Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj/Dialogoj el Lukianos

El Vikifontaro
Dialogoj el Lukianos.

Hefajstos kaj Apollon.[redakti]

Hefajstos. Ĉu vi vidis, Apollon, la novenaskitan infanon[1] de Maja? Kiel bela ĝi estas, al ĉio ridetas, kaj jam montras, ke el ĝi estos io tre bona!
Apollon. Io tre bona, Hefajstos, el tiu infano, kiu pro siaj malhonestaĵoj jam estas pli maljuna ol Japetus?
Hefajstos. Kaj kian maljustecon povus fari la novenaskita?
Apollon. Demandu Posejdonon, al kiu ĝi ŝtelis la tridenton aŭ Areson, ĉar ankaŭ al tiu-ĉi ĝi eltiris sekrete la glavon kaj glavujon, se mi ne diros, ke ankaŭ al mi mem li forprenis la pafarkon kaj la sagojn.
Hefajstos. Tion-ĉi faris la novenaskita, kiu apenaŭ staras sur la piedetoj kaj kuŝas ankoraŭ en la infanaj vindoj?
Apollon. Vi sciiĝos, Hefajstos, kiam unu fojon ĝi venos al vi.
Hefajstos. Ĝi jam estis ĉe mi.
Apollon. Nu, kaj kio? Ĉu vi havas ĉiujn laborilojn kaj nenia malestas?
Hefajstos. Ĉiujn, Apollon.
Apollon. Tamen bone rigardu!
Hefajstos. Pro Zeŭso, la kaptilon de fajro mi ne vidas!
Apollon. Sed vi vidos ĝin en la ĉirkaŭligiloj de la infano.
Hefajstos. Li ŝajnas esti tiel lertefingra, kiel se li jam longe estus lernanta la ŝteladon.
Apollon. Jes, vi ne aŭdis lin paroli multe kaj glate, sed li eĉ volas servadi al ni ĉe la tablo. Hieraŭ li elvokis Eroson al batalo, kaj tuj lin ĵetis, submetinte al li iel la piedon. Poste, dum la laŭdoj, kiujn li ricevis, li ŝtelis al Afrodite, ĉirkaŭprenanta lin pro lia venko, la zonon kaj al Zeŭs ankoraŭ

ridanta, la sceptron. Se la fumilo ne estus tro peza kaj ne havus tro multe da fajro, li ĝin certe ankaŭ estus forpreninta.
Hefajstos. El la knabo vi faras efektivan diablideton.
Apollon. Ne sole, li ankaŭ jam estas muzikisto.
Hefajstos. Pro kio vi ĝin supozas?
Apollon. Trovinte ie malvivan testudon li faris el ĝia ŝelo muzikan instrumenton, alfortigis tenilojn kaj portilon, enbatis kordotirilojn kaj submetis selon, entiris kordojn kaj ekludis tiel melodie kaj harmonie, ke mi estis ĵaluza je li, kvankam mi jam longe ludas la citron. Maja diris, ke nokte li ne volas resti en la ĉielo, sed subiras ĝis en la inferon, nature por ŝteli ion ankaŭ tie. Li estas flugila kaj faris al si vergon kun mirindaĵa forto, per kiu li altiras la animojn kaj subkondukas la mortintojn.
Hefajstos. Mi ĝin donis al li kiel ludilo.
Apollon. Danka por tio, li al vi ŝtelis la fajrkaption.
Hefajstos. Bone, ke vi min memorigas, mi tuj iros ĝin serĉi kaj eble, kiel vi diras, ĝi troviĝos en la vindoj de l' infano.

Zeŭs, Asklepios kaj Herakles.[redakti]

Zeŭs. Ĉesu, Asklepios kaj Herakles, kaj ne malpacu kiel homoj mortemaj; tio-ĉi estas malbela kaj ne konvena por la festa tablo de la dioj.
Herakles. Sekve vi volas, Zeŭs, ke tiu-ĉi farmacisto sidu super mi.
Asklepios. Nature, mi estas ja pli inda ol vi!
Herakles. Kial, malbenitulo? eble tial ke vin Zeŭs mortigis per fulmo, kiam vi faris kio ne estis permesita, kaj sole el kompato li donis al vi la nemortecon?
Asklepios. Ĉu vi jam forgesis, Herakles, ke vi bruliĝis sur la Oitos, ke vi riproĉas al mi la fajron?
Herakles. Ni vivis nek egale, nek eĉ simile, ĉar mi estas la filo de Zeŭs, por la purigado de l' vivo mi tiom batalis venkante bestojn sovaĝajn kaj homojn malpiajn; sed vi estas tranĉisto de radikoj kaj urba kriisto kaj eble uzinda por almetadi sanilojn al homoj malsanaj, — virecan vi nenion faris.
Asklepios. Ne, ĝi estis nenio, ke mi sanigis viajn brulvundojn, kiam antau mallonge vi venis supren al ni duone bruligita, kiam la subvesto kaj poste la fajro vundigis al vi la korpon. Sed se mi povas diri pri mi nenion alian, tamen mi nek servis

kiel simpla laboristo kiel vi, nek kombis la lanon en Lyda vesto purpura, nek ricevis de Omfale batojn per ora pantoflo, eĉ ankaŭ mi ne mortigis en melankolio miajn infanojn kaj la edzinon.
Herakles. Se vi ne ĉesos min insulti, vi tuj sciiĝos, ke via nemorteco ne multon helpos al vi, ĉar mi vin ekkaptos kaj ĵetegos kun la kapo malsupren el la ĉielo, ke eĉ Pajon mem ne sanigos al vi la rompitan kranion.
Zeŭs. Ekĉesu, mi diras, kaj ne malhelpu la societon, aŭ mi forsendos vin ambaŭ de la komuna tablo? Cetere, ĝi estas prave, Herakles, ke Asklepios sidas super vi, kiel mortinta pli frue.

Hermes kaj Ĥaron.[redakti]

Hermes. Se vi konsentas, transveturigisto, ni kalkulu, kion vi jam ŝuldas al mi, por ke ni poste ne malpacu ree pro tio.
Ĥaron. Ni kalkulu, Hermes; estos pli bone kaj pli simple se ni klarigos la aferon.
Hermes. Ankron mi alportis al vi laŭ via postulo por kvin drakmoj.
Ĥaron. Multe da mono!
Hermes. Pro Aidoneus (Pluton)! mi ĝin aĉetis por kvin drakmoj kaj al la direktilo rimenon por du oboloj.
Ĥaron. Kalkulu 5 drakmojn kaj 2 obolojn.
Hermes. Poste grandan kudrilon por sentruigi la velon; mi pagis kvin obolojn por ĝi.
Ĥaron. Alkalkulu ankaŭ tion-ĉi.
Hermes. Kaj vakson por plenŝtopi la fendojn en la ŝipeto kaj najlojn kaj ŝnuregon, el kiu vi faris la velan stangon, kune por du drakmoj.
Ĥaron. Tion-ĉi vi aĉetis malkare.
Hermes. Jen estas ĉio, se ni ne forgesis ion dum la kalkulado. Kiam vi pensas doni al mi la monon?
Ĥaron. Nun, Hermes, ĝi estas tute ne eble; sed kiam la pesto aŭ la milito alportados al ni amase la mortintojn, tiam per eraro en la kalkulo de l' mono por la transveturigado oni povos ion meti flanken.
Hermes. Tial nun mi devas sidi kaj deziri, ke l'o plej malbona fariĝu, por ke mi riceva mian monon?

Ĥaron. Alie ĝi ne estas eble, Hermes; nun alvenas nur malmultaj al ni, kiel vi mem vidas, ĉar reĝas la paco.
Hermes. Tiel estas pli bone, se eĉ via ŝuldo sin iom laŭlonge eltiros. Sed vi scias, Ĥaron, kiel elrigardis la homoj, kiuj antaŭe al ni venadis. Ĉio fortaj viroj, plenaj je sango kaj vivo, la plej ofte vunditaj; nun sole venas iu, kiun la filo aŭ la edzino mortigis per veneno, aŭ al kiu la vivo malbona elblovis la ventron kaj la membrojn, sole palaj mizeraj kreitaĵoj, eĉ ne similaj je tiuj. La plejmulto de la venantoj, kiel ĝi ŝajnas, penis forigi unu la alian el la mondo pro la mono.
Ĥaron. Ĝi estas ja io multe dezirata.
Hermes. Tial oni ne devas min mallaŭdi, ke mi faras eraron, se mi postulas de vi severe kion vi ŝuldas al mi.

Pluton aŭ kontraŭ Menippos.[redakti]

Krojsos. Ni ne povas elteni, Pluton, kune kun tiu-ĉi kiniko Menippos; tial aŭ forigu lin ien alien aŭ ni iros en alian lokon.
Pluton. Kion malbonan li faras al vi, estante ja tiel same mortinto kiel vi?
Krojsos. Kiam ni rememoras la aferojn en la supra mondo, Midas sian oron, Sardanapalos sian grandan lukson, mi, Krojsos, miajn trezorojn, kaj ni plendas kaj ĝemas, li ridas je ni kaj nomas nin malliberulojn kaj malnoblulojn; alitempe li malhelpas nian plendadon per sia kantado kaj estas tute al ni maloportuna.
Pluton. Kion ili diras, Menippos?
Menippos. La veron, Pluton, mi malestimas ilin kiel malnoblaj, senindaj subjektoj, kiuj ne kontentaj, ke ili vivis malbone, eĉ nun post la morto pensas pri la supera mondo kaj sopiras je ĝi. Mi ĝojas kiam mi ilin kolerigas.
Pluton. Ne faru tion, ĉar la perdo, kiun ili jeploras ne estas malgranda.
Menippos. Ankaŭ vi Pluton, babilas sensence kaj konsentas je ilia bojado?
Pluton. Ne, tute ne, sed mi ne volas ke vi havu malpacon inter vi.

Menippos. Sed sciu, vi plej malbonaj, maltaŭgaj, senindaj el la Lidoj, Frigoj, kaj Asiroj, ke mi tute ne pensas ĉesi. Kion ajn vi iros, mi irados post vi, por fari al vi ĉagrenon per miaj kantoj kaj por ridi je vi.
Krojsos. Ĉu tio ne estas puninda malpiaĵo?
Menippos. Ne; tio estis malpiaĵo, kion vi faradis, kiam vi postuladis ke oni vin ĉiam adoru sur la genuoj, kiam vin senhonte agadis kun homoj liberaj kaj tute ne pensadis pri la morto. Nun ploregu, perdinte ĉion.
Krojsos. Multajn, ho Dioj, kaj grandajn propraĵojn!
Midas. Mi tiom da oro!
Sardanapalos. Mi tiom da lukso.
Menippos. Bone, bonege, ploregu kaj ĝemu tiel senĉese, mi ankoraŭ ofte ekkantos al vi la kanteton: „Ekkonu vin mem!“ Tiu-ĉi kanto tre bone konvenas al via plenda kriado.

  1. Hermes (Merkur) la dio de komercistoj kaj ŝtelistoj.