Kelkaj “Poemoj en Prozo”/Orienta legendo
KIU en Bagdado ne konas la grandan Ĝiafar’on, la sunon de l’universo?
Unufoje—antaŭ multe da jaroj—li estis ankoraŭ junulo,—Ĝiafaro promenis en la ĉirkaŭaĵo de Bagdado.
Subite al lia aŭdo alflugis raŭka krio: iu malespere vokis pro helpo.
Ĝiafaro eligis sian glavon kaj atakis la krimulojn: li mortigis la unuan kaj forpelis la duan.
La liberigita maljunulo falis ĉe la piedojn de sia savinto kaj, kisante la randon de lia vesto, ekkriis: “Kuraĝa junulo, via grandanimeco ne restos senrekompenca. Laŭŝajne mi estas malriĉa almozulo, sed nur — laŭŝajne. Mi ne estas simpla homo. Venu morgaŭ, frumatene, al la ĉefa bazaro; mi atendos vin apud la fontano, — kaj vi konvinkiĝos pri la praveco de miaj paroloj.”
Ĝiafaro ekpensis: “Laŭvide ĉi tiu homo estas almozulo, certe; tamen—ĉio estas ebla. Kial ne ekprovu?” — kaj li respondis: “Bone, patro mia, mi venos.”
La maljunulo ekrigardis en liajn okulojn — kaj foriris.
La morgaŭan matenon, kiam apenaŭ ektagiĝis, Ĝiafaro iris al la bazaro. La maljunulo jam lin atendis, sin apogante al la marmora kalikego de la fontano.
Senparole li prenis la manon de Ĝiafaro kaj alkondukis lin en malgrandan ĝardenon, ĉirkaŭitan je ĉiuj flankoj per altaj muroj.
En la mezo mem de la ĝardeno, sur verda herbejo, kreskis arbo de neordinara aspekto.
Ĝi similis cipreson; nur ĝia foliaro estis lazurkolora.
Tri fruktoj — tri pomoj — pendis sur maldikaj suprenfleksitaj branĉetoj: la unua — de meza grandeco, longforma, lakteblanka; la dua — granda, globforma, helruĝa; la tria — malgranda, sulkigita, dubeflava.
La tuta arbo malforte bruetis, kvankam estis nenia vento. Ĝi sonoradis delikate kaj plende, kvazaŭ vitra; ŝajnis, ke ĝi sentas la alproksimiĝon de Ĝiafaro.
“Junulo!” ekparolis la maljunulo. “Deŝiru iun ajn el ĉi tiuj fruktoj kaj sciu: se vi deŝiros kaj manĝos la blankan, — vi estos la plej saĝa el ĉiuj homoj; se vi deŝiros kaj manĝos la ruĝan, — vi fariĝos riĉa, kiel la hebreo Rothschild; se vi deŝiros kaj manĝos la flavan, — vi plaĉados al maljunaj virinoj. Decidiĝu!… kaj ne tro malrapidu. Post unu horo la fruktoj velkiĝos, kaj la arbo mem foriĝos en la mutan profundaĵon de la tero!”
Ĝiafaro mallevis la kapon — kaj ekpensiĝis. “Kion do fari tiuokaze?” li elparolis duonvoĉe, kvazaŭ rezonante kun ŝi mem. “Se mi fariĝos tro saĝa, — eble mi ne volos vivi; se mi fariĝos pli riĉa ol ĉiuj homoj, — ĉiuj min enviados; pli bone do mi deŝiru kaj manĝu la trian, sulkigitan pomon!”
Kaj li tion faris. La maljunulo ekridis per sendenta rido kaj diris: “Ho, plej prudenta junulo! Vi elektis la plej bonan parton! Por kio vi bezonus la blankan pomon? Vi ja sen ĝi estas pli saĝa ol Salomono. La ruĝa pomo ankaŭ ne estas necesa al vi… sen ĝi vi estos riĉa; almenaŭ neniu enviados vian riĉecon.”
“Diru al mi, maljunulo,” ekparolis Ĝiafaro, ektremetinte: “Kie loĝas la respektinda patrino de nia Diservata Kalifo?”
La maljunulo salutis, sin klinante ĝis la tero, — kaj montris la vojon al la junulo.
Kiu en Bagdado ne konas la sunon de l’universo, la grandan, gloran Ĝiafar’on?