Saltu al enhavo

Komerca Vortaro en Esperanto/Letero J

El Vikifontaro
Esperanto-Eldonejo A. PaoletSan Vito al Tagliamento, Italio (p. 30-31)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  I
Ĵ  ►
J

517 jardo, angla mezur-unuo de longo : 0,914 m.

518 jarlibro, v. libro.

519 jekonte, v. konto.

520 juĝo, decido, ĉu iu estas kulpa aŭ ne, malprava aŭ ne.

a) aljuĝi, destini, difini ion por iu.

521 juro, scienco pri leĝo. — Civita, komerca, militista juro.

522 juto, ŝtofo el hinda kanabo, uzata precipe por farado de sakoj.

523 juvelo, malgranda, ornama luksobjekto ora, platena, arĝenta ktp. kun multekostaj ŝtonetoj.