Kiam do reĝo iris batali…

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Kiam do reĝo iris batali (1905)
de Maria Konopnicka
Tradukita de Leo Belmont
Publikigita en Lingvo Internacia n-ro 5 (113), 01.03.1905
Vidu ankaŭ: Staĥ, la sama poemo tradukita de Antoni Grabowski
Kiam do reĝo iris batali…
El poezioj popolaj de Marja Konopnicka

Kiam do reĝo iris batali,
Trumpetoj oraj ludadis al li,
Ludadis al li trumpet’ el oro,
Por ke li venku brava kun koro…

Kiam do Staĉjo iris batali,
Nur riveretoj bruetis al li,
Bruis en kampo nur oraj spikoj,
Pro la sopiro, pro sortaj pikoj.

Kaj en milito kugloj fajfegas
Kaj kvazaŭ garboj homoj falegas;
Plej brave batas reĝ’ kaj reĝanoj,
Tre dense falas la vilaĝanoj.

Standardaj agloj plaŭdas plej forte,
Krakas do ie brust’ vilaĝana.
Ha! Staĉjo estas vundita morte,
La reĝ’ kortegon revenas sana.

Dum li eniris pordojn el oro,
Iris renkonten bela Aŭroro,
Ĉiuj soniloj ludis salute,
Oni forgesis la perdojn tute…

Dum oni tombon Staĉjan fosadis,
Nur malproksime arboj bruadis,
Kaj nur mallonge sub ventoj piaj
Sonis la sonoriloj liliaj…

Esperantigis Leo Belmont