Saltu al enhavo

Komerca Vortaro en Esperanto/Letero N

El Vikifontaro
Esperanto-Eldonejo A. PaoletSan Vito al Tagliamento, Italio (p. 53-54)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  M
O  ►
N


872 nacio, tutaĵo de personoj, naskiĝintaj en sama lando, havantaj saman devenon, ĝenerale parolantaj saman lingvon (K. lando, regno, ŝtato).

a) internacia, koncernanta plurajn naciojn (K. universala).

873 navigacio, v. ŝipveturado.

874 negoci, plenumi agon, entreprenon, aferon, celantan monprofiton.

875 negoco, ago de negocanto, de negocisto.

876 negocisto, persono, kiu profesie negocas (K. komercisto).

a) grandnegocisto, persono, kiu profesie negocas pogrande.

877 neta, pura, senmakula.

878 nete, ne kalkulante ĉiujn elspezojn, konsiderante la ordinaran pezon sen taro.

879 neta gajno, reala profito, forigante el la kalkulo de la enkasita mono, la elspezojn faritajn, la perdojn okazintajn.

880 neta pezo, v. pezo.

a) malneta pezo, kuntara pezo: pezo de varo kun taro.

881 neto, skribaĵo klara, sen korektoj, nek makuloj, ofte kopiita de alia skribaĵo kun korektoj, makuloj.

a) malneto, unua skribo de projekto, manuskripte k. s. kun korektoj, makuloj, plibonigoj.

882 nikelo, metalo, tre similanta argenton, multe uzata en la industrio, el kiu oni faras monerojn. (Kem. simb. N.).

883 nomo, vorto uzata por diferencigi objekton aŭ personon de alia.

884 noma, determinata per nomo. - Noma akcio.

885 nominala, 1. posedanta nur la nomon, sed ne la rajtojn;

2. cifera indiko de valoro, ofte diferenca de la efektiva (K. noma).

886 norma, kiu rilatas al normo (K. normala).

887 normo, principo, kiu servas kiel regulo (K. regulo, direktivo).

888 normigo, sistemo, enkonduki unuecajn formon, grandecon, longecon, formaton, por papero, libroj, maŝinoj, maŝinpartoj ktp.

889 normala, ordinara, kutima, laŭregula. (K. norma).

890 normkazo, v. antaŭkazo.

891 norm-mezuri, oficiale laŭleĝe ekzameni mezurilojn kaj pezilojn, komparante ilin kun laŭleĝa, norm-mezur(il)o.

892 noti, skribi noton.

893 notlibro, v. libro.

894 notario, publika oficisto, leĝe rajtigita redakti, atesti, konservi kontraktojn, aktojn, dokumentojn.

895 novarĝento, v. argentano.

896 nutraĵo, varo vendata por manĝi, trinki; (K. ĝu-manĝaĵoj).