Kelkaj fervojaj vortoj (Fervoja Esperantisto, Junio 1911)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Kelkaj fervojaj vortoj.
Kelkaj fervojaj vortoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
KELKAJ FERVOJAJ VORTOJ

Fervoja informlibro, libro, kiu enhavas la horojn de veturado de la vagonaroj, kun informoj pri la landoj, urboj, kiujn la vagonaroj traveturas.

Fervoja horaro, tabelo, kiu montras la horojn de veturado de la vagonaroj.

Atenda salono (aŭ atendsalono) de l’ 1-a, 2-a3-a klaso, aŭ atendejo, ĉambro de stacio, kie la vojaĝantoj atendas la horon de l’ forveturo.

Kajo, trotuaro laŭlonge de kiu haltas la vagonaroj por ke la vojaĝantoj envagoniĝu.

Kontrolisto, oficisto, kiu inspektas la fervojajn biletojn.

Giĉeto, malgranda fenestreto en pordo aŭ maldika muro, tra kiu oni povas paroli al iu kaj doni ion al ĝi.

Vagono de komercaĵoj, vagono difinita por ricevi komercaĵojn ĉiuspeciajn.

Plataĵvagono, vagono, ne ŝirmata kontraŭ la pluvo kiu enhavas platan parton por ricevi komercaĵojn.

Bestovagono, vagono, kun tegmento, difinita por ricevi bestojn, kaj ankaŭ komercaĵojn, kiujn la pluvo povus difekti.

Ŝarĝvagono, speciala vagono, kien oni metas la pakaĵojn.

Trajno, aro da vagonoj kunligitaj kaj antaŭenirantaj unu post la alia.

Fervoja stango, peco ordinare el ligno aŭ fero, sur kiui oni fiksas la relojn de la fervojo.

Balasto, amaso da ŝtonoj, kiujn oni metas sub kaj inter la fervojaj stangoj de la fervojo.

Evitvojo, flanka vojo, sur kiu oni haltigas vagonaron por lasi la ĉefan vojon libera por alia preterpasonta vagonaro.

Senelireja vojo, flanka vojo, kiu ne havas elirejon. Ordinare, je ĝia ekstremaĵo, estas haltiga aparato.

Tendro, specialforma vagono, kiu enhavas la karbon kaj la akvon por la nutrado de la lokomotivo.

Turnebla rondo, aparato, kiu utilas por turnigi la vagonojn.

Turnebla rondego, aparato, kiu utilas por turnigi la lokomotivojn.

Koridora vagono, vagono, kiu enhavas koridoron, kiu kunligas ĉiujn fakojn de la vagono.

Kupeo, ekstrema fako speciala de vagono, kies unu flanko estas vitrita.

Rapida vagonarorapido, vagonaro, kiu plenumas longan traveturon, haltante nur por ke la tendro sin provizu per akvo. Ordinare, tia vagono enhavas nur 1-klasajn fakojn.

Ekspresa vagonaroekspreso, vagonaro, kiu haltas nur en la ĉefaj stacioj ; enhavas ordinare nur 1- 2-klasajn fakojn.

Duonekspresa vagonaroduonekspreso, vagonaro, kiu enhavas ĉiuklasajn fakojn, sed haltas nur en la ĉefaj kaj en la relforkaj stacioj.

Omnibusa vagonaroomnibuso, vagonaro, kiu haltas en ĉiu stacio.

(Daŭrigota.)