Komerca Vortaro en Esperanto/Letero O
897 obligacio, kreditpapero de ŝtato aŭ privata entrepreno liverata, kiel dokumento pri ŝuldo (K. ŝuldatesto).
898 oferti, proponi je vendo al eventualaj aĉetantoj, sciigante la kondiĉojn.
899 oferto, buŝa aŭ skriba ago de tiu, kiu ofertas.
900 oferto kaj demando, la negoca movado sur merkato, rezultanta el propono de varprovizo por aĉeto (oferto) kaj de sininformo pri varoj bezonataj, demandante pri prezo, kvalito ktp. (demando pri varoj). (K. demando pri varoj, mendi).
901 ofico, okupado ĉe publika aŭ privata servado (K. metio, profesio).
902 oficejo, loko, kie oni deĵoras pro ofico. - Urba, komunuma, provinca, ŝtata oficejo. (K. kontoro).
903 oficisto, persono, profesie okupita en publika aŭ privata servado.
904 okazo, io estanta je nedifinita tempo, fariĝanta, estanta, sendepende de niaj agoj, de nia volo.
905 okshofto, malnova mezuro de fluidaĵoj = 205-236 litroj, nuntempe, ankoraŭ uzata en vinkomerco.
906 oleo, grasa fluidaĵo, ekstraktita el olivoj kaj el aliaj vegetaĵoj kaj el graso de iuj bestoj.
907 olivo, frukto de olivarbo, el kiu oni ekstraktas oleon.
908 ondokartono, kartono ondumita, uzata por paki delikatajn kaj facilrompeblajn objektojn.
909 opozicio, kontraŭstaro.
910 oro, valora flava metalo, uzata por ornamaĵoj, moneroj. - (Kem. simb. Au.).
911 oraĵisto, artisto, laboristo, kiu faras delikatajn, luksajn laboraĵojn el oro kaj el aliaj multvaloraj metaloj, ofte kunigitaj kun multekostaj ŝtonetoj.
912 oraĵoj, ornamaĵoj konsistantaj el objektoj el oro.
913 ordo, 1. sistemo, vico, laŭ kiu la aferoj, aĵoj sekvas unu la alian;
- 2. regula, laŭcela dismeto de objektoj, aĵoj, aferoj.
914 ordinara, ne diferenca je la plimulto de samspecaj aferoj, ne ekstrokvalita.
915 ordinara freto, v. freto.
916 ordono, 1 ago de tiu, kiu estre konigas sian volon al subuloj;
- 2. komisio, mendo.
917 ordonbileto, v. bileto.
- a) al nia ordono, cedoformulo, ĝiroteksto por ĉekoj kaj kambioj; ĝi signifas: Por ni (mi) al...., anstataŭ ni (mi) al....
918 organizacio, v. organizaĵo.
919 organiz(ad)o, arango de io, por ke ĝi estu preta funkcii, agi, efiki. - Organizado de societo, oficejo, kontoro, demonstracio.
920 organiz(aĵ)o, laŭsisteme arangita tuto.
921 origino, deveno, komenco, naskiĝo.
922 originala, 1. ne laŭ modelo;
- 2. ne ordinara, malofta, kiu havas specialan karakteron (K. tipa).