Komerca Vortaro en Esperanto/Letero C

El Vikifontaro
Esperanto-Eldonejo A. PaoletSan Vito al Tagliamento, Italio (p. 11-12)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  B
Ĉ  ►
C

181 cedi, lasi libervole aŭ laŭ interkonsentita kondiĉo, iun posedaĵon al alia persono.

182 cendo, malgranda monero, centono de usona dolaro, centono de nederlanda guldeno (v. tabelon).

183 *centi… prefikso de decimala metra sistemo, signifanta centonon de la mezurunuo prezentata de la dua parto de l’vorto. — Centiaro, centigramo, centimetro kaj centilitro estas centono de aro, gramo, metro, litro — (K. mili…, deci…, hekto…, kilo…, miria…).

184 centimo, centono de franko, de liro.

185 *centralizi, v. centrigi.

186 centrigi, kunigi al sama punkto, loko.

187 centro, 1. meza punkto, loko;

2. ĉefoficejo de institucio.

188 cerealoj, graminacoj, kies grajnoj estas manĝeblaj.

189 cinamo, sekigita ŝelo de tropikazia arbo, uzata kiel spicaĵo.

190 cirkulero, letero, anonco multnombre reproduktita por dissendo (K. avizo).

191 cirkuli senhalte moviĝi, rondiradi. — Mono cirkulas.

192 cirkulado, la rondirado de io.

193 cisterno, ujo konstruita sur aŭ sub la tero por konservi fluidaĵojn ĉefe eksplodemajn (K. rezervujo).

194 cisternvagono, v. vagono.

195 colo, malgranda mezuro de longeco: germana colo = 0,027, angla rusa kaj itala = 0,025 m. (K. ulno).