo kaj malafabligitaj de la malfeliĉo, revenos hejmen, kaj lin demandos pri lia administro, kion li respondos? Turmentita de tiu ideo, kiu lin tage kaj nokte mordetis Linŝardo pripensis, ke se kastelo kaj parko estas objektoj malfacile enmeteblaj en poŝon, tamen iliaj pecoj, aliformigitaj en belajn sonorantajn monerojn, estas facile kaŝeblaj.

Pro tio, aro da detruistoj okupis la Prelongan bienon. La zinko de defluiloj kaj de tegmentoj estis vendita laŭpeze, la grandvaloraj mebloj, artaj objektoj, armiloj kaj armilaroj, transportitaj en senriskan lokon, ĉe brokantiston, komisiitan por ilin revendi detale: la pordoj, fenestroj, skulptitaj enkadraĵoj, plafonaj kartuŝoj, eligitaj el muroj, pligrandigis la amason: kaj kiam restis nenio kaptinda kaj vendinda, oni atakis la parkon.

La jarcentajn arbegojn tranĉis hakistaro: la altkreskaj kverkoj, samtempuloj de unuaj Valois’oj, frakase falegis; kaj iliaj senbranĉaj trunkoj, aliformigitaj en trabojn kaj en tabulojn, sekvis la saman vojon ol aliaj restaĵoj.

Baldaŭ el tiu belega sinjorega domo restis nur kvadrato da nudaj kaj plorindaj muroj, interne difektita de la suno kaj de la pluvo, kiuj eniris tra tegmento rompita kaj tra malfermegitaj fenestroj, entenante du masivajn turojn kaj superante korton plenan da sovaĝaj herboj kaj da arbtrunkoj putriĝantaj sur la tero. Ĝi estis la restaĵo de la antikva parko.

Sed per tiuj sinsekvaj komercagoj, la posedaĵo de Linŝardo ĉiutage pligrandiĝis. Li revendis metalmone tion, kion li estis aĉetinta papermone, sciis atendi kaj ekkapti okazon favoran. Ĉar la multekostaj objektoj estis retrovontaj sian antikvan valoron nur sub registaro iom malpli popola, li ĝoje salutis la alvenon de l’ Imperio. Francujo, laca pro la sanga tragedio de Teruro, retrovis rilatan kvietecon sub la fera mano, kiu ĝin premegis, kaj ĝi penadis forgesi, dank’ al ĝuadoj de lukso kaj de facilaj plezuroj, la teruran inkubsonĝon de lastaj jaroj. Riĉa da gloro, sed malriĉa da viroj, al ĝi mankis laboristoj, manĝitaj de la militado. Pro tio, la vendo de artaj objektoj kaj de mebloj maloftaj estis facila. Dank’ al tiu farmaniero, Linŝardo dekobligis riĉaĵojn, kiujn neniu povis al li protesti: kaj kiam la falo de Napoleono ebligis al gemarkizoj ilian revenon en Francujon, li estis preta ilin akcepti.

Ĉar, kiel por la aĉeto de la kastelo, ĉiuj tiuj vendadoj estis faritaj sub nomo de tria persono fremda kaj nekonita en la lando, al kiu, por lin rekompensi pro lia servemo, Linŝardo pagis gravan makleron. Dank’ al tiu kunkulpeco, la subskribo de l’ ekssubregisto nenie troviĝis: kaj estis neeble, ke la posedanto ŝtelita povos suspekti, ke lia ruiniginto estis lia propra intendanto.

Kiam la vojaĝa kaleŝo, kiu veturigis Prelongon la iamajn posedintojn de la kastelo, haltis antaŭ lia pordo, la ruza fripono opiniis, ke alvenis la momento efektivigi projekton elpensitan de tempo jam longa. Certe lia havaĵo estis netuŝebla: neniu rajte povis al li ĝin disputi. Sed samtempe li diris al si ke, ĉar la reĝeco estas restarigita, sinjoro de Prelongo, refariĝinte potenca, favore aŭskultata de la reĝo, penos, per ĉiuj eblaj rimedoj, repreni la heredbienon de siaj prapatroj. La iama subregisto ne timis tujan reprenon; sed lin teruris eblaj incitetoj kaj enuadoj, kiuj lasus al li neniun minuton da ripozo: kaj, ĉar li sentis sin maljuniĝantan, li volis ĝui pace la rabitan riĉaĵon.

La perulo, kiun li iam uzis, estis malviva jam de kelkaj jaroj; do lin povis ataki nenia maldiskreto: kaj li estis certa, ke daŭros la publika estimo, kiu ĝis nun lin ĉirkaŭis, kaj kiun li ŝatis treege. Sed fama proceso okazu, informiĝo fariĝu, la tuta trabaĵo de liaj kombinoj, tiel penade starigitaj, subite falegos.

Do Linŝardo komprenis, ke estas necese konsenti malgrandan perdon, kaj redoni al la markizo, sen espero de reakiro, tiun malnovan kastelon ruiniĝantan, kiun li neniel povis utiligi.

La antaŭan jaron, li ŝajne ĝin reaĉetis, tiufoje tre malkaŝe, grande mirigante siajn najbarojn, kiuj diris inter si:

— Kion do li volas fari per tiuj disrompaĵoj? La ruza vilaĝano efektivigis sian projekton. Agante lerte, li esperis malkolerigi sinjoron de Prelongo, kaj aliformigi en amikon tiun iaman mastron, kiu alvenos kun minaco en la okuloj, kun riproĉoj en la buŝo.

La maljuna fripono ne eraris. Retrovinte ruinigita la prapatran domegon, kiun li lasis sendifekta antaŭ sia eliro, Roĝero sentis sian koron okupitan de malespero kaj de kolero. Sed la subregisto, de tempo jam longa, preparis sian defendon.

— Via markiza Moŝto, li diris, mi ne povis malhelpi, ke la revolucia rabado ne ruinigu la kastelon de viaj prapatroj. Mi povis fari nur unu aferon: reaĉeti per miaj ŝparaĵoj tion, kion la sankulotoj bonvolis indulgi. Tiu kastelo al mi apartenas; kaj mi ĝin redonas al vi.

— Tio estas tre bona; mi dankas vin, respondis Roĝero, farante grimacon de malkontento, sed ĉu vi opinias, ke estas loĝebla tiu amaso da ruboj? Tiam Linŝardo sin levas, kaj diras per voĉo solena:

— Via Prelonga markiza Moŝto, ekzistas supre de la pordo, kiu enirigas en la grandan nordan turon granita ŝtonplato, sur kiu estas skulptita la blazonŝildo de via familio: tri leonoj pasantaj sur sinopla kampo. Ĉi tien metita de la kreinto de via raso, ĝi transiris la jarcentojn sendifektite, kaj ĝi ankoraŭ superas la landon laŭ trimejla radio. Unuafoje jam, dum epoko de fama kardinalo, Dio ĝin protektis, ĉar ĝin mirakle ne rompis la eksplodo. Se mi ne estus estinta fidela servisto, la kastelo, falante en aliajn manojn, dispeciĝis sub la pikilego de detruistoj. Sed feliĉe mi tie ĉi troviĝis, ĝin observante. La restaĵoj de la palaco malmulte min interesis: por mi, tiu sankta simbolo nur estis grava: kaj mi ĝin prenis sub mia protekto, por ke la sangokovritaj manoj de la Revolucio ne ĝin detruu, ne ĝin malrespektu.

Tiuj vortoj, elparolitaj per voĉo vibranta, aliris rekte al la koro de la maljuna nobelulo, kaj korbatigis la plej intimajn fibrojn de lia rasa malhumileco. Do, rapidante al sia iama intendanto, li premis liajn manojn, kaj ekkriis:

— Danke, mia bona Linŝardo; danke, mia fidela servisto; mi vin malprave kulpigis: pardonu min.

Tuj oni aliris al la notario por la donkontrakto, per kiu la ekssubregisto donacis al la iama posedinto de la kastelo la ruinojn de ĝi, kaj la parkon ĝin ĉirkaŭantan. Kaj sur la notaria papero stampita, registrita, la subskribo de la Prelonga markizo malvolvis sian parafon, dum ĝin kontaktigis la nomo de lia iama lakeo.

El la milmiliono por migritoj la senbiena nobelulo estis rajte ricevonta grandegan parton. Do, post kelkaj tagoj, li aliris Parizon, por fari, ĉe la komisiitaro pro tio nomita la necesajn klopodojn. Post multaj malrapidaĵoj, post senfinaj interparoladoj, la monsumo da ses milionoj al li estis difinita.

Linŝardo, konservita en siaj intendantaj funkcioj, prenis sur sin ĉiujn detalajn klopodojn, kiujn absolute ne komprenis la naiva markizo. Dank’ al li, la hotelo de la Grenela strato estis reaĉetita, kaj restarigita la Prelonga kastelo; dum Imperiostila meblaro anstataŭis la antikvajn Ludovikodekkvinajn apogseĝojn, kiu fariĝis netroveblaj pro malofteco.

Ĝardenfabrikisto metis en la senarbigitan parkegon taĉmenton da laboristoj: kaj beleta anglostila parketo tre kombita, tre brosita, tre rastita anstataŭis la belegan antikvan arbegaron.

La kelkaj jarcentaj kverkoj, kiuj ne estis faligitaj pro brakomanko, estis pie konservitaj, kaj fariĝis la centro kaj samtempe la kaŭzo de ravaj herbejoj, kies pala verdaĵo ĝojigis la rigardon. Fonteto, kiu proksime fluis, estis kaptita, kaj povis forkuri al la ebenaĵo nur kiam ĝi estis fruktiginta la novan parkon, ĝin malsekigante per siaj multaj kurbiĝoj, kaj farante de loko al loko belmovajn akvofaletojn sur nenaturaj rokaĵoj multekoste masonitaj. Ĉi tie kaj tie naturŝajnaj pontoj ebligis la transiron super ĝi. Oni eĉ konstruis per cemento, en la parto plej malproksima, ruinaĵon tiel perfekte kaj tiel okultrompe faritan, ke la pasanto ne klarigita restis konvinkita, ke li havas antaŭ li veran feŭdalan restaĵon, datumantan de la Krucaj militiroj.

La mono kiu, post tiuj laboroj, restis el la monsumo donita kiel kompensaĵo, estis procente donita de Linŝardo al la ŝtata prunto, por ke ĝi pagu la renton.

Certe inter la antikvaj Prelongaj markizoj kaj la nuna, neniu komparo estis ebla: sed tamen li povis ankoraŭ figuri en la mondo, kaj en ĝi vivadi kiel riĉa senokupulo.

Dum tiu tempo, lia filo Raŭlo, grafo de Prelongo, naskita en Germanujo dum ekzilo, plenumis apud la reĝo la funkciojn de nobelgardisto, funkciojn, al kiuj liaj multaj nobelecaj vicoj donis rajton nediskuteblan.

La patro Linŝardo havis filon nomitan Andreo, naskitan antaŭ la Revolucio kaj sekve iom pli maljunan ol la grafo Raŭlo. De tiu tempo fluis dudekok jaroj, kaj la knabo fariĝis bela junulo, kiu estis por sia patro lia sola ĝojo kaj sola fiereco. Pro tio, afero, kiun la maljunulo pli ŝatis ol la riĉecon, estis la estimo kaj la amo de sia filo. Li estu sola, la juĝoj, kiujn oni povus fari pri liaj gestoj aŭ paroloj, lin lasus tute indiferenta; sed apud li troviĝis Andreo, Andreo, kiu stariĝis antaŭ li kiel viva konscienco: kaj, ĉar la fila respekto malfacile akordiĝas kun la malestimo publika, la cerbo de Linŝardo elpensis ĉiutage mil kombinojn pli eltrovemajn unujn ol la aliajn, por ke neniu povu suspekti per kiuj rimedoj liaj riĉaĵoj estis akiritaj. Li sciis ke, se lia filo konus la veron, li estus kapabla ĉion malakcepti, kaj eĉ sin vole kondamni al la malriĉeco, prefere ol uzi riĉaĵojn ne honeste ricevitajn.

Kiam la ekssubregisto redonis al sia iama mastro la ruinojn de la kastelo, la junulo sin ĵetis al la kolo de sia patro, kaj ekkriis en movado de sincera entuziasmo:

— Estas bela, tio kion vi faras, estas kuraĝa, estas grandanima; kaj mi pli ankoraŭ vin amus se tio estus ebla! Tamen tia malavareco ĉiujn mirigis. Oni al si ripetis mallaŭte, ke tia malprofitemo tre malbone akordiĝis kun la karaktero de la maljuna ruzulo, kaj, ke ĝi kredeble estis pli ŝajna ol vera. Famoj maltrankviligaj ĉirkaŭiris pri la deveno de tiu riĉeco; kaj, en sia senĉesa marŝado, la imagoj incititaj pli kaj pli antaŭeniris kaj jam preskaŭ antaŭvidis la veron.

Tiam li opiniis, ke necese estas frapi grandan baton kaj doni al tiuj langoj, kiuj volis senhalte agitiĝi, nutraĵon por interparoladoj, kaj utiligi por lia savo tiujn babiladojn, kiuj, se li ne ilin haltigos, baldaŭ kaŭzos lian pereon. Pro tio, pretekstinte, ke li bezonas novmodelan plugilon, li supreniris en la publikan veturilon, kiu trifoje semajne veturigis Parizon.

Tuj kiam li estis alveninta, li rapidis sin provizi de la kulturilo, ŝajna kaŭzo de sia vojaĝo: kaj kiam tiu aĉeto estis farita, ĉar li havis dum kelkaj tagoj sian tempon tute liberan, li komencis siajn klopodojn. Kiam li eliris, li antaŭsciigis Andreon, ke kredeble li restos forestanta dum unu semajno, pretekstante, ke li ne revidis Parizon de multaj jaroj, ke grandaj ŝanĝoj okazis en la ĉefurbo, kaj, ke li estus kontenta viziti la novajn monumentojn, kiujn Napoleono konstruigis dum sia regado.

Sed anstataŭ sin promenadi al la Triumfa arko, al la Magdaleno, al la Karusela placo, kiuj lin neniel interesis, li unue sin provizis de ilustrita katalogo enhavanta la figurojn de antikvaj moneroj, kaj de nomaro uzata de moneristoj kaj de medalkolektistoj. Li zorge studis ĉiujn, kiuj estis uzitaj dum la epoko de Valois’oj: kaj kiam, dank’ al sia memoreco vere rimarkinda, li gravurigis en sian cerbon la figuron de tiuj moneroj tiel bone, ke neniu estus kapabla lin erarigi, dum li kontraŭe povus lernigi pri tio eĉ la plej klerajn specialistojn, li konscience ekekzamenis unu post la alia ĉiujn butikojn de brokantistoj kaj de komercistoj por antikvaĵoj. Ĉiujn monerojn de tiu epoko, precipe la kuprajn kaj la arĝentajn li aĉetis, rifuzante senkompate, kaj neniel allogite de admonoj de la vendisto, ĉiujn, kiuj apartenas al pli nunaj tempoj. Momente li haltis antaŭ du turnojsaj monfuntoj (livres tournois), markitaj per la profilo de Karlo IXa kaj admirinde konservitaj. La komercisto petis tri cent frankojn por ĉiu monero. Distirita unuflanke de sia avareco kaj aliflanke de sia sukcesdeziro, li ŝanceliĝis, kiam subite li decidiĝis:

— Nu, li diris, kiu volas la finon volas la rimedojn! Li pagis sescent frankojn al la brokantisto: kaj la du oraj moneroj kuniĝis kun la aliaj en la sakon en kiun li enmetis siajn aĉetaĵojn. Kiam, post ok tagoj plenigitaj de kuradoj tra Parizo el nordo suden kaj el oriento okcidenten, li estis akirinta tiamaniere centon da moneroj, li resupreniris en la veturilon kaj revenis Prelongon kun sia plugilo, kiun li montris al ĉiu, kaj sia saketo, kiun li vidigis al neniu.

Reveninte hejmen, li unue parolis entuziasme pri la plibeligaĵoj de la ĉefurbo, kiun liaj longaj klopodoj lin devigis viziti preskaŭ malgraŭvole. Sed kiam li troviĝis sola kun najbaro, kiun li sciis babilema, li eltiris el sia poŝo, kun grandaj misteraj gestoj, la saketon enhavantan la antikvajn monerojn: kaj li mallaŭte rakontis, ke iam, vizitinte la subterajn galeriojn de la kastelo, li trovis en amaso da ruboj kupran vazon plenan da similaj moneroj.

Tia rakonto kompreneble ekbriligis en okuloj de lia interparolanto flamojn de avideco. La du oraj moneroj precipe entuziasmigis tiujn eĉ kiuj ŝajnis plej indiferentaj kaj plej malprofitemaj. Neutile estas aldoni, ke, kiam li lasis sian interparoliton, ĉiam al li li rekomendis la plej absolutan sekreton.

Post ok tagoj, nova legendo rondediriĝis ĉirkaŭ la lando. Ĉiuj homoj, al kiuj Linŝardo konfidis sian novan elpenson, rapide rakontis al tiuj, kiuj bonvolis ilin aŭdi, sed ĉiam promesigante la plej grandan diskretecon, ke la ekssubregisto estis trovinta trezoron en la keloj de la malnova kastelo. Unue oni parolis nur pri kelkaj centoj da frankoj. Sed, post dekkvin tagoj, la kupra vazo, konsiderita kiel tro eta, kaj ne kontentiganta la incititajn imagojn, estis anstataŭita de bareleto; la bareleto fariĝis barelo; la barelo, barelego; kaj fine la barelego aliformiĝis en ujon tiel vastan, ke neniu estis vidinta tiel vastegan ujegon.

Post unu monato, oni rakontis malkaŝe, ke ekzistas subtera galerio, pasanta sub Violano, kaj antaŭiranta en la kamparon ĝis du mejloj el la kastelo; ke, de multaj jaroj, tiu galerio estis fermita de muro, kaj ne komunikiĝis plu kun la aliaj keloj; ke, ian nokton, Linŝardo, armita de pikfosilo, detruis la baron, kaj, antaŭirante singardeme en la mallarĝan koridoron, fine eniris en specon da ĉambro, kie troviĝis ordigitaj grandegaj bareloj plenaj da oraj moneroj. Nur pri la kvanto de tiuj bareloj la opinioj diversiĝis. Laŭ iaj, la nombro estis nepreciza, senfina: la plej malimagemaj certigis ke, laŭ la rakonto de iu tre bone sciigita, dek bareloj almenaŭ troviĝis en tiu subtera ĉambro.

Linŝardo sekvis tiun movadon kun malsincera indiferenteco, sed funde de lia brusto lia koro saltegis pro ĝojo; ĉar li vidis, ke lia ruzo sukcesis multe pli bone ol li estus tion esperinta.

— Nu, li diris, kiam li estis sola, frotante siajn manojn unu kontraŭ la alian laŭ fortikeco kapabla elartikigi siajn manradikojn, nu, se la babiladoj estas ĝenerale malbonaĵo, tamen ili kelkafoje enhavas bonaĵojn ... kiam oni scias ilin utiligi.

De tiu momento, estis akceptite, kiel veraĵo tute ne diskutebla, ke la riĉaĵoj de l’ ekssubregisto devenis de trezoro iam trovita de li en la malnovaj subteraj galerioj. Tia estis la lasta milito, kiun entreprenis la patro Linŝardo. Sed post tiu sukceso, li ne timis la estontecon: li povis ekdormi sur siaj laŭroj, ĉar li ne estis plu vundebla eĉ de la dubo. La maljuna batalanto eliris el la batalo ankoraŭ venkinte.

Tute rekuraĝigita sur tiu flanko, Linŝardo komencis la ekspluaton de kampoj, kiuj iam apartenis al lia eksmastro. En la bieno dispecigita, li apartigis por si leonan parton: dank’ al la persisteco kaj la obstineco kamparana, kiuj troviĝis funde de lia karaktero, li sukcesis ĉiutage pligrandigi ilian valoron. Oni devas aldoni, ke li estis lerte helpita de sia filo. Al malnovaj metodoj de antaŭaj jarcentoj, li anstataŭigis novajn farmanierojn: dank’ al lia lerteco, la tero produktis renton superan, kiun neniam konis la antikvaj subregistoj. Li estis la plej riĉa posedanto en la tuta lando: lia opinio altrudiĝis; kaj ĝis multaj mejloj ĉirkaŭe oni ĝin konsideris kiel veran potencon. Dum la markizo, vivante sola en sia kastelo restarigita, aperis antaŭ okuloj de ĉiuj landanoj nur kiel respektinda restaĵo de malaperintaj jarcentoj, lia intendanto, kiu disigis ĉirkaŭ si la movadon kaj la vivon, fariĝis, kaj preskaŭ senvole, la vera sinjorego de la lando.

Nur unu afero venenigis lian ĝojon. Lia filo ne ŝajnis deziri la edziĝon, kaj diris ofte:

— Ni estas nun tiel feliĉaj: kial ŝanĝi? La maljuna patro sentis kvazaŭ konsciencriproĉon: ofte li sin demandis ĉu la malŝato, kiun la junulo ŝajnis sentadi por rajta edziĝo, ne havas sian fonton en la trograndigo de fila amo.

Ĉar Andreo estis bona, ageme bona. Neniam malriĉulo, sin prezentinte en la farmodomon, el ĝi eliris kun manoj malplenaj. Lin oni konsideris kiel la bonfaranton de la lando; kaj tiu famo naskis okazaĵon, kiu havis por lia estonteco gravegan influon. Iam li revenis en sia veturilo, kiam li renkontis sur la vojo kvindek- aŭ sesdekjaran viron, kiu ŝajnis lacega.

— Kien vi iras, kompatindulo? demandis Andreo.

— Al la Linŝarda farmodomo.

— Supreniru en mian veturilon. Post kvarono da horo, Andreo jam sciis, ke lia kunvojaĝanto nomiĝas Giulio Freĉio, devene Korsa, kaj partoprenis ĉiujn militojn de l’ Imperio. Lin vunditan en la batalo de Borodino kaj militkaptitan oni direktis al la Siberia landlimo kaj poste enfermis en fortikaĵon, en kiu li vivis dum kvar jaroj, kvazaŭ forgesita. Fine iam malfermiĝis la pordoj de lia malliberejo: li refariĝis libera sed tute senmona. Tiam, pro grandega deziro revidi Francujon, komencis por li ekzistado, kiun li ne povis sentreme rememoriĝi. De urbo en urbon li revenis piede el fundo de Rusujo: pro tio liaj fortoj estis tute eluzitaj. Feliĉe tiu bona Andreo lin helpis: sen tio, li estus mortinta pro malsato, funde de fosaĵo.

Post ok tagoj, Andreo kaj Freĉio fariĝis reciprokaj amikoj. La filo Linŝardo ne laciĝis, aŭdante sian kunulon, kiu parolis pri sia pentrinda insulo, pri la sovaĝa beleco de arbetaroj (maquis), kun la maro blua ekvidita en la malproksimo inter du montaroj. Poste la voĉo de la maljuna ekssoldato plimoliĝis: li memoris pri virino iam de li amita. Kiam li estis devigita forlasi la patran landon, por bataladi en kvar anguloj de Eŭropo, li lasis ŝin gravedan. Kiaj ambaŭ fariĝis, ŝi kaj ŝia infano? Pro tio, li estis tre dezirema revidi Korsujon. Ĉar Andreo promesis, ke li pagos al li la vojaĝon, li instigis sian junan amikon, ke li plenumu sian promeson.

— Vi estas tre feliĉa, diris iam la filo Linŝardo; vi baldaŭ revidos belegan regionon, kiun mi ĉiam deziris koni.

— Nu, venu kun mi: kio vin malhelpas? Mi estus tiel feliĉa vin prezenti al miaj amatoj, dirante: jen mia savinto.

— Ne estas la deziro, kiu mankas. Sed la farmaj laboroj devigas, ke mi tie ĉi ĉeestu, kaj malpermesas mian eliron.

— Ho! por kelkaj semajnoj! Ni troviĝas en momento de la jaro, en kiu la kulturo iom ripozas. Cetere ĉu vi ne havas sinjoron vian patron por vin anstataŭi? Andreo fariĝis revema, kaj nenion respondis. Vespere, ĉe la manĝotablo, li diris pri tio kelkajn vortojn al sia patro, kiu ekkriis gaje:

— Iru, mia kara infano, iru do. Vi sufiĉe laboradas dum la tuta jaro: vi tre rajte povas preni unu aŭ du monatojn da libertempo. Sinjoro Freĉio estas prava: ĉu mi ne restas tie ĉi por zorgi pri ĉio? Sed vi garantias por li, li admonis, sin turnante al la maljuna soldato; oni rakontas, ke en via lando pro negravaĵo oni mortigas viron kiel hundon.

— Ne timu, sinjoro Linŝardo. La venĝadoj (vendetta), al kiuj vi aludas, estas danĝeraj nur por la anoj de malamikaj familioj. La fremdulo kontraŭe estas certa, ke li trovos ĉie la plej ĝentilan akcepton. Estas necese aliri Korsujon, aŭ ĉe sinjoron Linŝardon, li aldonis ridetante, por bone kompreni la sencon de la vorto gastamo.

Post tiuj paroloj ĉiuj sin levis kaj decidis, ke la eliro okazos la morgaŭan tagon.

Alveninte Ajaccio’n, post marveturo tute sendanĝera, la du vojaĝantoj aliris al la kvartalo, en kiu Freĉio vivadis dum sia junaĝo. Tie ili eksciis, ke la iama amantino de Giulio, Paolo Boldino, naskis filinon, kaj revenis Sartenon en sian familion. Oni aldonis mallaŭte, ke Freĉio estus singardema ne sin montrante en tiu lando; ĉar la fratoj de la junulino ĵuris venĝi en la sango de la delogisto la insultegon faritan al ilia familio. Malgraŭ dudek kvin jaroj pasintaj la vundo ĉiam sangodonis, kaj ne pardonis la malpurigita fiereco de Boldinoj. Sed la maljuna militisto tro ofte aŭdis la kuglojn siblantajn apud siaj oreloj, por obei la timoplenajn rekomendojn de siaj iamaj kunuloj. Pro tio, post du tagoj uzitaj por vizitadi la urbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Andreo kaj Giulio enŝipiĝis al Sarteno.

En tiu urbo ili tre facile trovis la domon loĝatan de la Boldina familio, kiu enhavis la du fratojn Pietron kaj Giusepon, ilian fratinon Paolon, kaj ŝian filinon Helenon, la infaninon, kiun ŝi naskis de Freĉio.

Kiam ili sin prezentis, la servistino diris, ke sinjoroj Boldinoj ambaŭ forestas, sed ke sinjorino Paolo kaj la fraŭlino troviĝas hejme.

Aŭdinte la sonon de la sonorilo, Paolo leviĝis, malfermis la pordon, kaj rekonante sian iaman amanton:

— Giulio! ŝi ekkriis.

— Mia karega Paolo! Kaj la maljunaj geamantoj sin ĵetis reciproke en brakojn unu de alia.

Kiam la unuaj amatestoj iom kvietiĝis, Freĉio, preninte la manon de Andreo, kiu diskrete sin metis flanken, lin prezentis al sia amatino, kaj rakontis ĉiujn servojn de li ricevitajn.

La amanto de Paolo ne haltigis siajn laŭdojn, kaj elfluigis la dankemon, kies estis plena lia koro, kiam la pordo malfermiĝis. Aperis Heleno.

— Filino mia, diris grave ŝia patrino, jen estas via patro, pri kiu tiel ofte mi al vi parolis. Kisu lin.

La junulino rapide ekzamenis tiun vizaĝon brulitan de dudek-kvin militoj kaj poste, sen entuziasmo, ŝi malvarme prezentis sian frunton: sed Freĉio ŝin prenis en siajn brakojn, kaj, ŝin sufokante per ĉirkaŭpremoj, ŝin kisadis plenlipe.

Sed Paolo, kiun la sento de la danĝero revenigis al la realeco, diris al sia amanto:

— Giulio, vi ne povas pli longatempe resti ĉi tie, ĉar Pietro kaj Giusepo ĵuris vin mortigi.

— Ho! ne timu, mi vidis multajn aliaĵojn. Mi intencas ripari la malbonaĵon de mi faritan: mi volas edziĝi kun vi kaj rajtigi mian filinon. Pro tio, necesege estas, ke mi vidu Pietron, la familian ĉefon, por peti de li vian manon. Mi tie ĉi atendos lian revenon.

— Sed, diris Andreo, ĉu vi ne timas ...?

— Mia kara amiko, oni tre bone vidas, ke vi ne konas la korsajn kutimojn. Tiel longe kiam mi restos en tiu domo, mi estos gasto; sekve nenio min minacos.

Ja, kiam, dum la vespero, la fratoj Boldinoj revenis por la manĝo, Paolo, tremanta pro kortuŝeco, al ili prezentis sian amanton kaj lian amikon. Sen ia ŝanceliĝo, la kvar viroj premis reciproke siajn manojn. Eĉ Pietro petis Andreon kaj Giulion, ke ili bonvolu konsideri lian domon kiel sian hejmon dum la tuta tempo, kiun ili intencis resti en Sarteno. Unuvorte la akcepto ŝajnis tute kora. Sed Linŝardo tre klare vidis, ke la palpebroj de Boldinoj malleviĝis, por kaŝi la malamegan flamon, kiu brilis en iliaj okuloj.

Post la vespermanĝo, Freĉio prezentis sian peton. Post la unuaj vortoj, Pietro kaj Giusepo malfacile sin detenis por ne eksaltegi. Vagisto kiel Freĉio kuraĝis peti la manon de Boldinino, de virino en kies vejnoj fluis unu el plej senmiksaj kaj plej antikvaj sangoj de Korsujo! Sed ili kaŝis siajn sentojn; kaj Pietro respondis per voĉo preskaŭ afabla:

— Ni reparolos pri tio. Nenio urĝas. Ĉar Paolo atendis dum dudek-kvin jaroj, ŝi povas ankoraŭ atendi dum kelkaj tagoj.

Andreo kaj Giulio salutinte eliris, kaj loĝiĝis en hotelo de la urbo.

Ĉiutage Freĉio vizitis sian fianĉinon dum kelkaj horoj: ĉar ambaŭ fratoj forestis dum la tuta tago, nenio maltrankviligis la karesojn kaj la revojn al estonteco de maljunaj gefianĉoj.

Iam Andreo akompanis sian amikon. La interparolado sin turnis al la naturaj belaĵoj de la lando. Paolo parolis entuziasme pri sovaĝa faŭko sidanta post kelkaj mejloj el la urbo. Ĉar Linŝardo ne venis en Korsujon por vidi du gemaljunulojn okupitajn de malfrua amo, li proponis, ke oni ĝin vizitu: la propono estis akceptita ĝoje. Oni dungis kaleŝon por la morgaŭa tago: kaj frumatene Paolo, Andreo, Giulio en ĝin lokiĝis. Heleno, iom malsaneta petis, ke oni ŝin senkulpigu.

Alveninte en loko, kie la vojo ne estas veturebla, la tri gevojaĝantoj malsupreniris. De unu horo ĉirkaŭe ili marŝadis apud teruranta profundegaĵo, funde de kiu fluis ŝaŭmanta torento, kaj kiun la mallarĝa vojeto elstaris kornice, kiam pafo bruis. Giulio mortige frapita falis en abismon kaj en ĝin dispeciĝis. Tuj sur roko alta aperis la profilo de Pietro minacanta, dum, post tri paŝoj pli malproksime, tiu de Giusepo desegniĝis sur la blua fundo de la ĉielo.

— Ha! monstroj, ekkriis Paolo freneza pro ĉagrenego, buĉistoj, rabistoj, vi mortigis la viron, kiun mi amas, la patron de mia infanino! Sed tiu krimo ne restos senpuna: mi vin denuncos al la juĝistaro, mi vin liveros al ekzekutisto; kaj sur eŝafodo, sur kiu falos viaj kapoj, vi pagos la sangon de vi ekverŝitan!

— Malnoblega filino, ekkriegis Giusepo, ebria pro kolerego, ĉar vi pli amas la honton ol la honoron kaj vian malkuraĝan delogiston ol vian familion, nu, iru lin retrovi.

Rapide li celis kaj pafis. La malfeliĉa Paolo, frapita en koron siavice ŝanceliĝis kaj ekfalis en abismon. Andreo, kaptita de teruro, vidis la korpon de la juna virino saltegantan el roko al roko: en la ŝaŭmantan ondon la sangplenaj pecoj subakviĝis kaj baldaŭ malaperis.

— Sinjoro, diris Pietro alproksimiĝante al Linŝardo kaj sin apogante sur sian pafilon ankoraŭ fumantan, vi tuj ĉeestis justecan agon, kiun eble vi nomos per alia vorto. La afero ne estas grava: ĉar via opinio nin tute indiferentigas. Ĉiu estas la sola juĝisto pri la maniero uzota por venĝi sian malrespektegitan honoron. Mi diros nur unu vorton; kaj mi petas, ke vi bonvolu ne ĝin forgesi. En niaj familiaj malpacoj ni ne amas la atestantojn, sekve mi kredas, ke vi saĝe agus, revenante Francujon kiel eble plej baldaŭ. Pri la knabino Heleno, frukto de tiu malbenita amo, se vi ŝin kondukus en vian landon, tio certe estus la plej bona afero okazebla por ni ... kaj por ŝi.

Poste, salutinte la junulon kun la plej afabla ĝentileco, ambaŭ fratoj ĵetis la pafilojn sur siajn ŝultrojn, returnen iris, kaj penetris en la arbetaron, en kiun ili baldaŭ malaperis.

De tempo jam longa ili estis elirintaj: kaj la malfeliĉulo restis obstine sur la sama loko, starigite de teruro. Fine, iom post iom, la senteco revenis: li rememoris la parolojn de Pietro, kiuj unue zumis en liaj oreloj tute konfuze. Li komprenis, ke grava devo trudiĝas al li: elpreni Helenon el la kolerego de ŝiaj onkloj. Ĉu ŝi ne estas la filino de lia maljuna amiko? Ĉar jam li savis la naskinton, ĉu la devo ne ordonas, ke li faru la samon por la naskitino? Sed, por tion efektivigi, ekzistis unu kaj sola rimedo: dekonduki kun li la junulinon. Kaj li ne sciis ĉu ŝi tion akceptos.

Malvolvante tiujn pensojn en sia cerbo, li retrovis la kaleŝon, kiu atendis funde de la valo, rakontis al la veturigisto ian historion por klarigi la foreston de siaj vojaĝaj gekunuloj, kaj revenis Sartenon.

Post multaj ĉirkaŭparoloj la juna Korsino estis sciigita pri la malfeliĉaĵo, kiu ŝin frapis. Ŝi diris nenion kaj sur ŝiaj vangoj fluis neniu larmo. Sed ŝiaj nigraj okuloj brilis de stranga fajro: antaŭ ili instinkte Andreo mallevis la siajn. Li petis de ŝi, kion ŝi intencas fari, ĉu ŝi havas rimedojn por ekzistado. Ĉar Heleno nee skuis la kapon, Linŝardo diris:

— Mi ne povas vin lasi sola en la terura situacio, en kiu vi troviĝas: ĉu vi bonvolas min kuniri Prelongon?

— Kiel vi volas, ŝi respondis; ĉar mi estas nur virino.

Kaj nenio, dum kelkaj tagoj, estis kapabla ŝin elirigi el ŝia muteco.

Dum la marveturo, lia kunulo, mirante pri la karaktero stranga kaj sovaĝa de tiu junulino, kiu tiel malsimilis tiun de aliaj fraŭlinoj ĝis nun de li konitaj, demandis ŝin, kial ŝi ne ploris, eksciinte la pereon de siaj gepatroj.

— Ĉu tio povis utili, ŝi murmuris kolere; ĉar mi estas nur virino.

Por la dua fojo, Andreo aŭdis tiun frazon elirantan el ŝia buŝo.

— Tiam se vi estus viro, kion vi farus?

— Mi ilin venĝus.

— Mi vidas, Heleno, ke vi partoprenas miajn sentojn, kaj, ke vi opinias abomena la duoblan krimon de viaj onkloj.

— Miaj onkloj estis pravaj. En ilia loko, mi estus aginta kiel ili.

— Dio! Ĉu via patro ...

— Mia patro! Li delogis fraŭlinon; li estis krimulo.

— Sed via patrino ...

— Mia patrino estis delogita nur, ĉar ŝi tion bonvolis.

— Tamen, mia kara infanino ...

— Ne taŭgas tamen. Kiam knabino sin lasas kapti, tio okazas nur, kiam ŝi konsentas; do, ĉar mia patrino konsentis, ŝi estas krimulino.

— Sed antaŭnelonge vi deziris ilin venĝi.

— Certe, se mi estus viro, tio estus mia devo: kaj mi ĝin ne malobeus.

Tiuj respondoj mallongaj, kruelaj, sed ne senigitaj da ia sovaĝa grandeco, profunde mirigis Andreon. Iom post iom, tiu junulino naskis interne de li senton ĝis nun nekonitan. Li tiel bona, tiel kvieta, tiel ĝuste ekvilibrata, ne sciis kian sintenadon konservi antaŭ tiu fraŭlino kruela, kolerema, tute forportita de ŝia pasio.

Alveninte Prelongon, kiam la filo Linŝardo, prezentinte Helenon al sia patro, al li rakontis sian draman vojaĝon, ĉi tiu skuis la kapon, kiel viro priokupata pri la estonteco ĉar, laŭ li, la ĉeesto de tiu fremdulino en la farmodomo enhavis multajn timindajn minacojn por la hejma feliĉeco.

Ja Andreo, kiun la amo pli kaj pli okupis, penadis provi apud la junulino tiujn delogajn rimedojn, kiuj ĝis nun tiel ofte sukcesis apud la aliaj: sed Heleno senkompate lin repuŝis; kaj la amanto pelita estis devigita mallaŭte konfesi, ke li estas hontinde venkita.

Ian nokton, freneza pro amego, decidinte triumfi tiun malhumilan virinon, kiu lin suferigas, li puŝegis per frapo de ŝultro la pordon de ŝia ĉambro. Sed la juna Korsino sin gardis: armita de peza fajrincitilo, ŝi rapidis al li, ĝin svingante:

— Se vi faras unu paŝon plie, mi rompas vian kapon, ŝi diris. Vi bone scias, ke iam mi diris: “Knabino falas nur, kiam ŝi bonvolas”. Mi scios tion pruvi.

Ŝi estis duonvestita. La junulo sentis pasian ebriecon, kiu ekokupegis lian koron. Senripareble venkita, li falis sur genuojn, antaŭ ŝiaj piedoj, ekĝemante:

— Kaj se mi edziĝus kun vi?

— Ha! se vi edziĝus, tio estus alia afero. Tiamaniere mi konsentus; sed alie, ne.

La morgaŭan matenon, Andreo havis kun sia patro gravegan interparoladon: la maljuna Linŝardo finante diris:

— Malfeliĉa knabo, mi pli amus, ke mia bofilino estu samlandanino, kiu vin komprenus, kiu partoprenus viajn ideojn, kaj plie al vi alportus belan doton; ĉar tio nenion difektas. Kun Heleno, vi havos neniun el tiuj bonaĵoj: kaj mi timas, ke vi ne estos feliĉa.

— Nu, vi certe estas prava; sed mi amas ŝin. Kaj jen kial, post ses semajnoj, dum funde de Korsujaj arbetaroj la Boldinaj fratoj, persekutitaj de la policistaro, elpensis ĉiutage mil novajn ruzojn por erarigi la ĝendarmojn, Heleno, ilia nevino, alkondukita al la altaro de l’ ekssubregisto de Prelongoj, rajte nomiĝis sinjorino Linŝardo.

La patron de Andreo ne trompis liaj antaŭsentoj. Tamen tia edziniĝo estus kontentiginta la plej ambiciemulinojn, kaj preteriris ĉiujn revojn fareblajn de la juna virino en ŝia Sartena dometo. Sen riĉaĵoj, havante kiel vivrimedojn nur la ĉasoŝtelon, la Boldina familio vivis ŝpareme, senprovize, laŭ la hazardo de okazoj. Subite la humila Korsino fariĝis unu el plej riĉaj Normandaj farmomastrinoj; kaj, ĉar Prelongoj nuliĝis en la lando, ŝi povis sin konsideri kiel la veran kastelmastrinon ... senkastelan.

Pro tio, ŝia kolerego fariĝis grandega, kiam ŝi sciis, ke tiu belega sinjorega loĝejo iam estis propraĵo de ŝia bopatro, kaj, ke ĉi tiu sin senigis da ĝi, instigita de neklarigebla malavareco.

De tiu momento, la bela farmodomo, kiun ŝi loĝas, ŝajnis al ŝi dometo; kaj iam la maljuna Linŝardo aŭdis sian bofilinon, kiu diris, minacante per pugno la kastelon: “Ha! malbenita palaco, el kiu oni min forpelis, mi ĵuras, ke iam mi reeniros en vin estrine, aŭ mi pereos de miaj penadoj”.

Sinsekve ŝi naskis du filojn, Ludovikon kaj Viktoron, kiujn ŝi volis mamnutri mem, esperante trovi en la ĝojoj de la patrineco nutraĵon al malkvietaj pasioj, kiuj bolis en ŝi, kaj kiujn ŝia edziniĝo kun Andreo ne kontentigis. Ĉar Heleno ne amis sian edzon. Certe ŝi ne sentis al li malamon: kontraŭe ŝi volonte konsentis la firmajn kvalitojn, kiuj faris la fundamenton de lia karaktero. Sed tiu dika viro, timema, iom spiritpeza, bona ĝis la malspriteco, ne povis taŭgi por ŝia itala natureco ardanta kaj malhumila.

Sed ekzistis iu al kiu sinjorino Linŝardo sentadis profundan malamon: ĉi tiu estis ŝia bopatro. Ŝi sciis lin tiel maldika, tiel ruza, tiel supera, ke kelkafoje ŝi demandis sin ĉu pezulo kiel Andreo estis naskitebla de li. Ŝi estus lin ameginta, se li estus ŝia edzo. Sed, ĉar ŝi povis vidi en li nur kontraŭpezon kontraŭ la influo, kiun ŝi esperis efikigi, ŝi lin timis kiel danĝeran malamikon; kaj ju pli ŝi lin sincere admiris, des pli ŝi lin malamis en la plej profunda kaŝejo de ŝia koro.

Jam de longa tempo Heleno ĝuste divenis la agojn de la maljuna Linŝardo. Unue tio estis nur instinkta suspekto, sed iom post iom, dank’ al babiladoj de unuj kaj de aliaj, ŝi kolektis aron da fariĝetoj, kiuj, faske grupigitaj, liveris sumon plenegan da verŝajno. Tamen la historio de la trezoro, kiun neniu malkonsentis, detruis la teksaĵon de ŝiaj kombinoj. Sed ŝi ne sin konfesis venkita; kaj ŝi serĉis dum multaj monatoj, ĉu ŝi ne trovos ian skribaĵon pruvantan, kiu rajtigus ŝiajn konjektojn.

La hazardo ŝin helpis. En amaso da malnovaj ĵurnaloj datumantaj de la Revolucio, ŝi trovis ligaĵon da paperoj, kiujn ŝia bopatro kredis detruitaj de longa tempo. Ili estis kelkaj leteroj, kiujn lia kunkulpanto al li sendis, kiam la kastelo estis vendita kiel nacia bieno: kun tiuj leteroj kuniĝis la kvitancoj de la brokantisto, al kiu Linŝardo vendis la meblaron.

La homo mortis: la patro Linŝardo kredis, ke lia sekreto estas kun li enfermita en lia tombo: kaj subite la kulpiganta subskribaĵo postvivis kaj eliris el la forgeso por lin kondamni.

Triumfante, Heleno volis montri al sia edzo tiujn paperojn, sed Andreo ne troviĝis en la farmodomo.

Ŝi lin atendis longatempe; kaj kiam li revenis, li ŝajnis priokupata.

Revenante viziti siajn rikoltistojn, li estis preskaŭ renversita de kaleŝo, poŝte jungita, kiu bruligis la vojon, meze de polva nubo. Sed, kvankam ĝi rapidege ruliĝis, la filo Linŝardo rekonis la vojaĝanton: li estis la grafo Raŭlo.

— Li, en Prelongo, en tiu momento de la jaro! li murmuris: kredeble okazas en Parizo io gravega.

Ja estis la filo de la markizo, kiu pagis duoblajn bridojn, dezirante anonci pli frue al sia patro la ruinigon de la monarĥeco kaj la Julian Revolucion.

Andreo eksupreniris al sia ĉambro por anstataŭi siajn vestojn, kiam Heleno diris, montrante sian trovaĵon:

— Nu, rigardu. La filo Linŝardo ĵetis rigardon sur la paperfolietojn, kaj ĉion komprenis. Tiam li faletis en apogseĝon, kaŝis la kapon en siajn manojn, kaj ekploregis.

Aŭdante bruon de ploregoj en la apuda ĉambro, la patro, kiu ne povis suspekti la kaŭzon de tiuj larmoj, malfermis la pordon komunikigantan, dezirante peti de li la motivon, kaj lin konsoli.

— Kion vi havas, mia kara infano, li diris; kiu povis vin ĉagreni.

— Nur vi.

— Mi! Vi scias, ke, por ke vi estu feliĉa, mi donus mian sangon.

— Eble. Sed vi ne havis rajton liveri la honoron.

— Andreo, kiu povis diri al vi ...?

— Neutile ruzi nun, nek elpensi mensogojn; mi ne vin kredus. Cetere mi scias ĉion.

— Kion vi volas diri per tiu vorto ĉio, balbutis la malfeliĉa patro, esperante sin alkroĉi al savontaj branĉoj.

Ne respondinte, lia filo montris la leterojn: la maljunulo paliĝis.

— Vi bone vidas, diris la junulo, ke la riĉeco, kiun ni ĝuas, estas riĉeco ŝtelita, ke la nomo, kiun mi portas, estas nomo malpurigita.

— Malfeliĉa infano, ekkriis Linŝardo per ne homa voĉo, vi do ne sentas, ke vi min mortigas?

— Tro malfrue, respondis Andreo senkompate; la malbonaĵo estas nekuracebla. Ve! kial vi ne mortis antaŭ mia naskiĝo.

Nur per ĝemado respondis la maljunulo.

— Mi estas edzo, mi estas patro, daŭris Andreo kolerega. Antaŭe mi povis protesti tiun riĉaĵon, ĝin redoni al ĝia vera posedanto kaj poste pafi kuglon en mian kapon. Oni estus kompreninta, ke mi abomenas viajn agojn: de neniu mi estus kulpigebla, konsiderinda kiel via kunkulpanto. Sed nun la devo min devigas konservi tiujn riĉaĵojn, min devigas mensogi pri ilia deveno, min devigas unuvorte daŭrigi vian rabistan agon; ĉar mi ne volas, ke iam miaj filoj min riproĉu, ke mi al ili heredigis la honton samtempe kun la mono, min kulpigu, ke mi ilin devigas porti la nomon de hipokritulo kaj de ŝtelisto.

La maljunulo ne povis plion aŭdi. Li eliris, sin alkroĉante sur la muroj: kaj li havis nur la tempon eniri en sian ĉambron kaj sin ĵeti sur liton.

Pri Andreo, li estis refalinta en sian apogseĝon. Per la brakoj li dolore kunpremis sian bruston por haltigi la ploregojn, kiuj minacis lin sufoki. Interne de li io disŝiriĝis, la estimo kaj la amo, kiujn li sentis al sia patro. Subite falegis longa estinteco de feliĉeco. Ĉar li komprenis, ke lia edzino kaŭzis la malfeliĉon per ŝia malamema sagaceco, ĉar li sentis, ke li ne estas amata, sekve ke li ne povas ricevi de ŝi la konsolojn, kiujn li bezonas, li ŝin riproĉis, ĉar ŝi devigis lin malfermi liajn okulojn: kaj, sentante sin sola en la mondo, li malesperis pri la estonteco.

Lasante flui tiun larmotorenton, kiun ŝi ne povis haltigi, Heleno eliris. Aŭdinte stertori en la najbara ĉambro, ŝi en ĝin rapidis. Ŝia bopatro, svenanta sur sia lito, aŭdigis tiun spiradon fortan kaj bruan, kiu antaŭiras la agonion.

— Rapide, la kuraciston, ŝi diris al servisto. Kuru kaj lin venigu.

Sed la vilaĝa doktoro alvenis nur post du horoj. Li troviĝis apud la markizo de Prelongo, kiu estis falinta en la brakojn de Raŭlo, eksciante la novaĵon, kiun al li konigis lia filo.

Per unu rigardo, la praktikisto juĝis la staton de la malsanulo.

— Cerba sangado! li diris al sinjorino Linŝardo: li estas senespere mortonta.

Poste alproksimiĝante al la lito, kaj studinte la simptomojn:

— La vivaj centroj ne estas tuŝitaj; kredeble li vivos ankoraŭ dum kelkaj tagoj; sed li ne resaniĝos.

Kaj, farinte larĝan sangeltiron, li eliris, dirante, ke li revenos dum la vespero.

Tuj post tiu operacio, la patro Linŝardo malfermis siajn okulojn, ŝajnis rememori kaj penis sin levi. Sed la paralizo lin najlis sur lia lito malmovigitan.

Post tri tagoj, ĉar la malsanulo aŭdis sur la strato grandan bruon de kaleŝoj kaj de ĉevaloj, miksitan kun religiaj kantoj:

— Petro, li diris al la farma knabeto ĉi tie metita por lin servi, kio do okazas ekstere?

— Estas la enterigo de la markizo de Prelongo.

— Nu, la markizo mortis, li murmuris dolore; kial oni ne tion konigis al mi? Petro komprenis, ke li ekdiris malspritaĵon: sed, ĉar estis tro malfrue por ĝin malkonfesi, li daŭrigis:

— Li mortis subite, eksciinte, ke nova Revolucio okazis.

— Ĉu li estis sola en sia kastelo?

— Ho! ne; sinjoro Raŭlo troviĝis apud li.

— Li estas feliĉega, sopiris la maljunulo. Li mortis, ĉirkaŭata de l’ estimo kaj de la respektego de sia filo: mi kunportos en la tombon nur la malŝaton kaj la malamon de la mia.

Liaj okuloj fermiĝis: kaj li ŝajnis ekdormi. Kiam la kuracisto revenis vespere, post kiam li alproksimiĝis al la lito, en kiu la malsanulo ĉiam ŝajnis dormanta, li sin turnis al apudestantoj, dirante:

— Mia ĉeesto nun senutiliĝas: ĉar sinjoro Linŝardo estas malviva de du horoj almenaŭ.

Estis tion rimarkintaj nek Andreo nek Heleno.

Post la morto de Roĝero de Prelongo, Raŭlo, lia sola filo, nature heredis lian titolon kaj liajn bienojn. Sed, ĉar la monarĥeco, kiun liaj familiaj tradicioj lin devigis servi, estas reprezentata nur de senkrona infano kaj de maljunulo ekzilita, la juna markizo sin demandis kortuŝe, kia do nun estos la celo de lia vivo.

Li troviĝis sola en la mondo. Kelkajn jarojn post sia reveno en Francujon, lia patrino pereis de malrapida malsano ricevita dum la ekzilo.

Nun, post kiam li estis oferinta al la malviva markizo la lastajn honorojn, kio por Raŭlo estas farebla? Nevole li ekpripensis al fraŭlino Suzano de Belvojo, juneca amikineto, kiun de longe li silente amegis.

Komparite kun tiu de Prelongoj, la nobeleco de la barono de Belvojo estis neantikva. Ĝi datumis nur de Henriko IVa; kaj en lia geneologia arbo troviĝis multe pli da Parlamentaj konsilantoj ol da partoprenantoj de la Versailles’a kortego. Pro tio ĝis nun la ebleco de edziĝo kun la ĉarma Suzano estis por Raŭlo nur revo ŝajne ne efektivigebla.

Li sciis, ke la maljuna markizo estus akceptinta tre malentuziasme la hipotezon de tia unuiĝo, ĝin konsiderante kiel malnobeledzigon: ĉar por li la roba nobeleco de Belvojoj povis esti nur maskita burĝeco. Certe la grafo Raŭlo montris al sia patro obeemon tiel respekteman, ke li estus pli aminta ĉion suferi ol suferigi la patran amon per la doloro de malkonsento; sed nun, ĉar la maljuna nobelulo ne ekzistis plu, lia filo sin demandis ĉu tiuj malnunaj opinioj, kiujn li respektis sed ne partoprenis, estis sufiĉe potencaj por malfeliĉigi lian vivon. La amo parolis estre en la koro de la junulo; post ok tagoj, li eliris el sia familia domego, kaj revenis Parizon.

Kaj, post tri monatoj, en la preĝejo Saint Thomas d’Aquin, la tuta altranga societo rapidis doni al Raŭlo pruvon de sia estimo, ĉeestante ĉe lia edziĝo kun fraŭlino Suzano de Belvojo.

Kiam eĉ la patro de Raŭlo estus estinta milfoje prava, la nova markizino de Prelongo, nur sin vidigante, senkulpigis kaj eĉ rajtigis tiun malrespekteton kontraŭ antaŭjuĝoj de la antikva nobeleca malhumileco. Estis malfacile vidi virinon pli amindan, pli afablan, provizitan de vizaĝo pli simpatia, pli indan unuvorte porti la gloran nomon, kiun Raŭlo ekfaligis en ŝian edziniĝan korbon. Pro tio, sentante la respondecon, kiu pezas sur ŝin, Suzano montriĝis pli ĵaluza kaj pli fiera pri ŝia titolo ol ŝia edzo mem: ŝi senbedaŭre kaj tutkore estus pli aminta la morton ol ĉian ajn fariĝon kapablan, eĉ de malproksime, ĵeti malpuraĵon sur ŝian novan blazonon. Ha! tiu blazono! Ŝi ame ĝin rigardadis dum multaj horoj, ne la maloriginalan kopion, kiu troviĝis desegnita sur ŝiaj juvelujoj, ŝia arĝentilaro, la pecoj de ŝia vestaro kaj la kartuŝoj de ŝiaj kaleŝoj, sed la solan veran, la solan historian, tiun, kiu troviĝis supre de la pordo eniriganta en la grandan nordan turon, tiun blazonon unuvorte, kiun la antikva Vilhelmo skulptigis sur granitplaton, kiam li revenis el Palestino, kaj kiun li sigelis por ĉiam sur la muron de sia kastelo.

Ĉar ĝi estis mirakle savita unuafoje dum Ludoviko XIIIa, kaj duafoje dum la Revolucio, tiu duobla hazardo donis al tiu respektinda restaĵo gravecon de talismano: kaj la juna markizino, iom superstiĉa, sincere kredis, ke la feliĉeco aŭ la malfeliĉeco de la Prelonga familio estas nerompeble alligitaj al tiu ŝtono.

Raŭlo ofte ŝin moketis pri tiu temo.

— Mia kara Suzano, li diris, mi kelkafoje incitetis mian patron, dirante, ke li estas pli reĝema ol la reĝo; sed rajte mi povus vin proklami pli Prelongema ol mi mem, kaj precipe ol la respektinda Vilhelmo, la kreinto de nia familio. Ĉar ni supozu, ke tiu heraldika ŝtono estus estinta rompita, kredeble la kunulo de la sankta reĝo tute simple estus refariginta alian, kaj pri tio neniel estus ĉagreniĝinta.

— Ĉiu havas sian sendanĝeran malprudentaĵeton: mi estus rajta miavice moketante la pian zorgon, per kiu vi konservas vian antikvan flartabakujon.

— Ha! tio estas alia afero, respondis Raŭlo, fariĝinte subite neridema. Tiu tabakujo estas familia memoraĵo, kiun la reĝo Ludoviko XVa iam donacis al mia avo. Dum la ekzilo, por neniu monsumo mia patro konsentis ĝin forlasi. Por aĉeti panon, li dismetis la diamantojn, kaj ilin vendis unu post la alia. Poste, kiam nur restis la ujo, ornamita, kiel vi vidas, per Watteau’a pentraĵo kaj ĉirkaŭata de orrando havanta diamantĉelojn bedaŭrinde malplenajn, li ĝin kaŝis zorge en angulon de ŝranko, ĵurante sur la animojn de Prelongoj glore mortintaj por la reĝo kaj por Francujo, ke li pli amus morti pro malsato ol sin senigi da tiu juvelo. Kaj vi vidas, ke li respektis sian parolon.

— Sed kial vi ne ĝin restarigas?

— Tial ke la difektiĝo mem de tiu juvelo al mi memorigas la kuraĝon montritan de mia patro dum la malfeliĉeco. Ĝin tuŝi ŝajnus al mi malrespekto, detruo de memoraĵo, Tian, kia ĝi estas, mi ĉiam volas ĝin konservi, por ke ĝi al mi montru la veran vojon sekvotan, min subtenu, min kuraĝigu, kaj, se estus bezone, malhelpu mian malvenkon.

Post tiuj paroloj eksaltis la koro de la juna markizino: ĉar ŝi komprenis, ke Raŭlo al ŝi alportis ne nur la nobelecon, kiu ŝin fierigis, sed samtempe la noblecon, kiu feliĉigas; ĉar la nobleco estas multe pli malofta ol la nobeleco.

Feliĉe por ambaŭ ili sin amegis reciproke: ĉar nur tiu amo fervora estis kapabla tolerigi al ili tiun tedigan vivmanieron kvazaŭ monaĥan, kiun ili vivadis en Prelongo.

Pro fideleco al la falinta dinastio, Raŭlo estis devigata sin deteni de ĉiu okupo, kiu ĉu de proksime ĉu de malproksime rilatas kun la politiko.

Dum la lastaj balotoj por la departementa konsilantaro, la plimulto de voĉdonoj ŝajnis alironta al Andreo Linŝardo. Aliparte la registaro de Ludoviko-Filipo, dezirante revenigi al si la disiĝantajn erojn de l’ antikva nobelaro, sekrete sciigis Raŭlon, ke, se li volus sin prezenti kiel kandidaton, lia elekto estus certa.

Ekkoninte tiujn mallaŭtajn intrigojn, Andreo, kiun manĝegis la konsciencriproĉoj, siavice rifuzis la mandaton al li prezentitan: ĉar li ne konsentis kontraŭbatali la viron ŝtelitan de lia patro.

— Prezentu do vin maltime, sinjoro Linŝardo, diris tiam Raŭlo, dezirante finigi tiun bataleton; kaj estu certa, ke mi vin helpados.

Dank’ al la protekto de la markizo, Andreo estis elektita per premeganta plimulto.

Ĉar la politiko estis fermita, sinjoro de Prelongo havis do nur unu eblan okupadon, la metion de kampara nobelulo. Per la princa doto, kiun al li Suzano alportis, li decidis, ke li plivastigos sian bienon por redoni al la kastelo de Prelongo rebrilon de ĝia pasinta grandeco.

Lin forte instigis en tiun vojon la markizino, kiu fervore akceptis ĉion, kio povis plialtigi la gloron kaj la famon de la nomo de ŝi portata. Ŝi eĉ petis de sia edzo, ke li aĉetu la Folieraĵan arbaron, malfacile ekspluateblan, sed enhavantan multajn ĉiuspecajn ĉasbestojn.

— Kiam oni nomiĝas la markizo de Prelongo, ŝi diris, oni devas prezenti al siaj invititoj ĉasojn preskaŭ reĝajn. Raŭlo, kiu momente ŝanceliĝis, ridetis kaj fine cedis: cetere ĉiam tiamaniere finis la disputoj, kiam okaze ili inter si malkonsentetis.

La vivado estis do tute unutona por la juna markizino, sed ŝi trovis en sia nekonsumebla disdonemo ĉiumomentan okupadon. Ĉiutage ŝi jungigis sian kaleŝon; kaj malsanuloj, maljunuloj, forlasitoj ŝin vidis alvenantan al ilia lito, kien ŝi alportis konsolajn parolojn kaj kuracilojn, esperon kaj monerojn.

Jam de du jaroj Prelongaj gesinjoroj estis edziĝintaj, kaj ili ĉagreniĝis: ĉar ilian reciprokan amon ne kronis la nasko de infano. Sed, ian vesperon, la bela Suzano konfesis al Raŭlo, ke kredeble ilia revo proksime fariĝos realaĵo.

Dum la longaj vintraj vesperkunvenoj antaŭestantaj la naskiĝon de la ido tiel deziregita, la geedzoj konstruis senfinajn projektojn pri la ekzistado de l’ estonta infano. Certe ambaŭ deziris knabon, kiu daŭrigos la Prelongan rason: sed Suzano lin deziris multe pli obstine ol ŝia edzo. Kiam la markizo incite diris, ke filino estos samkore akceptita de li, la juna virino ekkriis:

— Ho! amiko mia, se ĝi estas filino, kaj se ni estos tiel malfeliĉaj, ke ni ne naskos aliajn idojn, ĉu vi ne tremetas pripensante, ke unu inter la plej famaj francaj nomoj malaperos el historiaj tabeloj?

— Nu, kara amikino, se tio okazos, ni devos ĝin akcepti rezignacie.

Kaj ĵus estis tiu rezignacio iom mokema, kiu kolerigis la kastelmastrinon.

Fine post la natura tempolimo, la timoj de Suzano efektiviĝis; kaj ŝi naskis ravan filineton.

Raŭlo havis ĉasgardiston nomitan Kamuŝo. La antaŭan jaron li edziĝis kun junulino, Virginio Burbanto, kiu ĵus finis siajn akuŝistinajn studojn. Pro amo ŝi forlasis klientaron kontentige komencantan, kaj senbedaŭre entombiĝis funden de arbaroj. Oni decidis, ke ŝi kuracos sinjorinon de Prelongo.

Sed Virginio gravediĝis dum la sama epoko ol la markizino. Pro tio, ĉar la du akuŝoj proksimume koincidos, oni estis devigata forlasi tiun projekton. Tri tagojn antaŭ Suzano, la kamuŝa virino naskis knabon, kiu vivis nur kelkajn horojn. Ĉar ŝi havis multe da lakto, la kuracisto opiniis, ke ŝi estas nutristino tute ŝatinda por la infanino naskita de la markizino. Virginio ĝoje akceptis. Ŝi lasis la gardistodomon, kiun ŝi loĝis, kaj lokiĝis en kastelon por zorgi pri sia nutritino.

Kiam li vidis tiun homan larvon, kiu bleketis en sia lulilo, la markizo sentis unue miron miksitan kun ia ĉagreneto. Senkonscie li ŝin riproĉis, ke ŝi ne realigas la nekonfesitan revon, kiun, malgraŭ lia ŝajna sed malsincera nedeziremo, li ame karesis funde de sia koro.

Pri la markizino, kiu tuj divenis la intimajn sentojn de sia edzo, ŝi estis ĉagrenega. Ŝi demandis sin, kaj ne sen maltrankvileco, ĉu la amo, kiun Raŭlo sentis al ŝi, ne suferos pro tia elreviĝo, kaj ne plimalgrandiĝos. Sed ŝia timo rapide vaporiĝis: de la unua balbuto, la gepatroj estis tuj kaptitaj de la venkanta beleteco de tiu infanino, kiu ridetis al la vivo kun la nekonscia ĉarmo de novnaskitoj.

— Ĉar bedaŭrinde, diris iam Suzano, al tiu knabineto estos malpermesata la porto de nia nomo, ni ŝin edzinigos kun altrasa viro, kun unu el viaj samnobeluloj, kiu daŭrigos la tradicion de viaj prapatroj kaj samtempe tiun de siaj.

— Mi tute konsentas kun vi, respondis la juna patro: sed mi penados precipe, ke ŝi edziniĝu kun edzo, kiu ŝin feliĉigos.

Dum Prelongaj gesinjoroj esprimis tiun deziron eble iom antaŭtempan, la knabineto kreskis, kaj iom post iom aliformiĝis. Pro tio, kiam ŝiaj membroj plilongiĝis, kiam ŝia inteligenteco plivastiĝis, fariĝis nesentita ŝanĝo en la koro de gepatroj. Post kelkaj monatoj, nenia komparo estis ebla inter la iama embrio, kies akraj kriadoj ŝiris la orelon, pro kiu nenio ekzistis en la mondo krom la mamo de ŝia nutristino, kaj la nuna infanino. La knabineto ilin ambaŭ rekonis kaj eligis ĝojajn krietojn, prezentante siajn malfortajn brakojn. La markizo sentis, ke ŝi ĉirkaŭprenas lian koron per nevideblaj ligiloj, el kiuj cetere li neniel penis sin liberigi. Ĉiutage li al ŝi alportis kelkan novan ludilon, interesiĝis al ŝiaj plej etaj balbutoj; kaj kiam ŝi okaze ternis, tuj li montris ridindan teruron, kiu ridetigis la doktoron ĉiumomente alvokitan pro konsiliĝo.

Pri la markizino, antaŭ la infanineto blanka kaj roza, ŝi falis en verajn ravojn: kaj ŝi sincere sin demandis ĉu estas eble, ke troviĝas en la mondo knabineto pli ĉarma kaj pli inteligenta, laŭ sia aĝo. Kaj ŝi estis preskaŭ prava: ĉar ĉiuj, al kiuj estis permesita la honoro vizitadi fraŭlinon de Prelongo, senkaŝe konsentis, ke kun siaj brunoraj bukloj, siaj grandaj bluverdaj okuloj kaj siaj ruĝaj lipoj, la malgranda Matildo prezentis rimarkindan kaj originalan vizaĝon.

Raŭlo petis de malnova amiko de sia patro, la grafo de Gimbalo, ke tiu ĉi bonvolu esti la baptopatro de lia filino. La grafo respondis senprokraste, ke tia honoro ne rifuziĝas, sed ke li povos kontentigi tiun deziron nur en la venonta jaro.

La sinjoro de Gimbalo estis guberniestro de Guadelupo. Devigata resti en sia ofico, li atendis por reveni Francujon ke estus finita lia komanda tempo. Pro tio, la infanino estis provizore nur ondoumita: kaj oni atendis senpacience la tagon elektitan por la ceremonio.

Tiam ĉio moviĝis en la lando. La preĝejo estis repentrita de supre malsupren: novaj vitraĵoj anstataŭis la malnovajn, malpurigitajn de la polvo: la antikva sonorilejo kvadrata kaj masiva, datumanta de la dekunua jarcento estis tute mirigita, ĉar oni loĝigis en ĝin novajn sonorilojn, kiuj vibrigis atmosferon per gaja sonorilaro. Dum multaj monatoj, laboristoj klopodis, ordonitaj de Raŭlo. La kastelo estis reordigita, kaj la meblaro tute ŝanĝita: ĉar la juna markizino plendis, ke ŝiaj okuloj estas senĉese ofenditaj de tiuj Imperiostilaj mebloj, tiel pezaj, tiel malbelaj, per kiuj la maljuna Linŝardo iam plenigis la ĉambrarojn; kaj ŝi esprimis la deziron, ke ili estu anstataŭitaj de meblaro pli nunstila. Ĝis dudek mejloj ronde, invitoj estis senditaj. La tuta nobelaro ĉirkaŭanta, dezirante, ke la markizo ricevu pruvon de ĝia amikeco, rapide konigis sian akcepton. Pro tio ĉiutage riĉaj kaleŝoj veturigis la multajn amikojn de Raŭlo: kvankam la kastelo estas vasta, tamen la markizo timis, ke ĝi ne povos ilin ĉiujn akcepti.

Fine alvenis la tago dezirita. La suno, kiu bonvolis partopreni la feston, leviĝis en ĉielo sennuba. Ĉar ĝi promesis belan tagon, la tuta anaro rapidis al la vojo, kiu el kastelo kondukas al la preĝejo. Ĉiuj domoj de la vilaĝo montriĝis girlandoplenaj. La orelojn surdigis la pafoj eksplodigitaj de landanoj, signe de ĝojego. Kaj kiam komencis la sinsekvado de veturiloj, kiam, post la kaleŝoj de invititoj aperis la grandfesta ĉaro de Prelongoj, trenata de kvar ĉevaloj, (ĉaro, kiun la mortinta markizo feliĉe retrovis sendifekta ĉe veturila komercisto en aleego de Champs Elysées) tiam ripetitaj aplaŭdoj kaj vivu’oj salutis la malgrandan Matildon, kiu tute malaperis sub amaso da puntoj kaj da rubandoj. Kaj la entuziasmo estis tiel freneza, la atento tiel koncentriĝanta al tiu sola punkto, ke oni eĉ ne rimarkis la kaleŝon de lia episkopa Moŝto, sinjoro de Birmundo, Jerusalema episkopo, speciale veninta por tiu pia ceremonio.

Dum la vespero, ducentmanĝilara vespermanĝo kunigis ĉiujn invititojn en la vasta manĝoĉambro de la kastelo. La parko, lumigita al giorno de koloraj lumpotetoj kaj de veneciaj lanternoj, estis liverita al la anaro, kiu ĝis la mateno ĝojege lacegiĝis per plej senripozaj dancoj; dum nevideblaj orkestroj, kaŝitaj interne de kreskaĵaroj, penis ordigi la paŝojn de kvadriloj. La nenatura ruinaĵo, konstruita funde de la ĝardeno, aliformigita en bufedon, enhavis barelojn plenajn da pomvino: kvar kelistoj penis sed malfacile sensoifigi la soifantajn dancantojn. Fine, kiam post la lasta lumpoteto estingita, post la lasta guto da pomvino trinkita, la suno leviĝante devigis la Prelonganojn reveni hejmen, ĉiuj tutkore interkonsentis, ke neniam oni vidis en la kastelo feston tiel bone sukcesintan.

Sed, en tiu ĝenerala ĝojeco, estis virino, kiun tiuj entuziasmaj elmontroj paligis pro ĵaluzeco: ŝi estis Heleno.

— Malnoblaj kamparanoj, ŝi balbutis kolere: kiam mi pensas ke, pro la bapto de miaj filoj, neniu pensis prezenti al mi ian pruvon de simpatio.

Momente la scivolo venkis: kiel aliaj, sinjorino Linŝardo aliris en la parkon. Tra la fenestroj larĝe malfermitaj, ŝi ekvidis la belegan ducentmanĝilaran tablon, brilantan per trinkvitraĵoj kaj arĝentiloj sub la heleco de lustroj.

Tiam la indigno ŝin sufokis: ŝi revenis hejmen, kie ŝi troviĝis sola: ĉar Andreo profitis tiun okazon, kaj kondukis siajn du filojn al la kastelo, por ke ili saltegu sur la herbejoj, en la lumo de multkoloraj lanternoj.

— Jes, murmuris mallaŭte la ambiciema Korsino, miaj infanoj estas knaboj, idoj fariĝontaj viroj, dum tiu muŝineto estas nur knabino ... knabino, ŝi ripetis malatente. Subite penso transiris ŝian cerbon kiel fajrero.

— Ho! kia ideo! ŝi ekkriis. Certe hodiaŭ la afero ŝajnus tute malverŝajna; sed kiu scias? Per lerteco kaj persisteco oni povas trafi ĉiujn celojn.

Dum multaj horoj, Heleno restis en sama loko, senmova, plipreciziganta sian ideon.

Kiam Andreo revenis, li trovis sian edzinon sidantan sur seĝo, okulmalferme revantan.

— Kion do vi faras, tute sola en la senlumaĵo? li diris. Kial vi ne enlitiĝis? Ŝi eksaltis, kiel iu subite vekita.

— Ha! estas vi! ŝi respondis. Ĉu estis bela tiu festo?

— Belega.

— Ĉu la knaboj multe amuziĝis?

— Kiel petoluloj.

— Nu, tre bone. Iam eble la kastelo de Prelongo revidos similan kunvenon: sed tiam estos niaj filoj, kiuj ĝin prezidos.

Andreo rigardis sian edzinon kun maltrankvila miro, sin demandante ĉu, post lia eliro, subita senteraro ne malordigis ŝian spiriton.