Saltu al enhavo

Komerca Vortaro en Esperanto/Letero P

El Vikifontaro
Esperanto-Eldonejo A. PaoletSan Vito al Tagliamento, Italio (p. 56-64)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  O
R  ►
P


923 paco, stato de du aŭ pluraj personoj aŭ landoj, kies interrilatoj ne estas malamikaj, vivantaj kviete, en reciproka respekto kaj toleremo.

924 pacjuĝisto, juĝisto, kiu faras la decidojn en disputoj diversspecaj por atingi interkonsenton.

925 pagi, doni monon interŝanĝe je aĉetata aĵo, aŭ por ricevi servon, por sin liberigi de ŝuldo, ktp. (K. antaŭpagi, anticipi).

926 pago, 1) ago de tiu, kiu pagos.

2) rimedo, per kiu oni pagas, mono, kambio ktp.
a) antaŭpago, pago, farata antaŭ la ricevo de komercaĵo, antaŭ la plenumo de servo farota.
b) maklerpago, maklerprofito. (K. kurtaĝo).
c) partpago, pago de parto de ŝuldo, de imposto, ktp.
ĉ) plenpago, I. ago pagi tutan koston de aĉetita aĵo, tutan rekompencon por farita laboro, servo, tutan sumon de farita ŝuldo;
2) la tuta sumo pagita.
d) postpago, pago, farata kelke da tempo post la ricevo de la komercaĵo aĉetita, post la plenumo de komisiita servo, laboro.
e) senpage, ne pagante, sen elspezo.

927 pagdato, tago de pago.

928 pagokapabla, v. solventa.

929 pagopromeso, skribaĵo, per kiu oni devigas sin pagi al iu persono, aŭ al ĝia anstataŭanto, laŭ aparta ordono.

930 pagoŝargo, enkasigo de mono per la pošto kontraŭ enmanigo de l' sendaĵo, ŝarĝita per la sumo pagota.

931 paĝo, unu flanko de papera folio (K. folio).

932 paki, kunmeti ion, ĝin ligante per ŝnureto, ŝnuro, kaj ofte ĝin envolvante en paperon, tolon, ktp.

a) elpaki, dismeti aĵojn, kunmetitajn en pakaĵo.
b) enpaki, kunmeti ion, donante al ĝi formon de pakaĵo.

933 pako, kunmetita aro, amaso da sama materialo - Pako da papero, kotono, lano.

934 pakado, ago paki.

935 pakaĵo, kunpakitaj objektoj, aĵoj.

936 pakaĵisto, laboristo, kies tasko estas porti pakaĵojn ĉe la stacio ktp. (K. portisto).

937 pakisto, laboristo, kies tasko estas paki, fari paketojn, pakaĵojn.

938 pakaĵvagono, v. vagono.

939 pakĉambro, ĉambro, en kiu oni pakas aĵojn, finpreparas paketojn.

940 paketo, v. pakaĵo.

941 pakfongo, alojo, arĝentosimila metalo, precipe uzata en Ĥinujo por luksobjektoj kaj manĝilaroj. En kelkaj landoj identa kun tiel nomata blankmetalo (K. alpako, argentano, blankmetalo).

942 papero, maldikaj folioj, fabrikataj ĉu el ĉifonoj, ĉu el diversaj vegetaĵoj kaj ne vegetaĵaj substancoj, sur kiujn oni skribas, presas, desegnas, kaj kiujn oni uzas por paki ktp.

a) karbopapero, papero kolorigita per karbo aŭ surogato similspeca, uzata por traskribo.
b) leterpapero, papero, uzata por skribi leterojn, kutime kun surpresita titolo de l' firmo kaj aliaj indikoj.
c) sorbopapero, papero sen gluo, uzata por sorbi inkon de skribaĵo.
ĉ) stampita papero, v. stampo.

943 paperaĉo, 1. senglua papero, konsistanta el malbona materialo, uzata precipe por envolvi;

2. papero, forĵetinda, ĉar ne plu taŭga por ia uzo.

944 paperujo, portebla leda, tola ujo por diversspecaj paperoj.

945 paperkorbo, korbo, en kiun oni ĵetas eluzitan paperon, tre uzata en kontoroj, sekretariejoj, oficejoj.

946 papermono, v. mono.

947 parao, turka kaj sudslava monero. (v. tabelon).

948 parfumo, bonodora substanco, solvita en alkoholo (K. aromo, drogo.

949 partio, persono aŭ aro da personoj kontraŭaj al alia persono aŭ aro da personoj, grupo.

a) egalpartia, konsistanta egale el personoj de diversaj partioj.
b) ambaŭpartia, konsistanta egale el reprezentantoj de du kontraŭaj partioj, ekzemple en arbitracio.

950 parto, io el tuto, el tuta kvanto, sumo ktp.

951 partopago, v. pago.

952 partopreni, kunagi en fakto, en entrepreno, kunlabori. - Partopreni en starigo de establo, en fondo de kompanio, ktp.

953 pasaĝero, persono, kiu uzas publikan transportilon, vaporŝipon, fervojon, aŭtobuson por veturi.

954 pasivo, negativa parto de propraĵo, afero okaziganta elspezojn, malo de aktivo.

955 pasporto, dokumento rajtiganta vojaĝi eksterlanden kaj eniri aŭ logi tie.

956 patento, dokumento, rajtiganta ekskluzive ekspluati elpensaĵon (K. diplomo).

957 paŭsi, reprodukti desegnaĵon sur travidebla papero, sekvante la liniojn de l' submetita originalo. (K. kopii, traskribi).

958 penco, angla monero, dekduono de ŝilingo (v. tabelon).

959 pendpesilo, v. pesilo.

960 pera, ne rekta, farita, okazanta kun helpo de aliaj, rimeda.

961 peradaĉisto, negocisto, kiu per nura perado, ofte eĉ ne posedante la varojn, klopodas profitegi de la nepra bezono por komerci (K. akapari, elaĉeti).

962 per(ad)i, interhelpi, sin meti inter du aŭ pli da personoj, por faciligi akiron.

963 perdi, pro akcidento, pro malbonŝanco aŭ pro alia kialo, ĉesi havi, posedi bonaĵon.

964 perei, 1. akcidente morti;

2. esti detruata per akcidento.

965 persekuti, laŭlege agi kontraŭ iu.

966 peseto, hispana monero. (v. tabelon).

967 pesi, determini la pezon de io, komparante gin kun pezunuo (K. pezi).

968 pesilo, aparato por determini la pezon de io (K. pezilo).

a) pendpesilo, pesilo, je kies vekto pendas du pesilteleroj, el kiuj unu servas por meti la pezilon kaj la alia por la aĵo pesota (K. rapidpesilo).
b) rapidpesilo, pesilo, konsistanta el horizontala stango gradigita, kun ŝovebla pezilo kaj unu pendanta telero (aŭ kroĉo) por meti la aĵon pesotan.

969 peto, sinturnado al in por ricevi, atingi ion - Informpeto, monpeto. - (K. demando pri varoj, mendi, oferto).

970 petrolo, fluida miksaĵo de hidrokarbonoj, uzata por lumigado kaj hejtado,

971 pezi, havi pezon (K. pezi).

972 pezo, emo de ĉiuj korpoj proksimiĝi al tera centro. (K. pezi).

a) kuntara pezo, pezo de varo kun taro.
b) malneto pezo, v. kuntara pezo.
c) neta pezo, v. sentara pezo.
ĉ) sentara pezo, pezo de varo mem, dekalkulante tiun, en kiu ĝi estas enhavata (kesto, sako, ŝnuroj ktp.).

973 pezilo, peco de metalo, havanta pezon de la mezurunuo, aŭ de ĝiaj obloj aŭ onoj, kiun oni metas ĉu sola, ĉu kun aliaj samspecaj metalpecoj, sur unu teleron de la pesilo, dume sur la alian oni metas la pezotan âjon. — (K. pesilo).

974 pĝ., mallongigo por « paĝo ».

975 pipro, sekigita frukto de samnoma arbo, uzata kiel spico.

976 placo, vasta, libera loko, ĉirkaŭata de konstruaĵoj.

977 plantejo, kampo, kamparo, kie oni plantas vegetaĵojn, zorgante pri ilia kreskado kaj fruktodono — Kafo-, teplantejo.

978 plendi (pri iu, io, kontraŭ iu, io), esprimi sian malkonsenton (pri iu, pri io, kontraŭ iu, kontraŭ io).

979 plenpago, v. pago.

980 plialtiĝo, v. kara.

981 plikostiĝo, v. kosto.

982 plikosto, v. kosto.

983 plombo, pendaĵo el plumbo, lado aŭ kartono por sigeli vagonojn, kestojn : oficiala sigelo de l’ dogano.

984 plumbo, multepeza metalo, faciletendebla kaj facilfandebla (Kem. simbol. Pb.).

985 plus, (matem.) « kaj », aldonante, aldonu. — Tri plus tri estas ses (3+3=6). — (K. minus).

986 pluŝo, teksaĵo, kiu similas al veluro, sed kun pli longaj haroj. (K. veluro).

987 podetale, v. detale.

988 pogrande, v. granda.

989 poliso, dokumento, atestanta faritan asekuron

990 poluri, fari ion glata kaj brila per frotado (K. brila).

991 porcelano, bakita, sonora, diafana substanco, el delikata argilo, el kiu konsistas tasoj, pladetoj, kruĉoj, precipe por kafo, lakto, teo.

992 porti, teni kun si aĵon metitan en siajn manojn, sur sian korpon.

a) transporti, porti de unu loko al alia. -
b) transporto, 1. forporto de objektoj, aĵoj de unu loko al alia;
2. sumo transkribita de unu paĝo aŭ kolono al alia paĝo, kolono aŭ libro.

993 portisto, homo, kies profesio estas porti aŭ disporti aĵojn, objektojn.

a) leterportisto, malsupera pošta oficisto, kies tasko estas disporti al la adresatoj korespondaĵojn kaj presaĵojn.
b) ŝarĝoportisto, laboristo, kies tasko estas transporti kestojn, ŝarĝojn ktp.

994 posedi, havi ion por si, por sia uzo.

995 posedo, fakta rajto pri objekto (K. propraĵo).

996 posedaĵo, tutaĵo de mono, bienoj, riĉaĵoj posedataj.

997 posedanto, persono, kiu posedas, havas ion (K. propraĵulo).

998 postuli, firme esprimi sian volon por ricevi ion, kion oni rajtas, aŭ kredas rajte havi aŭ por ke oni faru aŭ ne faru ion, kion oni kredas ĝusta, ke oni faru aŭ ne faru.

999 postpago, v. pago.

1000 poŝto, publika institucio, ordinare ŝtata, por transporto kaj livero de korespondaĵoj, presaĵoj, pakaĵoj, por sendo de mono ktp.

1001 poŝtĉeko, v. ĉeko.

1002 poŝtĉeka konto, konto ĉe la poŝto, ebliganta senmonan transpagon de sumo per la poŝto.

1003 poŝtfako, fako en poŝtoficejo, kie la adresato serĉas mem la poŝtaĵojn, alvenintajn por li.

1004 poŝtkarto, v. karto.

1005 poŝtkesto, v. leterkesto.

1006 poŝtmandato, v. mandato.

1007 poŝtmarko, v. marko.

1008 poŝtordono, enkasigo de mono aŭ kambio pere de la poŝto. (K. poŝtmandato, pagoŝarĝo).

1009 poŝtrestanta, pri letero, sendaĵo: kiun la adresato prenas en la poŝtoficejo mem.

1010 poŝtvagonaro, v. vagonaro.

1011 presto, videbla aŭ konstatebla produkto, rezultato, de ago, jur. Sintenado (farado, ekz. doni, liveri, konservi, transporti ion; aŭ malfarado, ekz. ne malhelpi, toleri, permesi, ne luigi), kiun kreditoro rajtas postuli de la ŝuldanto (K. kompenso).

1012 preta, 1. pri afero, aĵo, objekto plene preparita por tuja uzo, ago;

2 pri persono, ulo: ema, preparita fari ion.

1013 prezo, sumo postulata por vendota komercaĵo, por farota laboro - Alta, malalta prezo. (K. kosto, valoro).

a) fabrikprezo, prezo de varo en la fabriko.
b) favor-prezo, speciale malaltigita prezo.
c) fiksa prezo, prezo ne ŝangebla.
ĉ) kostprezo, prezo de vendo farata sen profito, nome donante la varon kontraŭ pago de la sama sumo, kiun oni pagis por ĝin havi.
d) reduktita prezo, prezo kiel eble plej malaltigita.

1014 prezaĉo, prezo, ekstreme malbona, postulata por varo, en la celo, liberigi sin de ĝi, ofte pro konkurenco.

1015 prezaro, listo, tabelo de la prezoj de komercaĵoj kun vendo-kondiĉoj ktp. (K. katalogo).

1016 prezomovado, v. mov(ad)o.

1017 prezentanto, persono prezentanta dokumenton.

a) al la prezentanto, (pri papero, kiu ne havas skribitan la nomon de la posedanto): kiun oni pagos al la prezentanto, kiu ajn estu.

1018 procedo, speciala maniero, laŭ kiu oni faras ion, fabrikas ion.

1019 proceduro, maniero apliki la leĝon en juĝado (K. proceso).

1020 procento, profito de cent monunuoj en unu jaro.

1021 procentego, v. uzuro.

1022 proceso, 1. jura proceduro por decidi en diskuto inter akuzinto kaj akuzito;

2. disvolviĝa movado de io, fenomeno. - Proceso de fermentado.

1023 produkto, 1. rezultato de io;

2. farita, fabrikita substanco, objekto (K. presto).

1024 produktaĵo, v. produkto.

1025 produkto-prezo, tuta produkta kosto de varo (K. kostprezo.)

1026 profesio, okupado, per kiu oni akiras la vivrimedojn (K. metio, ofico).

1027 profilo, 1. trajtoj de io, vidita de flanko.

2. desegnaĵo de perpendikulara tranĉo de maŝino, de konstruaĵo.

1028 profiti, havi, eltiri utilon de io.

1029 profito, 1. sukcesa rezultato, bonaĵo, utilo devenanta de ago, de laboro, de penado;

2. diferenco inter aĉetkosto kaj vendoprezo (K. gajno, utilo).

1030 prokrasti, destini postan tempon por fari ion, kion oni povus fari tuj.

1031 prokuro, rajtigo laŭleĝe donita de iu firmo aŭ persono por difinita tasko (K. mandato).

1032 prokuristo, oficisto, kiu havas rajtigon reprezentadi lauleĝe firmon aŭ entreprenon.

1033 prokurito, persono, kiu havas ian prokuron.

1034 proponi, prezenti por eventuala aprobo projekton, aĵon, aferon, por ke oni gin akceptu donace aŭ pagante.

1035 propraĵo, io ekskluzive apartenanta al iu.

1036 propraĵulo, persono, al kiu io apartenas ekskluzive (K. posedanto).

1037 proprigi al si, fari ion sia propraĵo.

a) senproprigi, forpreni laŭleĝe ies propraĵon, aŭ parton de ĝi, kun aŭ sen kompenso.

1038 prosperi, esti en ĉiam pli sukcesa stato.

1039 protekti, ŝirmi iun aŭ ion per leĝo, rekomendo, influo.

1040 protektismo, financa doktrino protekti per leĝoj, malhelpantaj la importon el eksterlando, la naciajn industriojn malo de libera interŝanĝo.

1041 protesti, 1. energie esprimi sian malkontenton, malaprobon, mallaŭdon;

2. ne sukcesinte pagigi al si kambion, konstatigi tiun ĉi fakton laŭleĝe kaj oficiale.

1042 provinco, parto de regno administrata de speciala reprezentanto de la registaro.

1043 provizi, liveri, havigi ion por estonta uzo.

1044 provizo, kolekto de objektoj, aĵoj, aferoj por estonta uzo.

1045 provizejo, loko por provizoj.

1046 prunti, 1. doni ion al iu kun kondiĉo de redono;

2. preni ion de iu kun kondiĉo de redono.

1047 prunto, 1. ago de pruntanto;

2. objekto pruntedonita aŭ prunteprenita.

1048 pruntedoni, doni ion al iu je kondiĉo de redono.

1049 pruntedono, 1. ago de tiu, kiu pruntedonas;

2. objekto pruntedonita.

1050 pruntepreni, preni ion de iu laŭ kondiĉo de redono.

1051 pruntepreno, 1. ago de tiu, kiu prunteprenas;

2. objekto prunteprenita.

1052 publiko, aro da personoj kunvenintaj ie por speciala celo (foiro, kunveno, teatro ktp.).

1053 puno, sufero, kaŭzita pro malpermesita ago en la celo, ke tio ne plu estu farata.

1054 punmarko, v. marko.

1055 putri, malkomponiĝi, parolante pri vegetaĵa aŭ besta organismo, kiam ĝi ĉesis vivi.