Komerca Vortaro en Esperanto/Letero D
207 dato, preciza tempo, jaro, monato de okazintaĵo, ago, fakto, fenomeno.
208 datumi, skribi daton.
- a) pagdato, dato de pago.
209 debeti, enskribi en la ŝuldkonton de iu (K. ŝuldi).
210 *debeto, maldekstra flanko de kontlibro, sur kiu estas indikataj la ŝuldoj de entrepreno, kliento, k. c.
211 debito, facila vendado de varo pogrande aŭ podetale.
212 *debitoro, v. ŝuldanto.
213 *deci..., prefikso de metra decimala sistemo signifanta dekonon de la mezurunuo prezentata de la dua parto de l’ vorto. — Decigramo, decilitro, decimetro estas dekono de gramo, litro, metro. (K. mili..., centi..., deka..., hekto..., kilo..., miria...).
214 deficito, sumo mankanta por ke la enspezata mono egalu la elspezatan.
215 deflacio, malpligrandiĝo de l’ kvanto de papermono en cirkulado.
216 defraŭdo, trompo pri impostoj, depagoj pagataj, foruzo de konfidita mono ktp.
217 *deka..., prefikso de metra decimala sistemo, signifanta dekoblon de la mezurunuo prezentata de la dua parto de l’ vorto. — Dekagramo, dekalitro, dekametro estas dekoblo de gramo, litro, metro — (K. mili..., centi..., deci..., hekto..., kilo..., miria...).
218 dekalkuli, v. kalkuli.
219 dekatizi, v. katizilo.
220 dekduo (da), tutaĵo konsistanta el dekdu aĵoj, plejofte el sama speco aŭ ankaŭ egalaj.
- a) granddekduo, 12 dekduoj = 144 pecoj.
221 deklari, sciigi, montri, firme aserti.
222 deklaro, 1. ago deklari ion ;
- 2. dokumento pri tiu ago.
223 *deklaracio, v. deklaro.
224 delegi, doni al iu taskon de reprezentanto, de anstataŭanto.
225 delegacio, v. delegitaro.
226 delegito, persono, al kiu oni donis taskon de anstataŭanto.
227 delegitaro, pluraj delegitoj.
228 delikata, 1. ne fortika, facile malboniĝebla aŭ rompebla;
- 2. de supera, rafinita kvalito.
229 delkredero, 1. garantio pri solventeco, pri pagokapableco de iu.
- 2. premio al peranto de tiu garantio.
230 demando pri varoj, interesiĝo pri varoj bezonataj (K. oferto kaj demando).
231 depago, deviga paro de la civitanoj, krom la impostoj, por la bezonoj de la regno, provinco, komunumo (K. imposto).
- a) limdepagejo, v. dogano.
232 depeŝo, korespondaĵo sendata per tre rapida rimedo. — Telegrafa, telefona, kabla depeŝo — (K. ekspresletero, kablogramo, telegramo).
233 deponi, 1. lasi ion multvaloran ĉe banko, kaso, ktp., por ke ĝi estu gardata;
- 2. lasi garantiaĵon por io prunteprenita, nepagita ktp.
234 destini, antaŭfiksi la uzon, la celon, la oficon, la agadon de io aŭ iu,
- a) alidestini, destini ion por alia celo ol tiu, por kiu ĝi estis destinata.
235 detalo, malgranda parto de tuto.
236 detalkomerco, aĉetado kaj vendado laŭ malgrandaj kvantoj.
237 detalprezo, monsumo postulata por vendo de varo en malgranda kvanto.
- a) podetale, (pri aĉeto, vendo) en negranda kvanto.
238 devi, esti necesa pro leĝoj, pro moralo, pro konveno, pro okazantaĵoj.
239 deviga, postulata de la leĝoj, de la moralo, de la konveneco ktp.
- a) sindevigo, akto, per kiu oni prenas sur sin la plenumon de io.
240 deviso, kambio aŭ ĉeko en fremda valuto pagebla je loko en eksterlando kaj negocata en la borso.
241 devizo, frazo de insigno, moto de firmo, de gildo, de korporacio.
242 difekti, malbonigi, neuzebligi, netaŭgigi pro difekto.
243 difekto, malbonaĵo en io, kiel rompo, fendo, kontuzo, manko de precizeco, de regula funkciado, ktp. (K. averio).
244 diferenco, malsameco inter du aŭ pliaj objektoj, aĵoj, ktp. pro eco, kvalito, prezo.
245 dikeco, etendo en direkto perpendikla al tiu de la longeco kaj de la larĝeco (K. dimensio, profundeco).
246 dimensio, amplekso, grandeco, ĉiu el la tri korpaj mezuroj: alteco, larĝeco kaj longeco.
247 diplomo, oficiala dokumento atestanta titolon, rangon, privilegion, oficon, ktp. (K. patento).
248 *direkcio, estraro, gvidantaro de entrepreno;
- 2. la ejo, kie ĝi sidas.
249 direkti, gvidi, estri, administri. — Direkti entreprenon bankon, sindikaton, societon, truston.
250 direktanto, persono, kiu gvidas ion.
251 direktivo, informo kiel gvidi aŭ pritrakti ion (K. instrukcio, normo, regulo).
252 *direktorio, estraro, direktantaro.
253 direktoro, plej supera persono de entrepreno, fabriko, ktp. kies tasko estas estri, gvidi, direkti.
254 diskonti, pagi per bilo antaŭ la templimo, deprenante procentaĵon por la antaŭtempa pago.
255 diskonta banko, v banko.
256 diskonto, 1. ago diskonti;
- 2. procentaĵo pagata por tiu ago.
257 diskuti, priparoli ion (K. disputi, trakti).
258 disputi, vigle diskuti.
259 disrompi, v. rompi.
260 distili, apartigi per varmo la vaporiĝemajn partojn de fluidaĵo kaj poste per malvarmo rekunigi ilin purigitaj en fluida stato.
261 diversaj, kelkaj el pluraj ne egalaj aĵoj, uloj, eroj. (Vorto ĝenerale uzata en plurnombro). — Diversaj libroj, prezoj, personoj, kvalitoj.
262 dividendo, 1. profita parto, proporcia al la sumo de akcio aŭ de akcioj ;
- 2. proporcia parto pagata al la kreditoroj en ordigo de bankroto (K. tantiemo).
263 dogano, 1. depago por la varoj venantaj de aŭ irantaj al alia lando ;
- 2. la institucio, ĉe kiu oni pagas la lim-imposton (K. doganejo, dogantakso).
264 doganejo, loko, kie la limdepago devas esti pagata.
265 dogandeva (pri komercaĵo), por kiu oni devas pagi dogantakson.
266 doganlibera (pri komercaĵo), por kiu oni ne devas pagi dogantakson.
267 dogantakso, fiksita limdepago por vara kategorio.
268 doko, 1. havena magazeno, kien oni metas la komercaĵojn elŝipigitajn ;
- 2. baseno, parto de haveno, ĉirkaŭata de kajoj por deŝarĝo ;
- 3. akva aŭ seka baseno, en kiu oni riparas ŝipojn.
269 dokumenti, liveri dokumentojn, pruvi per dokumentoj.
270 dokumento, skribaĵo, objekto, pruvanta ion.
271 dolaro, usona arĝenta monero, valoranta 5 sv. frk. (v. tabelon).
272 domaĝo, malbonigo, malboniĝo, malutilo, malprofito.
273 donaci, doni senpage ion kiel propraĵon al alia persono.
274 donaco, ago donaci.
275 donacaĵo, aĵo donacata.
276 doso, ujo cilindroforma, pli-malpli granda, por gardi konservojn, grasaĵojn, ktp.
277 dozo, kvanto da kemiaĵo aŭ drogo, kiun oni prenas aŭ metas en miksaĵon por unu fojo.
278 draĥmo, 1. greka arĝenta monero (v. tabelon) ;
- 2. greka pezilo valoranta 1/8 da unco, 3,24 g.
279 drapo, lana teksaĵo por vestoj.
280 drato, metalfadeno por mekanikaj celoj.
281 drogo, aroma substanco uzata de farmaciistoj en medikamentoj (K. parfumo, spico).
282 dungi, interkonsenti kun iu por havi lian servadon por difinita pago (K. rekruti, varbi).
283 duonfabrikaĵo, v. fabriko.
284 *duplikato, kopio de akto, de dokumento identa al originalo.
285 duro, hispana arĝenta monero, valoranta 5 pesetojn.