Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj/Dialogoj el komedio de Goldoni

El Vikifontaro
El komedio de Goldoni: „l' Amore paterno“ (La Amo patra).

Dialogo unua.[redakti]

Pankracio kaj Klariĉe.

Pankracio. Kara filino, mi estas ĉagrenita, senespera.
Klariĉe. Patro mia kara, konsolu vin, trankviliĝu.
Pankracio. Kiel vi volas, ke mi min konsolu? Jen ni estas en Parizo ĉirkaŭ tri monatojn. La morto neatendita de mia frato, per kies helpo, por tiel diri, mi vivis, la leĝoj de l' lando, kiuj ne permesas al mi heredi ion, min metas en la plej grandan senkonsilecon de l' mondo.
Klariĉe. Patro mia, la plej granda bono de tiu-ĉi vivo estas la trankvileco de l' animo, la rezignacio kaj la indiferenteco. Ridu je la fortuno, ŝi povas forpreni al ni ĉion, ekster la virto, kaj ni perdas nenion, se tiu-ĉi lasta restas al ni.
Pankracio. Tial vi konsilas al mi resti?
Klariĉe. Jes, mia patro, sen ia malfacilo. La zorgeco kiun montras al ni Lukrecia, kaŭze la estimo kiun ŝi havis por via frato, estas providenco por ni, kaj ni estus sendankaj al la Providenco, se ni ne uzus ĝiajn bonfarojn.
Pankracio. Ĉu estas eble ke iu homo merita ne enamiĝos en vian virton?
Klariĉe. Vere, vi min igas ruĝiĝi.

Pankracio. La malmultaj Italoj, kiuj faras al ni la honoron veni tien-ĉi kelkfoje, ne satiĝas vin laŭdi.
Klariĉe. Ili estas plenaj de boneco, de ĝentileco.
Pankracio. Kion vi pensas pri ili?
Klariĉe. Sinjoro Ĉelio havas bonajn manierojn, estas ĝentila, sed ŝajnas al mi iom tro viveca. Sinjoro Silvio havas spiriton pli trankvilan, sed li estas tro serioza. Sinjoro Florindo scias iom, sed estimas sin tro multe; kaj la sinjoro Petronio nenion scias, hontas scii nenion kaj laŭdas kaj mallaŭdas kion laŭdas aŭ mallaŭdas la aliaj.
Pankracio. Tre bone. Oni ne povas pentri pli bone la karakteron de tiuj-ĉi kvar personoj. La ĉielo, en mia malfeliĉo donis al mi la kontentigon havi du filinojn, kiuj estas du orakoloj. Vi estas bonega en la sciencoj, kaj Anĝelika' en la kantado.
Klariĉe. Patro mia, la amo vin faras tro karesema. Ne juĝu nin per pasio.

Dialogo dua.[redakti]

Anĝelika kaj la diritaj.

Anĝelika. Mia patro, mi venas por diri al vi aferon, kiu faros al vi plezuron.
Pankracio. Jes: konsolu min, mi ĝin bezonas.
Anĝelika. Mi finis en tiu-ĉi momento meti en muzikon la kanton, kiun Klariĉe komponis.
Pankracio. Tre bone! kiam ni ĝin aŭskultos?
Anĝelika. Kiam vi volas.
Pankracio. Ni atendu ĝis kiam ni havos gastojn. Je l' tagmezo venos niaj amikoj. Vi kantos kaj vi zorgos pri la gastoj.
Anĝelika. Sed, patro, mi ĝin faris por mia ekzercado, por mia plezuro, kaj mi ne havas la meriton nek lertecon por plaĉi.
Pankracio. Kion vi diras? vi estas fluto, kanario, najtingalo; vi havas lertecon mirindan.
Anĝelika. Tro multe, tro multe, mia patro. Memoru ke la amo propra ofte senvidigas. Mi ne scias, ĉu mi kantas tiel bone, kiel vi diras; sed se ĝi estus vera, tio-ĉi ne sufiĉas por plaĉi. Oni devas havi la feliĉon ekkapti la guston de la personoj kiuj nin aŭskultas.

Pankracio. En Francujo oni distingas la meriton; vi ne povas erari.
Anĝelika. Ni lasu la meriton flanke: tie-ĉi la gusto de la muziko estas diferenca.
Pankracio. Kion vi pensas pri la muziko de tiu-ĉi lando?
Anĝelika. En ĉiuj landoj de l' mondo, por ke io plaĉu, oni bezonas havi la orelojn kutimintaj ĝin aŭdi. La belaĵon kaj la bonaĵon oni konas sole per la komparado. Se oni komparas senpasie, oni trovas la bonaĵon ĉie; se la animo estas kontraŭema, oni povas enui de ĉiu flanko.
Pankracio. Vi parolas kiel la granda virtuozino, kiu vi estas. Ĉu longa estas la kanto, kiun vi metis en muzikon?
Anĝelika. Tre mallonga. En tio-ĉi mi sekvis la guston francan. Tie-ĉi oni amas ke la pecoj estu mallongaj kaj oni estas tute prava. Ĉe ni, la pecoj muzikaj estas eternaj, kaj tiom da ripetoj malplaĉigas la plej belajn ariojn de l' mondo.

Dialogo tria.[redakti]

Lukrecia, Skapino, Ĉelio kaj poste Silvio.

Lukrecia. Venu, Skapino. Metu tie-ĉi la tableton kun la spineto,[1] kaj tie-ĉi ĉirkaŭe la seĝojn kiuj povos esti bezonaj.
Skapino. Mi tuj servas al vi. (Iras serĉi la tableton.)
Lukrecia. Tiuj-ĉi bonaj filinetoj de l' sinjoro Pankracio havas meritojn, kaj mi ĝojas, ke oni ilin konas kaj aŭdas. Kiu scias, ĉu iu, enamiĝinte en ilian virton, ne decidiĝos edziĝi je ili? Mi ne ĉesos laboradi por ilia feliĉo.
Skapino. (Kun tableto.) Jen ĝi estas. Ĉu ĝi staras bone tie-ĉi?
Lukrecia. Tre bone. Alportu, mi petas, la spineton.
Skapino. Kun plezuro. (Foriras pro la spineto kaj revenas.) Jen la spineto.
Lukrecia. Tre bone. Metu ĝin sur la tableton.
Ĉelio. Neniu tie-ĉi? (el ekstere).
Lukrecia. Venu, venu, sinjor' Ĉelio. (Tio-ĉi estus bona partio por unu el la filinoj de l' sinjoro Pankracio. Mi volas vidi, ĉu mi povas ĝin ebligi...)
Ĉelio. Bonan tagon, sinjorino Lukrecia.
Lukrecia. Via servantino, sinjoro Ĉelio.

Ĉelio. Vi fartas bone?
Lukrecia. Tre bone, mia sinjoro.
Ĉelio. Kiel fartas fraŭlino Klariĉe!
Lukrecia. Tre bone. Tuj, tuj vi ŝin vidos. Ŝi venos tien-ĉi kun fraŭlino Anĝelika', sia fratino.
Ĉelio. Mi salutos ilin du kun plezuro; sed pli multe min interesas fraŭlino Klariĉe, ĉar ŝi havas spriton kaj sciadon. Fraŭlino Anĝelika' havas ankaŭ sian meriton; sed mi ne komprenas la muzikon, kaj al tio mi scias bone ke ŝi naskigis la amon en la koro de l' sinjoro Silvio, kaj mi ne volas malhelpi al amiko.
Lukrecia. Mi ne sciis ke sinjor' Silvio havis tian inklinon por fraŭlino Anĝelika! Li estas homo kiu parolas malmulte, kaj ne lasas sin ekkoni tiel facile.
Ĉelio. Li estis jarojn en Anglujo kaj alprenis la kutimojn anglajn. Mi, kontraŭe, forlasinte Italujon, venis Francujon, kaj mi tie-ĉi estas, kiel vi scias, de longa tempo; mi alprenis la kutimojn de tiu-ĉi nacio, tio estas, la malkovritecon kaj la liberecon; mi amas fraŭlinon Klariĉe', kaj mi ĝin diras libere, kaj tute min ne tuŝas, ke la tuta mondo ĝin scias.
Lukrecia. Multe plaĉas al mi, ke vi ŝin amas. Ŝi estas bonega junulino, vi estas homo honesta kaj de bona deveno, kaj mi multe ĝojas vidi tiun-ĉi edziĝon. Jen la sinjoro Silvio; sidiĝu, tuj venos fraŭlino Anĝelika.
Ĉelio. Amiko, via servanto.
Silvio. (Lin salutas sen paroli.)
Ĉelio. Kiel vi fartas? via sano?
Silvio. Mi fartas bone. (malkontente)
Ĉelio. Vi koleras, ĉar mi demandas, kia estas via sano.
Silvio. La tuta mondo faras al mi la saman demandon. Mi ne kredas ke mi havas vizaĝon de malsanulo.
Ĉelio. Tio estas komplimento kiun oni faras kutime.
Lukrecia. Jen la fraŭlino Klariĉe'.

Dialogo kvara.[redakti]

Klariĉe, la diritaj kaj poste Anĝelika.

Klariĉe. Via servantino, sinjoroj. (Silvio sin salutas sen paroli.)
Ĉelio. Via plej humila servanto, fraŭlino Klariĉe.

Lukrecia. Volu sidiĝi, sinjoroj, mi petas ĝentile. (Ĉelio sidiĝas dekstre de Klariĉe, kaj Silvio malproksime de ili ĉe la spineto.)
Klariĉe. Tiel malproksime, sinjoro?
Silvio. Pardonu min. Mi amas la spineton senfine.
Ĉelio. Lasu ni sinjoron Silvio en sia libereco, kaj vi permesu al mi, ke mi uzu tiujn-ĉi feliĉajn momentojn por diri al vi, ke mi vin amas kore, kaj mi estas sorĉita de via merito kaj de via beleco.
Anĝelika. Via plej humila servantino, sinjoroj.
Silvio. (Sin levas kaj ŝin salutas sen paroli.)
Ĉelio. Mi vin salutas, fraŭlino Anĝelika. Kia estas la sano?
Anĝelika. Bona, mi dankas.
Silvio. Ankaŭ la fraŭlinon vi demandas, kia estas ŝia sano? (al Ĉelio).
Ĉelio. Kaj kial mi ne devus demandi tion.
Silvio. Ŝia vizaĝo vin povas liberigi de tiel enua demando.
Ĉelio. Jen homo kiu volas reformi la uzaĵon.
Anĝelika. Sidiĝu, sinjoroj, ne staru el mia kaŭzo.
Ĉelio. Sidiĝu, se vi volas, ke ni sidiĝu.
Anĝelika. Kun plezuro. (Volas sidiĝi en la mezo.)
Silvio. Fraŭlino, pardonu min. Jen estas via loko. (Montras al ŝi la seĝon ĉe la spineto.)
Anĝelika. Ĉu mia patro tie-ĉi ne estas? Faru al mi la plezuron diri al li, ke li venu. (Mallaŭte al Lukrecia kaj iras sidiĝi ĉe la spineto, dekstre de Silvio.)
Silvio. Tiu-ĉi muziko estas via? (Al Anĝelika montrante al ŝi kelkajn foliojn de muziko, kiuj estas sur la spineto.)
Anĝelika. Jes, sinjoro, malgranda peco sen ia merito.
Silvio. Faru al mi la plezuron aŭskulti, ĉu mi ĝin komprenas.
Anĝelika. Vi ĝin komprenos sen ia malfacileco. (Ili restas ambaŭ okupataj je analizado de la muziko.)
Ĉelio. Mi kredas, ke sinjor' Silvio estas pli feliĉa ol mi. (Al Klariĉe.)
Klariĉe. Permesu, mi kredas ke sinjoro Silvio estas pli diskreta ol vi.
Ĉelio. Kaj kial, fraŭlino?
Klariĉe. Li ne havas la kuraĝon klarigi sin al mia fratino, kiel vi faris kun mi.
Ĉelio. Ĉar li ne amas tiel forte kiel mi.

Klariĉe. Se via amo estas vera, kial vi ne diras pri ĝi, al kiu estas konvene?
Ĉelio. Kaj al kiu mi devus min klarigi?
Klariĉe. Al mia patro.
Ĉelio. Al via patro? Mi obeas.

  1. musika instrumento.