Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj/Biletoj kaj kvitancoj de ricevo
Bona por 220 markoj mono de Germanujo.
Post ses monatoj de dato hodiaŭa mi promesas pagi al Sinjoro A. aŭ laŭ lia ordono la sumon de ducent dudek markoj mono de Germanujo, valoron ricevitan per komercaĵoj.
Berlino, 8 Januaro 18 . .
Mi promesas pagi al Sinjoro Evans, aŭ laŭ lia ordono la sumon de . . . . livroj sterlingoj, valron ricevitan.
Ni certigas per tio-ĉi, ke ni ricevis de sinjoro S. en Berlin la sumon de 1000 markoj mono de Germanujo, kiun ni pruntis al li laŭ lia obligo de l' 4 Januaro de tiu-ĉi jaro.
Monakio, 10 Majo 18 . .
Mi certigas per tio-ĉi, ke mi ricevis de sinjoro H. la sumon de dudek frankoj kiel procentoj por du jaroj ĝis 1ª Februaro de l' jaro kuranta, de la sumo de ducent frankoj, kiun li ŝuldas al mi.
Rouen, 30 Aprilo 188 .