Komerca Vortaro en Esperanto/Letero H

El Vikifontaro
Esperanto-Eldonejo A. PaoletSan Vito al Tagliamento, Italio (p. 27-28)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Ĝ
Ĥ  ►
H

464 halo, ejo konsistanta el konstruaĵo, kies tegmento estas apogata sur pilastroj aŭ kolonoj.

465 hav(aĵ)o, tio, kion oni posedas; objekto, aĵo posedata, propraĵo.

a) bonhav(aĵ)o, 1. tio, pri kio oni povas disponi pro akirita rajto;
2. la sumo, kiun oni havas en kredito ĉe iu (K. kredito).
b) enhav(aĵ)o, objektoj entenataj en io, aĵo, afero entenata.

466 haveno, ŝipŝirmejo konsistanta el golfeto de maro, de lago, de granda rivero.

467 hazardo, okazaĵo sendependa de nia volo, de niaj agoj.

468 hekto… prefikso de metra decimala sistemo, signifanta centoblon de la mezur-unuo prezentata de la dua parto de l’ vorto. — Hektaro, hektogramo, hektolitro kaj hektometro signifas cent arojn, cent gramojn, cent litrojn, cent metrojn. — (K. mili…, centi…, deci…, deka…, kilo…, miria…).

469 hektografi, fari kopiojn per hektografo.

470 hektografo, aparato por multfoja reprodukto aŭ desegnoj per speciala inko sur preparita gelatena maso (K. multobligilo).

471 heredi, ago de tiu, kiu ricevas tion, kion mortinto lasis al li.

472 hipoteko, leĝa institucio garantianta la rajton de posedanto aŭ kreditoro je nemovebla havo.

473 holdo, interna parto de ŝipo de la fundo ĝis la ferdeko.

474 honorario, sumo unufoje pagata por laboro, servo en nemetiaj profesioj. — Honorario de advokato, de inĝeniero. — (K. salajro).

475 horaro, tabelo, en kiu estas prezentataj la horoj destinataj por sinsekvaj agoj. — Fervoja, ofica, lerneja horaro.

476 horarlibro, v. kurslibro).

477 hotelo, meblita domo, kie oni, pagante, loĝas ordinare nelongan tempon.