Komerca Vortaro en Esperanto/Letero K
525 kabli, telegrafi per kablo.
526 kablo, fasko de metalfadenoj (dratoj) izolitaj, praktike uzata precipe por transsendo de telegramoj (kablogramoj) al transmaraj lokoj.
527 kablogramo, telegramo transsendata per kablo (K. telegramo).
528 kadastro, priskribo de bienoj kaj teroj kun rilata taksado de ĉiu posedaĵo kaj nomo de l’ posedanto.
529 kafo, 1. grajnoj de kafarbo en ĉiu stato;
- 2. trinkaĵo el ili ekstraktata.
530 kajo, 1. strato, trotuaro laŭlonge de bordo;
- 2. loko de elŝipiĝo, alteriĝejo.
531 kakao, grajnoj de samnoma arbo, el kiuj oni faras ĉokoladon.
532 kalandri, glatigi tolaĵon, ŝtofon, paperon, ĝin premante inter rulcilindroj por doni al ĝi brilon.
533 kalkuli, fari matematikan operacion.
- a) dekalkuli, depreni de kalkulata sumo.
534 kambio, dokumento pri ŝuldata mono, skribita sur kutime unuforman formulon kaj stampita per impostmarko.
535 kambio-garantio, subskribo en kambio de tria aŭ de pluraj personoj, kiuj per ĝi garantias por la ŝuldanto kaj en kazo de nepago, pagos anstataŭ la ŝuldanto mem.
536 kambio-akcepto, v. akcepto.
537 kambio-letero, v. kambio.
538 kanabo, herbo el kiu oni faras fadenojn, ŝnuretojn, ŝnurojn, teksaĵojn.
539 kancelario, oficeja ĉambro, kie oni akceptas klientojn, prenas aŭ liveras dokumentojn.
540 kantono, distrikto en Francujo kaj svislando.
541 kapitalo, rentodona mono.
542 kapitaligi, 1. kalkuli, laŭ antaŭfiksita procento, la kapitalon de ia certa rento, profito;
- 2. formi kapitalon per kolektado de enspezoj.
543 kapitalisto, persono posedanta kapitalon.
- a) grandkapitalisto, persono posedanta grandan kapitalon.
544 kara, multekosta, de alta kosto, prezo.
545 karato, 1. pezunuo de diamantoj kaj perloj: 0,20;
- 2. 1/24 de l’ pura oro en alojo.
546 karavano, 1. kunvojaĝanta pilgrimantaro aŭ komercistoj kun siaj ŝarĝobestoj en landoj nemoderne organizitaj;
- 2. partoprenantaro en rondvojaĝo laŭ antaŭfiksita plano.
547 karavanestro, gvidano de karavano.
548 karbo, nigra, malmola substanco, restaĵo rezultanta el la arda konsumiĝo de organikaj materioj izolitaj de aero precipe uzata por hejti kaj kuiri.
549 karbopapero, v. papero.
550 karbono, kemia elemento el kiu ĉefe konsistas karbo, fulgo, grafito, kiun enhavas ĉiuj vivantaj estaĵoj. — Diamanto estas pura, kristalizita karbono. — (Kem. simbolo C).
551 karto, paperfolio maldika aŭ dika, kun desegnaĵo aŭ ilustraĵo aŭ surskribo uzata por sciigoj.
- a) poŝtkarto, maldika kartonfolio por nelongaj korespondaĵoj, sur kiu estas presita la poŝtmarko aŭ kiu havas lokon por ĝi ; oni sendas ĝin sen koverto.
552 kartletero, karto por korespondaĵoj, faldebla kaj sendebla kiel koverto.
553 kartoteko, v. slipujo.
554 kasisto, oficisto, kies tasko estas teni kason, konservi la monon enspezitan.
555 kaslibro, libro, registro, en kiu oni notas ĉiujn elspezojn kaj enspezojn.
556 kasacio, leĝa nuligo de tribunala decido, verdikto, ktp.
557 kasacia kortumo, supera tribunalo pri kasacio.
558 kaso, 1. kesto, kofro, ĉambro, konstruaĵo, en kiu oni konservas monon ;
- 2. loko, en kiu mono estas pagata kaj ricevata, oficejo de kasisto.
- a) ŝparkaso, loko, oficejo, kaso, kie estas gardata ŝparita mono.
559 kaŝmiro, delikata teksaĵo el lano de kaproj de Kaŝmiro (Brita Hindujo).
560 katalogo, listo de varoj, livereblaj de entrepreno, fabriko, firmo, ofte kun indiko de prezoj (K. prezaro).
561 kategorio, fako de samspecaj aferoj (K. speco).
562 katizilo, v. apretura gluo.
- a) dekatizi, pritrakti ŝtofon en vaporo, efikante al la katizilo (apretura gluo) por malebligi kuntiriĝon.
563 katuno, kotona teksaĵo kun surpresitaj ornamaĵoj.
564 kaŭcio, monsumo liverata por garantii la plenumon de interkonsentita afero (K. garantiaĵo, garantio).
565 kaŭĉuko, speco de elasta gumo, kiu konsistas el malmoliĝinta suko de aziaj, afrikaj kaj amerikaj arboj.
566 kazo, 1. hazarda aŭ firma okazaĵo, situacio ;
- 2. jura fakto (K. okazo).
567 kemio scienco pri la materia konsistiĝo de la korpoj kaj pri la leĝoj, laŭ kiuj fariĝas materiaj kuniĝoj (K. ĥemio).
568 kesto, ligna ujo, ordinare en formo de rektangula prismo (K. kofro).
569 kilo…, prefikso de metra decimala sistemo signifanta miloblon de la mezuro, reprezentata de la dua parto de l’ vorto. — Kilogramo, kilolitro, kilometro signifas 1000 gramojn, 1000 litrojn, 1000 metrojn. — (K. mili…, centi…, deci…, deka…, hekto…, miria…).
570 klafto, mezuro de longo : 1,90 m., en diversaj landoj ankoraŭ uzata en la lignokomerco.
571 klara, 1. bone travidebla kaj pura. — Klara vitro, vino ;
- 2. facilkomprenebla. — Klara demando, skribaĵo.
572 klara lingvo, lingvo, kies uzo estas permesita en enlandaj aŭ internaciaj telegramoj. — Esperanto estas klara lingvo.
573 klaso, grupo de estaĵoj aŭ objektoj kunigitaj laŭ naturo, rango (K. kategorio).
574 klasifiki, grupigi laŭ klasoj.
575 klaŭzo, speciala kondiĉo en kontrakto, interkonsento, leĝa akto.
576 kliŝo, 1. fotografia negativo sur vitro, metala aŭ ligna plakaĵo, sur kiu estas inverse entranĉitaj aŭ elstare tranĉitaj literoj, bildoj, grafikaĵoj.
577 klopodo, zorgo, peno sukcesigi ion.
578 kluzo, instalo en kanalo, rivero, por ebligi la ŝipveturadon inter du partoj, ne havantaj la saman akvo-nivelon.
579 knoto, marmejlo : 1852 m.
580 koakso, porhava karbo, restaĵo en gasfabrikado.
581 kodo, 1. leĝaro. — Civila, milita, komerca, prikrima kodo ;
- 2. kolekto de interkonsentitaj numeroj, leterkombinaĵoj, korespondantaj al esprimoj, por ŝpare telegrafi aŭ kabli. — Kodo Internacia Lugagne kun esp. parto.
582 koda lingvo, lingvo kaj vortkombinaĵoj, nur allasitaj je speciala tarifo en telegramoj.
583 kofro, vojaĝa kesto (K. valizo, kesto).
584 kolektiva, 1. de multaj personaj farita.
- 2. konsistanta el multaj aĵoj, aferoj, objektoj.
585 kolizio, kunpuŝiĝo, — (fig.) konflikto, kontraŭrenkontîgo.
586 kolonio, lando okupata de ŝtato aŭ de personoj, ekster ilia patrolando, por komerca celo.
587 koloniigi, fondi, establi kolonion : okupacii landon, nekulturitan, por ekspluata celo.
588 koloni-varo, varo, devenanta de kolonio.
589 koloro, impreso, kiun lumigitaj aĵoj faras al la okuloj, sendepende de la formo.
590 kolporti, disvendi varojn, ilin portante tien ĉi kaj tien. — (fig.) diskonigi onidirojn.
591 komanditi, partopreni en komerca entrepreno, ne administrante ĝin, sed nur mone kunhelpante por ĝi.
592 komandito, societo por komandito, komerca societo, en kiu parto de la anoj, ne partoprenante en la administrado, liveras siajn kontribuojn por kunhelpi al ĝia starigo kaj funkciado.
593 komanditisto, tiu, kiu donas sumon por komanditi.
594 komerci, interŝanĝi produktojn, varojn. (K. negoci).
595 komerco, profesia interŝanĝo de valoroj, produktaĵoj aŭ varoj kontraŭ pago, aĉetado kaj vendado.
- a) interŝanĝa komerco, maniero doni produktojn, varojn kontraŭ aliaj produktoj, varoj.
- b) grandkomerco, komerco pogrande.
- c) libera komerco, ekonomia doktrino favora al ne-malhelpita vendado al kaj de eksterlando ; malo de protektismo.
596 komercaĵo, valoraĵo, kiun oni interŝanĝas profesie je alia, por profiti la diferencon inter kosto kaj vendvaloro. (K. varo).
- a) bar-komercaĵoj, komercaĵoj, varoj, ĝenerale ne pezaj, sed grandegaj, kiuj baras la lokigon de aliaj ; por ilia transporto la fervojo havas specialan tarifon. (K. bar-varoj).
597 komercisto, persono, profesie kaj memstare okupanta sin pri interŝanĝo de varoj, aĉeto kaj vendo (K. negoco).
- a) grandkomercisto, komercisto aĉetanta, vendanta pogrande.
598 komerca ĉambro, institucio, kuniganta la komercistojn de urbo, regiono, ordinare havanta duonoficialan karakteron.
599 komerca vojaĝisto, v. vojaĝisto.
600 komisaro, persono al kiu, ĉu daŭre, ĉu provizore, estas konfidita la tasko, zorgi pri iu publika afero.
601 komisii, konfidi al iu taskon, laboron farotan.
602 komisiisto, persono, kies ofico estas vendadi, aĉetadi por aliaj.
603 komisiono, aro da personoj komisiitaj pri io.
604 komitato, aro da membroj por studi aŭ direkti aferon.
605 komizo, helpanto por vendado en butiko aŭ magazeno, ne-memstara oficisto.
606 kompanio, kuniĝo de pluraj personoj en industria aŭ komerca firmo (K. asocio).
607 kompari, esplori ekzamenante la similecon de du aŭ pluraj aferoj. — Kompari ciferojn de du kontoj.
608 kompensi, doni, pagi ion por anstataŭi perdon, mankon, malbonaĵon, domaĝon.
609 kompreni, koni la signifon, la sencon, la valoron, la gravecon de io, havi ĝustan ideon pri io, pri iu.
- a) malkompreno, neĝusta kompreno de vortoj, agoj okazintaj, pro kiu naskiĝas malakordo inter du aŭ pliaj personoj.
610 kompromiso, 1. reciproka cedo por interkonsenti ;
- 2. kunakordiĝo de kreditoro kun ŝuldanto.
611 komunumo, malgranda distrikto de lando.
612 koncesio, privilegio, donita de la ŝtato pri ekspluato de io.
613 kondamni, proklami iun kulpa aŭ malprava.
614 kondiĉo, reciproka devo kaj rajto de interkonsentantaj personoj, bazo de interkonsento. — Kondiĉoj de vendo, de kontrakto, de luo (K. klaŭzo).
615 konfekcio, vestoj farataj ne laŭ mezuro.
616 konfidi, doni ion al iu, por ke li zorgu pri ĝi, doni al iu taskon por ĝin plenumi.
617 konfidenca, sciigo, kiun oni faras al iu, fidante pri lia diskreteco.
618 konfirmi, certigi ion, jesi, proklamante ion vera.
619 konfiski, pune depreni ion je utilo de la ŝtata trezoro.
620 konforma, samforma, de sama karaktero.
621 konjukturo, la ŝanĝanta situacio de l’ negoco, merkato, ekonomio.
622 konkordato, kontrakto inter bankrotinto kaj kreditoroj.
623 konkuro, v. konkurenco.
624 konkurantoj, v. konkurenco.
625 konkurenco, 1. peno superi aliajn komercistojn vendantajn sampspecajn aferojn, liverante plibonajn, malplikostajn varojn ;
- 2. personoj, entreprenoj, solaj aŭ kunaj, kiuj reciproke konkuras.
- a) nelojala konkurenco, konkurenco, farata malhoneste per nelojalaj procedoj, rimedoj, leĝe punata.
626 konsenti, havi saman opinion, cedi, akcepti ion laŭ propono de aliaj : malo de rifuzi.
627 konsigni, sendi al agento, al faktorio, komercaĵon, por ke ĝi estu vendata, je plej bona profito de la sendanto.
628 konsili, esprimi sian vidpunkton al alia persono, kion ĝi devos fari (K. admoni, riproĉi).
629 konsiliĝi, paroli kun iu, por peti lian konsilon.
630 konsisti, esti kunmetita el partoj, eroj.
631 konsistiĝo, la kunesteco de io, de materio, ktp.
632 konsulo, reprezentanto de ŝtato ĉe fremda registaro, ŝirmanta la aferojn de la anoj de l’ ŝtato, kiun li reprezentas.
633 konsumi, per uzado iom post iom malbonigi, malgrandigi ion.
634 konto, kalkulo en la ĉefa komerca libro pri ŝuldoj, bonhavoj de persono, firmo.
- a) fermi konton, reguligi la konton tiamaniere, ke estu nek ŝuldo nek havaĵo inter du aŭ pli ol du personoj.
- b) jekonte, por ekzistanta konto, por kuranta kalkulo.
- c) malfermi konton, ekstarigi konton por iu.
635 kontisto, tiu, kiu profesie sin okupas pri kontoj ; librotenisto de kurantaj kontoj.
636 kontulo, v. konthavanto.
637 konto kuranta, konto malfermita por kuranta kalkulo.
638 kont(o)reguligo, reguligo de konto en debeto kaj kredito.
639 konto-resumo, eltira sciigo por montri la ĵusan staton de konto.
640 kontohavanto, tiu, kiu havas konton ĉe iu.
641 kontante, per preta mono.
642 kontesti, rifuzi rekoni ion, nei la verecon de asertita fakto.
643 kontoro, oficejo de negoco, ejo, kie oni akceptas la klientojn.
644 kontrabando, importo de komercaĵoj, sekrete farata, por eviti la pagon de limimposto.
645 kontrakto, kunakordo pri aĉeto, vendo, ktp.
646 kontribuo, tio, kio estas donata de unu aŭ pluraj personoj por komuna celo.
647 kontroli, konstati, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti, ĉu iu faris tion, kion li devis fari.
648 kontrolisto, persono, kies ofico estas kontroli.
649 *kontroloro, v. kontrolisto.
650 konvencio, 1. kunakordo pri speciala afero ;
- 2. interkonsento, speco de sindikata organizo.
651 konverti, 1. ŝanĝi valoron kontraŭ alia, ŝanĝi ĉekojn je frankoj kontraŭ tia je dolaroj ;
- 2. aliformigi ŝuldkondiĉojn, plejofte reduktante la rentumon.
652 kooperativo, societo kun memstara jura karaktero, ŝirmanta ekonomie individuojn kaj kuniganta la plej malgrandajn ekonomiajn fortojn por kiom eble plej granda kapableco.
653 kopeko, rusa monero (v. tabelon).
654 kopii, 1. reprodukti skribe kaj samforme korespondaĵojn ;
- 2. reprodukti per ia ajn procedo, premilo aŭ maŝino, skribaĵojn, persaĵojn.
655 kopio, reproduktaĵo de originalo.
656 kopilibro, registro, kajero, en kiun oni kopias korespondaĵojn ĉu leterajn, ĉu aliformajn.
657 kopi-premilo, aparato por ricevi kopiojn de leteroj per premo.
658 korbo, transportebla ujo el laŭlonge tranĉitaj trunkoj, vergoj de salikoj aŭ kano, ofte ankaŭ el drato.
659 korespondi, interŝanĝi leterojn kaj alispecajn komunikojn.
660 korespondanto, persono, kun kiu oni korespondas.
661 korespondisto, komerca oficisto, kiu prizorgas la korespondadon.
662 korporacio, societo, rondo, aro de samprofesianoj (K. sindikato, komerca ĉambro).
663 kosto, sumo, laboro, ofero, penado, sufero necesa por fari laboron, aĉeti ion, por fari aŭ farigi, por atingi ion (K. prezo, laboro).
- a) malplikostiĝo, malpligrandiĝo, malplialtiĝo de la kosto.
- b) multekosta, v. kara.
- c) plikostiĝo, pligrandiĝo, plialtiĝo de la kosto.
- ĉ) plikosto, neantaŭvidita, plia kosto de io.
664 kostprezo, v. prezo.
665 kotiz(aĵ)o, monsumo pagata de ĉiu ano en anaro, starigita por plenumi entreprenon, por farigi laboron, por fari akiron.
666 kotono, lanugo, kovranta la semojn de kotonarbo : el ĝi oni faras tolosimilan, sed malmultekostan komunan teksaĵon.
667 koverto, kovrilo de letero, faldita paperpeco, en kiun oni metas korespondaĵon, kaj sur kiun oni skribas la adreson (K. kovrilo).
668 kovri, 1. meti ion sur aŭ ĉirkaŭ ion, iun, por ĝin kaŝi, konservi, ŝirmi ;
- 2. finance egaligi, kompensi. — La enspezoj kovras la elspezojn.
669 kovrilo, ilo, per kiu oni kovras ion. — Kovrilo de skatolo, de poto, de kesto (K. koverto).
670 kredito, 1. fido ĝuata de iu pri akurateco en la pago de liaj ŝuldoj ;
- 2. pruntedono de kontanta mono ;
- 3. rajtigo prokrasti la pagon por ricevita komercaĵo, por farita laboraĵo ;
- 4. parto de konto, en kiu oni enskribas la ŝuldojn. (K. bonhavo).
671 kreditigi, skribi en kreditan konton.
672 *kreditoro, persono, kiu donis krediton, al kiu oni ŝuldas. (K. bonhavanto).
673 kreditanto, v. kreditoro.
674 kreditletero, letero, per kiu bankiero, de unu loko, malfermas krediton, de fiksita sumo, ĉe sia korespondanto de alia loko.
675 kristalo, purega, senkolora vitro.
676 krizo, decida, danĝera tempo de afero.
677 krono, monero de Britlando, Ĉeĥoslovakio, Danujo, Norvegujo, Svedujo (v. tabelon).
678 kruda, en natura stato, ne rafinita.
679 kruda materialo, unua, natura, neprilaborita materialo.
680 kulturi, laboradi la teron por ĝin fruktigi.
681 kuntara, v. taro.
682 kuntara pezo, v. pezo.
683 kupono, dokumento pri profitparto, kunigita kun akcio aŭ obligacio, kiun oni fortranĉas ĉe ĉiu pagdato.
684 kupro, bronzruĝa metalo, multe uzata por fari tubojn, kaldronojn, monerojn ktp. (Kem. simbol. Cu.).
685 kuratoro, jure elektita zorganto por gardi ian havaĵon de societo, de neplenaĝa orfo, de persono sen civitanaj rajtoj aŭ de bankrotinto.
686 kuriero, 1. persono, kies tasko estas porti korespondaĵojn aŭ specialajn dokumentojn ;
- 2. tuto de korespondaĵoj, presaĵoj, ktp. sendata de unu al alia poŝtoficejo.
687 kurtaĝo, procentaĵo, pago al makleristo.
688 kurso, 1. sistema irado de la instruado de profesio, metio, ktp. ;
- 2. direkto de ŝipo, rivero, fervojo, ktp.
689 kurslibro, libro montranta la direkton de vagonaroj kaj entenanta la horaron de unu aŭ pluraj teritorioj, eldonita de l’ fervojo kaj de institucioj de trafiko. (K. horarlibro).
690 kurzo, meza valoro de akcioj, kambioj, mono, ĉiutage notata en la borso.
691 kurzaltiĝo, supreniro de kurzo, objekto de spekulacioj en borso.
692 kurzofalo, malsupreniro de kurzo en borso.
693 kurzohava, kiu estas akceptata en la aĉetoj, kontraktoj, kiu havas laŭleĝan valoron.
694 kurznot(ad)o, ĉiutaga fikso de valoro de mono, de akcioj kaj aliaj valorpaperoj en borso (K. kvotigo).
- a) senkurza, ne plu valoranta, ne plu akceptata, ne havanta kurzon (K. maklero).
695 kvalito, 1. tio, pro kio io estas tia kaj ne alia ;
- 2. grado de eco.
- a) mezkvalita, de kvalito meza, nek supera, nek malsupera.
696 kvaranteno, deviga restado pli-malpli-longa, en izola loko, de personoj, bestoj, varoj kaj ĉiuspecaj aĵoj, devenantaj de infekta loko.
697 kvartalo, unu el la partoj, el kiuj konsistas granda urbo.
698 kvintalo, pezo de 50 kilogramoj.
- a) metra kvintalo, pezo de 100 kilogramoj.
699 kviti, fini la kalkulon kun iu, sen ŝuldo.
700 kvita, plenlibera de ŝuldo.
701 kvitanci, liveri pagateston.
702 kvitanco, pagatesto, dokumento pri farita pago de ŝuldo.
703 kvoto, proporcia parto de tuto, kiun oni devas doni, pagi aŭ kiun oni rajtas preni, ricevi.
704 kvotigo, proporcia aljuĝo en aĉeto de akcioj, valutoj, valorpaperoj, ktp. en la borso, kiu influas la fiksadon de l’ taga kurzo (K. kurznotado).