Saltu al enhavo

Komerca Vortaro en Esperanto/Letero G

El Vikifontaro
Esperanto-Eldonejo A. PaoletSan Vito al Tagliamento, Italio (p. 25-27)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  F
Ĝ  ►
G


428 gado, fiŝo, el kies hepato oni eltiras oleon, tre uzatan en la kuracarto (K. laberdano, moruo).

429 gajni, akiri monon, bonaĵon per laboro aŭ pro bonŝanco (K. akiri).

430 galanterio, eta, ĉarma, luksa ornamaĵo de loĝejo, de vesto.

431 garantii, 1. preni sur sin la respondecon pri io, pri iu ;

2. (fig.) firme jesi, aserti ion.

432 garantio, 1. respondeco de garantianto ;

2. ĝia objekto ĝenerale (K. garantiaĵo).

433 garantiaĵo, objekto per kies transdono aŭ disponigo oni respondecas pri io, pri iu.

434 gardi, zorgi pri la sekureco de io, de iu.

a) singardemo, emo al antaŭvido en siaj aferoj, zorgemo pro sia sekureco (K. antaŭvido).

435 gazolino, fluida etero de petrolo, uzata por movigi motorojn.

436 gemo, polurita multvalora ŝtoneto.

437 giĉeto, fenestreto en muro, plejofte interne de pordo. — Giĉeto kontora, poŝta, telegrafa, fervoja.

438 gildo, organizo de komercistoj, metiistoj (K. korporacio).

439 gineo, angla ormonero, valoranta 21 ŝilingojn.

440 giso, la unua produkto el la pritrakto de ferminaĵo per karbo, nerezista al prilaboro per martelo.

441 glata, kies supraĵo ne havas elstaraĵojn, kavaĵojn, kies supraj partoj ne superas aŭ malsuperas sin reciproke (K. brila, polurita).

442 glicerino, densa, blanka fuidaĵo ekstraktata el grasoj, multe uzata en farmacio kaj ĝenerale por ŝmiri la haŭton (Kem. simbol. C3 H8 O3).

443 grado, 1. 1/360 de cirklo ;

2. unu el la egalpartoj, laŭ kiu estas dividita la termometro ;
3. ero de mezuro, de eco ; ŝtupo de evoluo.

444 gramo, pezunuo de metra decimala sistemo, egala al la pezo de 1 centimetro kuba de distilita akvo je 4o.

445 grano, tre eta peza mezur-unuo, egala, proksimume al 5 centigramoj.

446 granda, 1. okupanta multe de spaco, havanta dimensiojn superajn al la ordinaraj ;

2. multnombra ;
3. de alta, de supera kvalito, grado, forto, indeco, gloro, riĉeco.
a) pogrande, komerci multnombre, en granda kvanto multspeze aĉetadi, vendadi.
b) pomalgrande, v. podetale.

447 grand-dekduo, v. dekduo.

448 grandindustriisto, v. industrio.

449 grandkapitalisto, v. kapitalisto.

450 grandkomercisto, v. komercisto.

451 grandnegocisto, v. negocisto.

452 graso, fandebla substanco de la korpo de l’ bestoj, uzata por ŝmiri maŝinojn.

453 *gratifikacio, sendeviga plipage al iu, ĉefe al oficisto, kiel rekonon por farita laboro, servo.

454 grejso, mineralo konsistanta el silikaj grajnetoj, uzata por fabriki potojn (K. fajenco).

455 greno, 1. vegetaĵo, el kies grajnoj estas farata la pano ;

2. ĝiaj grajnoj.

456 groŝo, aŭstria, germana kaj pola moneroj.

457 gubernio, administracia parto da iuj ŝtatoj (kiel Ruslando), kolonioj ktp.

458 gumo, duontravidebla gluaĵo konsistanta el suko de arboj — Araba gumo, elasia gumo.

a) skrapgumo, peceto de kaŭĉuko, uzata por malaperigi krajonajn strekojn, kaj, se miksita kun vitra polvo, ankaŭ inkajn.

459 gusto, 1. tiu el la kvin sentoj, kies organoj estas la lango kaj la palato;

2. estetika kapablo.

460 gutaperko, suko de hinda arbo, kiu malmoliĝinte similas al kaŭĉuko.