Saltu al enhavo

Komerca Vortaro en Esperanto/Letero B

El Vikifontaro
Esperanto-Eldonejo A. PaoletSan Vito al Tagliamento, Italio (p. 7-11)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  A
C  ►
B

123 banderolo, papera bendo, anstataŭanta la koverton de sendaĵoj kaj uzata por sendado de ĵurnaloj, gazetoj ktp.

124 banko, 1. firmo, institucio privata aŭ ŝtata por financa procedo;

2. la ejo de tiu institucio.
a) diskontbanko privata aŭ ŝtata institucio por aĉeto kaj vendo de valorpaperoj antaŭ la pagtempo.

125 bankiero, posedanto de banko.

126 bankisto, persono, kiu okupas sin pri bankaferoj.

127 bankbileto, monbileto, eldonita de banko, leĝe rajtigita pri tio (K. banknoto, monbileto).

128 banknoto, v. bankbileto.

129 bankroti, ĉesi la pagadon de siaj komercaj ŝuldoj, lasante tion oficiale deklari.

130 bankroto, ĉesigo de entrepreno pro pagonekapablo, leĝe punata, se trompa (K. pagĉeso).

131 barelo, dufunda ujo el daŭboj firmigita per fortikaj ferringoj ; ĝi estas transportebla sur veturilo, sur dorso de azenoj, ktp.

132 barko, nekovrita ŝipeto.

133 bar-komercaĵoj, v. komercaĵoj.

134 bar-varoj, v. komercaĵoj.

135 baseno, 1. havena parto, kie la ŝipoj povas restadi ŝirmitaj kontraŭ ventegoj ;

2. landparto larĝa, profunda, kavforma, kun speciala karaktero. — Karba baseno.

136 bazaro, 1. placo, vasta loko, en Oriento, kie oni vendas varojn ;

2. speco de vendejo, butiko en kiu oni vendas plej diversajn artiklojn je malkara prezo (K. foiro, merkato, magazeno).

137 benzino, senkolora, brulema fluidaĵo, eltirata el kruda petrolo, kaj uzata por aŭtomobiloj, fornetoj, por malaperigi makulojn, por desinfekti vundojn, ktp. (Kem. simbol. C6 H6).

138 bezoni, ne havi ion necesan, esti en la stato, ne kiu io estas necesa.

139 bezono, 1. manko de io necesa ;

2. stato de tiu, kiu bezonas ion ;
3. tio, kion oni bezonas.

140 bezonaĵo, io, kion oni bezonas (K. bezono).

141 bicikledo, durada velocipedo kun egale grandaj radoj.

142 biciklisto, persono uzanta bicikledon.

143 bieno, kampara posedaĵo.

144 biero, fermentita trinkaĵo, tirita precipe el malto aŭ tritiko kaj lupolo.

145 bilo, negocebla komerca valorpapero.

146 bilanco, listo de ŝuldo kaj bonhavo.

a) starigi bilancon, fari, aranĝi bilancon.

147 bileto, 1. papera, kartona folieto kun surskribo rajtiganta eniri ie, partopreni en io, vojaĝi, ktp. — Trama, fervoja bileto;

a) monbileto, papermono, eldonita de l’ ŝtato aŭ de leĝe privilegiita financ-instituto, rajtiganta la posedanton, sen legitimacio, ŝanĝi ĝin je alia mono aŭ uzi ĝin por pago. (K bankbileto, banknoto).
b) ir-revena bileto, karteto donanta rajton fari vojaĝon de iro al unu loko kaj de reveno de ĝi al la loko de foriro.
c) ordonbileto, skribaĵo, per kiu oni devigas sin, pagi sumon, ĉu al persono nomita en ĝi, ĉu pro ĝia ordono al iu ajn persono, rajte ĝin posedanta.

148 biliono, 1. unu miliono da milionoj (= 1.000.000.000.000) laŭ la angla-germana sistemo;

2. mil milionoj (= 1.000.000.000) laŭ la franca (romana) sistemo (K. triliono).

149 bindi, kunkudri foliojn de libro kaj surmeti tolan aŭ ledan dorson kaj kartonan kovrilon.

150 bindaĵo, kovrilo de libro kune kun la tola aŭ leda dorso.

151 bindisto, metiisto, kies okupado estas bindi librojn.

152 binditaĵo, bindita libro.

153 bitumo, flamema terpeĉo.

154 blankakcepto, v. akcepto.

155 blanketo, paperfolieto subskribita de iu, donata al alia persono, kiu rajtas plenigi ĝin laŭ sia bontrovo.

156 blankmetalo, v. pakfongo.

157 blankoprokuro, 1. subskribo donanta senkondiĉan plenpovon agi en io ;

2. la koncerna papero mem.

158 blokado, malebligo de eksporto aŭ importo de aŭ al iu lando (K. bojkoti).

159 boato, nekovrita ŝipeto kun remiloj.

160 bobeno, laŭakse truita cilindro, ĉirkaŭ kiu oni volvas fadenon, ŝnuron, ŝnureton, rubandon, k. c.

161 bojkoti, 1. are eviti rilatojn, precipe komercajn, kun iu, kun la celo malutili al li ;

2. rifuzi dungi iun, okupi iun, aŭ akcepti proponon de dungo, de okupo de iu.

162 bonhavo, v. hav(aĵ)o.

163 bonhavanto, v. hav(aĵ)o.

164 bordo, rando, ekstremo, limo de supraĵo.

a) albordiĝi, atingi bordon en boato, ŝipo.
b) albordiĝejo, loko, kie la ŝipoj ordinare albordiĝas.

165 borso, 1. institucio, en kiu oni komercas pri akcioj, obligacioj, kie estas notata ilia kurza kaj estas farataj financaj negocoj ;

2. la personoj formantaj tiun institucion.

166 botelo, ujo ordinare vitra, longa, kun ŝtopebla truo, por fluidaĵoj ktp.

167 branĉo, unu el la fakoj de l’ tuta komerco. — Maŝinbranĉo, cigarbranĉo.

168 branĉoficejo, v. filio.

169 brando, alkohola trinkaĵo distilita el vino, greno, terpomoj, ktp.

170 briko, bakita peco de argilo, plejofte ortangula.

171 brila, polurita, hele lumanta. Brila kristalo, ŝtofo, meblo, metalo (K. glata).

172 brokanti, aĉetadi, vendadi uzitajn, antikvajn objektojn.

173 bronzo, kunfandaĵo de kupro, stano kaj zinko, el kiu oni faras medalojn, statuojn, sonorilojn, kanonojn, ktp.

174 broŝuri, kunkudri foliojn de broŝuro.

175 broŝuro, maldika libro aŭ foliaro ne bindita, sed nur konsistanta el kunkudritaj folioj.

176 budĝeto, antaŭkalkulo de elspezoj (K. etato).

177 bulteno, faka aŭ raport-gazeto. — Borsa, komerca, semajna, monata bulteno.

178 buŝelo, angla mezuro por sekaj grajnoj, semoj, pulvoro ktp. = 36,5 litroj.

179 butero, grasa substanco eltirita el lakto.

180 butiko, vendejo, ordinare en teretaĝo (K. magazeno).