Komerca Vortaro en Esperanto/Letero S
1127 saboti, intence fuŝi, labori malbone aŭ eĉ detruante laboraĵojn kaj maŝinojn.
1128 sabot(ad)o, ago saboti.
1129 sabotago, v. sabot(ad)o.
1130 sabotaĵo, rezultato de sabotado, objekto sabotita.
1131 sako, ujo el unu aŭ du tolpecoj, sube kaj flanke kunkudritaj kaj kun malfermaĵo (aperturo) supre.
1132 salajro, perioda pago por konstanta servo, laboro (K. honorario).
1133 saldi, egaligi konton post konstato de la diferenco inter bonhavo kaj ŝuldo.
1134 saldo, diferenco inter debeto kaj kredito.
1135 sankcii, konfirmi dekreton preparitan, proponitan leĝon, donante al ĝi forton, dekretante ĝin valida.
1136 sapo, substanco, kiu estas komponaĵo de graso kaj alkalio, tre uzata por lavi.
1137 sciigi, fari iun scianta pri io, fari ion sciata de iu.
1138 sciigo, tio, kion oni sciigas (K. informo).
1139 sebo, plej malmola kaj facilfandebla parto de besta graso.
1140 segilo, ŝtala denthava bendo por tranĉi lignon aŭ alian materialon.
1141 segejo, 1. industria entrepreno, kiu per grandaj segiloj, mekanike movataj, transformas la arbotrunkojn en trabojn, tabulojn, ktp.;
- 2. loko, kie tiu ĉi industrio estas instalita kaj praktikata.
1142 sekcio, parto de institucio, societo, ktp. (K. fako, branĉo).
1143 sekura, esti certa, ŝirmita kontraŭ io, ekster danĝero.
1144 sekureco, stato de certeco, ŝirmiteco, sendanĝereco.
1145 sekretario, oficisto, kies tasko estas skribi leterojn, protokolojn, kaj sin okupi ĝenerale pri skribaferoj de firmo, societo, komunumo, persono, ktp.
- a) ĉefsekretario, unua el la sekretarioj; en la plimulto de landoj la direktanta sekretario de sindikato, asocio, komitato ktp.;
- b) *ĝenerala sekretario, v. ĉefsekretario.
1146 sekvestri, doni ion, kiel garantiaĵon por administrado, konservado al tria persono, laŭ juĝa ordono aŭ interpartia interkonsento, ĝis la fino de proceso.
1147 sendi, irigi ien, ordoni, ke io, iu estu atingonta difinitan lokon.
1148 send(ad)o, ago de sendanto.
1149 sendaĵo, objekto, aĵo, afero sendata.
1150 senpage, v. pago.
1151 senproprigi, v. propraĵo.
1152 sentara, v. taro.
1153 senrajtigi, v. rajtigi.
1154 sentara pezo, v. pezo.
1155 serĝo, malpeza lana teksaĵo, uzata kiel subŝtofo, ktp.
1156 siderurgio, scienco prilabori feron, fari la fandon de krudmetaloj, rafinadon de fero, ŝtalo, ktp.
1157 sigelo, 1. signo farata sur substanco mola, malmoligonta, por fermi koverton, sakon, keston, vagonon, ktp.;
- 2. stampo de oficiala autoritato por pruvi aŭtentikecon de skribaĵo, presaĵo.
1158 sigelilo, peco de metalo aŭ alia malmola substanco kun engravurita signo por sigeli.
1159 sigelvakso, substanco konsistanta el ŝelako, rezino kaj vakso, uzata por sigeli.
1160 silko, raŭpa ŝpinaĵo, el kiu oni faras tre ŝatatajn fadenojn kaj luksajn ŝtofojn.
1161 singardemo, v. gardi.
1162 sindikato, grupo de societoj, firmoj, kuniĝintaj por defendi siajn komunajn interesojn (K. korporacio, komerca ĉambro).
1163 situacio, 1. maniero, laŭ kiu io okupas lokon rilate al la ĉirkaŭantaj aĵoj;
- 2. tutaĵo de cirkonstancoj aŭ kondiĉoj pri io (K. konjunkturo).
1164 skalo, sistemo de laŭgrada divido en prezaro, tabelo, en geografio, topografio, sur termometro kaj barometro.
1165 skatolo, ujo ordinare en formo de rektangula prismo, el ligno, lado, kartono, ktp., plejofte kun kovrilo (K. doso).
1166 skemo, simpligita figuro, kiu ne reprezentas detale la formon, sed per malmultaj linioj la ĝeneralan aspekton de la objekto.
1167 skrapgumo, v. gumo.
1168 skribi, esprimi sentojn, pensojn, faktojn, okazantaĵojn, ideojn pere de literoj.
- a) maŝinskribi, skribi per maŝino.
- b) maŝinskribisto, persono, kies okupado estas skribi per maŝino.
- c) transskribi, 1. kopii, reprodukti skribaĵon au presaĵon, en kiu estas en sama sinsekva ordo ĉiuj vortoj de la originalo;
- 2. skribi sumon de iu konto aŭ libro, al alia konto aŭ libro.
- ĉ) traskribi, produkti per speciala kolorpapero samtempe unu aŭ plurajn kopiojn en skribado per mano aŭ maŝino (K. kopii, paŭsi).
1169 skribo, 1. ago de tiu, kiu skribas;
- 2. maniero skribi;
- 3. tio, kion oni skribas.
- a) traskribo, 1. ago traskribi;
- 2. la skribaĵo mem, tiel produktita;
- 3. skribi sumon de unu konto al alia;
- 4. skribe cedi ion al alia persono.
1170 skribado, v. skribo.
- a) maŝinskribado, skribado farata per skribmaŝino.
1171 skribaĵo, io skribita.
1172 skribmaŝino, maŝino kun klavaro por skribi samtempe kelkajn ekzemplerojn de sama skribaĵo, mekanike movigante metalajn tipojn.
1173 skuno, rapida, dumasta ŝipo, uzata por malmultekostaj vartransportoj.
1174 slipo, 1. papereto por noti ion (K. bileto);
- 2. papereto aŭ kartoneto de sistemo de klasifiko, notado, memorigo.
1175 slipujo, kesto, meblo por sistemo de klasifiko, notado, memorigo per slipoj aŭ sur kartoj (K. kartoteko).
1176 socio, ularo vivanta laŭ komunaj leĝoj, havanta komunajn kutimojn.
1177 socia, de socio, koncernanta socion.
1178 sociala, bona, favora por la socio, komuninteresa (K. socia).
1179 societo, konstanta kolektigo da personoj por komuna celo (K. asocio, kompanio).
1180 solida, 1. kies eroj estas firme kunigitaj;
- 2. serioza, fidinda.
1181 solidara, kiu prenas sur sin respondecon por la agoj de aliaj personoj.
1182 solventa, pagopova: kiu povas pagi siajn ŝuldojn. (K. pagokapabla).
1183 sortimento, aro da elektitaj samspecaj komercaĵoj (K. specimenaro, asorti).
1184 speco, tuto de aĵoj, objektoj, uloj, havantaj komunaju trajtojn, ecojn, ilin distingantajn de aliaj.
1185 speciala, destinata por aparta celo.
1186 specialvagono, v. vagono.
1187 specifi, detale, aparte determini.
1188 specimeno, ekzemplero, provaĵo de varo.
1189 specimenaro, kolekto da specimenoj, ofte kun indikitaj prezoj de ĉiu artiklo (K. asorti, sortimento).
1190 spekulacio, v. spekulado.
1191 spekuli, negoci en la espero pri profito dependanta nur de la okazoj.
1192 spekulado, ago de tiu, kiu spekul(aci)as.
1193 spekulanto, persono, kiu spekulas.
1194 spekulisto, persono, kiu profesie spekulas.
1195 sperto, lerteco, akirita per ada praktiko.
1196 speso, ĝenerala kosto, elspezo por maklerado, ekspedo, sendkostoj ktp.
1197 spezi, pagi aŭ akcepti monon.
1198 spezo, eniro kaj eliro de mono, akcepto aŭ pago de mono.
- a) elspezi, pagi monon por farata aĉeto, por ricevata servo, por ŝuldo, por depago, malo de enspezi.
- b) enspezi, akcepti monon: malo de elspezi.
- c) elspezo, 1. ago de tiu, kiu elspezas, malo de la enspezo;
- 2. sumo pagata, elspezante, malo de enspezo (sumo).
- d) enspezo, 1. akcepto de mono, ago de tiu, kiu enkasigas, kiu enspezas, malo de la ago elspezo;
- 2. sumo ricevata enspezante, malo de elspezo (sumo)
1199 spico, vegetaĵa, aroma substanco, kiun oni aldonas al manĝaĵoj kaj al trinkaĵoj (K. drogo).
1200 stabila, daŭre restanta, senmova, firma.
1201 stablo, 1. tablo por metia laboro;
- 2. stangaro por apogi, pendigi ion.
1202 stacio, 1. loko, kie haltas vagonaroj, tramoj, aŭtobusoj,ŝipoj;
- 2. la tuta aranĝo je haltopunkto de fervojo kun lokomotivhalo, vardeponejo ktp. (K. stacidomo).
- a) varstacio, loko, kie haltas aŭ forveturas nur vagonaroj portantaj varojn, komercaĵojn.
1203 stacidomo, domo, kie la pasaĝeroj atendas la alvenon aŭ la forveturon de la vagonaroj.
1204 stampi, fari stampon sur ion.
1205 stampo, signo gravurita sur metalo, ligno, kaŭĉuko, kiun oni presas sur leteron, koverton, dokumenton.
1206 stampilo, instrumento por stampi.
1207 stampilkuseno, kesteto kun enmetaĵo tinkturita por kolorigi stampilojn.
1208 stampomarko, v. marko.
1209 stano, kemia elemento arĝentosimila, uzata precipe por kunfandi. (Kem. simbol. Sn.).
1210 stapli, meti tabulojn, trabojn, sakojn da aĵoj ktp. unu sur la alian, en regula aranĝo, por konservado.
1211 stapl(aĵ)o, tutaĵo da objektoj, aĵoj staplitaj.
1212 staplejo, loko, kie oni konservas staplitajn varojn, objektojn, aĵojn, ĝis pli malfrua uzo.
1213 staplodomo, konstruaĵo, kie oni staplas varojn, kutime en havenoj.
1214 starigi, estigi, fondi (pri konstruaĵo, establo, fabriko, societo, kontoro, ktp.)
1215 starigi bilancon, v. bilanco.
1216 statistiko, 1. scienco pri la kalkulado, klasifiko kaj formoj, laŭ kiuj sin prezentas kaj ripetiĝas iuj faktoj;
- 2. notado, kolekto de statistikaj okazintaĵoj, faktoj.
1217 statuto, fundamenta regularo, starigita por la gvidado de institucio, societo ktp. (K. regularo).
1218 stenografi, skribi per mallongigita skribsistemo por ŝpari tempon aŭ por sekvi parolanton.
1219 stenografio, mallongigita skribado, atinganta la rapidecon de l' parolado.
1220 stenografisto, persono, kiu uzas stenografion.
1221 stenografo, v. stenografisto.
1222 stero, mezur-unuo por sekaj aĵoj, kiel lignaĵo, pajlo, ŝtonoj ktp. 1 metro kuba.
1223 sterlingo, v. funto sterlinga.
1224 stivi, aranĝi ŝargon de ŝipo, plenigante per ĝi tute aŭ parte la holdon.
1225 stofo, rusa mezuro de longo.
1226 stotinko, bulgara monero (v. tabelon).
1227 strato, vojo en urbo, vilaĝo: trairo inter konstruaĵoj (K. vojo).
1228 striko, labora interrompo de laboristoj, celanta akceptigi de la estroj, faritajn postulojn.
1229 subaĉeti, per artifika maniero kaj per mono instigi iun fari maljustan, malhonestan agon.
1230 subvencio, mona helpo al io, al iu.
1231 sudfruktoj, v. fruktoj.
1232 sukero; blanka dolĉaĵo, aldonata al iuj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, por ilin pli bongustigi.
1233 sulfuro, flava, simpla korpo facilbrula, kun blua flamo, diseliganta akran, tusigan odoron, uzata por ordinaraj alumetoj, en agrikulturo, farmacio (Kemia simb. S.)
1234 sulf-, v. sulfuro (kemiaj kombinaĵoj enhavantaj sulfuron).
1235 suplemento, aldono al io.
1236 surogato, anstataŭa produkto, similanta al alia pli bona kaj pli kosta.
1237 surtaksmarko, v. marko.