Komerca Vortaro en Esperanto/Letero T
1267 tabako, sekigitaj folioj de samnoma vegetaĵo, preparitaj por fumi, flari. - Fumtabako, flartabako.
1268 tabelo, listo, nomaro, skalo, metode kunmetita sur paperfolio, kartono, afiŝo ktp.
1269 *tabulatoro, levilaro ĉe skribmaŝino, ebliganta la regulan skribon de tabeloj.
1270 taglaboristo, laboristo, dungata ĉiam por unu tago.
1271 taglibro, v. libro.
1272 *tajlorismo, sistemo de l' usona industriisto Taylor atingi plej altan laborrezultaton per labordispartigo, evitanta ĉian malsparon de laborforto.
1273 taksi, determini la valoron de io.
1274 taks(ad)o, ago taksi.
1275 taksisto, specialisto, kies tasko estas determini la valoron de io.
1276 taksimetro, komput-aparato por mezuri la longecon de vojo, kiun traveturis veturilo.
1277 talero, antaŭmilita monero germana.
- a) marioterezia talero, iama aŭstria monero, ankoraŭ nun cirkulanta en la landoj de l' Levanto kaj en Etiopio (v. tabelon).
1278 tani, transformi felon en ledon.
1279 tantiemo, antaŭkonsentita procento en la profito, de industriisto, komercisto, entrepreno, firmo, donata al la direktantaj oficistoj de la industrio, komerco, entrepreno, firmo (K. dividendo).
1280 tapeto, kovraĵo plejofte el papero, per kiu oni kovras la murojn.
1281 tapiŝo, brodita teksaĵo por kovri la plankojn.
1282 taro, pezo de la kesto, skatolo, sako, envolvaĵo, kiu enhavas varon.
- a) kuntara, (pri pezo de varo); inkluzive la taro, kun taro enkalkulita.
- b) sentara, (pri pezo de varo): ne kalkulante la taron.
1283 tarifo, prezaro de laboraĵoj, servoj ktp. - Poŝta, telegrafa tarifo.
1284 teo, 1. sekigitaj folioj de samnoma arbo;
- 2. trinkaĵo farita el ili.
1285 tegolo, bakita, kurba aŭ plata peco de argilo, per kiu oni kovras la tegmentojn.
1286 teksi, elfari ŝtofon, tolon el interplektitaj fadenoj (K. ŝpini, triki).
1287 teksaĵo, objekto, aĵo teksita.
1288 teksto, vortoj de akto, skribaĵo, libro, broŝuro, traduko ktp. kune.
1289 telefoni, paroli per telefono. - Oni telefonas al iu.
1290 telefono, elektra aparato por distance interparoli.
1291 telefonado, ago de tiu, kiu parolas per telefono.
1292 telefonĉelo, speciala ĉambreto, kie oni telefonas.
1293 telefonkabino, v. telefonĉelo.
1294 telegrafi, transsendi vortojn per telegrafo.
1295 telegrafo, elektra aparato por skriba transigo de sciigo, ankaŭ je granda distanco.
1296 telegramo, telegrafa komunikaĵo, sendata per telegrafo (K. kablogramo).
1297 teni, havi en sia mano aŭ povo, konservi.
1298 tenejo, loko, kie oni konservas ion.
1299 tereno, ia spaco de tero, grundo.
1300 teritorio, parto de lando, regiono, dependanta de ŝtato, de urbo.
1301 tinkturi, kolorigi per tinkturo.
1302 tinkturo, 1. fluida substanco por kolorigi ŝtofojn, teksaĵojn ktp.;
- 2. solvaĵo uzata kiel kuracilo.
1303 tinkturilo, ilo, instrumento, aparato por kolorigi.
1304 tipa, 1. laŭ formo modela;
- 2. originala laŭ grado kaj esencaj trajtoj.
1305 tipo, 1. fundamenta formo, modelo;
- 2. litero el metalo en presado, aŭ sur la klavo de skribmaŝino.
1306 tipografio, arto presi literojn, ciferojn, signojn sur foliojn por broŝuroj, libroj ktp. (K. presado).
1307 titolo, 1. surskribo de libro, broŝuro, gazeto ktp., elmontranta la enhavon;
- 2. nomo de honora ofico, posteno;
- 3. ĝenerala nomo por kreditpapero.
1308 tolo, teksaĵo, ŝtofo el kotono, kanabo, lino.
1309 tondilo, instrumento konsistanta el du krucitaj ŝtalklingoj kun interna tranĉa rando.
1310 trafiko, interkomunikado en komunaj stratoj, fervojoj, en komerco.
1311 trajno, aro da veturiloj aŭ vagonoj kunligitaj, antaŭenirantaj unu al la alia.
1312 trakti, interparoli pri la kondiĉoj de afero, por interkonsenti pri gi.
1313 tramo, publika, ĝenerale kovrita veturilo, iranta sur reloj. - Ĉevala, vapora, elektra tramo.
1314 transformo, ŝanĝo de formo, eco, stato, konsisto, ktp., aliformigo.
1315 transformatoro, aparato por ŝanĝi la proprecojn de elektra fluo.
1316 transito, paso de varoj tra haveno, urbo, lando, ŝtato, ne pagante limimposton.
1317 transitvaro, varo allasita por transito.
1318 transmisio, transmeto de energio al maŝinoj.
1319 transmisiilo, aparato aŭ mekanismo de transmisio.
1320 transporti, v. porti.
1321 transporto, v. porti.
1322 transportbendo, moviĝanta bendo el metalo aŭ alia materialo por forporti prilaborotajn objektojn kun la celo, ŝpari forton, tempon, monon.
1323 transportletero, v. fretletero.
1324 traskribo, v. skribo.
1325 trato, speco de kambio, kiun ne pagos la ŝuldanto aŭ tratanto, sed alia nomita persono.
1326 tratato, tiu, je kies nomo trato estas skribita.
1327 tratanto, tiu, kiu faras traton, konigante, kiu ĝin devos pagi.
1328 trezoro, amaso da konservita mono aŭ alispecaj valoraĵoj ĉe banko aŭ alia institucio.
1329 tribunalo, 1. juĝantaro kun ĉiuj oficistoj;
- 2. la juĝejo mem.
1330 triki, fari ŝtofon, plektante fadenojn per metalstangetoj (mantriki) aŭ per maŝino (masintriki). (K. teksi, ŝpini).
1331 trikaĵo, objekto trikita.
1332 trikoto, trikita vesto.
1333 triliono, v. biliono.
1334 trinkmono, kelkaj moneroj, donacataj en iuj okazoj, pro ĝentileco, kontentigo, favoro.
1335 tritiko, plej bonspeca greno, el kies grajnoj oni faras farunon por bona pano, supopasto, kukoj, ktp.
1336 trompi, intence, malhoneste, pro sia utilo erarigi iun.
1337 trusto, granda sindikato, kuniganta en si la plimulton de la entreprenoj de koncerna industrio, por regi la produktadon, vendon kaj prezo-movadon (K. monopolo).
1338 tubo, malplena cilindro el bakita argilo, latuno, giso au alia materialo.
1339 tuĉo, speciala farbo, inko por desegni. (K. ĥina inko).
1340 tuno, mil kilogramoj.
- a) registra tuno, internacia tun-unuo, kiu valoras cent kubfutojn 1,83 kbm.
1341 turismo, sporto kaj organizo de vojaĝoj.
1342 turisto, persono, vojaĝanta por sporto aŭ plezuro.
1343 turni, 1. movi ion ĉirkaŭ ĝia akso, kiel rado.
- 2. sin turni al iu: demandi al iu, direkti peton al iu por scii ion, por ricevi servon, por aĉeti aŭ vendi ion.
1344 tvirno, plurfoje kuntordita kudro-fadeno speciale forta kaj rezista. (K. fadeno).