Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj/Antaŭparolo

El Vikifontaro
Antaŭparolo.

Plenumante la deziron de multaj amikoj de nia afero mi ellaboris la nunan »Kondukanton internacian«; mi eldonas ĝin sen traduko en ia lingvo nacia, ĉar el multaj kaŭzoj tiu-ĉi formo laŭ mia opinio estas la plej praktika. Kiu ellernis la malgrandan fundamentan vortareton povas sen ia malfacilo kompreni la »Kondukanton« tiel same kiel oni komprenis la ceterajn libretojn internaciajn, kaj legante la interparolojn k. c. sen traduko en sia lingvo patra, oni kutimiĝos unutempe ankaŭ pensi internacie, kio estos granda helpo, por pli rapida lernado paroli.

Mi scias ke multaj adeptoj de la lingvo internacia jam ne bezonas kondukadon, ili ellernis tute bone kaj lerte paroli internacie sen ia helpo, tamen mi esperas ke ankaŭ ili alprenos la nunan verketon, ĉar ili trovos en ĝi tute ne enuigan materialon por la legado. Mi ne postiris la metodon de tiaj lernolibroj de parolado, kie la aŭtoroj donas miksite frazojn, demandojn kaj respondojn sen ia interna kuneligo, sed mi kolektis dialogojn plenajn je sprito kaj bona humoro, kie ajn mi nur trovis la plej belajn kaj konvenajn por mia libreto, tute ne penante je originaleco de la laboro.

Doninte frazojn la plej ofte uzatajn, montrinte kiel oni faras vizitojn internaciajn, kiel oni dormas, promenas, manĝas, trinkas, vojiras, amas internacie kaj edziĝas, mi fine eĉ kondukas la legantojn en la Ĉielon kaj Inferon (de la malnovaj Grekoj, kiujn mi ankaŭ igas paroli nian lingvon).

En la dua parto de la libreto oni trovas kelkajn modelojn de leteroj, kaj por la unua fojo leterojn komercajn, leterojn de ŝanĝo (kambiojn) kc. en nia lingvo, kiu, kiel oni vidas, estas oportuna por ĉiuj celoj.

La tuta laboro ne estas granda, kaj ne povas pretendi je pleneco, sed ni ne forgesu, ke ĉiu komenco estas malfacila, kaj mi nur volis fari la unuan paŝon en tiu-ĉi branĉo. La tempo certe al ni baldaŭ alportos pli plenajn laborojn, se ni devas juĝi laŭ la mirinde granda eĉ ne esperita progreso kiun faris la Lingvo internacia en unu jaro de ekzistado. La nombro da adeptoj en ĉiuj landoj de la civilizita mondo estas jam sufiĉe granda, ĝi kreskas senhalte, kaj ni jam nun povas esti tute trankvilaj pri la fina venko de nia bela kaj utilega afero; tamen ni ne devas malfortigi nian energion nek forgesi la lastan vorton de l' Aŭtoro: Ni laboru kaj esperu!


La Kondukanto.