Kondukanto internacia de l’ Interparolado kun modeloj de leteroj/Interparoloj

El Vikifontaro

==Vizito.==

A. Oni sonoras. Oni frapas. Ĉu estus sinjoro B.?
Servanto. Sinjorino, ĉu vi volas akcepti sinjoron B.?
A. Enkonduku lin en la saloneton.
B. Sinjorino, mi havas la honoron deziri al vi bonan tagon.
A. Bonan tagon, sinjoro.
    — Sidiĝu, mi petas.
    — Volu sidiĝi.
    — Kiel vi fartas?
B. Tre bone, sinjorino, mi dankas. Kaj vi?
A. Mi estis iom malvarmuminta, sed hodiaŭ mi fartas tre bone.

B. Mi ĝojas, vin ree vidi en sano.
A. Vi estas tre ĝentila ke vi pensas pri ni.
    — Estas jam longe, ke mi ne havis la plezuron vin vidi.
B. Mi prezentis min kelkajn fojojn ĉe vi, sed ne havis la feliĉon vin trovi en la domo.
    — Oni transdonis al vi mian karton de vizito.
A. Efektive, kaj mi multe bedaŭras, ke mi ne estis en la domo por vin akcepti.
B. Kiel fartas sinjoro via patro?
A. De kelkaj tagoj li estas iom suferanta, li ne devas eliri el la ĉambro.
B. Mi malĝojas je tio.
    — Mi esperas ke estos nenio danĝera.
A. Nenio danĝera, sed en lia aĝo li devas esti singardema.
B. Sinjoro via frato fartas ĉiam bone?
A. Ho! li havas sanon de fero. Mi devas ĉiam ripetadi al li, ke li estu singardema.
B. La indon de la sano oni konas, kiam oni ĝin perdis. — Kaj sinjorino via fratino, kiel ŝi fartas?
A. Ŝi neniam estas sana du tagojn unu post alia, kaj tial ŝi uzas la tutan eblan singardemon.
B. Kiuj zorgas la plej multe por konservi la sanon, tiuj ĝin perdas la plej facile.
A. Vi estas eble prava; sed en ĉiu afero estas malfacile konservi la ĝustan mezon.
B. Kaj tial la sano estas trezoro: la plej multekosta kaj la plej malbone gardata.
A. Al kiu vi ĝin diras? Mi ne povas plendi je mia sano, kaj tamen ofte mi sentas min nebone.
B. Neniu dirus tion-ĉi, ĉar vi elrigardas ĉiam tiel bone.
A. Vi faras al mi komplimentojn.
B. Oni faras komplimentojn al la personoj, kiuj nin ne tuŝas, sed al la personoj kiuj estas karaj al ni...
Servanto. Sinjoro kaj Sinjorino N.
A. (Al si) Kia malĝusta tempo! (laŭte) Petu ilin eniri en la salonon.
B. Permesu, ke mi min forigu, sinjorino.
A. Vi volas min forlasi tiel rapide?
B. Kredu, ke mi multe bedaŭras, sed mi ne povas resti pli longe en via societo.

A. Mi egale bedaŭras, ke via vizito estis tiel mallonga.
B. Se vi permesas, mi min rekompencos por tio alian fojon.
A. Vi faros grandan plezuron al mia patro; li amas multe vian societon.
B. Se mi ne timus esti maloportuna al li.
A. Mia patro estos tre kontenta vin vidi.
B. Havu la bonecon rememorigi min al li.
A. Mi certe ĝin faros.
B. Al plezura revido.
    — Mi rekomendas min al via memoro.
A. Via servantino. (Sola). La gesinjoroj N. povus elekti alian momenton.
    —...Kiom da vizitoj enuigaj oni devas elportadi ĉiutage.

La vetero.[redakti]

A. Kia vetero?
B. Hodiaŭ estas bela vetero.
    — Fariĝas bela vetero, ni havos belegan tagon.
A. Tiom pli bone, ĉar hieraŭ la vetero estis nekonstanta kaj ŝanĝa.
B. Mi ĝin bone sentis: ĉar kaptis min pluvego neesperita kaj mi estis banita ĝis la ostoj.
A. Tial vi havis nek ombrelon nek palton?
B. La ĉielo estis tiel bela, ke elirante mi nenion kunprenis.
A. Jes, sed la aero estis peza, la varmego premanta, kaj sur la ĉielo montris sin la nubetoj kuprokoloraj, la antaŭuloj de l' uragano.
B. Mi kredis, ke ili disiros.
A. Vi faris la kalkulon sen la mastro.
B. Jes, efektive, ĉar subite sin levis vento, la ĉielo sin kovris per nubegoj, kaj pluvo batanta miksita kun hajlo komencis fluegi sur min.
A. Bedaŭrinda amiko! kaj kie vi estis en tiu-ĉi momento?
B. Duonon de mejlo de la urbo en kampo malkovrita.
A. Ĉu vi ne povis kaŝi vin ie?
B. Nenie. Estis kelkaj nuksujoj en la kampo, sed vi scias, kiel estas danĝere kaŝi sin sub arbo dum la uragano.
A. Tial vi ricevis tutan la pluvegon.
B. Nature. Aldonu al tio-ĉi la fulmojn, la tondrojn senĉese batantajn, kaj la venton kiu forportis al mi la ĉapelon.

A. La malfeliĉo neniam venas sola.
B. Mi kuris post ĝi kaj havis la feliĉon haltigi ĝin metante la piedon super ĝin.
A. Bonega rimedo por doni formon originalan al sia ĉapelo.
B. Vi ridas, sed mi jam ne ridis. Mi estis prilaborita kiel ŝtelisto: miaj ŝuoj jam sin ne tenis sur la piedoj, la blanka pantalono estis malpurigita ĝis la genuoj, la haroj pendis al mi kiel kandeloj kaj el la ĉapelo gutegis la akvo.
A. Vi devis bele elrigardi.
B. Ne estas ankoraŭ ĉio.
A. Alia malfeliĉo?
B. Estis necesa iri la domon.
A. Prave.
B. Ne estis eble al mi trovi veturilon.
A. Mi komprenas.
B. Subite la uragano ĉesas kiel per forto magia.
A. Ha, fine!
B. La nuboj disiras, la suno sin remontras, la akvoj forfluas aŭ elvaporiĝas.
A. Jen vi estas savita!
B. Vi kredas? ne trompu vin! Apenaŭ ĉesis la uragano, kiam amaso da promenantoj elvenis el la urbo kaj komencis disiradi sur la kampoj.
A. Nenio pli agrabla ol promenado post uragano.
B. Jes, sed nenio pli malagrabla ol esti vidata de siaj amikoj kaj konatoj en estado en kiu mi min trovis.
A. Sed mi ripetas, kial vi ne prenis ombrelon?
B. Ĉar mi ne volas havi la elrigardon de vilaĝa lernejestro.
A. Vi prenos almenaŭ malpezan palton de somero sur la brakon, se ni eliros nun?
B. Ne, estas tro neoportune.
A. En la fino amiko mia, vi estas nekorektebla.

***

A. Ĉu estas malvarme hodiaŭ?
B. Ni havas dekkvin gradojn sub la nulo.
A. Ĉu glaciiĝis la rivero?
B. Ĝi estas kovrita de glitistoj.
A. Estas nebule?
B. Ne, la frosto estas forta, sed klara la ĉielo.

A. Tiom pli bone.
B. Se vi devas eliri el la domo, prenu varman superveston, la frosto estas tre forta.
A. Ĉu estas glita vetero?
B. Ne, ne estas glitige.
A. Ĉu falis multe da neĝo?
B. Neĝadis tutan la nokton.
A. Tial la aero devis fariĝi malpli akra.
B. Efektive, hieraŭ vespere la termometro montradis dudek gradojn.
A. Dudek gradojn! Ĉu estas eble! Vere, mi kredas ke nia tera globo malvarmiĝas.
B. Kion vi volas? Ĝi fariĝas maljuna.
A. En ĉiu okazo, mi plivolas sekan malvarmon ol aeron malsekan kaj malsanan.
B. Vi pensas kiel mi, sed oni devas alpreni la veteron fluidigan kiam ĝi venas.
A. Ne parolu al mi pri tio; mi malamas la fluidiĝadon de glacio, la neĝon akviĝantan, la pluvon, la nebulon kaj la tutan reston.
B. Vi volus ĝui eternan printempon?
A. Mi alkutimus bonege.
B. Tial forlasu tiun-ĉi teron kaj iru loĝadi sur la Kampoj Elizeaj.
A. Mi dankas por via bona konsilo, mi uzos ĝin en sia tempo.

La leviĝado el la lito.[redakti]

A. Kiu frapas?
    — Kiu estas?
B. Estas mi. Malfermu!
A. Eniru! La ŝlosilo estas en la seruro.
B. Kiel eble! Vi estas ankoraŭ en la lito.
A. Kioma horo?
B. Estas la horo de leviĝo.
    — Estas la oka.
    — Apenaŭ sonoris la oka.
    — La oka albatis.
    — Estos la oka post momento.
    — Estas kvarono de la naŭa.
    — Estas la duono de la naŭa.
    — Sur mia horloĝeto estas dudek minutoj de la naŭa.
    — Estas tri kvaronoj de la oka.

A. Mi ne sciis kioma horo estas.
B. Leviĝu. La tempon perditan oni jam ne rericevas. (Post paŭzo.) Vi ne respondas? (A. ronkas.) O! la maldiligenta, la dormulo, li ree ekdormis. (Laŭte.) He, amiko mia, vekiĝu!
A. La dormo matena estas tiel dolĉa! Mi amas dormi longe je l' mateno.
B. Mi ne komprenas, kiel vi povas restadi tiel longe en la lito.
A. Kiam oni dependas de neniu, oni povas dormi trankvile.
B. La grandaj homoj dormas malmulte.
A. Ho! mi ne estas ambicia.
B. En ĉiuj landoj la personoj laboremaj sin levas matene tre frue.
A. Mi vivas de rentoj; mia mono laboras por mi.
B. Oni devas profiti de ĉiu horo.
A. Kiam mi estas leviĝinta, mi ne scias kiel pasigi la tempon; mi enuas.
B. La enuo venis en la mondon kune kun la maldiligento. Faru kiel mi faras, kaj vi ne enuos.
A. Kiel vi faras?
B. Mi dividas mian tempon inter la plezuroj de mia aĝo kaj la aferoj kiuj estas mia devo.
A. Bone dirita. Je l' kioma horo vi leviĝas?
B. Je la sesa horo, tiel en la somero kiel en la vintro.
A. Kaj vi vin kuŝigas?
B. Je la deka.
A. Mi penos sekvi vian ekzemplon.
B. Kaj vi faros bone. Dume vi ne eliris ankoraŭ el la lito.
A. Jes, je vero! Nun, mi estas sur la piedoj. Mi min vestas.

La kuŝigado.[redakti]

B. Nu, ĉu vi estas kontenta je via tago?
A. Ne malbone; sed mi konfesas al vi, ke mi estas tre laca. Mi min senvestigas kaj min kuŝigas tuj; post kvin minutoj mi jam ne estos de tiu-ĉi mondo.
    — Johano, donu al mi la bottirilon, la pantoflojn kaj mian ĉapon de nokto.
J. Jen ili estas, sinjoro.
A. Ĉu vi fermis la kovrilojn de fenestro.
J. Jes, sinjoro.
B. Vi farus pli bone lasi ilin malfermitaj.

A. Kial?
B. Por vidi pli rapide la sunon.
A. Mi estas ne inda miri la stelon de l' tago.
B. Kie estas viaj bonaj projektoj de l' mateno.
A. Mi nenion scias; ĉio kion mi scias en tiu-ĉi punkto estas ke mi falas de l' dormeco.
J. Je l' kioma horo mi devas vin veki, sinjoro?
B. Je la sesa.
A. Johano, mi vin forpelos, se vi havos la malfeliĉon kaj vekos min antaŭ la deka. Kuntiru la kurtenojn de l' lito.
    — Ho, lito feliĉa! Benata estu, kiu elpensis la litojn.
B. Tio-ĉi estas via preĝo vespera.
A. Kara amiko, vi min enuigas multege; lasu min dormi. Feliĉan nokton.
B. Dante estis prava dirante ke l' Infero estas pavimita per bonaj intencoj.

La matenmanĝo.[redakti]

A. Mi vin salutas, sinjoro. Kio faras al mi la honoron de via vizito?
B. Mi venas paroli kun vi pri afero bonega, per kiu oni povos gajni monon.
A. La monon oni neniam malakceptas.
B. Ni parolos pri nova fervojo kiu...
A. Pardonu, se mi vin interrompas, sed tio-ĉi estas mia horo de matenmanĝo, kaj mi mortas de malsato.
B. Tial vi ankoraŭ nenion manĝis.
A. Efektive.
B. Mi komprenas, la ventro malsata ne havas orelojn.
A. Faru al mi la ĝentilecon matenmanĝi kun mi; poste ni babilos pri aferoj kiom vi volos.
B. Kutime mi ne matenmanĝas tiel frue, ĉar levante min el la lito mi trinkas kafon kun kremo; tamen por fari al vi societon mi manĝos iometon.
A. Johano! Ĉu estas preta la matenmanĝo?
J. Jes, sinjoro, kaj vin atendas sur la tablo.
A. Tiu-ĉi sinjoro manĝos kun mi.
J. Tre bone. Tuj mi metos duan manĝilaron.
A. Mi devas diri al vi antaŭ ĉio ke mi havas la principon neniam

fari du aferojn je unu fojo. Estas tempo por ĉio, diras la proverbo.
J. Sinjoro estas servita.
A. Ni iru en la salonon por manĝi. Sidiĝu. Ĉu mi povas proponi al vi ostrojn?
B. Mi prenos kelkajn.
A. Permesu, ke mi en-verŝu al vi glason dal' vino blanka. Ĝi estas Chablis maljuna, bonega kun ostroj.
B. Donu al mi tre malmulte; mi ne havas la kutimon trinki vinon al la matenmanĝo.
A. Vi prenos koteleton aŭ bifstekon?
B. Mi dankas, mi ne estas tre malsata. Donu al mi pli bone flugilon de kokido.
A. Se vi ne havas malsaton, permesu, ke mi donu al vi tiun-ĉi koturnon.
B. Ĝi estas bonega; estas nek tro grasa nek tro malgrasa.
A. Mi multe ĝojas, ke ĝi estas laŭ via gusto. Mi mem mortigis ĝin antaŭhieraŭ.
B. Vi trovas tiel la tempon por iri ĉasi?
A. Kaj kial ne? Ĉasi mi iris kun kelkaj amikoj en unu el miaj teroj kiu estas dekkvin kilometrojn de tie-ĉi.
    — Sed vi ne trinkas. Prenu iom de tiu-ĉi vino bordò, ĝi estas dekdu jarojn en la botelo kaj certe ne povas fari al vi malbone.
B. Mi dankas, mi jam ne trinkos pli; eble alian fojon.
A. Mi vere hontas de mia apetito, vidante vin manĝi tiel malmulte.
B. Bone, mi prenos iom da fruktoj.
A. Prenu pli bone pecon da fromaĝo, tio-ĉi vin igos trinki.
B. Mi konfesos al vi, ke tiu-ĉi afero pri la fervojo min tiel interesas, ke mi ne povas eĉ bone matenmanĝi.
A. Amiko mia, vi estas malprava; unu afero ne devas malhelpi la alian. Ni iru en mian ĉambron. Ni trinkos kafon aŭ teon kaj ni parolos serioze pri la afero, kiun vi proponas al mi.

La tagmanĝo.[redakti]

A. Bonan tagon, kara amiko. Jen vi revenis el via vojiro. De kia tempo vi estas en Parizo?
B. De hieraŭ vespere. Mia unua vizito estas al vi.

A. Vi estas tre ĝentila. Mi esperas ke vi faros al mi la plezuron tagmanĝi kun mi.
B. Estas demando grava, kiu postulas pripenson.
A. Mi komprenas. Ne timu; mi vin ne invitas al tagmanĝo senceremonia.
B. Mi scias bone ke vi neniam farus al mi tian perfidaĵon.
A. Kaj efektive ĝi estus perfidaĵo. Mi konas tro bone viajn teoriojn gastronomiajn kaj ne invitus vin por ke vi dividu kun mi, kion donis la okazo.
    — Se oni vin igis eniri en la kabineton, ĝi estis tial, ĉar en la salono sin trovas personoj kaj ke ni devis pasi en la manĝejon.
B. En tiu-ĉi okazo ni ne perdu la tempon; tagmanĝo revarmigita neniam povas esti bona.

***

A. Kiel vi trovas la supon?
B. Bonega; mi vidas ke via kuiristo estas homo de bona gusto.
A. Glaseto da madera post la supo neniam faras malbone.
B. Kontraŭe, bonege.
A. Ĉu mi povas proponi al vi tranĉon da bova viando aŭ eble vi volas bifstekon?
B. Mi amas la bifstekon duone rostitan, sed mi devas konfesi, ke mi havas malfortecon por la viando bova.
A. Prenu, mi petas: Jen estas bakitaj terpomoj, kukumetoj kaj mustardo.
B. Mi komprenas, kial la Angloj faras la bovaĵon la fundamento de ĉiuj siaj manĝoj. Ĝi estas la sola, por kiu oni neniam perdas la guston.
A. Ĉu vi amas la spinakon?
B. Mi diros al vi, kiel iu diris: mi estas kontenta ke ne, ĉar se mi ĝin amus, mi ĝin manĝus, kaj mi ne povas ĝin suferi.
A. En tia okazo prenu floran brusikon aŭ alian legomon.
B. Kiel belan salmon oni tie enportas! Estas je vere fiŝo mirinde bela.
A. Jen estas la saŭco de kaporoj.
B. Mi ĝin pli amas kun oleo kaj vinagro.
A. Ne forgesu ke la fiŝoj volas naĝadi.
B. Ne timu, via maljuna vino de Bordò sin rekomendas si mem.
A. Estu tiel bona kaj preparu la salaton dum mi tranĉos la rostaĵon.

B. Kun plezuro. Johano, donu al mi la salon kaj pipron, oleon kaj vinagron! Estas nun sufiĉe miksita; rigardu ĉu ĝi estas laŭ via gusto.
A. Bonega. — Se vi amas la sovaĝon, prenu, mi petas, peceton da kapreolo.
B. Mi diros al vi, ke tiu fazano jam turnis mian atenton; estas nun la vera momento por ĝi.
A. Kiel vi ĝin trovas?
B. Via kuristo estas granda homo; jen ĉio, kion mi povas respondi.
A. Mi esperas ke vi estos egale kontentigita de la postmanĝo. Ni havos fromaĝon tre bongustan kaj ĉiajn specojn de fruktoj; ni trinkos certan ĉampanon rozan kiu havas sian meriton.
B. Kara amiko, vi donis al mi tagmanĝon de princo. Kiam mi ekpensas ke estas homoj kiuj eĉ ne scias, kio estas tagmanĝo!
A. Ni bedaŭru ilin, sed nin gardu, ke ni ilin ne sekvu.
B. Prezentu al vi, ke en la lasta tempo mi renkontis personon, kiu certigadis, ke oni tagmanĝas plene kun supo, viando kuirita, legomo, rostaĵo kaj salato.
A. Por via individuo mi sentas kompaton.
    — Tagmanĝo komforta devas esti kunmetita de supo, kokido kuirita aŭ rostita, varma aŭ malvarma, de sovaĝo, manĝoj raraj kaj elektitaj, de fiŝoj, sukraĵoj, pasteĉoj kaj fruktoj.
B. Tion-ĉi mi respondis al li, sed mia kontraŭisto eĉ ne pensis esti venkita. Li eĉ volis min kredigi ke oni devas manĝi por vivi, kaj ne vivi por manĝi.
A. Sen dubo ia malriĉa diablo! Diru al mi kion vi manĝas, kaj mi diros al vi kiu vi estas.
B. Je l' fino, ne estas granda malfeliĉo, ke ekzistas tiaj originaloj; alie la bonaj mordetoj fariĝus raraj por la konantoj.
A. Vi estas prava: oni faras bone lasante la antaŭjuĝojn al la popolo.

Restoracio.[redakti]

A. Kelnero (ĉambristo), ĉu ni povas havi apartan ĉambron?
G. Jes, sinjoroj, volu iri, mi petas, sur la unuan etaĝon.
B. Donu la karton!
G. Jen estas. Per kia supo mi devas servi al la sinjoroj?
A. Donu unue tri dekduojn da ostroj kaj vinon blankan.
G. Ĉu vi deziras vinon ordinaran?
A. Ne, alportu vinon maljunan de Sauterne.

B. Metu la manĝilaron sur la tablon, kiu estas proksime de la fenestro.
A. Tiu-ĉi telero ne estas pura, metu alian!
B. Tiu-ĉi tranĉilo tranĉas malbone.
A. Donu freŝan panon, tiu-ĉi estas malmola.
B. Forprenu tiujn-ĉi telerojn kaj donu supon de...
A. Ni ne havas kuleron disverŝan.
G. Ordonu du porciojn da bova restaĵo kun fungoj.
A. Ĉu vi havas fiŝon tute freŝan?
G. Ni havas karpojn kiuj venas rekte el la rivero.
B. Donu alian forketon kaj puran teleron.
A. Ĉu vi havas viandon de sovaĝo?
G. En tiu-ĉi momento, ne, sinjoro: la ĉasado ne estas ankoraŭ permesita.
A. Tiu-ĉi oleo ne estas bona.
G. Ĝi estas tamen oleo d' Aix.
A. Eble, sed devas esti jam longa tempo, ke ĝi ne vidis la belan ĉielon de Provence.
B. Kiajn legomojn vi havas?
G. Pizetojn kaj brasikon de Brŭelles.
A. Alportu kokidon rostitan kaj salaton.
B. Kelnero, donu al ni botelon de vino Pouilly kaj aliajn glasojn.
G. Kian postmanĝon deziras la sinjoroj?
A. Fromaĝon de Roquefort kaj pirojn.
B. Donu la kalkulon.
G. Jen, sinjoroj. Havu la bonecon pagi en la kontoro.
B. Tre bone; jen por vi.

En kafejo.[redakti]

A. Ni eniru en la ĉambron por fumantoj.
B. Servanto! du glasojn da kafo kaj du glasetojn da konjako.
G. Jen, sinjoroj, mi petas. Ĉu vi deziras kremon?
A. Ne, mi trinkas nur kafon nigran.
B. Junulo! enverŝu al mi multon da kafo, mi diros al vi poste la kaŭzon. — Bone. — Nun enverŝu multon da kremo, mi diros al vi kial.
    — Nu, mia kara A***, kian novaĵon vi havas por rakonti?
    — (Al la servanto.) Kion vi faras tie-ĉi? Ni jam nenion pli bezonas.

G. Mi atendas, ĉar la sinjoro volis diri, kial li postulis multon da kafo kaj multon da lakto.
B. Ha! efektive; por povi enmeti multon da sukero.
G. (Al si.) Bela pravo por igi min atendi.
A. Donu la alumetojn.
    — Kiel vi trovas tiun-ĉi kafon?
B. Ĝi estas tre bona, Moka pura sen aldono de cikorio.
A. Mi konfesas, ke mia plej granda plezuro estas eltrinki post bona tagmanĝo bonan glason da kafo.
B. Sed la kuracistoj diras ke tiu-ĉi trinkaĵo tre malutilas al la sano.
A. Jes, ili kredigas, ke ĝi estas malrapida veneno kaj ili estas pravaj.
B. Vi kredas?
A. Rigardu la maljunan sinjoron kiu legas la ĵurnalon!
B. Tiun, kiu havas la harojn tute blankaj?
A. Tiun-ĉi saman. Kion vi pensas? Kian aĝon li havas?
B. Li havos ne malpli ol okdek jarojn.
A. Bone! Tiu-ĉi maljunulo estas de kvardek jaroj gasto konstanta de tiu-ĉi kafejo, kien li venas regule por sin veneni en ĉiu tago, kiun Dio donacas al li.
B. Efektive, la kafo devas esti veneno tre malrapida. Sed kion vi pensas pri la teo?
A. La teo malforta malbonigas al mi la stomakon, la teo forta estas laŭ mia gusto sed min denervas kaj malhelpas dormi.
B. Ĝi estas trinkaĵo, kies indon sole komprenas la sinjorinoj.
A. Povas esti; mi mem devas konfesi, ke mi plivolas glason da grogo aŭ punĉo, kaj eĉ da biero.
B. Mi ne povas diri tion-ĉi, sed oni ne devas disputi pri gustoj: „de gustibus non est disputandum“.

Sur la fervojo.[redakti]

La konduktoro. Sinjoroj vojirantoj, mi petas sidiĝi.
A. Ni iru, rapide, sidiĝu.
B. Ne metu nin tiel proksime de la lokomotivo.
A. Ni penu ricevi lokon proksime de l' pordo.
B. Mi plivolas turni la dorson al la lokomotivo por ne havi la venton kaj polvon.
A. Mi aŭdas la trian sonoradon; ni forveturas.
B. Jen la fajfo de l' forveturo. — Kiel longa estas la vagonaro!

A. Ne elmetu la kapon tra l' fenestro. — Vi scias eble, ĉu la vagonaro haltas en X?
B. La libreto de vojo diras ke ĝi pasas sen ekhalto.
A. Mi aŭdas fajfon de vagonaro kiu alvenas.
B. Kia rapideco!
A. Ni jam transkuris tri kilometrojn.
B. Rigardu la belan viadukton, kiun ni tuj traveturos.
A. Ŝajnas ke ĝi estas tiel solida kiel bela.
B. Tenu prete vian bileton.
A. Kial?
B. Ĉar oni devas montradi ĝin ĉie: ĉe l' enirado en la atendejon, sur la stacio de alveno kaj dum la veturado je ĉiu postulo de la kontrolistoj.
A. Kaj se min ĝin perdus?
B. Vi pagus la koston de via loko, kalkulitan de l' distanco la plej malproksima.
    — Vi sen dubo enskribigis viajn pakaĵojn?
A. Jen estas la karto de ricevo, kiun oni donis al mi.
B. Konservu ĝin bone, por povi ĝin redoni ĉe la repreno de via vestaĵo.
A. Kiam ni haltos por matenmanĝi?
B. Post duonhoro ni estos en la bufedo.
A. Tiom pli bone, ĉar mi komencas senti malsaton kaj soifon. Kiel longe oni haltas?
B. Bonan kvaronon da horo.
A. Kiel sin nomas tiu-ĉi stacio?
B. Tio estas la stacio G.
A. La vojisto faras signojn kaj la vagonaro haltas. Ŝajnas al mi ke la maŝino eliras el la reloj kaj ke la kaldrono perdas vaporon tra la ventoliloj.
B. La timo vin igas vidi multajn aferojn. La maŝinisto ekpremis la haltilojn ĉar ni proksimiĝas al ŝanĝejo de reloj.
A. Kio estas la nigra subteraĵo kiun mi vidas tie malsupre.
B. Tunelo.
A. Mi ne amas traveturi tunelojn.
B. Mi ankaŭ ne, aparte se ili ne estas bone lumigataj.
A. Ĉu estas tre longa tiu-ĉi subteraĵo.
B. Ne tro longa, sed sufiĉe profunda.
A. Dank' al Dio! jen ni elveturis el tiu-ĉi profundaĵo.

B. Kaj jen ni alvenis al la bufedo.
A. Tiom pli bone.
K. (Malfermante la pordon.) Eliru, sinjoroj; vi havas kvaronon da horo de ripozo.
A. Kie estas la bufedo?
K. Ŝtuparo dekstren, pordo rekten.

***

A. Jen ni estas iom refortigitaj. Se ni ekbruligus cigaron?
B. Estas malpermesita la fumado en la vagonoj kaj en la ĉambroj de stacio.
A. Sed vojirante de Strasburgo al Bazileo mi fumis.
B. Ĉar tie estas vagonoj por fumantoj.
A. Tial ni babilu iom.
B. Volonte, sed pri kio?
A. Donu al mi malgrandan ideon pri lokomotivo.
B. Estas maŝino kvar — aŭ sesrada kun forno, kameno, kaldrono kaj unu aŭ pli vaporaj cilindroj, kies piŝtoj metas en movadon kelkajn stangojn de fero, kiuj komunikas ilian movon al la radoj.
A. Sed kiel la vaporo de akvo povas movadi la piŝtojn de la cilindroj?
B. La vaporo eniras alterne de la du flankoj de l' piŝto kaj eliras de l' flanko kontraŭa en la atmosferon.
    — La movo „tien-reen“ rezultanta estas transmetata al la radoj per helpo de kunigiloj genuaj.
A. Tial la movo de l' piŝto estas la ĉefa movilo de ĉiuj tiaj maŝinoj.
B. Efektive. Ili estas kun alta aŭ malalta premo, laŭ la nombro da atmosferoj kiujn ili povas porti; la maŝinoj de la fervojoj estas kun alta premo.
A. Vidu! kiel la tempo pasas dum la babilado. Jen ni estas sur nia stacio.
B. Ni iru serĉi niajn pakaĵojn.

Sur la maro.[redakti]

B. Jen fine ni estas sur la ŝipo.
A. Tio min ne ĉagrenas. Kia malprudenta elpenso estas tiuj ŝtuparoj de ŝnuro! Mi preskaŭ rompis al mi la kolon.

B. Estas via kulpo; vi devis teni vin bone.
A. Eble estas mia kulpo, sed kion vi dirus, se estus veninta ekblovo de vento, dum ni estis en la malbenita ŝalupo?
B. Kredeble nenion, ĉar la ŝalupo sin estus renversinta, kaj ni estus ĉiuj trinkintaj gluton da akvo.
A. Vi prenas ĉion filozofe; sed mi konfesas al vi, ke mi volus jam esti elirinta el tiu-ĉi malbenita ŝipo kiun pestigas la malbona odoro de gudro.
B. Ĉu la odoro de l' gudro faras al vi malbone?
A. Mi nescias, sed mi havas grandan doloron de l' kapo, kaj malvarmon en la tuta korpo.
B. Trinku glaseton da brando de ginepro.
A. Mi plivolas eltiri min sur mia hamako; eble tio-ĉi min helpos.
B. Vi ŝanĝas la koloron. Kio estas al vi?
A. La kapo sin turnas al mi; mi devos vomi. (Kriante.) Vazon! vazon!
B. Jam tiel rapide? Kaj tamen la maro estas sufiĉe trankvila, kaj apenaŭ ni elveturis el la haveno.
A. Mi mortas.
B. Konsolu vin, oni ne mortas je l' malsano de maro.
A. Mi suferas terure.
B. Ĝi pasos.
A. Mi sentas min iom pli bone.
B. Eliru ni sur la ponton; aero libera faros al vi bone.
A. Ho! kia vento! — Mia ĉapo falis en la maron! Haltu, haltu!
B. (Ridante.) Haltigu la radojn, konduktoro, haltigu!
A. Kia ĉagreno! Ĉapo por dek frankoj....
B. Kiu servos nun kiel kapa kovrilo al iu mara bovido (foko).
A. (Sin returnas kolere kaj foriras.)
B. He! sinjoro A., ne tenu la genuojn tiel rekte; alie la mara malsano vin ree ekkaptos.
A. Vi parolas serioze?
B. Aŭskultu. Se vi tenos la genuojn iom fleksitaj, kiel faras la maristoj, via korpo restos en ripozo kaj la movo de la vaporŝipo ne venos en kontraŭecon kun la movo de l' stomako.
    — Se vi marŝados kiel prusa grenadisto, tuta via korpo estos skuata, kaj tiam estas ankaŭ nature ke...
A. Mi komprenas, komprenas. Ni ekprovu la paŝadon de la maristoj!

(Faras du paŝojn kaj falas.)
B. Mi pensis ke vi estas pli lerta.
A. Sinjoro, mi ne kredas ke estas iu pli lerta ol mi. Ne mi, sed la vaporŝipo faris falsan paŝon.
B. Bonege!
A. La maro estas maltrankvila; mi nur deziras, ke ni alvenu en sendanĝeran havenon!
B. Ne timu, la vento estas favora al ni kaj la ŝipo estas forta kaj iras kun granda rapideco.
    — Rigardu kiel ĝi estas bone konstruita.
    — L' antaŭo estas tiel maldika, ke la prismo de akvo estas nur flanke forigata kaj kun la plejmalgranda ebla rapideco.
    — La flankoj de l' vaporŝipo havas nek levaĵojn nek malegalaĵojn; ili estas tute glataj.
    — La posta parto estas preskaŭ tiel maldika kiel la antaŭa kaj formas kurbojn tute konvenajn kun la flankoj.
    — La maŝinoj, lokitaj en malgranda vasto, estas fortikaj kaj malpezaj.
A. Kiel oni faras por doni regulecon al la movado de l' trabo (arbo), kiun turnas la maŝinoj.
B. La du maŝinoj turnas du manetojn kiuj estas alfortigitaj ĉe la finoj de tiu-ĉi arbo kaj formas rektan angulon unu kun la alia.
    — Tial, kiam la unua maŝino sin trovas en la punkto plej viva de sia kuro la dua estas en la punkto morta; el kio rezultas, ke la laboro de l' tuta sistemo estas ĉiam la sama.
A. Via klarigo min interesis, sed mi volus jam esti alveninta en D.
    — Mi estas laca, promenadi el la antaŭo de l' ŝipo al la posto, el la suba bordo al la supra bordo, aŭdadi la bruon de la radoj, la kriojn de la maristoj, vidadi sole ĉielon kaj akvon kaj la nigran vaporon, kiun vomas la kameno.
B. Rigardu antaŭ vin. Kion vi vidas?
A. Mi vidas ion kiel nubo blanketa.
B. Tio estas la bordoj de ***, kaj en du horoj ni estos en la haveno de D.
A. Dank' al Dio!
B. Ĉu vi konas bonan hotelon en D.?
A. Mi aŭdis kiel oni parolis pri la hotelo sub la Ora Leono, sed mi ĝin konas sole per la nomo.

B. Nenio embarasas tiel la vojiranton kiel la elekto de hotelo en urbo, kien oni alvenas je l' unua fojo.
A. Jam ne je tio-ĉi mi zorgas, sed oni esploros niajn kofrojn en la depagejo...
B. Oni volos vidi la pasportojn...
A. Oni renversados nian vestaĵon.
B. La veturigistoj min trenos maldekstren...
A. La ĉambristoj de hotelo min trenos dekstren...
B. Dume la portistoj jam forkuris kun niaj pakaĵoj.
A. Atendante la diversajn plezurojn jen ni estas en la haveno. Ni tuj eliros el la vaporŝipo.