Komerca Vortaro en Esperanto/Letero U

El Vikifontaro
Esperanto-Eldonejo A. PaoletSan Vito al Tagliamento, Italio (p. 80-81)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  T
V  ►

Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/92

1348 universala, 1. taŭga por ĉiuj, por ĉio;

2. koncernanta la tutan mondon.

1349 unuiĝo, kuniĝo de multaj personoj en tuto por komuna celo (K. unio).

1350 urbo, aro de multnombraj domoj, starantaj laŭ stratoj, placoj (K. vilaĝo).

1351 urĝi, devi esti farata sen prokrasto.

1352 urĝ(ant)a, kiu urĝas.

1353 utilo, io alportanta bonon (K. gajno, profito).

1354 uzi, preni por si, utiligi por si ion.

a) eluzi, difekti, malbonigi, malpliigi pro uzado.

1355 uzita, kion oni uzis, ne plu nova.

1356 uzino, industria entrepreno, en kiu la plej grava laboro estas farata per maŝinoj.

1357 uzuro, procentego, kontraŭleĝa tropreno de profito al ŝuldanto.