Komerca Vortaro en Esperanto/Letero M
762 magazeno, 1. ejo, kie oni konservas provizojn, varojn, ktp ;
763 magazenlibro, v. libro.
764 maizo, turka greno, vegetaĵo, el kies flavaj grenoj oni faras farunon por manĝaĵoj.
765 majoliko, v. fajenco.
766 makleri, profesie agi kiel peranto inter vendistoj kaj aĉetantoj.
767 makleristo, tiu, kies specialeco estas makleri.
768 maklero, v. kurtaĝo.
769 maklerpago, v. kurtaĝo.
770 maklerprocentaĵo, v. kurtaĝo.
771 *maksimumo, plejgranda kvanta aŭ grado atingebla (K. minimumo).
772 makulo, malpurigita aŭ malbonigita parto sur io.
773 malabunda, v. abunda.
774 malkatizi, v. katizilo.
775 malkompreno, v. kompreno.
776 malmendi, v. mendi.
777 malneto pezo, v. pezo.
778 malplikariĝo, v. kara.
779 malplikostiĝo, v. kosto.
780 malneto, v. neto.
781 malneta pezo, v. pezo.
782 manlaboro, v. laboro.
783 mandato, 1. rajtigo, agi en la nomo de iu ;
- 2. dokumento, per kiu oni rajtigas alian personon agi en sia nomo (K. prokuro).
- a) poŝtmandato, dokumento, per kiu oni enpagas monon ĉe la poŝto por transpago al alia persono.
784 manki, ne esti ; esti en ne sufiĉa kvanto, proporcio, malgraŭ la bezono.
785 manipuli, procedi per la manoj, farante ion, ankaŭ per iu instrumento ; — fig. havi manon en afero (ofte en malbona senco).
786 manko, tio, kio ne estas, forestas en kvanto ktp.
787 manufakturo, vasta industria establo, granda fabriko.
788 marĉandi, diskutadi, celante atingi favorajn prezojn aŭ pagon.
789 marki, fari sur komercaĵon signon, kiu montras la fabrikon, la firmon, ktp.
790 marko, 1. monero de Estonio, Finlando, Germanujo (v. tabelon) ;
- 2. signo montranta devenon, kvaliton, ktp. de varo.
- a) fabrikmarko, signo de fabriko por distingi ĝiajn produktojn de aliaj.
- b) fiska marko, kartpeceto, similanta al poŝtmarko, gluebla sur fakturojn, ricevatestojn, kambiojn, varojn, atestanta la faritan pagon de ŝtata, provinca, komunuma ktp. imposto.
- c) poŝtmarko, papera peceto kun presitaĵo, montranta ĝian koston, kiun oni gluas sur leterojn, paketojn, k. c. por ilin afranki, nome, por pagi la poŝtajn elspezojn.
- ĉ) punmarko, speco de poŝtmarko por kvitanci la alpagon por neafrankita aŭ ne sufiĉe afrankita sendaĵo.
- d) stampomarko, ia oficiala marko kun imposta aŭ depaga valoro por glui sur stampotan dokumenton, afiŝon ktp. konforme al la leĝoj.
- e) surtaksmarko, v. punmarko.
791 *markonigramo, v. radio.
792 marmoro, ŝtono tre malmola kaj de supera kvalito, uzata en skulptarto, arkitekturo kaj masonado.
793 masiva, konsistanta el plena substanco, firma, fortika.
794 maso, kvanto de materio de korpo, ekzemple gelateno.
795 mastro, 1. posedanto de domo, loĝejo, hotelo, ktp. ;
- 2. estro de laborejo.
796 maŝino, aparato produktanta, transsendanta, pliiganta, utiliganta forton, kiu anstataŭas, faciligas, pli-efikigas la manlaboron.
797 maŝinaro, tutaĵo de maŝinoj, uzataj por laborado.
798 maŝinlabor(aĵ)o, laboraĵo farata per maŝino.
799 maŝinskribi, v. skribi.
800 maŝinskribado, v. skribado.
801 maŝinskribisto, v. skribi.
802 mato, ordinara kovraĵo el junko, pajlo k. s.
803 materialo, objekto aŭ objektoj, el kiuj oni povas ion produkti per laboro, ion verki.
804 materio, 1. ĉio, kio ekzistas ekster la spirito ;
- 2. tio, el kio konsistas la korpoj.
805 matura, plene evoluita, finstudita, finesplorita.
- a) frumaturaĵo, frukto aŭ vegetaĵo manĝebla, kiu tre frutempe maturiĝas. (K. fruaĵoj, frufruktoj).
806 mejlo, voja mezuro, ne egala en diversaj landoj. Germana mejlo = 7420 m. ; angla = 1609 m. ; en centra Italiujo proksimume 1500 m. ; mara mejlo = 1852 m.
meĥaniko, v. mekaniko.
807 mekaniko, branĉo de fiziko pri la movado kaj ĝiaj leĝoj.
808 mekanikisto, specialisto en la mekaniko.
809 mekanismo, kunigaĵo de la partoj, formantaj maŝinon, aparaton.
810 memorialo, libro, en kiu oni enregistras la ĵus faritajn komercaferojn, unu post la alia, laŭ ilia sinsekvo, por poste ilin transskribi en aliajn registrojn. En la tiel nomata « amerika sistemo » la memorialo kun kontokolonoj estas la ĉefa libro kaj la bazo por bilanco. (K. taglibro).
811 memorlibreto, v. libro.
812 mencii, diri, skribi nur malmultajn vortojn, parolante pri lia afero.
813 mendi, postuli, ke oni faru, rezervu, liveru, alportu, sendu objekton, varon ktp.
- a) malmendi, nuligi faritan mendon.
814 mendanto, persono, kiu mendas.
- a) antaŭmendanto, persono, kiu certigas al iu la aĉeton de poste sendota varo, la pagon de farota laboro.
815 mendilo, parte presita folieto, plenigita per skribitaj vortoj kaj subskribita, kun la celo, mendi ion.
816 mendo, ago de mendanto.
817 merceri, briligi kotonon per lesivo.
818 mercer(aĵ)o, kolektiva nomo de diversaj akcesoraĵoj kaj objektoj, uzataj en vestofarado kaj virinlaboroj.
819 merinolano, lano el longhara merino-ŝafo de Sudameriko.
820 merkato, sfero, kampo de komerca agado, (ne ejo) de speciala branĉo. — Kotonmerkato, mondmerkato. - (K. foiro).
821 metalo, kemia elemento speciale brilanta, solida; ĝi estas bona kondukanto de varmo kaj de elektro, fandebla kaj forĝebla.
822 metalmono, v. mono
823 metalurgio, 1. scienco pri la proprecoj kaj kvalitoj de la metalo kaj metalojdoj kaj pri la maniero ilin prepari por praktika uzado;
- 2. prilaborado de la metaloj kaj metalojdoj, industriopri la produktado de ili (K. siderurgio).
824 meti, doni lokon al io, al iu.
- a) elmeti, elvidigi, elmontri, prezenti (K. ekspozicii).
- b) enmeti, doni lokon al io en io.
825 metio, manlabora aŭ mekanika profesio. — Metio de horloĝisto, mekanikisto. — (K. ofico, profesio).
826 metro, internacia mezurunuo de longo, egala al kvardek-milionono de l' tera meridiano.
827 metra kvintalo, v. kvintalo.
828 mezkvalita, v kvalita.
829 mezuri, konstati la grandecon de io, ĝin komparanto kun difinita grandeco (mezurilo) konsiderata kiel unuo.
830 mili... prefikso de metra decimala sistemo, signifanta milonon de la mezur-unuo prezentata de la dua parto de l' vorto. — Miliaro, miligramo, mililitro, milimetro estas milono de aro, gramo, litro, metro. - (K. centi..., deci..., deka..., hekto..., miria...).
831. miliardo, mil milionoj, (=1000.000.000) laŭ la franca (romana) sistemo; unu miliono da milionoj, laŭ la angla-germana. (K. biliono)
832 miliono, mil miloj (=1000.000).
833 milionulo, riĉulo posedanta milionon aŭ milionojn da frankoj, dolaroj, funtoj sterlingaj aŭ de alia valuto.
834 mino, tera kavaĵo, kien oni metas eksplodajn materiojn
835 minaĵo, mineralo enhavanta metalon.
836 minejo, subtera loko, kie oni elfosas mineralojn. - Orminejo, ŝtonkarba minejo.
837 minimumo, plejmalgranda kvanto aŭ grado atingebla. - (K. maksimumo).
838 ministerio, la tuto de supera Stata institucio, inkluzive la oficistaro, kies estro estas ministro. - Komerca, kolonia ministerio.
839 ministro, supera ŝtatoficisto, administranta unu el la fakoj de la ŝtataj aferoj.
840 ministraro, ĉiuj ministroj kune, sen oficistaro (K. ministerio).
841 ministrejo, palaco, domaro, en kiu troviĝas la ministroj kaj ilia oficistaro.
842 minus, malpli-signo de subtraho kaj de negativa kvanto.
- Ses minus tri restas tri (6-3=3).
843 miri(a)... prefikso de metra decimala sistemo signifanta dekmiloblon de la mezurunuo prezentata de la dua parto de l' vorto. - Miriaro, miriagramo, mirialitro kaj miriametro signifas dekmil arojn, gramojn, litrojn, metrojn (K. mili..., centi..., deci..., deka..., hekta..., kilo...).
844 modelo, afero, kiun oni reproduktas, ĝin imitante, ĝin kopiante; - (fig.): io senmanka, perfekta. (K. specimeno).
845 modera, ne troa, ne ekscesa, ne ekstrema; ne tro postulema. - Moderaj elspezoj, prezoj.
846 moderna, 1. de la nuna tempo, malo de antikva;
- 2. laŭmoda.
847 modli, reprodukti objekton aŭ modelon, prezenti formon de elpensita aĵo, de ornamaĵo per mola argilo, gipso, vakso, ktp. (K. skulpti).
848 modo, nedaŭra maniero de societaj rilatoj, de formo je vestoj, de negoca kutimaro.
849 mono, pagilo, aĉetrimedo el metalo aŭ el papero.
- a) metalmono, metalplatetoj en fiksitaj formo, grandeco, pezo, aranĝo kaj surstampo, eldonitaj de l' ŝtato kiel pagiloj (K. papermono).
- b) papermono, ŝtataj, aŭ de rajtigita banko presitaj, folietoj, uzataj kiel pagrimedo kaj laŭlege anstataŭantaj la metalmonerojn (K. monbileto, bankbileto, metalmono).
850 monero, aparta ero de metala mono. Ora, arĝenta, nikela, kupra monero - (K. monbileto).
851 monigo, Ŝanĝo de valorpapero, de papermono ktp. en kurantan metalan monon.
852 monujo, saketo, kesteto, skatoleto, ujo, en kiu oni tenas monon; saketo por enteni monerojn, kiun oni portas en poso.
853 monbileto, v. bileto.
854 mon-enmeto, la sumo de kapitalo per kiu oni partoprenas en komerca entrepreno.
855 mon(er)farejo, loko, kie oni faras monerojn, ĉu metalajn, ĉu paperajn.
856 monpuno, puno, konsistanta el pago de mono.
857 monŝanĝisto, persono, kies ofico estas ŝanĝi monon.
858 monopolo, privilegio, rajtiganta iun, ekskluzive fabriki, vendi aŭ fari ion.
- a) ŝtatmonopolo, monopolo de ŝtato.
859 montri, igi ion, iun videbla, prezenti ion, iun al la rigardo de iu.
860 moratorio, tempo, lasata al ŝuldanto, por prokrasti pagon.
861 moruo, mara fiso el la familio de l' gadoj, multe eksportata el Novlando (K. laberdano).
862 motorciklo, biciklo, triciklo, plurciklo, movata per motoro.
863 motoro, mašino, per kiu forto produktas movon, laboron. - Elektra, gasa, hidraŭlika, vapora motoro.
864 mov(ad)o, ŝanĝo de situacio, de loko rilate al fiksita io, aŭ al io, konsiderata kiel fiksita. - Movado de persono, veturilo, vagonaro.
- a) prezmov(ad)o, prezoŝanĝo: pli-malplialtiĝo de prezo, dependanta precipe de la pli-malpli grandaj oferto kaj demando, de vendo, de aĉeto.
865 mueli, pulvorigi semojn de greno, maizo, hordeo, pipro, kafo ktp.
866 muelejo, loko, kie oni muelas.
867 muelilo, aparato, maŝino aŭ tuta instalo, per kiu oni muelas.
868 multobligi, plinombrigi ion.
869 multobligaparato, oficeja maŝino por multenombra reproduktado de cirkuleroj, avizoj, katalogoj, ktp. (K. multobligilo).
870 multobligilo, instalo por multoble reprodukti skribaĵojn, desegnojn ktp. per speciala procedo. (K. hektografo).
871 muslino, tre subtila kotona, lana, silka teksaĵo.