Saltu al enhavo

Komerca Vortaro en Esperanto/Letero L

El Vikifontaro
Esperanto-Eldonejo A. PaoletSan Vito al Tagliamento, Italio (p. 42-46)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  K
M  ►

L

705 laberdano, sekigita kaj salita moruo (K. moruo).

706 laboro, agado, penado ĉu fizika, ĉu spirita, por atingi celon, por produkti efikon (K. ago).

707 laborĉesigo, haltigo de laboro (K. intermito, striko).

a) ellabori, plene labori ion ĝis fino.
b) manlaboro, laboro, farata senpere per manoj, sen helpo de maŝino.
c) maŝinlaboro, laboro, farata per maŝino.
ĉ) prilaboro, ago prepari aŭ fini objekton.

708 laborĉeso, finiĝo de laboro.

709 lado, metalfolio, el fero, aluminio ktp.

710 lano, hararo de iuj bestoj, precipe de ŝafoj, el kiu oni faras vestojn, matracojn, kusenojn ktp.

711 lanĉi, ĵeti, fig. subite alporti, vendi. — Lanĉi varon sur la merkaton.

712 lando, parto de terglobo.

713 lardo, graso, formanta tavolon sur la ripoj de porkoj kaj de aliaj bestoj (K. graso, sebo).

714 larĝeco, post la longeco aŭ la alteco la pli granda el la tri dimensioj de korpo, sur sama ebeno de la longeco aŭ de la alteco, perpendikle al tiu de la longeco aŭ de la alteco.

715 lasi, 1. ne plu teni, ne plu preni;

2. ne kontraŭstari, ne malhelpi, permesi.
a) allasi, konsenti pri io (K. aprobi, akcepti).
b) ellasi, lasi ion eliri.

716 laŭnoma, v. nomo.

717 ledo, felo tanita kaj preparita por fari multajn aĵojn, precipe ŝuojn.

718 legitimi, 1. pruvi la memecon de persono;

2. konfirmi la aŭtentikecon de dokumento.

719 legitima, laŭlega.

720 legitimacio, 1. ago legitimi;

2. dokumento pruvanta memecon.

721 leĝo, deviga regulo, proklamita de la ŝtatoj pri la devo kaj la rajtoj de la civitanoj.

722 letero, korespondaĵo skribita sur paperon (K. poŝtkarto, telegramo, bileto).

a) asekurita letero, v. valorletero.
b) ekspresletero, letero, liverata al la adresato pli rapide ol aliaj leteroj.
c) kambio-letero, v. kambio.
ĉ) registrita letero, v. rekomendita letero.
d) rekomendita letero, letero pri kiu la poŝtoficejo liveras al la sendanto ricevateston. En kazo de perdo, la poŝta administracio devas pagi kompenson al la sendinto.
e) valorletero, letero, sur kiun la sendanto skribas la valoron aŭ la enhavatan sumon, kiu estos al li pagota de la poŝta administracio, en kazo de perdo.

723 leterkesto, ujo, en kiun oni ĵetas la leterojn, ekspedotajn per la poŝto, fiksita diversloke en urbo ktp. aŭ ĉe poŝtoficejo.

724 leterkopio, v. kopio.

725 leterordigilo, ujo el kartono kun mekanismo por bonorde konservi leterojn.

726 leterpapero, v. letero.

727 leterportisto, v. portisto.

728 libro, multaj folioj de papero, kunigitaj en unu tuto. En komerco uzata por enskribo, registrado, ktp.

a) ĉeflibro, libro, en kiu oni enregistras ĉion, rilatantan al la komercado kun sia klientaro laŭ kontoj. En la « simpla » librotenado ofte ĉiu kliento havas apartan konton. En la « duobla sistemo » ĝi ampleksas la kontojn pri aktivo kaj pasivo kaj pri kapital-posedo.
b) jarlibro, libro, broŝuro, resume prezentanta la okazintaĵojn, la faktojn de unu jaro, ofte kun almanaka parto, kun statistikoj kaj aliaj diversspecaj utilaĵoj.
c) kaslibro, libro, en kiu oni enregistras ĉiujn elspezojn kaj enspezojn.
ĉ) magazenlibro, libro, en kiu estas registrataj la movoj (alveno kaj foriro) de ĉiuspecaj varoj.
d) memorlibreto, v. notlibro.
e) notlibro, libreto, kajero, en kiun oni resume skribas faritajn aŭ farotajn aferojn, por ne forgesi ilin (K. agendo).
f) ŝparlibro, libro, en kiu estas enskribataj la sumoj, ŝparitaj kaj enpagitaj ĉe ŝparkaso.
g) taglibro, v. memorialo.

729 librotenado, enskribado de kalkuloj kaj komercaj indikoj en komercajn librojn.

730 librotenisto, registristo, oficisto, kies tasko estas kontregistrado.

731 ligno, malmola substanco de arboj kaj de arbetoj.

732 lignito, speco de fosilia karbo, tre ofte prezentanta la ŝajnon de duonbrulinta ligno.

733 likvidi, ĉesi komerci, vendante ĉiujn komercaĵojn kaj reguligante ĉiujn kontojn.

734 likvoro, trinkaĵo konsistanta, ĝenerale el akvo, alkoholo, vegetaĵaj aromoj kaj sukero.

735 limi, esti limo de spaco, tempo ktp.

a) allimi, pri kambio, ŝuldo : alveni al la tempo, kiam ĝi devas esti pagata.
b) validlimi, alveni al la dato, post kiu nuliĝas laŭleĝe ia pretendo-rajto pri afero, pago, ŝuldo, ktp.

736 limo, ekstremaĵo de spaco, de tempo, de aĵo, ĉu materia, ĉu morala.

737 *limito, prezlimo, kondiĉo en vendo ne malsuperi, en aĉeto ne superi, antaŭviditan prezon.

738 limtempo, fino de tempodaŭro, fiksita por pagi aŭ fari ion alian.

739 lino, vegetaĵo, el kiu oni faras fadenojn kaj teksaĵojn pli ŝatatajn ol tiuj el kotono.

740 linoleo, oleo, eltirita el semoj de lino, tre uzata en pluraj metioj kaj precipe en pentrarto.

741 linoleumo, speco de nepenetrebla teksaĵo, kovrita per miksaĵo de juto, korko, kaj linoleo, uzata por kovri plankojn, koridorojn, ktp. kaj ankaŭ uzata en la moderna pres-tekniko.

742 liro, itala monero (v. tabelon).

743 listo, nomaro en kiu la nomoj, ankaŭ de varoj, estas skribitaj aŭ presitaj unu sub la alia. — Nomlisto, prezolisto, ktp. — (K. registro, tabelo).

744 litografio, arto skribi, desegni sur ŝtonan platon, kaj poste, per presado, reprodukti, sur paperon, la aĵon skribitan, desegnitan.

745 litro, mezur-unuo por fluidaĵoj, sekaj grenoj, ktp., samvalora kiel kuba decimetro.

746 liveri, doni, havigi ion (K. konsigni, provizi, ekipi).

747 liveranto, tiu, kiu donas, havigas varojn laŭ interkonsentitaj kondiĉoj.

748 lodo, 1. malgranda pezilo = 5 gramoj ;

2. kvantomezuro en diversaj komercbranĉoj. En lankomerco 1 lodo = 50 gramoj.

749 loĝi, kutime, ordinare, konstante, daŭre resti en loko.

750 loĝejo, domo, loko, kie oni loĝas, restadejo (K. adreso).

751 lokomobilo, vapormaŝino muntita sur veturilo, uzata por industrio kaj terkulturado. — Draŝmaŝina, karusela lokomobilo.

752 lokomotivo, maŝino vapora, gazolina aŭ elektra, sur radoj, por tiri vagonaron de fervojo, de tramveturilo.

753 lombardo, monprunto kontraŭ movebla garantiaĵo.

754 longeco, la plej granda el la tri liniaj dimensioj de korpo (longeco, larĝeco, dikeco), kuŝanta sur la sama ebeno de larĝeco.

755 loto, bileto numerita, kies posedo rajtigas partopreni en loterio.

756 lotaĵo, objekto de loterio.

757 lui, preni por ĝin uzi dum difinita tempo maŝinon, objekton, loĝejon, paganta interkonsentitan sumon.

758 luanto, tiu, kiu luas, kiu prenas por sia uzo, dum difinita tempo, maŝinon, objekton, loĝejon, pagante interkonsentitan sumon.

759 ludonanto, tiu, kiu donas, por difinita tempo, ricevante pro tio konsentitan monon, maŝinon, objekton, loĝejon, ktp.

760 lukontrakto, kontrakto inter ludonanto kaj luanto.

761 lukso, plej eleganta aranĝo, en kiu oni neniel ŝparis, rilate al aspekto, kvalito ktp.