Kelkaj “Poemoj en Prozo”/Interparolado
Finsteraarhorn iam estis homa piedo!”
ALPAJ suproj… Tuta ĉeno da krutaj terasoj… La korinterno mem de la montaro.
Super la montoj—pale-verda, hela, muta ĉielo. Forta, seka frosto; malmola, fajreriga neĝo; el-sub la neĝo elŝoviĝas krudaj pecegoj de glaciiĝintaj, ventegumitaj ŝtonegoj.
Du kolosoj, du eguloj supreniĝas ĉe ambaŭ flankoj de l’horizonto: Jungfraŭ kaj Finsteraahorn[1].
Kaj Jungfraŭ diras al sia najbaro: “Kio da nova vi diros? al vi estas pli videble. Kio estas tie, malsupre?”
Forpasas kelkaj miloj da jaroj: unu minuto. Kaj Finsteraahorn tondras responde: “Seninterspacaj nuboj surkovras la teron… Atendu!”
Forpasas ankoraŭ miljaroj: unu minuto.
“Kaj nun?” demandas Jungfraŭ.
“Nun mi vidas; tie, malsupre, ĉio estas sama: diverskolora, malgrandeta. La akvoj bluiĝas; nigriĝadas la arbaroj; griziĝas amasoj da kunigitaj ŝtonoj. Apud ili ankoraŭ rampadas skarabetaĉoj, vi scias, tiuj dupieduletoj, kiuj ĝis nun ankoraŭ nek vin, nek min sukcesis malpurigi.”
“Homoj?”
“Jes; homoj.”
Forpasas miljaroj: unu minuto.
“Kaj nun?” demandas Jungfraŭ.
“Ŝajne, malpli multenombraj skarabetoj vidiĝas,” tondras Finsteraahorn; “fariĝis pli hele malsupre; la akvoj mallarĝiĝis, maldensiĝis la arbaroj.”
Forpasas ankoraŭ miloj da jaroj: unu minuto.
“Kion vi vidas?” diras Jungfraŭ.
“Apud ni, proksime, kvazaŭ fariĝis pli pure,” respondas Finsteraahorn: “nu, kaj tie, malproksime, en la valoj, vidiĝas ankoraŭ makuloj, kaj io movetiĝas.”
“Kaj nun?” demandas Jungfraŭ, post pluaj miljaroj: unu minuto.
“Nun estas bone,” respondas Finsteraahorn; “ĉie fariĝis pure, tute blanke, kien ajn oni rigardas… Ĉie kuŝas nia neĝo, la glata neĝo, kaj la glacio. Ĉio estas glaciiĝinta. Nun estas bone, kviete.”
“Bonege,” ekparolis Jungfraŭ. “Tamen ni estas sufiĉe babilintaj, maljunulo. Estas jam tempo por dormi.”
“Estas jam tempo!”
Dormas la grandegaj montoj; dormas la verda luma ĉielo super la tero por ĉiam silentiĝinta.
- ↑ Montegoj en svisa alparo. — A. F.