Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Unua

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kastelo de Prelongo Indekso : Kastelo de Prelongo
de Henri Vallienne
Ĉapitro Unua
Ĉapitro Dua


— Nu, Eŭlalio, ĉu vi ekvidas ion?

— Ne ankoraŭ, panjo.

— Kaj vi, Josefino, vi, kiu havas bonajn okulojn?

— Mi vane ilin malfermegas; mi vidas nenion, sinjorino Heleno.

— Mi esperas, ke li ne preterlasis la vagonaron.

— Nekredeble: sur sia depeŝo li skribis, ke li eniras en vagonon.

— Tamen, ekkriis kolertone sinjorino Heleno, jam de du horoj eliris Ludoviko kaj Andreo. Sufiĉas tri kvaronoj da horo por iri ĝis la fervojo. Do, de longa tempo, ili devus esti ĉi tien alvenintaj.

— Verŝajne la vagonaro malfruiĝis. La tri virinoj, sinjorino Linŝardo, ŝia bofilino, kaj bokuzino kompate akceptita, starante meze de la blanka vojo, tenante siajn manojn super siaj okuloj kiel ŝirmilon, atentegis senpacience al la dezirata veturilo, kiu ne alvenis.

Ili atendis la alvenon de kapitano Viktoro, la dua familia filo, kiun lia patro Andreo kaj lia frato Ludoviko estis akceptontaj en la stacidomo.

— Fine, diris Eŭlalio, mi lin do revidos, post tiom da jaroj; ĉar mi lin amas vere kiel fraton. Tamen, de mia edziniĝo, mi ne havis okazon lin nomi per tiu amika nomo.

— Ho, mia Viktoro, sopiris Josefino, kia feliĉo por mi, kiam mi vin kisados.

— Via Viktoro! Haltu, knabino, respondis akre Heleno. Ĉu mi vin gastigis, kiam vi kuŝis sur la pavimo, por ke vi poste kunprenu mian filon? Aliru do al la kuirejo, kaj zorgu, ke la servistinoj ne bruligu la rostaĵon.

Josefino konfuza eliris, nenion plu dirinte, sed profunde ĉagreniĝanta. Heleno murmurante daŭrigis:

— Mi esperas, ke tiu malriĉulino ne haltigos la antaŭeniradon de miaj projektoj per ŝia amo neefektivigebla. Viktoro estas difinita por la plej altaj situacioj. Sed mi kontraŭstaras, feliĉe. Se ŝi ne marŝos rekte, ŝi scios, ke mi konas rimedojn por min obeigi.

Fine, lacaj pro atendo, Heleno kaj Eŭlalio revenis hejmen, por observi la pretigon de nutregonta tagmanĝo, kiu prepariĝis en la farmodomo por honori la kapitanon. Tuj kiam sinjorino Ludoviko estis enirinta, ŝi rapide suprengrimpis al sia ĉambraro, por vidi ĉu ŝia novnaskito nenion bezonas. Pasante antaŭ la ĉambro de Josefino, kies pordo restis malfermita, ŝi ekvidis la fraŭlinon genufleksantan antaŭ sia lito, ploregantan. Kortuŝita pro kompato, ŝi alproksimiĝis. Tuŝetante ŝian ŝultron:

— Ĉu do ĉiam vi amas lin? ŝi demandis.

— Ĉu tia demando estas ebla! balbutis la malfeliĉulino, direktante al sia kuzino larmoplenajn okulojn.

— Tamen vi devas kompreni ...

— Certe mi komprenas: kaj estas ĵus tio, kio min mortigas.

— Silentu: viŝu viajn okulojn. Mi aŭdas mian bopatrinon.

Efektive la voĉo malagrabla de Heleno suprenflugis tra la ŝtuparo ĝis oreloj de la du junulinoj:

— Sed tiu anaso estos multe tro kuirita! Ĉu vi mokas min, farante tian fajron, dum mi ne ĉeestas? Tamen mi sendis Josefinon ... Kaj, sin klinante sur la manapogilon de la ŝtuparo, ŝi vokis:

— Josefino, Josefino.

— Jen, jen, respondis la malfeliĉa knabino, rapide malsuprenirante la ŝtupojn.

— Nu, ĉu vi kredas. ke mi vin resendis antaŭ nelonge por ploretadi en via ĉambro? Zorgu do pri la tagmanĝo, dum mi preparos la manĝilaron.

Josefino eniris en la kuirejon, unu el tiuj vastegaj kuirejoj provincaj, kiajn Parizanoj neniam konis. En la granda monumenta kameno, okupanta la tutan dekstran flankon, flamis klara fajro el branĉetoj, kiu orumis de bela flava koloro alloganta la kortbirdojn trapikitajn ĉirkaŭ longa trapikilo senhalte turniĝanta. Meze de la ĉambro, tablego el kverkaĵo masiva estis kovrita de ĉiuspecaj iloj; dum, sur la alia flanko, kupraj kaseroloj, korekte ordigitaj sur sama linio, laŭ sia grandeco, helege brilis, frapitaj de sunaj radioj enirantaj tra la fenestro.

Eŭlalio, kiu enuis, tute sola en sia ĉambro, malsupreniris en la manĝoĉambron kun sia infaneto, kiun ŝi mamnutris. Ŝi rigardis Helenon preparantan la manĝilaron:

— Ĉu mi povas vin helpi, panjo?

— Ne, filino mia, vin sufiĉe okupas via naskito. Ĝin suĉigu, por ke ĝi ne ĝenu nin, post kelke da tempo. Nur tion oni petas de vi.

Sinjorino Linŝardo daŭrigis sian laboradon, viŝante tre zorgeme unu post la alia la erojn de belega fajencmanĝilaro el antikva fabrikaĵo Rouen’a, kiu estus paliginta pro dezirego antikvaĵiston. Jam multaj kolektantoj proponis al Andreo, por ĝin aĉeti, nekredindan monsumon. Sed por neniu prezo tiu ĉi konsentis ĝin forlasi. Ĝi estis familia memoraĵo: kaj Linŝardoj, la plej potencaj kulturigistoj de la lando, estis sufiĉe riĉaj por pagi al si tiun artan senutilaĵon.

Ĝin oni eligis nur por grandaj familiaj festoj. Heleno, kiu fidis tre malmulte al la lerteco de sia servistaro, pri ĝi prizorgis mem, kaj ne toleris, ke iu ĝin tuŝu.

La restaĵo estis samepoka. Malnovaj kestegoj, elmetiloj, ŝrankoj, altaj seĝoj kun dorsapogiloj masivaj, tablo staranta sur ses piedoj meze de la manĝejo, faris meblaron, kiu ne estus malŝatita en la Cluny’a hotelo.

Eŭlalio rigardis per okulo malatenta sian bopatrinon, kiu aliris kaj eliris, kiam subite ŝi diris:

— Sed vi eraras, panjo, vi metas nur ok manĝilarojn kiel kutime.

— Mi scias tion, kion mi faras: mi ne bezonas observojn.

— Ho! ekkriis Eŭlalio, kiu subite komprenis; vi ne kaŭzos tian humiligon al kompatinda fraŭlino, kiu tion ne meritis.

— Mi volas al ŝi komprenigi, ke ŝi devas sin teni en taŭga loko, ke ŝi devas ne perfidi la grandajn amikaĵojn al ŝi faritajn de ni.

— Aŭskultu, panjo, diris seriozvoĉe sinjorino Ludoviko; mi kredas ke vi estas malprava. Vi malĝojigos familian feston. Viktoro amas multe Josefinon, sian infanecan amikinon: li koleros kontraŭ vi. Eble li postulos, ke vi mem remetu la manĝilaron de vi formetitan. Vi bone scias, ke mia edzo kaj paĉjo Andreo opinios kiel li. Do tia malbonaĵo nur vin malutilos.

— Je Dio! Estas tamen vera tio, kion ŝi rakontas kun sia mieno kvieta, murmuris Heleno. Viktoro estas kapabla fari tion, kion ŝi diras. Kiel ĉiam, Andreo kaj Ludoviko min kontraŭbatalos. Nu, mi submetiĝu, ĉar mi ne povas fari alie.

Ŝi remetis sur la tablon la teleron, kiun ŝi estis formetinta, kiam subite bruaj krioj aŭdiĝis. La tri infanoj de Eŭlalio alkuris en la ĉambron, kriante:

— Jen estas ili, jen estas!

— Fine, li do alvenas, ekkriis sinjorino Linŝardo, kiu rapidis al la pordo, sekvita de sinjorino Ludoviko kaj de Josefino, kies rigardo tuj aliris al kaleŝo rapide malsupreniranta la deklivon, kiu kondukas al Prelongo, normanda urbeto.

Apenaŭ la veturilo haltis, tuj el ĝi elsaltis juna oficiro, kiu sin ĵetis en la brakojn de Heleno.

— Bonan matenon, panjo!

— Mia Viktoro!

— Via vizaĝo ne ŝanĝiĝis.

— Mi ne tiel parolos pri la via. Kiel ĝi estas brunigita!

— Ĉar nur en Afriko oni vidas veran sunon. Tie ĉi ĝi estas konita nur fame.

— Nu, kaj min? Ĉu oni ne kisas min? diris Eŭlalio.

— Sed kie do estas Josefino? demandis Viktoro, kiam tiu kispluvego estis iom kvietigita.

— Mi min tenas tie ĉi, malantaŭ ĉiuj aliaj, respondis timeme la fraŭlino.

— Kaj vi ne eksaltas al mia kolo! Tio estas tre malafabla. Ĉu vi scias, ke vi fariĝis treege bela?

— Vi do tiel opinias, sinjoro Viktoro, ŝi sopiris, ruĝiĝante pro plezuro.

Tamen ŝi moderiĝis: ĉar sonis ankoraŭ en ŝiaj oreloj la maljustaj riproĉoj de Heleno.

Efektive iu, kiu estus dezirinta renkonti virinon pli belan ol Josefinon, estus faronta tre longan vojiron. Altkreska, maldiktalia, portante sen ĝeno bruston belforman ne difektitan de la korseto, ŝi estis, kiel oni diras en la lando, bela peco da knabino. Certe Viktoro ne estis la unua, kiu al ŝi tion diris; sed li estis la sola, kiun ŝi aŭskultis plezure.

— Nu, ĉu oni ne tagmanĝas? ekkriis gaje la junulo, enirante en la manĝoĉambron.

— Tuj; mi alportigas la manĝaĵon, diris sinjorino Linŝardo.

Ĉiuj sidiĝis al la tablo. Heleno kontentega, nur zorgante pri la vojaĝanto, lin glutigis, kvazaŭ ŝi volus lin mortigi per sendigestego. Dum li plenbuŝe manĝegis, la juna oficiro rakontis siajn armagojn. Josefino ravegita, plenigante siajn okulojn de lia vidaĵo, siajn orelojn de la sono de lia voĉo, lasis sur sia telero ĉion, kion oni metis en ĝin. Pri Andreo, Ludoviko kaj Eŭlalio, ĉiu, pro nesamaj kaŭzoj, ne haltigis Viktoron parolantan, kaj manĝis silente.

Dum la deserto, kiam estis malŝtopita la ĉampano, Ludoviko sin levis:

— Mi trinkas, li diris, por tiu, kiun oni nomas tie ĉi la Prelonga heroo, por la oficiro kiu, malgraŭ sia junaĝo, jam faris sin fama per tridek bataloj pereigaj por Araboj, kaj kiu gajnis per sia nevenkebla maltimego, tiun stelon de kuraĝuloj, kiu brilas sur lia brusto.

— Ha! frateto, ekkriis la vojaĝanto, tremetante pro kortuŝeco kaj plezuro; vi tiamaniere min perfide ekkaptas! Sed, atentu: mi bone scios redoni moneretojn interŝanĝe de via monerego.

Sin levante siavice:

— Mi trinkas por la honesta viro, kiun liaj samlandanoj elektis kiel sian reprezentanton, por tiu, kiun ili volis speciale distingi, alligante al lia butontruo la honoran insignon, por tiu unuvorte, kies mi estas fiera esti filo.

— Nu, Viktoro, balbutis sinjoro Linŝardo, ne diru petolaĵojn. Vi bone scias, ke sen via frato neniam mi estus ricevinta tiun ordenon.

— Atendu do, paĉjo, mi ne finis. Kaj mi trinkas ankaŭ por tiu modesta frato, por tiu senlaca laboranto, kiu sciis suprenirigi la kulturarton ĝis scienca alteco, kaj kiu, malgraŭ neprotesteblaj servoj, donitaj al sia patrujo, kiel rekompenson nur deziris la senfamon.

Tiam la entuziasmo fariĝis nerakontebla. Ĉiu sin levis, kisadis sian najbaron. Fine Eŭlalio rompis la reciprokan ekscitiĝon, dirante per voĉo iom malrapida:

— Oni iru en la ĝardenon por trinki kafon. Oni sufokiĝas tie ĉi.

— Bonega ideo, ekkriis Viktoro. Mi tiel ofte tendaris en plena aero, ke mi malbone spiras, kiam mi estas enfermita.

La tuta familio malsupreniris al laŭbo, kiu borderigas la vojon.

Post kelkaj minutoj, servistino metis sur kamparan tablon grandan kafujon fumantan.

De kvarono da horo, Linŝardoj tie sidis: la viroj fumis pipojn, trinketante sian kafon. La virinoj, malpleniginte siajn tasojn suĉis sukererojn de brando sorbitajn, kiam kapo vestita de pastra ĉapelo aperis supre de la branĉobarilo.

— Sed tio estas sinjoro paroĥestro, ekkriis la kapitano. Eniru do, sinjoro Benojto, aliru do. Mi esperas, ke vi trinkos kaftason kun ni.

— Viktoro! mia brava knabo, jen estas vi! Vi do estas reveninta? Sed oni nenion diris al mi pri tio.

— Mi petis libertempon por resaniĝo.

— Ĉu vi estis vundita? murmuris la maljuna pastro, ĉagrene kortuŝita.

— Ho! negravaĵo! Kuglo, kiu tuŝetis mian ŝultron. Konfidencie, tio estis nur preteksto. Mi deziregis revidi mian familion kaj miajn amikojn. Vi scias, ke inter ili mi kalkulas vin, sinjoro paroĥestro.

— Ho, jes, mi tion scias. Ha! mia infano ... pardonu, mi volis diri: kapitano.

— Daŭrigu do, sinjoro Benojto; ne ĝenu vin. Diru, aldonis la junulo kun malica rideto, ĉu vi ĉiam fanatike fiŝkaptas per hokfadeno?

— Ho, ne! Kiam unufoje oni evitis la dronigon, oni ne rekomencas plu. Vi ne tie ĉi ĉeestis por min formeti el la morto: pro tio, mi promesis al Dio, ke neniam plu mi tuŝos fiŝhokon. Mi ne forgesis, kiel kuraĝe vi riskis vian vivon por savi la mian. Neniu tago pasis, en kiu mi ne preĝis la Superan Majstron, por ke al vi Li donu sian potencan protekton. Mi vidas, ke Li min aŭskultis. Kun kia kortuŝeco, kia admiro, mi pense partoprenis viajn venkaĵojn. Kiam mi legis, en la ĵurnalo, la artikolojn, en kiuj oni parolis pri vi, ŝajnis al mi, ke mi havas sub okuloj la rakonton de unu el tiuj grekaj aŭ romaj heroaĵoj, kiujn al ni konigis antikveco.

— Ho, sinjoro Benojto, vi tro grandigas.

— La modesteco decas kun la kuraĝo, respondis sentence la abato, kiel ĝi decas kun la talento, li aldonis, sin turnante al Ludoviko, kiu sin klinis. Ha! mia kara amiko, li daŭrigis, parolante al Andreo, vi povas konfesi, ke vi estas ŝancema. Ĉar, kiam eĉ oni ne parolus pri vi, kiu alvenis al situacio, kiun neniam vi estus revinta dum via junaĝo, ĉu vi ne havas du filojn, kies ĉiu patro estus rajte fiera?

— Kaj liajn genepojn, kiuj estas belaj kiel amoroj, interrompis Eŭlalio, kaj kiuj lin amegas kiel la bonan Dion.

— Mi ĵus estis tion dironta, daŭrigis la maljuna pastro. Pro tio, se iam iu demandus min: “Ĉu vi konas sur tiu tero viron feliĉan?” mi tuj respondus senŝancele: Andreo Linŝardo.

— Nu, estas ĵus tiom da prosperoj, kiu min timigas. Mi diras, ke iam mi devos pagi ĉion tion ĉi: kaj mi timas.

— Lasu do lin trankvila, respondis Heleno senpacienca. Ĉu karaktero simila al la lia povas ĝui kviete la bonaĵojn estantajn? Vi vidas, ke ĉio lin favoras: nu, ju pli li havas kaŭzojn por esti ĝoja, des pli li ĉagreniĝas.

— Sinjoro paroĥestro, aldonis melankolie la mastro, antaŭ nelonge, dum la tagmanĝo, mi prenis el la deserto pomon supraĵe belegan. Kiam ĝi estis malfermita, mi trovis vermon, kiu manĝetis ĝian koron. Mi kredas, ke en la mondo troviĝas multaj homoj, kiuj similas tiun pomon.

Heleno direktis al sia edzo rigardon tiel akran, ke tiu ĉi mallevis la okulojn kaj silentis.

La tempo pasis: la abato ne foriris. Fine, post kiam li estis rigardinta la horon sur sia larĝa arĝenta poŝhorloĝo:

— Jam la kvina, li diris. Necese estas, ke mi forkuru. Mi hodiaŭ vespermanĝas en la kastelo. Mi timus aliri nur kiam oni sidiĝos al la tablo. Tia farmaniero estus neĝentila.

— Kion oni faras ĉe la markizo?

— Nenion eksterordinaran; la samajn aferojn ol ĉiujare.

— Ĉu oni ĉiam ĉasas la cervon?

— Ĉiam. Eĉ granda ĉaso okazos en la proksima semajno. La tutan nobelaron ĉirkaŭantan oni al ĝi invitis.

Dirinte tiujn vortojn, la bona pastro prenis sian bastonon kaj sian ĉapelon, kaj ekeliris.

— Sinjoro paroĥestro, diris Viktoro, mi vin ekkondukas.

— Neutile, kapitano, mi konas la vojon.

— Ne insistu; mi volas, ke tio fariĝu.

La abato komprenis, ke la junulo deziras paroli kun li sekrete. Li sin klinis.

— Sinjoro Benojto, diris la filo Linŝardo, kiam, post kelkaj paŝoj, ili troviĝis solaj, ĉu vi kredas, ke vi ŝuldas al mi iom da dankemo?

— Vi bone scias, ke mi ne estas maldanka. Ho, jes, mi havas dankecon. Mi petas de la ĉielo nur unu favoron; ĝi estas okazo, kiu ebligus, ke mi ĝin pruvu.

— Tiun okazon mi al vi prezentas.

— Parolu: kion mi devos fari.

— Neniun malfacilaĵon. Tamen, se vi sukcesos, estos mi, kiu fariĝos via ŝuldanto.

— Sed parolu do: vi min igas bolanta.

— Invitigu min de la markizo al lia cerva ĉaso, en la semajno proksima.

La frunto de la paroĥestro mallumiĝis. Li tre bone sciis, ke aferon tre malfacile efektivigeblan Viktoro al li komisiis. Sed, ĉar li povis nenion rifuzi al sia savinto, li respondis:

— Ne estas facile: sed mi esperas, ke mi sukcesos. Fidu min.

— Danke, sinjoro paroĥestro, lasu min vin kisi. Kaj sinjoro Benojto foriris, tute mirigita de tia neatendita amikaĵo. Dum li supreniris paŝete la serpentiĝantan vojon, kiu kondukas al la Prelonga kastelo, la pia pastro al si rediris:

— Nu, estas tre malfacila la komisio, kiun petas de mi tiu brava junulo. Fine, mi vidos; Dio min inspiros.

Apenaŭ li transiris la flankan pordeton por piedirantoj, kiam hundego ĝoje eksaltis ĉirkaŭ li. La abato terurita singardeme alproksimiĝis la muron, altirante al siaj kruroj la faldojn de sia pastra vesto.

— Ŝafo, venu ĉi tien, tuj; kaj lasu sinjoron paroĥestron, ekkriis, el fenestro, ridanta voĉo de junulino.

Uzante la haltigan momenton kaŭzitan de tiu intermeto, sinjoro Benojto rapide eniris en la vestiblon.

La gastoj, kiuj en tiu momento loĝis en la antikva kastelo, estis nemultaj. Krom la gekastelmastroj kaj Matildo, ilia sola filino, troviĝis en la salono, en kiun penetris la abato, nur fraŭlino de Savinako, ŝia intima amikino, la juna duko Gastono de Blasano, kiu, de kvar jaroj, venis ĉiusomere pasigi en la kastelo kelkajn semajnojn, fine la grafo Frederiko de Ruvezo, iam kunlernanto kun tiu lasta junulo, nun infanteria sub-leŭtenanto, kiu, loĝante en la Milianah’a garnizono, por la unua fojo venis Prelongon.

— Ho, sinjoro paroĥestro, vi, kiu estas la akurateco mem, hodiaŭ preskaŭ malfruiĝis.

— Senkulpigu min, via markiza Moŝto: sed mi estas tute kortuŝita.

— Kio do okazis? petis amikeme la markizino.

— Viktoro revenis, sinjorino. Li ja estas tre bela oficiro. Pro tio, lin revidinte, mi sentis min tiel feliĉa, ke mi preskaŭ forgesis la horon.

En tiu momento, lakeo malfermis la duoblan pordon, kaj ekkriis per voĉo sonora:

— Ŝia markizina Moŝto estas servita.

— Tiam, sinjoro Benojto, daŭrigis la markizino, kiam ĉiu estis sidanta, vi diris, ke tiu individuo revenis. Nu, tio ne pravigas vian kortuŝecon.

— Dio mia, sinjorino, oni ĉiam estas feliĉa, revidante heroon.

— Ho! heroo estas vorto multe tro altranga. Ĉar fine, li ne estas rasa; li havas neniun titolon. Kiam eĉ li estus plenuminta miraklojn de kuraĝo, li ĉiam restos malnobela kaj hazarda soldato.

— Sed estas komenco por ĉio, respondis naive la abato.

Pro tiuj vortoj, la ĉeestantoj ne povis deteni ekridegon tuj haltigitan. Ekparolante, la markizo ekkriis ĝoje:

— Je Dio! sinjoro paroĥestro estas tute prava, mia kara Suzano. La marŝalo Lefebvre, al kiu oni riproĉis lian mankon de prapatroj, respondis: “Sed mi mem estas prapatro”.

— Ho, vi, Raŭlo, se oni ne vin detenus, vi estus kapabla fariĝi socialisto.

— Sed feliĉe vi prizorgas pri tio, amikino karega. Tamen vi estos devigata konsenti kun mi la jenon: Vilhelmo de Prelongo, la kreinto de nia familio, estis nur hazarda soldato, kiam, dank’ al liaj heroaĵoj, Sankta-Ludoviko lin rimarkis kaj al li donis nobelecajn leterojn.

— Dio mia, mi tion akceptas: kien vi deziras alveni?

— Al tio. La iama Vilhelmo komencis antaŭ ses jarcentoj; eble Viktoro komencas hodiaŭ. Ja ekzistas diferenco nur inter datoj. Do vi bone vidas, ke sinjoro paroĥestro estas prava.

La du junuloj, kiuj sidis ĉe la tablo de la markizino, fundkore opiniis, ke sinjoro de Prelongo montriĝas iom paradoksa. Sed ili havis tro delikatan ĝentilecon por kontraŭbatali la mastron en lia hejmo. Do la okazintaĵo ne daŭris; kaj la interbabilado, fariĝinte ĝenerala, sin turnis al aliaj temoj.

Dum la kaftrinko, kiu okazis sur la teraso, la abato, kiu ne forlasis sian ideon, kaj kiu kredis, ke Raŭlo fariĝos por li firma apogo, rekomencis la atakon.

— Mi kredas, ke vi multe lin amas: ĉu mi eraras? li diris al la markizo.

— Kiun do?

— Sed Viktoron.

— Ha, jes: nu, vi ankoraŭ pensas al li. Certe mi amas tiun junulon. Unue, li estas bravulo; due, mi zorgis pri li antaŭ kelka tempo: kaj se li hodiaŭ estas alveninta al brila situacio, li al mi ĝin iom ŝuldas.

— Ho, al vi, respondis la markizino. Vi forgesas tiun memorindan vojaĝon en Parizon, kiam la ministro ĵus al vi rimarkigis, ke tiu Condé’a ĝermo neniel bezonis vian protekton.

La Raŭla vizaĝo kuntiriĝis. Lia edzino aludis fariĝon, kiun li ne amis rememoriĝi. Do, por ŝanĝi la interparoladon:

— Ĉu viaj invitoj estas ĉiuj senditaj? li diris.

— Jes, ĉiuj proksimume: ĉar oni retrovas ĉiam iun forgesitan. Feliĉe mi havas ankoraŭ tutan semajnon antaŭ mi.

La paroĥestro sentis, ke la psikologia momento alproksimiĝas. La malfeliĉulo ŝajnis sidi sur dornoj. Li leviĝis, residiĝis, eltiris sian naztukon, ĝin remetis en sian poŝon, ne ĝin uzinte.

Fraŭlino de Prelongo rimarkis lian maltrankvilecon. Ŝi diris ridante:

— Kion do vi havas tiuvespere, sinjoro paroĥestro? Mi estas certa, ke Sankta-Laŭrento sur sia krado estis pli kvieta ol vi.

— Ha! fraŭlino, Sankta-Laŭrento estis subtenita de la Dia helpo, kaj li ne bezonis, kiel mi, peti de sinjorino via patrino favoron tian, ke mi tre timas rifuzon.

— Vi min tre forte intrigas. Ĉu mi povus scii tion, kion vi deziras, por ke mi fariĝu via advokatino.

— Fraŭlino, se vi konsentas procesi mian peton, ĝi de nun estas gajnita.

— Tamen necese estas, ke mi ĝin konu.

— Nu, li diris mallaŭte, mi forte dezirus, ke oni sendu inviton al Viktoro.

Post tiuj vortoj, la ridema junulino fariĝis subite tute glacia.

Ŝi respondis per tono iom malafabla:

— Ho, sinjoro paroĥestro, tion ne esperu. Ĉar de nun mi estas certa, ke mi perdos mian tempon kaj miajn parolojn.

— Kion do vi mistere konspiras? ekkriis de malproksime la markizo, sin turnante al sia filino kaj al la maljuna pastro.

— Patro mia, diris Matildo, sin levante, sinjoro paroĥestro volus invitigi al la ĉaso ... divenu kiun.

— Ĉu mi povas diveni? Eble unu el niaj najbaroj.

— Ne ... sinjoron Viktoron.

— Nu, neniam mi estus propramove tion pripensinta. Tamen mi opinias, ke vi havas tre ŝatindan ideon, sinjoro paroĥestro.

— Tiam, ĉu via markiza Moŝto konsentas? balbutis la abato, kiu malfacile kaŝis sian ĝojon.

— Nu, amiko mia, diris la markizino, ĉu ni povas postuli, ke niaj invititoj, kiuj estas ĉiuj de la plej vera nobeleco, kontaktiĝu kun sentitolita kaj senprapatra soldato? Laŭ vi, li estas prapatro; mi tion bonvole konsentas: tiam atendu, antaŭ kiam vi fariĝos lia amiko, ke lia posteularo havu sescentjaran ekzistadon.

— Brave, sinjorino, brave, interrompis la duko de Blasano, kiu ĝis nun timis, ke estus maldiskreta lia intermeto en la parolado.

La markizo konfuza eltiris sian flartabakujon, kiu lin utilis por, en embarasantaj situacioj, doni al li sintenadon.

Ĝi estis malnova kaj sankta restaĵo, datumanta de la XVIIIa jarcento. La kovrilo konservis kelkajn postsignojn de Watteau’a pentraĵo, difektita de la eluzo. Ĝin ĉirkaŭis ora rondaĵo, kiu iam enhavis diamantojn.

— La nobeleco! li daŭrigis, kiel parolante kun si. Nu, tiu tabakujo ĝin reprezentas. La Revolucio ĝin malkronigis el ĝia diamanta aŭreolo; kaj la tempo daŭrigis ĝian agon, malpurigante ĝiajn kolorojn.

Tiu melankolia pripenso ĵetis malvarmaĵon inter la ĉeestantoj. Plumba silento haltigis subite la interparoladon. Fine Matildo, por ĝin malaperigi, unua ĝin rompis.

— Sed, patro mia, ŝi diris, via juvelo estas tre facile restarigebla. Vi scias, ke miaj profesoroj opinias, eble tro indulge, ke mi sufiĉe sukcesas la kopiojn de Watteau’aj pentraĵoj. Pruntu ĝin: kaj baldaŭ tiuj difektaĵoj tute malaperos.

— Kiel vi volos, filino mia. Sed ne ĝin difektu; ĉar vi scias, ke por mi ĝi estas karega.

— Tamen, sinjorino, rekomencis la paroĥestro, vi ne diris, kiun respondon mi devas alporti al mia juna amiko.

— Respondu maltime la jenon, ekkriis triumfe la kastelmastrino: sufiĉas, ke tiuj Linŝardoj estas estroj de la lando; do ili ne penu eniri perfide en la antikvan Prelongan domegon kun la kaŝata deziro ĝin poste potenci.

— Ho, via markizina Moŝto, dolore sopiris la abato, ĉu mi povas rediri tian parolon? La malfeliĉa paroĥestro havis mienon tiel ĉagrenitan, ke fraŭlino de Savinako, tuŝita de kompato, blovis al li mallaŭte:

— Respondu, ke tion oni bedaŭras, sed ke ĉiuj invitkartoj estas disdonitaj.

Tamen, aŭdinte la nomon “Linŝardo”, sinjoro de Ruvezo levis la orelojn:

— Pardonu, sinjorino, li diris, mi multe aŭdis en Alĝerio pri oficiro tiel nomita.

— Sed tiu estas li, estas mia Viktoro, murmuris la paroĥestro.

— La kapitano Linŝardo! ekkriis la grafo. Tiam, sinjorino, permesu, ke mi kunmetas miajn petojn kun tiuj de sinjoro de Prelongo. La famo de tiu juna oficiro estas grandega. Mi ne kredas esti malvera profeto, lin montrante kiel unu el niaj estontaj generaloj. Vi scias, ke mi montriĝas tre fiera kaj tre ĵaluza pri la nomo, kiu estas la mia; tamen mi diros: viro kiel la kapitano Linŝardo honoras la domojn, kiuj lin akceptas: kaj inter niaj nobelaj sinjorinoj troviĝas neniu, kiu ne estus fiera, lin havante kiel kavaliron.

— Sed, sinjoro, balbutis la markizino tre konfuza, vi ŝancelas miajn decidojn. Neniam mi aŭdis homon de nia societo parolantan pri li per tiel entuziasmaj vortoj.

— Neniam oni estas profeto en sia lando, rimarkigis la abato.

— Tiam, amikino kara, kion ni decidas? petis Raŭlo.

— Faru tion, kion vi volos, sopiris Suzano, kiu sentis sin venkita.

Senprokraste letero estis skribita. Oni ĝin komisiis al la abato, kiu volis ĝin tuje forporti, ĉar li timis, ke la markizino ŝanĝos sian decidon.

La morgaŭan matenon, dirinte sian meson pli rapide ol kutime, sinjoro Benojto frapis sur la pordon de Andreo. Estis Viktoro mem, kiu ĝin malfermis.

— Venko! mia kara infano, ekkriis la paroĥestro, svingante triumfe la deziritan karton.

— Ĉu vi sukcesis?

— Legu mem.

— Ha! ekkriis la kapitano, pala pro kortuŝeco, vi estas rimarkinda diplomatiisto.

— Ĉu vi kredas?

— Mi eĉ aldonos, ke ĉiuj fortikaĵoj, kontraŭ kiuj mi batalis, estis malpli malfacile ekkapteblaj ol tiu paperfolieto.

— Infano mia, murmuris modeste la bona pastro, estas la Providenco, kiu ĉion faris.

— Konfesu, ke vi ĝin iom helpis.

— Ne, mi certigas. Ĝi evidentmaniere montriĝis, pere de juna infanteria sub-leŭtenanto, kiun certe vi konas, la grafo de Ruvezo.

— Ja, diris Viktoro serĉadante en sia memoro, ŝajnas, ke mi aŭdis tiun nomon ie.

— Nu, la markizino ŝanceliĝis, pretekstante, ke vi ne estas nobelulo. Tiam tiu juna oficiro parolis pri vi tiel laŭdege, ke ŝi tuj ekkriis: Dum la afero estas tia, ni devas lin senŝancele inviti.

La paroĥestro malamegis la mensogon; kaj li donis al Viktoro tiun ne tute veran respondon nur ĉar li tradukis la impreson de li sentitan, kredante, ke estis entuziasmo la konsento malkora de la markizino.

— Nun, li daŭrigis, ĉar mi sukcesis mian komision, ĉu mi estus maldiskreta, petante de vi, kial vi tiel deziras tiun inviton?

— Neniel. Mi eĉ intencas diri al vi kelkajn vortojn pri tio, petonte konsilon. Sed tiu porda sojlo ne taŭgas por interbabilado. Ĉu vi povas doni al mi kelkajn minutojn?

— La tutan tagon, se vi deziras. Mi diris mian meson. Ĉar ni estas en semajno, mi havas ĝis vespero neniun okupon.

— Nu, ni supreniru el mian ĉambron. Tie neniu nin ĝenos.

La Viktoran ĉambron apartigis el tiu de Josefino muro sufiĉe dika: sed komunika pordo iam ekzistis inter la du ĉambroj. De multaj jaroj tiu pordo estis fermita, eĉ najlita, kaj, sur ambaŭ flankoj, ĝin kaŝis mebloj, por ke estu neebla ĝia malfermiĝo.

Pro la hieraŭaj kortuŝecoj, suferis la junulino fortan kapdoloron. Ŝi pasigis plorante pecon de la nokto, kaj, ĉar la dormo ŝin venkis nur dum la ekmateno, ŝi malfrue ellitiĝis. Ŝi finis sian vestadon kaj ekmalfermis la pordon por eliri, kiam ŝi vidis Viktoron antaŭirantan la paroĥestron, kiu pasis antaŭ ŝi. Rapide ŝi reeniris malantaŭen, refermis senbrue la pordon, sidiĝis sur seĝon kaj ekpensis:

— Viktoro kaj sinjoro Benojto kune. Li lin kondukas al sia ĉambro. Tre grava certe estas la afero, kiun li baldaŭ rakontos. Eble mi ekfaros tre kulpan agon: sed, nu! mi volas scii.

Tre zorgeme ŝi formetis la tualettablon, kiu kaŝis la komunikan pordon, eltiris la ŝlosilon, kiu feliĉe troviĝis sur ŝia flanko, alproksimigis sian orelon kontraŭ la serurtruon, kaj atendis.

Alveninte en sian hejmon, Viktoro prezentis seĝon al la paroĥestro. Kiam ili ambaŭ sidis,

— Eble vi demandis vin, li diris, pro kia celo mi laboradis tiel persiste, mi ĉiumomente riskis mian vivon tiel maltime, fine pro kia kaŭzo mi volis, ke mia nomo fariĝu fama.

— Sed ĉiam mi pensis, ke ĝi estis pro gloramo ... pro nobla gloramo, aldonis sinjoro Benojto sin reprenante.

— Vi eraras. La gloramo kuŝas nur flanke: ja neniu estas pli modesta ol mi. Ne, aldonis laŭtege la kapitano, ĝi ne estas pro gloramo, sed pro virinamo.

— Pro virinamo! ripetis la maljuna pastro miranta.

— Jes. De multaj jaroj, mi sekrete kaj fundkore amegas la plej belan, la plej ĉastan, la plej perfektan junulinon, kiun la tero ĝis nun portis. Sed estas aŭ prefere estis inter ni sociala interspaco tiel vastega, ke tia revo, en tiu epoko, estis rajte konsiderinda kiel la plej nekuracebla frenezaĵo. Nu, tiun interspacon mi ĵuris, ke mi malaperigos. Hodiaŭ mi kredas, ke mi sukcesis.

— Tiun junulinon ĉu mi konas? interrompis naive la bona paroĥestro.

— Nu, ekkriis Viktoro, kolereta pri tia spiritmalrapideco, ĉu vi ne divenis, ke mi parolas pri fraŭlino de Prelongo?

— Pri Matildo, pri la filino de la markizo?

— Jes, pri ŝi, sinjoro paroĥestro. Ĉar mi ne povis ŝin malsuprenirigi ĝis mi, mi volis min suprenirigi ĝis ŝi. Mi elektis la militan profesion ne inkline, kredu min, sed kalkule. Ĉar la glavo nobeligas. Ĝi sola estas inda por loki viron kiel min, sentitolitan kaj senprapatran, sur la saman socialan rangon ol la idinon de antikvaj ferarmitaj herooj. Ĉu vi opinias, ke mi estis malprava?

— Mi tion ne diras: ĉar kontraŭe ... Subite la abaton interrompis malsonora bruo, kaŭzita de peza objekto falanta en la apuda ĉambro.

— Daŭrigu, sinjoro Benojto; nenio grava. Kredeble meblo, kiun servistino mastrumante faligis. Vi diris: kontraŭe ...

— Ha, jes: mi diris kontraŭe la markizo vin multe ŝatas: eble la markizino montriĝos malpli konsentema, pro via nomo, kiun ŝi trovas tro ... kiel mi dirus?

— Diru la vorton senvestitan ... tro malnobelan.

— Jes, la vorto estas ĝusta: sed ili timis vin ĉagreni. Do nur via nomo malplaĉas al ŝi; ĉar ŝi deziras por sia filino titolitan edzon. Sed mi estas konvinkata ke, funde de ŝia animo, viaj indoj multe ŝin allogis; sed tion ŝi ne volas konfesi. Pri Matildo ...

— Pri Matildo ..., ripetis Viktoro kortuŝe, sin klinante al la lipoj de la maljuna pastro, kvazaŭ li volus diveni parolojn antaŭ kiam ili eliros.

— Ho! la ĉarma infanino estas tro virta, tro pia kaj precipe tro bone edukita por malkonsenti edzinigon, kiun dezirus ŝiaj gepatroj.

— Tiam vi konsilas, ke mi risku mian peton?

— Tute. Mi estas certa, ke gesinjoroj de Prelongo inter si ĝin diskutos; sed fine ili ambaŭ ĝin akceptos. Kaj ili estus pravaj; ĉar ili malfacile trovus bofilon, kiel vin. Pri vi, mia kara infano, lasu min vin gratuli pri via elekto, kaj admiri la intencojn de la Providenco, kiu metis tiun junulinon sur la vojon de via vivo, por ke ŝi fariĝu tiu dia stelo, kiu jam vin direktis, kaj kiu vin poste kondukos al la plej brila estonteco.

Post tiu paroladfino, kiu ne estus maltaŭga en lia preĝeja katedro, la bona paroĥestro sin levis, malfermis la pordon kaj eliris, skuante siajn fingrojn ankoraŭ rigidajn pro la fortika manpremo, kiun Viktoro al li donis, kaj en kiun la junulo metis sian tutkoran dankemon.

Malsuprenirinte en la manĝoĉambron, la kapitano trovis sian patrinon, kiu diris iom maltrankvile:

— Ĉu vi vidis Josefinon, tiumatene?

— Ne, panjo, ne ankoraŭ.

— Strange! Ŝi ne malsupreniris. Mi kredis, ke ŝi babiladis kun vi: pro tio mi ne malkvietiĝis. Sed nun mi miras. Mi demandas min; kion tio signifas?

— Se vi suprenirus al ŝia ĉambro?

— Vi estas prava; mi iras al ĝi.

En tiu momento, la junulo sentis tremeton trakurantan tra liaj membroj. Li rememoriĝis la malsonoran bruon, kiu interrompis la abaton. Kontraŭvole li timis.

Subite li aŭdis la voĉon de Heleno krianta:

— Viktoro, Viktoro, tuj supreniru.

Per tri saltegoj la junulo troviĝis supre, kaj eniris en la ĉambron de sia amikineto.

Ŝi kuŝis sur la lito, rigida. Ŝia vizaĝo senkolora havis la flavan palecon de la kandelega vakso. Ŝi tenis ankoraŭ en siaj krispiĝantaj fingroj malgrandan boteleton. Post longa penado, Viktoro fine malfermis la manon de la junulino. Alproksimigante al la fenestro la boteleton el blua vitro, li legis tiun surskribaĵon: Laudanum de Sydenham.

— La malfeliĉulino, li ekkriis, ŝi sin venenigis. La kapitano tiel ofte troviĝis en antaŭpostenoj, funde de la dezerto, vidante ĉirkaŭ si siajn soldatojn, kiuj falis mortantaj aŭ vunditaj, ke li lernis preskaŭ senvole iom da kuracarto. Ne ŝanceliĝante, li malfermetis la korsaĵon de sia kuzino; poste, apogante sian orelon sur ŝian bruston:

— Ŝi vivas ankoraŭ, li diris: eble ŝi estas revivigebla. Mi ekkuras por venigi la kuraciston.

Kiam la junulino, kaŝita malantaŭ la pordo, aŭdis la konfeson de tiu amo, kiun ŝi suspektis, kvankam ŝi ne estis certa pri ĝi, ŝi sentis ke nubo pasas antaŭ ŝiaj okuloj; ŝiaj kruroj ŝanceliĝis; ŝi falis. Sed, ĉar ŝia kapo fortege frapiĝis kontraŭ la tualettablon, la doloro rapide ŝin eltiris el ŝia sveno. Denove ŝi penis aŭskulti; sed ŝiaj oreloj tiel zumis, ke ŝi povis aŭdi nur konfuzan bruon. Tiam ŝi leviĝis kun sovaĝaj okuloj, kun ŝaŭmo sur la buŝo, kunpremante sian bruston per siaj brakoj en gesto de neesprimebla doloro, murmurante tiun solan vorton:

— Morti! morti! Antaŭ ok tagoj, pro negrava malsanaĵo, la kuracisto al ŝi ordonis laŭdanumitajn kataplasmojn. Ĉar ŝia malsaneto ne daŭris, ŝi zorge metis en sian komodon la malgrandan boteleton ankoraŭ trikvarone plenan.

Per aŭtomata ekmovo, ŝi ĝin prenis, sin ĵetis sur sian liton, kaj plengorĝe englutis la mortigan fluidaĵon.

Kiam la doktoro alvenis, li ĝentile elirigis la kapitanon kaj petis ke oni senvestigu Josefinon. Post unu horo da energiaj frotadoj, li plezure konstatis, ke denove la sango fluas en la vejnoj de la junulino. Poste, kiam, dank’ al potenca vomilo, li malplenigis la stomakon, li eliris, dirante:

— La danĝero estas nun tute forpelita: ŝi bezonas nur iom da ripozo.

Dum la vespero, kiam Viktoro supreniris por sin informi pri ŝia farto, la malesperintino estis tute resanigita. Heleno zorgeme observis la malsanulinon, sin mallaŭte kulpigante: ĉar ŝi sentis, ke ŝiaj hieraŭaj maljustaj riproĉoj estis ebla kaŭzo de tiu pereiga determino.

— Patrino, diris la junulo, mi dezirus diri unu vorton al Josefino. Ĉu vi povus lasi nin solaj? Sinjorino Linŝardo, kiu, post tiaj fariĝoj, timis la sekvojn de tro intima parolado, daŭrigis siajn al- kaj eliradojn tra la ĉambro, ŝajnante mastrumi ĉi tie kaj tie, kvazaŭ ŝi estus neniel aŭdinta.

— Patrino, ripetis la kapitano laŭtiganta sian voĉon kaj sulkiganta siajn brovojn, mi jam petis de vi, ke vi eliru momente.

Kvankam tiu frazo ne estis malĝentila forme, tamen ĝin ekelparolis Viktoro per tiu ordoneganta tono al li kutima, kiun la necesaĵoj de la milita komandeco ankoraŭ pligrandigis.

Heleno eksperimente sciis, ke oni ne kontraŭbatalas sian filon: do ŝi submetiĝis kaj eliris.

— Malfeliĉulino, diris la junulo, prenante la malsanulinon en siaj brakoj, kial vi faris tion?

— Mi troviĝis malantaŭ la pordo; mi ĉion aŭdis, ĉion komprenis.

— Vi ĉion aŭdis, eble, sed komprenis nenion.

— Tamen ...

— Aŭskultu, Jonjo: neniun virinon mi amis, krom vi; mi vin amas ankoraŭ; mi vin amos ĉiam. Kredu min kaj fidu.

— Tamen vi diris al sinjoro Benojto ...

— Mi diris al la paroĥestro tion, kion li devas kredi. Vi komprenas, ke pro tio mi havas motivojn. Sed vi eraras, imagante ke mi pensas tion, kion mi al li rakontis.

Kaj, ĉar la junulino mutiĝis pro miro:

— Vi min konas, karega; vi min vidis aganta. Vi scias, ke ĉiam mi plenumas miajn decidojn. Nu! en tiu momento, mi provas teruran batalon: de la sukceso de ĝi dependos mia estonteco kaj kredeble la via.

— Sed fine vi intencas edziĝi kun Matildo?

— Eble.

— Ho, ekkriis Josefino ploregante, vidi tian abomenaĵon ne estus kapabla mia kuraĝo. Certe mi ne povas vin malhelpi: sed se iam vi edziĝos kun tiu fieraĉulino, mi certigas, ke mi rekomencos mian memmortigan provon.

— Josefino, vi al mi ekĵuros sur la tombon de via patro, ke de nun neniam vi alvokos la morton.

— Mi ne povas paroli ĵuron, kiun mi ne respektus. La junulo prenis en siaj manoj la manradikojn de la malfeliĉulino, ilin fortike premis, kaj, enirigante funden de ŝiaj okuloj sian estran rigardon, diris nur tiun vorton:

— Mi postulas.

— Viktoro, mia estro, mia Dio, mi faros tion, kion vi volos, sopiris la malsanulino, kiu ekfaletis venkita.

— Tre bone, karega, diris la kapitano, lasante ŝiajn manojn. Nun, ĉar vi estas saĝa, ni povas interparoli. Vi konas parton de miaj projektoj: per unu vorto vi povas ilin detrui. Tiam mi havos nur unu rimedon: trabori per kuglo mian cerbon. Vi scias, ke mi ne kutimas negrave paroli.

— Ho, jes; mi tion scias.

— Nu, Jonjo, mi jam diris: mi amas nur vin. (Kaj parolante li kovris per pasiaj kisadoj frunton kaj vangojn de sia amikino.) Sed mi ne povas edziĝi kun vi ... almenaŭ nun. Matildo estas por mi nur ilo necesega, ŝtupetaro, kiun mi bezonas por ekkapti la titolon, kiun mi volas iam posedi. Do, jen estas tio, kion mi al vi proponas. Anstataŭ min kontraŭbatali, min malutili per via ĵaluzo aŭ via memmortigo, batalu kun mi kontraŭe. Fariĝu mia amikino, mia kunhelpantino. Kiu scias? Eble estos vi mem, kiu iam rajte nomiĝos la kastelmastrino de Prelongo.

Kaj presinte sur la lipojn de Josefino kisegon ankoraŭ pli fervoran ol la aliajn, Viktoro rapide eliris, lasante la junulinon tute miregantan.

Alproksimiĝis la tago de la granda festo; kaj la junulo sin sentis maltrankvila. Ĉar li estis rajdisto tre rimarkinda, li deziris sin montri antaŭ Matildo kun ĉiuj siaj kvalitoj. Sed la du belegaj arabĉevaloj, kiujn li rajdis en Alĝerio, devige estis lasitaj en la soldatejo. Aliparte la patra farmodomo havis nur veturilajn ĉevalojn; pro tio li antaŭvidis, ne sen granda ĉagreno, ke li estos devigata sekvi la ĉasantojn en kaleŝo. Feliĉe la markizo bonvolis ĉesigi tiun malkvietecon. Ĉar dum la ĝentileca vizito, kiun faris la juna kapitano por danki sinjoron de Prelongo pri lia invito, Raŭlo proponis, ke li prenu en lia ĉevalejo la beston, kiu al li plej plaĉus. Nun Viktoron nur embarasis la elekto: fine li montris al la gardisto vivegan ruĝbrunan senmikssangulon tute ŝatindan.

La kunvenejo troviĝis sur la vojkruciĝo de la Stelo, kiu senarbigis meze de la arbaro larĝan rondan placon, en kies centro staris montranta fosto blanke pentrita. Ok vojoj, borantaj la arbaron de unu rando ĝis la kontraŭa, ĉi tie kuniĝis. La radiaron de tiuj vojoj prezentis sur la fosto ok tabuletoj, surskribitaj de iliaj nomoj kaj iliaj direktoj.

De la mateno, el dek mejloj ĉirkaŭkuŝantaj, ĉiuj, kiuj havis ĉu ĉevalon ĉu veturilon, direktiĝis al tiu loko. La vasta placo kiu, en ordinaraj tagoj, ŝajnis ega, troviĝis tro eta por enhavi la aron senĉese multiĝantan da kaleŝoj premitaj unuj kontraŭ la aliaj.

Kiam la gekastelmastroj aliris al tiu kunvenejo, la vidaĵo estis vere belega. Antaŭe rajdis la duko de Blasano kaj la grafo de Ruvezo, vestitaj per ĉasa jako, kun tranĉilo en la zono, akompanantaj kiel kavaliroj Matildon de Prelongo kaj Valentinon de Savinako; poste aliaj junuloj alvenintaj de la antaŭa tago; fine Viktoro sub uniformo. Belegaj ĉevalinoj, mane tenitaj, atendis la sinjorinojn, kiuj pli amis, por ĉasi la cervon, galopi sur rajditoj. Fine venis aro da kaleŝoj, okupitaj de gemaljunuloj aŭ de personoj, kiuj ne tre ŝatis la plezuron de la rajdarto.

De kelkaj jaroj, pro falo tre danĝera kaj preskaŭ mortiga, la markizo ne rajdis plu. Tio estis por li granda ĉagreno. Senigita da plezuro direkti la ĉason, kiel li faris iam, li estis devigita komisii tiun zorgon al subulo, kiu ne ĉiam plenumis sian taskon tiel lerte, kiel oni estus tion dezirinta.

Kiam ĉiuj invititoj estis kunvenintaj, ĉaskornoj sonorigis de ĝoja trumpetado la profundaĵojn de la altaj arbegaroj. Mareĉalo, la ĉefa ĉasdirektanto, belega sub sia orplena vestaro, aliris al la markizo por ricevi liajn lastajn ordonojn. Post signo donita de la mastro, la hundoj, kiujn ĝis nun lakeoj mantenis per ligiloj, estis liberigitaj. La nazon al la tero, flarante la fumojn de la besto, ili rapidis tra la arbaro kaj norden direktiĝis.

La sekvantaro ekmoviĝis. Unue la rajdantoj, freneze galopantaj, postiris la hundojn, tiel proksime kiel ebligis la neebenaĵoj de la tero kaj la denseco de la arbetaĵoj: poste la ĉaroj, devigataj resti sur la vojo, sekvis, sed nur de malproksime. Post kelkaj minutoj, la vasta vojkruciĝo de la Stelo, antaŭ nelonge tiel plena, tiel bruanta, subite fariĝis dezerto, ĝis kiam la manĝaj oficistoj venos ĝin okupi post kelke da tempo, por organizi sub tendo, starigita por tiu uzo, posttagmanĝon tute allogantan.

Post unu horo de senhalta kurado, la hundoj trovis ankoraŭ nenion. Tamen, laŭ ilia sintenado, oni sentis, ke ili sekvas postsignaron. Mareĉalo maltrankviliĝis. La antaŭan tagon, tiom da zorgoj estis lin okupintaj, ke anstataŭ rekoni mem la postsignojn de la cervo, li komisiis pro tiu laboro subulan gardiston, kiun li tute fidis. Sed tro malfrue li konstatis, ke lia komandito grave eraris.

Anstataŭ ĉasadi dekkornan cervon, apron la hundaro persekutis. Ĉagrena pro tia bedaŭrinda okazintaĵo, timante la perdon de profita situacio, li humile alproksimiĝis sinjoron de Prelongo, kaj al li rakontis sian malŝancon.

Raŭlo, kolera pri tio, severe riproĉis lian malspritecon, kaj finis per tiuj vortoj:

— Atentu precipe; zorgeme observu viajn hundojn. Vi scias, ke en la ĉaso al la apro troviĝas danĝeroj ne ekzistantaj en tiu al la cervo.

— Trankviliĝu via markiza Moŝto; mi atentegos.

— Nu, diris unu el ĉeestantoj, Mareĉalo ekfaris eraron nepardoneblan en ĉasarto. Mi estas certa, ke neniam Kamuŝo estus erarinta tiel malscience.

— Ho, respondis alia, Kamuŝo estis ĉefĉasisto tute rimarkinda. Mi kredas, amiko mia, ke neniam vi lin anstataŭos.

— Mi tion timas, respondis Raŭlo. Sed kiam eĉ li ne estus kripla, sekve nekapabla por ia laboro, pro motivoj specialaj, mi estus devigata min senigi da liaj servoj.

De kiam ĝi kuradis tra la arbaro, la sekvantaro pli kaj pli longiĝis kaj fine dispeciĝis. Eĉ kelkaj ĉasistoj, kredante mallongigi sian vojon, grave eraris.

Tio okazis al la grafo de Ruvezo kaj al la duko de Blasano, kiun Laŭrento lia servisto sekvis post respekta interspaco. Kunportitaj unue kun la galopanta rajdantaro, poste ĝin forlasis kaj daŭrigis rekten sian rajdadon, ne rimarkante, ke la ĉaso iom oblikve kliniĝis. La bruo de ĉaskornoj, kiu estis ilin direktontaj, kontraŭe ilin tute erarigis. Ĉar dank’ al eĥa ripetado ofta sub arbegoj, ili aŭdis dekstre trumpetadon, kiu ja sonoris maldekstre. Trompite per tiu orela iluzio, obstinante en direkton kontraŭan, ili fine tute perdiĝis.

— Kie do ni estas? ekkriis la duko. Mi neniel rekonas la lokon.

— Mi ne vin kondukos en la bonan vojon, ĉar por la unua fojo mi venas en tiun arbaron, respondis la grafo.

— Se tiu okazintaĵo, mia kara Frederiko, ne vin senigus da la plezuro sekvi la ĉason, mi konfesas, ke mi neniel estus ĉagrena pri tio. Tiu rajdado min lacigis. Mi certigas vin, ke mi multe pli ŝatas promenadon tra la silenta arbaro kune kun malnova amiko, ol tiun tumulton kaj tiun puŝegadon. Sed mi parolas egoisme: pardonu min.

— Jen egoismo, kiun mi estas feliĉa naski, mia kara Gastono, kaj kiun mi tute partoprenas. Cetere, kiam oni persekutis en Atlasaj faŭkoj la panteron kaj la leonon, mi konfesas, ke ĉasoj similaj al la hodiaŭa ŝajnas iom paletaj.

— Se ni malsuprenirus momente.

— Ĉu vi sentas vin malsaneta? Vi diris al mi, antaŭ kelkaj tagoj, ke tiuj krizoj, kiuj vin iam tiel suferigis, nun tute malaperis.

La juna duko ruĝiĝis: kaj li respondis iom embarasite:

— Ili ne min atakis denove; tio estas vera. Sed, post sia eliro, ili lasis grandan lacigadon, kiun renaskas la plej malforta ekmovo, kaj kiu al mi malpermesas, kiel vi vidas, vivmanieron similan al tiu de aliaj homoj.

La du junuloj elsaltis el siaj rajditoj. Poste, alliginte siajn ĉevalojn al arbo kaj ekbruliginte bonegan habanan cigaron, ili sidiĝis sur la muskhavan deklivon, kiu borderas la vojon.

En tiu momento, ili ekvidis en malproksimo kaj tre malprecize la profilon de Afrikĉasista oficiro, kiu galopis rapidege tra la arbetaĵoj.

— Nu, ekkriis Gastono, la kapitano troviĝas en situacio simila al la nia. Li same perdis la ĉason: sed, ĉar li konas tiujn arbarojn de sia infanaĝo, li sen malfacileco sin retrovos.

— Tiam Linŝardo devenas de Prelongurbo.

— Jes, kiel lia tuta familio.

— Vi scias, ke tiu viro estas vere eksterordinara. Ĉio, kio rilatas kun li min interesas. En la armeo, oni diras, ke li estas tre riĉa.

— Oni estas prava. Kiel rimarkigis la markizino, antaŭ kelkaj tagoj, tiuj Linŝardoj estas estroj de la lando. La patro estas ĝenerala konsilanto kaj ordenumita; oni eĉ diras, ke li rifuzis la deputatecon. Lia unua naskito estas sciencisto vere ŝatinda. Pri la dua, mi ne bezonas pri li paroli: vi lin konas pli bone ol mi.

— Kia estas la deveno de tiuj riĉaĵoj?

— Ha! karulo, vi tro petas de mi. Mi eĉ kredas, ke en la lando neniu pri tio pli scias ol mi. Antaŭ la Revolucio ili posedis nenion: la avo de la kapitano vivis per ofico nur servista. Sed post la Restaŭracio, ilia havo subite fariĝis tiel multa proksimume kiel ĝi estas hodiaŭ. Sed jen la afero la plej mirinda: la maljuna avo montris malprofitemon kaj honestecon indajn de plej grandaj laŭdoj. Per sia propra mono, li reaĉetis la kastelon, kaj ĝin donacis al la patro de la markizo, kiam li revenis el ekzilo.

— Estas tute mirinda tia rakonto. Sed tia ago, ĉar ĝi estas malavara kaj noblega, ne riĉigas la faranton; kontraŭe.

— Nu, mi tion tre bone scias. Pro tio, ĉar la popolo ne povas koni la veron, ĝi imagas legendojn.

— Legendojn?

— Jes. Oni eĉ certigas, ke tiuj riĉaĵoj devenas de trezoro trovita en la antikvaj subteraj galerioj.

— Sed rakonton indan de Mil-kaj-unu-noktoj vi faras al mi.

— Mi nur alportas tion, kion oni diras. Sed pri tiu afero mi ne garantias la verecon.

— Pri la kastelo, ĉu vi rimarkis ion? De la pordista kajuto, ĝis la servistaj ĉambretoj, ĉio estas nuntempa. Ne vidiĝas ia antikva meblo, ia prapatra portreto, nek juvelo, nek familia memoraĵo, nenio. Krom malnova ĉaro, kiun mi eltrovis antaŭ kelkaj tagoj en kaleŝejo, tio plennaze malbonodoras la nuntempecon.

— Kaj la tabakujon, kiun vi forgesas, ekkriis la duko ridegante.

— Ha! jes, tiun faman tabakujon, kiun fraŭlino Matildo promesis repentri.

Subite bojadoj ripetitaj, kuniĝantaj kun malsonora bruo de ĉevaloj tremigantaj la teron, haltigis la babiladon de du amikoj. Ili levis la kapojn: kaj tio, kion ili vidis, ilin teruris. Sur la vojo, apro grandega persekutita de hundoj rekte direktiĝis al ili. Post kelkaj paŝoj, la ĉevalo de fraŭlino de Prelongo, blanka pro ŝaŭmo, malsaĝe galopegis laŭ teruranta rapideco. Oni sentis, ke ĝi estis freneziĝinta, kaj ke la junulino troviĝis malpotenca por ĝin obeigi. Iom pli malproksime, starante sur siaj piedingoj, sin klinante antaŭen por ke la rapideco de la kurado ne lin sufoku, Viktoro penadis trafi la malfeliĉan Matildon, por haltigi per la brido la frenezan beston. Sed malgraŭ la spronaj frapoj, per kiuj li sangigis la flankojn de sia rajdito, estis videble, ke pligrandiĝis la interspaco.

Sur la sama linio ol la kapitano, fraŭlino de Savinako, kiun kuraĝigis la danĝero minacanta ŝian amikinon, batadis sian ĉevalinon per vipetaj frapoj por ke ĝi ne restu poste. La ceteraj ĉasistoj sekvis en malproksimo.

Tiam okazis terura vidaĵo. Alveninte sur la apron, la ĉevalo de Matildo flanken ekĵetiĝis per grandega salto, kaj sin frapegis kontraŭ arbon, piede de kiu ĝi falegis, kun kranio rompita.

La malfeliĉa fraŭlino, malproksimen ĵetita, ruliĝis sub la piedojn de la grandega virapro. Jam la malbelega besto, kun haregoj starantaj, rapidis al ŝi, por enpuŝegi en ŝiajn ripojn siajn timindajn dentegojn, kiam sinjoro de Ruvezo, la tranĉilon en la mano, sin ĵetis sur la monstron, ekkaptis ĝian kolan haregaron, kaj per mano netremanta trapuŝis tra ĝia koro la tutan tranĉanton. La apro falis, ŝprucigante el sia vundo ondon de nigra sango. Ĝi estis tuje mortigita.

Por premegi neniun, Viktoro, kiu fulme alkuris, havis nur tempon necesan por altiri la enbuŝaĵon de sia rajdito tiel perforte, ke la besto, buŝon rompitan, tuj haltis, fleksante postajn krurojn, kaj plugante la teron per antaŭaj piedoj.

Dum tiu tempo, fraŭlino de Savinako alvenis, antaŭirante kaleŝojn. Per kusenoj oni faris provizoran liton, sur kiun oni kuŝigis Matildon ĉiam svenantan.

Oni sin preparis por realiri al la vojkruciĝo de la Stelo, kie troviĝis kuracila skatolo, kiam sinjoro de Ruvezo, tranĉinte unu el piedoj de l’ apro mortigita, ĝin prezentis al la markizino, laŭ la kutimo de ĉasaj venkantoj. Sed sinjorino de Prelongo, tute forgesante la protokolon, sin ĵetis al la kolo de tiu, kiu eksavis ŝian filinon, dirante, inter larmoj, kiuj ŝin blindigis:

— Danke, sinjoro, danke, infano mia. Ni devas al vi ŝuldon da dankemo, kiun tre kredeble neniam ni povos pagi. Pro tio, mi volas, ke de nun nia domo estu por vi tiel hejma kiel la via, de nun kaj por ĉiam.

Pri Valentino, forportita de senpripensa ekmovo danka kaj admira, ŝi premis la manojn de la grafo tiel amikeme, kaj samtempe tiel ameme, ke la juna subleŭtenanto sin sentis subite okupita de kortuŝeco nedifinebla kaj ĝis nun ankoraŭ nekonita de li.

Tamen Matildo malrapide revenis al la vivo. En korpo de la junulino feliĉe troviĝis neniu vundo: nur la frapego ŝin svenigis. Poste, kiam ŝi ekvidis, per miranta rigardo, tiun aron ŝin ĉirkaŭantan, ŝi petis klarigojn pri la okazintaĵo, Kiam oni al ŝi rakontis la danĝerojn pereigajn, kiuj estis mirakle evititaj de ŝi, ŝi prezentis la manon al sia savinto, kaj lin dankis per kortuŝantaj vortoj. Sinjoro de Ruvezo sin klinis, dirante modeste, ke li faris nur tion, kion ĉiu honesta viro estus farinta en tia okazo. Nur la hazardo estis dankinda; ĉar ĝi lin metis en la oportunan lokon.

En tiu momento, fraŭlino de Prelongo ekvidis Viktoron; kaj ŝia rigardo mallumiĝis.

Kiam la juna grafo estis tutkore laŭdita pro sia kuraĝa ago, ĉiuj supreniris en kaleŝojn aŭ sur selojn: kaj oni reiris paŝete al la vojkruciĝo de la Stelo.

Tien alveninte, Matildo certigis, ke ŝi sentas sin tute resanigita, ke, pro singardemo, ŝi konsentas resti kuŝanta sur kusenoj, sed ke ŝi volas neniel, per tuja reveno, malkvietigi la preparitan posttagmanĝon.

Pri sinjoro de Blasano, kiun tiu vidaĵo estis dolore kortuŝinta, li eliris anglamaniere, grande dankinte sian amikon. Akompanite de sia fidinda servisto, li revenis al la kastelo.

Komence de la ĉaso, la kapitano estis sin alproksimiĝinta al fraŭlino de Prelongo. Ĉar en kamparaj plezuroj ia liberago estas pli ebla ol en salono, li provis kun ŝi unu el tiuj seninteresaj interbabiladoj, kiujn uzas la bonsocietuloj, kiam ili havas reciproke nenion por diri unu al la alia.

Sed la junulino akceptis liajn ĝentilaĵojn per mieno tiel glacia kaj tiel malhumila, ke li sin sentis tute malkuraĝigita. Moderigante sian ĉevalon, li lasis la ĉason lin preteriri: ĉar li deziris pripensi sole kaj kviete. Tiam la junulo al si riproĉis sian malkuraĝecon. Galopante tra tiuj arbaroj, kies li konis plej malgrandajn arbetaĵojn, li trafis per la plej mallonga vojeto la lokon, en kiu li estis certa, ke li retrovos la ĉason.

Denove li penis rekomenci la babiladon. Sed la junulino, tedita de tia insisto, frapis la flankojn de sia rajdito per forta ekbato vipeta. La ĉevalo, kiun ŝi rajdas, kutiminte pli ĝentilajn procedojn, eksaltis unue kaj poste ekforkuris laŭ rapideco pli kaj pli kreskanta. Kredante ke la ĉevalo de Matildo freneziĝis, Viktoro ĝin sekvis galope kaj ĝin persekutis. Indignanta pri tiu farmaniero, kies ŝi ne povis kompreni laŭdindajn motivojn, fraŭlino de Prelongo volis, per ĉiuj rimedoj, forkuri for de tiu ĝentilaĉulo, kiun ŝi konsideris kiel malĝentilulon.

Denove ŝi fortike frapis la noblan beston, kiu, sentante ke la ĉevalo de la kapitano galopadas malantaŭ ĝi kaj ĝin persekutas, fine reale freneziĝis.

Tiam la kuraĝa rajdantino alvenis internen de la hundaro, kiun Mareĉalo ne estis ankoraŭ realirinta, ĉar li estis devigita fari longan kurbiĝon por averti sinjoron de Prelongo pri sia bedaŭrinda eraro. Sen la kuraĝo kaj la spiritĉeesto de sinjoro de Ruvezo, la apro krevigus la bruston de la junulino per siaj akregaj dentegoj.

Matildo pasigis en sian spiriton ĉiujn tiujn fariĝojn, dum Valentino ŝin kisadis kaj ploris ĝojajn larmojn, vidante sian amikinon tute resanigitan.

Tamen interne de la vasta tendo starigita en mezo de la vojkruĉiĝo, la ĉampanaj boteloj are malŝtopitaj bruis kiel pafado. Longa tablego subtenita de stabloj faldis sub amaso da pasteĉoj, da malvarmaj viandoj, kaj da kukaĵoj, kiujn la stomakoj kavigitaj de freŝa aero, de frenezaj kuradoj kaj de kortuŝecoj englutis plezurege. Por forkuri la laŭdojn kaj precipe la neceson ripeti por la dudeka fojo la saman rakonton, la grafo de Ruvezo rifuĝis en angulon. Tie li kunuliĝis kun Viktoro, kiu manĝis silente.

La malfeliĉa kapitano estis kolerega, ĉar ne al li aliris la honoroj de la ĉaso. Ne nur Matildo ne lin amas, sed ankoraŭ ŝi lin timas. Devige ŝi baldaŭ falos en la brakojn de sia savinto: tiu edziĝo estas nun nur afero de tempo. Sed li estis tro justema por malami la grafon. Li konfesis ke, sen la intermeto de la juna sub-leŭtenanto, li estus alveninta sur lokon de la katastrofo nur por apudesti la agonion de la junulino. Kvankam ŝi estis perdita por li, li pli amis, ke ŝi vivu. Voĉo sekreta diris al li, ke ĉio ne estas ankoraŭ malesperiga. Pro tio, komplimentinte kiel la aliaj la heroon de tiu tago, li lin aparten altiris.

Sidante antaŭ monteto el ŝinkaj bulkoj, la du junuloj amike babiladis pri siaj alĝeriaj memoraĵoj.

En tiu momento, Raŭlo, kiu revenis, kisinte sian filinon kaj certiĝinte, ke ŝi nenion bezonas, reeniris en la tendon. Unue li ronde promenadis interne de ĝi, premante la manojn de siaj invititoj, dirante al ĉiu afablan vorton. Poste, ekvidinte la du oficirojn, li sin direktis al ili. Redirinte al sinjoro de Ruvezo la esprimon de sia dankemo, li aldonis:

— Ha! sinjoroj, kiel mi min sentus ĝoja se mi troviĝus en via loko. Dum mia tuta vivo, ĉiam min turmentis fantomoj de milita gloro. La diversaj fariĝoj, kiuj okazis en mia ekzistado, ĉiam malhelpis, ke mi ilin efektivigu. Se almenaŭ mi estus naskinta filon, mi estus volinta, ke li portu epoleton. Estas li, kiu realigus mian revon. Dum nun ...

— Sed, provis Viktoro, fraŭlino de Prelongo estas ĉarma, kaj ...

— Sendube. Malfeliĉe ŝi estos la lasta ido de sia raso. Post ŝi, mia nomo estingiĝos.

— Kial do, mia kara Raŭlo, interrompis la grafo de Roŝbrulo, unu el malnovaj amikoj de la markizo, kial do vi ne petas de l’ imperiestro, ke li aliformigu en maĵoraton vian bienon de Prelongo, Nu, ĉar en via familio la ventro nobeligas, la titolo estus portita nur de via bieno kaj de via filino: sekve, via bofilo, kia ajn estus li, estus devigata ĝin transdoni al siaj infanoj.

— Via ideo estas bonega teorie, sed malfacile praktikebla. Ĉu ekzistas viro jam titolita, kiu konsentus forlasi la nomon de siaj prapatroj, por daŭrigi nomon, kiu ne estas la sia? Mi prenas ateste sinjoron de Ruvezo tie ĉi ĉeestantan.

— Sinjoro, respondis grave la juna oficiro, kiam eĉ oni proponus al mi, kun multegaj riĉaĵoj, la virgulinon la plej idealan, kiun povus revi artista imago, neniam, mi tion ĵuras, neniam mi konsentus senigi miajn idojn de la nomo, kiun famigis miaj prapatroj, kaj kiun mi penos al ili transdoni sendifektita.

— Bone respondita, junulo. En via loko, mi tiel estus parolinta.

— Dio mia, mi tion bone scias, respondis la grafo de Roŝbrulo, kiu malfacile forlasis siajn ideojn. Sed rigardu la familion de Larĝevilo. La filino enamiĝis burĝon. Oni aliformigis la bienon en maĵoraton, kaj la edziĝo tamen fariĝis. La geidoj portas la nomon de sia patrino; kaj, per tiu rimedo, nomo fama ne falis en la forgeson.

Viktoro aŭskultis tiun paroladon tute-atente. Interne de si, li saltadis pro ĝojo. Tiun ideon pri maĵorato li karesis de tempo jam longa. Sed kiel paroli kun la markizo pri punkto tiel delikata? La kapitano estus kisinta tutkore, kvankam li estas tre malbela, tiun bonan grafon de Roŝbrulo, kiu al li alportis tian helpon. Aliparte la respondo de sinjoro de Ruvezo pruvis ke, ĉu okaze la markizo decidus efektivigi la konsilojn de sia amiko, la savinto de Matildo ne estos plu timinda.

— Nu, respondis sinjoro de Prelongo, tio estus nur flanka rimedo. Fine, ĉar mi estos devigata min kontentigi per bofilo, estas afero, kiun mi amus trovi en li: la maltimeco. Mi dezirus, ke li estu tiel kuraĝa kiel sinjoro de Ruvezo ... aŭ kiel sinjoro Linŝardo, li aldonis, sin turnante al tiu lasta.

Viktoro ruĝiĝis pro plezuro. Ĉar oni kredas facile tion, kion oni deziras, li imagis, ke la paroloj de la markizo estis invito maskita. Kiam li resupreniris sur sian ĉevalon li diris al si, ke liaj aferoj troviĝas sur vojo tiel bona, per ĉiuj rimedoj li devos altiri al si la bonvolon de Matildo; ĉar ŝia patro ŝajnis tute konsenta pri la efektivigo de liaj projektoj.

Pro tio la junulo tiel lerte manovris, ke senrimarkite li alproksimiĝis la kaleŝon en kiu troviĝis la fraŭlino ankoraŭ kuŝanta. Sin klinante al la junulino, kiu nun ne povis lin forkuri:

— Kredeble mi vin tre grave ofendis, fraŭlino, li murmuris: sen tio mi ne scius kiamaniere klarigi vian sintenadon pri mi. Mi vin petegas, diru al mi pro kio mi malplaĉis al vi, por ke mi povu ripari mian kulpon, se ĝi estas riparebla.

Tio estis dirita per tono tiel humila, tiel submetita, ke ĝi kortuŝis fraŭlinon de Prelongo. Levante la kapon, ŝi rigardis rekte sian interparolanton kaj respondis:

— Vi konsentos kun mi, sinjoro, ke via konduto pri mi estis tute malĝentila. Oni ne persekutas junulinon tiel persiste. Se mia vivo estis minacita, mi devas kulpigi nur vian obstinon.

— Sed, fraŭlino, vi tute malkomprenis miajn intencojn.

Mi persekutis ne vin sed vian ĉevalon, kiu freneziĝis kaj mi tion faris nur por malebligi danĝeron, kiun mi sentis neevitebla.

— En la fino, jes; sed en la komenco.

— Mi ĵuras, fraŭlino: mi estis konvinkita, ke via rajdito subite teruriĝis, kiel kelkafoje tio okazas ĉe iuj ĉevalo timemaj. Sen tio, mi ne estus farinta agon, kiu, mi tion konfesas, estus nur ago de malnoblulo.

La junulinon surprizis la tono de vereco, kiu devenis de tiu lasta frazo. Certe ŝi sentis por la kapitano nenian simpation, sed ŝi estis tro justema por lin kulpigi pri procedo, kiun ŝi, malgraŭvole, juĝis tre korekta, kaj eĉ pro kio ŝi ŝuldis sincerajn dankojn. Do propramove kaj tute afable, ŝi prezentis sian manon, dirante:

— Ĉar mi eraris, pardonu min. La junulo ne povis kredi, ke liaj oreloj bone aŭdis. Tremante li tuŝetis la fingrojn de la fraŭlino. Al la saluto kiun, sin lasante, li sendis, ŝi respondis per rideto tiel ĉarma, ke Viktoro revenis hejmen, konvinkita, ke la batalo estas gajnita.

Tie li trovis sinjoron Benojton, kiu venis por peti novaĵojn. Scivola, kiel tiuj, kiuj havas neniun okupon, la paroĥestro atendis la revenon de sia juna amiko, por aŭskulti rakonton pri la ĉaso de la markizo. Kontentiginte la dezirojn de la abato, la juna oficiro konigis al li siajn timojn kaj siajn esperojn. La respektinda homo promesis sin informi, dum la vespero mem, ĉar li vespermanĝis en la kastelo. Pro la cirkonstanco, la markizo pensis, ke li devis inviti la pastron, kvankam tiu tago ne estas dimanĉo.

De la morgaŭa mateno, tiu ĉi alportis la jenajn sciigojn: La duko de Blasano, kiu sekrete deziris la manon de Matildo, ne vidis sen profunda ĉagreno la kuraĝan agon de sia amiko. De nun li havis en la grafo konkuranton tiel timindan, ke li juĝis senutila la entreprenon de milito, en kiu senbatale li sentis sin venkita. Pro tio la ĉagreno kaj la ĵaluzo lin vere malsanigis; kaj li ne povis malsupreniri por la vespermanĝo. Sed per unu vorto sinjoro de Ruvezo lin trankviligis:

— Certe fraŭlino de Prelongo plene meritas la amon de honesta viro. Sed mi donis al alia mian koron; kaj mi ne deziras ĝin repreni.

Gastonon iom mirigis la ekzisto de tiu sekreta amo, pri kiu neniam Frederiko kun li parolis. Sed la junulo estis tiel feliĉa, ke li ne deziris profundigi la klarigon. Sinjoro Benojto certigis, ke li ĉerpis tiujn informojn en fidinda fonto; ĉar estis Laŭrento mem, la konfida servisto de sinjoro de Blasano, kiu ilin komunikis.

Tiam la kapitano decidis ke li agos. En hipotezo de maĵorato, estis tute kredeble, ke la duko parolos same kiel lia amiko la grafo. Kiam eĉ sinjoro de Blasano konsentus pro amo la perdon de sia nomo, tiam la titolo de li posedita havas neniun valoron, kaj la batalo okazas nur inter du viroj. Sen malhumileco, Viktoro estis konvinkita, ke inter Gastono kaj li la elekto de la markizo ne estos duba. Neniu komparo estis ebla inter tiu junulo pala, senbarba, ido degenerita de antikva raso, kaj la oficiro jam fama, kiu povis briligi antaŭ okuloj de sinjoro de Prelongo antaŭvidaĵon de mirinda estonteco.

Sekve li skribis al la markizo leteron laŭ tiu senco. Li uzis la samajn vortojn iam diritajn de li al sinjoro Benojto, kiam li faris al la maljuna pastro konfeson de siaj projektoj.

La kapitano finis per tiuj vortoj:

— Ĉar vi revas konservi la nomon de viaj prapatroj per la fondo de maĵorato, mi pensas, ke mi liveris pruvojn sufiĉajn de miaj propraj indoj: do tio min kuraĝigas por provi tian edzigan peton.

Poste, zorge releginte sian leteron por bone pesi ĉiujn ĝiajn terminojn, Viktoro ĝin sendis al la patro de Matildo, kaj maltrankvile atendis la respondon.