Kelkaj “Poemoj en Prozo”/Almozulo
MI laŭiris straton… almozulo, kaduka maljunulo min haltigis.
Brulumitaj, plorumaj okuloj, bluiĝintaj lipoj, mizeraj ĉifonaĵoj, malpuraj ulceroj… Ho, kiom malbele la malriĉeco estis ĉirkaŭmordetinta tiun kompatindan estaĵon!
Li etendis al mi sian ruĝan, ŝvelintan, malpuran manon… Li ĝemis, li blekis pri helpo.
Mi ekis palpi en ĉiujn miajn poŝojn… Nek monujon, nek horloĝon, nek eĉ poŝtukon… mi nenion estis preninta kun mi.
Tamen la almozulo adis atendi… lia etendita mano malforte ŝanceliĝis kaj tremetis.
Perdiĝinta, konfuzigita, mi forte ekpremis tiun malpuran, tremantan manon… “Ne mallaŭdu min, frato; mi havas nenion, frato.”
La almozulo regardis min per siaj brulumitaj okuloj; liaj bluaj lipoj ekridetis, — kaj li siavice ekpremis miajn malvarmiĝintajn fingrojn.
“Kion do fari, frato?” li elparolis sendente: “eĉ pro tio — dankon. Ĝi ankaŭ estas almozo, frato.”
Mi komprenis, ke mi ankaŭ estas ricevinta almozon de mia frato.