Komerca Vortaro en Esperanto/Letero F
338 fabriki, produkti grandnombre varojn per helpo de iloj, aparatoj, maŝinoj.
339 fabrikado, grandnombra produktado de varoj (K. produkti).
340 fabrikaĵo, io fabrikita, objekto de komerco, rezultato de fabrikado.
- a) duonfabrikaĵo, varo ne finfabrikita.
- b) flufabrikaĵo, varo ricevita per plena serio da fabrikadaj procedoj, varo finlaborita, ellaborita.
341 fabrikejo, loko, parto de tuto, kie oni fabrikadas.
342 fabriko, la tuto de ejoj kun instalaĵoj, kie oni fabrikadas.
343 fabrikmarko, v. marko.
344 fabrikprezo, v. prezo.
345 fadeno, maldika ŝnureto, precipe por kudri tolaĵojn, vestojn, ktp.
346 fajenco, 1. speco de argilo por fabriki objektojn imitantajn porcelanon ;
- 2. la fabrikata objekto mem.
347 fajencajo, v. fajenco.
348 fako, 1. nefermita parto de kestaro ;
- 2. branĉo, sekcio.
349 fakulo, persono sperta en iu fako.
350 *fakultativa, nedeviga, libervola.
351 faktoro, 1. unu el kaŭzoj de fenomeno aŭ de okazaĵo ;
- 2. ĉiu el nombroj, kiujn oni multiplikas unu per la alia ;
- 3. malsupera makleristo ; fakestro en presejo.
352 faktorio, oficejo de komercaj agentoj en kolonio.
353 faktotumo, servisto por ĉio, ĉionfaranto.
354 fakturo, detala noto de venditaj komercaĵoj kune kun la kosto de ĉiu el ili.
355 fali, (fig.) subite malsupreniri, koncerne al borsaj aferoj, al prezoj.
356 falsi, fari aĵon, objekton ŝajnan, ne veran, fari imitaĵon por trompi.
357 falsaĵo, aĵo falsita por trompi ;
358 fandi, fluidigi per varmo, per varmego. — Fandi glacion, buteron, metalon.
359 fandejo, 1. industria entrepreno, kiu per speciala instalo fandas metalojn ĉiuspecajn.
- 2. loko, kie tiu ĉi industrio estas aplikata.
360 farbo, kolorigaĵo, koloriganta materio, substanco uzata en desegnado, pentrarto, tinkturado por kolorigi.
361 farmdoni, fordoni bienon aŭ entreprenon por uzo de alia persono sekve de aparta kontrakto.
362 farmpreni, sekve de kontrakto preni por sia uzo bienon aŭ entreprenon.
363 farmacio, scienco pri kuraciloj kaj ilia preparado.
364 farmaciisto, scienculo aŭ spertulo sin okupanta pri farmacio.
365 favorprezo, v. prezo.
366 felo, kruda haŭto de besto kun haroj.
367 felpo, longhara velursimila ŝtofo (K. pluŝo).
368 felto, ŝtofo el haroj aŭ lano kungluitaj kaj premegitaj por fari ĉapelojn, plandojn por ŝuoj, ktp.
369 fenigo, centono de germana marko. (v. tabelon).
370 fero, plej uzata, utilega metalo. (Kem. simbol. Fe).
371 feraĵo, aĵo, objekto el fero.
372 ferdeko, platformo aŭ planko horizontale sin etendanta de unu al alia flanko de ŝipo.
373 ferio, kutimaj aŭ regulaj libertempoj de oficistoj ktp. en ĉiu jaro.
374 fermi, 1. kaŭzi, ke ne plu estu eliro, eniro ;
- 2. ĉesigi.
375 fermi konton, v. konto.
376 fervojo, vojo kun reloj trairata de vagonaroj movataj per vaporo aŭ elektro.
377 fiaski, plene malsukcesi.
378 fiasko, plena malsukceso.
379 fidi, esti trankvila, ne timi, ke iu nebone plenumos taskon, komision, laboron, al li donitan (K. konfidi).
380 finfabrikaĵo, v. fabriko.
381 fiksi, (propr. kaj fig.) alligi, senmovigi, daŭre starigi, kuŝigi ion.
382 fiksa prezo, v. prezo.
383 fiktiva, nereala, nur imagita, ne ekzistanta (K. ŝajna).
384 filio, flanka komerca institucio, dependanta de alia ĉefa.
385 filtri, purigi per filtrilo, nome per ilo aŭ aparato, kiu forprenas de fluidaĵo la malpuraĵojn en ĝi enhavatajn.
386 financo, monaj aferoj, el- kaj en-spezoj.
387 financisto, specialisto en monaferoj, kondukanta monoperaciojn.
388 financulo, persono havanta famon aŭ konata pro partopreno en grandaj financoperacioj.
389 firmo, nomo de komerca domo, societo.
390 fisko, 1. ŝtata trezoro ;
- 2. administracio, kies tasko estas la enkasigo de depagoj kaj impostoj.
391 fiska marko, v. marko.
392 flanelo, delikata lana ŝtofo.
393 floreno, v. guldeno.
394 floso, trabaro por surakva transporto de ligno.
395 foiro, 1. granda publika vendado, ĉu en butikoj, ĉu sur placoj kaj aliaj nekovritaj lokoj en antaŭfiksitaj periodoj ;
- 2. moderna formo de var-ofertado, specimena ekspozicio en apartaj haloj, por altiri la aĉetantojn.
396 fol., mallongigo por « folio ».
397 folio, 1. plata, ebena, maldika objekto el papero, metalo ktp.
- 2. en komerca libro la paĝoj portantaj saman numeron ;
- 3. ĉe presistoj kaj librobindistoj la papersurfaco de du paĝoj kontraŭapudaj.
398 foliego, ĉe presistoj kaj librobindistoj paperpeco plurfoje faldita, el kiu, post kunaranĝo, oni formas libron.
399 fondi, krei kaj aranĝi societon, institucion (K. establi).
400 forĝi, prilabori feron kaj aliajn metalojn per fajro kaj martelo.
401 forno, metala aŭ masonita fajrujo por kuiri, baki aŭ por fandi metalojn, kaj por aliaj diversaj industriaj procedoj.
- a) altforno, fornego por fandi.
402 fortika, rezistokapabla, daŭra, ne facile eluzebla.
403 frandaĵo, delikata, bongusta manĝo (K. ĝu-manĝaĵoj).
404 franko, franca kaj svisa monunuo (v. tabelon).
405 fremda, de alia lando, nacio, ŝtato.
406 freŝa, ĵus farita, ne eluzita, malo de velkinta.
407 freti, 1. lui ŝipon kaj ekspedi komercaĵojn per ĝi ;
- 2. ekspedi komercaĵojn kontraŭ pago per iu transporta rimedo : ŝipo, fervojo, aeroplano (K. ĉarti).
408 freto, 1. ago freti ;
- 2. fretkosto ;
- 3. fretobjekto (K. fretaĵo).
- a) ekspresfreto, aparte rapidega transportmaniero ; en la internacia fervoja transporto la 3-a kaj plej rapida ;
- b) ordinara freto, transportmaniero per ordinaraj rimedoj ; en la internacia fervoja transporto la 1-a kaj plej malrapida ;
- c) rapidfreto, rapida transportmaniero ; en la internaciafervoja transporto la 2-a, inter la ordinara kaj la ekspresa.
409 fretaĵo, objekto ekspedita en freto (K. freto).
410 fretotakso, la poa transportkosto de ĉiuj komercaĵoj laŭ tiksita tarifo.
411 fretkosto, tuta elspezo por transporti komercaĵojn per iu el la transport-sistemoj.
412 fretletero, atesto, formulo laŭ difinita aranĝo, enhavanta ĉiujn detalojn pri la komercaĵo transportata : adreso, varsigno, ktp. (K. transportletero).
- a) ŝipa fretletero, atesto pri ŝipŝargo (K. fretletero).
413 fromaĝo, manĝaĵo konsistanta el fermentita kazeo.
414 fruaĵoj, fruktoj kaj legomoj de plej frua rikolto (K. frufruktoj).
415 frufruktoj, fruktoj de plej frua rikolto vendataj en special-magazenoj.
416 frukto, vegetaĵa produkto postvenanta la floron kaj havanta la semon ;
- a) sudfruktoj, fruktoj kreskantaj en sudaj landoj kaj eksportataj al aliaj.
417 fruktuzo, leĝa rajto pri utiligo de afero, privilegio, posedaĵo, heredaĵo je sia profito.
418 frumaturaĵo, v. matura.
419 fuksino, anilino por kolorigi ruĝe.
420 funkcio, 1. marŝo, irado de organoj, maŝinoj ;
- 2. la agado plenumi taskon.
421 funkciulo, person, kiu plenumas regule certan taskon.
422 funto, peza mezur-unuo, neegala en diversaj landoj. Angla, germana, rusa funto.
423 funto sterlinga, ora angla monero (v. tabelon).
424 fusteno, ŝtofo el lino kaj kotono kun unu malglata flanko.
425 fuŝi, senzorge, trorapide, aĉe fari ion.
426 fuŝvaro, v. varo.
427 futo, longeca mezuro : proksimume 30 centimetroj.