Komerca Vortaro en Esperanto
Robert Kreuz
1927
Indekso : Komerca Vortaro en Esperanto (1927) de Robert Kreuz, Alessandro Mazzolini |
Komerca Vortaro en Esperanto
Robert Kreuz
1927
Komerca Vortaro
en Esperanto
de
Robert Kreuz, L.K.
Ĝenerala Sekretario de l' Internacia
Centra Komitato de la Esperanto-Movado
kaj
Alessandro Mazzolin, L.K.
Profesoro
Esperanto-Eldonejo A. Paolet
S. Vito al Tagliamento (Ital.)
1927
Noto
1) La vortaro montras unue la radikvorton, poste laŭbezone la gramatikajn derivaĵojn kaj tiam la vort-kunmetaĵojn.
2) La numeroj korespondas kun la listoj kun nacilingva traduko de l' vortoj, aperantaj aparte.
3) Internaciaj formoj laŭ §15 de l' Fundamento estas signitaj per steleto.
KOMERCA VORTARO DE ESPERANTO
A
1 [aboni], certigi al si kontraŭ pago, por definita tempo, ĵurnalon, gazeton, kurzaron de la borso; rajtigi sin regule veturi per fervojo, tramo ktp.
2 [abunda], grande havanta, ekzistanta en granda kvanto, sufiĉega.
(a) [malabunda], manka, en malgranda kvanto.
3 [aĉeti], akiri ion pagante.
(a) [elaĉeti], akiri difinitan tuton.
(b) [reaĉeti], kiel posedinto, reakiri ion per pago.
4 [administri], zorgi pri publikaj aŭ privataj aferoj. (K. [direkti]).
5 *[administracio], 1. sistemo, metodo de administrado; 2. aro da personoj, okupantaj sin pri administrado.
6 [administrejo], loko, kie oni administras.
7 [admoni], instigi iun plenumi pagon, kontrakton, liveron. (K. [averti], [konsili], [riproĉi]).
8 [adreso], preciza difino de loĝloko, de loko, kien la poŝto devas liveri leteron, transdoni paketon ktp. (K. [loĝejo]).
9 [adresanto], tiu, kiu sendas ion al iu.
10 [adresato], tiu, al kiu oni sendas ion, al kiu io estas venigata.
11 [advokato], jura reprezentanto kaj defendanto de siaj klientoj ĉe juĝdiskutoj.
12 *[aeroplano], flugmaŝino, moderna transportilo por personoj, ekspres-poŝtaĵoj, paketoj ktp.
13 [aerŝipo], v. [ŝipo].
14 [afero], ĝeneralsignifa vorto, per kiu oni montras plej diversajn realaĵojn kaj abstraktaĵojn, agojn, entreprenojn ktp.
15 [afiŝi], fiksi sur muron, aŭ aliloken, afiŝon, por ke la publiko povu ĝin legi.
16 [afiŝo], presita aŭ iel multobligita sciigo por la publiko (K. [anonco], [avizo], [reklamo], [sciigo]).
17 [afranki], glui sur leteron, presaĵon k.c. la necesajn poŝtmarkojn por pagi la poŝtajn elspezojn por la sendo.
18 [afrankite], libera de transporta kosto.
19 [ago], uzo de siaj fortoj, ĉu fizikaj, ĉu spiritaj (K. [faro], [laboro]).
20 [agemo], inklino, kutimo, amo al agado.
21 [agendo], kajero, libro, en kiu oni notas, tagon post tago sur datumita paĝo, aferojn faritajn aŭ farotajn.
22 [agento], peranto por plenumi mendojn, komisiojn en komerco.
23 *[agrikulturo], terkulturado, plenumo de la laboroj farantaj la teron fruktodona.
24 *[agronomio], scienco pri la kulturado de la tero.
25 [agio], diferenco inter la nominala valoro kaj la kurzo de l' mono.
26 [agioti], spekulacii en la borso pri valorpaperoj (K. [spekulacii]).
27 [aĝioto], ago de aĝiotanto.
28 [akapari], aĉeti kiel eble plej multajn varojn kaj poste, per reteno, ilin maloftigi sur la merkato, por ilin vendi pli kare (K. [elaĉeti]).
29 [akcepti], konsenti preni ion donatan, donacatan, proponatan, vendatan; malo de rifuzi (K. [allasi], [aprobi]).
30 [akcepto], 1. ago de akceptanto; 2. konsenta subskribo sur kambio, trato.
(a) [blankakcepto], 1. akcepta subskribo sur kambio permesanta disponi pri difinita sumo da mono de l' subskribinto kaj indikota sur la formulo; 2. la koncerna papero mem de la posedanto.
31 [akcio], dokumento pri financa partopreno en industria, komerca, financa kompanio, societo.
32 [akciulo], akcihavanto, persono posedanta akcion, akciojn.
33 [akcia societo], societo starigita per akcioj.
34 [akiri], fariĝi posedanto de io (K. [aĉeti], [akapari]).
35 [akomodi], konformigi, adaptigi ion al io (K. [rebonigi]).
36 [akordo], reciproka konformeco, harmonio (K. [interkonsento], [konkordato]).
37 [akordlaboro], laboro pagata laŭkvante kaj pri kies popeca aŭ kvanta prezo oni akordiĝas antaŭe (K. [tarifo]).
38 [akro], iama termezuro: kiom da tero oni povas plugi en unu tago per paro da bovoj: nune angla termezuro = 4540 anglaj jardoj.
39 *[akredititivo], v. [kreditletero].
40 [aktiva], 1. agema, laborema; 2. malo de pasiva, koncernanta aktivon.
41 [aktivo], pozitiva parto de propraĵo, sumo de valoraĵoj kaj kreditoj posedataj, malo de pasivo.
42 [akto], 1. oficiala dokumento atestanta ion; 2. komerca dokumento pri okazintaĵo, interkonsento, ktp.
43 [aktuaro], aŭtoritata oficisto sin okupanta pri aktoj, ĉefe ĉe la tribunalo. En iuj diversaj landoj specialisto pri financ- aŭ asekurkalkuloj.
44 [akuzo], ago kulpigi iun antaŭ la juĝisto.
45 [albordigi], v. [bordo].
46 [alidestini], v. [destini].
47 [aljuĝi], v. [juĝo].
48 [alkoholo], esenca parto de brando, vino, likvoro, ricevata per distilado: kemie {etila alkoholo}.
49 [allasi], v. [lasi].
50 [allimi], v. [limo].
51 [alineo], linio, kies unua vorto forŝoviĝas de l' marĝeno de manuskripto, skribaĵo, presaĵo.
52 [alojo], miksaĵo de metaloj kunfanditaj.
53 [alpako], 1. sudamerika lanbesto, speco de lamao; 2. lano de tiu besto; 3. ŝtofo el tiu lano; 4. metalo arĝentosimila, tre uzata por manĝilaroj (K. [argentano], [pakfongo]).
54 [alta], vertikala aŭ preskaŭ vertikala dimensio (K. [diko], [larĝo], [longo], [profundo]).
(a) [plialtigo], pligrandigi la altecon, parolante pri prezoj.
(b) [malplialtigo], malpligrandigi la altecon, parolante pri prezoj.
55 [alternativo], stato de iu decidonta inter du eblecoj.
56 [alterni], sinsekvi aŭ sekvi reciproke.
57 [aluminio], blanka, tre malpeza metalo, tre uzata ekzemple por fari kuirejajn ilojn. {(kem. simbol. Al)}
58 [aluno], blanka, adstringa salo, konsistanta el sulfato de aluminio, sulfato de potaso kaj akvo.
59 [amasigi], kolekti ion, kunigante ĝin en granda kvanto aŭ nombro.
60 [amaso], granda kolekto, kvanto, nombro da kunigitaj aĵoj.
61 [amasartiklo], komercaĵo amase fabrikita por ebligi kiom eble plej malaltan koston (K. [varaĉo], [fuŝvaro]).
62 [ambaŭpartia], v. [partio].
63 [amelo], blanka substanco eltirita de greno, terpomoj, uzata por rigidigi la tolaĵojn, por fari gluon, ktp.
64 [amortizi], malaltigi ŝuldon pagante iom post iom, kune kun la rentumo, parton de la kapitalo.
65 [anilino], olea substanco produktata el indigo, uzata por farboj.
66 [anizo], umbelifera vegetaĵo, kies grajnojn oni uzas kiel spicaĵon kaj por fari likvorojn.
67 [anonci], 1. sciigi pri io; 2. publike sciigi per gazeto.
68 [anoncado], publika sciigado (K. [reklamo]).
69 [antaŭdoni], v. [anticipi].
70 [antaŭkazo], okazaĵo, ago, decido, juĝo antaŭirinta, kiu servas, aŭ povas servi, kiel normo aŭ apogo por sama kazo (K. [normkazo]).
71 [antaŭmendanto], v. [mendi]
72 [antaŭpago], v. [pago]
73 [anticipi], doni monon antaŭ ol la aĉetaĵo estas liverita, aŭ plene liverita, aŭ antaŭ ol oni uzis luitan aĵon aŭ antaŭ ol laboro estas farita.
74 [antikva], pratempe farita, uzita, ekzistinta; malo de moderna.
75 [antikvaĵo], objekto pratempe aŭ en tre malproksima tempo farita, aŭ objekto uzita.
76 [antikvaĵisto], komercisto pri antikvaĵoj.
77 [apelacii], sin turni por alia juĝo al supera juĝistaro.
78 [apelacia kortumo], supera juĝejo por apelaciaj procesoj.
79 [apelacio], ago de apelacianto.
80 [apoteko], laborejo kaj butiko, kie oni preparas kaj vendas kuracilojn, medikamentojn (K. [farmacio]).
81 [apreturi], prepari teksaĵon, ĝin banante en glua fluidaĵo por doni al ĝi specialan aspekton aŭ rigidecon.
82 [apreturluo], gluo uzata por apreturi (K. [katizilo]).
83 [aro], mezur-unuo = 100 kvadratmetroj.
84 [aromo], bonodoro de vegetaĵoj. — {Aromo de kafo.}
85 *[arbitracio], juĝado de persono aŭ personoj elektitaj de iuj malkonsentantoj por decidi pri ilia disputo.
86 [arbitracianto], juĝanto elektita por arbitracio.
87 [arbitraĝo], kalkulo por trovi la plej profitodonan manieron por aĉeti aŭ vendi varojn, valutojn, bilojn, financpaperojn, enkasigi kreditojn aŭ pagi ŝuldojn.
88 [argentano], metalo arĝentosimila uzata anstataŭ arĝento por luksobjektoj, manĝilaroj, ktp. — Alojo: 50-60% kupro, 13-18,5% nikelo, 19-31% stano aŭ zinko, kelkfoje joto da mangano (K. [pakfongo], [novarĝento]).
89 [argilo], grasa, facilmodlebla tero, el kiu oni faras tegolojn, vazojn, potojn, brikojn, k.c.
90 [argilaĵo], objekto el argilo malmoligita, kaj poste bakita en fornegoj por diversaj celoj.
91 [arĝento], blanka, sonora, nerustiĝanta metalo, tre uzata precipe por fari monerojn. {(Kem. simbo. Ag)}
92 [arĝentaĵo], objekto el arĝento.
93 [arĝentumi], plenkovri ion per alteniĝa arĝenta tavolo tre maldika.
[arĥivo], v. [arkivo].
94 [arkivo], 1. kolekto de malnovaj aktoj, dokumentoj; 2. loko, kie ili estas konservataj.
95 [arkivisto], persono, oficisto, kies tasko estas aranĝi, gardi arkivojn.
96 [arŝino], turka, serba kaj rusa mezuroj de longo = 0,71 m.
97 [artefarita], nenatura, produktata de arta laboro (K. [artifika], [falsa]).
98 [artifiki], ruze trompi, celante malbonaĵon kontraŭ iu.
99 [artifikisto], persono, kiu laboras artifike.
100 [artiklo], speco de varo.
101 [artikolo], raporto, publikigaĵo en gazeto, propaganda artikolo ktp.
102 [asekuri], per kontrakto certigi al si kompenson en kazo de perdo pro brulado, ŝippereo, hajlado, akcidento ktp.
103 [asekuranto], persono asekuranta iun.
104 [asekurato], persono, kiu estas asekurata.
105 [asekuristo], persono, kiu profesie asekuras aliajn.
106 [asekurita letero], v. [letero].
107 [asigni], destini sumon por speciala celo.
108 [asignanto], persono, kiu subskribas, kiu donas asignon.
109 [asignato], 1. persono, al kiu estas destinata asigno; 2. monbileto el la inflaciaj periodoj, kiu anstataŭas realan mono {(hist.)}.
110 [asocio], societo de multaj personoj, kunigitaj por sama celo morala, ne financa (K. [societo], [kompanio]).
111 [asorti], bone elekti kaj kunmeti komercaĵojn diferencajn inter si, sed ĉiuj de sama speco (K. [sortimento]).
112 [atenti], turni al io sian aŭdan, vidan senton, sian spiriton.
113 [atesti], 1. pruvi, montri; 2. fari deklaron en juĝejo pri afero koncernanta akuziton aŭ disputantojn.
114 [atesto], 1. pruvo, montro, dokumento, objekto atestanta fakton; 2. vortoj de atestanto.
(a) [ricevatesto], atesto, konigo, sciigo pri ricevo (K. [kvitanco]).
115 [atestanto], persono, kiu atestas.
116 [aŭkcio], publika vendo, ĉe kiu oni liveras la varojn al tiu, kiu plej alte ilin pagas (K. [lotaĵo]).
117 [aŭtentika], evidenta, vera, nefalsita, malo de apokrifa.
118 [aŭtomobilo], movigata veturilo per motoro.
119 [averto], difekto kaŭzita al ŝipo aŭ al ĝi ŝarĝo (K. [difekto]).
120 [averti], kondiĉe, minace atentigi prio io. — {Averti pri nelivero, se la ŝuldanto ne pagas malnovan ŝuldon.}
121 [avizi], antaŭsciigi pri io (K. [averti]).
122 [avizo], 1. ago antaŭsciigi pri io; 2. dokumento, korespondaĵo antaŭsciiganta ion (K. [cirkulero]).
B
123 [banderolo], papera bendo, anstataŭanta la koverton de sendaĵoj kaj uzata por sendado de ĵurnaloj, gazetoj ktp.
124 [banko], 1. firmo, institucio privata aŭ ŝtata por financa procedo; 2. la ejo de tiu institucio.
(a) [diskontbanko], privata aŭ ŝtata institucio por aĉeto kaj vendo de valorpaperoj antaŭ la pagtempo.
125 [bankiero], posedanto de banko.
126 [bankisto], persono, kiu okupas sin pri bankaferoj.
127 [bankbileto], monbileto, eldonita de banko, leĝe rajtigita pri tio (K. [banknoto], [monbileto]).
128 [banknoto], v. [bankbileto].
129 [bankroti], ĉesi la pagadon de siaj komercaj ŝuldoj, lasante tion oficiale deklari.
130 [bankroto], ĉesigo de entrepreno pro pagonekapablo, leĝe punata, se trompa (K. [pagĉeso]).
131 [barelo], dufunda ujo el daŭboj firmigita per fortikaj ferringoj: ĝi estas transportebla sur veturilo, sur dorso de azenoj ktp.
132 [barko], nekovrita ŝipeto.
133 [bar-komercaĵoj], v. [komercaĵoj].
134 [bar-varoj], v. [komercaĵoj].
135 [baseno], 1. havena parto, kie la ŝipoj povas restadi ŝirmitaj kontraŭ ventegoj; 2. landparto larĝa, profunda, kavforma, kun speciala karaktero. — {Karba baseno.}
136 [bazaro], 1. placo, vasta loko, en Oriento, kie oni vendas varojn; 2. speco de vendejo, butiko en kiu oni vendas plej diversajn artikolojn je malkara prezo (K. [foiro], [merkato], [magazeno]).
137 [benzino], senkolora, brulema fluidaĵo, eltirata el kruda petrolo, kaj uzata por aŭtomobiloj, fornetoj, por malaperigi makulojn, por desinfekti vundojn ktp. {(Kem. simbo. C_6 H_6.)}
138 [bezoni], ne havi ion necesan, esti en la stato, en kiu io estas necesa.
139 [bezono], 1. manko de io necesa; 2. stato de tiu, kiu bezonas ion; 3. tio, kion oni bezonas.
140 [bezonaĵo], io, kion oni bezonas (K. [bezono]).
141 [bicikledo], durada velocipedo kun egale grandaj radoj.
142 [biciklisto], persono uzanta bicikledon.
143 [bieno], kampara posedaĵo.
144 [biero], fermentita trinkaĵo, tirita precipe el malto aŭ tritiko kaj lupolo.
145 [bilo], negocebla komerca valorpapero.
146 [bilanco], listo de ŝuldo kaj bonhavo.
(a) [starigi bilancon], fari, aranĝi bilancon.
147 [bileto], 1. papera, kartona folieto kun surskribo rajtiganta eniri ie, partopreni en io, vojaĝi, ktp. — {Trama, fervoja bileto};
(a) [monbileto], papermono, eldonita de l' ŝtato aŭ de leĝe privilegita financ-instituto, rajtiganta la posedanton, sen legitimacio, ŝanĝi ĝin je alia mono aŭ uzi ĝin por pago (K. [bankbileto], [banknoto]).
(b) [ir-revena bileto], karteto donanta rajton fari vojaĝon de iro al unu loko kaj de reveno de ĝi al la loko de foriro.
(c) [ordonbileto], skribaĵo, per kiu oni devigas sin, pagi sumon, ĉu al persono nomita en ĝi, ĉu pro ĝia ordono al iu ajn persono, rajte ĝin posedanta.
148 [biliono], 1. unu miliono da milionoj (= 1.000.000.000.000) laŭ la angla-germana sistemo; 2. mil milionoj (= 1.000.000.000) laŭ la franca (romana) sistemo (K. [triliono]).
149 [bindi], kunkudri foliojn de libro kaj surmeti tolan aŭ ledan dorson kaj kartonan kovrilon.
150 [bindaĵo], kovrilo de libro kune kun la tola aŭ leda dorso.
151 [bindisto], metiisto, kies okupado estas bindi librojn.
152 [binditaĵo], bindita libre.
153 [bitumo], flamema terpeĉo.
154 [blankakcepto], v. [akcepto].
155 [blanketo], paperfolieto subskribita de iu, donata al alia persono, kiu rajtas plenigi ĝin laŭ sia bontrovo.
156 [blankmetalo], v. [pakfongo].
157 [blankoprokuro], 1. subskribo donanta senkondiĉan plenpovon agi en io; 2. la koncerna papero mem.
158 [blokado], malebligo de eksporto aŭ importo de aŭ al iu lando (K. [bojkoti]).
159 [boato], nekovrita ŝipeto kun remiloj.
160 [bobeno], laŭakse truita cilindro, ĉirkaŭ kiu oni volvas fadenon, ŝnuron, ŝnureton, rubandon, k.c.
161 [bojkoti], 1. are eviti rilaton, precipe komercajn, kun iu, kun la celo malutili al li; 2. rifuzi dungi iun, okupi iun, aŭ akcepti proponon de dungo, de okupo de iu.
162 [bonhavo], v. [havaĵo].
163 [bonhavanto], v. [havaĵo].
164 [bordo], rando, ekstremo, limo de supraĵo.
(a) [albordiĝi], atingi bordon en boato, ŝipo.
(b) [albordiĝejo], loko, kie la ŝipoj ordinare albordiĝas.
165 [borso], 1. institucio, en kiu oni komercas pri akcioj, obligacioj, kie estas notata ilia kurzo kaj estas farataj financaj negocoj; 2. la personoj formantaj tiun institucion.
166 [botelo], ujo ordinare vitra, longa, kun ŝtopebla truo, por fluidaĵoj ktp.
167 [branĉo], unu el la fakoj de l' tuta komerco. — {Maŝinbranĉo, cigarbranĉo.}
168 [branĉoficejo], v. [filio].
169 [brando], alkohola trinkaĵo distilita el vino, greno, terpomoj, ktp.
170 [briko], bakita peco de argilo, plejofte ortangula.
171 [brila], polurita, hele lumanta. {Brila kristalo, ŝtofo, meblo, metalo.} (K. [glata]).
172 [brokanti], aĉetadi, vendadi uzitajn, antikvajn objektojn.
173 [bronzo], kunfandaĵo de kupro, stano kaj zinko, el kiu oni faras medalojn, statuojn, sonorilojn, kanonojn, ktp.
174 [broŝuri], kunkudri foliojn de broŝuro.
175 [broŝuro], maldika libro aŭ foliaro ne bindita, sed nur konsistanta el kunkudritaj folioj.
176 [budĝeto], antaŭkalkulo de elspezoj (K. [etato]).
177 [bulteno], faka aŭ raport-gazeto. {Borsa, komerca, semajna, monata bulteno.}
178 [buŝelo], angla mezuro por sekaj grajnoj, semoj, pulvoro ktp. (= 36,5 litroj)
179 [butero], grasa substanco eltirita el lakto.
180 [butiko], vendejo, ordinare en teretaĝo (K. [magazeno]).
C
181 [cedi], lasi libervole aŭ laŭ interkonsentita kondiĉo, iun posedaĵon al alia persono.
182 [cendo], malgranda monero, centono de usona dolaro, centono de nederlanda guldeno. {v. tabelon.}
183 *[centi...], prefikso de decimala metra sistemo, signifanta centonon de la mezurunuo prezentata de la dua parto de l' vorto. — {Centiaro, centigramo, centimetro kaj centilitro estas centono de aro, gramo, metro, litro.} — (K. [mili...], [deci...], [hekto...], [kilo...], [miria...]).
184 [centimo], centono de franko, de liro.
185 *[centralizi], v. [centrigi].
186 [centrigi], kunigi al sama punkto, loko.
187 [centro], 1. meza punkto, loko; 2. ĉefoficejo de institucio.
188 [cerealoj], graminacoj, kies grajnoj estas manĝeblaj.
189 [cinamo], sekigita ŝelo de tropikazia arbo, uzata kiel spicaĵo.
190 [cirkulero], letero, anonco multnombre reproduktita por dissendo (K. [avizo]).
191 [cirkuli], senhalte moviĝi, rondiradi. — {Mono cirkulas.}
192 [cirkulado], la rondirado de io.
193 [cisterno], ujo konstruita sur aŭ sub la tero por konservi fluidaĵojn ĉefe eksplodemajn (K. [rezervaĵo]).
194 [cisternvagono], v. [vagono].
195 [celo], malgranda mezuro de longeco; germana colo = 0,027, angla rusa kaj itala = 0,025 m. (K. [ulno]).
Ĉ
196 [ĉambro de komerco], v. [komerca ĉambro].
197 [ĉampano], luksa ŝaŭmanta vino el franca provinco Champagne.
198 [ĉaro], 1. fortika veturilo uzata precipe por transporti varojn; 2. movebla parto de skribmaŝino, portanta la rulcilindron.
199 [ĉarti], lupreni ŝipon (K. [freti]).
200 [ĉarto], kontrakto inter luanto kaj luiganto de ŝipo.
201 [ĉefo], persono, kiu direktas, administras, ofte la posedanto de la entrepreno (K. [estro]).
202 [ĉeflibro], v. [libro].
203 [ĉefsekretario], v. [sekretario].
204 [ĉeko], pagpapero pagebla ĉe vido de banko, poŝtkonto aŭ kaso el la konto de l' asignanto aŭ ĝirinto.
(a) [poŝtĉeko], egalas al bankĉeko kaj necesigas por monigi bonhavon ĉe la poŝto. Oni ne povas ĝin ĝiri.
205 [ĉerpi], preni el abundo, kvanto.
(a) [elĉerpi], malplenigi per ĉerpado; (fig.) elvendi.
206 [ĉe vido] (pri paga dokumento): kiu devas esti tuj pagata al tiu, kiu ĝin prezentos.
207 [dato], preciza tempo, jaro, monato de okazintaĵo, ago, fakto, fenomeno.
208 [datumi], skribi daton.
(a) [pagdato], dato de pago.
209 [debeti], enskribi en la ŝuldkonton de iu (K. [ŝuldi]).
210 *[debeto], maldekstra flanko de kontlibro, sur kiu estas indikataj la ŝuldoj de entrepreno, kliento, k.c.
211 [debito], facila vendado de varo pogrande aŭ podetale.
212 *[debitoro], v. [ŝuldanto]
213 *[deci...] prefikso de metra decimala sistemo signifanta dekonon de la mezurunuo prezentata de la dua parto de l' vorto. — {Decigramo, decilitro, decimetro estas dekono de gramo, litro, metro.} — (K. [mili...], [centi...], [deka...], [hekto...], [kilo...], [miria...]).
214 [deficito], sumo mankanta por ke la enspezata mono egalu la elspezatan.
215 [deflacio], malpligrandiĝo de l' kvanto de papermono en cirkulado.
216 [defraŭdo], trompo pri impostoj, depagoj pagataj, foruzo de konfidita mono ktp.
217 *[deka...], prefikso de metra decimala sistemo signifanta dekoblon de la mezurunuo prezentata de la dua parto de l' vorto. — {Dekagramo, dekalitro, dekametro estas dekoblo de gramo, litro, metro.} — (K. [mili...], [centi...], [deci...], [hekto...], [kilo...], [miria...]).
218 [dekalkuli], v. [kalkuli].
219 [dekatizi], v. [katizilo].
220 [dekduo da], tutaĵo konsistanta el dekdu aĵoj, plejofte el sama speco aŭ ankaŭ egalaj.
(a) [granddekduo], 12 dekduoj = 144 pecoj.
221 [deklari], sciigi, montri, firme aserti.
222 [deklaro], 1. ago deklari ion; 2. dokumento pri tiu ago.
223 *[deklaracio], v. [deklaro]
224 [delegi], doni al iu taskon de reprezentanto, de anstataŭanto.
225 [delegacio], v. [delegitaro].
226 [delegito], persono, al kiu oni donis taskon de anstataŭanto.
227 [delegitaro], pluraj delegitoj.
228 [delikata], 1. ne fortika, facile malboniĝebla aŭ rompebla; 2. de supera, rafinita kvalito.
229 [delkredero], 1. garantio pri solventeco, pri pagokapableco de iu; 2. premio al peranto de tiu garantio.
230 [demando pri varoj], interesiĝo pri varoj bezonataj (K. [oferto kaj demando]).
231 [depago], deviga pago de la civitanoj, krom la impostoj, por la bezonoj de la regno, provinco, komunumo (K. [imposto]).
(a) [limdepagejo], v. [dogano].
232 [depeŝo], korespondaĵo sendata per tre rapida rimedo. — {Telegrafa, telefona, kabla depeŝo.} — (K. [ekspresletero], [kablogramo], [telegramo]).
233 [deponi], 1. lasi ion multvaloran ĉe banko, kaso, ktp., por ke ĝi estu gardata; 2. lasi garantiaĵon por io prunteprenita, nepagata ktp.
234 [destini], antaŭfiksi la uzon, la celon, la oficon, la agadon de io aŭ iu.
(a) [alidestini], destini ion por alia celo ol tiu, por kiu ĝi estis destinata.
235 [detalo], malgranda parto de tuto.
236 [detalkomerco], aĉetado kaj vendado laŭ malgrandaj kvantoj.
237 [detalprezo], monsumo postulata por vendo de varo en malgranda kvanto.
(a) [podetale] (pri aĉeto, vendo) en negranda kvanto.
238 [devi], esti necesa pro leĝoj, pro moralo, pro konveno, pro okazantaĵoj.
239 [deviga], postulata de la leĝoj, de la moralo, de la konveneco ktp.
(a) [sindevigo], akto, per kiu oni prenas sur sin la plenumon de io.
240 [deviso], kambio aŭ ĉeko en fremda valuto pagebla je loko en eksterlando kaj negocata en la borso.
241 [devizo], frazo de insigno, moto de firmo, de gildo, de korporacio.
242 [difekti], malbonigi, neuzebligi, netaŭgigi pro difekto.
243 [difekto], malbonaĵo en io, kiel rompo, fendo, kontuzo, manko de precizeco, de regula funkciado, ktp. (K. [averto]).
244 [diferenco], malsameco inter du aŭ pliaj objektoj, aĵoj, ktp. pro eco, kvalito, prezo.
245 [dikeco], etendo en direkto perpendikla al tiu de la longeco kaj de la larĝeco (K. [dimensio], [profundeco]).
246 [dimensio], amplekso, grandeco, ĉiu el la tri korpaj mezuroj; alteco, larĝeco kaj longeco.
247 [diplomo], oficiala dokumento atestanta titolon, rangon, privilegion, oficon, ktp. (K. [patento]).
248 *[direkcio], 1. estraro, gvidantaro de entrepreno; 2. la ejo, kie ĝi sidas.
249 [direkti], gvidi, estri, administri. {Direkti entreprenon, bankon, sindikaton, societon, truston.}
250 [direktanto], persono, kiu gvidas ion.
251 [direktivo], informo kiel gvidi aŭ pritrakti ion (K. [instrukcio], [normo], [regulo]).
252 *[direktorio], estraro, direktantaro.
253 [direktoro], plej supera persono de entrepreno, fabriko, ktp. kies tasko estas estri, gvidi, direkti.
254 [diskonti], pagi per bilo antaŭ la templimo, deprenante procentaĵon por la antaŭtempa pago.
255 [diskonta banko], v. [banko].
256 [diskonto], 1. ago diskonti; 2. procentaĵo pagata por tiu ago.
257 [diskuti], priparoli ion (K. [disputi], [trakti]).
258 [disputi], vigle diskuti.
259 [disrompi], v. [rompi].
260 [distili], apartigi per varmo la vaporiĝemajn partojn de fluidaĵo kaj poste per malvarmo rekunigi ilin purigitaj en fluida stato.
261 [diversaj], kelkaj el pluraj ne egalaj aĵoj, uloj, eroj. (Vorto ĝenerale uzata en plurnombro.) — {Diversaj libroj, prezoj, personoj, kvalitoj.}
262 [dividendo], 1. profita parto, proporcia al la sumo de akcio aŭ de akcioj; 2. proporcia parto pagata al la kreditoroj en ordigo de bankroto (K. [tantiemo]).
263 [dogano], 1. depago por la varoj venantaj de aŭ irantaj al alia lando; 2. la institucio, ĉe kiu oni pagas la lim-imposton (K. [doganejo], [dogantakso]).
264 [doganejo], loko, kie la limdepago devas esti pagata.
265 [dogandevo] (pri komercaĵo) por kiu oni devas pagi dogantakson.
266 [doganlibera] (pri komercaĵo) por kiu oni ne devas pagi dogantakson.
267 [dogantakso], fiksita limdepago por vara kategorio.
268 [doko], 1. havena magazeno, kien oni metas la komercaĵojn elŝipigitajn; 2. baseno, parto de haveno, ĉirkaŭata de kajoj por deŝarĝo; 3. akva aŭ seka baseno, en kiu oni riparas ŝipojn.
269 [dokumenti], liveri dokumentojn, pruvi per dokumentoj.
270 [dokumento], skribaĵo, objekto, pruvanta ion.
271 [dolaro], usona arĝenta monero, valoranta 5 sv. frk. {(v. tabelon)}
272 [domaĝo], malbonigo, malboniĝo, malutilo, malprofito.
273 [donaci], doni senpage ion kiel propraĵon al alia persono.
274 [donaco], ago donaci.
275 [donacaĵo], aĵo donacata.
276 [doso], ujo cilindroforma, pli-malpli granda, por gardi konservojn, grasaĵojn, ktp.
277 [dozo], kvanto da kemiaĵo aŭ drogo, kiun oni prenas aŭ metas en miksaĵon por unu fojo.
278 [draĥmo], 1. greka arĝenta monero {(v. tabelon)}; 2. greka pezilo valoranta 1,8 da unco, 3,24 g.
279 [drapo], lana teksaĵo por vestoj.
280 [drato], metalfadeno por mekanikaj celoj.
281 [drogo], aroma substanco uzata de farmaciistoj en medikamentoj (K. [parfumo], [spico]).
282 [dungi], interkonsenti kun iu por havi lian servadon por difinita pago (K. [rekruti], [varbi]).
283 [duonfabrikaĵo], v. [fabriko]
284 *[duplikato], kopio de akto, de dokumento identa al originalo.
285 [duro], hispana arĝenta monero, valoranta 5 pesetojn.
E
286 [eburo], osto de elefanta dento.
287 [efektiva], vere estanta, ne ŝajna.
288 [efektivigi], estigi.
289 [egala], 1. same granda, samspeca, ne diferenca; 2. kies partoj ne diferencas unuj de la aliaj.
290 [egalvaloro], havanta saman valoran (K. [ekvivalento]).
291 [egalpartia], v. [partio].
292 [ekipi], provizi, precipe armeon, ŝipon, ekspedicion, je ĉio necesa (K. [provizi]).
293 [ekonomio], orda, sistema kaj saĝa regado en administrado. — {Politika, socia, agrikultura, hejma, monda ekonomio.}
294 [ekskluzive], esceptante, nekalkulante, forigante ĉion aŭ ĉiun alian.
295 [ekspansio], okupo de pligranda spaco, disvastiĝo. — {Kolonia ekspansio de ŝtato.}
296 [ekspedi], forsendi, irigi al difinita adreso.
297 [ekspedo], forsendo, ago de ekspedanto.
298 [ekspedisto], persono, kies ofico estas akcepti taskojn kiel peranto por sendo de varoj kaj ĉiuspecaj aĵoj.
299 [ekspertizi], esplori kiel fakulo.
300 [ekspertizisto], 1. persono tre sperta en io; 2. specialisto elektita por esplori aŭ taksi ion.
301 *[eksperto], v. [ekspertizisto].
302 [ekspluati], 1. uzadi ion por sia profito, utilo, bono; 2. trouzi, troprofiti la fruktojn de la laboro de alia, ne donante justan kompenson.
303 *[eksporti], vendi, forsendi eksterlanden la produktaĵojn de la lando, en kiu oni estas (K. [importi]).
304 [ekspoz(ici)i], elmontri publike, prezenti, vidigi en elmontro.
305 [ekspozicio], publika elmontro de produktaĵoj de unu aŭ pluraj fakoj.
306 [ekspresa], 1. speciala, por aparta uzo, celo, ne komuna; 2. tre rapida. — {Ekspresa kuriero, letero, telegramo, vagonaro.}
307 [ekspreso], v. [vagonaro].
308 [ekspresfreto], v. [freto].
309 [ekspresletero], v. [letero].
310 [ekspresvagonaro], v. [vagonaro].
311 [ekstra], ekster la komuna ordo, ekster la ĝenerala kutimo, eksterordinara, plua.
312 *[ekvivalenta], v. [egalvaloro].
313 [ekzemplero], 1. objekto farita laŭ ĝenerala tipo; 2. objekto prenita el aro de aliaj samspecaj (K. [specimeno]).
314 [elaĉeti], v. [aĉeti].
315 [elĉerpi], v. [ĉerpi].
316 [eldoni], 1. publikigi, prepari kaj presi libron; 2. aperigi paper- aŭ metalmonon, akciojn, kuponojn ktp.
317 [eleganta], bela, gracia, plaĉa, gustoplena, moda.
318 [elektro], forto aganta en korpoj per frotado, varmigo kaj kemiaj agoj.
319 [ellabori], v. [laboro].
320 [ellasi], v. [lasi].
321 [elmeti], v. [meti].
322 [elpaki], v. [pako].
323 [elspezi], v. [spezo].
324 [elspezo], v. [spezo].
325 [eluzi], v. [uzi].
326 [enhav(aĵ)o], v. [hav(aĵ)o].
327 [enpaki], v. [pako].
328 [enregistri], v. [registro].
329 [enspezi], v. [spezo].
330 [enspezo], v. [spezo].
331 [entrepreno], 1. tasko, plenumo de afero; 2. domo, firmo, kiu plenumas komercajn aŭ praktikajn taskojn.
332 [establi], ekstarigi, krei, fondi (parolante pri firmo, fabriko, societo ktp.)
333 [establo], 1. io fondita, starigita; 2. kreita komerca institucio.
334 [estro], ĉefo, superulo, direktanto (K. [ĉefo]).
335 [etato], 1. tabelo de antaŭvidataj oficistoj kaj de iliaj salajroj, konfirmita de la estraro; 2. salajro de konstanta oficisto (K. [budĝeto]).
336 [etikedo], karteto fiksita sur botelo, kesto, skatolo, varo, ktp. por montri la enhavaĵon.
337 *[eventuala], ebla, dependanta de necerta okazo.
F
338 [fabriki], produkti grandnombre varojn per helpo de iloj, aparatoj, maŝinoj.
339 [fabrikado], grandnombra produktado de varoj (K. [produkti]).
340 [fabrikaĵo], io fabrikita, objekto de komerco, rezultato de fabrikado.
(a) [duonfabrikaĵo], varo ne finfabrikita.
(b) [finfabrikaĵo], varo ricevita per plena serio da fabrikadaj procedoj, varo finlaborita, ellaborita.
341 [fabrikejo], loko, parto de tuto, kie oni fabrikadas.
342 [fabriko], la tuto de ejoj kun instalaĵoj, kie oni fabrikadas.
343 [fabrikmarko], v. [marko].
344 [fabrikprezo], v. [prezo].
345 [fadeno], maldika ŝnureto, precipe por kudri tolaĵojn, vestojn, ktp.
346 [fajenco], 1. speco de argilo por fabriki objektojn imitantajn porcelanon; 2. la fabrikata objekto mem.
347 [fajencaĵo], v. [fajenco].
348 [fako], 1. nefermita parto de kestaro; 2. branĉo, sekcio.
349 [fakulo], persono sperta en iu fako.
350 *[fakultativa], nedeviga, libervola.
351 [faktoro], 1. unu el kaŭzoj de fenomeno aŭ de okazaĵo; 2. ĉiu el nombroj, kiujn oni multiplikas unu per la alia; 3. malsupera makleristo; fakestro en presejo.
352 [faktorio], oficejo de komercaj agentoj en kolonio.
353 [faktotumo], servisto por ĉio, ĉionfaranto.
354 [faktoro], detala noto de venditaj komercaĵoj kune kun la kosto de ĉiu el ili.
355 [fali] (fig.) subite malsupreniri, koncerne al borsaj aferoj, al prezoj.
356 [falsi], fari aĵon, objekton ŝajnan, ne veran, fari imitaĵon por trompi.
357 [falsaĵo], aĵo falsita por trompi (K. [imitaĵo], [surogato]).
358 [fandi], fluidigi per varmo, per varmego. — {Fandi glacion, buteron, metalon.}
359 [fandejo], 1. industria entrepreno, kiu per speciala instalo fandas metalojn ĉiuspecajn; 2. loko, kie tiu ĉi industrio estas aplikata.
360 [farbo], kolorigaĵo, koloriganta materio, substanco uzata en desegnado, pentrarto, tinkturado por kolorigi.
361 [farmdoni], fordoni bienon aŭ entreprenon por uzo de alia persono sekve de aparta kontrakto.
362 [farmpreni], sekve de kontrakto preni por sia uzo bienon aŭ entreprenon.
363 [farmacio], scienco pri kuraciloj kaj ilia preparado.
364 [farmaciisto], scienculo aŭ spertulo sin okupanta pri farmacio.
365 [favorprezo], v. [prezo].
366 [felo], kruda haŭto de besto kun haroj.
367 [felpo], longhara velursimila ŝtofo (K. [pluŝo]).
368 [felto], ŝtofo el haroj aŭ lano kungluitaj kaj premegitaj por fari ĉapelojn, plandojn por ŝuoj, ktp.
369 [fenigo], centono de germana marko. {(v. tabelon)}
370 [fero], plej uzata, utilega metalo. {(Kem. simbol. Fe)}
371 [feraĵo], aĵo, objekto el fero.
372 [ferdeko], platformo aŭ planko horizontale sin etendanta de unu al alia flanko de ŝipo.
373 [ferio], kutimaj aŭ regulaj libertempoj de oficistoj ktp, en ĉiu jaro.
374 [fermi], 1. kaŭzi, ke ne plu estu eliro, eniro; 2. ĉesigi.
375 [fermi konton], v. [konto].
376 [fervojo], vojo kun reloj trairata de vagonaroj movataj per vaporo aŭ elektro.
377 [fiaski], plene malsukcesi.
378 [fiasko], plena malsukceso.
379 [fidi], esti trankvila, ne timi, ke iu nebone plenumos taskon, komision, laboron, al li donitan (K. [konfidi]).
380 [finfabrikaĵo], v. [fabriko].
381 [fiksi] (propr. kaj fig.) alligi, senmovigi, daŭre starigi, kuŝigi ion.
382 [fiksa prezo], v. [prezo].
383 [fiktiva], nereala, nur imagita, ne ekzistanta (K. [ŝajna]).
384 [filio], flanka komerca institucio, dependanta de alia ĉefa.
385 [filtri], purigi per filtrilo, nome per ilo aŭ aparato, kiu forprenas de fluidaĵo la malpuraĵojn en ĝi enhavatajn.
386 [financo], monaj aferoj, el- kaj en-spezoj.
387 [financisto], specialisto en monaferoj, kondukanta monoperaciojn.
388 [financulo], persono havanta fomon aŭ konata pro partopreno en grandaj financoperacioj.
389 [firmo], nomo de komerca domo, societo.
390 [fisko], 1. ŝtata trezoro; 2. administracio, kies tasko estas la enkasigo de depagoj kaj impostoj.
391 [fiksa marko], v. [marko].
392 [flanelo], delikata lana ŝtofo.
393 [floreno], v. [guldeno].
394 [floso], trabaro por surakva transporto de ligno.
395 [foiro], 1. granda publika vendado, ĉu en butikoj, ĉu sur placoj kaj aliaj nekovritaj lokoj en antaŭfiksitaj periodoj; 2. moderna formo de var-ofertado, specimena ekspozicio en apartaj haloj, por altiri la aĉentantojn.
396 [fol.], mallongigo por "folio".
397 [folio], 1. plata, ebena maldika objekto el papero, metalo ktp.; 2. en komerca libro la paĝoj portantaj saman numeron; 3. ĉe presistoj kaj librobindistoj, la papersurfaco de du paĝoj kontraŭapudaj.
398 [foliego], ĉe presistoj kaj librobindistoj, paperpeco plurfoje faldita, el kiu, post kunaranĝo, oni formas libron.
399 [fondi], krei kaj aranĝi societon, institucion (K. [establi]).
400 [forĝi], prilabori feron kaj aliajn metalojn per fajro kaj martelo.
401 [forno], metala aŭ masonita fajrujo por kuiri, baki aŭ por fandi metalojn, kaj por aliaj diversaj industriaj procedoj.
(a) [altforno], fornego por fandi.
402 [fortika], rezistokapabla, daŭra, ne facile eluzebla.
403 [frandaĵo], delikata, bongusta manĝo (K. [ĝu-manĝaĵoj]).
404 [franko], franca kaj svisa monunuo. {(v. tabelon)}
405 [fremda], de alia lando, nacio, ŝtato.
406 [freŝa], ĵus farita, ne eluzita, malo de velkinta.
407 [freti], 1. lui ŝipon kaj ekspedi komercaĵojn per ĝi; 2. ekspedi komercaĵojn kontraŭ pago per iu transporta rimedo: ŝipo, fervojo, aeroplano (K. [ĉarti]).
408 [freto], 1. ago freti; 2. fretkosto; 3. fretobjekto (K. [fretaĵo]).
(a) [ekspresfreto], aparte rapidega transportmaniero; en la internacia fervoja transporto la 3-a kaj plej rapida;
(b) [ordinara freto], transportmaniero per ordinaraj rimedoj; en la internacia fervoja transporto la 1-a kaj plej malrapida;
(c) [rapidfreto], rapida transportmaniero; en la internacia fervoja transporto la 2-a, inter la ordinara kaj la ekspresa.
409 [fretaĵo], objekto ekspedita en freto (K. [freto]).
410 [fretotakso], la poa transportkosto de ĉiuj komercaĵoj laŭ fiksita tarifo.
411 [fretkosto], tuta elspezo por transporti komercaĵojn per iu el la transport-sistemoj.
412 [fretletero], atesto, formulo laŭ difinita aranĝo, enhavanta ĉiujn detalojn pri la komercaĵo transportata: adreso, varsigno, ktp. (K. [transportletero]).
(a) [ŝipa fretletero], atesto pri ŝipŝarĝo (K. [fretletero]).
413 [fromaĝo], manĝaĵo konsistanta el fermentita kazeo.
414 [fruaĵoj], fruktoj kaj legomoj de plej frua rikolto (K. [frufruktoj]).
415 [frufruktoj], fruktoj de plej frua rikolto vendataj en special-magazenoj.
416 [frukto], vegetaĵa produkto postvenanta la floron kaj havanta la semon;
(a) [sudfruktoj], fruktoj kreskantaj en sudaj landoj kaj eksportataj al aliaj.
417 [fruktuzo], leĝa rajto pri utiligo de afero, privilegio, posedaĵo, heredaĵo je sia profito.
418 [frumaturaĵo], v. [matura].
419 [fuksino], anilino por kolorigi ruĝe.
420 [funkcio], 1. marŝo, irado de organoj, maŝinoj; 2. la agado plenumi taskon.
421 [funkciulo], persono, kiu plenumas regule certan taskon.
422 [funto], peza mezur-unuo, neegala en diversaj landoj. {Angla, germana, rusa funto.}
423 [funto sterlinga], ora angla monero. {(v. tabelon)}
424 [fusteno], ŝtofo el lino kaj kotono kun unu malglata flanko.
425 [fuŝi], senzorge, trorapide, aĉe fari ion.
426 [fuŝvaro], v. [varo].
427 [futo], longeca mezuro; proksimume 30 centimetroj.
G
428 [gado], fiŝo, el kies hepato oni eltiras oleon, tre uzatan en la kuracarto (K. [laberdano], [moruo]).
429 [gajni], akiri monon, bonaĵon per laboro aŭ pro bonŝanco (K. [akiri]).
430 [galanterio], eta, ĉarma, luksa ornamaĵo de loĝejo, de vesto.
431 [garantii], 1. preni sur sin la respondecon pri io, pri iu; 2. (fig.) firme jesi, aserti ion.
432 [garantio], 1. respondeco de garantianto; 2. ĝia objekto ĝenerale (K. [garantiaĵo]).
433 [garantiaĵo], objekto per kies transdono aŭ disponigo oni respondecis pri io, pri iu.
434 [gardi], zorgi pri la sekureco de io, de iu.
(a) [singardemo], emo al antaŭvido en siaj aferoj, zorgemo pro sia sekureco (K. [antaŭvido]).
435 [gazolino], fluida etero de petrolo, uzata por movigi motorojn.
436 [gemo], polurita multvalora ŝtoneto.
437 [giĉeto], fenestreto en muro, plejofte interne de pordo. — {Giĉeto kontoro, poŝta, telegrafa, fervoja.}
438 [gildo], organizo de komercistoj, metiistoj (K. [korporacio]).
439 [ginco], angla ormonero, valoranta 21 ŝilingojn.
440 [giso], la unua produkto el la pritrakto de terminaĵo per karbo, nerezista al prilaboro per martelo.
441 [glata], kies supraĵo ne havas elstaraĵojn, kavaĵojn, kies supraj partoj ne superas aŭ malsuperas sin reciproke (K. [brila], [polurita]).
442 [glicerino], densa, blanka fluidaĵo ekstraktata el grasoj, multe uzata en farmacio kaj ĝenerale por ŝmiri la haŭton. {(Kem. simbol. C_3 H_8 O_3)}
443 [grado], 1. 1/360 de cirklo; 2. unu el la egalpartoj, laŭ kiu estas dividita la termometro; 3. ero de mezuro, de eco; ŝtupo de evoluo.
444 [gramo], pezunuo de metra decimala sistemo, egala al la pezo de 1 centimetro kuba de distilita akvo je 4°.
445 [grano], tre eta peza mezur-unuo, egala proksimume al 5 centigramoj.
446 [granda], 1. okupanta multe da spaco, havanta dimensiojn superajn al la ordinaraj; 2. multnombra; 3. de alta, de supera kvalito, grado, forto, indeco, gloro, riĉeco.
(a) [pogrande], komerci multnombre, en granda kvanto multspeze aĉetadi, vendadi.
(b) [pomalgrande], v. [podetale].
447 [grand-dekduo], v. [dekduo].
448 [grandindustriisto], v. [industrio].
449 [grandkapitalisto], v. [kapitalisto].
450 [grandkomercisto], v. [komercisto].
451 [grandnegocisto], v. [negocisto].
452 [graso], fandebla substanco de la korpo de l' bestoj, uzata por ŝmiri maŝinojn.
453 *[gratifikacio], sendeviga plipago al iu, ĉefe al oficisto, kiel rekonon por farita laboro, servo.
454 [grejso], mineralo konsistanta el silikaj grajnetoj, uzata por fabriki potojn (K. [fajenco]).
455 [greno], 1. vegetaĵo, el kies grajnoj estas farata la pano; 2. ĝiaj grajnoj.
456 [groŝo], aŭstria, germana kaj pola moneroj.
457 [gubernio], administracia parto de iuj ŝtatoj (kiel Ruslando), kolonioj ktp.
458 [gumo], duontravidebla gluaĵo konsistanta el suko de arboj. — {Araba gumo, elasta gumo.}
(a) [skrapgumo], peceto de kaŭĉuko, uzata por malaperigi
krajonajn strekojn, kaj, se miksita kun vitra polvo, ankaŭ inkajn.
459 [gusto], 1. tiu el la kvin sentoj, kies organoj estas la lango kaj la palato; 2. estetika kapablo.
460 [gutaperko], suko de hinda arbo, kiu malmoliĝinte similas al kaŭĉuko.
Ĝ
461 *[ĝenerala sekretario], v. [sekretario].
462 [ĝiro], skribo sur posta parto de kambio aŭ bilo, per kiu oni cedas ĉi tiun al alia persono.
463 [ĝu-manĝaĵoj], manĝaĵoj, kiuj ne estas nepre necesaj por la ĉiutaga vivado (K. [frandaĵo]).
H
464 [halo], ejo konsistanta el konstruaĵo, kies tegmento estas apogata sur pilastroj aŭ kolonioj.
465 [hav(aĵ)o], tio, kion oni posedas; objekto, aĵo posedata, propraĵo.
(a) [bonhav(aĵ)o], 1. tio, pri kio oni povas disponi pro akirita rajto; 2. la sumo, kiun oni havas en kredito ĉe iu (K. [kredito]).
(b) [enhav(aĵ)o], objektoj entenataj en io, aĵo, afero entenata.
466 [haveno], ŝipŝirmejo konsistanta el golfeto de maro, de lago, de granda rivero.
467 [hazardo], okazaĵo sendependa de nia volo, de niaj agoj.
468 [hekto...], prefikso de metra decimala sistemo, signifanta centoblan de la mezur-unuo prezentata de la dua parto de l' vorto. — {Hektaro, hektogramo, hektolitro kaj hektometro signifas cent arojn, cent gramojn, cent litrojn, cent metrojn.} — (K. [mili...], [centi...], [deci...], [deka...], [kilo...], [miria...]).
469 [hektografi], fari kopiojn per hektografo.
470 [hektografo], aparato por multfoja reprodukto de skribaĵoj aŭ desegnoj per speciala inko sur preparita gelatena maso (K. [multobligilo]).
471 [heredi], ago de tiu, kiu ricevas tion, kion mortinto lasis al li.
472 [hipoteko], leĝa institucio garantianta la rajton de posedanto aŭ kreditoro je nemovebla havo.
473 [holdo], interna parto de ŝipo de la fundo ĝis la ferdeko.
474 [honorario], sumo unufoje pagata por laboro, servo en nemetiaj profesioj. — {Honorario de advokato, de inĝeniero.} — (K. [salajro]).
475 [horaro], tabelo, en kiu estas prezentataj la horoj destinataj por sinsekvaj agoj. — {Fervoja, ofica, lerneja horaro.}
476 [horarlibro], v. [kurslibro].
477 [hotelo], meblita domo, kie oni, pagante, loĝas ordinare nelongan tempon.
Ĥ
478 [ĥaoso], granda senordo, konfuzego.
[ĥemio], v. [kemio].
479 [ĥina inko], v. [tuĉo].
I
480 [identa], tute egala, tute sama.
481 [imiti], fari, aŭ peni fari, kiel alia persono faras.
482 [imitaĵo], afero, objekto, aĵo imitita (K. [surogato]).
483 [importi], venigi de eksterlando komercaĵojn (K. [eksporti]).
484 [imposto], leĝe deviga pago de ŝtatanoj por la bezonoj de l' regno, provinco, ktp. (K. [depago]).
485 [impresario], entreprenisto de spektakloj, precipe teatraj.
486 [indigo], violblua koloro kaj farbo.
487 [industrio], tuto de artoj, metioj, per kiuj oni transformas la krudajn materialojn.
488 [industriisto], persono profesie okupanta sin pri industrio.
(a) [grandindustriisto], persono profesie okupanta sin pri granda aŭ pluraj industrioj.
489 [industriulo], persono, kiu havas famon pro sia granda industria okupo (K. [grandindustriisto]).
490 [inflacio], troa pligrandiĝo de l' papermona cirkulado.
491 [informi], sciigi, klarigi pri io, pri iu.
492 *[inkluzive], enhavante, enmetante, enkalkulante.
493 [inko], diverskolora fluidaĵo por skribi, desegni.
(a) [ĥina inko], v. [tuĉo].
494 [inksorbilo], arkforma tenilo kovrita per sorbopapero por sekigi skribaĵon.
495 [inkujo], malgranda vazo por inko.
496 [inspekti], viziti por kontrolo la agadon de laboristoj, oficistoj, k.c. (K. [kontroli]).
497 [inspektisto], v. [inspektoro].
498 *[inspektoro], supera oficisto, kies tasko estas inspekti.
499 [instanco], 1. grado de juĝa povo; 2. unu el la decidantaj institucioj en organiza sistemo.
500 [institucio], publika aŭ privata fondaĵo aŭ organizaĵo.
501 [instituto], nomo de diversaj institucioj: komerca instituto (lernejo), financ-instituto (bankentrepreno). En Britlando ankaŭ komerc-entrepreno laŭ speciala aranĝo.
502 [instrukcio], informo kaj ordono, laŭ kiuj oni devas ion fari (K. [direktivo]).
503 [interkonsento], akcepto de reciprokaj kondiĉoj (K. [akordo], [kontrakto], [konkordato]).
504 [interkonsentita lingvo], v. [kodo].
505 [intermiti], halti kaj rekomenciĝi en egalaj aŭ neegalaj intertempoj (K. [laborĉeso], [striko]).
506 [internacia], v. [nacio].
507 [interpreti], 1. traduki ion al fremdulo el lingvo de li ne komprenata; 2. laŭsence klarigi regulon, leĝon, ktp.
508 [interrompi], v. [rompi].
509 [interŝanĝi], v. [ŝanĝi].
510 [interŝanĝo], v. [ŝanĝo].
(a) [libera interŝanĝo], v. [komerco].
(b) [libera komerco], v. [komerco].
511 [intervjuo], interparolado de ĵurnalisto, publikigota en gazeto, kun persono povanta diri interesajn aferojn.
512 [intima], io, kion oni povas konfidi nur al diskreta persono. — {Intima averto, sciigo.} (K. [konfidenca]).
513 [intrigi], ruze, sekrete agadi por utili al si aŭ al intimulo, aŭ por malutili al alia persono.
514 [inventaro], 1. tabelo, libro, en kiu estas enskribita, unu post la alia, iloj, mebloj, komercaĵoj, ktp., apartenantaj al iu; 2. la objektoj mem.
515 [investi], meti monon en entreprenon kun celo de profito.
516 [ir-revena bileto], v. [bileto].
J
517 [jardo], angla mezur-unuo de longo: 0,914 m.
518 [jarlibro], v. [libro].
519 [jekonte], v. [konto].
520 [juĝo], decido, ĉu iu estas kulpa aŭ ne, malprava aŭ ne.
(a) [aljuĝi], destini, difini ion por iu.
521 [juro], scienco pri leĝo. — {Civila, komerca, militista juro.}
522 [juto], ŝtofo el hinda kanabo, uzata precipe por farado de sakoj.
523 [juvelo], malgranda, ornama luksobjekto ora, platena, arĝenta ktp., kun multekostaj ŝtonetoj.
Ĵ
524 [ĵurnalo], 1. ĉiutaga gazeto; 2. registro en kiu la komercistoj enskribas, tagon post tago, la financajn detalojn de sia komerco (K. [taglibro]).
K
525 [kabli], telegrafi per kablo.
526 [kablo], fasko de metalfadenoj (dratoj) izolitaj, praktike uzata precipe por transsendo de telegramoj {(kablogramoj)} al transmaraj lokoj.
527 [kablogramo], telegramo transsendata per kablo (K. [telegramo]).
528 [kadastro], priskribo de bienoj kaj teroj kun rilata taksado de ĉiu posedaĵo kaj nomo de l' posedanto.
529 [kafo], 1. grajnoj de kafarbo en ĉiu stato; 2. trinkaĵo el ili ekstraktata.
530 [kajo], 1. strato, trotuaro laŭlonge de bordo; 2. loko de elŝipiĝo, alteriĝejo.
531 [kakao], grajnoj de samnoma arbo, el kiuj oni faras ĉokoladon.
532 [kalandri], glatigi tolaĵon, ŝtofon, paperon, ĝin premante inter rulcilindroj por doni al ĝi brilon.
533 [kalkuli], fari matematikan operacion.
(a) [dekalkuli], depreni de kalkulata sumo.
534 [kambio], dokumento pri ŝuldata mono, skribita sur kutime unuforman formulon kaj stampita per impostmarko.
535 [kambio-garantio], subskribo en kambio de tria aŭ de pluraj personoj, kiuj per ĝi garantias por la ŝuldanto kaj en kazo de nepago, pagos anstataŭ la ŝuldanto mem.
536 [kambio-akcepto], v. [akcepto].
537 [kambio-letero], v. [kambio].
538 [kanabo], herbo el kiu oni faras fadenojn, ŝnuretojn, ŝnurojn, teksaĵojn.
539 [kancelario], oficeja ĉambro, kie oni akceptas klientojn, prenas aŭ liveras dokumentojn.
540 [kantono], distrikto en Francujo kaj Svislando.
541 [kapitalo], rentodona mono.
542 [kapitaligi], 1. kalkuli, laŭ antaŭfiksita procento, la kapitalon de ia certa rento, profito; 2. formi kapitalon per kolektado de enspezoj.
543 [kapitalisto], persono posedanta kapitalon.
(a) [grandkapitalisto], persono posedanta grandan kapitalon.
544 [kara], multekosta, de alta kosto, prezo.
545 [karato], 1. pezunuo de diamantoj kaj perloj: 0,20; 2. 1/24 de l' pura oro en alojo.
546 [karavano], 1. kunvojaĝanta pilgrimantaro aŭ komercistoj kun siaj ŝarĝobestoj en landoj nemoderne organizitaj; 2. partoprenantaro en rondvojaĝo laŭ antaŭfiksita plano.
547 [karavanestro], gvidanto de karavano.
548 [karbo], nigra, malmola substanco, restaĵo rezultanta el la arda konsumiĝo de organikaj materioj izolitaj de aero precipe uzata por hejti kaj kuiri.
549 [karbopapero], v. [papero].
550 [karbono], kemia elemento el kiu ĉefe konsistas karbo, fulgo, grafito, kiun enhavas ĉiuj vivantaj estaĵoj. — {Diamanto estas pura, kristalizita karbono.} — {(Kem. simbolo C)}
551 [karto], paperfolio maldika aŭ dika, kun desegnaĵo aŭ ilustraĵo aŭ subskribo uzata por sciigoj.
(a) [poŝtkarto], maldika kartonfolio por nelongaj korespondaĵoj, sur kiu estas presita la poŝtmarko aŭ kiu havas lokon por ĝi; oni sendas ĝin sen koverto.
552 [kartletero], karto por korespondaĵoj, faldebla kaj sendebla kiel koverto.
553 [kartoteko], v. [slipujo].
554 [kasisto], oficisto, kies tasko estas teni kason, konservi la mono enspezitan.
555 [kaslibro], libro, registro, en kiu oni notas ĉiujn elspezojn kaj enspezojn.
556 [kasacio], leĝa nuligo de tribunalo pri kasacio.
557 [kasacia kortumo], supera tribunalo pri kasacio.
558 [kaso], 1. kesto, kofro, ĉambro, konstruaĵo, en kiu oni konservas monon; 2. loko, en kiu mono estas pagata kaj ricevata, oficejo de kasisto.
(a) [ŝparkaso], loko, oficejo, kaso, kie estas gardata ŝparita mono.
559 [kaŝmiro], delikata teksaĵo el lano de kaproj de Kaŝmiro (Brita Hindujo).
560 [katalogo], listo de varoj, livereblaj de entrepreno, fabriko, firmo, ofte kun indiko de prezoj (K. [prezaro]).
561 [kategorio], fako de samspecaj aferoj (K. [speco]).
562 [katizilo], v. [apretura gluo].
(a) [dekatizi], pritrakti ŝtofon en vaporo, efikante al la katizilo (apretura gluo) por malebligi kuntiriĝon.
563 [katuno], kotona teksaĵo kun surpresitaj ornamaĵoj.
564 [kaŭcio], monsumo liverata por garantii la plenumon de interkonsentita afero (K. [garantiaĵo], [garantio]).
565 [kaŭĉuko], speco de elasta gumo, kiu konsistas el malmoliĝinta suko de aziaj, afrikaj kaj amerikaj arboj.
566 [kazo], 1. hazarda aŭ firma okazaĵo, situacio; 2. jura fakto (K. [okazo]).
567 [kemio], scienco pri la materia konsistiĝo de la korpoj kaj pri la leĝoj, laŭ kiuj fariĝas materiaj kuniĝoj (K. [ĥemio]).
568 [kesto], ligna ujo, ordinare en formo de rektangula prismo (K. [kofro]).
569 [kilo...], prefikso de metra decimala sistemo signifanta miloblon de la mezuro reprezentata de la dua parto de l' vorto. — {Kilogramo, kilolitro, kilometro signifas 1000 gramojn, 1000 litrojn, 1000 metrojn.} — (K. [mili...], [centi...], [deci...], [deka...], [hekto...], [miria...]).
570 [klafto], mezuro de longo: 1,90 m., en diversaj landoj ankoraŭ uzata en la lignokomerco.
571 [klara], 1. bone travidebla kaj pura. — {Klara vitro, vino}; 2. facilkomprenebla. — {Klara demando, skribaĵo.}
572 [klara lingvo], lingvo, kies uzo estas permesita en enlandaj aŭ internaciaj telegramoj. — {Esperanto estas klara lingvo.}
573 [klaso], grupo de estaĵoj aŭ objektoj kunigitaj laŭ naturo, rango (K. [kategorio]).
574 [klasifiki], grupigi laŭ klasoj.
575 [klaŭzo], speciala kondiĉo en kontrakto, interkonsento, leĝa akto.
576 [kliŝo], 1. fotografia negativo sur vitro, metala aŭ ligna plakaĵo, sur kiu estas inverse entranĉitaj aŭ elstare tranĉitaj literoj, bildoj, grafikaĵoj.
577 [klopodo], zorgo, peno sukcesigi ion.
578 [kluzo], instalo en kanalo, rivero, por ebligi la ŝipveturadon inter du partoj, ne havantaj la saman akvo-nivelon.
579 [knoto], marmejlo: 1852 m.
580 [koakso], porhava karbo, restaĵo en gasfabrikado.
581 [kodo], 1. leĝaro. — {Civila, milita, komerca, prikrima kodo}; 2. kolekto de interkonsentitaj numeroj, leterkombinaĵoj, korespondantaj al esprimoj, por ŝpare telegrafi aŭ kabli. — {Kodo Internacia Lugagne kun esp. parto.}
582 [koda lingvo], lingvo kaj vortkombinaĵoj, nur allasitaj je speciala tarifo en telegramoj.
583 [kofro], vojaĝa kesto (K. [valizo], [kesto]).
584 [kolektiva], 1. de multaj personoj farita; 2. konsistanta el multaj aĵoj, aferoj, objektoj.
585 [kolizio], kunpuŝiĝo, — (fig.) konflikto, kontraŭrenkontiĝo.
586 [kolonio], lando okupata de ŝtato aŭ de personoj, ekster ilia patrolando, por komerca celo.
587 [koloniigi], fondi, establi kolonion: okupacii landon, nekulturitan, por ekspluata celo.
588 [koloni-varo], varo, devenanta de kolonio.
589 [koloro], impreso, kiun lumigitaj aĵoj faras al la okuloj, sendepende de la formo.
590 [kolporti], disvendi varojn, ilin portante tien ĉi kaj tien. — (fig.) diskonigi onidirojn.
591 [komanditi], partopreni en komerca entrepreno, ne administrante ĝin, sed nur mone kunhelpante por ĝi.
592 [komandito], societo per komandito, komerca societo, en kiu parto de la anoj, ne partoprenante en la administrado, liveras siajn kontribuojn por kunhelpi al ĝia starigo kaj funkciado.
593 [komanditisto], tiu, kiu donas sumon por komanditi.
594 [komerci], interŝanĝi produktojn, varojn (K. [negoci]).
595 [komerco], profesia interŝanĝo de valoroj, produktaĵoj aŭ varoj kontraŭ pago, aĉetado kaj vendado.
(a) [interŝanĝo komerco], maniero doni produktojn, varojn kontraŭ aliaj produktoj, varoj.
(b) [grandkomerco], komerco pogrande.
(c) [libera komerco], ekonomia doktrino favora al ne-malhelpita vendado al kaj de eksterlando; malo de protektismo.
596 [komercaĵo], valoraĵo, kiun oni interŝanĝas profesie je alia, por profiti la diferencon inter kosto kaj vendvaloro (K. [varo]).
(a) [bar-komercaĵoj], komercaĵoj, varoj, ĝenerale ne pezaj, sed grandegaj, kiuj baras la lokigon de aliaj; por ilia transporto la fervojo havas specialan tarifon (K. [bar-varoj]).
597 [komercisto], persono, profesie kaj memstare okupanta sin pri interŝanĝo de varoj, aĉeto kaj vendo (K. [negoco]).
(a) [grandkomercisto], komercisto aĉetanta, vendanta pogrande.
598 [komerca ĉambro], institucio, kuniganta la komercistojn de urbo, regiono, ordinare havanta duonoficialan karakteron.
599 [komerca vojaĝisto], v. [vojaĝisto].
600 [komisaro], persono al kiu, ĉu daŭre, ĉu provizore, estas konfidita la tasko, zorgi pri iu publika afero.
601 [komisii], konfidi al iu taskon, laboron farotan.
602 [komisiisto], persono, kies ofico estas vendadi, aĉetadi por aliaj.
603 [komisiono], aro da personoj komisiitaj pri io.
604 [komitato], aro da membroj por studi aŭ direkti aferon.
605 [komizo], helpanto por vendado en butiko aŭ magazeno, ne-memstara oficisto.
606 [kompanio], kuniĝo de pluraj personoj en industria aŭ komerca firmo (K. [asocio]).
607 [kompari], esplori ekzamenante la similecon de du aŭ pluraj aferoj. — {Kompari ciferojn de du kontoj.}
608 [kompensi], doni, pagi ion por anstataŭi perdon, mankon, malbonaĵon, domaĝon.
609 [kompreni], koni la signifon, la sencon, la valoron, la gravecon de io, havi ĝustan ideon pri io, pri iu.
(a) [malkompreno], neĝusta kompreno de vortoj, agoj okazintaj, pro kiu naskiĝas malakordo inter du aŭ pliaj personoj.
610 [kompromiso], 1. reciproka cedo por interkonsenti; 2. kunakordiĝo de kreditoro kun ŝuldanto.
611 [komunumo], malgranda distrikto de lando.
612 [koncesio], privilegio, donita de la ŝtato pri ekspluato de io.
613 [kondamni], proklami iun kulpa aŭ malprava.
614 [kondiĉo], reciproka devo kaj rajto de interkonsentantaj personoj, bazo de interkonsento. — {Kondiĉoj de vendo, de kontrakto, de luo.} (K. [klaŭzo]).
615 [konfekcio], vestoj farataj ne laŭ mezuro.
616 [konfidi], doni ion al iu, por ke li zorgu pri ĝi, doni al iu taskon por ĝin plenumi.
617 [konfidenca], sciigo, kiun oni faras al iu, fidante pri lia diskreteco.
618 [konfirmi], certigi ion, jesi, proklamante ion vera.
619 [konfiski], pune depreni ion, je utilo de la ŝtata trezoro.
620 [konforma], samforma, de sama karaktero.
621 [konjunkturo], la ŝanĝanta situacio de l' negoco, merkato, ekonomio.
622 [konkordato], kontrakto inter bankrotinto kaj kreditoroj.
623 [konkuro], v. [konkurenco].
624 [konkurantoj], v. [konkurenco].
625 [konkurenco], 1. peno superi aliajn komercistojn vendantajn samspecajn aferojn, liverante plibonajn, malplikostajn varojn; 2. personoj, entreprenoj, solaj aŭ kunaj, kiuj reciproke konkuras.
(a) [nelojala konkurenco], konkurenco, farata malhoneste per nelojalaj procedoj, rimedoj, leĝe punata.
626 [konsenti], havi saman opinion, cedi, akcepti ion laŭ propono de aliaj: malo de rifuzi.
627 [konsigni], sendi al agento, al faktorio, komercaĵon, por ke ĝi estu vendata, je plej bona profito de la sendanto.
628 [konsili], esprimi sian vidpunkton al alia persono, kion ĝi devos fari (K. [admoni], [riproĉi]).
629 [konsiliĝi], paroli kun iu, por peti lian konsilon.
630 [konsisti], esti kunmetita el partoj, eroj.
631 [konsistiĝo], la kunesteco de io, de materio, ktp.
632 [konsulo], reprezentanto de ŝtato ĉe fremda registaro, ŝirmanta la aferojn de la anoj de l' ŝtato, kiun li reprezentas.
633 [konsumi], per uzado iom post iom malbonigi, malgrandigi ion.
634 [konto], kalkulo en la ĉefa komerca libro pri ŝuldoj, bonhavoj de persono, firmo.
(a) [fermi konton], reguligi la konton tiamaniere, ke
estu nek ŝuldo nek havaĵo inter du aŭ pli ol du personoj.
(b) [jekonte], por ekzistanta konto, por kuranta kalkulo.
(c) [malfermi konton], ekstarigi konton por iu.
635 [kontisto], tiu, kiu profesie sin okupas pri kontoj; librotenisto de kurantaj kontoj.
636 [kontulo], v. [konthavanto].
637 [konto kuranta], konto malfermita por kuranta kalkulo.
638 [kont(o)reguligo], reguligo de konto en debeto kaj kredito.
639 [konto-resumo], eltira sciigo por montri la ĵusan staton de konto.
640 [kontohavanto], tiu, kiu havas konton ĉe iu.
641 [kontante], per preta mono.
642 [kontesti], rifuzi rekoni ion, nei la verecon de asertita fakto.
643 [kontoro], oficejo de negoco, ejo, kie oni akceptas la klientojn.
644 [kontrabando], importo de komercaĵoj, sekrete farata, por eviti la pagon de limimposto.
645 [kontrakto], kunakordo pri aĉeto, vendo, ktp.
646 [kontribuo], tio, kio estas donata de unu aŭ pluraj personoj por komuna celo.
647 [kontroli], konstati, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti, ĉu iu faris tion, kion li devis fari.
648 [kontrolisto], persono, kies ofico estas kontroli.
649 *[kontroloro], v. [kontrolisto].
650 [konvencio], 1. kunakordo pri speciala afero; 2. interkonsento, speco de sindikata organizo.
651 [konverti], 1. ŝanĝi valoron kontraŭ alia, ŝanĝi ĉekojn je frankoj kontraŭ tia je dolaroj; 2. aliformigi ŝuldkondiĉojn, plejofte reduktante la rentumon.
652 [kooperativo], societo kun memstara jura karaktero, ŝirmanta ekonomie individuojn kaj kuniganta la plej malgrandajn ekonomiajn fortojn por kiom eble plej granda kapableco.
653 [kopeko], rusa monero. {(v. tabelon)}
654 [kopii], 1. reprodukti skribe kaj samforme korespondaĵojn; 2. reprodukti per ia ajn procedo, premilo aŭ maŝino, skribaĵojn, presaĵojn.
655 [kopio], reproduktaĵo de originalo.
656 [kopilibro], registro, kajero, en kiun oni kopias korespondaĵojn ĉu leterajn, ĉu aliformajn.
657 [kopi-premilo], aparato por ricevi kopiojn de leteroj per premo.
658 [korbo], transportebla ujo el laŭlonge tranĉitaj trunkoj, vergoj de salikoj aŭ kano, ofte ankaŭ el drato.
659 [korespondi], interŝanĝi leterojn kaj alispecajn komunikojn.
660 [korespondanto], persono, kun kiu oni korespondas.
661 [korespondisto], komerca oficisto, kiu prizorgas la korespondadon.
662 [korporacio], societo, rondo, aro de samprofesianoj (K. [sindikato], [komerca ĉambro]).
663 [kosto], sumo, laboro, ofero, penado, sufero necesa por fari laboron, aĉeti ion, por fari aŭ farigi, por atingi ion (K. [prezo], [laboro]).
(a) [malplikostiĝo], malpligrandiĝo, malplialtiĝo de la kosto.
(b) [multekosta], v. [kara].
(c) [plikostiĝo], pligrandiĝo, plialtiĝo de la kosto.
(ĉ) [plikosto], neantaŭvidita, plia kosto de io.
664 [kostprezo], v. [prezo].
665 [kotiz(aĵ)o], monsumo pagata de ĉiu ano en anaro, starigita por plenumi entreprenon, por farigi laboron, por fari akiron.
666 [kotono], lanugo, kovranta la semojn de kotonarbo: el ĝi oni faras tolosimilan, sed malmultekostan komunan teksaĵon.
667 [koverto], kovrilo de letero, faldita paperpeco, en kiun oni metas korespondaĵon, kaj sur kiun oni skribas la adreson (K. [kovrilo]).
668 [kovri], 1. meti ion sur aŭ ĉirkaŭ ion, iun, por ĝin kaŝi, konservi, ŝirmi; 2. finance egaligi, kompensi. — {La enspezoj kovras la elspezojn.}
669 [kovrilo], ilo, per kiu oni kovras ion. — {Kovrilo de skatolo, de poto, de kesto.} (K. [koverto]).
670 [kredito], 1. fido ĝuata de iu pri akurateco en la pago de liaj ŝuldoj; 2. pruntedono de kontanta mono; 3. rajtigo prokrasti la pagon por ricevita komercaĵo, por farita laboraĵo; 4. parto de konto, en kiu oni enskribas la ŝuldojn (K. [bonhavo]).
671 [kreditigi], skribi en kreditan konton.
672 *[kreditoro], persono, kiu donis krediton, al kiu oni ŝuldas (K. [bonhavanto]).
673 [kreditanto], v. [kreditoro].
674 [kreditletero], letero, per kiu bankiero, de unu loko, malfermas krediton, de fiksita sumo, ĉe sia korespondanto de alia loko.
675 [kristalo], purega, senkolora vitro.
676 [krizo], decida, danĝera tempo de afero.
677 [krono], monero de Britlando, Ĉeĥoslovakio, Danujo, Norvegujo, Svedujo. {(v. tabelon)}
678 [kruda], en natura stato, ne rafinita.
679 [kruda materialo], unua, natura, neprilaborita materialo.
680 [kulturi], laboradi la teron por ĝin fruktigi.
681 [kuntara], v. [taro].
682 [kuntara pezo], v. [pezo].
683 [kupono], dokumento pri profitparto, kunigita kun akcio aŭ obligacio, kiun oni fortranĉas ĉe ĉiu pagdato.
684 [kupro], bronzruĝa metalo, multe uzata por fari tubojn, kaldronojn, monerojn ktp. {(Kem. simbol. Cu)}
685 [kuratoro], jure elektita zorganto por gardi ian havaĵon de societo, de neplenaĝa orfo, de persono sen civitanaj rajtoj aŭ de bankrotinto.
686 [kuriero], 1. persono, kies tasko estas porti korespondaĵojn aŭ specialajn dokumentojn; 2. tuto de korespondaĵoj, presaĵoj, ktp. sendata de unu al alia poŝtoficejo.
687 [kurtaĝo], procentaĵo, pago al makleristo.
688 [kurso], 1. sistema irado de la instruado de profesio, metio, ktp.; 2. direkto de ŝipo, rivero, fervojo, ktp.
689 [kurslibro], libro montranta la direkton de vagonaroj kaj entenanta la horaron de unu aŭ pluraj teritorioj, eldonita de l' fervojo kaj de institucioj de trafiko (K. [horarlibro]).
690 [kurzo], meza valoro de akcioj, kambioj, mono, ĉiutage notata en la borso.
691 [kurzaltiĝo], supreniro de kurzo, objekto de spekulacio en borso.
692 [kurzofalo], malsupreniro de kurzo en borso.
693 [kurzohava], kiu estas akceptata en la aĉetoj, kontraktoj, kiu havas laŭleĝan valoron.
694 [kurznot(ad)o], ĉiutaga fikso de valoro de mono, de akcioj kaj aliaj valorpaperoj en borso (K. [kvotigo]).
(a) [senkurza], ne plu valoranta, ne plu akceptata, ne havanta kurzon (K. [maklero]).
695 [kvalito], 1. tio, pro kio io estas tia kaj ne alia; 2. grado de eco.
(a) [mezkvalita], de kvalito meza, nek supera, nek malsupera.
696 [kvaranteno], deviga restado pli-malpli-longa, en izola loko, de personoj, bestoj, varoj kaj ĉiuspecaj aĵoj, devenantaj de infekta loko.
697 [kvartalo], unu el la partoj, el kiuj konsistas granda urbo.
698 [kvintalo], pezo de 50 kilogramoj.
(a) [metra kvintalo], pezo de 100 kilogramoj.
699 [kviti], fini la kalkulon kun iu, sen ŝuldo.
700 [kvita], plenlibera de ŝuldo.
701 [kvitanci], liveri pagateston.
702 [kvitanco], pagatesto, dokumento pri farita pago de ŝuldo.
703 [kvoto], proporcia parto de tuto, kiun oni devas doni, pagi aŭ kiun oni rajtas preni, ricevi.
704 [kvotigo], proporcia aljuĝo en aĉeto de akcioj, valutoj, valorpaperoj, ktp. en la borso, kiu influas la fiksadon de l' taga kurzo (K. [kurznotado]).
L
705 [laberdano], sekigita kaj salita moruo (K. [moruo]).
706 [laboro], agado, penado ĉu fizika, ĉu spirita, por atingi celon, por produkti efikon (K. [ago]).
707 [laborĉesigo], haltigo de laboro (K. [intermito], [striko]).
(a) [ellabori], plene labori ion ĝis fino.
(b) [manlaboro], laboro, farata senpere per manoj, sen helpo de maŝino.
(c) [maŝinlaboro], laboro, farata per maŝino.
(ĉ) [prilaboro], ago prepari aŭ fini objekton.
708 [laborĉeso], finiĝo de laboro.
709 [lado], metalfolio, el fero, aluminio ktp.
710 [lano], hararo de iuj bestoj, precipe de ŝafoj, el kiu oni faras vestojn, matracojn, kusenojn ktp.
711 [lanĉi], ĵeti, (fig.) subite alporti, vendi. — {Lanĉi varon sur la merkaton.}
712 [lando], parto de terglobo.
713 [lardo], graso, formanta tavolon sur la ripoj de porkoj kaj de aliaj bestoj (K. [graso], [sebo]).
714 [larĝeco], post la longeco aŭ la alteco la pli granda el la tri dimensioj de korpo, sur sama ebeno de la longeco aŭ de la alteco, perpendikle al tiu de la longeco aŭ de la alteco.
715 [lasi], 1. ne plu teni, ne plu preni; 2. ne kontraŭstari, ne malhelpi, permesi.
(a) [allasi], konsenti pri io (K. [aprobi], [akcepti]).
(b) [ellasi], lasi ion eliri.
716 [laŭnoma], v. [nomo].
717 [ledo], felo tanita kaj preparita por fari multajn aĵojn, precipe ŝuojn.
718 [legitimi], 1. pruvi la memecon de persono; 2. konfirmi la aŭtentikecon de dokumento.
719 [legitima], laŭleĝa.
720 *[legitimacio], 1. ago legitimi; 2. dokumento pruvanta memecon.
721 [leĝo], deviga regulo, proklamita de la ŝtatoj pri la devo kaj la rajtoj de la civitanoj.
722 [letero], korespondaĵo skribita sur paperon (K. [poŝtkarto], [telegramo], [bileto]).
(a) [asekurita letero], v. [valorletero].
(b) [ekspresletero], letero, liverata al la adresato pli rapide ol aliaj leteroj.
(c) [kambio-letero], v. [kambio].
(ĉ) [registrita letero], v. [rekomendita letero].
(d) [rekomendita letero], letero pri kiu la poŝtoficejo liveras al la sendanto ricevateston. En kazo de perdo, la poŝta administracio devas pagi kompenson al la sendinto.
(e) [valorletero], letero, sur kiun la sendanto skribas la valoron aŭ la enhavatan sumon, kiu estos al li pagota de la poŝta administracio, en kazo de perdo.
723 [leterkesto], ujo, en kiun oni ĵetas la leterojn, ekspedotajn per la poŝto, fiksita diversloke en urbo ktp. aŭ ĉe poŝtoficejo.
724 [leterkopio], v. [kopio].
725 [leterordigilo], ujo el kartono kun mekanismo por bonorde konservi leterojn.
726 [leterpapero], v. [letero].
727 [leterportisto], v. [portisto].
728 [libro], multaj folioj de papero, kunigitaj en unu tuto. En komerco uzata por enskribo, registrado, ktp.
(a) [ĉeflibro], libro, en kiu oni enregistras ĉion, rilatantan al la komercado kun sia klientaro laŭ kontoj. En la "simpla" librotenado ofte ĉiu kliento havas apartan konton. En la "duobla sistemo" ĝi ampleksas la kontojn pri aktivo kaj pasivo kaj pri kapital-posedo.
(b) [jarlibro], libro, broŝuro, resume prezentanta la okazintaĵojn, la faktojn de unu jaro, ofte kun almanaka parto, kun statistikoj kaj aliaj diversspecaj utilaĵoj.
(c) [kaslibro], libro, en kiu oni enregistras ĉiujn elspezojn kaj enspezojn.
(ĉ) [magazenlibro], libro, en kiu estas registrataj la movoj (alveno kaj foriro) de ĉiuspecaj varoj.
(d) [memorlibreto], v. [notlibro].
(e) [notlibro], libreto, kajero, en kiun oni resume skribas faritajn aŭ farotajn aferojn, por ne forgesti ilin (K. [agendo]).
(f) [ŝparlibro], libro, en kiu estas enskribataj la sumoj, ŝparitaj kaj enpagitaj ĉe ŝparkaso.
(g) [taglibro], v. [memorialo].
729 [librotenado], enskribado de kalkuloj kaj komercaj indikoj en komercajn librojn.
730 [librotenisto], registristo, oficisto, kies tasko estas kontregistrado.
731 [ligno], malmola substanco de arboj kaj de arbetoj.
732 [lignito], speco de fosilia karbo, tre ofte prezentanta la ŝajnon de duonbrulinta ligno.
733 [likvidi], ĉesi komerci, vendante ĉiujn komercaĵojn kaj reguligante ĉiujn kontojn.
734 [likvoro], trinkaĵo konsistanta, ĝenerale el akvo, alkoholo, vegetaĵaj aromoj kaj sukero.
735 [limi], esti limo de spaco, tempo ktp.
(a) [allimi], pri kambio, ŝuldo: alveni al la tempo, kiam ĝi devas esti pagata.
(b) [validlimi], alveni al la dato, post kiu nuliĝas laŭleĝe ia pretendo-rajto pri afero, pago, ŝuldo ktp.
736 [limo], ekstremaĵo de spaco, de tempo, de aĵo, ĉu materia, ĉu morala.
737 *[limito], prezlimo, kondiĉo en vendo ne malsuperi, en aĉeto ne superi, antaŭviditan prezon.
738 [limtempo], fino de tempodaŭro, fiksita por pagi aŭ fari ion alian.
739 [lino], vegetaĵo, el kiu oni faras fadenojn kaj teksaĵojn pli ŝatatajn ol tiuj el kotono.
740 [linoleo], oleo, eltirita el semoj de lino, tre uzata en pluraj metioj kaj precipe en pentrarto.
741 [linoleumo], speco de nepenetrebla teksaĵo, kovrita per miksaĵo de juto, korko, kaj {linoleo}, uzata por kovri plankojn, koridorojn, ktp. kaj ankaŭ uzata en la moderna pres-tekniko.
742 [liro], itala monero. {(v. tabelon)}
743 [listo], nomaro en kiu la nomoj, ankaŭ de varoj, estas skribitaj aŭ presitaj unu sub la alia. — {Nomlisto, prezolisto, ktp.} — (K. [registro], [tabelo]).
744 [litografio], arto skribi, desegni sur ŝtonan platon, kaj poste, per presado, reprodukti, sur paperon, la aĵon skribitan, desegnitan.
745 [litro], mezur-unuo por fluidaĵoj, sekaj grenoj, ktp., samvalora kiel kuba decimetro.
746 [liveri], doni, havigi ion (K. [konsigni], [provizi], [ekipi]).
747 [liveranto], tiu, kiu donas, havigas varojn laŭ interkonsentitaj kondiĉoj.
748 [lodo], 1. malgranda pezilo = 5 gramoj; 2. kvantomezuro en diversaj komercbranĉoj. En lankomerco, 1 lodo = 50 gramoj.
749 [loĝi], kutime, ordinare, konstante, daŭre resti en loko.
750 [loĝejo], domo, loko, kie oni loĝas, restadejo (K. [adreso]).
751 [lokomobilo], vapormaŝino muntita sur veturilo, uzata por industrio kaj terkulturado. — {Draŝmaŝina, karusela lokomobilo.}
752 [lokomotivo], maŝino vapora, gazolina aŭ elektra, sur radoj, por tiri vagonaron de fervojo, de tramveturilo.
753 [lombardo], monprunto kontraŭ movebla garantiaĵo.
754 [longeco], la plej granda el la tri liniaj dimensioj de korpo (longeco, larĝeco, dikeco), kuŝanta sur la sama ebeno de larĝeco.
755 [loto], bileto numerita, kies posedo rajtigas partopreni en loterio.
756 [lotaĵo], objekto de loterio.
757 [lui], preni por ĝin uzi dum difinita tempo maŝinon, objekton, loĝejon, pagante interkonsentitan sumon.
758 [luanto], tiu, kiu luas, kiu prenas por sia uzo, dum difinita tempo, maŝinon, objekton, loĝejon, pagante interkonsentitan sumon.
759 [ludonanto], tiu, kiu donas, por difinita tempo, ricevante pro tio konsentitan monon, maŝinon, objekton, loĝejon, ktp.
760 [lukontrakto], kontrakto inter ludonanto kaj luanto.
761 [lukso], plej eleganta aranĝo, en kiu oni neniel ŝparis, rilate al aspekto, kvalito ktp.
M
762 [magazeno], 1. ejo, kie oni konservas provizojn, varojn, ktp; 2. moderna formo de vendejo, en kiu oni trovas multspecajn varojn, ofte je popularaj prezoj (K. [butiko], [bazaro]).
763 [magazenlibro], v. [libro].
764 [maizo], turka greno, vegetaĵo, el kies flavaj grenoj oni faras farunon por manĝaĵoj.
765 [majoliko], v. [fajenco].
766 [makleri], profesie agi kiel peranto inter vendistoj kaj aĉetantoj.
767 [makleristo], tiu, kies specialeco estas makleri.
768 [maklero], v. [kurtaĝo].
769 [maklerpago], v. [kurtaĝo].
770 [maklerprocentaĵo], v. [kurtaĝo].
771 *[maksimumo], plejgranda kvanto aŭ grado atingebla (K. [minimumo]).
772 [makulo], malpurigita aŭ malbonigita parto sur io.
773 [malabunda], v. [abunda].
774 [malkatizi], v. [katizilo].
775 [malkompreno], v. [kompreno].
776 [malmendi], v. [mendi].
777 [malneta pezo], v. [pezo].
778 [malplikariĝo], v. [kara].
779 [malplikostiĝo], v. [kosto].
780 [malneto], v. [neto].
781 [malneta pezo], v. [pezo].
782 [manlaboro], v. [laboro].
783 [mandato], 1. rajtigo, agi en la nomo de iu; 2. dokumento, per kiu oni rajtigas alian personon agi en sia nomo (K. [prokuro]).
(a) [poŝtmandato], dokumento, per kiu oni enpagas monon ĉe la poŝto por transpago al alia persono.
784 [manki], ne esti: esti en ne sufiĉa kvanto, proporcio, malgraŭ la bezono.
785 [manipuli], procedi per la manoj, farante ion, ankaŭ per iu instrumento; — (fig.) havi manon en afero (often en malbona senco).
786 [manko], tio, kio ne estas, forestas en kvanto ktp.
787 [manufakturo], vasta industria establo, granda fabriko.
788 [marĉandi], diskutadi, celante atingi favorajn prezojn aŭ pagon.
789 [marki], fari sur komercaĵon signon, kiu montras la fabrikon, la firmon, ktp.
790 [marko], 1. monero de Estonio, Finlando, Germanujo {(v. tabelon)}; 2. signo montranta devenon, kvaliton, ktp. de varo.
(a) [fabrikmarko], signo de fabriko por distingi ĝiajn produktojn de aliaj.
(b) [fiska marko], kartpeceto, similanta al poŝtmarko, gluebla sur fakturojn, ricevatestojn, kambiojn, varojn, atestanta la faritan pagon de ŝtata, provinca, komunuma ktp. imposto.
(c) [poŝtmarko], papera peceto kun presitaĵo, montranta ĝian koston, kiun oni gluas sur leterojn, paketojn, k.c. por ilin afranki, nome, por pagi la poŝtajn elspezojn.
(ĉ) [punmarko], speco de poŝtmarko por kvitanci la alpagon por neafrankita aŭ ne sufiĉe afrankita sendaĵo.
(d) [stampomarko], ia oficiala marko kun imposta aŭ depaga valoro por glui sur stampotan dokumenton, afiŝon ktp. konforme al la leĝoj.
(e) [surtaksmarko], v. [punmarko].
791 *[markonigramo], v. [radio].
792 [marmoro], ŝtono tre malmola kaj de supera kvalito, uzata en skulptarto, arkitekturo kaj masonado.
793 [masiva], konsistanta el plena substanco, firma, fortika.
794 [maso], kvanto da materio de korpo, ekzemple gelateno.
795 [mastro], 1. posedanto de domo, loĝejo, hotelo, ktp.; 2. estro de laborejo.
796 [maŝino], aparato produktanta, transsendanta, pliiganta, utiliganta forton, kiu anstataŭas, faciligas, pli-efikigas la manlaboron.
797 [maŝinaro], tutaĵo de maŝinoj, uzataj por laborado.
798 [maŝinlabor(aĵ)o], laboraĵo farata per maŝino.
799 [maŝinskribi], v. [skribi].
800 [maŝinskribado], v. [skribado].
801 [maŝinskribisto], v. [skribi].
802 [mato], ordinara kovraĵo el junko, pajlo k. s.
803 [materialo], objekto aŭ objektoj, el kiuj oni povas ion produkti per laboro, ion verki.
804 [materio], 1. ĉio, kio ekzistas ekster la spirito; 2. tio, el kio konsistas la korpoj.
805 [matura], plene evoluita, finstudita, finesplorita.
(a) [frumaturaĵo], frukto aŭ vegetaĵo manĝebla, kiu tre frutempe maturiĝas (K. [fruaĵoj], frufruktoj]).
806 [mejlo], voja mezuro, ne egala en diversaj landoj. Germana mejlo = 7420 m.; angla = 1609 m.; en centra Italujo proksimume 1500 m.; mara mejlo = 1852 m.
[meĥaniko], v. [mekaniko].
807 [mekaniko], branĉo de fiziko pri la movado kaj ĝiaj leĝoj.
808 [mekanikisto], specialisto en la mekaniko.
809 [mekanismo], kuniĝaĵo de la partoj, formantaj maŝinon, aparaton.
810 [memorialo], libro, en kiu oni enregistras la ĵus faritajn komercaferojn, unu post la alia, laŭ ilia sinsekvo, por poste ilin transskribi en aliajn registrojn. En la tiel nomata "amerika sistemo" la memorialo kun konto-kolonoj estas la ĉefa libroj kaj la bazo por bilanco (K. [taglibro]).
811 [memorlibreto], v. [libro].
812 [mencii], diri, skribi nur malmultajn vortojn, parolante pri lia afero.
813 [mendi], postuli, ke oni faru, rezervu, liveru, alportu, sendu objekton, varon ktp.
(a) [malmendi], nuligi faritan mendon.
814 [mendanto], persono, kiu mendas.
(a) [antaŭmendanto], persono, kiu certigas al iu la aĉeton de poste sendota varo, la pagon de farota laboro.
815 [mendilo], parte presita folieto, plenigita per skribitaj vortoj kaj subskribita, kun la celo mendi ion.
816 [mendo], ago de mendanto.
817 [merceri], briligi kotonon per lesivo.
818 [mercer(aĵ)o], kolektiva nomo de diversaj akcesoraĵoj kaj objektoj uzataj en vestofarado kaj virinlaboroj.
819 [merinolano], lano el longhara merino-ŝafo de Sudameriko.
820 [merkato], sfero, kampo de komerca agado, (ne ejo) de speciala branĉo. — {Kotonmerkato, mondmerkato.} — (K. [foiro]).
821 [metalo], kemia elemento speciale brilanta, solida; ĝi estas bona kondukanto de varmo kaj de elektro, fandebla kaj forĝebla.
822 [metalmono], v. [mono].
823 [metalurgio], 1. scienco pri la proprecoj kaj kvalitoj de la metalo kaj metalojdoj kaj pri la maniero ilin prepari por praktika uzado; 2. prilaborado de la metaloj kaj metalojdoj, industrio pri la produktado de ili (K. [siderurgio]).
824 [meti], doni lokon al io, al iu.
(a) [elmeti], elvidigi, elmontri, prezenti (K. [ekspozicii]).
(b) [enmeti], doni lokon al io en io.
825 [metio], manlabora aŭ mekanika profesio. — {Metio de horloĝisto, mekanikisto.} — (K. [ofico], [profesio]).
826 [metro], internacia mezurunuo de longo, egala al kvardekmilionono de l' tera meridiano.
827 [metra kvintalo], v. [kvintalo].
828 [mezkvalita], v. [kvalita].
829 [mezuri], konstati la grandecon de io, ĝin komparante kun difinita grandeco (mezurilo) konsiderata kiel unuo.
830 [mili...], prefikso de metra decimala sistemo, signifanta milonon de la mezur-unuo prezentata de la dua parto de l' vorto. — {Miliaro, miligramo, mililitro, milimetro estas milono de aro, gramo, litro, metro.} — (K. [centi...], [deci...], [deka...], [hekto...], [miria...]).
831 [miliardo], mil milionoj (=1000.000.000) laŭ la franca (romana) sistemo; unu miliono da milionoj, laŭ la angla-germana (K. [biliono]).
832 [miliono], mil miloj (=1000.000).
833 [milionulo], riĉulo posedanta milionon aŭ milionojn da frankoj, dolaroj, funtoj sterlingaj aŭ de alia valuto.
834 [mino], tera kavaĵo, kien oni metas eksplodajn materiojn.
835 [minaĵo], mineralo enhavanta metalon.
836 [minejo], subtera loko, kie oni elfosas mineralojn. — {Orminejo, ŝtonkarba minejo.}
837 [minimumo], plejmalgranda kvanto aŭ grado atingebla. — (K. [maksimumo]).
838 [ministerio], la tuto de supera ŝtata institucio, inkluzive la oficistaron kies estro estas ministro. — {Komerca, kolonia ministerio.}
839 [ministro], supera ŝtatoficisto, administranta unu el la fakoj de la ŝtataj aferoj.
840 [ministraro], ĉiuj ministroj kune, sen oficistaro (K. [ministerio]).
841 [ministrejo], palaco, domaro, en kiu troviĝas la ministroj kaj ilia oficistaro.
842 [minus], malpli-signo de subtraho kaj de negativa kvanto. Ses minus tri restas tri (6-3=3).
843 [miri(a)...], prefikso de metra decimala sistemo, signifanta dekmiloblon de la mezurunuo prezentata de la dua parto de l' vorto. — {Miriaro, miriagramo, mirialitro kaj miriametro signifas dekmil arojn, gramojn, litrojn, metrojn.} — (K. [mili...], [centi...], [deci...], [deka...], [hekto...], [kilo...]).
844 [modelo], afero, kiun oni reproduktas, ĝin imitante, ĝin kopiante; (fig.) io senmanka, perfekta. (K. [specimeno]).
845 [modera], ne troa, ne ekscesa, ne ekstrema; ne tro postulema. — {Moderaj elspezoj, prezoj.}
846 [moderna], 1. de la nuna tempo, malo de antikva; 2. laŭmola.
847 [modli], reprodukti objekton aŭ modelon, prezenti formon de elpensita aĵo, de ornamaĵo per mola argilo, gipso, vakso, ktp. (K. [skulpti]).
848 [modo], nedaŭra maniero de societaj rilatoj, de formo je vestoj, de negoca kutimaro.
849 [mono], pagilo, aĉetrimedo el metalo aŭ el papero.
(a) [metalmono], metalplatetoj en fiksitaj formo, grandeco, pezo, aranĝo kaj surstampo, eldonitaj de l' ŝtato kiel pagiloj (K. [papermono]).
(b) [papermono], ŝtataj, aŭ de rajtigita banko presitaj, folietoj, uzataj kiel pagrimedo kaj laŭleĝe anstataŭantaj la metalmonerojn (K. [monbileto], [bankbileto], [metalmono]).
850 [monero], aparta ero de metala mono. — {Ora, arĝenta, nikela, kupra monero.} — (K. [monbileto]).
851 [monigo], ŝanĝo de valorpapero, de papermono ktp. en kurantan metalan monon.
852 [monujo], saketo, kesteto, skatoleto, ujo, en kiu oni tenas monon; saketo por enteni monerojn, kiun oni portas en poŝo.
853 [monbileto], v. [bileto].
854 [mon-enmeto], la sumo de kapitalo per kiu oni partoprenas en komerca entrepreno.
855 [mon(er)farejo], loko, kie oni faras monerojn, ĉu metalajn, ĉu paperajn.
856 [monpuno], puno, konsistanta el pago de mono.
857 [monŝanĝisto], persono, kies ofico estas ŝanĝi monon.
858 [monopolo], privilegio, rajtiganta iun, ekskluzive fabriki, vendi aŭ fari ion.
(a) [ŝtatmonopolo], monopolo de ŝtato.
859 [montri], igi ion, iun videbla, prezenti ion, iun al la rigardo de iu.
860 [moratorio], tempo, lasata al ŝuldanto, por prokrasti pagon.
861 [moruo], mara fiŝo el la familio de l' gadoj, multe eksportata el Novlando (K. [laberdano]).
862 [motorciklo], biciklo, triciklo, plurciklo, movata per motoro.
863 [motoro], maŝino, per kiu forto produktas movon, laboron. — {Elektra, gasa, hidraŭlika, vapora motoro.}
864 [mov(ad)o], ŝanĝo de situacio, de loko rilate al fiksita io, aŭ al io, konsiderata kiel fiksita. — {Movado de persono, veturilo, vagonaro.}
(a) [prezmov(ad)o], prezoŝanĝo: pli-malplialtiĝo de prezo, dependanta precipe de la pli-malpli grandaj oferto kaj demando, de vendo, de aĉeto.
865 [mueli], pulvorigi semojn de greno, maizo, hordeo, pipro, kafo ktp.
866 [muelejo], loko, kie oni muelas.
867 [muelilo], aparato, maŝino aŭ tuta instalo, per kiu oni muelas.
868 [multobligi], plinombrigi ion.
869 [multobligaparato], oficeja maŝino por multenombra reproduktado de cirkuleroj, avizoj, katalogoj, ktp. (K. [multobligilo]).
870 [multobligilo], instalo por multoble reprodukti skribaĵojn, desegnojn ktp. per speciala procedo (K. [hektografo]).
871 [muslino], tre subtila kotona, lana, silka teksaĵo.
N
872 [nacio], tutaĵo de personoj, naskiĝintaj en sama lando, havantaj saman devenon, ĝenerale parolantaj saman lingvon (K. [lando], [regno], [ŝtato]).
(a) [internacia], koncernanta plurajn naciojn (K. [universala]).
873 *[navigacio], v. [ŝipveturado].
874 [negoci], plenumi agon, entreprenon, aferon, celantan monprofiton.
875 [negoco], ago de negocanto, de negocisto.
876 [negocisto], persono, kiu profesie negocas (K. [komercisto]).
(a) [grandnegocisto], persono, kiu profesie negocas pogrande.
877 [neta], pura, senmakula.
878 [nete], ne kalkulante ĉiujn elspezojn, konsiderante la ordinaran pezon sen taro.
879 [neta gajno], reala profito, forigante el la kalkulo de l' enkasita mono la elspezojn faritajn, la perdojn okazintajn.
880 [neta pezo], v. [pezo].
(a) [malneta pezo], kuntara pezo: pezo de varo kun taro.
881 [neto], skribaĵo klara, sen korektoj, nek makuloj, ofte kopiita de alia skribaĵo kun korektoj, makuloj.
(a) [malneto], unua skribo de projekto, manuskripto k.s. kun korektoj, makuloj, plibonigoj.
882 [nikelo], metalo, tre similanta arĝenton, multe uzata en la industrio, el kiu oni faras monerojn. {(Kem. simb. N.)}
883 [nomo], vorto uzata por diferencigi objekton aŭ personon de alia.
884 [noma], determinata per nomo. — {Noma akcio.}
885 [nominala], 1. posedanta nur la nomon, sed ne la rajtojn; 2. cifera indiko de valoro, ofte diferenca de la efektiva (K. [noma]).
886 [norma], kiu rilatas al normo (K. [normala]).
887 [normo], principo, kiu servas kiel regulo (K. [regulo], [direktivo]).
888 [normigo], sistemo, enkonduki unuecajn formon, grandecon, longecon, formaton, por papero, libroj, maŝinoj, maŝinpartoj ktp.
889 [normala], ordinara, kutima, laŭregula (K. [norma]).
890 [normkazo], v. [antaŭkazo].
891 [norm-mezuri], oficiale laŭleĝe ekzameni mezurilojn kaj pezilojn, komparante ilin kun laŭleĝa norm-mezurilo.
892 [noti], skribi noton.
893 [notlibro], v. [libro].
894 [notario], publika oficisto, leĝe rajtigita redakti, atesti, konservi kontraktojn, aktojn, dokumentojn.
895 [novarĝento], v. [argentano].
896 [nutraĵo], varo vendata por manĝi, trinki (K. [ĝu-manĝaĵoj]).
O
897 [obligacio], kreditpapero de ŝtato aŭ privata entrepreno liverata, kiel dokumento pri ŝuldo (K. [ŝuldatesto]).
898 [oferti], proponi je vendo al eventualaj aĉetantoj, sciigante la kondiĉojn.
899 [oferto], buŝa aŭ skriba ago de tiu, kiu ofertas.
900 [oferto kaj demando], la negoca movado sur merkato, rezultanta el propono de varprovizo por aĉeto (oferto) kaj de sininformo pri varoj bezonataj, demandante pri prezo, kvalito ktp. (demando pri varoj) (K. [demando pri varoj], [mendi]).
901 [ofico], okupado ĉe publika aŭ privata servado (K. [metio], [profesio]).
902 [oficejo], loko, kie oni deĵoras pro ofico. — {Urba, komunuma, provinca, ŝtata oficejo.} — (K. [kontoro]).
903 [oficisto], persono, profesie okupita en publika aŭ privata servado.
904 [okazo], io estanta je nedifinita tempo, fariĝanta, estanta sendepende de niaj agoj, de nia volo.
905 [okshofto], malnova mezuro de fluidaĵoj = 205-236 litroj, nun tempe, ankoraŭ uzata en vinkomerco.
906 [oleo], grasa fluidaĵo, ekstraktita el olivoj kaj el aliaj vegetaĵoj kaj le graso de iuj bestoj.
907 [olivo], frukto de olivarbo, el kiu oni ekstraktas oleon.
908 [ondokartono], kartono ondumita, uzata por paki delikatajn kaj facilrompeblajn objektojn.
909 [opozicio], kontraŭstaro.
910 [oro], valora flava metalo, uzata por ornamaĵoj, moneroj. — {(Kem. simb. Au)}
911 [oraĵisto], artisto, laboristo, kiu faras delikatajn, luksajn laboraĵojn el oro kaj el aliaj multvaloraj metaloj, ofte kunigitaj kun multekostaj ŝtonetoj.
912 [oraĵoj], ornamaĵoj konsistantaj el objektoj el oro.
913 [ordo], 1. sistemo, vico, laŭ kiu la aferoj, aĵoj sekvas unu la alian; 2. regula, laŭcela dismeto de objektoj, aĵoj, aferoj.
914 [ordinara], ne diferenca je la plimulto de samspecaj aferoj, ne ekstrokvalita.
915 [ordinara freto], v. [freto].
916 [ordono], 1. ago de tiu, kiu estre konigas sian volon al subuloj; 2. komisio, mendo.
917 [ordonbileto], v. [bileto].
(a) [al nia ordono], cedoformulo, ĝiroteksto por ĉekoj kaj kambioj; ĝi signifas: {Por ni (mi) al..., anstataŭ ni (mi) al...}
918 *[organizacio], v. [organizaĵo].
919 [organiz(ad)o], aranĝo de io, por ke ĝi estu preta funkcii, agi, efiki. — {Organizado de societo, oficejo, kontoro, demonstracio.}
920 [organiz(aĵ)o], laŭsisteme aranĝita tuto.
921 [origino], deveno, komenco, naskiĝo.
922 [originala], 1. ne laŭ modelo; 2. ne ordinara, malofta, kiu havas specialan karakteron (K. [tipa]).
P
923 [paco], stato de du aŭ pluraj personoj aŭ landoj, kies interrilatoj ne estas malamikaj, vivantaj kviete, en reciproka respekto kaj toleremo.
924 [pacjuĝisto], juĝisto, kiu faras la decidojn en disputoj diversspecaj por atingi interkonsenton.
925 [pagi], doni monon interŝanĝe je aĉetata aĵo, aŭ por ricevi servon, por sin liberigi de ŝuldo, ktp. (K. [antaŭpagi, anticipi]).
926 [pago], 1. ago de tiu, kiu pagos; 2. rimedo, per kiu oni pagas, mono, kambi, ktp.
(a) [antaŭpago], pago, farata antaŭ la ricevo de komercaĵo, antaŭ la plenumo de servo farota.
(b) [maklerpago], maklerprofito (K. [kurtaĝo]).
(c) [partpago], pago de parto de ŝuldo, de imposto, ktp.
(ĉ) [plenpago], 1. ago pagi tutan koston de aĉetita aĵo, tutan rekompencon por farita laboro, servo, tutan sumon de farita ŝuldo; 2. la tuta sumo pagita.
(d) [postpago], pago, farata kelke da tempo post la ricevo de la komercaĵo aĉetita, post la plenumo de komisiita servo, laboro.
(e) [senpage], ne pagante, sen elspezo.
927 [pagdato], tago de pago.
928 [pagokapabla], v. [solventa].
929 [pagopromeso], skribaĵo, per kiu oni devigas sin pagi al iu persono, aŭ al ĝia anstataŭanto, laŭ aparta ordono.
930 [pagoŝarĝo], enkasigo de mono per la poŝto kontraŭ enmanigo de l' sendaĵo, ŝarĝita per la sumo pagota.
931 [paĝo], unu flanko de papera folio (K. [folio]).
932 [paki], kunmeti ion, ĝin ligante per ŝnureto, ŝnuro, kaj ofte ĝin envolvante en paperon, tolon, ktp.
(a) [elpaki], dismeti aĵojn, kunmetitajn en pakaĵo.
(b) [enpaki], kunmeti ion, donante al ĝi formon de pakaĵo.
933 [pako], kunmetita aro, amaso de sama materialo. — {Pako da papero, kotono, lano.}
934 [pakado], ago paki.
935 [pakaĵo], kunpakitaj objektoj, aĵoj.
936 [pakaĵisto], laboristo, kies tasko estas porti pakaĵojn ĉe la stacio ktp. (K. [portisto]).
937 [pakisto], laboristo, kies tasko estas paki, fari pakeotjn, pakaĵojn.
938 [pakaĵvagono], v. [vagono].
939 [pakĉambro], ĉambro, en kiu oni pakas aĵojn, finpreparas paketojn.
940 [paketo], v. [pakaĵo].
941 [pakfongo], alojo, arĝentosimila metalo, precipe uzata en Ĥinujo por luksobjektoj kaj manĝilaroj. En kelkaj landoj identa kun tiel nomata blankmetalo (K. [alpako], [argentano], [blankmetalo]).
942 [papero], maldikaj folioj, fabrikataj ĉu el ĉifonoj, ĉu el diversaj vegetaĵoj kaj nevegetaĵaj substancoj, sur kiujn oni skribas, presas, desegnas, kaj kiujn oni uzas por paki ktp.
(a) [karbopapero], papero kolorigita per karbo aŭ surogato similspeca, uzata por transkribo.
(b) [leterpapero], papero, uzata por skribi leterojn, kutime kun surpresita titolo de l' firmo kaj aliaj indikoj.
(c) [sorbopapero], papero sen gluo, uzata por sorbi inkon de skribaĵo.
(ĉ) [stampita papero], v. [stampo].
943 [paperaĉo], 1. senglua papero, konsistanta el malbona materialo, uzata precipe por envolvi; 2. papero, forĵetinda, ĉar ne plu taŭga por ia uzo.
944 [paperujo], portebla leda, tola ujo por diversspecaj paperoj.
945 [paperkorbo], korbo, en kiun oni ĵetas eluzitan paperon, tre uzata en kontoroj, sekretariejoj, oficejoj.
946 [papermono], v. [mono].
947 [parao], turka kaj sudslava monero. {(v. tabelon)}
948 [parfumo], bonodora substanco, solvita en alkoholo (K. [aromo], [drogo]).
949 [partio], persono aŭ aro da personoj kontraŭaj al alia persono aŭ aro da personoj, grupo.
(a) [egalpartia], konsistanta egale el personoj de diversaj partioj.
(b) [ambaŭpartia], konsistanta egale el reprezentantoj de du kontraŭaj partioj, ekzemple en arbitracio.
950 [parto], io el tuto, el tuta kvanto, sumo ktp.
951 [partopago], v. [pago].
952 [partopreni], kunagi en fakto, en entrepreno, kunlabori. — {Partopreni en starigo de establo, en fondo de kompanio, ktp.}
953 [pasaĝero], persono, kiu uzas publikan transportilon, vaporŝipon, fervojon, aŭtobuson por veturi.
954 [pasivo], negativa parto de propraĵo, afero okaziganta elspezojn, malo de aktivo.
955 [pasporto], dokumento rajtiganta vojaĝi eksterlanden kaj eniri aŭ loĝi tie.
956 [patento], dokumento, rajtiganta ekskluzive ekspluati elpensaĵon (K. [diplomo]).
957 [paŭsi], reprodukti desegnaĵon sur travidebla papero, sekvante la liniojn de l' submetita originalo (K. [kopii], [traskribi]).
958 [penco], angla monero, dekduono de ŝilingo. {(v. tabelon)}
959 [pendpesilo], v. [pesilo].
960 [pera], ne rekta, farita, okazanta kun helpo de aliaj, rimeda.
961 [peradaĉisto], negocisto, kiu per nura perado, ofte eĉ ne posedante la varojn, klopodas profitegi de la nepra bezono por komerci (K. [akapari], [elaĉeti]).
962 [per(ad)i], interhelpi, sin meti inter du aŭ pli da personoj por faciligi akiron.
963 [perdi], pro akcidento, pro malbonŝanco aŭ pro alia kialo, ĉesi havi, posedi bonaĵon.
964 [perei], 1. akcidente morti; 2. esti detruata per akcidento.
965 [persekuti], laŭleĝe agi kontraŭ iu.
966 [peseto], hispana monero. {(v. tabelon)}
967 [pesi], determini la pezon de io, komparante ĝin kun pezunuo (K. [pezi]).
968 [pesilo], aparato por determini la pezon de io (K. [pezilo]).
(a) [pendpesilo], pesilo, je kies vekto pendas du pesilteleroj, el kiuj unu servas por meti la pezilon kaj la alia por la aĵo pesota (K. [rapidpesilo]).
(b) [rapidpesilo], pesilo, konsistanta el horizontala stango gradigita, kun ŝovebla pezilo kaj unu pendanta telero (aŭ kroĉo) por meti la aĵon pesotan.
969 [peto], sinturnado aŭ iu por ricevi, atingi ion. — {Informpeto, monpeto.} — (K. [demando pri varoj], [mendi], [oferto]).
970 [petrolo], fluida miksaĵo de hidrokarbonoj, uzata por lumigado kaj hejtado.
971 [pezi], havi pezon (K. [pezi]).
972 [pezo], emo de ĉiuj korpoj proksimiĝi al tera centro (K. [pezi]).
(a) [kuntara pezo], pezo de varo kun taro.
(b) [malneta pezo], v. [kuntara pezo].
(c) [neta pezo], v. [sentara pezo].
(ĉ) [sentara pezo], pezo de varo mem, dekalkulante tiun, en kiu ĝi estas enhavata (kesto, sako, ŝnuroj ktp).
973 [pezilo], peco de metalo, havanta pezon de la mezurunuo, aŭ de ĝiaj obloj aŭ onoj, kiun oni metas ĉu sola, ĉu kun aliaj samspecaj metalpecoj, sur unu teleron de la pesilo, dume sur la alian oni metas la pesotan aĵon. — (K. [pesilo]).
974 [pĝ.], mallongigo por "paĝo".
975 [pipro], sekigita frukto de samnoma arbo, uzata kiel spico.
976 [placo], vasta, libera loko, ĉirkaŭata de konstruaĵoj.
977 [plantejo], kampo, kamparo, kie oni plantas vegetaĵojn, zorgante pri ilia kreskado kaj fruktodono. — {Kafo-, te-plantejo.}
978 [plendi] (pri iu, io, kontraŭ iu, io), esprimi sian malkonsenton (pri iu, pri io, kontraŭ iu, kontraŭ io).
979 [plenpago], v. [pago].
980 [plialtiĝo], v. [kara].
981 [plikostiĝo], v. [kosto].
982 [plikosto], v. [kosto].
983 [plombo], pendaĵo el plumbo, lado aŭ kartono por sigeli vagonojn, kostojn: oficiala sigelo de l' dogano.
984 [plumbo], multepeza metalo, faciletendebla kaj facilfandebla. {(Kem. simbol. Pb)}
985 [plus], (matem.) "kaj", aldonante, aldonu. — {Tri plus tri estas ses.} (3+3=6). — (K. [minus]).
986 [pluŝo], teksaĵo, kiu similas al veluro, sed kun pli longaj haroj (K. [veluro]).
987 [podetale], v. [detale].
988 [pogrande], v. [granda].
989 [poliso], dokumento, atestanta faritan asekuron.
990 [poluri], fari ion glata kaj brila per frotado (K. [brila]).
991 [porcelano], bakita, sonora, diafana substanco, el delikata argilo, el kiu konsistas tasoj, pladetoj, kruĉoj, precipe por kafo, lakto, teo.
992 [porti], teni kun si aĵon metitan en siajn manojn, sur sian korpon.
(a) [transporti], porti de unu loko al alia.
(b) [transporto], 1. forporto de objektoj, aĵoj de unu loko al alia; 2. sumo transkribita de unu paĝo aŭ kolono al alia paĝo, kolono aŭ libro.
993 [portisto], homo, kies profesio estas porti aŭ disporti aĵojn, objektojn.
(a) [leterportisto], malsupera poŝta oficisto, kies tasko estas disporti al la adresatoj korespondaĵojn kaj presaĵojn.
(b) [ŝarĝoportisto], laboristo, kies tasko estas transporti kestojn, ŝarĝojn ktp.
994 [posedi], havi ion por si, por sia uzo.
995 [posedo], fakta rajto pri objekto (K. [propraĵo]).
996 [posedaĵo], tutaĵo de mono, bienoj, riĉaĵoj posedataj.
997 [posedanto], persono, kiu posedas, havas ion (K. [propraĵulo]).
998 [postuli], firme esprimi sian volon por ricevi ion, kion oni rajtas, aŭ kredas rajte havi aŭ por ke oni faru aŭ ne faru ion, kion oni kredas ĝusta, ke oni faru aŭ ne faru.
999 [postpago], v. [pago].
1000 [poŝto], publika institucio, ordinare ŝtata, por transporto kaj livero de korespondaĵoj, presaĵoj, pakaĵoj, por sendo de mono ktp.
1001 [poŝtĉeko], v. [ĉeko].
1002 [poŝtĉeka konto], konto ĉe la poŝto, ebliganta senmonan transpagon de sumo per la poŝto.
1003 [poŝtfako], fako en poŝtoficejo, kie la adresato serĉas mem la poŝtaĵojn, alvenintajn por li.
1004 [poŝtkarto], v. [karto].
1005 [poŝtkesto], v. [leterkesto].
1006 [poŝtmandato], v. [mandato].
1007 [poŝtmarko], v. [marko].
1008 [poŝtordono], enkasigo de mono aŭ kambio pere de la poŝto (K. [poŝtmandato], [pagoŝarĝo]).
1009 [poŝtrestanta], pri letero, sendaĵo: kiun la adresato prenas en la poŝtoficejo mem.
1010 [poŝtvagonaro], v. [vagonaro].
1011 [presto], videbla aŭ konstatebla produkto, rezultato de ago; {jur.} Sintenado (farado, ekz. doni, liveri, konservi, transporti ion: aŭ malfarado, ekz. ne malhelpi, toleri, permesi, ne luigi), kiun kreditoro rajtas postuli de la ŝuldanto (K. [kompenso]).
1012 [preta], 1. pri afero, aĵo, objekto: plene preparita por tuja uzo, ago; 2. pri persono, ulo: ema, preparita fari ion.
1013 [prezo], sumo postulata por vendota komercaĵo, por farota laboro. — {Alta, malalta prezo.} — (K. [kosto], [valoro]).
(a) [fabrikprezo], prezo de varo en la fabriko.
(b) [favor-prezo], speciale malaltigita prezo.
(c) [fiksa prezo], prezo ne ŝanĝebla.
(ĉ) [kostprezo], prezo de vendo farata sen profito, nome donante la varon kontraŭ pago de la sama sumo, kiun oni pagis por ĝin havi.
(d) [reduktita prezo], prezo kiel eble plej malaltigita.
1014 [prezaĉo], prezo, ekstreme malbona, postulata por varo, en la celo, liberigi sin de ĝi, ofte pro konkurenco.
1015 [prezaro], listo, tabelo de la prezoj de komercaĵoj kun vendo-kondiĉoj ktp. (K. [katalogo]).
1016 [prezomovado], v. [mov(ad)o].
1017 [prezentanto], persono prezentanta dokumenton.
(a) [al la prezentanto], (pri papero, kiu ne havas skribitan la nomon de la posedanto) kiun oni pagos al la prezentanto, kiu ajn estu.
1018 [procedo], speciala maniero, laŭ kiu oni faras ion, fabrikas ion.
1019 [proceduro], maniero apliki la leĝon en juĝado (K. [proceso]).
1020 [procento], profito de cent monunuoj en unu jaro.
1021 [procentego], v. [uzuro].
1022 [proceso], 1. jura proceduro por decidi en diskuto inter akuzinto kaj akuzito; 2. disvolviĝa movado de io, fenomeno. — {Proceso de fermentado.}
1023 [produkto], 1. rezultato de io; 2. farita, fabrikata substanco, objekto (K. [presto]).
1024 [produktaĵo], v. [produkto].
1025 [produkto-prezo], tuta produkta kosto de varo (K. [kostprezo]).
1026 [profesio], okupado, per kiu oni akiras la vivrimedojn (K. [metio], [ofico]).
1027 [profilo], 1. trajtoj de io, vidita de flanko; 2. desegnaĵo de perpendikulara tranĉo de maŝino, de konstruaĵo.
1028 [profiti], havi, eltiri utilon de io.
1029 [profito], 1. sukcesa rezultato, bonaĵo, utilo devenanta de ago, de laboro, de penado; 2. diferenco inter aĉetkosto kaj vendoprezo (K. [gajno], [utilo]).
1030 [prokrasti], destini postan tempon por fari ion, kion oni povus fari tuj.
1031 [prokuro], rajtigo laŭleĝe donita de iu firmo aŭ persono por difinita tasko (K. [mandato]).
1032 [prokuristo], oficisto, kiu havas rajtigon reprezentadi laŭleĝe firmon aŭ entreprenon.
1033 [prokurito], persono, kiu havas ian prokuron.
1034 [proponi], prezenti por eventuala aprobo projekton, aĵon, aferon, por ke oni ĝin akceptu donace aŭ pagante.
1035 [propraĵo], io ekskluzive apartenanta al iu.
1036 [propraĵulo], persono, al kiu io apartenas ekskluzive (K. [posedanto]).
1037 [proprigi al si], fari ion sia propraĵo.
(a) [senproprigi], forpreni laŭleĝe ies propraĵon, aŭ parton de ĝi, kun aŭ sen kompenso.
1038 [prosperi], esti en ĉiam pli sukcesa stato.
1039 [protekti], ŝirmi iun aŭ ion per leĝo, rekomendo, influo.
1040 [protektismo], financa doktrino protekti per leĝoj, malhelpantaj la importon el eksterlando, la naciajn industriojn: malo de libera interŝanĝo.
1041 [protesti], 1. energie esprimi sian malkontenton, malaprobon, mallaŭdon; 2. ne sukcesinte pagigi al si kambion, konstatigi tiun ĉi fakton laŭleĝe kaj oficiale.
1042 [provinco], parto de regno administrata de speciala reprezentanto de la registaro.
1043 [provizi], liveri, havigi ion por estonta uzo.
1044 [provizo], kolekto de objektoj, aĵoj, aferoj por estonta uzo.
1045 [provizejo], loko por provizoj.
1046 [prunti], 1. doni ion al iu kun kondiĉo de redono; 2. preni ion de iu kun kondiĉo de redono.
1047 [prunto], 1. ago de pruntanto; 2. objekto pruntedonita aŭ prunteprenita.
1048 [pruntedoni], doni ion al iu je kondiĉo de redono.
1049 [pruntedono], 1. ago de tiu, kiu pruntedonas; 2. objekto pruntedonita.
1050 [pruntepreni], preni ion de iu laŭ kondiĉo de redono.
1051 [pruntepreno], 1. ago de tiu, kiu prunteprenas; 2. objekto prunteprenita.
1052 [publiko], aro da personoj kunvenintaj ie por speciala celo (foiro, kunveno, teatro ktp.).
1053 [puno], sufero, kaŭzita pro malpermesita ago en la celo, ke tio ne plu estu farata.
1054 [punmarko], v. [marko].
1055 [putri], malkomponiĝi, parolante pri vegetaĵa aŭ besta organismo, kiam ĝi ĉesis vivi.
R
1056 [rabato], 1. malplialtiĝo de la prezo, de la valoro; 2. dekalkulo en pago.
1057 *[radio], la senfadena telegrafio kaj telefonio.
1058 *[radiogramo], v. [radiotelegramo].
1059 [radiotelegramo], telegramo, transigita per senfadena telegrafo, ankaŭ nomita markonigramo, laŭ la eltrovinto de la unua, vaste uzita, senfadena telegrafo Marconi.
1060 [rafini], plipurigi produktaĵojn.
1061 [rafinejo], 1. entrepreno, kiu rafinadas produktaĵojn; 2. loko, kie tiu rafinado estas farata.
1062 [rajto], natura aŭ mora, aŭ leĝa povo fari ion, postuli ion.
1063 [rajtigi], havigi al iu rajton fari ion.
(a) [senrajtigi], laŭleĝe senigi iun je civitanaj rajtoj, malpermesi, ke li okupu publikan oficon, ke li administru siajn posedaĵojn.
1064 [ranca], parolante pri grasoj, akirintaj malagrablan odoron kaj guston pro malkomponiĝo.
1065 [rapida], okazanta, aganta en mallonga tempo.
1066 [rapidfreto], v. [freto].
1067 [rapidpesilo], v. [pesilo].
1068 [rapidvagonaro], v. [vagonaro].
1069 [raporto], konigo, ĉu buŝa, ĉu skriba, pri tio, kion oni vidis, sciis, studis, faris.
1070 [reaĉeti], v. [aĉeti].
1071 [realigi], starigi, igi ekzistanta.
1072 [redukti], malgrandigi je dimensio aŭ je nombro.
1073 [reduktita prezo], v. [prezo].
1074 [referenco], 1. rekomenda atesto; 2. rilatigo al io.
1075 [regio], administrado (ofte ŝtata) de bieno, monopolo ktp., kun respondeco al supera aŭtoritato (K. [monopolo]).
1076 [regiono], parto de lando, de korpo, de surfaco, speciale distingita de la aliaj partoj (K. [distrikto]).
1077 [registro], libro, kajero en kiu oni orde, laŭsisteme, enskribas, notas komercajn agojn, faktojn.
(a) [enregistri], noti, skribi en registron.
1078 [registrita letero], v. [letero].
1079 [registra tuno], v. [tuno].
1080 [regno], lando aŭ landgrupo, havanta komunan registaron kaj komunajn leĝojn.
1081 [regulo], orda maniero, agi, vivi.
1082 [regularo], orda kolekto de ĝeneralaj reguloj (K. [statuto]).
1083 [rejso], portugala kaj brazila monero.
1084 [reklamo], anoncado; atentigado pri disvendataj komercaĵoj, farata precipe per anoncoj laŭdantaj la komercaĵojn.
1085 [rekomendi], esprimi bonan opinion pri io, pri iu, laŭdi por altiri al io, iu ies ŝaton, favoron.
1086 [rekomendita letero], v. [letero].
1087 [remizo], ejo por teni veturilojn ĉiuspecajn.
1088 [rendevuo], renkonto de du aŭ pli da personoj post antaŭ interkonsento pri la tempo kaj loko, por trakti pri io.
1089 [rento], jara profito de pruntedonita mono, de paperoj, kiuj donas dividendon aŭ procentaĵon.
1090 [rentumo], kompenso, kalkulita en procentoj, kurante pagota krom la ĉefa ŝuldo de ŝuldanto por la fruktuzo de fremdaj valoroj.
1091 [rentumprocento], procenta kompenso je rentumoj ne-enspezitaj aŭ deponitaj.
1092 [reprezenti], anstataŭi personon, firmon, societon, ktp., agante por ĝi.
1093 [reprezentanto], persono, kiu anstataŭas alian personon, firmon, ktp., agante en ĝia nomo por ĝi.
1094 *[respektiva], aparte rilatanta al nur unu el la objektoj pritraktataj.
1095 [respondo], eldiro aŭ skribado de vortoj, koncernantaj diritan aŭ skribitan demandon.
1096 [respondeco], devo preni sur sin la rezultatojn de siaj propraj agoj aŭ de la agoj de aliaj.
1097 [resti], 1. esti daŭre samloke aŭ samstate; 2. daŭrigi esti parto de tutaĵo, post kiam alia parto de ĝi malaperis.
1098 [restaĵo], parto de varoj, de io, kiu ankoraŭ estas post la malapero de alia aŭ de aliaj ĝiaj partoj.
1099 [restoracio], publika ejo por manĝi kaj trinki.
1100 [revizio], kontrolo de io (precipe de skribaĵo) por trovi kaj korekti erarojn, por plenigi mankojn, ktp.
1101 [reviziisto], persono, kies profesia laboro estas reviziado.
1102 *[revizoro], v. [reviziisto].
1103 [revuo], broŝuro, gazeto, aŭ artikolo pri la ĉefaj okazintaĵoj de unu branĉo de la homa aktiveco.
1104 [rezervi], konservi por alia tempo, por alia uzo.
1105 [rezigno], 1. forlaso de pretendoj pri io, toleremo pri malbona stato; 2. forlaso senplenda de espero pri io neefektivigebla.
1106 *[rezignacio], v. [rezigno].
1107 [rezervujo], ujo, ordinare kaldron- aŭ cilindroforma, por konservi fluidaĵojn.
1108 [rezisto], kontraŭstaro al io. — {Fajrorezista, akvorezista.}
1109 [rezulto], logika sekvo.
1110 *[rezultato], v. [rezulto].
1111 [ricevo], ago de tiu, kiu prenas, akceptas ion al li senditan, proponitan, donitan, donacitan aŭ venditan.
1112 [ricevatesto], v. [atesto].
1113 [riĉa], posedanta multe da mono, da komforto ktp.
1114 [rimeso], pri kambioj, ĉiu valorpapero aŭ mono, kiujn oni ricevas por kreditigo al iu aŭ por kovri iun financan ŝuldon.
1115 [riproĉi], mallaŭdi iun, por hontigi lin (K. [admoni], [konsili]).
1116 [riski], elmeti, submeti ion aŭ iun al danĝero, al ebleco de domaĝo, perdo aŭ pereo.
1117 [rismo], pako da paperfolioj, en Italujo 400-500 foliegoj, en aliaj landoj 500 aŭ 1000 foliegoj.
1118 [rizo], tropika vegetaĵo, kies semoj estas manĝeblaj.
1119 [rompi], 1. subite apartigi per frapo, flekso, premo; 2. (fig.) malvalidigi, nuligi interkonsenton, kondiĉon, kontrakton.
(a) [disrompi], rompi, apartigante tuton en plurajn pecojn.
(b) [interrompi], rompi la kontinuecon de konversacio, interparolo, liverado.
1120 [ruboj], defalaĵoj ĉe segado, borado, hakado, ktp.
1121 [rublo], rusa arĝenta monero. {(v. tabelon)}
1122 [rubriko], fako, sekcio en gazeto, notlibro entenanta samspecajn aferojn.
1123 [ruli], movi objekton kuŝantan sur surfaco de alia aĵo, turnante ĝin ĉirkaŭ ĝi mem.
1124 [rulaĵo], longa, cilindroforma afero, aĵo.
1125 [rulanta materialo], ĉiu movebla materialo de l' fervojo; vagonoj, vagonetoj, drezinoj, lokomotivoj, ktp.
1126 [rusto], flavruĝa oksido, kiu formiĝas sur iuj metaloj, eksponitaj al aero, precipe malseka, ilin konsumante (K. [oksido]).
S
1127 [saboti], intence fuŝi, labori malbone aŭ eĉ detruante laboraĵojn kaj maŝinojn.
1128 [sabot(ad)o], ago saboti.
1129 [sabotago], v. [sabot(ad)o].
1130 [sabotaĵo], rezultato de sabotado, objekto sabotita.
1131 [sako], ujo el unu aŭ du tolpecoj, sube kaj flanke kunkudritaj kaj kun malfermaĵo (aperturo) supre.
1132 [salajro], perioda pago por konstanta servo, laboro (K. [honorario]).
1133 [saldi], egaligi konton post konstato de la diferenco inter bonhavo kaj ŝuldo.
1134 [saldo], diferenco inter debeto kaj kredito.
1135 [sankcii], konfirmi dekreton preparitan, proponitan leĝon, donante al ĝi forton, dekretante ĝin valida.
1136 [sapo], substanco, kiu estas komponaĵo de graso kaj alkalio, tre uzata por lavi.
1137 [sciigi], fari iun scianta pri io, fari ion sciata de iu.
1138 [sciigo], tio, kion oni sciigas (K. [informo]).
1139 [sebo], plej malmola kaj facilfandebla parto de besta graso.
1140 [segilo], ŝtala denthava bendo por tranĉi lignon aŭ alian materialon.
1141 [segejo], 1. industria entrepreno, kiu per grandaj segiloj, mekanike movataj, transformas la arbotrunkojn en trabojn, tabulojn, ktp.; 2. loko, kie tiu ĉi industrio estas instalita kaj praktikata.
1142 [sekcio], parto de institucio, societo, ktp. (K. [fako], [branĉo]).
1143 [sekura], esti certa, ŝirmita kontraŭ io, ekster danĝero.
1144 [sekureco], stato de certeco, ŝirmiteco, sendanĝereco.
1145 [sekretario], oficisto, kies tasko estas skribi leterojn, protokolojn, kaj sin okupi ĝenerale pri skribaferoj de firmo, societo, komunumo, persono, ktp.
(a) [ĉefsekretario], unua el la sekretarioj; en la plimulto de landoj la direktanta sekretario de sindikato, asocio, komitato ktp.
(b) *[ĝenerala sekretario], v. [ĉefsekretario].
1146 [sekvestri], doni ion, kiel garantiaĵon por administrado, konservado al tria persono, laŭ juĝa ordono aŭ interpartia interkonsento, ĝis la fino de proceso.
1147 [sendi], irigi ien, ordoni, ke io, iu estu atingonta difinitan lokon.
1148 [send(ad)o], ago de sendanto.
1149 [sendaĵo], objekto, aĵo, afero sendata.
1150 [senpage], v. [pago].
1151 [senproprigi], v. [propraĵo].
1152 [sentara], v. [taro].
1153 [senrajtigi], v. [rajtigi].
1154 [sentara pezo], v. [pezo].
1155 [serĝo], malpeza lana teksaĵo, uzata kiel subŝtofo, ktp.
1156 [siderurgio], scienco prilabori feron, fari la fandon de krudmetaloj, rafinadon de fero, ŝtalo, ktp.
1157 [sigelo], 1. signo farata sur substanco mola, malmoliĝonta, por fermi koverton, sakon, keston, vagonon, ktp.; 2. stampo de oficiala aŭtoritato por pruvi aŭtentikecon de skribaĵo, presaĵo.
1158 [sigelilo], peco de metalo aŭ alia malmola substanco kun engravurita signo por sigeli.
1159 [sigelvakso], substanco konsistanta el ŝelako, rezino kaj vakso, uzata por sigeli.
1160 [silko], raŭpa ŝpinaĵo, el kiu oni faras tre ŝatatajn fadenojn kaj luksajn ŝtofojn.
1161 [singardemo], v. [gardi].
1162 [sindikato], grupo de societoj, firmoj, kuniĝintaj por defendi siajn komunajn interesojn (K. [korporacio], [komerca ĉambro]).
1163 [situacio], 1. maniero, laŭ kiu io okupas lokon rilate al la ĉirkaŭantaj aĵoj; 2. tutaĵo de cirkonstancoj aŭ kondiĉoj pri io (K. [konjunkturo]).
1164 [skalo], sistemo de laŭgrada divido en prezaro, tabelo, en geografio, topografio, sur termometro kaj barometro.
1165 [skatolo], ujo ordinare en formo de rektangula prismo, el ligno, lado, kartono, ktp., plejofte kun kovrilo (K. [doso]).
1166 [skemo], simpligita figuro, kiu ne reprezentas detale la formon, sed per malmulaj linioj la ĝeneralan aspekton de la objekto.
1167 [skrapgumo], v. [gumo].
1168 [skribi], esprimi sentojn, pensojn, faktojn, okazantaĵojn, ideojn pere de literoj.
(a) [maŝinskribi], skribi per maŝino.
(b) [maŝinskribisto], persono, kies okupado estas skribi per maŝino.
(c) [transskribi], 1. kopii, reprodukti skribaĵon aŭ presaĵon, en kiu estas en sama sinsekva ordo ĉiuj vortoj de la originalo; 2. skribi sumon de iu konto aŭ libro, al alia konto aŭ libro.
(ĉ) [traskribi], produkti per speciala kolorpapero samtempe unu aŭ plurajn kopiojn en skribado per mano aŭ maŝino (K. [kopii], [paŭsi]).
1169 [skribo], 1. ago de tiu, kiu skribas; 2. maniero skribi; 3. tio, kion oni skribas.
(a) [traskribo], 1. ago traskribi; 2. ia skribaĵo mem, tiel produktita; 3. skribi sumon de unu konto al alia; 4. skribe cedi ion al alia persono.
1170 [skribado], v. [skribo].
(a) [maŝinskribado], skribado farata per skribmaŝino.
1171 [skribaĵo], io skribita.
1172 [skribmaŝino], maŝino kun klavaro por skribi samtempe kelkajn ekzemplerojn de sama skribaĵo, mekanike movigante metalajn tipojn.
1173 [skuno], rapida, dumasta ŝipo, uzata por malmultekostaj vartransportoj.
1174 [slipo], 1. papereto por noti ion (K. [bileto]); 2. papereto aŭ kartoneto de sistemo de klasifiko, notado, memorigo.
1175 [slipujo], kesto, meblo por sistemo de klasifiko, notado, memorigo per slipoj aŭ sur kartoj (K. [kartoteko]).
1176 [socio], ularo vivanta laŭ komunaj leĝoj, havanta komunajn kutimojn.
1177 [socia], de socio, koncernanta socion.
1178 [sociala], bona, favora por la socio, komuninteresa (K. [socia]).
1179 [societo], konstanta kolektiĝo da personoj por komuna celo (K. [asocio], [kompanio]).
1180 [solida], 1. kies eroj estas firme kunigitaj; 2. serioza, fidinda.
1181 [solidara], kiu prenas sur sin respondecon por la agoj de aliaj personoj.
1182 [solventa], pagopova: kiu povas pagi siajn ŝuldojn (K. [pagokapabla]).
1183 [sortimento], aro da elektitaj samspecaj komercaĵoj (K. [specimenaro], [asorti]).
1184 [speco], tuto de aĵoj, objektoj, uloj, havantaj komunajn trajtojn, ecojn, ilin distingantajn de aliaj.
1185 [speciala], destinata por aparta celo.
1186 [specialvagono], v. [vagono].
1187 [specifi], detale, aparte determini.
1188 [specimeno], ekzemplero, provaĵo de varo.
1189 [specimenaro], kolekto da specimenoj, ofte kun indikitaj prezoj de ĉiu artiklo (K. [asorti], [sortimento]).
1190 *[spekulacio], v. [spekulado].
1191 [spekuli], negoci en la espero pri profito dependanta nur de la okazoj.
1192 [spekulado], ago de tiu, kiu spekul(aci)as.
1193 [spekulanto], persono, kiu spekulas.
1194 [spekulisto], persono, kiu profesie spekulas.
1195 [sperto], lerteco, akirita per ada praktiko.
1196 [speso], ĝenerala kosto, elspezo por maklerado, ekspedo, sendkostoj ktp.
1197 [spezi], pagi aŭ akcepti monon.
1198 [spezo], eniro kaj eliro de mono, akcepto aŭ pago de mono.
(a) [elspezi], pagi monon por farata aĉeto, por ricevata servo, por ŝuldo, por depago, malo de enspezi.
(b) [enspezi], akcepti monon: malo de elspezi.
(c) [elspezo], 1. ago de tiu, kiu elspezas, malo de la enspezo; 2. sumo pagata, elspezante: malo de enspezo (sumo).
(ĉ) [enspezo], 1. akcepto de mono, ago de tiu, kiu enkasigas, kiu enspezas, malo de la ago elspezo; 2. sumo ricevata enspezante, malo de elspezo (sumo).
1199 [spico], vegetaĵa, aroma substanco, kiun oni aldonas al manĝaĵoj kaj al trinkaĵoj (K. [drogo]).
1200 [stabila], daŭre restanta, senmova, firma.
1201 [stablo], 1. tablo por metia laboro; 2. stangaro por apogi, pendigi ion.
1202 [stacio], 1. loko, kie haltas vagonaroj, tramoj, aŭtobusoj, ŝipoj; 2. la tuta aranĝo je haltopunkto de fervojo kun lokomotivhalo, vardeponejo ktp. (K. [stacidomo]).
(a) [varstacio], loko, kie haltas aŭ forveturas nur vagonaroj portantaj varojn, komercaĵojn.
1203 [stacidomo], domo, kie la pasaĝeroj atendas la alvenon aŭ la forveturon de la vagonaroj.
1204 [stampi], fari stampon sur ion.
1205 [stampo], signo gravurita sur metalo, ligno, kaŭĉuko, kiun oni presas sur leteron, koverton, dokumenton.
1206 [stampilo], instrumento por stampi.
1207 [stampilkuseno], kesteto kun enmetaĵo tinkturita por kolorigi stampilojn.
1208 [stampomarko], v. [marko].
1209 [stano], kemia elemento arĝentosimila, uzata precipe por kunfandi. {(Kem. simbol. Sn)}
1210 [stapli], meti tabulojn, trabojn, sakojn da aĵoj ktp. unu sur la alian, en regula aranĝo, por konservado.
1211 [stapl(aĵ)o], tutaĵo da objektoj, aĵoj staplitaj.
1212 [staplejo], loko, kie oni konservas staplitajn varojn, objektojn, aĵojn, ĝis pli malfrua uzo.
1213 [staplodomo], konstruaĵo, kie oni staplas varojn, kutime en havenoj.
1214 [starigi], estigi, fondi (pri konstruaĵo, establo, fabriko, societo, kontoro, ktp.).
1215 [starigi bilancon], v. [bilanco].
1216 [statistiko], 1. scienco pri la kalkulado, klasifiko, kaj formoj, laŭ kiuj sin prezentas kaj ripetiĝas iuj faktoj; 2. notado, kolekto de statistikaj okazintaĵoj, faktoj.
1217 [statuto], fundamenta regularo, starigita por la gvidado de institucio, societo ktp. (K. [regularo]).
1218 [stenografi], skribi per mallongigita skribsistemo por ŝpari tempon aŭ por sekvi parolanton.
1219 [stenografio], mallongigita skribado, atinganta la rapidecon de l' parolado.
1220 [stenografisto], persono, kiu uzas stenografion.
1221 *[stenografo], v. [stenografisto].
1222 [sfero], mezur-unuo por sekaj aĵoj, kiel lignaĵo, pajlo, ŝtonoj ktp. = 1 metro kuba.
1223 [sterlingo], v. [funto sterlinga].
1224 [stivi], aranĝi ŝarĝon de ŝipo, plenigante per ĝi tute aŭ parte la holdon.
1225 [stofo], rusa mezuro de longo.
1226 [stotinko], bulgara monero. {(v. tabelon)}
1227 [strato], vojo en urbo, vilaĝo: trairo inter konstruaĵoj (K. [vojo]).
1228 [striko], labora interrompo de laboristoj, celanta akceptigi de la estroj, faritajn postulojn.
1229 [subaĉeti], per artifika maniero kaj per mono instigi iun fari maljustan, malhonestan agon.
1230 [subvencio], mona helpo al io, al iu.
1231 [sudfruktoj], v. [fruktoj].
1232 [sukero], blanka dolĉaĵo, aldonanta al iuj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, por ilin pli bongustigi.
1233 [sulfuro], flava, simpla korpo facilbrula, kun blua flamo, diseliganta akran, tusigan odoron, uzata por ordinaraj alumetoj, en agrikulturo, farmacio. {(Kemia simb. S)}
1234 [sulf-], v. [sulfuro] (kemiaj kombinaĵoj enhavantaj sulfuron).
1235 *[suplemento], aldono al io.
1236 [surogato], anstataŭa produkto, similanta al alia pli bona kaj pli kosta.
1237 *[surtaksmarko], v. [marko].
Ŝ
1238 [ŝablono], 1. modelo el maldika ligno, zinko, kartono, ŝtofo laŭ kiu oni tranĉas objekton; 2. metalplato aŭ kartono, per kiu oni reproduktas per kolorigo, surskribojn, signojn en ĝi entranĉitajn.
1239 [ŝanco], ebleco aŭ malebleco de sukceso.
1240 [ŝanĝi], aliigi.
1241 [ŝanĝo], ago de tiu, kiu ŝanĝas.
(a) [interŝanĝo], ago de personoj, kiuj reciproke donas por ricevi alian aferon, aĵon, objekton.
(b) [interŝanĝa komerco], v. [komerco].
1242 [ŝarĝi], meti sur aŭ en ion, sur iun, pezaĵon por transporto.
(a) [transŝarĝi], forpreni de io aŭ iu por ŝarĝi alian.
1243 [ŝarĝado], ago ŝarĝi.
1244 [ŝarĝaĵo], afero, aĵo, objekto ŝarĝata sur ion, en ion, sur iun.
1245 [ŝarĝatesto], dokumento pri farita ŝarĝo de ŝipo, vagono, ktp.
1246 [ŝilingo], angla arĝenta monero. {(v. tabelon)}
1247 [ŝimo], subtila tavolo de tre etaj fungoj kovranta la supraĵon de organikaj putrantaj substancoj.
1248 [ŝipa freto], v. [freto].
1249 [ŝipo], akvoveturilo, aerveturilo.
(a) [aerŝipo], ŝipo, veturanta tra la aero (K. [navigacio]).
(b) [vaporŝipo], ŝipo movata per vaporo.
1250 [ŝipveturado], irado per ŝipoj sur akvo aŭ en aero.
1251 [ŝnuro], ligilo, konsistanta el fibroj aŭ fadenoj kuntorditaj per ŝpinado.
1252 [ŝpari], modere elspezi, tiel kolektante monon, bonhavaĵojn (K. [rezervi]).
1253 [ŝparkaso], v. [kaso].
1254 [ŝparlibro], v. [libro].
1255 [ŝpini], tiri el fibramaso fibrojn, ilin tordante en fadenojn (K. [teksi], [triki]).
1256 [ŝpinaĵo], objekto, aĵo ricevata per ŝpinado.
1257 [ŝpinejo], 1. loko, kie laboristoj aŭ laboristinoj ŝpinadas; 2. entrepreno, kiu fabrikas ŝpinaĵojn.
1258 [ŝranko], meblo, fermebla per pordo aŭ pordoj, kun bretoj, hokoj, tirkestoj.
1259 [ŝtalo], purigita fero en kombino kun karbono.
1260 [ŝtato], unuiĝo de popolo sub sama regada sistemo (K. [lando], [nacio]).
1261 [ŝtatmonopolo], v. [monopolo].
1262 [ŝteli], kaŝe, sekrete forpreni propraĵon, kaj ĝin proprigi al si.
1263 [ŝtofo], teksaĵo por fari vestojn.
1264 [ŝuldi], havi devon doni monon aŭ alian bonhavaĵon al iu por aĉeto, pruntepreno aŭ alia kialo.
1265 [ŝuldo], mono, objekto, aĵo ŝuldata por pago aŭ kompenso (K. [debeto]); (fig.) morala devo esti danka al iu.
1266 [ŝutvagono], v. [vagono].
T
1267 [tabako], sekigitaj folioj de samnoma vegetaĵo, preparitaj por fumi, flari. — {Fumtabako, flartabako.}
1268 [tabelo], listo, nomaro, skalo, metode kunmetita sur paperfolio, kartono, afiŝo ktp.
1269 *[tabulatoro], levilaro ĉe skribmaŝino, ebliganta la regulan skribon de tabeloj.
1270 [taglaboristo], laboristo, dungata ĉiam por unu tago.
1271 [taglibro], v. [libro].
1272 *[tajlorismo], sistemo de l' usona industriisto Taylor atingi plej altan laborrezultaton per labordispartigo, evitanta ĉian malŝparon de laborforto.
1273 [taksi], determini la valoron de io.
1274 [taks(ad)o], ago taksi.
1275 [taksisto], specialisto, kies tasko estas determini la valoron de io.
1276 [taksimetro], komput-aparato por mezuri la longecon de vojo, kiun traveturis veturilo.
1277 [talero], antaŭmilita monero germana.
(a) [marioterezia talero], iama aŭstria monero, ankoraŭ nun cirkulanta en la landoj de l' Levanto kaj en Etiopio. {(v. tabelon)}
1278 [tani], transformi felon en ledon.
1279 [tantiemo], antaŭkonsentita procento en la profito, de industriisto, komercisto, entrepreno, firmo, donata al la direktantaj oficistoj de la industrio, komerco, entrepreno, firmo (K. [dividendo]).
1280 [tapeto], kovraĵo plejofte el papero, per kiu oni kovras la murojn.
1281 [tapiŝo], brodita teksaĵo por kovri la plankojn.
1282 [taro], pezo de la kesto, skatolo, sako, envolvaĵo, kiu enhavas varon.
(a) [kuntara] (pri pezo de varo) inkluzive la taro, kun taro enkalkulita.
(b) [sentara] (pri pezo de varo) ne kalkulante la taron.
1283 [tarifo], prezaro de laboraĵoj, servoj ktp. — {Poŝta, telegrafa tarifo.}
1284 [teo], 1. sekigitaj folioj de samnoma arbo; 2. trinkaĵo farita el ili.
1285 [tegolo], bakita, kurba aŭ plata peco de argilo, per kiu oni kovras la tegmentojn.
1286 [teksi], elfari ŝtofon, tolon el interplektitaj fadenoj (K. [ŝpini], [triki]).
1287 [teksaĵo], objekto, aĵo teksita.
1288 [teksto], vortoj de akto, skribaĵo, libro, broŝuro, traduko ktp. kune.
1289 [telefoni], paroli per telefono. — {Oni telefonas al iu.}
1290 [telefono], elektra aparato por distance interparoli.
1291 [telefonado], ago de tiu, kiu parolas per telefono.
1292 [telefonĉelo], speciala ĉambreto, kie oni telefonas.
1293 [telefonkabino], v. [telefonĉelo].
1294 [telegrafi], transsendi vortojn per telegrafo.
1295 [telegrafo], elektra aparato por skriba transigo de sciigo, ankaŭ je granda distanco.
1296 [telegramo], telegrafa komunikaĵo, sendata per telegrafo (K. [kablogramo]).
(a) *[radiogramo], v. [radio].
(b) *[radiotelegramo], v. [radio].
1297 [teni], havi en sia mano aŭ povo, konservi.
1298 [tenejo], loko, kie oni konservas ion.
1299 [tereno], ia spaco de tero, grundo.
1300 [teritorio], parto de lando, regiono, dependanta de ŝtato, de urbo.
1301 [tinkturi], kolorigi per tinkturo.
1302 [tinkturo], 1. fluida substanco por kolorigi ŝtofojn, teksaĵojn ktp.; 2. solvaĵo uzata kiel kuracilo.
1303 [tinkturilo], ilo, instrumento, aparato por kolorigi.
1304 [tipa], 1. laŭ formo modela; 2. originala laŭ grado kaj esencaj trajtoj.
1305 [tipo], 1. fundamenta formo, modelo; 2. litero el metalo en presado, aŭ sur la klavo de skribmaŝino.
1306 [tipografio], arto presi literojn, ciferojn, signojn sur foliojn por broŝuroj, libroj ktp. (K. [presado]).
1307 [titolo], 1. surskribo de libro, broŝuro, gazeto ktp., elmontranta la enhavon; 2. nomo de honora ofico, posteno; 3. ĝenerala nomo por kreditpapero.
1308 [tolo], teksaĵo, ŝtofo el kotono, kanabo, lino.
1309 [tondilo], instrumento konsistanta el du krucitaj ŝtalklingoj kun interna tranĉa rando.
1310 [trafiko], interkomunikado en komunaj stratoj, fervojoj, en komerco.
1311 [trajno], aro da veturiloj aŭ vagonoj kunligitaj, antaŭenirantaj unu al la alia.
1312 [trakti], interparoli pri la kondiĉoj de afero, por interkonsenti pri ĝi.
1313 [tramo], publika, ĝenerale kovrita veturilo, iranta sur reloj. — {Ĉevala, vapora, elektra tramo.}
1314 [transformo], ŝanĝo de formo, eco, stato, konsisto, ktp., aliformigo.
1315 *[transformatoro], aparato por ŝanĝi la proprecojn de elektra fluo.
1316 [transito], paso de varoj tra haveno, urbo, lando, ŝtato, ne pagante limimposton.
1317 [transitvaro], varo allasita por transito.
1318 [transmisio], transmeto de energio al maŝinoj.
1319 [transmisiilo], aparato aŭ mekanismo de transmisio.
1320 [transporti], v. [porti].
1321 [transporto], v. [porti].
1322 [transportbendo], moviĝanta bendo el metalo aŭ alia materialo por forporti prilaborotajn objektojn kun la celo, ŝpari forton, tempon, monon.
1323 [transportletero], v. [fretletero].
1324 [traskribo], v. [skribo].
1325 [trato], speco de kambio, kiun ni pagos la ŝuldanto aŭ tratanto, sed alia nomita persono.
1326 [tratato], tiu, je kies nomo trato estas skribita.
1327 [tratanto], tiu, kiu faras traton, konigante, kiu ĝin devos pagi.
1328 [trezoro], amaso da konservita mono aŭ alispecaj valoraĵoj ĉe banko aŭ alia institucio.
1329 [tribunalo], 1. juĝantaro kun ĉiuj oficistoj; 2. la juĝejo mem.
1330 [triki], fari ŝtofon, plektante fadenojn per metalstangetoj {(mantriki)} aŭ per maŝino {(maŝintriki)} (K. [teksi], [ŝpini]).
1331 [trikaĵo], objekto trikita.
1332 [trikoto], trikita vesto.
1333 [triliono], v. [biliono].
1334 [trinkmono], kelkaj moneroj, donacataj en iuj okazoj, pro ĝentileco, kontentigo, favoro.
1335 [tritiko], plej bonspeca greno, el kies grajnoj oni faras farunon por bona pano, supopasto, kukoj, ktp.
1336 [trompi], intence, malhoneste, pro sia utilo erarigi iun.
1337 [trusto], granda sindikato, kuniganta en si la plimulton de la entreprenoj de koncerna industrio, por regi la produktadon, vendon kaj prezo-movadon (K. [monopolo]).
1338 [tubo], malplena cilindro el bakita argilo, latuno, giso aŭ alia materialo.
1339 [tuĉo], speciala farbo, inko por desegni (K. [ĥina inko]).
1340 [tuno], mil kilogramoj.
(a) [registra tuno], internacia tun-unuo, kiu valoras cent kubfutojn = 1,83 kbm.
1341 *[turismo], sporto kaj organizo de vojaĝoj.
1342 *[turisto], persono, vojaĝanta por sporto aŭ plezuro.
1343 [turni], 1. movi ion ĉirkaŭ ĝia akso, kiel rado; 2. [sin turni al iu]: demandi al iu, direkti peton al iu por scii ion, por ricevi servon, por aĉeti aŭ vendi ion.
1344 [tvirno], plurfoje kuntordita kudro-fadeno speciale forta kaj rezista (K. [fadeno]).
U
1345 [unco], angla, usona, kaj ankoraŭ en iuj partoj de Italujo uzata termezuro = proksimume 28 gr.
1346 [unika], ne havanta similaĵojn, sola en sia speco.
1347 [unio], kuniĝo pro komuna intereso de ŝtatoj, korporacioj, asocioj en unu tuto (K. [unuiĝo]).
1348 [universala], 1. taŭga por ĉiuj, por ĉio; 2. koncernanta la tutan mondon.
1349 [unuiĝo], kuniĝo de multaj personoj en tuto por komuna celo (K. [unio]).
1350 [urbo], aro de multnombraj domoj, starantaj laŭ stratoj, placoj (K. [vilaĝo]).
1351 [urĝi], devi esti farata sen prokrasto.
1352 [urĝ(ant)a], kiu urĝas.
1353 [utilo], io alportanta bonon (K. [gajno], [profito]).
1354 [uzi], preni por si, utiligi por si ion.
(a) [eluzi], difekti, malbonigi, malpliigi pro uzado.
1355 [uzita], kion oni uzis, ne plu nova.
1356 [uzino], industria entrepreno, en kiu la plej grava laboro estas farata per maŝinoj.
1357 [uzuro], procentego, kontraŭleĝa tropreno de profito al ŝuldanto.
V
1358 [vagono], surrela fervoja veturilo, kovrita aŭ nekovrita (K. [ĉaro]).
(a) [cisternvagono], vagono, sur kiu estas muntita barelosimila aŭ cilindroforma rezervujo por transporto de fluidaĵoj, ĉefe eksplodemaj.
(b) [pakaĵvagono], speciala vagono de l' fervojo en kiu oni transportas la pakaĵojn de vojaĝantoj kaj en kiu kutime estas la vagonarestro.
(c) [specialvagono], vagono, ĉaro por speciala celo. — {Biervagono, glacivagono, karbovagono.}
(ĉ) [ŝutvagono], vagono aŭ vagoneto, kiu per renverso de la supro ebligas elŝuti la enhavon.
(d) [varvagono], vagono ekskluzive uzata por transporto de varoj.
1359 [vagonaro], aro da vagonoj kunkroĉitaj, tirata de lokomotivo aŭ movata per elektro.
(a) [ekspresvagonaro], la plej rapida el la fervojaj vagonaroj, haltanta nur je gravaj stacioj.
(b) [poŝtvagonaro], fervoja vagonaro transportanta ne nur vojaĝantojn sed ankaŭ poŝtaĵojn.
(c) [rapidvagonaro], vagonaro fervoja, kies rapideco estas inter tiu de ordinara kaj ekspresa vagonaroj.
(ĉ) [varvagonaro], vagonaro, transportanta nur komercaĵojn, meblojn, ktp., sed ne vojaĝantojn.
1360 [vagoneto], malgranda surrela veturilo, uzata precipe por transporto de sablo, por terlaboroj kaj en minejoj, ofte renversebla (K. [ŝutvagono]).
1361 [valida], efikanta, valoranta, taŭga, uzebla, laŭleĝa.
1362 [validlimi], v. [limi].
1363 [valizo], fermebla kesto, plejofte el ledo (K. [kofro]).
1364 [valoro], grado de taŭgeco, utileco, uzebleco (K. [kosto], [prezo]).
1365 [valorpapero], bilo, titolo.
1366 [valorletero], v. [letero].
1367 [valuto], 1. kambia valoro; 2. valoro de papermono en metalunuo aŭ laŭ la kurzo.
1368 [vaporo], gaso, kiu disiĝas de bolanta aŭ de nur varmiĝinta fluidaĵo.
1369 [vaporŝipo], v. [ŝipo].
1370 [varo], konkreta, movebla aĵo, kiu estas aŭ povas esti objekto de komerco.
(a) [barvaroj], v. [komercaĵoj].
(b) [fuŝvaro], varo de nebona kvalito, malbone farita.
1371 [varaĉo], malbela, malbona, difektita varo, ofte havebla je reduktita prezo (K. [fuŝvaro], [varorestaĵo]).
1372 [varstacio], v. [stacio].
1373 [varrestaĵo], varo ne vendita, ofte malnova, difektita, averiita, ne bona (K. [varaĉo], [fuŝvaro]).
1374 [varvagonaro], v. [vagonaro].
1375 [vazo], diversforma ujo el vitro, porcelano, ligno, metalo.
1376 [velki], perdi sian freŝecon.
1377 [velocipedo], veturilo du- aŭ trirada, movata per la kruroj (K. [biciklo], [triciklo]).
1378 [veluro], silka aŭ lana teksaĵo, kies ekstera, rekta flanko konsistas el densa aro da mallongaj, brilaj, rekte starantaj fadenetoj.
1379 [vendi], liveri, cedi ion por interkonsentita pago.
1380 [venki], superi iun en konkurso, en konkurenco.
1381 [verdikto], decido de juĝistaro.
1382 [vermuto], speco de tonika vino.
1383 [versto], rusa mezuro de longo por vojoj = 1067 m.
1384 [veturi], esti transportata ien per speciala ilo.
(a) [aerveturado], veturado en aero.
(b) [marveturado], veturado sur maro (K. [ŝipveturado], [navigacio]).
1385 [vilaĝo], malgranda domaro eksterurba, loĝata precipe de terkulturistoj (K. [urbo]).
1386 [vino], alkohola, fermentita trinkaĵo eltirita de samnomaj beroj.
1387 [vinbero], frukto de samnoma arbeto; el tiu frukto oni faras vinon.
1388 [vitro], perfekte travidebla, facile disrompebla substanco, uzata por fari botelojn, glasojn, fenestro-vitraĵojn ktp.
1389 [vitraĵo], objekto, artiklo el vitro.
1390 [vitrofandejo], loko, kie oni transformas silikan sablon kun potaso aŭ sodo en krudvitron.
1391 [vizi], doni, skribi vizon.
1392 [vizo], skribita atesto de aŭtoritato en pasporto, permesanta vojaĝon al alia lando aŭ forvojaĝon al la sia.
1393 [vojo], spaco, laŭlonge de kiu oni iras piede aŭ per veturilo, sin movante de unu loko al alia (K. [strato]).
1394 [vojaĝi], iri en neproksiman landon, lokon.
1395 [vojaĝanto], persono, kiu vojaĝas.
1396 [vojaĝisto], oficisto de firmo, vojaĝanta kun specimenaro, por komerca celo.
(a) [komerca vojaĝisto], v. [vojaĝisto].
1397 [volumo], libro enhavanta verkon aŭ parton de ĝi.
1398 [volumeno], amplekso de korpo, spaco de ĝi okupata.
1399 [volvi], ĉirkaŭmeti ion sur ion, ĝin turnante sur ĝin. — {Volvi fadenon sur bobenon.}
(a) [envolvi], formi pakaĵon el io, ĝin enfermante en paperon, ŝtofon, ktp., ĉirkaŭ ĝi fiksatan (K. [paki]).
Z
1400 [zinko], metalo komune uzata por kovri tegmentojn, por elektraj baterioj, ktp. {(Kem. simbol. Zn)}
1401 [zono], certa speco de lando, de teritorio.
1402 [zorgi], atente uzadi siajn kapablojn por la bono de io, de iu.