Komerca Vortaro en Esperanto/Letero I
480 identa, tute egala, tute sama.
481 imiti, fari, aŭ peni, kiel alia persono faras.
482 imitaĵo, afero, objekto, aĵo imitita (K. surogato).
483 importi, venigi de eksterlando komercaĵojn (K. eksporti).
484 imposto, leĝe deviga pago de ŝtatanoj por la bezonoj de l’ regno, provinco, ktp. (K. depago).
485 impresario, entreprenisto de spektakloj, precipe teatraj.
486 indigo, violblua koloro kaj farbo.
487 industrio, tuto de artoj, metioj, per kiuj oni transformas la krudajn materialojn.
488 industriisto, persono profesie okupanta sin pri industrio.
- a) grandindustriisto, persono profesie okupanta sin pri granda aŭ pluraj industrioj.
489 industriulo, persono, kiu havas famon pro sia granda industria okupo (K. grandindustriisto).
490 inflacio, troa pligrandiĝo de l’ papermona cirkulado.
491 informi, sciigi, klarigi pri io, pri iu.
492 *inkluzive, enhavante, enmetante, enkalkulante.
493 inko, diverskolora fluidaĵo por skribi, desegni.
- a) nina inko, v. tuĉo.
494 inksorbilo, arkforma tenilo per sorbopapero por sekigi skribaĵon.
495 inkujo, malgranda vazo por inko.
496 inspekti, viziti por kontrolo la agadon de laboristoj, oficistoj, k. c. (K. kontroli).
497 inspektisto, v. inspektoro.
498 *inspektoro, supera ofiicisto, kies tasko estas inspekti.
499 instanco, 1. grado de juĝa povo ;
- 2. unu el la decidantaj institucioj en organiza sistemo.
500 institucio, publika aŭ privata fondaĵo aŭ organizaĵo.
501 instituto, nomo de diversaj institucioj ; komerca instituto (lernejo), financ-instituto (bankentrepreno). En Britlando ankaŭ komerc-entrepreno laŭ speciala aranĝo.
502 instrukcio, informo kaj ordono, laŭ kiuj oni devas ion fari (K. direktivo).
503 interkonsento, akcepto de reciprokaj kondiĉoj (K. akordo, kontrakto, konkordato).
504 interkonsentita lingvo, v. kodo.
505 intermiti, halti kaj rekomenciĝi en egalaj aŭ neegalaj intertempoj (K. laborĉeso, striko).
506 internacia, v. nacio.
507 interpreti, 1. traduki ion al fremdulo el lingvo de li ne komprenata ;
- 2. laŭsence klarigi regulon, leĝon, ktp.
508 interrompi, v. rompi.
509 interŝanĝi, v. ŝanĝi.
510 interŝanĝo, v. ŝanĝo.
511 intervjuo, interparolado de ĵurnalisto, publikigota en gazeto, kun persono povanta diri interesajn aferojn.
512 intima, io, kion oni povas konfidi nur al diskreta persono. — Intima averto, sciigo (K. konfidenca).
513 intrigi, ruze, sekrete agadi por utili al si aŭ al intimulo por malutili al alia persono.
514 inventaro, 1. tabelo, libro, en kiu estas enskribita, unu post la alia, iloj, mebloj, komercaĵoj, ktp., apartenantaj al iu.
- 2. la objektoj mem.
515 investi, meti monon en entreprenon kun celo de profito.
516 ir-revena bileto, v. bileto.