Saltu al enhavo

Kiam mi estis azeno

El Vikifontaro
Kiam mi estis azeno ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
KIAM MI ESTIS AZENO
H. REMERS

Antaŭ ol povi eniri la misteran Nirvana’on la animo devas trapasi plurajn ŝtupojn por sufiĉe puriĝi kaj indiĝi. Alpreni povas la animo ĉian formon, ĉu hundan, ĉu ratan, ĉu homan aŭ ian alian. La Karma decidis, ke ankaŭ mi iam antaŭ multaj jaroj, vivis kiel azeno.

Kiel subulo de mia “sinjoro“ mi estis ofte batata kaj devis ĉiam porti pezajn ŝarĝojn. Krom tio mi estis primokata de ĉiuj homoj, sed tiam mi ne sciis kial. Mirinde mi ĉiam emis aŭskulti interparolojn de homoj tiel ke mi kelkiam forgesis labori, kio al mi regule kaŭzis batojn per la bastonego de mia “sinjoro“… Do mi estis besto kaj sklavo destinita servi ĉiuforte al mia “sinjoro“ kaj pro tio mi havis la solan rajton esti humila kaj obeema.

Kaj kiam mi volis defendi min provante ion diri, tiam mi nur sukcesis elbuŝigi raŭkan kaj abruptan blekadon, kiu laŭte sonis tra la stratoj. Tiuokaze la homoj ridadis kaj insultis pri mi, nomante min “malsaĝa azeno“. Anstataŭ plibonigi miajn situacion kaj reputacion mi atingis la malon. Mi iĝis tiam iom obstina kaj malobeema kaj deziris la unuan fojon esti homo.

Plenigita manĝujo estis mia konsolo. Manĝante mi forgesis mian mizeron. Plena stomako mia kontentigis min ĉiam kaj mi eĉ forgesis mian suferadon, ĝis min pelis al laboro la ŝupinto de mia “sinjoro“. Iutage li gvidis min en urbparton, kiun mi neniam estis antaŭe vidinta. En arboza larĝa strato mi haltis ĉe moderna granda magazeno. La domoj tie estis grandaj kaj havis belajn parkojn kaj ili estis ornamitaj je balkonoj kaj arkitekturaĵoj. Mi ĉiam devis loĝi en stalaĉo. Mia “sinjoro“ iris en la magazenon. El ĝi penetris bonodoro, kian mi neniam antaŭe konis. Tra la vitroj mi vidis plej delikatajn bongustaĵojn de mi neniam viditajn. Multe da homoj ŝarĝitaj per ili venis el la magazeno kun okuloj, radiantaj pro plezuro, inter grasozaj vangoj. Ili preterpasis min kun fiere levitaj kapoj. Tenate de silkvestitaj patrinoj kelkiuj bubaĉoj rikane kaj sible nomis min “malsaĝa azeno“. Kaj mi kondamnis mian sorton kaj duan fojon deziris esti homo.

Aliam min gvidis mia sinjoro al granda konstruaĵo nigra kaj malbela, kun fenestretoj kiel ĉe malliberejo. Mi paŝis en vastan korton. Tie mi rigardis strangajn estaĵojn. Bestojn — samkiel mi estis besto. Sklavojn — samkiel mi estis sklavo. Ili portis surŝultre pezegajn ferobjektojn. Aliuj svingis grandajn martelojn kaj batis per ili gigantajn fermasojn fajroruĝajn, tiel ke fajreroj flugis ĉien. Fornegojn mi vidis, kvazaŭ inferojn. En ili bolis kaj siblegis fajroarda fluaĵo. Staturoj kuris tien kaj reen. Malpuraj, nigraj kaj preskaŭ nudaj ili estis. La aero vibris kaj estis varmega kaj sufokiga. Estis terure. Mi staris paralizita. Apenaŭ povis mi spiri kaj preskaŭ svenis. Maldolĉa ŝaŭmo fluis el mia buŝo kaj ŝvito kovris mian korpon. Radegoj turniĝis kun laŭtega muĝado. Vaporo penetris kun bruegado el maŝinoj kaj aŭdiĝis tondrado kvazaŭ kanonoj pafadas. Ĉirkaŭ mi preterveturis strangaj kolosaj demonoj ŝprucantaj pluvon da fajreroj. Fulmrapide ili aperis antaŭ, apud kaj malantaŭ mi, kvazaŭ ili volis renversi kaj frakasi min.

La strangaj sklavoj silente kun sulkiĝintaj vangoj, en kiuj esprimiĝis malespero kaj rezigno, seninterrompe laboregadis kvazaŭ ili estis maŝinoj samkiel la aliaj maŝinoj ĉirkaŭ ili. Iliaj korpoj estis malsekaj je ŝvito. Mi bedaŭris tiujn bestojn kies sorto estis eĉ pli terura ol mia. Subite venis homo kun ĉapelo kaj blanka kolumo. Laŭte li ekparolis kun la sklavoj — bestoj. Li kriis kaj ŝajne li koleris, do subite li levis piedon kaj piedbatis iun sklavon en la postaĵon, tiel ke li falis teren kun ekkrio. La aliuj ankaŭ ekkriis kaj komencis paroli. Nun je mia miro mi ekkonis, ke tiuj sklavoj ne estas bestoj, sed ankaŭ homoj. Homoj — sklavoj. Ili mangestis kaj kliniĝis teren al la falinto. Kolere ili babilis, nomante la batinton malaperintan “fikapitalisto“.

Furioze ili insultis — insultadis kaj skuis la pugnojn. Poste ili denove eklaboris. Mia supozo plifirmiĝis, ke ili ne povis esti homoj, sed nur homoj-sklavoj, kvankam mi ne povis kompreni tion, ĉar mi ĉiam estis kredanta ke nur azenoj kaj aliaj bestoj povas esti sklavoj. Tiam mi dubis ĉu estas pli agrable esti homa sklavo aŭ besta sklavo. Al mi preskaŭ ŝajnis ekzisti du specoj da homoj kaj mi jam ne deziris esti homo, sed ĝojis esti azeno.



Pasis multaj jaroj. Nun mi vivas kiel homo-sklavo. Rigardante ĉirkaŭ mi — ekdubas mi ĉu ni ĉiuj estas homoj aŭ azenoj.