Komerca Vortaro en Esperanto/Letero Ĉ

El Vikifontaro
Esperanto-Eldonejo A. PaoletSan Vito al Tagliamento, Italio (p. 12)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  C
D  ►
Ĉ

196 ĉambro de komerco, v. komerca ĉambro.

197 ĉampano, luksa ŝaŭmanta vino el franca provinco Champagne.

198 ĉaro, 1. fortika veturilo uzata precipe por transporti varojn;

2. movebla parto de skribmaŝino, portanta la rulcilindron.

199 ĉarti, lupreni ŝipon (K. freti).

200 ĉarto, kontrakto inter luanto kaj luiganto de ŝipo.

201 ĉefo, persono, kiu direktas, administras, ofte la posedanto de la entrepreno (K. estro).

202 ĉeflibro, v. libro.

203 ĉefsekretario, v. sekretario.

204 ĉeko, pagpapero pagebla ĉe vido de banko, poŝtkonto aŭ kaso el la konto de l’asignanto aŭ ĝirinto.

a) poŝtĉeko, egalas al bankĉeko kaj necesigas por monigi bonhavon ĉe la poŝto. Oni ne povas ĝin ĝiri.

205 ĉerpi, preni el abundo, kvanto.

a) elĉerpi, malplenigi per ĉerpado; (fig.) elvendi.

206 ĉe vido (pri paga dokumento): kiu devas esti tuj pagata al tiu, kiu ĝin prezentos.