Komerca Vortaro en Esperanto/Letero R
1056 rabato, 1. malplialtiĝo de la prezo, de la valoro;
- 2. dekalkulo en pago.
1057 radio, la senfadena telegrafio kaj telefonio.
1058 radiogramo, v. radiotelegramo.
1059 radiotelegramo, telegramo, transigita per senfadena telegrafo, ankaŭ nomita markonigramo, laŭ la eltrovinto de la unua, vaste uzita, senfadena telegrafo Marconi.
1060 rafini, plipurigi produktaĵojn.
1061 rafinejo, 1. entrepreno, kiu rafinadas produktaĵojn;
- 2. loko, kie tiu rafinado estas farata.
1062 rajto, natura aŭ mora, aŭ leĝa povo fari ion, postuli ion.
1063 rajtigi, havigi al iu rajton fari ion.
- a) senrajtigi, laŭleĝe senigi iun je civitanaj rajtoj, malpermesi, ke li okupu publikan oficon, ke li administru siajn posedaĵojn.
1064 ranca, parolante pri grasoj, akirintaj malagrablan odoron kaj guston pro malkomponiĝo.
1065 rapida, okazanta, aganta en mallonga tempo.
1066 rapidfreto, v. freto.
1067 rapidpesilo, v. pesilo.
1068 rapidvagonaro, v. vagonaro.
1069 raporto, konigo, ĉu buŝa, ĉu skriba, pri tio, kion oni vi dis, sciis, studis, faris.
1070 reaĉeti, v. aĉeti.
1071 realigi, starigi, igi ekzistanta.
1072 redukti, malgrandigi je dimensio aŭ je nombro.
1073 reduktita prezo, v. prezo.
1074 referenco, 1. rekomenda atesto;
- 2. rilatigo al io.
1075 regio, administrado (ofte ŝtata) de bieno, monopolo ktp. kun respondeco al supera aŭtoritato (K. monopolo).
1076 regiono, parto de lando, de korpo, de surfaco, speciale distingita de la aliaj partoj (K. distrikto).
1077 registro, libro, kajero en kiu oni orde, laŭsisteme, enskribas, notas komercajn agojn, faktojn.
- a) enregistri, noti, skribi en registron.
1078 registrita letero, v. letero.
1079 registra tuno, v. tuno.
1080 regno, lando aŭ landgrupo, havanta komunan registaron kaj komunajn leĝojn.
1081 regulo, orda maniero, agi, vivi.
1082 regularo, orda kolekto de ĝeneralaj reguloj (K. statuto).
1083 rejso, portugala kaj brazila monero.
1084 reklamo, anoncado; atentigado pri disvendataj komercaĵoj, farata precipe per anoncoj laŭdantaj la komercaĵojn.
1085 rekomendi, esprimi bonan opinion pri io, pri iu, laŭdi por altiri al io, iu ies ŝaton, favoron.
1086 rekomendita letero, v. letero.
1087 remizo, ejo por teni veturilojn ĉiuspecajn.
1088 rendevuo, renkonto de du aŭ pli da personoj post antaŭa interkonsento pri la tempo kaj loko, por trakti pri io.
1089 rento, jara profito de pruntedonita mono, de paperoj, kiuj donas dividendon aŭ procentaĵon.
1090 rentumo, kompenso, kalkulita en procentoj, kurante pagota krom la ĉefa ŝuldo de ŝuldanto por la fruktuzo de fremdaj valoroj.
1091 rentumprocento, procenta kompenso je rentumoj ne-enspezitaj aŭ deponitaj.
1092 reprezenti, anstataŭi personon, firmon, societon, ktp., agante por ĝi.
1093 reprezentanto, persono, kiu anstataŭas alian personon, firmon, ktp., agante en ĝia nomo por ĝi.
1094 *respektiva, aparte rilatanta al nur unu el la objektoj pritraktataj.
1095 respondo, eldiro aŭ skribado de vortoj, koncernantaj diritan aŭ skribitan demandon.
1096 respondeco, devo preni sur sin la rezultatojn de siaj propraj agoj aŭ de la agoj de aliaj.
1097 resti, 1. esti daŭre samloke aŭ samstate;
- 2. daŭrigi esti parto de tutaĵo, post kiam alia parto de ĝi malaperis.
1098 restaĵo, parto de varoj, de io, kiu ankoraŭ estas post la malapero de alia aŭ de aliaj ĝiaj partoj.
1099 restoracio, publika ejo por manĝi kaj trinki.
1100 revizio, kontrolo de io (precipe de skribaĵo) por trovi kaj korekti erarojn, por plenigi mankojn, ktp.
1101 reviziisto, persono, kies profesia laboro estas reviziado.
1102 revizoro, v. reviziisto.
1103 revuo, broŝuro, gazeto, aŭ artikolo pri la ĉefaj okazintaĵoj de unu branĉo de la homa aktiveco.
1104 rezervi, konservi por alia tempo, por alia uzo.
1105 rezigno, 1. forlaso de pretendoj pri io, toleremo pri malbona stato;
- 2 forlaso senplenda de espero pri io neefektivigebla.
1106 *rezignacio, v. rezigno.
1107 rezervujo, ujo, ordinare kaldron- aŭ cilindroforma, por konservi fluidaĵojn.
1108 rezisto, kontraŭstaro al io. - Fajrorezista, akvorezista.
1109 rezulto, logika sekvo.
1110 rezultato, v. rezulto.
1111 ricevo, ago de tiu, kiu prenas, akceptas ion al li senditan, proponitan, donitan, donacitan aŭ venditan.
1112 ricevatesto, v. atesto.
1113 riĉa, posedanta multe da mono, da komforto ktp.
1114 rimeso, pri kambioj, ĉiu valorpapero aŭ mono, kiujn oni ricevas por kreditigo al iu aŭ por kovri iun financan ŝuldon.
1115 riproĉi, mallaŭdi iun, por hontigi lin. (K. admoni, konsili).
1116 riski, elmeti, submeti ion aŭ iun al danĝero, al ebleco de domaĝo, perdo aŭ pereo.
1117 rismo, pako da paperfolioj, en Italujo 400-500 foliegoj, en aliaj landoj 500 aŭ 1000 foliegoj.
1118 rizo, tropika vegetaĵo, kies semoj estas manĝeblaj.
1119 rompi, 1. subite apartigi per frapo, flekso, premo;
- 2. (fig.) malvalidigi, nuligi interkonsenton, kondiĉon, kontrakton.
- a) disrompi, rompi, apartigante tuton en plurajn pecojn.
- b) interrompi, rompi la kontinuecon de konversacio, interparolo, liverado.
1120 ruboj, defalaĵoj ĉe segado, borado, hakado, ktp.
1121 rublo, rusa arĝenta monero (v. tabelon).
1122 rubriko, fako, sekcio en gazeto, notlibro entenanta samspecajn aferojn.
1123 ruli, movi objekton kuŝantan sur surfaco de alia aĵo, turnante ĝin ĉirkaŭ ĝi mem.
1124 rulaĵo, longa, cilindroforma afero, aĵo.
1125 rulanta materialo, ĉiu movebla materialo de l' fervojo; vagonoj, vagonetoj, drezinoj, lokomotivoj, ktp.
1126 rusto, flavruĝa oksido, kiu formiĝas sur iuj metaloj, eksponitaj al aero, precipe malseka, ilin konsumante (K. oksido).