Saltu al enhavo

Komerca Vortaro en Esperanto/Letero Ŝ

El Vikifontaro
Esperanto-Eldonejo A. PaoletSan Vito al Tagliamento, Italio (p. 75-76)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  S
T  ►
Ŝ


1238 ŝablono, 1. modelo el maldika ligno, zinko, kartono, ŝtofo laŭ kiu oni tranĉas objekton;

2. metalplato aŭ kartono, per kiu oni reproduktas per kolorigo, surskribojn, signojn en ĝi entranĉitajn.

1239 ŝanco, ebleco aŭ malebleco de sukceso.

1240 ŝangi, aliigi.

1241 ŝanĝo, ago de tiu, kiu ŝangas.

a) interŝanĝo, ago de personoj, kiuj reciproke donas por ricevi alian aferon, aĵon, objekton.
b) interŝanĝa komerco, v. komerco.

1242 ŝarĝi, meti sur aŭ en ion, sur iun, pezaĵon por transporto.

a) transŝarĝi, forpreni de io aŭ iu por ŝarĝi alian.

1243 ŝargado, ago ŝarĝi.

1244 ŝarĝaĵo, afero, ajo, objekto ŝargata sur ion, en ion, sur iun.

1245 ŝargatesto, dokumento pri farita ŝarĝo de ŝipo, vagono, ktp.

1246 ŝilingo, angla arĝenta monero (v. tabelon).

1247 ŝimo, subtila tavolo de tre etaj fungoj kovranta la supraĵon de organikaj putrantaj substancoj.

1248 ŝipa freto, v. freto.

1249 ŝipo, akvoveturilo, aerveturilo.

a) aerŝipo, ŝipo, veturanta tra la aero (K. navigacio).

b) vaporŝipo, ŝipo movata per vaporo.

1250 ŝipveturado, irado per ŝipoj sur akvo aŭ en aero.

1251 ŝnuro, ligilo, konsistanta el fibroj aŭ fadenoj kuntorditaj per ŝpinado.

1252 ŝpari, modere elspezi, tiel kolektante monon, bonhavaĵojn (K. rezervi).

1253 ŝparkaso, v. kaso.

1254 ŝparlibro, v. libro.

1255 ŝpini, tiri el fibramaso fibrojn, ilin tordante en fadenojn (K. teksi, triki).

1256 ŝpinaĵo, objekto, aĵo ricevata per ŝpinado.

1257 ŝpinejo, 1. loko, kie laboristoj aŭ laboristinoj ŝpinadas;

2. entrepreno, kiu fabrikas ŝpinaĵojn.

1258 ŝranko, meblo, fermebla per pordo aŭ pordoj, kun bretoj hokoj, tirkestoj.

1259 ŝtalo, purigita fero en kombino kun karbono.

1260 ŝtato, unuigo de popolo sub sama regada sistemo (K. lando, nacio).

1261 ŝtatmonopolo, v. monopolo.

1262 ŝteli, kaŝe, sekrete forpreni propraĵon, kaj ĝin proprigi al si.

1263 ŝtofo, teksaĵo por fari vestojn.

1264 ŝuldi, havi devon doni monon aŭ alian bonhavaĵon al iu por aĉeto, pruntepreno aŭ alia kialo.

1265 ŝuldo, mono, objekto, aĵo ŝuldata por pago aŭ kompenso (K. debeto). Fig. morala devo esti danka al iu.

1266 ŝutvagono, v. vagono.