Komerca Vortaro en Esperanto/Letero V
1358 vagono, surrela fervoja veturila, kovrita aŭ nekovrita. — (K. ĉaro).
- a) cisternvagono, vagono, sur kiu estas muntita barelosimila aŭ cilindroforma rezervujo por transporto de fluidaĵoj, ĉefe eksplodemaj.
- b) pakaĵvagono, speciala vagono de l’ fervojo en kiu oni transportas la pakaĵojn de vojaĝantoj kaj en kiu kutime estas la vagonarestro.
- c) specialvagono, vagono, ĉaro por speciala celo. — Biervagono, glacivagono, karbovagono.
- ĉ) ŝutvagono', vagono aŭ vagoneto, kiu per renverso de la supro ebligas elŝuti la enhavon.
- d) varvagono, vagono ekskluzive uzata por transporto de varoj.
1359 vagonaro, aro da vagonoj kunkroĉitaj, tirata de lokomotivo aŭ movata per elektro.
- a) ekspresvagonaro, la plej rapida el la fervojaj vagonaroj, haltanta nur je gravaj stacioj.
- b) poŝtvagonaro, fervoja vagonaro transportanta ne nur vojaĝantojn sed ankaŭ poštaĵojn.
- c) rapidvagonaro, vagonaro fervoja, kies rapideco estas inter tiu de ordinara kaj ekspresa vagonaroj.
- ĉ) varvagonaro, vagonaro, transportanta nur komercaĵojn, meblojn, ktp., sed ne vojaĝantojn.
1360 vagoneto, malgranda surrela veturilo, uzata precipe por transporto de sablo, por terlaboroj kaj en minejoj, ofte renversebla (K. ŝutvagono).
1361 valida, efikanta, valoranta, taŭga, uzebla, laŭleĝa.
1362 validlimi, v. limi.
1363 valizo, fermebla kesto, plejofte el ledo (K. kofro).
1364 valoro, grado de taŭgeco, utileco, uzebleco. (K. kosto, prezo).
1365 valorpapero, bilo, titolo.
1366 valorletero, v. letero.
1367 valuto, 1. kambia valoro;
- 2. valoro de papermono en metalunuo aŭ laŭ la kurzo.
1368 vaporo, gaso, kiu disiĝas de bolanta aŭ de nur varmiĝinta fluidaĵo.
1369 vaporŝipo, v. ŝipo.
1370 varo, konkreta, movebla aĵo, kiu estas aŭ povas esti objekto de komerco.
- a) barvaroj, v. komercaĵoj.
- b) fuŝvaro, varo de nebona kvalito, malbone farita.
1371 varaĉo, malbela, malbona, difektita varo, ofte havebla je reduktita prezo (K. fuŝvaro, varorestaĵo).
1372 varstacio, v. stacio.
1373 varrestaĵo, varo ne vendita, ofte malnova, difektita, averiita, ne bona (K. varaĉo, fuŝvaro).
1374 varvagonaro, v. vagonaro.
1375 vazo, diversforma ujo el vitro, porcelano, ligno, metalo.
1376 velki, perdi sian freŝecon.
1377 velocipedo, veturilo du- aŭ trirada, movata per la kruroj. (K. biciklo, triciklo).
1378 veluro, silka aŭ lana teksaĵo, kies ekstera, rekta flanko konsistas el densa aro da mallongaj, brilaj, rekte starantaj fadenetoj.
1379 vendi, liveri, cedi ion por interkonsentita pago.
1380 venki, superi iun en konkurso, en konkurenco.
1381 verdikto, decido de juĝistaro.
1382 vermuto, speco de tonika vino.
1383 versto, rusa mezuro de longo por vojoj = 1067 m.
1384 veturi, esti transportata ien per speciala ilo.
- a) aerveturado, veturado en aero.
- b) marveturado, veturado sur maro (K. ŝipveturado, navigacio).
1385 vilaĝo, malgranda domaro eksterurba, loĝata precipe de terkulturistoj. (K urbo).
1386 vino, alkohola, fermentita trinkaĵo eltirita de samnomaj beroj.
1387 vinbero, frukto de samnoma arbeto; el tiu frukto oni faras vinon.
1388 vitro, perfekte travidebla, facile disrompebla substanco, uzata por fari botelojn, glasojn, fenestro-vitraĵojn ktp.
1389 vitraĵo, objekto, artiklo el vitro.
1390 vitrofandejo, loko, kie oni transformas silikan sablon kun potaso aŭ sodo en krudvitron.
1391 vizi, doni, skribi vizon.
1392 vizo, skribita atesto de aŭtoritato en pasporto, permesanta vojaĝon al alia lando aŭ forvojaĝon al la sia.
1393 vojo, spaco, laŭlonge de kiu oni iras piede aŭ per veturilo, sin movante de unu loko al alia (K. strato).
1394 vojaĝi, iri en neproksiman landon, lokon.
1395 vojaĝanto, persono, kiu vojaĝas.
1396 vojaĝisto, oficisto de firmo, vojaĝanta kun specimenaro, por komerca celo.
- a) komerca vojaĝisto, v. vojaĝisto.
1397 volumo, libro enhavanta verkon aŭ parton de ĝi.
1398 volumeno, amplekso de korpo, spaco de ĝi okupata.
1399 volvi, ĉirkaŭmeti ion sur ion, ĝin turnante sur ĝin. — Volvi fadenon sur bobenon.
- a) envolvi, formi pakaĵon el io, ĝin enfermante en paperon, ŝtofon ktp., ĉirkaŭ ĝi fiksatan. (K. paki).